La Smeralda Urbo de Oz L. Frank Baum Ĉapitro 1 Kiel la Reĝo de la Knomoj Koleriĝis La Reĝo de la Knomoj estis kolerema, kaj tiuokaze li estis tre malagrabla. Ĉiu fortenis sin de li, eĉ lia Ĉefservisto Kaliko. Tial la Reĝo freneze furiozadis tute sola, marŝante tien kaj reen en sia juvelkovrita kaverno kaj fariĝante ĉiam pli kolera. Subite li ekmemoris ke tute ne distras esti kolera se oni ne havas timigaton mizerigeblan, do li kuris al sia granda gongo kaj sonigis ĝin kiel eble plej laŭte. Envenis la Ĉefintendanto, penante ne montri al la Reĝo de la Knomoj kiom li timas. "Sendu la Ĉefkonsiliston ĉi tien!" kriis la kolera monarko. Kaliko elkuris tiel rapide kiel liaj maldikaj kruroj povis porti lian dikan rondan korpon, kaj baldaŭ la Ĉefkonsilisto eniris la kavernon. La Reĝo sulkigis sian frunton kaj diris al li: "Min multe embarasas la perdiĝo de mia Magia Zono. Preskaŭ konstante mi volas fari ion magian, kaj trovas ke mi ne povas ĉar forestas la Zono. Tio kolerigas min, kaj kiam mi estas kolera mi ne povas esti feliĉa. Nu, kion vi konsilas?" "Kelkaj personoj," diris la Ĉefkonsilisto, "ĝuas esti koleraj." "Sed ne senpaŭze," deklaris la Reĝo. "Esti kolera de tempo al tempo estas vere tre ĝuige, ĉar tio mizerigas aliajn personojn. Sed esti kolera matene, tagmeze, kaj nokte, kiel mi, fariĝas monotone kaj neebligas ke mi ian alian plezuron havu en la vivo. Nu, kion vi konsilas?" "Nu, se vi koleras ĉar vi volas fari magia1/4ojn kaj ne povas, kaj se vi volas tute ne fariĝi kolera, mi konsilas ke vi ne volu fari magia1/4ojn." Aŭdinte tion la Reĝo kun furioza mieno gapegis sian Konsiliston kaj tiris sian propran longan blankan barbon ĝis li tiel forte tiris ĝin ke li kriis pro doloro. "Vi estas stultulo!" li kriis. "Same kiel via Moŝto," diris la Ĉefkonsilisto. La Reĝo muĝis pro kolerego kaj stamfis per sia piedo. "Ho, vi, miaj gardistoj!" li kriis. "Ho" en la reĝa vortaro signifas "Venu". Do, kiam la gardistoj hois, la Reĝo diris al ili: "Prenu ĉi tiun Ĉefkonsiliston kaj for1/4etu lin." Do la gardistoj prenis la Ĉefkonsiliston, kaj ligis lin per ĉenoj por ke li ne baraktu, kaj for1/4etis lin. Kaj la Reĝo paŝadis tien kaj reen en sia kaverno, pli kolere ol antaŭe. Fine li kuris al sia granda gongo kaj sonegigis ĝin kvazaŭ fajralarmilon. Kaliko reaperis, tremante kaj blanka pro timo. "Alportu mian pipon!" kriegis la Reĝo. "Vi jam havas vian pipon, Moŝto," respondis Kaliko. "Do alportu mian tabakon!" muĝis la Reĝo. "La tabako estas en via pipo, Moŝto," respondis la Intendanto. "Do alportu ardantan karberon de la fornego!" ordonis la Reĝo. "La tabako jam ardas, kaj via Moŝto jam fumas vian pipon," respondis la Intendanto. "Nu, efektive tiel!" diris la Reĝo, kiu jam estis forgesinta tiun fakton; "sed estas tre malĝentile memorigi min pri tio." "Mi estas malnobla, mizera fiulo," deklaris la Ĉefintendanto, humile. La Reĝo de la Knomoj povis elpensi nenion plian dirindan, do li fumadis sian pipon kaj marŝadis tien kaj reen en la ĉambro. Fine li memoris kiom kolera li estas, kaj kriis: "Kiel vi aŭdacas, Kaliko, esti tiel kontenta kiam via monarko estas malfeliĉa?" "Kio malfeliĉigas vin?" demandis la Intendanto. "Mi perdis mian Magian Zonon. Knabineto nomata Doroteo, kiu estis ĉi tie kun Ozma de Oz, ŝtelis mian Zonon kaj forportis ĝin kun si," diris la Reĝo, grincante siajn dentojn pro furiozego. "Ŝi kaptis ĝin dum laŭregula batalo," Kaliko kuraĝis diri. "Sed mi volas ĝin! Mi devas havi ĝin! Duono de mia potenco foriris kun tiu Zono!" muĝis la Reĝo. "Vi devos iri al la Lando Oz por rehavi ĝin, kaj via Moŝto neniel povos iri al la Lando Oz," diris la Intendanto, oscedante ĉar li jam de1/4oris naŭdek-ses horojn, kaj dormemis. "Kial ne?" demandis la Reĝo. "Ĉar estas mortiga dezerto tute ĉirkaŭ tiu felando, kiun neniu povas transiri. Vi scias tiun fakton same bone kiel mi, Moŝto. Forgesu la perditan Zonon. Vi ankoraŭ havas multe da potenco, ĉar vi regas ĉi tiun subteran regnon kiel tirano, kaj miloj da Knomoj obeas viajn ordonojn. Mi konsilas ke vi trinku glason da fandita arĝento, por trankviligi viajn nervojn, kaj enlitiĝu." La Reĝo ekprenis grandan rubion kaj 1/4etis ĝin je la kapo de Kaliko. La Intendanto klinis sin por eviti la pezan juvelon, kiu frapegis la pordon tuj super lia maldekstra orelo. "Ne plu vidiĝu! Malaperu! Foriru -- kaj alsendu Generalon Blug," kriegis la Reĝo de la Knomoj. Kaliko haste foriris, kaj la Reĝo de la Knomoj stamfadis tien kaj reen ĝis la Generalo de liaj armeoj aperis. Tiu Knomo estis ĉie konata kiel terura batalisto kaj kruela, senkompata komandisto. Li havis kvindek mil Knomajn soldatojn, ĉiuj bone trejnitaj, kiuj timis nenion escepte de sia rigora mastro. Tamen Generalo Blug iomete maltrankvilis kiam li alvenis kaj vidis kiom kolera estas la Reĝo de la Knomoj. "Ha! Do jen vi!" kriis la Reĝo. "Tiel estas," diris la Generalo. "Marŝigu vian armeon tuj al la Lando Oz, kaptu kaj detruu la Smeraldan Urbon, kaj reportu al mi mian Magian Zonon!" muĝis la Reĝo. "Vi frenezas," trankvile respondis la Generalo. "Kio? Kio? Kio?" Kaj la Reĝo de la Knomoj ĉirkaŭdancis sur la pintoj de siaj piedfingroj, pro sia kolerego. "Vi ne komprenas kion vi diras," daŭrigis la Generalo, sidiĝante sur grandan ĉizitan diamanton. "Mi konsilas ke vi staru en angulo kaj kalkulu ĝis sesdek antaŭ ol denove paroli. Eble ĝis tiam vi fariĝos pli malfreneza." La Reĝo ĉirkaŭrigardis por trovi ion 1/4eteblan kontraŭ Generalon Blug, sed ĉar nenio estis ĉemana li komencis pensi ke eble la viro pravas kaj li mem parolis malsaĝe. Do li nur 1/4etis sin en sian scintilantan tronon kaj klinis sian kronon sur sian orelon kaj bukligis siajn piedojn sub sin kaj gapis malice al Blug. "Unue," diris la Generalo, "ni ne povas marŝi trans la mortigan dezerton al la Lando Oz; kaj se ni ja povus, la Reganto de tiu lando, Princino Ozma, havas certajn fepovojn kiuj senhelpigus mian armeon. Se vi ne perdus vian Magian Zonon ni eblete povus venki Ozman; sed la Zono mankas." "Mi volas ĝin!" kriis la Reĝo. "Mi devas havi ĝin." "Nu, do, ni penu saĝe reakiri ĝin," respondis la Generalo. "La Zonon kaptis knabineto nomata Doroteo, kiu loĝas en Kansas, en Usono." "Sed ŝi postlasis ĝin en la Smeralda Urbo, kun Ozma," deklaris la Reĝo. "Kiel vi scias tion?" demandis la Generalo. "Spiono mia, Merlo, superflugis la mortigan dezerton al la Lando Oz, kaj vidis la Magian Zonon en la palaco de Ozma," respondis la Reĝo ĝeme. "Nu, tio donas al mi ideon," diris General Blug, penseme. "Ekzistas du metodoj iri al la Lando Oz sen suriri la sablan dezerton." "Kiuj metodoj?" postulpetis la Reĝo, fervore. "Unu metodo estas iri super la dezerto, tra la aero; kaj la alia metodo estas iri sub la dezerto, tra la tero." Aŭdinte tion la Reĝo de la Knomoj ĝojkriis kaj saltis de sia trono, por rekomenci marŝadi tien kaj reen en la kaverno. "Jen la solvo, Blug!" li kriis. "Jen la kielo, Generalo! Mi estas Reĝo de la Subtera Mondo, kaj miaj regatoj ĉiuj estas ministoj. Mi faros sekretan tunelon sub la dezerto al la Lando Oz -- jes! tute al la Smeralda Urbo -- kaj vi marŝigos viajn armeojn tien kaj kaptos la tutan landon!" "Milde, milde, Moŝto. Ne tro rapidu," avertis la Generalo. "Miaj Knomoj estas bonaj batalistoj, sed ili ne estas sufiĉe fortaj por konkeri la Smeraldan Urbon." "Ĉu vi estas certa?" demandis la Reĝo. "Plene certa, Moŝto." "Do kion mi faru?" "Forgesu la ideon kaj atentu la proprajn aferojn," konsilis la Generalo. "Vi jam estas plene okupata per regado de via subtera regno." "Sed mi volas tiun Magian Zonon -- kaj mi nepre akiros ĝin!" muĝis la Reĝo de la Knomoj. "Sed neniel vi havos ĝin," respondis la Generalo, ridante malice. La Reĝo jam estis tiom iritita ke li prenis sian sceptron, kiu havis ĉe sia pinto pezan pilkon el safiro, kaj 1/4etis ĝin plenforte kontraŭ Generalon Blug. La safiro batis la Generalon sur lia frunto kaj sternis lin sur la teron, kie li kuŝis senmove. Post tio la Reĝo sonigis sian gongon kaj ordonis al siaj gardistoj ke ili eltrenu la Generalon kaj for1/4etu lin; kaj tion ili faris. Tiu Reĝo de la Knomoj nomiĝis Rokato la Ruĝa, kaj neniu amis lin. Li estis malbonulo kaj potenca monarko, kaj li decidis detrui la Landon Oz kaj ĝian grandiozan Smeraldan Urbon, sklavigi Princinon Ozma kaj malgrandan Doroteon kaj la tutan popolon de Oz, kaj reakiri sian Magian Zonon. Tiu sama Zono iam ebligis al Rokato la Ruĝa plenumi multajn fiplanojn; sed tio okazis antaŭ ol Ozma kaj ŝia popolo marŝis al la subtera kaverno kaj kaptis ĝin. La Reĝo de la Knomoj rifuzis pardoni Doroteon kaj Princinon Ozma, kaj li decidis venĝi sin kontraŭ ili. Sed ili, siaflanke, ne sciis ke ili havas tiom danĝeran malamikon. Efektive, Ozma kaj Doroteo ambaŭ preskaŭ forgesis ke ankoraŭ loĝas tia persono, la Reĝo de la Knomoj, sub la montoj de la Lando Ev -- kiu situis tuj preter la mortiga dezerto sude de la Lando Oz. Nesuspektata malamiko estas duoble danĝera. Ĉapitro 2: Kiel Onklo Henriko Emarasiĝis Ĉapitro 2 Kiel Onklo Henriko Emarasiĝis Doroteo Gale loĝis sur kultivata kamparo en Kansas, kun siaj Onklino Em kaj sia Onklo Henriko. Ĝi ne estis granda kamparo, nek bona, ĉar kelkfoje la pluvo ne okazis kiam la kreska1/4oj bezonis ĝin, kaj tiuokaze ĉio forvelkis sekiĝante. Foje ciklono forportis la domon de Onklo Henriko, tiel ke li devis konstrui novan; kaj ĉar li estis malriĉulo li devis hipoteki siajn kampojn por pagi la novan domon. Post tio lia farto malboniĝis kaj li estis tro malforta por laboro. La kuracisto ordonis ke li marvojaĝu kaj li iris al Aŭstralio kaj kunprenis Doroteon. Ankaŭ tio kostis multan monon. Onklo Henriko fariĝis pli malriĉa ĉiujare, kaj la kreska1/4oj sur la kampoj nur enspezigis manĝa1/4ojn por la familio. Tial la hipoteko ne estis pagebla. Fine la bankisto kiu pruntis al li la monon diris ke se li ne pagos je certa tago, oni forprenos liajn kampojn. Tio multe maltrankviligis Onklon Henrikon, ĉar sen la kultivado li neniel povus vivteni sin. Li estis bona homo, kaj laboris sur la kampoj laŭeble plej forte; kaj Onklino Em prizorgis la domon, helpate de Doroteo. Tamen ŝajne ili ne sukcesis. Tiu knabineto, Doroteo, estis simila al dekoj da knabinetoj kiujn vi konas. Ŝi estis amema kaj kutime bonhumora, kaj havis rondan rozan vizaĝon kaj seriozajn okulojn. La vivo estis serioza1/4o por Doroteo, kaj ankaŭ mirinda1/4o, ĉar ŝi jam spertis pli da strangaj aventuroj dum sia mallonga vivo ol multaj aliaj knabinoj ŝiaaĝaj. Onklino Em iam diris ke laŭ ŝia opinio sendube la feoj signis Doroteon kiam ŝi naskiĝis, ĉar ŝi vagis en strangajn lokojn kaj ŝin ĉiam protektis iu nevidata povo. Rilate al Onklo Henriko, li opiniis sian nevineton nur revemulo, same kiel ŝian mortintan patrinon, ĉar li ne povis vere kredi la multajn kuriozajn historiojn kiujn rakontis Doroteo al ili pri la Lando Oz, kiun ŝi jam plurfoje vizitis. Li ne kredis ke ŝi volas trompi siajn onklon kaj onklinon, sed li imagis ke ŝi sonĝis ĉiujn tiujn mirigajn aventurojn, kaj ke la sonĝoj ŝajnis al ŝi tiel realaj ke ŝi ekkredis ilin veraj. Negrave kia estis la klarigo, estis certe ke Doroteo ja estis for de sia hejmo en Kansas dum pluraj longaj periodoj, ĉiam malaperante neatendite, sed ĉiam revenante tute sekura kaj nedamaĝita, kun mirigaj rakontoj pri kie ŝi estis kaj la nekutimaj personoj kiujn ŝi renkontis. Ŝiaj onklo kaj onklino aŭskultis ŝiajn rakontojn volonte, kaj malgraŭ siaj duboj komencis opinii ke la knabineto ja gajnis multajn spertojn kaj saĝecon neklarigeblajn en ĉi tiu epoko, kiam laŭsupoze feoj ne plu ekzistas. La plejparto de la rakontoj de Doroteo temis pri la Lando Oz, kaj ĝia bela Smeralda Urbo kaj bela knabina Reganto nomata Ozma, kiu estas la plej fidela amikino de la malgranda knabino el Kansas. Kiam Doroteo parolis pri la riĉoj de tiu felando Onklo Henriko ĉiam ĝemis, ĉar li sciis ke eĉ nur unu el la grandaj smeraldoj tiel kutimaj tie pagus ĉiujn liajn ŝuldojn kaj liberigus lian kamparon. Sed Doroteo neniam portis juvelojn hejmen kun si, tiel ke ilia malriĉeco fariĝis pli granda ĉiun jaron. Kiam la bankisto diris al Onklo Henriko ke li devos pagi la monon dum la sekvantaj tridek tagoj aŭ foriri de la kampoj, la povrulo multe malesperis, ĉar li sciis ke li tute ne povos akiri la monon. Do li parolis al sia edzino, Onklino Em, pri sia embarasiĝo, kaj unue ŝi iom ploris kaj poste ŝi diris ke ili devos esti bravaj kaj agi laŭeble plej bone, kaj foriri ien kaj peni honeste perlabori sian vivon. Sed ili fariĝas maljunaj kaj malfortaj kaj ŝi timas ke ili ne povos prizorgi Doroteon tiel bone kiel ĝis nun. Verŝajne la knabineto ankaŭ devos labori. Ili ne menciis la malĝojigan informon al sia nevino dum pluraj tagoj, ĉar ili ne volis malfeliĉigi ŝin, sed unu matenon la knabino trovis Onklinon Em ploranta nelaŭte dum Onklo Henriko penis konsoli ŝin. Tiam Doroteo petis ilin diri al ŝi kio ĝenas. "Ni devas fordoni la kampojn, kara," respondis ŝia onklo, malfeliĉe, "kaj forvagi en la mondon por perlabori la vivon." La knabino aŭskultis tute serioze, ĉar ĝis tiam ŝi ne sciis kiom senespere malriĉaj ili estas. "Ni ne maltrankvilas pri ni mem," diris ŝia onklino, karesante la kapon de la knabineto tenere; "sed ni amas vin kvazaŭ vi estus nia propra infano, kaj niajn korojn rompas la penso ke ankaŭ vi devos suferi malriĉecon, kaj perlabori vian vivon antaŭ ol plenkreski kaj fortiĝi." "Kion mi povus fari por enspezi monon?" demandis Doroteo. "Vi povus prizorgi ies domon, kara, ĉar vi estas tre lerta; aŭ eble vi povus esti vartistino por malgrandaj infanoj. Mi estas certa ke mi ne scias precize kion vi ja povas fari por perlabori monon, sed se via onklo kaj mi povos vivteni vin ni volonte faros tion, kaj sendos vin lernejen. Tamen ni timas ke estos tre malfacile perlabori nian propran vivon. Neniu volas dungi maljunulojn al kiuj mankas sano, kiaj ni." Doroteo ridetis. "Ĉu ne estus ridige," ŝi diris, "ke mi prizorgus domon en Kansas, kiam mi estas Princino en la Lando Oz?" "Princino!" ili ambaŭ krietis, mirante. "Jes; Ozma princinigis min antaŭ longe, kaj ofte ŝi petas min veni loĝi por ĉiam en la Smeralda Urbo," diris la infano. Ŝiaj onklo kaj onklino rigardis unu la alian mire. Post tio la viro diris: "Ĉu vi kredas ke vi povus sukcese reiri al via felando, kara?" "Ho, jes," respondis Doroteo; "mi povus fari tion facile." "Kiel?" demandis Onklino Em. "Ozma vidas min ĉiutage je la kvara horo, en sia Magia Bildo. Ŝi povas vidi min negrave kie mi estas, ne grave kion mi faras. Kaj je tiu tempo, se mi faros certan sekretan signon, ŝi venigos min per la Magia Zono, kiun iam mi kaptis de la Reĝo de la Knomoj. Tiam, post palpebrumeto, mi estos kun Ozma en ŝia palaco." La maljunuloj silentis dum kelka tempo post tiu parolo de Doroteo. Fine Onklino Em diris, denove ĝemante pro bedaŭro: "Se estas tiel, Doroteo, eble plej bone estos ke vi iru loĝi en la Smeralda Urbo. Niajn korojn rompos perdi vin el niaj vivoj, sed vi estos tiom multe pli bonstata kun viaj feamikoj ke ŝajnas plej saĝe kaj plej bone ke vi iru." "Mi ne certas pri tio," komentis Onklo Henriko, skuante sian grizan kapon dubeme. "Ĉio tia ŝajnas reala al Doroteo, mi scias; sed mi timas ke nia knabineto ne trovos sian felandon ĝuste tia kia ŝi prirevis ĝin. Malfeliĉigus min pensi ke ŝi vagas inter fremduloj kiuj eble malafable traktos ŝin." Doroteo ridis gaje pro tiu parolo, kaj post tio ŝi refariĝis tre serioza, ĉar ŝi povis kompreni ke tiu embaraso multe ĝenas ŝiajn onklon kaj onklinon, kaj sciis ke krom se ŝi trovos metodon helpi ilin iliaj estontaj vivoj estos tute mizeraj kaj malfeliĉaj. Ŝi sciis ke ŝi ja povas helpi ilin. Ŝi jam elpensis metodon. Tamen ŝi ne tuj diris al ili kio ĝi estas, ĉar ŝi devos peti konsenton de Ozma antaŭ ol povi plenumi siajn planojn. Do ŝi diris nur: "Se vi promesos tute ne maltrankvili pri mi, mi iros al la Lando Oz jam ĉiposttagmeze. Kaj mi faros ankaŭ promeson; ke vi ambaŭ revidos min antaŭ ol venos la tago kiam vi devos forlasi la kampojn." "Tiu tago jam ne estas tre for," ŝia onklo malfeliĉe respondis. "Mi ne parolis al vi ĝis lastamomente, kara Doroteo, do