Hans Christian Andersen Abio ********************** En la arbaro staris beleta abio; gi havis bonan lokon, la suno povis penetri al gi, estis sufice da aero, kaj cirkaue kreskis multe da pli grandaj kamaradoj, abioj kaj pinoj. Sed la malgranda abio volis nur ciam kreski kaj kreski; gi ne pensis pri la varma lumo de la suno kaj pri la fresa aero, ne interesis sin pri la vilaganaj infanoj, kiuj tie iradis kaj babiladis, kiam ili sin turnadis en la arbaro, kolektante fragojn kaj frambojn. Ofte ili venadis kun plena poto au kun fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo. Tiam ili sidigadis apud la arbeto kaj diradis: "Ha, kiel carme malgranda gi estas!" Sed tio tute ne placis al la arbeto. En la sekvanta jaro gi estis jam pli granda je unu trunkido, kaj en la sekvanta jaro gi estis ankorau pli granda je unu trunkido; car ce abio oni povas precize kalkuli la jarojn de gia kreskado, se oni kalkutas, kiom da fojoj gi ricevis novan trunkidon. "Ho, se mi estus tiel same granda arbo kiel la aliaj!" gemis la arbeto, "tiam mi povus large etendi miajn brancojn kaj per mia supro rigardi en la malproksiman mondon! Tiam la birdoj konstruus siajn nestojn inter miaj brancoj kaj en tempo de ventego mi povus balanci mian kapon tiel same grandsinjore, kiel tie la aliaj." Nek la lumo de la suno, nek la birdoj, nek la rugaj nuboj, kiuj nagis super gi matene kaj vespere, faris al gi ian gojon. Kiam estis vintro kaj cirkaue kusis blindige blanka nego, ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen guste trans la arbeton. Ho, tio estis indigniga! Sed pasis du vintroj, kaj en la tria vintro la arbo estis jam tiel alta, ke la leporo devis cirkaukuri gin. "Ho, kreski, kreski, farigi granda kaj maljuna, tio estas la sola bela afero en la mondo!" pensis la arbo. En autuno regule venadis arbohakistoj kaj dehakadis kelke da plej grandaj arboj. Tio okazadis ciujare, kaj la juna abio, kiu nun elkreskis jam sufice alte, timis kaj tremis, car kun bruo kaj krako tiuj arboj faladis sur la teron, iliaj brancoj estis dehakataj, lli aspektis nun tute nudaj, longaj kaj mallargaj, oni apenau povus rekoni ilin. Poste ili estis metataj sur veturilojn, kaj cevaloj fortiradis ilin de tie for el la arbaro. Kien ili iris? Kio ilin atendis? Kiam en printempo venis la hirundo kaj la cikonio, la arbo ilin demandis: "Cu vi ne scias, kien oni ilin veturigis? Cu vi ilin ne renkontis?" La hirundo nenion sciis, sed la cikonio havis tre mediteman mienon, balancis la kapon kaj diris: "Jes, sajnas al mi; revenante el Egiptujo, mi renkontis multe da novaj sipoj; sur ili staris belegaj mastoj; mi pensas, ke tio estis ili; ili eligadis odoron de abio. Mi povas transdoni al vi saluton de ili, ili estas pli altaj ol cio, ili estas pli altaj ol cio." "Ho, se mi ankau estus sufice granda, por flugi trans la maron! Kio gi en efektiveco estas, tiu maro, kaj al kio gi estas simila?" "Nu, por tion klarigi, oni devus tre multe paroli!" diris la cikonio kaj foriris. "Goju pri via juneco!" diris la radioj de la suno, "goju pri via kreskado, pri la juna vivo, kiu vin plenigas!" Kaj la vento kisis la arbon, kaj la roso ploris larmojn pri gi, sed la abio tion ne komprenis. En la tempo de Kristnasko oni dehakis tre junajn arbojn, tiajn, kiuj ec ne estis ankorau tiel grandaj kaj ne havis ankorau tian agon, kiel tiu abieto, kiu ne havis trankvilon nek ripozon, sed volis ciam nur antauen. Tiuj junaj arbetoj - ili estis guste la plej belaj - konservis siajn brancojn, oni metis ilin sur