X-konvencio Foje, en la hor' noktmeza pri volumo stranga, peza de scienc' forgesigxinta mi meditis kun enu'. Preskaux dorme, jam klinkape, jen, ekauxdis mi, ke frape, sur la cxambropordo skrape, skrape sonas eta bru'. "Vizitanto", mi murmuris, "sin anoncas per cxi bru', certe, jes, nenio plu." Ah, memoro tro preciza! Regis la decembro griza, fantomombrojn flam' mortkriza jxetis jam tra l' fornotru'. Mi sopiris je l' mateno, lege fugxis de l' cxagreno pri sxi, fea fenomeno supre trans cxiela blu', kiun angxelar' L e n o r a nomas trans cxiela blu', tere -- ne nomata plu. Min la trista, silksusura flustro de l' kurten' purpura skurgxis nun gxis plej fantasta, ne sentita animsku'. Por ke l' koro pli kviete batu, diris mi ripete: "Vizitanto enirpete frapas cxe la sxlosiltru', nur malfrua vizitanto frapas cxe la sxlosiltru', certe, jes, nenio plu." Repreninte miajn fortojn, post hezit' mi riskis vortojn: "Ho, sinjor' aux sinjorino, min pardonu pro l' malfru', sed la dormo min katenis, kaj vi tiel kasxe venis, tiel mallauxtpasxe venis, kun tiel necerta bru', ke mi dubis". Kaj la pordon mi malfermis vaste. "Nu?" Nigra nokt', -- nenio plu. Gapis mi al nokt' senlima, kaj mi havis, duba, tima, revojn, kiajn ne riskis revi mortema individu'. Sed silent' senrompa tronis, signon la mallum' ne donis, nur la vort' L e n o r a sonis, flustre sonis, fojojn du, mi gxin flustris, kaj la ehxo gxin reflustris, fojojn du, tio nur, nenio plu. En la cxambron mi reiris, brule la anim' deliris, kaj jen, ree, nun pli lauxte, sonis la pretera bru'. "Certe io en la strato bruas sur fenestra lato, tuj mi vidos, kia bato estas cxi mistera bru'. Kor'! Trankvilon! Mi esploros kauxzon de l' mistera bru', vento nur, nenio plu." Mi la sxutrojn suprentrenis, kaj jen, flirte enpromenis granda Korvo el la sanktaj tagoj de la Tempa Fru', sen kapklino dum enveno kaj sen halto kaj sen gxeno, kun tre mosxta lordmieno gxi enflugis al statu', super mian cxambropordon flugis al Pallas-statu', sidis jam, nenio plu. Kvankam en humor' malbona, ridis mi je l' bird' ebona, je l' majesta, grav-impona sintenad' kaj korpkonstru': "He, ecx kun sxirita kresto certe ne sentauxga besto. Korv'! Portita per tempesto de la bord' de l' Nokta Flu', diru vian sinjornomon cxe l' Plutona Nokta Flu'! Grakis gxi: "Neniam plu." Gxin la rusta bird' eldiris tiel klare, ke mi miris, kvankam ne tro multan sencon havis gxia klacxa bru', sed asertas mi decide, ke neniam vidalvide al vivul' sin montris side tia birdo sur statu', tia bird', aux best' sovaga, super pordo, sur statu'. Kun la nom': Neniam Plu. Nun la korvo sidis mute, kvazaux en cxi vortojn tute enversxinte la animon, sidis sur la brust-statu', diri pluon ecx ne provis, nek ecx unu plumon movis, gxis mi pene diri povis: "De mi iris cxiam plu amikar', esperoj, morgaux iros ankaux gx i jam plu ..." Grakis gxi: "Neniam plu." Nun min vere frapis miro pro l' trafeco de l' rediro. "Eh, sen dub', jen estas gxia tuta stoko kaj instru'! Certe havis hom gxin mastre, kiun Fato malbonastre persekutis, gxis li laste kantis jam cxi vortojn du, post mortkantoj pri l' Espero lace veajn vortojn du de l' refren': "Neniam