la eventaĉo estas proksima. Sed se vi estas tute certa ke viaj feamikoj donos al vi loĝon, estos plej bone ke vi iru al ili, kiel diras vian onklino." Jen kial Doroteo iris al sia ĉambreto en la mansardo tiun posttagmezon, prenante kun si hundeton nomatan Toto. La hundo havis buklan nigran hararon kaj grandajn brunajn okulojn kaj amis Doroteon elkore. La infano kisis siajn onklon kaj onklinon tenere antaŭ ol supreniri, kaj nun ŝi ĉirkaŭrigardis sian ĉambreton iom sopire, rigardante la simplajn ornama1/4ojn kaj la trivitajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn kvazaŭ ili estus malnovaj amikoj. Unue tentis ŝin fari paka1/4on da ili, sed ŝi tute bone sciis ke ili ne utilos al ŝi dum ŝia estonta vivo. Ŝi sidiĝis sur seĝon kun rompita dorso -- la sola seĝo en la ĉambro -- kaj tenante Toton en siaj brakoj ŝi atendis pacience ĝis la horloĝo sonigis la kvaran horon. Tiam ŝi faris la sekretan signalon pri kiu ŝi kaj Ozma interkonsentis. Onklo Henriko kaj Onklino Em atendis malsupre. Ili estis maltrankvilaj kaj tre ekscititaj, ĉar ĉi tiu estas tre enuiga mondo, kaj ŝajnis al ili ke estas tute maleble ke ilia nevino povos malaperi el sia hejmo kaj tuj veturi al felando. Do ili atentis la ŝtuparon, kiu ŝajnis esti la sola vojo per kiu Doroteo povus eliri la domon, kaj ili atente rigardadis dumlonge. Ili aŭdis la horloĝon sonigi la kvaran sed ne estis sono el supre. Duono post la kvara venis, kaj nun ili estis tro senpaciencaj por pli atendi. Nelaŭte ili rampis supren laŭ la ŝtupoj al la pordo de la ĉambro de la knabineto. "Doroteo! Doroteo!" ili vokis. Ne estis respondo. Ili malfermis la pordon kaj enrigardis. La ĉambro estis malplena. Ĉapitro 3: Kiel Ozma Plenumis la Peton de Doroteo Ĉapitro 3 Kiel Ozma Plenumis la Peton de Doroteo Mi supozas ke vi jam legis tiom pri la grandioza Smeralda Urbo ke mi malmulte bezonas priskribi ĝin ĉi tie. Ĝi estas la Ĉefurbo de la Lando Oz, kiu estas prave opiniata la plej alloga kaj ĝuiga felando en la tuta mondo. La Smeralda Urbo konsistas tute el belaj marmoroj en kiuj estas inkrustita arego da smeraldoj, el kiuj ĉiu estas belege ĉizita kaj granddimensia. Aliaj juveloj estas uzataj por ornami la internon de la domoj kaj palacoj, ekzemple rubioj, diamantoj, safiroj, ametistoj kaj turkizoj. Sed en la stratoj kaj sur la eksteroj de la konstrua1/4oj aperas nur smeraldoj, pro kio la loko nomiĝas la Smeralda Urbo de Oz. Ĝi havas naŭmil sescent kvindek kvar konstrua1/4ojn, en kiuj loĝis kvindek sepmil tricent dek ok personoj, ĝis kiam mia rakonto komenciĝas. La tuta ĉirkaŭa lando, kiu etendiĝis ĝis la randoj de la dezerto kiu ĉirkaŭis ĝin ĉiuflanke, estis plena de belaj kaj komfortaj domoj de kultivistoj, en kiuj loĝis la Ozanoj kiuj preferis kamparan vivon al urba vivo. Ensume pli ol duona miliono da homoj loĝis en la Lando Oz -- kvankam kelkaj el ili, kiel vi baldaŭ trovos, ne konsistis kiel ni el karno kaj sango -- kaj ĉiu loĝanto de tiu favorata lando estis feliĉa kaj prospera. Nenia malsano iam koniĝis inter la Ozanoj, kaj tiel neniu iam mortis, krom se li renkontis akcidenton kiu malebligis ke li vivu. Tio vere tre malofte okazis. Ne ekzistis malriĉuloj en la Lando Oz, ĉar tute ne ekzistis mono, kaj ĉia proprieta1/4o apartenis al la Reganto. La popolo estis ŝia infanaro, kaj ŝi vartis ilin. Al ĉiu persono la najbaroj donis kion ajn li bezonis por sia uzado, kio estas kiom oni racie rajtas deziri. Kelkaj kultivis la teron kaj kreskigis grandajn kvantojn da grenoj, kiujn oni egale dividis inter la tuta loĝantaro, tiel ke ĉiu havis sufiĉe. Estis multaj tajloroj kaj vestfaristoj kaj ŝufaristoj kaj similaj, kiuj faris a1/4ojn kiujn povis surporti ĉiu deziranto. Simile, estis juvelistoj kiuj faris personajn ornama1/4ojn, kiuj plaĉis kaj beligis la popolon, kaj ankaŭ tiuj ornama1/4oj estis senpagaj por tiuj kiuj petis ilin. Al ĉiu viro kaj virino, ne grave kion li aŭ ŝi produktis por la bono de la komunumo, provizis la najbaroj manĝa1/4ojn kaj vestojn kaj domon kaj meblojn kaj ornama1/4ojn kaj ludilojn. Se hazarde la provizo iam ne sufiĉis, oni prenis pli el la grandaj magazenoj de la Reganto, kiuj poste repleniĝis kiam estis pli da io ol la popolo bezonis. Ĉiu laboris duontempe kaj ludis duontempe, kaj la homoj ĝuis la laboron tiom kiom la ludadon, ĉar estas bone esti okupata kaj havi farendajn taskojn. Ne ekzistis kruelaj estroj observantaj ilin, kaj neniu ekzistis por riproĉi ilin aŭ kulpigi ilin. Tial ĉiu fieris fari ĉion eblan por siaj amikoj kaj najbaroj, kaj ĝojis kiam ili akceptis liajn produkta1/4ojn. Vi scios, per tio kion mi diris al vi, ke la Lando Oz estis rimarkinda lando. Mi ne supozas ke tia aranĝo estus praktika por ni, sed Doroteo certigas al mi ke ĝi bonege funkcias por la popolo de Oz. Ĉar Oz estis felando, la popolo estis, kompreneble, fepopolo; sed tio ne signifas ke ili ĉiuj estis tre malsimilaj al la homoj de nia propra mondo. Estis ĉiaj kuriozuloj inter ili, sed tute neniu malbonulo kaj neniu kiu posedis egoisman aŭ perforteman naturon. Ili estis pacamaj, bonkoraj, amemaj, kaj gajaj, kaj ĉiu loĝanto adoris la belan knabinon kiu regas ilin, kaj ĝoje obeis ĉiun ŝian ordonon. Malgraŭ ĉio ĝenerala kiun mi diris, ja ekzistis kelkaj partoj de la Lando Oz ne tiom agrablaj kiel la kultivista lando kaj la Smeralda Urbo kiu estis ĝia centro. Tre for en la Suda Lando loĝis en la montaro aro da kuriozuloj nomataj Martel-Kapuloj, ĉar ili ne havis brakojn kaj uzis siajn platajn kapojn por bati ĉiun kiu proksimiĝis al ili. Iliaj koloj estis kvazaŭ el kaŭĉuko, tiel ke ili povis eletendi siajn kapojn granddistance, kaj poste retiri ilin al siaj ŝultroj. La Martel-Kapulojn oni nomis la "Sovaĝa Popolo", sed ili neniam damaĝis homojn escepte de personoj kiuj ĝenis ilin en la montoj kie ili loĝis. En kelkaj el la densaj arbaroj loĝis ĉiaj grandaj bestoj; tamen ili estis plejparte sendamaĝaj kaj eĉ amikemaj, kaj konversaciis agrable kun personoj vizitantaj iliajn loĝlokojn. La Kolizuloj -- bestoj kun ursecaj korpoj kaj tigrecaj kapoj -- iam estis ferocaj kaj sangavidaj, sed eĉ ili estis nun preskaŭ senescepte malsovaĝaj, kvankam kelkfoje unu aŭ alia el ili koleriĝis kaj malagrabliĝis. Ne tiom malsovaĝaj estis la Batalantaj Arboj, kiuj havis propran arbaron. Se iu proksimiĝis al ili tiuj kuriozaj arboj klinis siajn branĉojn, ĉirkaŭis per ili la entrudiĝintojn, kaj for1/4etis ilin. Sed tiuj malgrabla1/4oj ekzistis nur en kelkaj tre foraj partoj de la Lando Oz. Mi supozas ke ĉiu lando havas kelkajn malfeliĉa1/4ojn, tiel ke eĉ ĉi tiu preskaŭ perfekta felando ne povis esti plene perfekta. Iam ankaŭ ekzistis fisorĉistinoj en la lando; sed nun tiuj estis ĉiuj jam detruitaj; do, kiel mi diris, nur paco kaj feliĉeco regis en Oz. Jam delonge Ozma regas ĉi tiun belan landon, kaj neniam estis Reganto pli populara aŭ amata. Laŭdire ŝi estas la plej bela knabino iam konata en la mondo, kaj ŝiaj koro kaj menso estas tiel belaj kiel ŝia korpo. Doroteo Gale jam plurfoje vizitis la Smeraldan Urbon kaj spertis aventurojn en la Lando Oz, tiel ke ŝi kaj Ozma jam fariĝis firmaj amikoj. La knabina Reganto eĉ faris Doroteon Princino de Oz, kaj ofte petegis ŝin veni al la impona palaco de Ozma kaj por ĉiam loĝi tie; sed Doroteo estis ĉiam lojala al siaj Onklino Em kaj Onklo Henriko, kiuj vartis ŝin ekde kiam ŝi estis bebo, kaj ŝi rifuzis forlasi ilin ĉar ŝi sciis ke ili estus solsentaj sen ŝi. Tamen, Doroteo nun komprenis ke ĉio estos diferenca por ŝiaj onklo kaj onklino ekde nun, do profunde pripensinte la aferon ŝi decidis peti al Ozma ke ŝi faru por ŝi tre grandan komplezon. Kelkajn sekundojn post kiam ŝi faris la sekretan signalon en sia malgranda litoĉambro, la knabino el Kansas sidis en bela ĉambro en la palaco de Ozma en la Smeralda Urbo de Oz. Post interŝanĝo de la unuaj amaj kisoj kaj ĉirkaŭbrakumoj, la bela Reganto demandis: "Kio estas, kara? Mi scias ke io malagrabla okazis al vi, ĉar via vizaĝo estis tre malĝoja kiam mi vidis ĝin en mia Magia Bildo. Kaj kiam ajn vi signalas al mi ke mi transportu vin al ĉi tiu sekura loko, kie vi estas ĉiam bonvena, mi scias ke minacas vin danĝeroj aŭ problemoj." Doroteo ĝemis. "Ĉifoje, Ozma, ne temas pri mi," ŝi respondis. "Sed estas malpli bone, mi kredas, ĉar Onklo Henriko kaj Onklino Em frontas multajn problemegojn, kaj ŝajne ne ekzistas rimedo per kiu ili povos eskapi -- nu, certe ne dum ili loĝos en Kansas." "Diru al mi la detalojn, Doroteo," diris Ozma, tuj simpatiante. "Nu, komprenu ke Onklo Henriko estas malriĉa; ĉar la kultivejo en Kansas ne estas vere tre granda, kiel kultivejo. Do unu tagon Onklo Henriko prunteprenis monon, kaj skribis leteron kiu diris ke se li ne repagos la monon oni rajtos preni lian kultivejon kiel pagon. Kompreneble li 'ticipis pagi per mono gajnita per la kultivado; sed li tute ne povis. Do oni forprenos la kultivejon, kaj Onklo Henriko kaj Onklino Em ne havos loĝlokon. Ili estas tre maljunaj kaj ne povas forte labori, Ozma; do mi devos labori por ili, krom se -- " Ozma estis pensema dum la rakonto, sed nun ŝi ridetis kaj premis manon de sia malgranda amikino. "Krom se kio, kara?" ŝi demandis. Doroteo hezitis, ĉar ŝia peto estis tiom signifoplena por ili ĉiuj. "Nu," diris ŝi, "mi volonte loĝus ĉi tie en la Lando Oz, kiel vi ofte invitis min. Sed mi ne povus, sciu, krom se Onklo Henriko kaj Onklino Em povus ankaŭ loĝi ĉi tie." "Kompreneble ne," kriis la Reganto de Oz, ridante gaje. "Do, por havi vin, amikineto, ni devas inviti viajn Onklon kaj Onklinon ke ankaŭ ili loĝu en Oz." "Ho, ĉu vi invitos, Ozma?" kriis Doroteo, kunpremante siajn dikajn manetojn fervore. "Ĉu vi alportos ilin ĉi tien per la Magia Zono, kaj donos al ili belan kultivejeton en la Manĝtula Lando, aŭ la Palpbruma Lando -- Aŭ iu alia loko?" "Certe," respondis Ozma, ĝojplena pro la oportuno bonfari al sia amikineto. "Mi delonge pripensas precize tion, Doroteo kara, kaj ofte mi enmensis proponi ĝin al vi. Mi estas certa ke viaj onklo kaj onklino nepre estas bonaj kaj indaj personoj, ĉar alie vi ne tiom amus ilin; kaj por viaj amikoj, Princino, ĉiam estas loko en la Lando Oz." Doroteo ĝojegis, tamen ne estis multe surprizita, ĉar ŝi forte tenegis la esperon ke Ozma kompleze plenumos ŝian peton. Kiam, vere, ŝia potenca kaj fidela amikino rifuzis al ŝi ion ajn? "Sed vi devos ne nomi min 'Princino'," ŝi diris; "ĉar post nun mi loĝos sur la kultivejeto kun Onklo Henriko kaj Onklino Em, kaj princinoj ne loĝu sur kultivejoj." "Ne Princino Doroteo," respondis Ozma, kun sia dolĉa rideto. "Vi loĝos en viaj propraj ĉambroj en ĉi tiu palaco, kaj estos mia konstanta kunulino." "Sed Onklo Henriko -- " komencis Doroteo. "Nu, li estas maljuna, kaj sufiĉe laboris dum sia vivo," interrompis la knabina Reganto; "do ni devos trovi lokon por viaj onklo kaj onklino kie ili estos komfortaj kaj feliĉaj kaj ne necesos ke ili laboru pli ol ili volas. Kiam ni transportu ilin ĉi tien, Doroteo?" "Mi promesis revidi ilin antaŭ ol ili devos forlasi sian dometon," respondis Doroteo; "do -- eble la venontan sabaton -- " "Sed kial tiom atendi?" demandis Ozma. "Kaj kial reveturi al Kansas? Ni surprizu ilin, kaj alportu ilin senaverte ĉi tien." "Mi ne certas ke ili kredas pri la Lando Oz," diris Doroteo, "kvankam mi rakontis al ili pri ĝi multafoje." "Ili kredos kiam ili vidos ĝin," deklaris Ozma; "kaj se ili informiĝus ke ili magie veturos al nia felando, eble ili nervoziĝus. Mi opinias ke plej bone estos uzi la Magian Zonon sen averti ilin, kaj post ilia alveno vi povos klarigi al ili kion ajn ili ne komprenas." "Eble tiel estos plej bone," decidis Doroteo. "Ne multe utilus ilia restado ĉe la kultivejo ĝis ili estos forpelitaj, ĉar estas multe pli agrable ĉi tie." "Do morgaŭ matene ili venos ĉi tien," diris Princino Ozma. "Mi ordonos al Ĵelea Konfita1/4, kiu estas la mastrumistino de la palaco, preparigi ĉambrojn por ili, kaj post la matenmanĝo ni prenos la Magian Zonon kaj per ĝi transportos viajn onklon kaj onklinon al la Smeralda Urbo." "Dankon, Ozma!" kriis Doroteo, kisante sian amikinon danke. "Kaj nun," proponis Ozma, "ni promenu en la ĝardenoj antaŭ ol vesti nin por la manĝo. Venu, Doroteo kara!" Ĉapitro 4: Kiel la Reĝo de la Knomoj Planis Venĝon Ĉapitro 4 Kiel la Reĝo de la Knomoj Planis Venĝon La plej multaj personoj estas malbonaj ĉar ili ne penas esti bonaj. Nu, la Reĝo de la Knomoj neniam penis esti bona, do li estis vere tre malbona. Decidinte konkeri la Landon Oz kaj detrui la Smeraldan Urbon kaj sklavigi ĝian tutan popolon, Reĝo Rokato la Ruĝa planadis metodojn fari tiun fiagon, kaj ju pli li planis des pli li kredis ke li povos plenumi ĝin. Ĉirkaŭ la tempo kiam Doroteo iris al Ozma, la Reĝo de la Knomoj vokis sian Ĉefintendanton al si kaj diris: "Kaliko, mi kredas ke mi faros vin Generalo de miaj armeoj." "Mi kredas ke vi ne faros tion," respondis Kaliko, emfaze. "Kial ne?" demandis la Reĝo, etendante sian manon por preni sian sceptron kun la granda safiro. "Ĉar mi estas via Ĉefintendanto, kaj scias nenion pri militado," diris Kaliko, preta sin ekklini se io estos 1/4etita kontraŭ lin. "Mi mastrumas vian regnon pli bone ol vi mem povus, kaj neniam vi trovos egale bonan Intendanton. Sed cent Knomoj pli taŭgas por komandi vian armeon, kaj viaj Generaloj estas tiel ofte for1/4etataj ke mi ne deziras esti inter ili." "Ha, estas iom da vero en viaj komentoj, Kaliko," komentis la Reĝo, decidante ne 1/4eti la sceptron. "Alvoku mian armeon kuniĝi en la Granda Kaverno." Kaliko riverencis kaj foriris, kaj post kelkaj minutoj li revenis por diri ke la armeo estas kuniĝinta. Do la Reĝo eliris sur balkonon de kiu estis videbla la Granda Kaverno, kie kvindek mil Knomoj, ĉiuj armitaj per glavoj kaj pikstangoj, staris laŭvice pretaj por militi. Kiam ne bezonataj kiel soldatoj ĉiuj tiuj Knomoj estis metalistoj kaj ministoj, kaj ili tiom marteladis per la forĝiloj kaj tiom forte fosis per pioĉoj kaj ŝoveliloj ke ili akiris grandegan muskolan forton. Ili estis kurioze formitaj uloj, iom rondaj kaj ne tre altaj. Iliaj piedfingroj estis buklemaj kaj iliaj oreloj estis larĝaj kaj plataj. Dum milito ĉiu Knomo forlasis sian forĝilon aŭ minon kaj fariĝis parto de la granda armeo de Reĝo Rokato. La soldatoj surhavis rokkolorajn uniformojn kaj estis tre bone trejnitaj. La Reĝo rigardis tiun gigantan armeon, kiu staris silente envice antaŭ li, kaj kruela rideto kurbigis la angulojn de lia buŝo, ĉar li vidis ke liaj legionoj estas tre potencaj. Li parolis al ili de la balkono, dirante: "Mi for1/4etis Generalon Blug, ĉar li ne plaĉis al mi. Do mi volas alian Generalon por komandi ĉi tiun armeon. Kiu estas laŭvica komdandisto?" "Mi," respondis Kolonelo Ĉif, elegantaspekta Knomo, dum li antaŭenpaŝis por saluti sian monarkon. La Reĝo rigardis lin zorge kaj diris: "Mi volas ke vi marŝigu ĉi tiun armeon tra subteran tunelon, kiu mi boros, al la Smeralda Urbo de Oz. Mi volas ke, veninte tien, vi konkeru la popolon de Oz, detruu ilin kaj ilian urbon, kaj alportu iliajn tutajn oron kaj arĝenton kaj valorajn ŝtonojn al mia kaverno. Ankaŭ vi devos rekapti mian Magian Zonon kaj redoni ĝin al mi. Ĉu vi faros tion, Generalo Ĉif?" "Ne, via Moŝto," respondis la Knomo; "ĉar tio ne estas farebla." "Ho, ĉu!" kriis la Reĝo. Post tio li turnis sin al siaj servistoj kaj diris: "Bonvolu konduki Generalon Ĉif al la torturoĉambro. Tie bonvolu tre maldike distranĉi lin. Post tio vi povos 1/4eti lin kiel manĝa1/4on al la sepkapaj hundoj." "Kion ajn via Majesto deziras," respondis la servistoj, ĝentile, kaj ili forkondukis la kondamniton. Post ilia foriro la Reĝo denove parolis al la armeo. "Aŭskultu!" diris li. "La Generalo kiu komandos miajn armeojn devos promesi plenumi miajn ordonojn. Se li ne faros tion li havos saman faton kiel povra Ĉif. Nu, do, kiu proponos sin por gvidi miajn armeojn al la Smeralda Urbo?" Dum kelka tempo neniu moviĝis kaj ĉiuj silentis. Post tio maljuna Knomo kun blanka barbo tiel longa ke ĝi estis ligita ĉirkaŭ lia talio por neebligi ke ĝi stumbligu lin, paŝis el la vico kaj salutis la Reĝon. "Mi deziras fari kelkajn demandojn, Moŝto," li