veturilojn, kaj cevaloj tiris ilin el la arbaro. "Kien ili iras?" demandis la abio. "Ili ne estas pli grandaj ol mi, inter ili ec estis unu, kiu estas multe malpli granda. Kial oni restigis al ili ciujn iliajn brancojn? Kien ili veturas?" "Tion ni scias, tion ni scias?" pepis la paseroj. "Tie en la urbo ni enrigardis tra la fenestroj. Ni scias, kien ili veturas! Ho, ili atingas la plej grandan brilon kaj belegecon, kiun oni povas imagi al si! Ni enrigardis tra la fenestroj, kaj ni vidis, ke oni plantis ilin meze de la varma cambro kaj ornamis ilin per plej belaj objektoj, per oritaj pomoj, mielkukoj, ludiloj kaj tre multe da kandeloj!" "Kaj poste?" demandis la abio kaj tremis per ciuj brancoj, "Kaj poste? Kio farigas poste?" "Nu, plu ni ne vidis, tio estis nekomprenebla!" "Cu ankau al mi la sorto permesos iri tiun brilantan vojon?" goje pensis la arbeto. "Tio estas ankorau pli bona ol iri trans la maron. Kiel la sopiro min turmentas! Ho, se estus jam Kristnasko! Nun mi estas alta kaj plenkreska kiel la aliaj, kiujn oni lastfoje forveturigis. Ho, se mi jam estus sur la veturilo! Se mi estus en la varma cambro kun gia tuta lukso kaj belegeco! Kaj poste? Nu, tiam venos io ankorau pli bona, pli bela, car alie por kio oni min tiel ornamus! Tiam certe venos io ankorau pli granda, ankorau pli belega! Sed kio? Ho, kiel mi suferas, kiel min turmentas la sopiro! mi mem ne scias, kiel astas en mia koro!" "Goju pri mi!" diris la aero kaj la sunlumo; "goju pri via fresa juneco en la libera aero!" Sed la arbeto tute ne gojis; gi kreskis kaj kreskis, en vintro kaj en somero gi estis verda, mallume-verda gi estis. ,La homoj, kiuj gin vidis, diradis: "tio estas beleta arbo!" Kaj en la tempo de Kristnasko oni gin dehakis antau ciuj aliaj! La hakilo hakis profunde en la medolon; la arbo kun gemo falis sur la teron. Gi sentis doloron, svenon, gi tute ne povis pensi pri ia felico. Gi malgojis, ke gi devas disigi de la hejmo, de la loko, sur kiu gi elkreskis. Gi sciis ja, ke gi neniam plu revidos la karajn malnovajn kamaradojn, la malgrandajn arbetajojn kaj florojn cirkaue, gi eble ec la birdojn plu ne vidos. Tiu forveturo tute ne estis agrabla. La arbo rekonsciigis nur tiam, kiam sur la korto, kie oni gin demetis kune kun la aliaj arboj, gi audis, ke iu diris: "Ci tiu estas belega! Ni ne bozonas alian!" Tiam venis du servistoj en parada livreo kaj forportis la abion en grandan belan salonon. Cirkaue sur la muroj pendis portretoj, kaj apud la granda forno staris Hinaj vazoj kun leonoj sur la kovriloj. Tie staris balancosegoj, sofoj kun silka tego, grandaj tabloj, kovritaj de bildolibroj kaj ludiloj kostantaj multajn centojn da spesmiloj - tiel almenau asertis la infanoj. La abion oni starigis en granda sabloplena vazo, tamen neniu povis rimarki, ke tio estas vazo, car ciuflanke cirkaue gi estis kovrita per verda stofo kaj gi staris sur granda kolorrica tapiso. Ho, kiel la arbo tremis! Kio do nun okazos? Venis la servistoj kaj la fraulinoj kaj ornamis gin. Sur la brancoj ili pendigis malgrandajn retojn, eltrancitajn el diverskolora papero; ciu reto estis plenigita per sukerajoj. Oritaj pomoj kaj juglandoj pendis kvazau alkreskintaj kaj pli ol cent rugaj, bluaj kaj blankaj kandeletoj estis alfiksitaj al la brancoj. Pupoj, kiuj aspektis kiel veraj homoj - la arbo antaue neniam vidis tiajn - svebis en la verdajo, kaj tute supre, sur la pinto, brilis stelo el orsimila papero. Estis belege, nekompareble belege! "Hodiau vespere," diris ciuj, "hodiau gi brilos!" "Ho," pensis la arbo, "se estus jam vespero! Se oni baldau ekbruligus la kandelojn! Kaj kio okazos poste? Cu la arboj el la arbaro venos kaj rigardos min? Cu la paseroj alflugos al la vitroj de la fenestroj? Cu mi ci tie alkreskos kaj staros ornamite en vintro kaj en somero?" Ne tre multe gi sciis! Sed pro granda sopiro gi havis plenforman seldoloron, kaj seldoloro por arbo estas tiel same malbona, kiel kapdoloro por ni. Jen oni ekbruligis la kandelojn. Kia brilo! Kia belegeco! La arbo tremis per ciuj brancoj, tiel ke kelke da pinglofolioj ekbrulis de unu el la kandeloj. Farigis vera brulo. "Dio nin gardu!" ekkriis la fraulinoj kaj rapide estingis la brulon. Nun la arbo ne devis ec tremi. Tio estis kruela. Gi forte penis, ke gi perdu nenion el sia tuta ornamo; de la tuta brilo gi estis kvazau en duondormo. Kaj jen malfermigis ambau duonoj de la pordo, kaj amaso da infanoj enkuregis, kvazau ili volus renversi la tutan arbon. La pli agaj homoj trankvile eniris post ili; la infanoj staris tute mute, sed nur dum mallonga momento, poste ili goje ekkriis tiel, ke la tuta cambro resonis. Ili dancis cirkau la arbo, kaj unu donaco post la alia estis desiritaj. "Kion ili intencas fari?" pensis la arbo, "Kio nun farigos?" La kandeloj elbrulis gis la brancoj, kaj tiam oni ilin estingis, kaj la infanoj ricevis la permeson prirabi la arbon. Ho, ili jetegis sin sur gin tiel, ke ciuj brancoj ekkrakis. Se gi per sia supro kaj per la ora stelo ne estus alfiksita al la plafono, ili gin certe renversus. La infanoj dancis nun cirkaue kun siaj belaj ludiloj. Neniu atentis la arbon, esceptinte la maljunan infanistinon, kiu rigardis atente, inter la brancojn, sed si volis nur vidi, cu oni ne forgesis ian figon au pomon. "Rakonton, rakonton!" ekkriis la infanoj kaj tiris al la arbo unu malgrandan dikan homon. Li sidigis guste sub la arbo, "car tiamaniere" , li diris, "ni estos en verdajo, kaj la arbo povos eltiri por si instruon, se gi bone atentos. Sed mi rakontos nur unu historion. Cu vi volas audi la historion pri Ivede-Avede au cu pri Klumpe-Dumpe, kiu falis malsupren de la stuparo kaj tamen levigis sur la tronon kaj ricevis la regidinon?" "Ivede-Avede!" kriis kelkaj, "Klumpe-Dumpe!" kriis aliaj. Estis granda kriado kaj bruado. Nur la abio silentis kaj pensis: "Se oni min ne demandas, mi min ne enmiksos!" Gia rolo estis finita, gi jam plenumis ja sian devon. La homo rakontis pri Klumpe-Dumpe, kiu falis malsupren de la stuparo kaj tamen levigis sur la tronon kaj ricevis la regidinon. Kaj la infanoj plaudis per la manoj kaj kriis: "Rakontu, rakontu!" Ili volis audi ankau la historion pri Ivede-Avede, sed ili devis kontentigi je Klumpe-Dumpe. La abio staris tute silente kaj enpense, neniam la birdoj tie en la arbaro rakontis ion similan. "Klumpe-Dumpe falis malsupren de la stuparo kaj tamen ricevis la regidinon! Jes, jes, tiele la aferoj iras en la mondo!" pensis la abio, opiniante, ke la historio estas vera, car la rakontanto estas tiel bonaspekta homo. "Jes, jes, kiu povas scii, eble mi ankau falos malsupren de la stuparo kaj ricevos regidinon!" Kaj gi gojis, ke en la sekvanta tago gi denove estos vestita per kandeloj kaj ludiloj, per oro kaj fruktoj. "Morgau mi ne tremos!" gi pensis. "Mi sentos tute koran gojon pri mia tuta belegeco. Morgau mi denove audos la historion pri Klumpe-Dumpe kaj eble ankau la historion pri Ivede-Avede." Kaj la arbo staris dum la tuta nokto silente kaj meditante. La sekvantan matenon eniris la servistoj kaj