plu." Sed devigis min la vido de la bird' ecx nun je rido. Mi fotelon rulis kontraux pordo, birdo kaj statu', sur velurkusenoj, side, mi min fiksis vid-al-vide, "Kion volas," mi medite pensis, "Bird' el Tempa Fru', fata, kruda, kurioza Korvo el la Tempa Fru' per cxi grak': "Neniam plu." Mi meditis kaj konjektis, al la bird' jam ne direktis vortojn, sed gxiskore boris brulaj birdokuloj du. Kaj la kapon mi dum penoj de meditoj kaj divenoj klinis al velurkusenoj sub lampluma flava flu', al velur' viola, kiun, sub lampluma flava flu', premos sx i -- neniam plu. Nun -- parfumon, nevidate, incensujo sxutis flate, la tapisxon danc' serafa tiklis, tintis trila bru'. "Jen" mi kriis, "la Sinjoro sendis gxin per angxel-hxoro, jen n e p e n t h e ! De l' memoro vin nun savos ties gxu'! Trinku do! Al vi L e n o r a n forgesigos ties gxu'!" Grakis Korv': "Neniam plu!" "Birdo kun profetkapablo! Bird'!" mi kriis, "aux diablo! Cxu l' Tentanto, cxu tempesto sendis vin por kordetru', ecx sxirite ne fleksebla! En missorcxa dom' funebra, kie la Hororo febra hejmas, diru, diru, cxu estas en G i l e a d' balzamo? Pasos mia viv-enu'?" Grakis Korv': "Neniam plu!" "Birdo kun profetkapablo! Bird'!" mi kriis, "aux diablo! Saman havas ni cxielon, saman Dion, diru, cxu mi, sxargxita de cxagreno, renkontigxos en Edeno kun sxi: fea fenomeno supre, trans cxiela blu', kiun angxelar' L e n o r a nomas trans cxiela blu'?" Grakis Korv': "Neniam plu!" "Diru gxin adiauxkante!" kriis mi, saltlevigxante. "Bird' aux monstro! En tempeston flugu, al Plutona Flu'! Ecx plumet' ne restu, signe: kion vi mensogis nigre, restu mi en sol', rezigne, portu vin for de l' statu', bekon for el mia koro, korpon for de la statu'!" Grakis Korv': "Neniam plu!" Kaj la Korvo nur rigide restas side, restas side, sidas ecx nun superporde, sur pala Pallas-statu', en okuloj kun aspekto de demono dum songx-plekto... Planke, kun fantom-efekto, ondas nigra ombroflu', kaj animo mia el cxi nigre onda ombroflu' levos sin -- neniam plu. Latin-3 Foje, en la hor' noktmeza pri volumo stranga, peza de scienc' forgesiĝinta mi meditis kun enu'. Preskaŭ dorme, jam klinkape, jen, ekaŭdis mi, ke frape, sur la ĉambropordo skrape, skrape sonas eta bru'. "Vizitanto", mi murmuris, "sin anoncas per ĉi bru', certe, jes, nenio plu." Ah, memoro tro preciza! Regis la decembro griza, fantomombrojn flam' mortkriza 1/4etis jam tra l' fornotru'. Mi sopiris je l' mateno, lege fuĝis de l' ĉagreno pri ŝi, fea fenomeno supre trans ĉiela blu', kiun anĝelar' L e n o r a nomas trans ĉiela blu', tere -- ne nomata plu. Min la trista, silksusura flustro de l' kurten' purpura skurĝis nun ĝis plej fantasta, ne sentita animsku'. Por ke l' koro pli kviete batu, diris mi ripete: "Vizitanto enirpete frapas ĉe la ŝlosiltru', nur malfrua vizitanto frapas ĉe la ŝlosiltru', certe, jes, nenio plu." Repreninte miajn fortojn, post hezit' mi riskis vortojn: "Ho, sinjor' aŭ sinjorino, min pardonu pro l' malfru', sed la dormo min katenis, kaj vi tiel kaŝe venis, tiel mallaŭtpaŝe venis, kun tiel necerta bru', ke mi dubis". Kaj la pordon mi malfermis vaste. "Nu?" Nigra nokt', -- nenio plu. Gapis