World Public Library

Amuzaj Rakontoj

Pejno Simono

Abstract

Ŝtopilo estis la nomo de la ĥemiinstruisto. Memkompreneble jen ne lia ĝusta nomo, sed tio ne speciale interesu. Ĉiuj nomis lin Ŝtopilo, iam eĉ li sin mem. Ŝtopilo estis iomete dikeca bonhumora fraŭlo. Li certe jam estis pasinta sian vivan apogeon kaj fakte laŭ la firma opinio de la plimulto de siaj klasanoj li estis tute senseksa. Pro tio eble kelkaj krizaj butonoj de lia pantalonfendo regule troviĝis en malfermita stato, fenomeno, kiu estis interrompita nur dum la mallonga periodo, kiam oni eksperimente kaj ege tro kuraĝe dungis la solan instruistinon en la centjara tradicio de tiu katolika knaba lernejo, regata de ordeno de monaĥoj. Ŝi instruu pentradon, kio tuj eklanĉis rimarkindan populariĝon de tiu aliokaze tre flanka fako. Dum tiu periodo Ŝtopilo, unu el la malmultaj nemonaĥoj en la instruistaro, eĉ kombis la mizeran reston de sia haro kaj per superhoma peno iel sukcesis eviti makuli sian nekutime rekte aranĝitan kravaton per sia matenmanĝa ovo. Kion sufiĉe multaj tre bedaŭris, tiu virin-eksperimento daŭris nur du semajnojn, ĉar la dungitino estis simple tro bela kaj tro alloga por tia unuseksa medio. Sekve ŝi rapide remalaperis kaj la lernejo - jen renoma kolegio en Brituja Bristolo, urbo kun profitiga sklavkomerca historio, bela bestoĝardeno kaj tre impona transravina pendoponto - nu, tiu lernejo refalis en sian normalan ĉiutagan letargion. Tiel, jaron pli poste, Ŝtopilo rebrilis en sia kutima senorda fraŭla ĉarmo kaj lia kravato atestis ne nur pri la bongustaj produktoj de la Brita kokinaro, sed ankaŭ pri la verda spinaco duoblaporcie konsumita en la lerneja manĝejo antaŭsemajnan ĵaŭdon. Iujn malkonvenajn odorojn de nelavitaj ĉemizo kaj subvestoj, aŭ de konsiderinde translimdataj ŝtrumpoj, Ŝtopilo tre efike kontraŭbatalis per la rekta anestezado de la odorsentaj nervoĉeloj de sia ĉirkaŭularo. Tiun medicinan mistifikon li efektivigis per senĉese haladzanta pipo.

Read this work at the World Public Library (library card needed).