servistinoj. "Nun denove komencigos la ornamado!" pensis la arbo; sed ili eltrenis gin el la cambro, supren lau la stuparo, sur la subtegmenton, kaj tie ili gin starigis en malluma angulo, kien penetris nenia radio de la suno. "Kion tio signifas?" pensis la arbo. "Kion do mi faru ci tie? Kion mi ci tie audu?" Gi apogis sin al la muro kaj staris tie kaj meditis kaj meditis. Kaj por tio gi havis sufice da tempo, car pasis multe da tagoj kaj noktoj. Neniu venis supren, kaj, kiam fine iu venis, tio farigis nur kun la celo starigi en la angulo kelke da grandaj kestoj. La arbo staris tiel kasite, ke oni povus pensi, ke gi estas tute forgesita. "Nun ekstere estas vintro!" meditis la arbo. "La tero estas malmola kaj kovrita de nego, la homoj ne povas min planti; tial versajne mi devas stari ci tie sirmite gis la printempo! Kiel antaugarda tio estas! Kiel bonaj estas la homoj! Se ci tie nur ne estus tiel mallume kaj tiel terure solece! Ec leporeton oni ci tie ne vidas! Tie en la arbaro estis tamen gaje, kiam la nego kusis kaj la leporo preterkuradis, ec se gi min transsaltis! Estas vero, ke tiam tio ne placis al mi. Ci tie supre estas ja terure solece!" "Pip, pip!" diris subite malgranda muso, kiu elkuris, kaj post gi venis ankorau unu. lli cirkauflaris la abion kaj traglitis inter giaj brancoj. "Estas terure malvarme!" diris la musetoj. "Sed, esceptinte tion, ci tie estas bonega logejo! Cu ne vere, vi maljuna abio?" "Mi tute ne estas ankorau maljuna!" respondis la abio, "ekzistas multe pli maljunaj ol mi!" "De kie vi venis?" demandis la musoj, "kaj kion vi scias?" Ili estis forte scivolaj. "Rakontu al ni pri la plej belaj lokoj sur la tero! Cu vi jam estis tie? Cu vi estis jam en la provizejo, kie fromagoj kusas sur la bretoj kaj sinkoj pendas sub la plafono, kie oni dancas sur sebaj kandeloj, eniras malgrase kaj eliras grase?" "Tiujn lokojn mi ne konas," diris la arbo, "sed la arbaron mi konas, kie brilas la suno kaj kantas la birdoj!" Kaj gi rakontis al ili ciujn travivajojn de sia juneco, kaj la musetoj, kiuj antaue neniam audis ion similan, auskultis atente kaj diris: "Kiom multe vi vidis! Kiel felica vi estis!" "Mi!" diris la abio, kaj nur nun gi ekmeditis pri sia propra rakonto. "Jes, en efektiveco tio estis sufice gajaj tempoj!" Sed poste gi rakontis al ili pri la Kristnaska vespero, kiam gi estis ornamita per kukoj kaj kandeloj. "Ho," diris la musetoj, "kiel felica vi estis, vi maljuna abio!" "Mi tute ne estas maljuna!" rediris la abio, "mi ja nur en ci tiu vintro venis el la arbaro! Mi trovigas en mia plej bona ago, mi estas nur tre altkreska!" "Kiel bele vi rakontas!" diris la musetoj; kaj en la sekvanta nokto ili revenis kun kvar aliaj malgrandaj musoj, kiuj ankau, volis auskulti la rakontadon de la arbo, kaj ju pli gi rakontis, des pli vive cio al gi mem starigis antau la okuloj, kaj gi pensis: "Tio estis ja vere felicaj tempoj! Sed ili povas reveni! ili povas reveni! Klumpe-Dumpe falis malsupren de la stuparo kaj tamen ricevis la regidinon, eble mi ankau povas ricevi regidinon!" Kaj ce tio la abio ekpensis pri malgranda betulo, kiu kreskis tie en la arbaro kaj sajnis al gi vera bela regidino. "Kiu estas Klumpe-Dumpe?" demandis la musetoj. Kaj la abio rakontis la tutan fabelon, kiun gi memoris tute lauvorte. Kaj la musetoj pro gojo preskau saltis sur la pinton de la arbo. En la sekvanta nokto kolektigis ankorau multe pli da musoj, kaj dimancon venis ec du ratoj. Sed ci tiuj asertis, ke la rakonto ne estas gaja; kaj tio malgojigis