diris. "Demandu," respondis la Reĝo. "Tiuj Ozanoj estas tre bonaj, ĉu ne?" "Bonaj kiel pomtorto," diris la Reĝo. "Kaj mi supozas ke ili estas feliĉaj?" pludiris la maljuna Knomo. "Feliĉaj kiel longas la tago," diris la Reĝo. "Kaj kontentaj kaj prosperaj?" demandis la Knomo. "Tre multe," diris la Reĝo. "Nu, Moŝto," komentis la blankbarbulo, "mi opinias ke mi volas entrepreni la taskon, do mi estos via Generalo. Mi malamas bonulojn; mi malamegas feliĉulojn; mi kontraŭas ĉiun kontentan kaj prosperan personon. Tial mi tiom amas vian Moŝton. Faru min via Generalo kaj mi promesos konkeri kaj detrui la Ozan popolon. Se mi malsukcesos, mi akceptos esti maldike distranĉita kaj 1/4etita kiel manĝa1/4o al la sepkapaj hundoj." "Tre bone! Vere tre bone! Tiel parolu!" kriis Rokato la Ruĝa, al kiu multe plaĉis la respondo. "Kiel vi nomiĝas, Generalo?" "Oni nomas min Guf, Moŝto." "Nu, Guf, venu kun mi al mia privata kavo kaj ni diskutos la detalojn." Poste li turnis sin al la soldatoj. "Knomoj kaj soldatoj," diris li, "vi obeu la komandojn de Generalo Guf ĝis li fariĝos hundomanĝa1/4o. Kiu ajn malobeos sian novan Generalon estos tuj for1/4etita. Nun foriru." Guf iris al la privata kavo de la Reĝo kaj sidiĝis sur ametistan seĝon kaj metis siajn piedojn sur la brakon de la rubia trono de la Reĝo. Post tio li ardigis sian pipon kaj 1/4etis la ardantan karbon kiun li prenis el sia poŝo sur la maldekstran piedon de la Reĝo kaj blovis la fumon en la okulojn de la Reĝo kaj komfortigis sin. Ĉar li estis saĝa maljuna Knomo, kaj li sciis ke la plej bona metodo amikigi Rokaton la Ruĝan estis montri ke li ne timas lin. "Mi pretas por la diskuto, Moŝto," li diris. La Reĝo tusis kaj feroce rigardis sian novan Generalon. "Ĉu ne tremigas vin tiel senrespekte trakti vian monarkon?" li demandis. "Ho, ne," diris Guf trankvile, kaj li blovis ringon de fumo kiu ĉirkaŭis la nazon de la Reĝo kaj ternigis lin. "Vi volas konkeri la Smeraldan Urbon, kaj mi estas la sola Knomo en via regno kiu kapablas konkeri ĝin. Do vi devos tre atenti ne damaĝi min ĝis mi plenumos viajn dezirojn. Post tio -- " "Nu, kio post tio?" demandis la Reĝo. "Post tio vi estos tiom dankema al mi ke vi ne volos damaĝi min," respondis la Generalo. "Jen tre bona argumento," diris Rokato. "Sed se vi malsukcesos?" "Do ekfunkcios la distranĉilo. Mi akceptas tion," anoncis Guf. "Sed se vi obeos miajn ordonojn ne estos malsukceso. Via problemo, Rokato, estas ke vi ne zorge pripensas. Mi jes. Vi ekmarŝus tra via tunelo en Ozon kaj estus venkita kaj repuŝita. Mi ne. Kaj la kaŭzo estas ke kiam mi marŝos mi estos farinta ĉiujn miajn planojn, kaj mi havos aron da alianculoj por helpi miajn Knomojn." "Kion vi celas diri?" demandis la Reĝo. "Mi klarigos, Reĝo Rokato. Vi intencas ataki bellandon, potencan felandon. Nenia forta armeo ekzistas en Oz, sed la Princino reganta ilin havas fesceptron; kaj la knabineto Doroteo havas vian Magian Zonon; kaj Norde de la Smeralda Urbo loĝas lerta sorĉistino nomata Glinda la Bona, kiu komandas la aerspiritojn. Ankaŭ mi aŭdis ke estas mirinda Sorĉisto en la palaco de Ozma, kiu estas tiel lerta ke oni pagadis monon al li en Usono por rigardi lin agi. Do komprenu ke ne estos facile superi tiom da magio." "Ni havas kvindek mil soldatojn!" kriis la Reĝo fiere. "Jes; sed ili estas Knomoj," komentis Guf, prenante silkan tukon el la poŝo de la Reĝo kaj viŝante siajn proprajn pintigitajn ŝuojn per ĝi." Knomoj ne povas morti, sed ili ne estas magie fortaj. Kiam vi perdis vian faman Zonon la plejparto de via propra forto forlasis vin. Kontraŭ Ozma vi kaj viaj Knomoj tute ne povus sukcesi." La okuloj de Rokato ardis kolere. "Do for al la distranĉilo!" li kriis. "Ankoraŭ ne," diris la Generalo, plenigante siajn pipon per tabako el la privata ujo de la Reĝo. "Kion vi proponas fari?" demandis la monarko. "Mi proponas akiri la povon kiun ni bezonas," respondis Guf. "Ekzistas tre multaj mavuloj kiuj havas magian potencon sufiĉan por detrui kaj konkeri la Landon Oz. Ni amikigos ilin, kungrupigos ilin ĉiujn, kaj surprizatakos Ozman kaj ŝian popolon. Estas tre simple kaj facile kiam oni scias la kielon. Solaj ni tute ne povus damaĝi la Reganton de Oz, sed helpe de la mavaj potenculoj alvokeblaj ni facile sukcesos." Reĝo Rokato ĝojegis pro tiu ideo, ĉar li komprenis kiom lerta ĝi estas. "Certe, Guf, vi estas la plej granda Generalo kiun iam mi havis!" li kriis, kaj liaj okuloj scintilis pro ĝojo. "Iru tuj aranĝi ke la mavaj potencoj helpu nin, kaj intertempe mi komencos fosi la tunelon. "Mi kredis ke vi konsentos kun mi, Rokato," respondis la nova Generalo. "Mi komencos jam ĉiposttagmeze, vizitante la Ĉefon de la Kapricloj." Ĉapitro 5: Kiel Doroteo Fariĝis Princino Ĉapitro 5 Kiel Doroteo Fariĝis Princino Kiam la popolo de la Smeralda Urbo informiĝis ke Doroteo revenis al ili ĉiu fervoris vidi ŝin, ĉar la knabineto estis ĉies favorato en la Lando Oz. De tempo al tempo kelkaj el la homoj el la granda ekstera mondo trovis eblon eniri tiun felandon, sed kun unu escepto ĉiuj estis akompanantoj de Doroteo kaj montriĝis tre agrablaj personoj. La escepto kiun mi menciis estis la mirinda Sorĉisto de Oz, prestidigitisto el Omaha kiu supreniris en balono kaj estis portita de aerfluo al la Smeralda Urbo. Liaj kuriozaj kaj enigmaj lerta1/4oj dumtempe kredigis la popolon de Oz ke li estas granda sorĉisto, kaj li regis ilin ĝis Doroteo alvenis dum sia unua vizito kaj pruvis ke la Sorĉisto estas nur ĉarlatano. Li estis milda, bonkora vireto, kaj Doroteo poste amikiĝis kun li. Kiam, post foresto, la Sorĉisto revenis al la Lando Oz, Ozma akceptis lin gracie kaj hejmigis lin en parto de la palaco. Aldone al la Sorĉisto du aliaj el la ekstera mondo ricevis permeson hejmi en la Smeralda Urbo. La unua estis agrable kurioza Vilulo, kiun Ozma nomumis Registo de la Reĝaj Magazenoj, kaj la dua estis Flava Kokino nomata Vilĉinjo, kiu havis belan domon en la ĝardenoj malantaŭ la palaco, kie ŝi vartis grandan familion. Ili ambaŭ estis malnovaj kamaradoj de Doroteo, do vi komprenas ke la knabineto estis tre grava persono en Oz, kaj la popolo opiniis ke ŝi bonfortunigis ĝin, kaj amis ŝin preskaŭ tiom kiom Ozman. Dum siaj pluraj vizitoj tiu knabineto estis la detruinto de du fisorĉistinoj kiuj perfortis la popolon, kaj ŝi trovis vivantan birdotimigilon kiu estis nun unu el la plej popularaj personoj en la tuta felando. Helpate de la Birdotimigilo ŝi savis Noĉjon Hakiston, Stanan Lignohakiston kiu nun estis la Imperiestro de la Lando de la Palpbrumoj kaj multe amata pro sia afabla koro. Ne mirigas ke la popolo opiniis ke Doroteo bonfortunigis ĝin! Tamen, kvankam ŝajnas strange, ŝi faris ĉiujn tiujn mirinda1/4ojn ne ĉar ŝi estis feino aŭ havis iajn ajn magiajn povojn, sed ĉar ŝi estis simpla, dolĉa kaj fidela knabineto kiu estis honesta kaj al si mem kaj al ĉiuj renkontatoj. En ĉi tiu lando en kiu ni loĝas simpleco kaj afableco estas la solaj magiaj sceptroj kiuj faras mirindajojn, kaj en la Lando Oz Doroteo trovis ke tiuj samaj kvalitoj akiris por ŝi la amon kaj admiron de la popolo. Efektive, la knabineto akiris multajn varmajn amikojn en la felando, kaj la sola vera malĝojo iam spertita de la Ozanoj estis la foriro de Doroteo kiam ŝi reiris al sia hejmo en Kansas. Nun oni ĝoje bonvenigis ŝin, kvankam neniu, escepte de Ozma, unue sciis ke fine ŝi venis por resti por ĉiam. Tiun vesperon Doroteo akceptis multajn vizitantojn, kaj inter ili estis granduloj kiaj Tiktoko, maŝinulo kiu pensis kaj parolis kaj moviĝis per horloĝmekanismo; ŝia malnova akompananto la afabla Vilulo; Joĉjo Kukurbokapo, kies korpo estis el branĉoj kaj kies kapo estis matura kukurbo sur kiun vizaĝo estis ĉizita; la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, du grandaj bestoj el la arbaro, kiuj servis Princinon Ozman; kaj Profesoro M.P. Ŝancelinsekto, P.E. La ŝancelinsekto estis rimarkinda ulo. Iam li estis eta insekteto, rampanta en lernejĉambro, sed oni ekvidis lin kaj estis multe pligrandigita por ke oni povu pli klare vidi lin, kaj estante pligrandigita li eskapis. Li ĉiam restis granda, kaj li vestis sin kiel dando kaj estis tiom plena de scio kaj informo (kiuj estas tute apartaj aferoj), ke li nomumiĝis Profesoro kaj la ĉefo de la Reĝa Kolegio. Doroteo ricevis belan viziton de tiuj malnovaj amikoj, kaj ankaŭ longe konversaciis kun la Sorĉisto, kiu estis malgranda kaj maljuna kaj velkinta kaj sekiĝinta, sed gaja kaj aktiva kiel infano. Post tio ŝi iris vidi la rapide kreskantan kokidan familion de Vilĉinjo. Toto, la nigra hundeto de Doroteo, ankaŭ estis elkore akceptata. Toto estis speciala amiko de la Vilulo, kaj li konis ĉiun alian. Ĉar li estis la sola hundo en la Lando Oz, lin multe respektis la popolo, kiuj kredis ke bestoj meritas ĉian respekton se ili dece kondutas. Doroteo havis kvar belajn ĉambrojn en la palaco, kiuj estis ĉiam rezervitaj por ŝia utiligo kaj nomiĝis "la ĉambroj de Doroteo". Ili konsistis el bela salono, sinvestoĉambro, delikata litoĉambro kaj granda marmora banĉambro. Kaj en tiuj ĉambroj estis ĉio kion koro povus deziri, metita tien pro ama konsidero fare de Ozma por ke ŝia amikineto povu uzi ĝin. La reĝaj vestofaristoj konis la dimensiojn de la knabineto, do ili ĉiam certigis ke la ŝrankoj en ŝia sinvestoĉambro estas ĉiam plenaj de belaj roboj ĉiaspecaj kaj taŭgaj por ĉia bezono. Ne mirigas ke Doroteo rifuzis kunporti siajn malnovajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn! Ĉi tie ĉio kara al la koro de knabineto estis provizita abunde, kaj nenio egale riĉa kaj bela estus trovebla en la plej grandaj magazenoj en Usono. Kompreneble Doroteo ĝuis ĉiujn tiujn luksa1/4ojn, kaj ŝi preferis ĝis tiam loĝi en Kansas nur ĉar ŝiaj onklo kaj onklino amis ŝin kaj bezonis ke ŝi estu kun ili. Nun, tamen, ĉio estos ŝanĝita, kaj Doroteo vere pli ĝojis sciante ke ŝiaj karaj parencoj partoprenos en ŝia bona fortuno kaj ĝuos la ĝojojn de la Lando Oz ol ke ŝi mem posedos tian lukson. La sekvan matenon, pro peto de Ozma, Doroteo vestis sin per bela ĉielblua robo el riĉa silko, ornamita per veraj perloj. La bukoj de ŝiaj ŝuoj ankaŭ estis inkrustitaj per perloj, kaj pli da tiuj senprezaj gemoj estis sur bela koroneto kiun ŝi portis sur sia frunto. "Ĉar," diris ŝia amikino Ozma, "ekde nun, kara, vi devos alpreni vian justan rangon kiel Princino de Oz, kaj estante mia elektita kunulino vi devos vesti vin konvene laŭ la digno de via rango." Doroteo konsentis al tio, kvankam ŝi sciis ke nek roboj nek juveloj povus fari el ŝi ion alian ol simplan, senafektan knabineton, kia ĉiam ŝi estis. Tuj kiam ili finis la matenmanĝon -- la knabinoj kunmanĝis en la bela buduaro de Ozma -- la Reganto de Oz diris: "Nun, kara amikino, ni uzos la Magian Zonon por transporti viajn onklon kaj onklinon el Kansas al la Smeralda Urbo. Sed mi opinias ke estus dece, akceptante tiel distingitajn gastojn, ke ni sidu en mia Trono-Ĉambro." "Ho, ili ne estas tre 'stingitaj, Ozma," diris Doroteo. "Ili estas nur ordinaraj homoj, kia mi." "Ili estas viaj amikoj kaj parencoj, Princino Doroteo, do ili certe estas distingitaj," respondis la Reganto ridetante. "Ili -- Ili apenaŭ ne scios kompreni viajn belajn meblojn kaj alia1/4ojn," protestis Doroteo, serioze. "Eble timigos ilin vidi vian grandan Trono-Ĉambron, kaj eble ni prefere iru en la malantaŭan ĝardenon, Ozma, kie la brasikoj kreskas kaj la kokidoj ludas. Tiel ŝajnos pli nature al Onklo Henriko kaj Onklino Em." "Ne; ili unue vidos min en mia Trono-Ĉambro," respondis Ozma, decideme; kaj kiam ŝi parolis per tiu tono Doroteo sciis ke estus malsaĝe oponi ŝin, ĉar Ozma kutimis esti obeata. Do kune ili iris al la Trono-Ĉambro, grandega kupolhava ĉambro en la centro de la palaco. Tie staris la reĝa trono, konstruita el solida oro kaj inkrustita per valoraj ŝtonoj sufiĉaj por provizi la stokon de deko da juvelbutikoj en nia lando. Ozma, kiu surhavis la Magian Zonon, sidigis sin en la tronon, kaj Doroteo sidis ĉe ŝiaj piedoj. En la ĉambro kuniĝis multaj gesinjoroj de la kortego, vestite per riĉaj vesta1/4oj kaj surhavante valorajn juvelojn. Du grandegaj bestoj kaŭris, unu ĉe ĉiu flanko de la trono -- la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro. En balkono alte en la kupolo orkestro ludis dolĉan muzikon, kaj sub la kupolo du elektraj fontanoj sendis ŝprucojn de kolorita parfumita akvo alten preskaŭ trafante la arkan plafonon. "Ĉu vi pretas, Doroteo?" demandis la Reganto. "Mi pretas," respondis Doroteo; "sed mi ne scias ĉu Onklino Em kaj Onklo Henriko pretas." "Ne gravos," deklaris Ozma. "La malnova vivo certe malmulte interesas ilin, kaj ju pli frue ili komencos la novan vivon ĉi tie des pli feliĉaj ili estos. Ili venas nun, kara!" Dum ŝi parolis, tie antaŭ la trono ekaperis Onklo Henriko kaj Onklino Em, kiuj kelkmomente staris senmove, gapante per blankaj kaj surprizegitaj vizaĝoj la scenon kiu frontas ilin. Se la gesinjoroj ĉeestantaj ne estus tiom ĝentilaj, mi certas ke ili mokus la du fremdulojn. La jupo de la kalikota robo de Onklino Em estis iom levita, kaj ŝi surhavis fadintan bluan antaŭŝirmtukon ornamitan per kvadratetoj. Ŝia hararo estis iom senorda kaj ŝi surhavis paron da malnovaj pantofloj de Onklo Henriko. Per unu mano ŝi tenis sekigotukon kaj per la alia parte fenditan porcelanan teleron, kiun ŝi viŝadis kiam subite ŝi estis transportita al la Lando Oz. Onklo Henriko, kiam atingis lin la alportigo, estis en la brutejo "taskante". Li surhavis ĉifonan kaj multe malpuran pajlan ĉapelon, kvadratetornamitan ĉemizon sen kolumo kaj bluan kovroveston kies maleolumoj estis en liaj malnovaj bovinhaŭtaj botoj. "Jadi!" anhelegis Onklo Henriko, ĉirkaŭrigardante kvazaŭ tute senkomprene. "Nu, Jadjadi!" guglis Onklino Em, per raŭka timoplena voĉo. Ŝiaj okuloj ekvidis Doroteon, kaj ŝi diris: "Ĉu-ĉ-ĉ-ĉu ne aspektas kiel nia knabineto -- nia Doroteo, Henriko?" "Ho, atentu, Em!" kriis la maljuna viro, dum Onklino Em antaŭenpaŝetis; "atentu la sovaĝajn bestaĉojn aŭ vi p'reos!" Sed jam Doroteo antaŭensaltis kaj ĉirkaŭbrakumis siajn onklinon kaj onklon ame, kaj poste prenis iliajn manojn per la propraj. "Ne timu," ŝi diris al ili. "Vi nun estas en la Lando Oz, kie vi loĝos por ĉiam kaj estos komfortaj kaj feliĉaj. Vi neniam denove bezonos ĝeni vin pri io ajn, ĉar estos tute nenia ebla ĝeno. Kaj vi ŝuldas tion tutan al la komplezemo de mia amikino Princino Ozma." Nun ŝi gvidis ilin antaŭ la tronon kaj pludiris: "Via Moŝto, jen Onklo Henriko. Kaj jen Onklino Em. Ili volas danki vin pro sia alportiĝo ĉi tien el Kansas." Onklino Em penis "platigi" sian hararon, kaj ŝi kaŝis la sekigotukon kaj la teleron sub sian antaŭtukon dum ŝi riverencis al la bela Ozma. Onklo Henriko deprenis sian pajlan ĉapelon kaj tenis ĝin mallerte per siaj manoj. Sed la Reganto de Oz stariĝis kaj venis de sia trono por saluti siajn novevenintajn gastojn, kaj ŝi ridetis tiel dolĉe al ili kiel se ili estus reĝo kaj reĝino. "Vi estas tre bonvenaj ĉi tie, kien mi alportis vin pro Doroteo," ŝi diris gracie, "kaj mi esperas ke vi estos plene feliĉaj en via nova hejmo". Post tio ŝi turnis sin al siaj korteganoj, kiu staradis silente kaj serioze rigardante la scenon, kaj pludiris: "Mi prezentas al mia popolo la amatajn Onklon Henrikon kaj Onklinon Emon de nia Princino Doroteo, kiuj de nun estos niaj kunregnanoj. Multe plaĉos al mi ke vi ĉiel afablu al ili kaj honoru ilin kiel eble plej, kaj helpu min feliĉigi kaj kontentigi ilin." Aŭdinte tion, ĉiuj kunvenintoj profunde riverencis al la maljuna kultivisto kaj lia edzino, kiuj balancetis siajn kapojn responde. "Kaj nun," diris Ozma al ili, "Doroteo gvidos vin al la ĉambroj preparitaj por vi. Mi esperas ke ili plaĉos al vi, kaj mi anticipos ke vi partoprenos en la lunĉo kun mi." Do Doroteo forkondukis siajn parencojn, kaj tuj kiam ili estis ekster la Trono-Ĉambro kaj solaj en la koridoro Onklino Em forte premis manon de Doroteo kaj diris: "Infano, infano! Kiel ni povis veni ĉi tien tiel rapide? Kaj ĉu ĉio estas reala? Kaj ĉu ni restos ĉi tiel, kiel ŝi diras? Kaj verdire kio okazas?" Doroteo ridis. "Kial vi