mi al nokt' senlima, kaj mi havis, duba, tima, revojn, kiajn ne riskis revi mortema individu'. Sed silent' senrompa tronis, signon la mallum' ne donis, nur la vort' L e n o r a sonis, flustre sonis, fojojn du, mi ĝin flustris, kaj la eĥo ĝin reflustris, fojojn du, tio nur, nenio plu. En la ĉambron mi reiris, brule la anim' deliris, kaj jen, ree, nun pli laŭte, sonis la pretera bru'. "Certe io en la strato bruas sur fenestra lato, tuj mi vidos, kia bato estas ĉi mistera bru'. Kor'! Trankvilon! Mi esploros kaŭzon de l' mistera bru', vento nur, nenio plu." Mi la ŝutrojn suprentrenis, kaj jen, flirte enpromenis granda Korvo el la sanktaj tagoj de la Tempa Fru', sen kapklino dum enveno kaj sen halto kaj sen ĝeno, kun tre moŝta lordmieno ĝi enflugis al statu', super mian ĉambropordon flugis al Pallas-statu', sidis jam, nenio plu. Kvankam en humor' malbona, ridis mi je l' bird' ebona, je l' majesta, grav-impona sintenad' kaj korpkonstru': "He, eĉ kun ŝirita kresto certe ne sentaŭga besto. Korv'! Portita per tempesto de la bord' de l' Nokta Flu', diru vian sinjornomon ĉe l' Plutona Nokta Flu'! Grakis ĝi: "Neniam plu." Ĝin la rusta bird' eldiris tiel klare, ke mi miris, kvankam ne tro multan sencon havis ĝia klaĉa bru', sed asertas mi decide, ke neniam vidalvide al vivul' sin montris side tia birdo sur statu', tia bird', aŭ best' sovaga, super pordo, sur statu'. Kun la nom': Neniam Plu. Nun la korvo sidis mute, kvazaŭ en ĉi vortojn tute enverŝinte la animon, sidis sur la brust-statu', diri pluon eĉ ne provis, nek eĉ unu plumon movis, ĝis mi pene diri povis: "De mi iris ĉiam plu amikar', esperoj, morgaŭ iros ankaŭ ĝ i jam plu ..." Grakis ĝi: "Neniam plu." Nun min vere frapis miro pro l' trafeco de l' rediro. "Eh, sen dub', jen estas ĝia tuta stoko kaj instru'! Certe havis hom ĝin mastre, kiun Fato malbonastre persekutis, ĝis li laste kantis jam ĉi vortojn du, post mortkantoj pri l' Espero lace veajn vortojn du de l' refren': "Neniam plu." Sed devigis min la vido de la bird' eĉ nun je rido. Mi fotelon rulis kontraŭ pordo, birdo kaj statu', sur velurkusenoj, side, mi min fiksis vid-al-vide, "Kion volas," mi medite pensis, "Bird' el Tempa Fru', fata, kruda, kurioza Korvo el la Tempa Fru' per ĉi grak': "Neniam plu." Mi meditis kaj konjektis, al la bird' jam ne direktis vortojn, sed ĝiskore boris brulaj birdokuloj du. Kaj la kapon mi dum penoj de meditoj kaj divenoj klinis al velurkusenoj sub lampluma flava flu', al velur' viola, kiun, sub lampluma flava flu', premos ŝ i -- neniam plu. Nun -- parfumon, nevidate, incensujo ŝutis flate, la tapiŝon danc' serafa tiklis, tintis trila bru'. "Jen" mi kriis, "la Sinjoro sendis ĝin per anĝel-ĥoro, jen n e p e n t h e ! De l' memoro vin nun savos ties ĝu'! Trinku do! Al vi L e n o r a n forgesigos ties ĝu'!" Grakis Korv': "Neniam plu!" "Birdo kun profetkapablo! Bird'!" mi kriis, "aŭ diablo! Ĉu l' Tentanto, ĉu tempesto sendis vin por kordetru', eĉ ŝirite ne fleksebla! En missorĉa dom' funebra, kie la Hororo febra hejmas, diru, diru, ĉu estas en G i l e a d' balzamo? Pasos mia viv-enu'?" Grakis Korv': "Neniam plu!" "Birdo kun profetkapablo! Bird'!" mi kriis, "aŭ diablo! Saman havas ni ĉielon, saman Dion, diru, ĉu mi, ŝarĝita de ĉagreno, renkontiĝos en Edeno kun ŝi: fea fenomeno supre, trans ĉiela blu', kiun anĝelar' L e n o r a nomas trans ĉiela blu'?" Grakis Korv': "Neniam plu!" "Diru ĝin adiaŭkante!" kriis mi, saltleviĝante. "Bird' aŭ monstro! En tempeston flugu, al Plutona Flu'! Eĉ plumet' ne restu, signe: kion vi mensogis nigre, restu mi en sol', rezigne, portu vin for de l' statu', bekon for el mia koro, korpon for de la statu'!" Grakis Korv': "Neniam plu!" Kaj la Korvo nur rigide restas side, restas side, sidas eĉ nun superporde, sur pala Pallas-statu', en okuloj kun aspekto de demono dum sonĝ-plekto... Planke, kun fantom-efekto, ondas nigra ombroflu', kaj animo mia el ĉi nigre onda ombroflu' levos sin -- neniam plu. elangligis Leopoldo H. KNOEDT (cxi tiu versio unue aperis en Fonto #11) X-konvencio Iam mi dum noktomeza morno studis, lace peza, en kelkiaj strangaj libroj sciojn for de la memor'. Dormen drivis mia kapo preskaux, kiam sur la klapo de la pordo sonis frapo -- frapo febla sen sonor'. "Vizitanto nur," mi grumblis, "porde frapas sen sonor', pli nenio en cxi hor'." *** Oj, la rememor' lucida: frostis la decembro frida kaj l' mortantaj bragxoj spektris planke kvazaux artlabor'. Mi sopiris je l' mateno, post la vana studopeno kaj necxeso de l' cxagreno pro la perdo de Lenor', la radia, rara damo kun cxiela nom' Lenor', cxi, la nom' por cxiam for. La silkeca kaj susura svago de l' kurten' purpura min agitis, min ekscitis fremda sento de horor'. Al la kor' en malkvieto mi parolis per ripeto: "Iu kun akceptopeto min vizitas en cxi hor', nur akceptopeta vizitanto en malfrua hor', alveninta el la for'." Nun fortigxis mi spirite kaj ekkriis senhezite: "Mi pardonon petas vere, sinjorino aux sinjor'; dormen drivis mia kapo; sonis sur la pordoklapo tiel surde via frapo, frapo febla sen sonor', ke apenaux mi vin auxdis." Mi malfermis kun fervor': Nur mallumo gxis la for'. La mallumon mi tragapis: miro, timo min ekfrapis. Mi dubeme revis revojn gxis nun en nenies kor'. Cxio plensilenta estis, en senbru' sensigna restis, solan vorton mi atenstis, estis la susur': Lenor'. Tion flustris mi kaj ehxo flustris vorton re: Lenor'. Tion nur kaj ehxis for. Al la cxambro mi revenis, dum l' animo fajroplenis. Sed auxdigxis baldaux nova, nun pli lauxta frapsonor'. "Jen," mi notis, "estas io apud mia jxaluzio: mi atingu do al l'scio de l' mistero per esplor'. Kor' silentu, tuj mi solvos la misteron per esplor'": Nur la vento en la for'. Vastmalfermis mi alstrate: Enen pasxis, flugilbate, sinjoreca Korvo el la tempoj for de la memor'. Gxi sen riverenc' envene, sed lordin- aux lordmiene, kaj sin tute nedetene saltis al la porddekor', grimpis sur la Palasbuston super mia porddekor', sidigxonte grimpis for. Malgraux ke mi tiel tristis, la ebona birdo distris min pro la konduto gravoplena, inda je honor'. "Kvankam kalva krest' vin kronas," vocxis mi, "vi ne poltronas. Kiun lordan nomon donas, Korv' el l' plagxo de l' horor', praa, hida Korv', al vi, Plutona plagxo de l' horor'?" Gxi regrakis: "Ne plu for." Kion tiel klare diris la plumpulo, mi primiris. Tamen