Karl May De Claus Roxin ************** La 30-an de marto 1912 en Radebeul apud Dresdeno mortis Karl May en la "Vilao Shatterhand", ekde unu jarcento unu el la plej multe legataj germanaj verkistoj. Multaj figuroj de lia fantazio - Winnetou, Old Shatterhand, Kara Ben Nemsi kaj Hadsxi Halef Omar - atingis tiomgradan popularecon, ke la plejmulto de germanlignvaj gelagantoj estas ekde la junagxo profunde intimaj kun ili. Lia ampleksa verkaro rezultigxis el eksterordinare malfavora kaj eventoplena vivo. Karl May naskigxis la 25-an de februaro 1842 kiel kvina el dekkvar infanoj de ercmontara teknikisto en la saksa Ernstthal (poste Hohenstein-Ernstthal) en ekstrema povreco. Li farigxis instruisto en popollernejo, perdis kiel deknaujarulo jam kelkajn semajnojn poste pro negrava mispasxo sian profesion kaj pro mizero kaj obstineco kondutis nekorekte per kavalier-friponajxoj, per kiuj li klppodis kontentigi siajn eksterordinaran fantazion kaj humiligitan prestigxavidon. Sekve de tiuj misagadoj li estis devitigta trasuferi kaptitecon dum ok jaroj. Post sia liberigo (1874) li interesigxis pri verkistaj aktivecoj. Komence li skribis antau cxio hejmecajn novelojn kaj anonimajn primitiv-romanacxojn. La decida sukceso komencis per liaj "Rakontoj pri vojagxoj", aperintaj libroforme ekde 1892. Per ili May priskribas aventurajxojn de sia heroo en ekzotikaj regionoj, verkitaj en la unua persono, antau cxio en la sovagxa okcidenta de Norda Ameriko kaj en la oriento. Li sukcesis tiomgrade sugeste kaj kolorplene prezenti tiujn fikciajn raportojn kun geografiaj kaj etnografiaj detaloj, ke la rakontoj pri vojagxoj ("Winnetou", "Old Surehand", "Tra la dezerto) gxisdate fascinas cciam denove generaciaojn de legantoj, kvankam ties literatura valoro estas diversmaniere taksata. Ankau la humanisma tendenco de liaj libroj kaj ties aktivado favore al subpremataj popoloj (ekzemple indianoj kaj kurdoj) sekurigas al tiu cxi "Sxekspiro de la junuloj" (lau Ernst Bloch) cxiam denove aktualan inteeson kaj simpation de sennombra legantaro. Post la komenco de la nova jarcento Karl May venis en la fokuson de multnombraj procesoj kaj gazetaraj kvereladoj. La malkovro de liaj krimaj junulpekoj, la nerajtigitaj publikajxoj pri liaj primitivaj romancxoj kaj atakoj kontrau la literatura kritiko implikis lin en senfinajn batalojn pri honoro, autoraj rajtoj kaj verkista agnosko kauzis finfine iom-post-iom la elcxerpigxon de lia sanstato. Dum tio tempo tamen ekestis signifoplena, nun ne plu al la rakonto de aventuroj dedicxita malfrua verko, kiu en bildigitaj vizioj kaj utopioj evoluigas la transkonfesian kristanecon kaj pacajn ideojn de la autoro (Kaj paco sur tero; En la regno de la argxenta leono; Ardistan kaj Dsxinistan). La 22-an de marto 1912, ok tagojn antau sia morto, Karl May prelegis, aplaudita de pli ol 2000 geauskultantoj en Viena salonego, defendante siajn vivon kaj verkaron kaj samtempe propagandante la pacifismajn ideojn de Bertha von Suttner, nobelpremiitino. Sxi skribis en nekrologo pri Karl May: "Kiu estas auskultinta tiun belan maljunulon je tiu 22-a de marto dum plenaj du horoj, kiu entuziasme parolis en la plej altaj regionoj de la imagoj, tiu devis havi la konvinkon, ke en lia animo flamegas la fajro de boneco". (Teksto de speciala posxtmarko okaze de la 75-a datreveno de la morto de Karl May fare de profesoro doktoro Claus Roxin, universitato de Munkeno, prezidanto de la Karl-May-Societo (Karl-May-Gesellschaft). Eldontago: 12-a de februaro 1987.) Motivo de la posxtmarko: "Winnetou - unu el la plej spektaklaj figuroj de la granda verkisto, formita lau la libro-kovrilo "WINNETOU I", Karl May, kolektitaj verkoj, volumo 7-a, kun afabla permeso de Karl-May-Eldonejo, Bamberg.