ne informis nin pri kion vi faros?" demandis Onklo Henriko, riproĉe. "Se mi scius, mi surmetus miajn pordimanĉajn vestojn." "Mi klarigos ĉion tuj kiam ni atingos viajn ĉambrojn," promesis Doroteo. "Vi estas ege bonfortunaj, Onklo Henriko kaj Onklino Em; kaj ankaŭ mi. Kaj ho! Mi tiom ĝojas ke vi finfine estas ĉi tie!" Dum li pasis la flankon de la knabineto Onklo Henriko palpis sian barbon penseme. "Ŝajnas al mi, Doroteo, ke ni ne 'stos belegaj feoj," li komentis. "Kaj de malantaŭe mia hararo aspektas aĉe!" plorkriis Onklino Em. "Ne gravas," respondis la knabineto, kuraĝige. "Vi havos nenian taskon ekde nun ol aspekti bela, Onklino Em; kaj Onklo Henriko ne bezonos labori ĝis doloras lia dorso, estas tute certe." "Ĉu tutcerte?" ili demandis, mirege, kaj samspire. "Mi certas ke certe," diris Doroteo. "Vi estas en la Felando Oz, nun; kaj, eĉ pli grave, vi apartenas al ĝi!" Ĉapitro 6: Kiel Guf Vizitis la Kapriclojn Ĉapitro 6 Kiel Guf Vizitis la Kapriclojn La nova Generalo de la armeo de la Reĝo de la Knomoj tute bone sciis ke se liaj planoj fiaskos, li mortos. Tamen tio tute ne ĝenis aŭ maltrankviligis lin. Li malamis ĉiun bonulon kaj sopiris malfeliĉigi ĉiujn feliĉulojn. Tial li akceptis tiun danĝeran postenon de Generalo tute volonte, ĉar li estis certa en sia mava menso ke li sukcesos fari multajn fia1/4ojn kaj fine konkeri la Landon Oz. Tamen Guf firme planis zorgi, kaj tre bone plani, por ne malsukcesi. Li argumentis ke nur senzorguloj malsukcesas pri kion ajn ili penas fari. La montoj sub kiuj situis la vastaj kavernoj de la Reĝo de la Knomoj kuŝis grupigite tuj norde de la Lando Ev, kiu kuŝis rekte trans la mortiga dezerto oriente de la Lando Oz. Ĉar ankaŭ la montoj estis ĉe la bordo de la dezerto la Reĝo de la Knomoj trovis ke li bezonas nur tuneli sub la dezerto por atingi la regnon de Ozma. Li ne volis ke liaj armeoj aperu supertere en la Lando de la Palpbrumoj, kiu estis la parto de la Lando Oz plej proksima al la propra lando de Reĝo Rokato, ĉar tiukaze la popolo alarmus Ozman kaj ebligus ke ŝi fortikigu la Smeraldan Urbon kaj kunvoku armeon. Li volis surprizfronti la tutan popolon de Oz; do li decidis daŭrigi la tunelon rekte al la Smeralda Urbo, kie li kaj liaj armeoj povos trarompi la teron senaverte kaj konkeri la popolon antaŭ ol ĝi havos tempon por defendi sin. Rokato la Ruĝa tuj ekkomencis labori por konstrui sian tunelon, li laborigis mil ministojn kaj konstruis ĝin sufiĉe alta kaj larĝa por ke liaj armeoj tramarŝu ĝin facile. La Knomoj kutimis fari tunelojn, ĉar la tuta regno en kiu ili loĝis estis subtera; do ili rapide progresis. Dum tiu laboro daŭris Generalo Guf eliris viziti la Ĉefon de la Kapricloj sola. Tiuj Kapricloj estis kurioza popolo loĝanta en iom forigita lando propra. Ili havis grandajn fortajn korpojn, sed kapojn tiel malgrandajn ke ili aspektis ne pli grandaj ol pordansoj. Kompreneble, tiel malgrandaj kapoj ne povus enhavi grandan cerbokvanton, kaj la Kapricloj tiom hontis pri sia persona aspekto kaj manko de ordinara saĝeco ke ili surportis grandajn kapojn el kartono, kiujn ili alligis por kovri siajn proprajn kapetojn. Sur tiujn kartonajn kapojn ili kudris ŝaflanon kiel hararon, kaj la lano estis multkolora -- palruĝo, verdo kaj lavendokoloro estis la favorataj koloroj. La vizaĝoj de tiuj falsaj kapoj estis pentritaj multabsurde, laŭ la kapricoj de la posedantoj, kaj tiuj grandaj solidaj uloj aspektis tiom ridigaj kaj absurdaj pro siaj kuriozaj maskoj ke oni nomis ilin "Kapricloj". Ili malsaĝe imagis ke neniu suspektus pri la malgrandaj kapoj interne de la falsaj kapoj, ĉar ili ne sciis ke estas senutile provi aspekti aliaj ol ni estas laŭ la naturo. La Ĉefo de la Kapricloj havis egale malmultan saĝon kiel la aliaj, kaj estis nomumita ĉefo nur ĉar neniu inter ili estis pli saĝa aŭ pliregkapabla. La Kapricloj estis spiritaĉoj kaj ne estis mortigeblaj. Ĉiu malamis kaj timis ilin kaj oni konis ilin kiel terurajn batalantojn ĉar ili estas tiom fortaj kaj muskoloplenaj kaj ĉar ili estas tiom malsaĝaj ke ili ne povas kompreni ke ili estas venkitaj. Generalo Guf opiniis ke la Kapricloj estos granda helpo por ke la Knomoj konkeru Ozon, ĉar kiam li estros ilin estos facile instigi ilin bataladi senĉese dum ili plu povas stari. Do li veturis al ilia lando kaj petis intervjui la Ĉefon, kiu loĝis en domo super kies pordejo estis bildo pri lia groteska falsa kapo. La falsa kapo de la Ĉefo havis bluan hararon, supren-kurbigitan nazon, kaj buŝon kiu etendiĝis trans duonon de la vizaĝo. Grandaj verdaj okuloj estis surpentritaj, sed en la centro de la mentono estis du truetoj en la kartono, por ke la Ĉefo povu travidi per siaj propraj okuletoj; ĉar kiam la granda kapo estis ligita al liaj ŝultroj la okuloj en lia propra natura kapo estis samnivelaj kiel la falsa mentono. Diris Generalo Guf al la Ĉefo de la Kapricloj: "Ni, la Knomoj, konkeros la Landon Oz kaj kaptos la Magian Zonon de nia Reĝo, kiun la popolo de Oz ŝtelis de li. Post tio ni trarabos kaj detruos la tutan landon. Kaj ni volas ke la Kapricloj helpu nin." "Ĉu estos batalado?" demandis la Ĉefo. "Multa," respondis Guf. Sendube tiu respondo plaĉis al la Ĉefo, ĉar li stariĝis kaj ĉirkaŭdancis trifoje en la ĉambro. Post tio li residigis sin, ĝustigis sian falsan kapon, kaj diris: "Ni ne kverelas kun Ozma de Oz." "Sed vi, la Kapricloj, amas batali, kaj jen bonega oportuno fari tion," urĝis Guf. "Atendu ĝis mi estos kantinta," diris la Ĉefo. Li klinis sin malantaŭen en sia seĝo kaj kantis malsaĝan kanton kiu al la Generalo ŝajnis signifi nenion, kvankam li aŭskultis tre atente. Fininte, la Kapricla Ĉefo rigardis lin tra la truoj en sia mentono kaj demandis: "Kian rekompencon vi donos al ni se ni helpos vin?" La Generalo jam anticipis tiun demandon, ĉar li pripensadis la aferon dum sia veturo. Oni ofte bonfaras sen espero pri premio, sed por fiago oni ĉiam postulas pagon. "Akirinte nian Magian Zonon," li respondis, "nia Reĝo, Rokato la Ruĝa, uzos ĝian potencon por doni al ĉiu Kapriclo naturan kapon egale grandan kaj belan kiel la falsa kapo kiun li nun havas. Tiam vi ne plu devos honti ĉar viaj grandaj fortaj korpoj havas tiel malgrandetajn kapetojn." "Ho, ĉu vi faros tion?" demandis la Ĉefo, fervore. "Nepre," promesis la Generalo. "Mi parolos kun mia popolo," diris la Ĉefo. Do li kunvokis ĉiujn Kapriclojn kaj informis ilin pri la propono farita de la Knomoj. La ulojn ĝojigis la promeso kaj ili tuj akceptis batali estrate de la Reĝo de la Knomoj kaj helpi lin konkeri Ozon. Nur unusola Kapriclo ŝajne havis ereton da saĝo, ĉar li demandis: "Supozu ke ni malsukcesos kapti la Magian Zonon? Kio okazos tiam, kaj kiel utilos nia multa batalado?" Sed ili 1/4etis lin en la riveron pro lia stulta demando, kaj ridis kiam la akvo ruinigis lian kartonan kapon antaŭ ol li povis elnaĝi. Tiel la interkonsento fariĝis kaj Generalo Guf ĝojis pro sia sukceso gajni tiel potencajn alianculojn. Sed ankaŭ aliajn popolojn, same gravajn kiel la Kapricloj, firme planis la lerta maljuna Knomo gajni kiel alianculojn. Ĉapitro 7: Kiel Onklino Em Konkeris la Leonon Ĉapitro 7 Kiel Onklino Em Konkeris la Leonon "Jen viaj ĉambroj," diris Doroteo, malfermante pordon. Onklino Em retiretis sin vidante la grandiozajn meblojn kaj drapira1/4ojn. "Ĉu ne 'stas loko por viŝi miajn piedojn?" ŝi demandis. "Vi baldaŭ interŝanĝos viajn pantoflojn por novaj ŝuoj," respondis Doroteo. "Ne timu, Onklino Em. Ĉi tie vi loĝos, do ne timu enmarŝi kaj senti vin ĉehejme." Onklino Em antaŭeniris hezite. "Eĉ pli bela ol la Hotelo Topeka!" ŝi kriis, admire. "Sed ĉi tiu loko estas tro eleganta por ni, infano. Ĉu ni ne povus havi ian neuzatan ĉambron en la mansardo, pli taŭgan por ni?" "Ne," diris Doroteo. "Vi devos loĝi ĉi tie, ĉar Ozma ordonis. Kaj ĉiuj ĉambroj en ĉi tiu palaco estas same elegantaj kiel ĉi tiuj, kaj kelkaj eĉ pli. Ne utilos plendi, Onklino Em. Vi devos esti elegantaj kaj altklasaj en la Lando, negrave ĉu aŭ ne vi volas tion; do vi simple devos akcepti ĝin." "Kia misfortuno," respondis ŝia onklino, ĉirkaŭrigardante imponate; "sed oni povas kutimiĝi al ĉio ajn se oni provas, ĉu ne, Henriko?" Post tio Doroteo gvidis ilin tra la ĉambroj. La unua estis bela salono, kies fenestroj vidigis la rozĝardenojn. Sekvis apartaj litoĉambroj por Onklino Em kaj Onklo Henriko, kun bela banĉambro inter ili. Onklino Em ankaŭ havis belan sinvestoĉambron, kaj Doroteo malfermis la ŝrankojn kaj montris plurajn belegajn kostumojn provizitajn al ŝia onklino de la reĝaj robfaristoj, kiuj laboris dum la tuta nokto por pretigi ilin. Ĉio kion Onklino Em povus bezoni estis en la tirkestoj kaj ŝrankoj, kaj ŝia tualetotablo estis okupata de surgravuritaj oraj tualeta1/4oj. Onklo Henriko havis naŭ vestokompletojn, tajlitajn laŭ la populara Manĝtula fasono, kun ĝisgenuaj pantalonoj, silkaj ŝtrumpoj kaj nealtaj ŝuoj kun juvelitaj bukoj. La ĉapeloj kongruaj kun tiuj kostumoj havis kolorajn suprojn kaj larĝajn randojn kun malgrandaj oraj sonoriloj ĉirkaŭ la randoj. Liaj ĉemizoj estis el delikata lina1/4o kun krispaj brustoj, kaj liaj veŝtoj estis riĉe broditaj per koloraj silka1/4oj. Onklo Henriko decidis unue bani sin kaj poste vesti sin per blua satena kompleto kiu allogis lin. Li akceptis sian bonfortunon trankvile kaj rifuzis permesi ke servisto helpu lin. Sed Onklino Em estis "tuttrema," laŭ sia deklaro, kaj Doroteo kaj Ĵelea Konfita1/4 bezonis multan tempon por vesti ŝin kaj aranĝi ŝian hararon kaj "beligi ŝin kvazaŭ pupon," laŭ ŝia agrable kurioza esprimo. Ŝi volis halti kaj admiri ĉion kion ŝi ekvidis, kaj ŝi ĝemis konstante kaj deklaris ke tiaj bela1/4oj estas tro bonaj por maljuna kamparanino, kaj ke ŝi neniam supozis ke ŝi devos "eleganti" je sia aĝo. Fine ŝi estis finvestita, kaj kiam ili eniris la salonon jen Onklo Henriko en sia blua satena kompleto, marŝante solene tien kaj tien en la ĉambro. Li jam tondis siajn barbon kaj lipharojn kaj aspektis tre digna kaj respektinda. "Diru al mi, Doroteo," li diris; "ĉu ĉiuj viroj ĉi tie uzas vestojn ĉitiajn?" "Jes", ŝi respondis; "ĉiuj escepte de l' Birdotimigilo kaj la Vilulo -- kaj kompreneble la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko, kiuj estas el metalo. Vi trovos ĉiujn virojn en la kortego de Ozma vestitaj same kiel vi -- kvankam eble iomete pli elegante." "Henriko, vi aspektas kiel aktoro," anoncis Onklino Em, rigardante sian edzon kritike. "Kaj vi, Em, aspektas pl' eleganta ol pavo," li respondis. "Mi supozas ke vi pravas," ŝi diris, bedaŭre; "sed ni estas senhelpaj viktimoj de altsocia nobelaro." Tio multe amuzis Doroteon. "Venu kun mi," ŝi diris, "kaj mi gvidos vin tra la palaco." Ŝi gvidis ilin tra la belaj ĉambroj kaj konigis ilin al ĉiu renkontato. Ankaŭ ŝi montris al ili siajn proprajn belajn ĉambrojn, kiuj ne estis malproksimaj de iliaj. "Do ĉio estas vera," diris Onklino Em, larĝokula pro surprizego, "kaj la rakontoj de Doroteo pri ĉi tiu felando estis simplaj faktoj kaj ne revoj! Sed kie estas tiuj strangaj uloj kiujn vi konis ĉi tie?" "Jes; kie estas la Birdotimigilo?" demandis Onklo Henriko. "Nu, li estas for, ĝuste nun, vizitante la Stanan Lignohakiston, kiu 'stas Imperiestro de la Palpbruma Lando," respondis la knabineto. "Vi vidos lin kiam li revenos, kaj nepre li plaĉos al vi." "Kaj kie estas la Mirinda Sorĉisto?" demandis Onklino Em. "Vi vidos lin dum la lunĉo de Ozma, ĉar li loĝas en ĉi tiu palaco," estis la respondo. "Kaj Joĉjo Kukurbokapo?" "Ho, li loĝas iom ekster la urbo, en sia propra kukurbokampo. Ni iros tien iam kaj vidos lin, kaj ni vizitos ankaŭ Profesoron Ŝancelinsekton. La Vilulo estos ĉe la lunĉo, verŝajne, kaj Tiktoko. Kaj nun mi kondukos vin vidi Vilĉinjon, kiu havas propran domon." Do ili iris en la malantaŭan korton, kaj marŝinte laŭ kelkaj kurbiĝantaj vojetoj ioman distancon tra la belaj ĝardenoj ili atingis belan dometon kie la Flava Kokino sidis sur la antaŭa verando sunumante sin. "Bonan Matenon, kara Mastrino," vokis Vilĉinjo, flugetante renkonti ilin. "Mi ekspektis vian viziton, ĉar mi aŭdis ke vi revenis kaj kunvenigis viajn onklon kaj onklinon." "Ni estas ĉi tie por ĉiam, ĉifoje, Vilĉinjo," kriis Doroteo, ĝoje. "Onklo Henriko kaj Onklino Em apartenas al Oz nun same kiel mi!" "Do ili estas vere bonfortunaj," deklaris Vilĉinjo; "ĉar ne povus esti pli bona loĝloko. Sed venu, kara; mi volas montri al vi ĉiujn miajn Doroteojn. Vivas naŭ, kaj ili fariĝis tre respektindaj kokinoj; sed unu ekmalvarmumis dum naskiĝtaga festo de Ozma kaj mortis pro pipso, kaj la aliaj du montriĝis esti virkokaĉoj, do mi devis ŝanĝi iliajn nomojn de Doroteo al Danielo. Ili ĉiuj havas orajn medalionojn sur kiuj estas gravurita la litero 'D', memoru, kaj interne estas via bildo. Kaj 'D' signifas Danielon, ne nur Doroteon." "Ĉu vi nomis ambaŭ kokojn Danielo?" demandis Onklo Henriko. "Jes, certe. Mi havas naŭ Doroteojn kaj du Danielojn; kaj la naŭ Doroteoj havas okdek ses gefilojn kaj pli ol tricent genepojn," diris Vilĉinjo, fiere. "Kiel vi nomas ilin ĉiujn, kara?" demandis la knabineto. "Ho, ili ĉiuj estas Doroteoj kaj Danieloj, kelkaj estas -et-oj kaj kelkaj estas -et-et-oj. Doroteo kaj Danielo estas du bonaj nomoj, kaj mi ne opinias ke valoras serĉi aliajn," deklaris la Flava Kokino. "Sed pensu, Doroteo, kiom granda kokfamilio ni fariĝis, kaj nia nombro kreskas preskaŭ ĉiutage! Ozma ne scias kion fari pri la multaj ovoj kiujn ni demetas, kaj ni neniam estas iel ajn manĝataj aŭ damaĝataj, malsimile al kokoj en via lando. Oni donas al ni ĉion por kontentigi kaj feliĉigi nin, kaj mi, kara, estas agnoskata Reĝino kaj Estro de ĉiu koko en Oz, ĉar mi estas la plej aĝa kaj komencis la tutan grupon." "Nepre vi devus fieri, sinjorino," diris Onklo Henriko, kiu miris aŭdante kokinon paroli tiel sencoplene. "Ho, mi fieras," ŝi respondis. "Mi havas la plej belan perlan kolĉenon kiun iam vi vidis. Venu en la domon kaj mi montros ĝin al vi. Kaj mi havas naŭ krurĉenojn kaj diamantan broĉon por ĉiu flugilo. Sed mi portas ilin nur por ŝtatfestoj." Ili sekvis la Flavan Kokinon en la domon, kiun onklino Em deklaris tre bele zorgata. Ili ne povis sidiĝi, ĉar ĉiuj seĝoj de Vilĉinjo estis starstangoj el arĝento, do ili devis stari dum la kokino detale montris al ili siajn trezorojn. Post tio ili devis eniri la malantaŭajn ĉambrojn kiun okupis la naŭ Doroteoj kaj du Danieloj de Vilĉinjo, kiuj estas ĉiuj dikaj flavaj kokoj kaj ĝentile salutis la vizitantojn. Estis facile vidi ke ili estas bonkondutaj kaj ke Vilĉinjo bone atentis ilian edukiĝon. En la kortoj estis ĉiuj infanoj kaj genepoj de tiuj dek unu pliaĝaj kaj ili estis ĉiadimensiaj, de plene kreskintaj kokinoj ĝis etaj kokidoj 1/4us elŝeliĝintaj. Ĉirkaŭ kvindek lanugaj flavaj junuloj estis en lernejo, instruate pri bona konduto kaj bona gramatiko de juna kokino kiu surhavis okulvitrojn. Ili kantis ĥore patriotan kanton pri la Lando Oz, honore al siaj vizitantoj, kaj Onklinon Em multe imponis tiuj parolantaj kokoj. Doroteo volis resti kaj ludi kun la junaj kokidoj dum kelka tempo, sed Onklo Henriko kaj Onklino Em ankoraŭ ne vidis la palacajn kortojn kaj ĝardenojn kaj fervoris pli bone konatiĝi kun la mirinda kaj plezuriga lando en kiu ili loĝos. "Mi restos ĉi tie kaj vi promenadu," diris Doroteo. "Vi estos tute sekuraj ĉie ajn, kaj povos fari kion vi volas. Kiam vi laciĝos, reiru al la palaco kaj trovu viajn ĉambrojn, kaj mi venos al vi antaŭ ol la lunĉo estos preta." Do Onklo Henriko kaj Onklino Em komencis esplori la terenon solaj, kaj Doroteo sciis ke ili ne povos perdiĝi, ĉar la tuta palaca tereno estis ĉirkaŭata de alta muro el verda marmoro inkrustita per smeraldoj. Estis malofta plezuro por tiuj simplaj homoj, kiuj loĝis dum sia tuta vivo en la kamparo kaj konis preskaŭ nenian ĝuon, surhavi belajn vestojn kaj loĝi en palaco kaj esti traktataj respektoplene de ĉiu ĉeestanto. Ili estis vere feliĉaj dum ili promenis laŭ la ombrumataj vojetoj kaj rigardis la belegajn florojn kaj arbustojn, sentante ke ilia nova hejmo estas pli bela ol povus priparoli iu ajn lango. Subite, kiam ili ĉirkaŭiris angulon kaj marŝis tra breĉon en alta heĝo, ili renkontis vizaĝ-al-vizaĝe enorman Leonon, kiu kaŭris sur la verda herbo kaj ŝajnis surprizita pro ilia ekapero. Ili haltis. Onklo Henriko tremis pro hororo kaj Onklino Em tro timegis por krii. La sekvan momenton la povrulino ĉirkaŭbrakumis la kolon de sia edzo kaj kriis: "Savu min, Henriko, savu min!" "Eĉ ne povas savi min mem, Em," li respondis, per raŭka voĉo, "ĉar la bestjo aspektas kvazaŭ ĝi povus manĝi nin ambaŭ, kaj poste langumi siajn lipojn volante pli! Se nur mi havus pafilon -- " "Ĉu vi ne havas, Henriko? Ĉu vi ne havas?" ŝi demandis maltrankvile. "Nenjan pafilon, Em. Do ni mortu laŭeble brave kaj danke. Mi sciis ke nia bonsorto ne daŭros!" "Mi ne mortos. Min ne manĝos leono!" plorkriis Onklino Em, firme gapante la bestegon. Ŝin ekfrapis penso, kaj ŝi flustris: "Henriko, mi aŭdis ke sovaĝaj bestjoj estas konkereblaj per homa okulo. Mi timige okulumos tiun leonon kaj savos niajn vivojn." "Provu, Em," li respondis, ankaŭ perflustre. "Rigardu lin same kiel vi rigardas min kiam mi malfruas por la manĝo." Onklino Em turnis al la Leono firman mienon kaj larĝe dilatiĝintan okulon. Ŝi forte rigardis la bestegon senŝanĉeliĝe, kaj la Leono, kiu trankvile palpebrumadis al ili, komencis aspekti malkvieta kaj maltrankvila. "Ĉu mi iel ĝenas vin, sinjorino?" li demandis, per milda voĉo. Pro tiu parolo de la terura besto Onklino Em kaj Onklo Henriko ambaŭ surpriziĝis, kaj poste Onklo Henriko ekmemoris ke sendube ĉi tiu estas la Leono kiun ili vidis en la Trono-Ĉambro de Ozma. "Atendu, Em!" li kriis. "Ĉesu aglokule konkeri kaj kuraĝu. Mi supozas ke ĉi tiu estas la sama Malkuraĝa Leono pri kiu parolis al ni Doroteo." "Ho, ĉu vere?" ŝi demandis, multe pli trankvile. "Kiam li parolis, mi ekpensis; kaj kiam li aspektis tiel honteca, mi certis," Onklo Henriko pludiris. Onklino Em rigardis la beston nove interesiĝante. "Ĉu vi estas la Malkuraĝa Leono?" ŝi demandis. "Kaj ĉu vi estas la amiko de Doroteo?" "Jes, sinjorino," respondis la Leono, humile. "Doroteo kaj mi estas malnovaj kamaradoj kaj multe amas unu la alian. Mi estas la Reĝo de la Bestoj, sciu, kaj la Malsata Tigro kaj mi servas Princinon Ozman kiel ŝiaj korpogardistoj." "Kompreneble," diris Onklino Em, kapjesante. "Sed la Reĝo de la Bestoj devus ne esti malkuraĝema." "Mi jam antaŭe aŭdis tion," komentis la Leono, oscedante ĝis vidiĝis liaj du grandaj vicoj de akraj blankaj dentoj; "sed tio ne malinstigas min timi kiam ajn mi entreprenas batalon." "Kion do vi faras, ĉu forkuras?" demandis Onklo Henriko. "Ne; estus malsaĝe fari tion, ĉar la malamiko postkurus min," deklaris la Leono. "Do mi tremas pro timego kaj ekbatalas kiel eble plej forte; kaj ĝis nun mi ĉiam venkis." "Ha, mi komencas kompreni," diris Onklo Henriko. "Ĉu vi timis kiam mi 1/4us rigardis vin?" demandis Onklino Em. "Multege, sinjorino," respondis la Leono, "ĉar unue mi kredis ke vi iktos. Sed tuj mi rimarkis ke vi penas superforti min per via okulo, kaj via rigardo estis tiom feroca kaj penetra ke mi tremis pro timego." Tio multe plaĉis al la virino, do ŝi diris tre gaje: "Nu, mi ne damaĝos vin, do ne plu timu. Mi nur volis trovi kiel utilas homokulo." "La homokulo estas timiga batalilo," komentis la Leono, gratante sian nazon milde per sia piedo por kaŝi rideton. Se mi ne scius ke vi estas amikoj de Doroteo mi eble disŝirus vin ambaŭ por eskapi de via terura rigardo." Onklino Em ektremis aŭdinte tion, kaj Onklo Henriko diris haste: "Mi ĝojas ke vi rekonis nin. Bonan matenon, S-ro Leono; ni esperos revidi vin -- iam -- iam estontece." "Bonan mateno," respondis la Leono, rekaŭrante sur la herbo. "Verŝajne vi multe vidos min, se vi loĝos en la Lando Oz." Ĉapitro 8: Kiel La Granda Galiputo Alianciĝis kun la Knomoj Ĉapitro 8 Kiel La Granda Galiputo Alianciĝis kun la Knomoj Foririnte de la Kapricloj, Guf daŭrigis sian veturon kaj penetris profunde en la Nordokcidenton. Li volis atingi la Landon de la Grumblemloj, kaj por fari tion li devis transiri la Krispetan Landon, kio estis malfacila ago. Ĉar la Krispeta Lando estis sinsekva aro da montetoj kaj valoj, ĉiuj estis tre krutaj kaj rokoplenaj, kaj ili interŝanĝis lokojn konstante per ondado. Dum Guf grimpis monteton ĝi subiĝis sub li kaj iĝis valo, kaj dum li malsupreniris en valon ĝi altiĝis kaj portis lin al la supro de monteto. Tio multe perpleksigis la veturanton, kaj fremdulo eble supozus ke neniam li sukcesos transiri la Krispetan Landon. Sed Guf sciis ke se li senhalte daŭrigos li atingos fine la finon; do li ne atentis la ŝanĝiĝantajn montetojn kaj valojn kaj plupromenadis trankvile kvazaŭ marŝante sur ebena tero. La rezulto de tiu saĝa persisto estis ke la Generalo fine atingis pli firman teron kaj, penetrinte en densan arbaron, atingtis la Regnon de la Grumblemloj. Tuj kiam li transiris la limon de tiu regno du gardistoj kaptis lin kaj portis lin antaŭ la Grandan Galiputon de la Grumblemloj, kiu sulkigis la frunton feroce je li kaj demandis al li kial li aŭdacis trudi sin sur lian terenon. "Mi estas la Moŝto Alta Generalo de la Nevenkebla Armeo de la Knomoj, kaj mi nomiĝas Guf," estis la respondo. "La tuta mondo tremas kiam menciiĝas tiu nomo." La Grumblemloj laŭte mokkriis pro tio, kaj unu el ili kaptis la Knomon per siaj fortaj brakoj kaj 1/4etis lin alten en la aeron. Gufo multe skuiĝis per sia falo sur la malmolan teron, sed laŭaspekte li tute ne rimarkis la impertinentecon kaj trankviligis sin por denove paroli al la Granda Galiputo. "Mia mastro, Reĝo Rokato la Ruĝa, sendis min ĉi tien por konsiliĝi kun vi. Li volas vian helpon por konkeri la Landon Oz." Tiam la Generalo paŭzis, kaj la Granda Galiputo sulkigis la frunton je li eĉ pli terure ol antaŭe kaj diris: "Daŭrigu!" La voĉo de la Granda Galiputo estis parte muĝo kaj parte grumblo. Li murmuris siajn vortojn forte kaj Guf devis zorge aŭskulti por kompreni lin. Tiuj Grumblemloj certe estis rimarkindaj uloj. Ili estis gigantaj, tamen estis nur ostoj kaj haŭto kaj muskoloj, estis tute nenia viando aŭ graso sur iliaj korpoj. Iliaj fortaj muskoloj kuŝis tuj sub iliaj haŭtoj, kiel aroj da fortikaj ŝnuregoj, kaj la plej malforta Grumblemlo estis tiom forta ke li povis preni elefanton kaj 1/4eti ĝin dek kilometrojn foren. Ŝajnas misfortune ke fortuloj kutime estas tiel malagrablaj kaj arogantaj ke neniu amas ilin. Efektive, ĉiam estas misfortune esti malsimila al la kunuloj. La Grumblemloj sciis ke ĉiu malamas kaj evitas ilin, tiel ke ili fariĝis malafablaj kaj malamikemaj eĉ inter si. Guf sciis ke ili malamas ĉiun ulon, inkluzive de la Knomoj; sed li tamen esperis amikigi ilin, kaj li sciis ke se li sukcesos ili estos tre granda helpo al li. "La Landon Oz regas afektaĉa knabino kiu estas fie afabla kaj komplezema," li pludiris. "Ŝia tuta popolo estas feliĉa kaj kontenta kaj tute ne sentas ĝenojn aŭ zorgojn." "Daŭrigu!" muĝgrumblis la Granda Galiputo. "Foje la Reĝo de la Knomoj sklavigis la Reĝan Familion de Ev -- alian afektaĉan grupon kiun ni malamegas," diris la Generalo. "Sed Ozma enmiksis sin, kvankam tute ne estis ŝia afero, kaj marŝigis sian armeon kontraŭ nin. Kun ŝi estis knabino el Kansas nomita Doroteo, kaj Flava Kokino, kaj ili marŝis rekte en la kavernon de la Reĝo de la Knomoj. Tie ili liberigis niajn sklavojn el Ev kaj ŝtelis la Magian Zonon de Reĝo Rokato, kaj forportis ĝin kun si. Do nun nia Reĝo konstruas tunelon sub la mortiga dezerto, por ke ni povu marŝi tra ĝi al la Smeralda Urbo. Kiam ni atingos tien ni intencas konkeri kaj detrui la tutan landon kaj rekapti la Magian Zonon." Denove li paŭzis, kaj denove la Granda Galiputo muĝgrumblis: "Daŭrigu!" Guf penis pensi kion diri sekve, kaj feliĉa ideo baldaŭ trafis lin. "Ni volas ke vi helpu nin fari tiun konkeron," li anoncis, "ĉar ni bezonas la potencan helpon de la Grumblemloj por certigi ke ni ne venkiĝos. Vi estas la plej forta popolo en la tuta mondo, kaj vi malamas bonajn feliĉajn ulojn tiom kiom ni la Knomoj mem. Mi estas certa ke vere plezurigos vin malkonstrui la belan Smeraldan Urbon, kaj kompense pro via valorega helpo ni permesos ke vi reportu al via lando dek mil Ozanojn kiel sklavojn viajn." "Dudek mil!" muĝgrumblis la Granda Galiputo. "Bone, ni promesas al vi dudek mil," konsentis la Generalo. La Galiputo signalis kaj tuj liaj helpistoj prenis Generalon Guf kaj forportis lin al karcero, kie la karceristo amuzis sin puŝante pinglojn en la rondan dikan korpon de la maljuna Knomo, por vidi lin salti kaj aŭdi lin krii. Sed dum ĉio tio daŭris la Granda Galiputo paroladis kun siaj konsilistoj, kiuj estis la plej gravaj oficialuloj de la Grumblemloj. Kiam li finis deklari al ili la proponon de la Reĝo de la Knomoj li diris: "Mi konsilas proponi helpi ilin. Poste, konkerinte la Landon Oz, ni prenos ne nur niajn dudek mil kaptitojn sed tiom da oro kaj juveloj kiom ni volos." "Ni ankaŭ prenu la Magian Zonon," sugestis unu konsilisto. "Kaj rabu la Reĝon de la Knomo kaj sklavigu lin," diris alia. "Bona ideo," deklaris la Granda Galiputo. "Mi volas Reĝon Rokaton kiel mian propran sklavon. Li povos nigrigi miajn botojn kaj porti al mi mian kaĉon ĉiumatene dum mi estos en la lito." "Ekzistas fama Birdotimigilo en Oz. Mi prenos lin kiel mian sklavon," diris konsilisto. "Mi prenos Tiktokon, la maŝinulon," diris alia. "Donu al mi la Stanan Lignohakiston," diris tria. Ili daŭrigis tiel dum longa tempo, interdividante la ulojn kaj la trezoron de Oz antaŭ la konkero. Ĉar ili tute ne dubis ke ili povos detrui la regnon de Ozma. Ĉu ili ne estis la plej forta popolo en la tuta mondo?" "La mortiga dezerto fortenis nin de Oz ĝis nun," komentis la Granda Galiputo, "sed nun la Reĝo de la Knomoj konstruas tunelon tiel ke ni eniros la Smeraldan Urbon tre facile. Do ni resendu la malgrandan dikan Generalon al lia Reĝo kun nia promeso helpi lin. Ni ne diros ke ni intencas konkeri la Knomojn konkerinte Ozon, tamen ni faros tion malgraŭe." Ili interkonsentis pri tiu plano, kaj ĉiuj foriris manĝi, lasante Generalon Guf ankoraŭ en la karcero. La Knomo ankoraŭ ne sciis ke li sukcesis pri sia tasko, ĉar trovante sin en karcero li timis ke la Grumblemloj intencas mortigi lin. Jam la Karceristo enuis pro puŝado de pingloj en la Generalon, kaj distris sin zorge eltirante de la radikoj la barbharojn de la Knomo, unuope. Tiun amuzon interrompis la Granda Galiputo alvokante la kaptiton. "Atendu kelkajn horojn," petis la karceristo. "Ankoraŭ mi ne eltiris eĉ kvaronon de lia barbo." "Se vi atendigos la Grandan Galiputon li rompos vian dorson," deklaris la mesaĝisto. "Eble vi pravas," ĝemis la karceristo. "Forprenu la kaptiton se vi volas, sed mi konsilas ke vi piedbatu lin je ĉiu paŝo. Estos tre amuze, ĉar li estas mola kiel matura persiko." Do Guf forkondukiĝis al la reĝa kastelo, kie la Granda Galiputo informis lin ke la Grumblemloj decidis helpi la Knomojn konkeri la Landon Oz. "Kiam vi estos preta," li pludiris, "sendu al mi mesaĝon kaj mi marŝos kun dek ok mil el miaj plej potencaj batalistoj por helpi vin." Guf tiom ĝojis ke li tute forgesis la doloron kaŭzitan de la pingloj kaj la tirado de liaj barbharoj. Li eĉ ne plendis pro kiel oni traktis lin, sed dankis la Grandan Galiputon kaj forrapidis por daŭrigi sian veturon. Li nun jam akiris la helpon de la Kapricloj kaj de la Grumblemloj; sed lia sukceso sopirigis lin akiri eĉ pli da alianculoj. Lia propra vivo dependas de la konkeriĝo de Oz, kaj li diris al si: "Mi ne permesos riskojn. Mi certiĝos pri sukceso. Poste, kiam Oz estos detruita, eble mi estos pli granda ol maljuna Rokato, kaj mi povos for1/4eti lin kaj mem esti Reĝo de la Knomoj. Kial ne? La Kapricloj estas pli fortaj ol la Knomoj, kaj ili estas miaj amikoj. La Grumblemloj estas pli fortaj ol la Kapricloj, kaj ankaŭ ili estas miaj amikoj. Ekzistas popolo eĉ pli forta ol la Grumblemloj, kaj se mi povos instigi ilin helpi min mi neniom pli devos timi." Ĉapitro 9: Kiel la Ŝancelinsekto Instruis Atletikon Ĉapitro 9 Kiel La Ŝancelinsekto Instruis Atletikon Doroteo ne bezonis multan tempon por establi sin en sia nova hejmo, ĉar ŝi konis la popolon kaj la morojn kaj kutimojn de la Smeralda Urbo same bone kiel la malnovan kultivejon de Kansas. Sed Onklo Henriko kaj Onklino Em iom malfacile kutimiĝis al la beleco kaj pompo kaj protokoloj de la palaco de Ozma, kaj sentis sin maltrankvilaj ĉar ili devis "luksigi sin" konstante. Tamen ĉiu estis tre ĝentila kaj afabla al ili kaj penis feliĉigi ilin. Precipe Ozma multe zorgis pri la parencoj de Doroteo, por favori sian amikineton, kaj ŝi bone sciis ke la mallerteco kaj strangeco de ilia nova vivmaniero fados dum la paso de tempo. La maljunulojn ĉefe ĝenis ke ne estas laboro kiun ili faru. "Nun ĉiu tago estas kvazaŭ dimanĉo," deklaris Onklino Em, solene, "kaj mi devas diri ke tio malplaĉas al mi. Se oni nur permesus ke mi lavu la telerojn post la manĝoj, aŭ eĉ ke mi balau kaj senpolvigu miajn proprajn ĉambrojn, mi estus multe pli feliĉa. Ankaŭ Henriko ne scias kiel okupi sin, kaj foje kiam li kaŝe eliris kaj manĝigis la kokidojn Vilĉinjo riproĉis lin ĉar li permesis ke ili manĝu malĝustatempe. Mi ĝis nun neniam sciis kiel malfacile estas esti riĉa kaj havi ĉion deziratan." Tiuj plendoj komencis maltrankviligi Doroteon; do ŝi longe konversaciis kun Ozma pri tiu temo. "Mi komprenas ke mi devos trovi ian laboron por ili," diris la knabina Reganto de Oz serioze. "Mi observadis viajn onklon kaj onklinon, kaj mi kredas ke ili estos pli kontentaj se ili okupos sin per kelkaj leĝeraj taskoj. Dum mi konsideros la aferon, Doroteo, eble vi deziros veturi kun ili tra la Lando Oz, vizitante kelkajn el la nekutimaj lokoj kaj konigante viajn parencojn al kelkaj el niaj kuriozaj popoloj." "Ho, estus bonege!" kriis Doroteo, fervore. "Mi donos al vi eskorton taŭgan por via rango kiel Princino," pludiris Ozma; "kaj vi povos iri al kelkaj lokoj kiujn vi mem ankoraŭ ne vizitis, kiel ankaŭ aliajn kiujn vi ja konas. Mi faros planon de la veturo por vi kaj pretigos ĉion por vi tiel ke vi povos ekveturi morgaŭ matene. Ne rapidu, kara, forestu laŭvole longatempe. Kiam vi revenos mi estos trovinta ian okupon por Onklo Henriko kaj Onklino Em kiu savos ilin el malkvieto kaj malkontento." Doroteo dankis sian bonan amikinon kaj kisis la belan Reganton dankeme. Post tio ŝi kuris informi ĝoje siajn onklon kaj onklinon. La sekvan matenon, post la matenmanĝo, ili trovis ĉion preta por la forveturo. La eskorto inkluzivis Ombin Ambin, la Kapitana Generalo de la armeo de Oz, kiu konsistis nur el dudek sep oficiroj krom la Kapitana Generalo. Iam Ombi Ambi estis ordinara soldato -- la sola en la armeo -- sed ĉar neniam okazis batalo Ozma opiniis ke ordinara soldato ne estas bezonata, do ŝi promociis Ombin Ambin al la plej alta oficirrango. Li estis tre alta kaj svelta kaj surhavis gajan uniformon kaj ferocajn lipharojn. Sed la lipharoj estis la sola feroca1/4o de Ombi Ambi, kies naturo estis milda kiel de infano. La Mirinda Sorĉisto petiĝis partopreni en la grupo, kaj kun li venis lia amiko la Vilulo, kiu estis vila sed ne ĉifona, ĉar li estis vestita per fajnaj silka1/4oj kun satenaj vila1/4oj kaj pritondita 1/4ako. La Vilulo havis vilajn barbon kaj hararon, sed dolĉan temperamenton kaj molan, plaĉan voĉon. Estis malferma ĉarego, kun tri sidlokoj por la pasaĝeroj, kaj la ĉaregon tiris la fama ligna Segĉevalo kiun foje vivigis Ozma per magia pulvoro. La Segĉevalo havis orajn ŝuojn por protekti siajn lignajn krurojn kontraŭ triviĝo, kaj li estis forta kaj rapida. Ĉar tiu kurioza besto estis la plej amata rajdbesto de Ozma, kaj tre populara inter la tuta popolo de la Smeralda Urbo, Doroteo sciis ke al ŝi fariĝis granda favoro per la permeso uzi la Segĉevalon por sia veturo. En la antaŭa sidejo de la ĉarego sidis Doroteo kaj la Sorĉisto. Onklo Henriko kaj Onklino Em sidis en la dua sidejo kaj la Vilulo kaj Ombi Ambi en la tria. Kompreneble Toto estis kun la grupo, volvinta sin ĉe la piedoj de Doroteo, kaj ĝuste kiam ili estis ekveturontaj Vilĉinjo venis flugetante laŭ la vojo kaj ŝi petegis kuniri. Doroteo volonte konsentis, do la Flava Kokino suprenflugis kaj