la respondo, sencomanka, estis sen valor'. Sed ankoraux al homido -- mi deklaras kun decido -- ne prosperis tia vido: birdo super porddekor', bird' aux besto sur skulptita busto super porddekor', kun la nomo 'Ne plu for'. Side sur la paca busto, gxi eltiris el la brusto tiun vorton kvazaux estus gxi elversx' el l' tuta kor'. Gxi sin plu ne manifestas, ecx ne per plumero gestas gxis mi flustras: "Kiel restas de l' esperoj nur memor' kaj de l' amikar', de gxi matenos ankaux nur memor'." Jen la Korvo: "Ne plu for!" Min mirigis tiu trafa mutorompo tuj repafa. Certe, pensis mi, jen estas gxia sola vorttrezor'. Plendo de mizera mastro, super kiu misa astro regis kun tiela drasto, ke en kantoj de la kor' kaj esperohimnoj al li pezis morne sur la kor' tiu 'ne plu, ne plu for'. Malgraux ke mi tiel tristis, tamen min la Korvo distris. Mi sidigis min kontraux la birdo, busto kaj dekor'. Post dronado enfotela mi revadis, kiocela estas de l' nigrulo el la tempoj for de la memor' -- hida, fatauxgura, plumpa birdo for de la memor' -- tiu grako 'ne plu for'. Tion mi diveni provis, sed ecx ne silabon blovis al la birdo, kies fajrogvaton sentis mi sur kor'. Multon pli mi divenemis, dum la kapon mi alpremis al kuseno, kie tremis lumo sur violkolor', kies lampe lumigatan kovron de violkolor' kasxos sxi -- ahx -- ne plu for. Sxajne nun l' aer' pli densis: kasxa ilo gxin incensis. De l' serafoj gxin svinganta planke tintis pasxsonor'. "Dank' al Dio," mi nun diras, "per angxeloj vi akiras la nepenton, kiu sxiras el vi pensojn pri Lenor'. Drinku, drinku la nepenton: for la pensojn pri Lenor'. Kaj la Korvo: "Ne plu for!" "Cxu profet' aux de l' malbono ilo, birdo aux demono? Cxu vi sendis la satano aux de l' sxtormo la rigor' al cxi morna tamen spita lando sorcxa kaj ermita? Diru, cxu de cxi hantita hejmo plena de rigor', per la Galeed-balzamo fine foros la horo'?" Gxi regrakis: "Ne plu for!" "Cxu profet' aux de l' malbono ilo, birdo aux demono? Pro l' cxielo kaj pro l' Dio nin kuniga por ador', cxu forigxos la cxagreno de l' animo en edeno, diru, post brakuma teno mia de la dam' Lenor', de l' radia, rara damo kun cxiela nom' Lenor'?" Gxi regrakis: "Ne plu for!" "Tio nin disasocias, birdo aux demon'," mi krias, "Iru re al l' sxtormo kaj Plutona plagxo de l' horor'! Nigra plumo ne postrestu, gxi mensogon ne atestu, mian solon ne molestu. For de mia porddekor'! Bekon for el mia koro! Korpon for de l' porddekor'!" Gxi regrakis: "Ne plu for!" *** Kaj ne plu gxi malrigidas. Gxi plu sidas, plue sidas sur la pala Palasbusto super mia porddekor'. La rigardon gxi ricevas de demono kiu revas. Superplanke, spektre, sxvebas gxia ombro sen kolor', dum animo mia el cxeplanka ombro sen kolor' sin relevos n e p l u f o r. Latin-3 Iam mi dum noktomeza morno studis, lace peza, en kelkiaj strangaj libroj sciojn for de la memor'. Dormen drivis mia kapo preskaŭ, kiam sur la klapo de la pordo sonis frapo -- frapo febla sen sonor'. "Vizitanto nur," mi grumblis, "porde frapas sen sonor', pli nenio en ĉi hor'." *** Oj, la rememor' lucida: frostis la decembro frida kaj l' mortantaj braĝoj spektris planke kvazaŭ artlabor'. Mi sopiris