X-Konvencio Antaux longe, jam longe, en la regxland' apud maro, tie cxi, knabinet' cxe ni vivis (vi konis sxin laux la nom': Annabel Lee), nur cxi penso vivigis sxin: ami min kaj esti amata de mi. Mi estis infan', sxi estis infan' apud maro, tie cxi, sed ni amis kun am' pli profunda ol am', mi, kaj mia Annabel Lee, ecx serafoj flugilaj el nuboj nin rigardis kun envi'. Jen kauxzo, ke antaux longa temp' apud maro, tie cxi, ekventis el nub', malvarmumis mia bela Annabel Lee, parencoj sxiaj altaj venis kaj sxin portis for de mi, en tombon kusxigante sxin apud maro, tie cxi. L' angxeloj, ja malpli felicxaj cxiele, nin rigardis kun envi', ho jes, jen la kauxzo (ja cxiu gxin scias apud maro, tie cxi), ke la vento alvenis dum nokto el nub' kun porto de morto al Annabel Lee. Sed am' nia estis pli forta ol am' de homoj pli agxaj ol ni, de multaj pli sagxaj ol ni, kaj nek la angxeloj en alta cxiel' nek demonoj de l' marimperi' malligos, disigos cxi koron de l' koro de la bela Annabel Lee. Cxar songxporte sin levas la Lun' kaj mi revas pri la bela Annabel Lee, kaj se levas sin stelo, mi revas pri l' helo okula de Annabel Lee, tiel dum la nokthoro mi kusxas cxe l' koro de Sxi: mia viv', fiancxino, trezoro, en la eta tombar', tie cxi, en la tomb' apud mar', tie cxi.