stariĝis sur la panelo. Ŝi surportis sian perlan kolĉenon kaj tri braceletojn sur ĉiu kruro, honore al la evento. Doroteo adiaŭkisis Ozman, kaj la tuta popolo ĉirkaŭstaris gestante per siaj poŝtukoj kaj la bando en alta balkono ekludis militistan marŝmuzikon. La Sorĉisto langosonigis al la Segĉevalo kaj diris "Ek!" kaj la ligna besto fortrotis tirante la grandan ruĝan ĉaregon kaj ĉiujn pasaĝerojn tute senstrebe. Servisto malfermis pordegon de la barilo ĉirkaŭ la palaca tereno, por ke ili eliru; kaj tiel, kun muziko kaj krioj sekvantaj, la veturo komenciĝis. "Estas preskaŭ kiel cirko," diris Onklino Em fiere. "Mi ne povas ne senti min pompa kaj aroganta en ĉi tia situacio." Efektive, dum ili trapasis la straton, la tuta popolo hurais ilin fervorege, kaj la Vilulo kaj la Sorĉisto kaj la Kapitana Generalo ĉiuj deprenis siajn ĉapelojn kaj riverencis ĝentile por respondi. Kiam ili atingis la grandan muron de la Smeralda Urbo la pordegojn malfermis la Gardisto kiu ĉiam tie de1/4oris. Super la pordejo pendis nebrila magneto metala kun la formo de ĉevalŝuo, fiksita al plako el polurita oro. "Tio," diris la Vilulo, impone, "estas la miriga AmoMagneto. Mi mem portis ĝin al la Smeralda Urbo, kaj ĉiu iranto sub ĉi tiu pordejo estas kaj amanta kaj amata." "Estas bonege," deklaris Onklino Em, admire. "Se ni havus ĝin en Kansas mi supozas ke la viro kiu posedis la hipotekon je la kultivejo ne forpelus nin." "Do min ĝojigas ke ni ne havis ĝin," respondis Onklo Henriko. "Al mi pli plaĉas Oz ol eĉ Kansas; kaj ĉi malgranda ligna Segĉevalo estas la plej miriga besto kiun iam mi vidis. Li ne estas brosenda, nek manĝigenda nek trinkigenda, kaj li estas forta kiel bovo. Ĉi li scias paroli, Doroteo?" "Jes, Onklo," respondis la infano. "Sed la Segĉevalo neniam multe parolas. Li diris al mi foje ke li ne povas samtempe paroli kaj pensi, do li preferas pensi." "Tre saĝe," deklaris la Sorĉisto, kapjesante aprobe. "Kiudirekten ni iru, Doroteo?" "Rekte antaŭen en la Kvelulan Landon," ŝi respondis. "Mi havas konigan leteron adresitan al Fraŭlino Tranĉtond." "Ho!" krietis la Sorĉisto, multe interesite. "Ĉu ni iros tien? Min do plezurigas ke mi kuniras, ĉar de ĉiam mi volas viziti la Tranĉtondojn." "Kiuj estas?" demandis Onklino Em. "Atendu nian alvenon," respondis Doroteo, ridante; "tiam vi mem povos vidi. Mi neniam vidis la Tranĉtondojn, sciu, do mi ne povas 'cize klarigi ilin al vi." Liberaj de la Smeralda Urbo, la Segĉevalo kuradis rapidege. Efektive, li tiom rapidis ke Onklino Em tre malfacile spiris, kaj Onklo Henriko firme tenis la randon de la seĝo de la ruĝa ĉarego. "Milde -- milde, karulo!" vokis la Sorĉisto, kaj je tio la Segĉevalo malgrandigis sian rapidon. "Kio malĝustas?" demandis la besto, iomete turnante sian lignan kapon por rigardi la grupon per unu okulo, kiu konsistis el ligna tubero. "Nu, ni nur volas admiri la pejzaĝon, jen ĉio," respondis la Sorĉisto. "Kelkaj el viaj pasaĝeroj," pludiris la Vilulo, "neniam antaŭe estis ekster la Smeralda Urbo, kaj la lando estas tute nova por ili." "Se vi tro rapidos nia plezuro nuliĝos," diris Doroteo. "Ne necesas hasti." "Konsentite; malhasto ne ĝenas min," komentis la Segĉevalo; kaj post tio li pli modere kuris. Onklo Henriko miregis. "Kiel ligna1/4o povas esti tiel inteligenta?" li demandis. "Ho, mi donis al li lignerajn cerba1/4ojn kiam lastafoje mi fiksis novajn orelojn al lia kapo," klarigis la Sorĉisto. "La ligneroj estis el tubera nodligno, kaj nun la Segĉevalo povas trapensi ĉian enigmon kiun li renkontas." "Mi komprenas," diris Onklo Henriko. "Mi ne," komentis Onklino Em, sed neniu atentis ŝian deklaron. Post nelonge ili atingis imponan konstrua1/4on starantan sur verda ebena1/4o kun belaj ombrumantaj arboj en grupoj tie kaj tie. "Kio estas?" demandis Onklo Henriko. "Tio," respondis la Sorĉisto, "estas la Reĝa Atlektika Kolegio de Oz, kiun estras Profesoro M.P. Ŝancelinsekto, P.E." "Ni haltu kaj vizitu," proponis Doroteo. Do la Segĉevalo haltis antaŭ la granda konstrua1/4o kaj ilin renkontis ĉe la pordo la klera Ŝancelinsekto mem. Li aspektis plene samalta kiel la Sorĉisto, kaj estis vestita per ruĝa-kaj-blanka kvadratetkovrita veŝto kaj blua formala 1/4ako, kaj flava ĝisgenua pantalono kaj purpuraj silkaj ŝtrumpoj sur liaj maldikaj kruroj. Alta ĉapelo gaje sidis sur lia kapo kaj liajn grandajn brilantajn okulojn kovris okulvitroj. "Bonvenon, Doroteo," diris la Ŝancelinsekto; "kaj bonvenon al ĉiuj viaj amikoj. Ni vere multe ĝojas povi akcepti vin ĉe ĉi tiu granda Templo de Lernado." "Mi kredis ĝin Atlektika Kolegio," diris la Vilulo. "Tiel estas, kara sinjoro," respondis la Ŝancelinsekto, fiere. "Ĉi tie ni instruas al la junularo de nia grava lando sciencan Kolegian Atletikon -- plene puran." "Ĉu nenion alian vi instruas al ili?" demandis Doroteo. "Ĉu ili ne lernas legi, skribi, kaj kalkuli?" "Ho, tute certe ili lernas ĉion tian kaj multon pli," respondis la Profesoro. "Sed tiaj temoj okupas nur malgrandan parton de ilia tempo. Bonvolu sekvi min kaj mi montros al vi kiel kutime okupas sin miaj studentoj. Nun estas klashoro kaj ili ĉiuj estas tre okupataj." Ili sekvis lin al granda kampo malantaŭ la kolegia konstrua1/4o, kie plurcent junaj Ozanoj estis en siaj klasoj. En unu loko ili ludis futbalon, en alia basbalon. Kelkaj ludis tenison, kelkaj golfon; kelkaj naĝis en granda lageto. Sur rivero kiu serpentumis tra la tereno pluraj konkurboataj teamoj remadis tre entuziasme. Aliaj grupoj da studentoj ludis korbopilkon kaj kriketon, kaj unuloke ŝnuroj difinis lokon por boksado kaj luktado de la energiplenaj junuloj. Ĉiuj kolegianoj aspektis okupataj kaj estis multaj ridado kaj kriado. "Ĉi tiu kolegio," diris Profesoro Ŝancelinsekto memkontente, "estas granda sukceso. Ĝia eduka valoro estas nedisputebla, kaj ni pretigas ĉiujare multajn grandajn kaj valorajn civitanojn." "Sed kiam ili studas?" demandis Doroteo. "Studas?" demandis la Ŝancelinstekto, aspektante perpleksa pro la demando. "Jes; kiam ili havas siajn 'ritmetikon kaj g'ografion kaj tia1/4ojn?" "Ho, ili prenas dozojn da tiuj ĉiunokte kaj ĉiumatene," estis la respondo. "Kio estas, 'dozoj'?" Doroteo demandis, perplekse. "Nu, ni uzas la nove inventitajn Lernejajn Pilolojn, kiujn fabrikas via amiko la Sorĉisto. Ni trovas tiujn pilolojn tre efikaj, kaj ili ŝparas multan tempon. Bonvolu paŝi ĉidirekten kaj mi montros al vi nian Laboratorion de Lernado." Li gvidis ilin al ĉambro en la konstrua1/4o kie multaj grandaj boteloj staris en vicoj sur bretoj. "Jen la Algebro-Piloloj," diris la Profesoro, prenante unu el la boteloj. Unu nokte, kiam oni enlitiĝas, egalas al kvar horoj da studado. Jen la Geografiaj Piloloj -- unu nokte kaj unu matene. En ĉi sekva botelo estas la Latinaj Piloloj -- unu trifoje dum la tago. Sekvas la Gramatikaj Piloloj -- unu antaŭ ĉiu manĝo -- kaj la Literumaj Piloloj, kiujn oni prenas laŭbezone." "Viaj studentoj evidente devas gluti multe da piloloj," komentis Doroteo penseme. "Kiel oni glutas ilin, en pomsaŭco?" "Ne, kara. Ili estas kovritaj per sukero kaj estas rapide kaj facile englutataj. Mi kredas ke la studentoj preferus la pilolojn al studado, kaj certe la piloloj estas multe pli efika metodo. Komprenu, antaŭ ol inventiĝis ĉi Lernejaj Piloloj ni malŝparis multan tempon per studado, tiun tempon ni povas pli bone uzi per atletikado." "Ŝajnas al mi ke la piloloj estas bona1/4o," diris Ombi Ambi, kiu memoris kiel dolorigis lian kapon kiam li estis knabo studado de aritmetiko. "Tiel estas, sinjoro," deklaris la Ŝancelinsekto fervore. "Ili donas al ni avantaĝon kompare kun ĉiuj aliaj kolegioj, ĉar tute sen tempoperdo niaj knaboj plene familiariĝas kun la Greka kaj Latina, Matematiko kaj Geografio, Gramatiko kaj Literaturo. Komprenu, ili neniam bezonas interrompi siajn ludojn por enmensigi la malpli altajn fakojn de lernado." "Tre valora invento, laŭ mi," diris Doroteo, rigardante admire la Sorĉiston, kiu modeste ruĝiĝis pro la laŭdo. "Ni vivas dum epoko de progreso," anoncis Profesoro Ŝancelinsekto, pompe. "Estas pli facile gluti scion ol akiri ĝin perlabore el libroj. Ĉu ne, amikoj?" "Kelkaj uloj glutas kian ajn koncepton," diris Onklino Em, "sed laŭ mi ĉi tio tro similas al engluto de medikamentoj." "Junuloj en kolegio ĉiam devas gluti malagrabla1/4ojn iel," komentis la Sorĉisto, ridetante; "kaj, kiel diras nia Profesoro, tiuj Lernejaj Piloloj montriĝis granda sukceso. Unu tagon dum mi faris ilin mi senintence faligis pilolon, kaj unu el la idoj de Vilĉinjo glutis ĝin. Kelkajn minutojn poste tiu ido ekstaris sur stango kaj deklamis "Sur Ferdeko Brula Staris Knab'" tute sen eĉ unu eraro. Post tio ĝi deklamis "Antaŭiro de l' Brigado", kaj post tio "Ekscelsior'". Sciu, la kokido manĝis Elokvento-Pilolon." Ili nun adiaŭis la Profesoron, kaj dankinte lin pro lia afabla gastigo ili reeniris la ruĝan ĉaregon kaj daŭrigis sian veturon. Ĉapitro 10: Kiel Vivis la Tranĉtondoj Ĉapitro 10 Kiel Vivis la Tranĉtondoj La veturantoj ne kunprenis manĝa1/4ojn ĉar ili sciis ke ili estos bonvenaj kien ajn ili iros en la Lando Oz, kaj ke la popolo manĝigos kaj loĝigos ilin tute vere gastame. Do ĉirkaŭ la tagmezo ili haltis ĉe domo de kultivisto kaj al ili estis donita bonega lunĉo el pano kaj lakto, fruktoj kaj patkukoj kun acera siropo. Post iom da ripozo kaj promenado tra la fruktoĝardenoj kun sia gastiganto -- ronda, gaja kultivisto -- ili eniris la ĉaregon kaj repaŝigis la Segĉevalon laŭlonge de la bela, serpentuma vojo. Estis vojdirektiloj ĉe ĉiuj anguloj, kaj fine ili atingis indikilon sur kiu legeblis: -> UZU ĈI TIUN VOJON AL LA TRANĈTONDOJ Mano ankaŭ indikis la ĝustan direkton, do ili turnis la Segĉevalon laŭ tiu direkto kaj trovis ĝin vere bona vojo sed ŝajne nemulte uzata. "Mi neniam ĝis nun vizitis la Tranĉtondojn," komentis Doroteo. "Nek mi," diris la Kapitana Generalo. "Nek mi," diris la Sorĉisto. "Nek mi," diris Vilĉinjo. "Mi apenaŭ estis ekster la Smeralda Urbo post mia alveno en ĉi tiun landon," aldonis la Vilulo. "Nu, do neniu el ni estis ĉi tie antaŭ nun," krietis la knabineto. "Kiaj povas esti la Tranĉtondoj?" "Tion ni baldaŭ trovos," diris la Sorĉisto, ruze ridante. "Mi aŭdis ke ili estas iom malfortikaj uloj." La domoj de la kultivistoj fariĝis malpli multaj dum ili pluiris, kaj la vojo estis kelkfoje tiel malfacile videbla ke la Segĉevalo malfacile sekvis ĝin. La ĉarego ankaŭ komencis balanciĝi; tiel ke ili devis malrapidi. Post iom laciga veturo ili ekvidis altan muron, blukolorigitan kaj kun palruĝaj ornama1/4oj. Tiu muro estis cirkla, kaj laŭaspekte ĉirkaŭis grandan spacon. Ĝi estis tiel alta ke nur la suproj de la arboj estis videblaj super ĝi. La vojo kondukis al pordeto en la muro, kiu estis fermita kaj riglita. Sur la pordo estis afiŝo kun oraj literoj kiuj legeblis tiel: Ni petas VIZITANTOJN sin MOVI MALRAPIDE kaj ZORGE, kaj eviti TUSADON aŭ fari ian ajn BLOVON aŭ AERMOVIĜON "Strange," diris la Vilulo, laŭtleginte la afiŝon. "Kiuj estas la Tranĉtondoj, do?" "Nu, ili estas paperaj pupoj," respondis Doroteo. "Ĉu vi ne sciis tion?" "Paperaj pupoj! Do ni iru aliloken," diris Onklo Henriko. "Ni ĉiuj estas tro aĝaj por ludado per pupoj, Doroteo." "Sed ĉi tiuj estas diferencaj," deklaris la knabineto. "Ili vivas." "Vivas!" elspiris Onklino Em, miroplene. "Jes. Ni eniru," diris Doroteo. Do ili ĉiuj eliris el la ĉarego, ĉar la pordo en la muro ne estis sufiĉe larĝa por ke ili trairigu la Segĉevalon kaj la ĉaregon. "Restu ĉi tie, Toto!" ordonis Doroteo, "skuante sian fingron je la hundeto. "Vi estas tiel senzorga ke vi eble farus aermoviĝon se mi lasus vin eniri." Toto svingis sian voston kvazaŭ malfeliĉa pro sia postresto; sed li tute ne penis sekvi ilin. La Sorĉisto malriglis la pordon, kiu malfermiĝis eksteren, kaj ili ĉiuj fervore rigardis internen. Tuj interne de la enirejo estis vico de etaj soldatoj, kun uniformoj brilkoloraj kaj paperaj pafiloj sur siaj ŝultroj. Ili estis precize identaj, de unu ekstremo de la vico ĝis la alia, kaj ĉiuj estis tonditaj el papero kaj kunligitaj ĉe la mezoj de siaj korpoj. Kiam la vizitantoj eniris la lokon la Sorĉisto lasis la pordon svingiĝi en sian pozicion, kaj tuj la vico de soldatoj ekfalis, sterniĝante sur siajn dorsojn, kaj kuŝis penante movi sin sur la tero. "Ho, vi!" kriis unu el ili; "pro kio vi batfermis la pordon kaj perblove renversis nin?" "Mi pardonpetas profunde," diris la Sorĉisto, bedaŭroplene. "Mi ne sciis ke vi estas tiel delikataj." "Ni ne estas delikataj!" koleris alia soldato, levante sian kapon de la tero. "Ni estas fortaj kaj sanaj; sed ni ne povas elteni aerblovon." "Ĉu mi helpu vin stariĝi?" demandis Doroteo. "Bonvolu," respondis soldato ĉe unu vicfino. "Sed ege zorge, knabineto." Doroteo zorge starigis la vicon de soldatoj, kiuj unue senpolvigis siajn pentritajn vestojn kaj poste salutis la vizitantojn per siaj paperaj pafiloj. De la flanko estis facile vidi ke la tuta linio estas tondita el papero, kvankam de antaŭe la soldatoj aspektis iom solidaj kaj imponaj. "Mi havas konigan leteron de Princino Ozma al F-ino Tranĉtond," anoncis Doroteo. "Tute bone," diris la finsoldato, kaj li blovis per papera fajfilo kiu pendis ĉirkaŭ lia kolo. Tuj papera soldato en kapitanuniformo venis el papera domo proksima kaj proksimiĝis al la grupo ĉe la enirejo. Li ne estis tre granda, kaj li marŝis iom rigide kaj necerte per siaj paperaj kruroj; sed li havis afablan vizaĝon, kun tre ruĝaj vangoj kaj tre bluaj okuloj, kaj li tiom profunde klinis sin al la fremduloj ke Doroteo ekridis, kaj la venteto el ŝia buŝo preskaŭ renversis la Kapitanon. Li ŝanceliĝis kaj baraktis kaj fine sukcesis resti sur siaj piedoj. "Atentu, Fraŭlino!" li diris, averte. "Vi malobeas la regulojn, sciu, per ridado." "Ho, mi ne sciis tion," ŝi respondis. "Ridi en ĉi tiu loko estas preskaŭ egale danĝere kiel tusi," diris la Kapitano. "Vi devos tre kviete spiri, mi certigas al vi." "Ni penos," promesis la knabino. "Bonvolu, ĉu ni povos renkonti Fraŭlinon Tranĉtondon?" "Vi povos," tuj respondis la Kapitano. "Hodiaŭ estas unu el ŝiaj vizitat-tagoj. Bonvolu sekvi min." Li turnis sin kaj gvidis ilin laŭ pado, kaj dum ili sekvis malrapide, ĉar la papera Kapitano ne moviĝis tre rapide, ili uzis la oportunon ĉirkaŭrigardi ĉi tiun strangan paperan landon. Apud la pado estis paperaj arboj, tuttonditaj tre nete kaj pentritaj brilverde. Kaj malantaŭ la arboj estis vicoj de kartonaj domoj, diverskolore pentritaj kaj plejparte havantaj verdajn fenestrokurtenojn. Kelkaj estis grandaj kaj kelkaj malgrandaj, kaj en la antaŭaj ĝardenoj estis bedoj da paperaj floroj tre naturaspektaj. Super kelkaj el la portikoj paperaj vitoj interplektiĝis, donante komfortan kaj ombran aspekton. Dum la vizitantoj laŭiris la straton multaj paperaj pupoj venis al la pordoj kaj fenestroj de siaj domoj por rigardi ilin scivoleme. Tiuj pupoj estis preskaŭ ĉiuj samaltaj, sed estis diversfasone tonditaj, kelkaj estis dikaj kaj kelkaj maldikaj. La knabinaj pupoj surportis tre multajn belajn kostumojn el silkopapero, tiel ke ili estis tre lanugaj; sed iliaj kapoj kaj manoj ne estis pli dikaj ol la papero el kiu ili konsistis. Kelkaj el la paperaj homoj estis sur la strato, kunmarŝante aŭ grupiĝinte kaj komversaciante, sed tuj kiam ili vidis la fremdulojn ili ŝancelkuris en la domojn laŭeble plej rapide, por eviti danĝeron. "Pardonu ke mi marŝos flanken," komentis la Kapitano, kiam ili proksimiĝis al nekruta monteto. "Mi povos multe pli rapide marŝi tiel kaj ne ŝanceliĝi tiom." "Tute bone," diris Doroteo, "Certe al ni ne gravos kiel vi marŝos." Unuflanke de la strato estis papera pumpilo, kaj papera knabo pumpadis paperan akvon en paperan sitelon. La Flava Kokino hazarde frapetis la knabon per sia flugilo, kaj li ekflugis en la aeron kaj falis en paperan arbon, kie li restis fiksita ĝis la Sorĉisto tre zorge eltiris lin. Samtempe la sitelo ekflugis tra la aero, elverŝante la paperan akvon, dum la papera pumpilo preskaŭ plene fleksiĝis. "Jadi!" diris la Kokino. "Se mi batus per miaj flugiloj mi kredas ke mi renversus la tutan vilaĝon!" "Do ne batu per ili -- mi