la musetojn, car nun gi al ili ankau sajnis malpli bela. "Cu vi povoscias rakonti nur ci tiun solan historion?" demandis la ratoj. "Nur gin solan!" respondis la arbo, "mi audis gin en mia plej felica vespero, sed tiam mi ne pensis pri tio, kiel felica mi estis!" "Tio estas tre mizera historio! Cu vi ne scias ian historion pri lardo au sebaj kandeloj? Nenian historion pri provizejo?" "Ne!" diris la arbo. "Nu, en tia okazo ni dankas pro tio!" rediris la ratoj kaj iris returne al la siaj. En la fino ankau la musetoj foriris, kaj tiam la arbo gemis: "Estis ja tute bele, kiam ili sidis cirkau mi, la viglaj musetoj; kaj auskultis mian rakontadon! Nun tio ankau forpasis. Sed mia gojo komencigos denove, kiam oni denove min elprenos!" Sed kiam tio, okazis? Jes, tio estis unu matenon, homoj venis supren kaj faris esploradon en la subtegmento. La kestoj ricevis alian lokon; kaj la arbon oni eltrenis. Estas, vero ke ili jetis gin sur la teron iom maldelikate, sed tuj servisto trenis gin al la stuparo, kie briletis la taglumo. "Nun denove komencigas la vivo!" pensis la arbo. Gi sentis la fresan aeron, la unuan radion de la suno, - kaj jen gi estis ekstere sur la korto. Cio iris tiel rapide, ke la arbo tute forgesis pririgardi sin mem; cirkaue estis tro multe da novajo por rigardi. La korto trovigis apude de gardeno, kaj en ci tiu cio estis en plena florado. La rozoj pendis frese kaj bonodore super la malgranda palisara barilo, la tilioj estis kovritaj de florajo, kaj la hirundoj flugadis tien kaj reen kaj pepadis: "Kvirre virre vit, mia edzo venis!" Sed ne la abion ili pensis per tio. "Nun mi volas vivi!" gojkriis ci tiu kaj etendis large siajn brancojn. Ha, ili ciuj estis sekigintaj kaj flavaj, kaj inter herbacoj kaj urtikoj gi kusis tie en angulo. La stelo el ora papero sidis ankorau supre sur la pinto kaj brilis en la hela lumo de la suno. Sur la korto mem ludis kelke el tiuj gajaj infanoj, kiuj en la Kristnaska vespero dancis cirkau la arbo kaj estis tiel gojaj. Unu el la plej malgrandaj alkuris kaj desiris la oran stelon. "Vidu, kio sidas ankorau sur la maljuna malbela abio!" gi ekkriis kaj surpasis sur la brancojn, tiel ke ili ekkrakis sub giaj botoj, La arbo rigardis la tutan floran belecon kaj fresecon en la gardeno, poste gi rigardis sin mem, kaj gi ekdeziris, ke gi restu en sia malluma angulo en la subtegmento. Gi rememoris sian fresan junecon en la arbaro, la gajan Kristnaskan vesperon kaj la malgrandajn musojn, kiuj tiel goje auskultis la historion pri Klumpe-Dumpe. "Forpasis, forpasis!" gemis la kompatinda arbo, "Ho, se mi gojus tiam, kiam mi tion ankorau povis! Forpasis, forpasis!" Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn; kusis tuta fasko da ili; hele gi ekflamis sub la granda bierfara kaldrono. Gi gemis profunde, ciu gemo sonis kiel malgranda pafo. Tial la infanoj, kiuj ludis ekstere, alkuris, sidigis antau la fajro, rigardis gin kaj kriadis: "Pif, paf!" Sed ce ciu ekkrako, kiu estis profunda gemo, la arbo rememoris iun someran tagon en la arbaro, iun vintran nokton tie, kiam la steloj brilis. Gi rememoris la Kristnaskan vesperon kaj Klumpe-Dumpen, la solan fabelon, kiun gi audis kaj povosciis rakonti, - kaj, poste la arbo forbrulis. La knaboj ludis sur la korto, kaj la plej malgranda havis sur la brusto la oran stelon, kiun ta arbo estis portinta en sia plej felica vespero. Nun ci tiu estis forpasinta, kaj forpasis ankau la arbo kune kun sia historio. Forpasis, forpasis! Kaj tiel farigas kun ciuj historioj.