je l' mateno, post la vana studopeno kaj neĉeso de l' ĉagreno pro la perdo de Lenor', la radia, rara damo kun ĉiela nom' Lenor', ĉi, la nom' por ĉiam for. La silkeca kaj susura svago de l' kurten' purpura min agitis, min ekscitis fremda sento de horor'. Al la kor' en malkvieto mi parolis per ripeto: "Iu kun akceptopeto min vizitas en ĉi hor', nur akceptopeta vizitanto en malfrua hor', alveninta el la for'." Nun fortiĝis mi spirite kaj ekkriis senhezite: "Mi pardonon petas vere, sinjorino aŭ sinjor'; dormen drivis mia kapo; sonis sur la pordoklapo tiel surde via frapo, frapo febla sen sonor', ke apenaŭ mi vin aŭdis." Mi malfermis kun fervor': Nur mallumo ĝis la for'. La mallumon mi tragapis: miro, timo min ekfrapis. Mi dubeme revis revojn ĝis nun en nenies kor'. Ĉio plensilenta estis, en senbru' sensigna restis, solan vorton mi atenstis, estis la susur': Lenor'. Tion flustris mi kaj eĥo flustris vorton re: Lenor'. Tion nur kaj eĥis for. Al la ĉambro mi revenis, dum l' animo fajroplenis. Sed aŭdiĝis baldaŭ nova, nun pli laŭta frapsonor'. "Jen," mi notis, "estas io apud mia 1/4aluzio: mi atingu do al l'scio de l' mistero per esplor'. Kor' silentu, tuj mi solvos la misteron per esplor'": Nur la vento en la for'. Vastmalfermis mi alstrate: Enen paŝis, flugilbate, sinjoreca Korvo el la tempoj for de la memor'. Ĝi sen riverenc' envene, sed lordin- aŭ lordmiene, kaj sin tute nedetene saltis al la porddekor', grimpis sur la Palasbuston super mia porddekor', sidiĝonte grimpis for. Malgraŭ ke mi tiel tristis, la ebona birdo distris min pro la konduto gravoplena, inda je honor'. "Kvankam kalva krest' vin kronas," voĉis mi, "vi ne poltronas. Kiun lordan nomon donas, Korv' el l' plaĝo de l' horor', praa, hida Korv', al vi, Plutona plaĝo de l' horor'?" Ĝi regrakis: "Ne plu for." Kion tiel klare diris la plumpulo, mi primiris. Tamen la respondo, sencomanka, estis sen valor'. Sed ankoraŭ al homido -- mi deklaras kun decido -- ne prosperis tia vido: birdo super porddekor', bird' aŭ besto sur skulptita busto super porddekor', kun la nomo 'Ne plu for'. Side sur la paca busto, ĝi eltiris el la brusto tiun vorton kvazaŭ estus ĝi elverŝ' el l' tuta kor'. Ĝi sin plu ne manifestas, eĉ ne per plumero gestas ĝis mi flustras: "Kiel restas de l' esperoj nur memor' kaj de l' amikar', de ĝi matenos ankaŭ nur memor'." Jen la Korvo: "Ne plu for!" Min mirigis tiu trafa mutorompo tuj repafa. Certe, pensis mi, jen estas ĝia sola vorttrezor'. Plendo de mizera mastro, super kiu misa astro regis kun tiela drasto, ke en kantoj de la kor' kaj esperohimnoj al li pezis morne sur la kor' tiu 'ne plu, ne plu for'. Malgraŭ ke mi tiel tristis, tamen min la Korvo distris. Mi sidigis min kontraŭ la birdo, busto kaj dekor'. Post dronado enfotela mi revadis, kiocela estas de l' nigrulo el la tempoj for de la memor' -- hida, fataŭgura, plumpa birdo for de la memor' -- tiu grako 'ne plu for'. Tion mi diveni provis, sed eĉ ne silabon blovis al la birdo, kies fajrogvaton sentis mi sur kor'. Multon pli mi divenemis, dum la kapon mi alpremis al kuseno, kie tremis lumo sur violkolor', kies lampe lumigatan kovron de violkolor' kaŝos ŝi -- aĥ -- ne plu for. Ŝajne nun l' aer' pli densis: kaŝa ilo ĝin incensis. De l' serafoj ĝin svinganta planke tintis paŝsonor'. "Dank' al Dio," mi nun diras, "per anĝeloj vi akiras la nepenton, kiu ŝiras el vi pensojn pri Lenor'. Drinku, drinku la nepenton: for la pensojn pri Lenor'. Kaj la Korvo: "Ne plu for!" "Ĉu profet' aŭ de l' malbono ilo, birdo aŭ demono? Ĉu vi sendis la satano aŭ de l' ŝtormo la rigor' al ĉi morna tamen spita lando sorĉa kaj ermita? Diru, ĉu de ĉi hantita hejmo plena de rigor', per la Galeed-balzamo fine foros la horo'?" Ĝi regrakis: "Ne plu for!" "Ĉu profet' aŭ de l' malbono ilo, birdo aŭ demono? Pro l' ĉielo kaj pro l' Dio nin kuniga por ador', ĉu foriĝos la ĉagreno de l' animo en edeno, diru, post brakuma teno mia de la dam' Lenor', de l' radia, rara damo kun ĉiela nom' Lenor'?" Ĝi regrakis: "Ne plu for!" "Tio nin disasocias, birdo aŭ demon'," mi krias, "Iru re al l' ŝtormo kaj Plutona plaĝo de l' horor'! Nigra plumo ne postrestu, ĝi mensogon ne atestu, mian solon ne molestu. For de mia porddekor'! Bekon for el mia koro! Korpon for de l' porddekor'!" Ĝi regrakis: "Ne plu for!" *** Kaj ne plu ĝi malrigidas. Ĝi plu sidas, plue sidas sur la pala Palasbusto super mia porddekor'. La rigardon ĝi ricevas de demono kiu revas. Superplanke, spektre, ŝvebas ĝia ombro sen kolor', dum animo mia el ĉeplanka ombro sen kolor' sin relevos n e p l u f o r. elangligis Jon WILLARSON (el American Esperanto Magazine, julio-oktobro 1955) X-konvencio Foje malgajnoktomeze, dum la kapo pendis peze, Kaj mi legis volumegojn strangajn, plenajn de folklor', Dum mi lacis, dolorkapa, ekauxdigxis sono frapa, Kvazaux io frapet-frapa, frapis en la koridor'. "Estas iu vizitanta ulo en la koridor'," Diris mi kun eta plor'. Ha, memoras mi kun vero, estis dum la negxa tero, Cxiu disa flamegero brulis kiel rugxa or'. Longa nokto tedegintaÑvane estis mi peninta Konsoligxi legadintaÑpro la pensoj pri Lenor', Pro la belulino kiun nomis angxelar' Lenor' -- Forvelkinta kiel flor'. Kaj la silka susureto venadante de 1' tapeto Min timigis per teruroj el la fundo de dolor'. Tial mi kun kor' batanta staris dauxre ridetanta, "Estas iu vizitanta ulo en la koridor' -- Iu ulo tre malfrua frapas en la koridor' -- Tio nur, la timon for!" Miaj pensoj tiam igxis pli sentimaj kaj mi diris, "Ja pardonu min mi petas Sinjorino aux Sinjor', Sed en fakto mi dormetis, tiel milde vi frapetis, Mi apenaux vin auxdetis esti en la koridor'." Kaj la pordon mi malfermis largxe al la koridor' -- Jen mallumo, cxio for. En nigrajxon scivolante staris mi rigardegante, Dube, pense, kaj revante ajxojn fremdajn al memor'; Sed silento preme estis, kaj malbruo dauxre restis, Kvazaux kvietajxoj festis per flustrita vort' "Lenor'!" Tion flustris mi kaj ehxo remurmuris gxin, "Lenor'," En la fundo de la kor'. Retirigxis mi kun timo, jen ekbrulis la animo, Cxar denove frap' auxdigxis tute super la ignor'. "Certe", diris mi kun krio, "estas cxe 1' fenestro io, Do sciigxu mi pri tio per rezono kaj esplor' -- Mia koro trankviligxu dum pensado kaj esplor' -- Estas vent' en stranga hor'." La riglilon mi eltiris cxe 1' fenestro kaj eniris Flirte kun