petegas!" diris la Kapitano. "Fraŭlino Tranĉtond multe malgajus se ŝia vilaĝo estus ruinigita." "Ho, mi estos zorgema," promesis Vilĉinjo. "Ĉu ne ĉiuj ĉi paperaj knabinoj kaj virinoj nomiĝas Fraŭlinoj Tranĉtondoj?" demandis Ombi Ambi. "Neniel," respondis la Kapitano, kiu nun pli bone marŝadis pro sia flankirado. "Ekzistas nur unu Fraŭlino Tranĉtond, kiu estas nia Reĝino, ĉar ŝi faris nin ĉiujn. Ĉi tiuj knabinoj estis Tranĉtondoj, certe, sed ili nomiĝas Emilio kaj Poli kaj Su kaj Lizbeto k.s. Nur la Reĝino nomiĝas Fraŭlino Tranĉtond." "Mi devas diri ke ĉi tiu loko estas pli miriga ol ĉio kion mi antaŭe priaŭdis," komentis Onklino Em. "Mi mem iam ludadis per paperaj pupoj, kaj eltondis ilin; sed mi neniam supozis vidi tia1/4ojn vivantaj." "Ne ŝajnas al mi pli kurioze ol aŭdi kokinojn paroli," respondis Onklo Henriko. "Verŝajne vi vidos multaj kurioza1/4ojn en la Lando Oz, Sinjoro," diris la Sorĉisto. "Sed felando estas ege interesa kiam oni kutimiĝas al surpriziĝo." "Ni alvenis!" vokis la Kapitano, haltante antaŭ dometo. La domo estis el ligno, kaj estis rimarkinde bele planita. En la Smeralda Urbo oni opinius ĝin tre eta loĝejo; sed en ĉi tiu papera vilaĝo ĝi aspektis grandega. Veraj floroj estis en la ĝardeno kaj veraj arboj kreskis apud ĝi. Sur la antaŭa pordo afiŝo diris: F-INO TRANĈTOND. Ĝuste kiam ili atingis la verandon la antaŭa pordo malfermiĝis kaj knabineto staris antaŭ ili. Ŝi aspektis proksimume samaĝa kiel Doroteo, kaj ridetante al siaj vizitantoj ŝi diris, dolĉe: "Bonvenon." Ŝajnas ke la tuta grupo pli facile spiris vidante ke jen vera knabino el karno kaj sango. Ŝi estis tre delikata kaj bela dum ŝi staris tie bonvenigante ilin. Ŝia hararo estis delikate blonda kaj ŝiaj okuloj turkize bluaj. Ŝi havis rozajn vangojn kaj belajn blankajn dentojn. Super sia simpla blanka ĝardenrobo ŝi portis ŝirmveston ornamitan per palruĝaj kaj blankaj kvadratetoj, kaj per unu mano ŝi tenis tondilon. "Ni deziras paroli kun F-ino Tranĉtond, mi petas," diris Doroteo. "Mi estas F-ino Tranĉtond," estis la respondo. "Bon-volu eniri." Ŝi tenis la pordon malferma dum ili ĉiuj eniris belan salonon en kiu estis dis1/4etitaj ĉiaj papereroj -- kelkaj rigidaj, kelkaj maldikaj, kaj kelkaj silkecaj. La folioj kaj pecoj estis ĉiakoloraj. Sur tablo estis farboj kaj brosoj, kaj pluraj tondiloj, diversdimensiaj, diskuŝadis. "Bonvolu sidi," diris F-ino Tranĉtond, forviŝante la papererojn de sur kelkaj el la seĝoj. "Jam de tiom longe neniu vizitas min ke mi ne estas dece preparinta min ilin bonvenigi. Sed certe vi pardonos mian malnetan ĉambron, ĉar ĝi estas mia laborejo." "Ĉu vi faras la multajn paperpupojn?" demandis Doroteo. "Jes; mi eltondas ilin per miaj tondiloj, kaj pentras la vizaĝojn kaj kelkajn el la kostumoj. La laboro estas plaĉa, kaj min feliĉigas kreskigi mian paperan vilaĝon." "Sed kiel estas ke la paperaj pupoj vivas?" demandis Onklino Em. "Miaj unuaj paperaj pupoj ne vivis," diris F-ino Tranĉtond. "Iam mi loĝis proksime al la kastelo de granda Sorĉistino nomata Glinda la Bona, kaj ŝi vidis miajn pupojn kaj diris ke ili estas tre belaj. Mi diris al ŝi ke mi opinias ke mi pli amus ilin se ili vivus, kaj la sekvan tagon la Sorĉistino portis al mi multan magian paperon. 'Ĉi tiu estas viva papero,' ŝi diris, 'kaj ĉiuj pupoj kiujn vi tondos el ĝi estos vivaj, kaj povos pensi kaj paroli. Uzinte la tuton, venu al mi kaj mi donos pli al vi.' "Kompreneble min ĝojigis tiu donaco," pludiris F-ino Tranĉtond, "kaj tuj mi eklaboris kaj faris plurajn paperajn pupojn, kiuj, tuj kiam ili estis eltonditaj, komencis ĉirkaŭmarŝadi kaj paroli al mi. Sed ili estis tiom maldikaj ke mi trovis ke ĉia venteto blovrenversas ilin kaj aĉe disflugigas ilin; do Glinda trovis por mi ĉi tiun solecan lokon, kien oni tre malofte venas. Ŝi konstruis la muron por evitigi forbloviĝon de mia popolo per vento, kaj diris al mi ke mi rajtas konstrui paperan vilaĝon ĉi tie kaj esti ĝia Reĝino. Tial mi venis ĉi tien kaj eklaboris kaj komencis la vilaĝon kiun vi nun vidas. Antaŭ multaj jaroj mi konstruis la unuajn domojn, kaj mi multe okupas min kaj bele kreskigas mian vilaĝon; kaj ne necesas diri al vi ke min multe feliĉigas mia laboro." "Antaŭ multaj jaroj!" kriis Onklino Em. "Nu, kiomaĝa vi estas, infano?" "Mi neniam kalkulas la jarojn," diris F-ino Tranĉtond, ridante. "Komprenu, mi tute ne plenkreskas, mi restas tute sama kiel kiam unue mi venis ĉi tien. Eble mi nun estas eĉ pli aĝa ol vi, sinjorino; sed mi ne certas pri tio." Ili rigardis la belan knabineton mirante, kaj la Sorĉisto demandis: "Kio okazas al via papera vilaĝo kiam pluvas?" "Ne pluvas ĉi tie," respondis F-ino Tranĉtond. "Glinda fortenas ĉiujn pluvojn; do mi neniam bezonas prizorgi malsekajn pupojn. Sed nun, se vi akompanos min, min multe plezurigos montri al vi mian paperan regnon. Kompreneble vi devos malrapide kaj zorge marŝi, kaj tute ne fari venteton." Ili eliris la dometon kaj sekvis sian gvidanton tra la diversaj stratoj de la vilaĝo. Vere ĝi estis miriga loko, se oni pripensas ke ĝi estis tute farita per tondiloj, kaj la vizitantojn ne nur multe interesis sed multe admirigis la lerteco de malgranda F-ino Tranĉtond. En unu loko granda grupo de nekutime belaj paperaj pupoj grupiĝis por saluti sian Reĝinon; estis klare videble ke ili elkore amas sian Reĝinon. Tiuj pupoj marŝadis kaj dancadis antaŭ la vizitantoj, kaj post tio ili ĉiuj gestis per siaj paperaj poŝtukoj kaj kantis laŭ bela ĥoro kanton nomitan "La Flago de Nia Indiĝena Lando". Fine de la kanto ili suprentiris belan paperan flagon sur alta stango, kaj ĉiuj vilaĝanoj ĉirkaŭgrupiĝis por hurai kiel eble plej laŭte -- kvankam kompreneble iliaj voĉoj ne estis tre fortaj. F-ino Tranĉtond estis tuj paroladonta al siaj regatoj responde al tiu patriota kanto, kiam la Vilulo ekternis. Li ĉiam estis tre laŭta kaj forta ternanto, kaj li tiom penis reteni ĉi tiun ternon ke kiam ĝi ekeksplodis la rezulto estis terura. La paperpupoj estis pogrande renversitaj, kaj disflugis kaj disflirtis ĉiudirekten, falante tiel kaj iel kaj pli-malpli ĉifiĝante kaj faldiĝante. Krio pro lamento kaj teruriĝo aŭdiĝis de la dis1/4etita puparo, kaj F-ino Tranĉtond kriis: "Ho ve! ho ve!" kaj ŝi hastis tuj savi sian renversitan popolon. "Ho, Vilulo! Kial vi faris?!" demandis Doroteo riproĉe. "Mi ne povis reteni ĝin -- vere ne povis," protestis la Vilulo, aspektante tre hontoplena. "Kaj mi tute ne supozis ke tia malmulto sufiĉus por renversi tiujn paperajn pupojn." "Malmulto!" diris Doroteo. "Ja estis preskaŭ simile al ciklono en Kansas." Kaj post tio ŝi helpis F-inon Tranĉtondon savi la paperulojn kaj restarigi ilin. Ankaŭ du el la kartonaj domoj estis renversitaj, kaj la Reĝineto diris ke ŝi devos ripari ilin kaj reglui ilin antaŭ ol oni denove povos loĝi en ili. Kaj nun, timante ke ili pli difektos la fragilajn paperulojn, ili decidis foriri. Sed unue ili dankis F-inon Tranĉtondon pro ŝiaj afableco kaj ĝentileco. "Ĉiu amiko de Princino Ozma estas ĉiam bonvena ĉi tie -- se li ne ternas," diris la Reĝino, severe rigardante la Vilulon, kiu honte klinis sian kapon. "Al mi plaĉas ke vizitantoj admiras mian mirindan vilaĝon, kaj mi esperas ke vi revenos." F-ino Tranĉtond mem kondukis ilin al la pordo en la muro, kaj dum ili trairis la straton la paperaj pupoj elrigardetis duontime tra la pordoj kaj fenestroj. Eble ili neniam forgesos la teruran ternon de la Vilulo, kaj mi certas ke ili ĝojis vidi la viandulojn foriri. Ĉapitro 11: Kiel La Generalo Renkontis la Unuan kaj Plejantaŭan Ĉapitro 11 Kiel La Generalo Renkontis la Unuan kaj Plejantaŭan Forirante de la Grumblemloj Generalo Guf devis retransiri la Krispetan Landon, kaj li ne trovis tion plaĉa ago. Eble ke li spertis eltiron de sia barbo, haron post haro, kaj uziĝon kiel pinglokuseneto por naive amuzi bonhumoran karceriston ne plibonigis la kvaliton de la temperamento de Guf, ĉar la maljuna Knomo furiozis furioze memorante siajn fispertojn, kaj li 1/4uris venĝi sin pro la Grumblemloj uzinte ilin siacele kaj konkerinte Ozon. Li pluiris tiel furioze ĝis li atingis la mezon de la Krispeta Lando. Tie li marmalsaniĝis, kaj dum la tuta cetero de la marŝado tiu Knomaĉo estis preskaŭ tiom mizera kiom li meritis. Neniu rajtas diri ke Guf ne estis kuraĝa, ĉar li firme decidis viziti tiujn danĝerulojn la Fanfasmoj, kiuj loĝis sur la plejsupro de la timegata Monto de Fanfasmio. La Fanfasmoj estis Erboj, kaj ilin tiom timegis kaj mortipovuloj kaj nemortipovuloj ke jam de plurmil jaroj neniu proksimiĝas al ilia monta hejmo. Tamen Generalo Guf esperis instigi ilin alianciĝi al lia proponata milito kontraŭ la bona kaj feliĉa popolo de Oz. Guf tute bone sciis ke la Fanfasmoj estos preskaŭ tiel danĝeraj por la Knomoj kiel por la Ozuloj, sed li opiniis sin tiom lerta ke li kredis povi manipuli tiujn strangulojn kaj obeigi ilin. Kaj tute ne estis dubeble ke se li povos akiri la servojn de la Fanfasmoj ilia grandega potenco, kombinita kun la forto de la Grumblemloj kaj la ruzeco de la Kapricloj nepre okazigos la pereon de la Lando Oz. Do la maljuna Knomo grimpis la antaŭmontetojn kaj tretis laŭlonge de la sovaĝaj montaj padoj ĝis atingi la grandan abismon kiu ĉirkaŭis la Monton de Fanfasmio kaj indikis la limon de la regno de la Fanfasmoj. Tiu abismo estis ĉirkaŭ trionvoje sur la montoflanko, kaj ĝi estis plenplena per ruĝardanta fandita lafo, en kiu naĝis fajroserpentoj kaj venenaj salamandroj. La varmego de tiu maso kaj ĝia venena odoro estis ambaŭ tiel netolereblaj ke eĉ birdoj hezitemis transflugi la abismon, kaj preferis ĉirkaŭiri. Ĉiuj viva1/4oj tenis sin for de la monto. Nu, Guf aŭdis, dum sia longa vivo, multajn rakontojn pri tiuj timegataj Fanfasmoj; do li aŭdis pri tiu bariero el fandita lafo, kaj ankaŭ li informiĝis ke estas mallarĝa ponto trans ĝin ĉe unu loko. Do li marŝis laŭlonge de la rando ĝis li trovis la ponton. Ĝi konsistis el unusola arka1/4o el griza ŝtono, kaj kuŝanta sternite sur tiu ponto estis skarlata Aligatoro, laŭŝajne profunde dormanta. Kiam Guf stumblis sur la rokoj proksimiĝante al la ponto la besto malfermis siajn okulojn, kaj el ili flametoj disiris ĉiudirekten, kaj rigardinte la entrudiĝanton tre fie la skarlata Aligatoro refermis siajn okulojn kaj kuŝis senmove. Guf vidis ke ne estas spaco por ke li pasu la Aligatoron sur la mallarĝa ponto, do li vokis al ĝi: "Bonan matenon, amiko. Mi ne volas rapidigi vin, sed bonvolu diri al mi ĉu vi malsupreniras aŭ supreniras." "Nek, nek" diretis la Aligatoro, kunklakante siajn makzelojn. La Generalo hezitis. "Ĉu verŝajne vi restos tie dumlonge?" li demandis. "Kelkcent jarojn, eble pli," diris la Aligatoro. Guf milde frotis la ekstremon de sia nazo kaj penis pensi kion fari. "Ĉu vi scias ĉu aŭ ne la Unua Plejantaŭa Fanfasmo de Fanfasmio estas hejme?" li post nelonge demandis. "Verŝajne, ĉar li ĉiam estas hejme," respondis la Aligatoro. "Ha; kiu alvenas laŭlonge de la monto?" demandis la Knomo, supren rigardante. La Aligatoro turnis sin por transrigardi sian ŝultron, kaj tuj Guf kuris al la ponto kaj saltis trans la dorson de la sentinelo antaŭ ol ĝi povis returni sin. La skarlata monstro penis ekkapti la maldekstran piedojn de la Knomo, sed maltrafis je ĝuste du centimetroj. "Ha!" ridis la Generalo, kiu jam estis sur la montopado. "Mi trompis vin tiufoje." "Tiel estas; kaj eble vi trompis vin mem ," respondis la Aligatoro. "Supreniru la monton, se vi aŭdacas, kaj trovu kion faros al vi la Unua kaj Plejantaŭa!" "Jes ja," deklaris Guf, kuraĝe; kaj li eklaŭiris la padon. Unue la sceno estis sufiĉe sovaĝa, sed iom post iom ĝi fariĝis daŭre pli teruraspekta. Ĉiuj rokoj havis formon de teroruloj kaj eĉ la trunkoj de la arboj estis torditaj kaj volvitaj kvazaŭ serpentoj. Subite aperis antaŭ la Knomo viro kun striga kapo. Lia korpo estis harkovrita, kiel de simiego, kaj lia sola vesto estis skarlata skarpo tordita ĉirkaŭ lia talio. Li portis grandegan klabon kaj liaj rondaj strigokuloj palpebrumis feroce je la entrudiĝanto. "Kion vi faras ĉi tie?" li ferocdemandis, minacante Gufon per sia klabo. "Mi venis renkonti la Unuan kaj Plejantaŭan Fanfasmon de Fanfasmio," respondis la Genralo, al kiu ne plaĉis la rigardmaniero de la ulo tamen malgraŭe li ne timis. "Ha! Vi renkontos lin!" la viro diris, malestime ridante. "La Unua kaj Plejantaŭa decidos kiel plej bone puni vin." "Min li ne punos," respondis Guf, trankvile, "ĉar mi venis nekutime favore komplezi lin kaj lian popolon. Gvidu, knabo, konduku min rekte al via mastro." La strigviro levis sian klabon laŭ minaca gesto. "Se vi provos eskapi," li diris, "evitu -- " Sed nun la Generalo interrompis lin. "Ĉesigu la minacojn," diris li, "kaj ne impertinentu, alie mi severe punigos vin. Gvidu kaj silentu!" Tiu Guf vere estis lerta fripono, kaj estas domaĝe ke li tiom fiis, ĉar boncele li povus multon efektivigi. Li komprenis ke li ja metis sin en danĝeran pozicion per sia veno al tiu terura monto, sed li ankaŭ sciis ke se li montros timon li perdiĝos. Do li adoptis aŭdacan sintenon kiel plej bonan defendilon. La saĝeco de tiu plano baldaŭ evidentiĝis, ĉar la Fanfasmo kun la strigokapo turns sin kaj kondukis lin supren laŭ la monto. Ĉe la plejsupro estis ebena1/4o, sur kiu estis amasoj da rokoj kiuj unuarigarde aspektis solidaj. Sed pli atente rigardante Guf rimarkis ke tiuj rokamasoj estas loĝejoj, ĉar ĉiu havas aperturon. Tute neniu persono videblis ekster la rokaj kabanoj. Ĉie estis nur silento. La strigulo gvidis lin inter la loĝejaroj al unu staranta en la centro. Ĝi aspektis nek pli bona nek pli malbona ol iu el la aliaj. Ekster la enirejo de tiu rokamaso la gvidanto akre muĝis sonon similan al "Li-aŭ-a!" Subite saltis el la enirejo alia harkovrito. Tiu surhavis ursokapon. En sia mano li portis grandan latunan ringon. Li gapis la fremdulon klare surprizite. "Kial vi kaptis tiun stultan vagiston kaj kondukis lin ĉi tien?" li demandis, parolante al la strigulo. "Mi ne kaptis lin," estis la respondo. "Li pasis la skarlatan Aligatoron kaj venis ĉi tien libervole kaj volonte." La Unua kaj Plejantaŭa rigardis la Generalon. "Ĉu do vin enuigas la vivo?" li demandis. "Tute ne," respondis Guf. "Mi estas Knomo, kaj Ĉefgeneralo de la granda Knomarmeo de Reĝo Rokato la Ruĝa. Mi devenas de longviva gento, kaj mi diru ke mi anticipas ankoraŭ tre longe vivi. Sidiĝu, Fanfasmoj -- se vi sukcesos trovi sidlokon en ĉi tiu sovaĝejo -- kaj aŭskultu kion mi diros." Malgraŭ siaj scio kaj kuraĝo Generalo Guf ne sciis ke la rigida gapo de la ursokuloj legas liajn plej internajn pensojn tiel klare kiel se ili estus vortigitaj. Li ne sciis ke tiuj malestimataj rokamasoj de la Fanfasmoj estas nur okultrompa1/4oj, nek li povis diveni ke li staras en la mezo de unu el la plej grandiozaj kaj luksaj urboj kiujn iam ajn konstruis magio. Li vidis nur dezertan amason da rokoj, harkovritan viron kun strigokapo kaj alian kun ursokapo. La sorĉado uzata de la Fanfasmoj ne permesis ke li vidu pli. Subite la Unua kaj Plejantaŭa svingis sian latunan ringon kaj kaptis Gufon per la kolo uzante ĝin. Tujtuje, antaŭ ol la Generalo povis koncepti kio okazas al li, li tiriĝis en la rokan kabanon. Tie liaj okuloj ankoraŭ blindis pri la realo kaj li perceptis nur malfortan lumon, per kiu la kabano aspektis same kruda kaj pruda kiel ekstere. Tamen li ricevis kuriozan impreson ke multaj brilantaj okuloj gapas lin kaj ke li staras en vasta kaj larĝega halo. La Unua kaj Plejantaŭa nun ridis malamuze kaj liberigis sian kaptiton. "Se vi havas ion interesan direblan," li komentis, "parolu, antaŭ ol mi strangolos vin." Do Guf parolis. Li penis ne atenti la strangan susuran sonon kiun li aŭdas, kvazaŭ nevidebla homamaso proksimiĝas por aŭskulti liajn vortojn. Sed liaj okuloj povis vidi nur la ferocan ursoviron, kaj al li li direktis sian parolon. Unue li rakontis planon konkeri la Landon Oz kaj rabi de la lando ĝiajn riĉojn kaj sklavigi ĝian popolon, kiu, ĉar ĝi konsistas el feoj, ne estas mortigebla. Rakontinte ĉion ĉi, kaj pri la tunelo kiun konstruas la Reĝo de la Knomoj, li diris ke li venis peti la Unuan kaj Plejantaŭan