majesto Korvo el epoko de 1' honor'. Gxi ne havis salutguston, senhezite montris bruston, Eksidigxis sur la buston kiu estas el marmor' -- Sur la superpordan buston kiu estas el marmor' -- Kaj sidadis kun rigor'. Tiu birdo de ebono vekis en mi per la kono De mieno tre solena sxercemecon de 1' humor' -- "Kvankam estas via kresto forrazita, via gesto Kaj la serioza resto estas el la land' de glor'. Kiel vi nomigxas Korvo, en la land' de nigra glor'?" Diris Korvo, "Cxiam for". Tion mi ja multe miris, klare vortojn gxi eldiris, Sed el gorgxo ili iris ja sen senco aux valor'; Cxar ni cxiuj devas ridi kiam oni povas vidi Birdon, kiu dauxras sidi sur la busto el marmor' -- Birdon, kiu sidas sur skulptita busto el marmor' -- Kaj nomigxas "Cxiam for". Sed sur busto ja sentime diris Korvo elanime Tiujn nurajn vortojn kvazaux ili venis el la kor' Ne plu vortojn gxi eltrovis, nek la plumojn gxi ekmovis. Diri mi apenaux povis, "Gxi ne restos dum la hor' -- Gxi forflugos kiel la amikoj en antauxa hor'." Diris Korvo, "Cxiam for". Mirigite de surpriza respondeto tre preciza, Diris mi, "Sendube tio estas sola la trezor', Kiun kaptis gxi de iu deziranta ke gxi sciu Pri la tragedio kiu lin turmentis per angor', Gxis la kantoj liaj vibris per la sxargxo de 1' angor' De 'Cxiam -- cxiam for'. " L'animo mia ridetadis cxar la Korvo nur sidadis; Sxovis mi do segxon antaux pordon al la koridor'. Sur veluron sidigxante mi ekpensis scivolante Kion volas diradante birdo nigra en kolor' -- Kial dauxre diras tiu birdo nigra en kolor' Tiujn vortojn "Cxiam for"? Mi konjekti tion provis, tuj rigardoj miaj trovis Ke okuloj gxiaj ege brulis en min kun dolor'. Mi pensadis kun diveno, kaj kun kapo en la teno, Sur velura la kuseno aspektanta kvazaux or' -- Sed veluran la kusenon aspektantan kvazaux or' _Sxi_ ne premos -- cxiam for! Tiam pensis mi, ke vere la aero pezis pere De fantoma incensfumo kunmiksita kun vapor'. "Acegulo," kriis mi, "do estas vi nur diablido Turmentanta min per vido de la amo al Lenor'! Cxesu -- cxesu kaj forgesu pri la morto de Lenor'!" Diris Korvo, "Cxiam for". "Profetacxo!" mi ekkriis, "Cxu ja cxion vi eksciis? Ja vin sendis al mi Dio el la land' de nigra glor', En la mondon de malpleno kie cxiu entrepreno Ne valoras je la peno -- diru, pro la mia plor' -- Cxu cxielo estas gaja? -- diru al la mia plor'!" Diris Korvo, "Cxiam for". "Profetacxo!" mi rekriis, "Cxu ja cxion vi eksciis? Pro cxielo plej potenca kaj la Dio de 1' ador', Diru al mi veron tiun: Cxu mi trovos tie iun Belulinon dolcxan kiun nomis angxelar' Lenor' -- Trovos tiun belan kiun nomis angxelar' Lenor'?" Diris Korvo, "Cxiam for". "Tiuj vortoj estu via adiauxo!" kriis mia Gorgxo, "Amikecon nian jam elvisxu el memor'! La mensogon Di' malbenu, en soleco min Li tenu, Acxan korpon vian prenu de la busto el marmor'! Tuj figuro nigra estu forigita de 1' marmor'!" Diris Korvo, "Cxiam for". Nun la Korvo silentadas, kaj sidadas, kaj sidadas, Sur la pala superporda busto je la koridor', Kaj okuloj de malbono min penetras de 1' demono, Gxia ombro sur la fono estas nigra en kolor' -- Kaj animo mia el la ombro nigra en kolor' Ne levigxos -- cxiam for!