alianciĝi kun la Knomoj, kun lia bando da teruraj militistoj, kaj helpi ilin venki la Ozpopolon. La Generalo parolis tre fervore kaj impone, sed kiam li finis la ursoviro komencis ridi kvazaŭ multe amuzite, kaj lian ridon kvazaŭ eĥis ĥoro da amuziĝo de nevidata aro. Tiam, unuafoje, Guf komencis senti iom da maltrankvilo. "Kiuj aliaj promesis helpi vin?" fine demandis la Unua kaj Plejantaŭa. "La Kapricloj," respondis la Generalo. Denove la ursokapa Fanfasmo ridis. "Ĉu aliaj?" li demandis. "Nur la Grumblemloj," diris Guf. Tiu respondo denove ridegigis la Unuan kaj Plejantaŭan. "Kiun parton de la raba1/4oj mi ricevos?" estis la sekva demando. "Kion ajn vi deziras, escepte de la Magia Zono de Reĝo Rokato." Aŭdinte tion la Fanfasmo ekridegis laŭte, kaj eĥis la nevidata ĥoro, kaj la ursoviro ŝajnis tiom amuzita ke li eĉ ruliĝis sur la tero kaj kriis gaje. "Ho, tiuj blindaj stultaj Knomoj!" li diris. "Kiom grandaj ili vidas sin, kaj kiom malgrandaj efektive ili estas!" Subite li stariĝis kaj kaptis la kolon de Guf per unu harkovrita mano, trenante lin el la kabano eksteren. Tie li faris kuriozan lamentan krion kaj, kvazaŭ responde, el ĉiuj rokaj kabanoj sur la montosupro venis arego da Fanfasmoj, ĉiuj kun harkovritaj korpoj, sed kun kapoj de diversaj bestoj, birdoj kaj reptilioj. Ĉiuj estis ferocaj kaj fiaspektaj laŭ la trompitaj okuloj de la Knomo, kaj Guf ne povis reteni tremon pro naŭzo dum li rigardis ilin. La Unua kaj Plejantaŭa malrapide levis siajn brakojn, kaj tujtuje lia harkovrita haŭto falis de li kaj li ekaperis antaŭ la miranta Knomo aspektante bela virino, vestita per trenata robo el palruĝa gazo. En ŝia malhela hararo estis interplektitaj floroj, kaj ŝia vizaĝo estis nobla kaj trankvila. Sammomente la tuta bando da Fanfasmoj transformiĝis en aron da hurlantaj lupoj, kurante tien kaj reen dum ili minacis montrante siajn hidajn flavajn pikodentojn. La virino nun levis siajn brakojn, same kiel agis la viro-urso, kaj tujtuje la lupoj fariĝis rampantaj lacertoj, dum ŝi mem ŝanĝis sin en gigantan papilion. Guf havis nur sufiĉan tempon por krii timoplene kaj retropaŝi por eviti la lacertojn kiam nova transformiĝo okazis, kaj ĉiuj tuj reakiris la formojn kiujn ili unue havis. Post tio, la Unua kaj Plejantaŭa, kiu rehavis sian harkovritan korpon kaj ursan kapon, turnis sin al la Knomo kaj demandis: "Ĉu ankoraŭ vi postulas nian helpon?" "Eĉ pli ol antaŭe," respondis la Generalo firme. "Do diru al mi: kion vi povas proponi al la Fanfasmoj kiun ili ne jam havas?" demandis la Unua kaj Plejantaŭa. Guf hezitis. Li vere ne sciis kion diri. La multe prifierata Magia Zono de la Reĝo de la Knomoj ŝajnis mizera kompare kun la mirigaj magiaj povoj de tiu popolo. Oron, juvelojn kaj slavojn ili povus akiri por si laŭ kia ajn dezirata kvanto sen speciala peno. Li sentis ke li traktas kun potencoj multe superaj al li. Nur unu argumento eble influus la Fanfasmojn, kiuj estis fioplenaj uloj. Permesu ke mi atentigu vin pri la superba ĝojo okazanta kiam oni malfeliĉigas feliĉulojn," diris li fine. "Pripensu la plezuron kiu rezultas kiam oni detruas senkulpajn kaj sennocajn homojn". "Ha! vi respondis," kriis la Unua kaj Plejantaŭa. "Nur pro tio ni helpos vin. Hejmeniru kaj diru al via kripla reĝo ke tuj kiam li finos sian tunelon la Fanfasmoj akompanos lin kaj gvidos liajn legiojn konkerante Ozon. Nur la mortiga dezerto delonge malhelpas nin detrui Ozon, kaj via subtera tunelo estas lerta ideo. Hejmeniru kaj pretiĝu sciante ke ni venos!" Guf multe ĝojis pro la permeso foriri kun tiu promeso. La strigulo regvidis lin malsupren laŭ la monta vojo kaj ordonis al la skarlata Aligatoro ke ĝi forrampu kaj lasu la Knomon transiri la ponton sekure. Post la foriro de la vizitanto brila kaj belega urbo ekaperis sur la montosupro, klare videbla por la okuloj de la buntvestita arego da Fanfasmoj kiuj loĝis tie. Kaj la Unua kaj Plejantaŭa, bele vestita, diris ĉi tiujn vortojn al la aliaj: "Jam delonge estas ĝusta tempo ke ni eliru en la mondon kaj portu malfeliĉon kaj ĉagrenon al ĝia popolo. De tro longe ni restas solaj sur ĉi tiu montosupro, ĉar dum ni tiel apartigas nin multaj nacioj fariĝas feliĉaj kaj prosperaj, kaj la ĉefa ĝojo de la Fanfasma gento estas detruado de feliĉeco. Do mi opinias ke estas bonfortune ke tiu mesaĝisto de la Knomoj 1/4us venis inter nin, memorigante al ni ke oportuno venis por ke ni kaŭzu embarasojn. Ni uzos la tunelon de Reĝo Rokato por konkeri la Landon Oz. Poste ni detruos la Kapriclojn, la Grumblemlojn kaj la Knomojn, kaj post tio ni eliros ruinigi kaj ĝeni kaj lamentigi la tutan mondon." La arego da fiaj Fanfasmoj fervore aplaŭdis tiun planon, kiun ili plene aprobis. Oni diris al mi ke la Erboj estas la plej potencaj kaj senkompataj el ĉiuj fispiritoj, kaj la Fanfasmoj de Fanfasmio apartenas al la Erba gento. Ĉapitro 12: Kiel Ili Kunmetis la Peclojn Ĉapitro 12 Kiel Ili Kunmetis la Peclojn Doroteo kaj ŝiaj kunveturantoj forrajdis de la Tranĉtonda vilaĝo kaj sekvis la neklaran padon ĝis la afiŝofosto. Tie ili reprenis la ĉefvojon kaj pluveturis plezure tra la bela kultivlando. Je la vesperiĝo ili haltis ĉe loĝejo kie oni ĝoje bonvenigis ilin kaj donis al ili multajn manĝa1/4ojn kaj bonajn litojn por la nokto. Frue la sekvan matenon, tamen, ili leviĝis fervoraj komenci, kaj post bona matenmanĝo ili adiaŭis sian gastiginton kaj grimpis en la ruĝan ĉaregon al kiu la Segĉevalo restis jungita dum la tuta nokto. Ĉar li konsistis el ligno, tiu ĉevalo neniam laciĝis nek deziris kuŝiĝi. Doroteo ne estis tute certa ĉu aŭ ne li kelkfoje dormas, sed estis certe ke li neniam dormis kiam ĉeestis vidanto. La vetero ĉiam estas agrabla en Oz, kaj ĉimatene la aero estis frideta kaj refreŝiga kaj la sunlumo brila kaj tre plaĉa. Post ĉirkaŭ horo ili atingis lokon kie alia vojo branĉiĝis. Estis afiŝfosto tie kiu diris: -> ĈIVOJE AL PECKUNPUZLIO "Ho, ĉi tie ni flankeniru," diris Doroteo, rigardante la afiŝon. "Kion! Ĉu ni iru al Peckunpuzlio?" demandis la Kapitana Ĝeneralo. "Jes; Ozma opiniis ke ni ĝuos la Peclojn. Laŭdire ili multe distras," ŝi respondis. "Neniu suspektus tion per ilia nomo," diris Onklino Em. "Do kiuj ili estas? Pli da papera1/4oj?" "Mi kredas ke ne," respondis Doroteo, ridante; "sed mi ne scias 'zakte, Onklino Em, kio ili estas. Ni sciiĝos alveninte." "Eble scias la Sorĉisto," proponis Onklo Henriko. "Ne; mi neniam antaŭe estis tie," diris la Sorĉisto. "Sed ofte mi aŭdis pri Peckunpuzlio kaj la Pecloj, kiujn oni diras la plej kuriozaj uloj en la tuta Lando Oz." "Kiumaniere?" demandis la Vilulo. "Pri tio mi tute ne scias," diris la Sorĉisto. Ĝuste tiam, dum ili veturis laŭlonge de la bela verda vojeto cele Peckunpuzlion, ili ekvidis kanguruon sidantan apud la vojo. La povra besto kovradis sian vizaĝon per ambaŭ antaŭaj piedoj kaj ploradis tiel amare ke la larmoj fluis laŭ ĝiaj vangoj farante du rojetojn kaj gutis trans la vojon, kie ili faris lageton en kaveta1/4o. La Segĉevalo ekhaltis vidante tiun kompatinda1/4on, kaj Doroteo kriis, preta simpatii: "Kio estas, Kanguruo?" "Buu-huu! Buu-huu!" ploris la kanguruo; "mi perdis m -- m -- m -- Ho, buu-huu! Buu-huu! -- " "Povrulino," diris la Sorĉisto, "ŝi perdis sian mastron. Verŝajne sian edzon, kaj li mortis." "Ne, ne, ne!" plorĝemis la kanguruo. "Ne tion. Mi perdis m -- m -- Ho, buu-huu! Buu-huu!" "Mi scias," diris la Vilulo; "ŝi perdis sian memoron." "Ne; mi perdis m -- m -- m -- Buu-huu! M -- m -- Ho, Buu-huu!" kaj la kanguruo ploris eĉ pli forte ol antaŭe. "Sendube sian meblon," proponis Onklino Em. "Aŭ sian meĉon," proponis Onklo Henriko. "Mi perdis mi -- miajn -- miajn mufojn!" diris la kanguruo, finfine sukcesante diri la vortojn. "Ho!" kriis la Flava Kokino, gakante pro trankviliĝo. "Kial vi ne jam diris?" "Buu-huu! Mi-mi-ne povis," respondis la kanguruo. "Sed atendu," diris Doroteo, "vi ne bezonas mufojn en ĉi tia varma vetero." "Jes ja," respondis la besto, ĉesigante sian ploron kaj prenante siajn piedojn for de sia vizaĝo por rigardi la knabineton riproĉe. "Miaj manoj tute bruliĝos pro la suno kaj nigriĝos sen miaj mufoj, kaj de tiom longe mi surportas ilin ke verŝajne mi malvarmumos sen ili." "Absurde!" diris Doroteo. "Neniam mi aŭdis pri kanguruo kun mufoj." "Ĉu vere?" demandis la besto, kvazaŭ surprizite. "Neniam!" ripetis la knabino. "Kaj verŝajne vi malsanigos vin se vi ne ĉesos plori. Kie vi loĝas?" "Ĉirkaŭ kvin kilometrojn preter Peckunpuzlio," estis la respondo. "Avinjo Tariki faris por mi la mufojn, kaj ŝi estas Peclo." "Nu, plej bone estos ke vi reiru hejmen nun, kaj eble la oldulino faros novajn por vi," proponis Doroteo. "Ni estas survoje al Peckunpuzlio, kaj vi rajtos saltadi apud ni." Do ili pluveturis, kaj la kanguruo saltadis apud la ruĝa ĉarego kaj laŭŝajne plene forgesis rapide sian perdon. Post kelka tempo la Sorĉisto diris al la besto: "Ĉu la Pecloj estas afablaj?" "Ho, tre afablaj," respondis la kanguruo; "afablaj, kiam ili estas ĝuste kunmetitaj. Sed kelkfoje ili aĉe disiĝas kaj intermiksiĝas, kaj tiam oni tute neniel povas manipuli ilin." "Kion signifas ke ili disiĝas?" demandis Doroteo. "Nu, ili konsistas el tre multaj pecetoj," klarigis la kanguruo; "kaj kiam ajn venas fremdulo proksimen ili emas disfali kaj disiĝi. Tiam ili aĉe intermiksiĝas, kaj estas tre granda enigmo kiam oni penas rekunigi ilin." "Kiu kutime rekunmetas ilin?" demandis Ombi Ambi. "Kiu ajn povas kunkompari la pecojn. Kelkfoje mi mem kunmetas Avinjon Tariki, ĉar mi tiel bone konas ŝin ke mi rekonas ĉiun pecon de ŝi. Tiam, plene kunmetite, ŝi trikas por mi, kaj tiel ŝi faris miajn mufojn. Sed necesis pasigi tre multajn tagojn per trikado, kaj mi devis kunmeti Avinjon tre multfoje, ĉar kiam ajn mi proksimiĝis ŝi disigis sin." "Ŝajnas al mi ke ŝi kutimiĝus al via alveno kaj ne plu timus," diris Doroteo. "Ŝi ne timas," respondis la kanguruo. "Ili tute ne timas, kiam ili estas kunmetitaj, kaj kutime ili estas tre gajaj kaj agrablaj. Nur ke ili kutimas disigi sin, kaj se ili ne farus tion ili ne estus Pecloj." La veturantoj pripensis tion tre serioze dum kelka tempo, dum la Segĉevalo pluportis ilin rapide antaŭen. Onklino Em komentis: "Mi ne komprenas kiel utilos viziti tiujn Peclojn. Se ni trovos ilin disiĝintaj, ni nur povos kunbrosi ilin, kaj poste pluveturi." "Ho, mi opinias ke ni pluveturu," respondis Doroteo. "Mi komencas malsati, kaj ni devos lunĉi en Peckunpuzlio. Eble la manĝa1/4o ne estos tiom disigita kiom la homoj." "Vi trovos multan manĝa1/4on tie," deklaris la kanguruo, saltante alten ĉar la Segĉevalo tre rapide kuris; "kaj ili ankaŭ havas tre bonan kuiriston, se vi sukcesos kunmeti lin. Jen la urbo -- tuj antaŭ ni!" Ili antaŭen rigardis kaj vidis grupon de tre belaj domoj starantaj en verda kampo iom for de la ĉefvojo. "Kelkaj Manĝtuloj venis ĉi tien antaŭ kelkaj tagoj kaj kunmetis aron da homoj," diris la kanguruo. "Mi kredas ke ili plu kunestas, kaj se vi iros tre softe, tute sen fari bruon, eble ili ne disiĝos." "Ni provu," proponis la Sorĉisto. Do ili haltigis la Segĉevalon kaj eliris la ĉaregon, kaj, adiaŭinte la kanguruon, kiu forsaltis hejmen, ili eniris la kampon kaj tre zorgoplene proksimiĝis la grupon de domoj. Tiel silente ili moviĝis ke baldaŭ ili vidis tra la fenestroj de la domoj homojn ĉirkaŭiradi, dum aliaj iris tien kaj tien en la kortoj inter la konstrua1/4oj. De for ili aspektis sufiĉe similaj al aliaj homoj, kaj ŝajne ili ne rimarkis la grupon tiel senbrue alproksimiĝantan. Ili jam preskaŭ atingis la plej proksiman domon kiam Toto vidis grandan skarabon transiri la padon kaj bojis laŭte je ĝi. Tuj sovaĝa bruo aŭdiĝis de la domoj kaj kortoj. Doroteo sentis ke sonas kiel subita hajloŝtormo, kaj la vizitantoj, sciante ke zorgatento ne plu necesas, antaŭen rapidis por vidi kio okazis. Post la bruo intensa silento regis en la urbo. La fremduloj eniris la unuan domon atingitan, kiu ankaŭ estis la plej granda, kaj trovis la plankon kovrita de pecoj de la homoj loĝantaj tie. Ili aspektis multe kiel ligneroj zorge pentritaj, kaj estis kun ĉiaj kuriozaj kaj fantaziaj formoj, neniuj du eroj eĉ iomete intersimilis. Ili prenis kelkajn el tiuj pecoj kaj atente rigardis ilin. Sur unu kiun Doroteo rigardis estis okulo, kiu rigardis ŝin agrable sed kun esprimo de interesiĝo, kvazaŭ demandante al si kion ŝi faros per ĝi. Tre proksime ŝi trovis kaj prenis nazon, kaj komparante la du pecojn ŝi trovis ke ili estas parto de vizaĝo. "Se mi povus trovi la buŝon," ŝi diris, "ĉi tiu Peclo eble povus paroli, kaj diri al ni kion ni sekve faru." "Do ni trovu ĝin," respondis la Sorĉisto, kaj ili ĉiuj kaŭris sur siaj manoj kaj genuoj kaj komencis ekzameni la disajn erojn. "Mi trovis ĝin!" kriis la Vilulo, kaj kuris al Doroteo kun kuriozforma peco sur kiu estis buŝo. Sed kiam ili provis konekti ĝin al la okulo kaj nazo ili trovis ke la partoj ne kongruas. "Tiu buŝo apartenas al alia persono," diris Doroteo. "Vidu, ni bezonas kurbon tie kaj pinton tie, por ke ĝi kongruu kun la vizaĝo." "Nu, nepre ĝi estas ĉi tie, ie," deklaris la Sorĉisto; "do se ni sufiĉe longe serĉos ni trovos ĝin." Doroteo alkonektis orelon, post tio, kaj la orelo havis ereton da ruĝa hararo super si. Do dum la aliaj serĉis la buŝon ŝi serĉis pecojn kun ruĝa hararo, kaj trovis plurajn el ili kiuj, konektite al la aliaj pecoj, formis la supron de virkapo. Ŝi ankaŭ jam trovis la alian okulon kaj la orelon kiam Ombi Ambi en fora angulo trovis la buŝon. Kiam la vizaĝo estis tiel kompletigita ĉiuj partoj konektiĝis mirinde nete. "Nu, estas kvazaŭ bildenigmo!" krietis la knabineto. "Ni trovu lian ceteron, kaj tute kompletigu lin." "Kia estas lia cetero?" demandis la Sorĉisto. "Jen kelkaj pecoj de bluaj kruroj kaj verdaj brakoj, sed mi ne scias ĉu aŭ ne liaj." "Serĉu blankan ĉemizon kaj blankan ŝirmveston," diris la 1/4us kunmetita kapo, parolante per iom fadeca voĉo. "Mi estas la kuiristo." "Ho, dankon," diris Doroteo. "Oportune ni komencis vin la unuan, ĉar mi malsatas, kaj vi povos kuiri ian manĝa1/4on por ni dum ni kunkonektos la aliajn ulojn." Nun ne estis tre malfacile, ĉar ili scietis iom pri kiel estis vestita la viro, trovi la aliajn pecojn liajn, kaj ĉar ili ĉiuj nun prilaboris la kuiriston, provante pecon post peco por trovi ĉu ĝi konektiĝas, ili fine kompletigis la kuiriston. Finite li profunde klinis sin antaŭ ili kaj diris: "Mi tuj iros en la kuirejon kaj preparos vian manĝon. Vi trovos ke estos iom malfacile kunmeti ĉiujn Peclojn, do mi konsilas ke vi komencu per la Lordo Alta Ĉiglevic, kies antaŭnomo estas Larry. Li estas kalva dikulo kaj vestita per blua mantelo kaj malbunta pantalono. Mankas peco el lia maldekstra genuo, ĝi perdiĝis antaŭ multaj jaroj kiam li disigis sin tro senzorge. Tial li lamas iomete, sed li tre bone sukcesas per duona genuo. Ĉar li estas la ĉefulo en ĉi tiu urbo Peckunpuzlio, li povos bonvenigi vin kaj helpi vin pri la aliaj. Do estos plej bone ke vi prilaboru lin dum mi pretigos vian manĝon." "Ni faros tion," diris la Sorĉisto; "kaj grandan dankon, kuiristo, pro la sugesto." Onklino Em la unua trovis pecon de la Lordo Alta Ĉiglevic. "Ŝajnas al mi malsaĝa tempoperdo, tiu kunmetado de homoj," ŝi komentis; "sed ĉar nenio estos farebla antaŭ ol finpretiĝos la manĝo ni bone faros netigante la lokon. Jen, Henriko, okupu vin per serĉo je la kalva kapo de Larry. Mi havas lian palruĝan veŝton tute certe." Ili laboris fervore interesite, kaj Vilĉinjo montriĝis granda helpo por ili. La Flava Kokino havis akrevidajn okulojn kaj povis proksimigi sian kapon al la diversaj disfalintaj pecoj. Ŝi ekzamenadis la Lordon Altan Ĉiglevic por vidi kia peco de li nun bezoniĝas, kaj poste serĉadis ĝis trovi ĝin. Do antaŭ la forpaso de unu horo olda Larry staris kompleta antaŭ ili. "Mi gratulas vin, amikoj miaj," li diris, parolante per feliĉa voĉo. "Vi certe estas la plej lertaj vizitintoj niaj. Mi neniam kompletiĝis tiel rapide dum mia tuta vivo. Oni kutime opinias min profunda enigmo." "Nu," diris Doroteo, "iam estis bildenigma furoro en Kansas, do mi havas iom da sperto pri enigmosolvado. Sed la bildoj estis plataj