La Celo L A C E L O Ofte oni pensas pri la demando: kio estas la celo de la vivo, kial oni naskigxas kaj kial oni mortas. Specife, kiel oni plej bone pasigas la vivo inter naskigxo kaj morto kaj iam mi renkontis homon kiu sciis kion mi devas fari: "Plibonigu vian personecon kaj cxiu sukcesos." Ar- noldo estis modesta homo kiu laboris kaj tage kaj nokte por helpi al- iajn homojn atingi tion celon. Preskaux memkompreneble li cxiam ripet- is al mi kaj per vortoj kaj per sia ekzemplo la mesagxon: La celo est- as atingebla sed gxi havas prezon. La prezo estas alta sed tamen indas pro la atingota celo. Oni investas hodiaux milojn sed oni ricevos mor- gaux milionojn. Per dura laboro oni atingas pli kaj pli altajn nivel- ojn de la vivo kaj iam oni povas gxui eternan felicxecon, ne nur gxis la morto sed ankaux en la venonta vivo. Kio tauxgas la nun-posedita mono se oni en la venonta pro malgxusta hodiauxa agadmaniero havos nenion. Arnoldo pli kaj pli klarigis al mi aferojn pri kiuj mi ne sciis kaj mi devas konstati, ke li oferis multon da sia tempo por mi. Finfine mi lasis mian adreson cxe li kaj dankis por lia gastameco. Post du semajnojn mi ricevis alvokon. Kiel mi fartas, kion mi faras, kiel mia ekzameno sukcesis kaj tiel plu. Arnoldo ne forgesis min kaj atentigis min, ke sxangxi vivon gravas por mi. Mi devis konfesis, ke mi nur malbone trapasis la ekzamenon. Per plibonigo de mia personeco, li klarigis, ankaux la lernado pli bone sukcesus. Plue la profesoroj - malkonscie - ne nur mezuras la fakan kvalikon sed ankaux la person- econ. Multaj homoj ne scias pri tio. Tial ili suferas tutvive je la samaj problemoj. Sed li scias vojon por helpi min. Komencigxas nova kurso pri komunikada tekniko kaj memkomprenado. Tiu kurso, li klarig- is, donas sekretan scion al la lernantoj, kiun registaroj kaj auxtor- itatoj cxiulande volas subpremi. Scion de kiu oni povas multe profiti kaj kiu estas la unua sxtupo al forigi cxiujn problemojn. Finfine mi akceptis la inviton kaj ankaux komprenis, ke bona kurso havas bonan preson. Multkoste, mi tiam pensis, sed malplikoste ol la pli altnivel- aj kursoj, mi hodiaux scias. Tiel mi venis, subskribis kaj pagis. Je la kurso mi cxefe komprenis ke mi sciis nenion. Nenion pri la vera vivo, nenion pri la kasxita vereco, kion oni nun malkasxis je granda malkovro, nenion pri la heroo, kiu eltrovis la tutan verecon pri la antauxnaska kaj postmorta vivo, nenion pri miaj propraj ant- auxaj vivoj kaj nenion pri la problemoj, kiujn kauxzis miaj malgxustaj agadmanieroj kaj vundigoj en tiuj antauxaj vivoj. Mi ankaux kontatigx- is al virino, Arlana, en sama situacio kiel mi, sed jam iomete pli klerigita pro la prenado de jam kvin kursoj. Ni sidis kune en trinkejo kaj paroladis, kvankam sxi havis problemojn pagi la fakturon. Estis, ke sxi investis tiel multe en sia personeca kariero ke sxi momente havas sxuldojn. Iel tiu gxenis min, kial oni estas tiel malafable al sxi, sed finfine mi faris oferton al sxi: la venontan kurson, ni kune vizitos kaj mi ankaux helpos al sxi je la kotizo. Sxi ridetis kaj rim- arkis, ke mi havas pozitivan vidpunkton, pri sxi, pri la realeco kaj pri la endo de lernado. Multaj homoj, sxi klarigas, geedzigxas sen vere koni unu la alian. Sed mi, ecx kiel komencanto, komprenas ke kuna partoprenado en kursoj kaj programoj por konatigxi kaj personecplibon- igi donas ege pli bonan bazon por geedzigxo. Estis la unua fojo ke ni parolis pri geedzigxo, sed mi sciis, ke tiu signifas, ke ankaux sxi sentis ion seriozon pri mi. Multaj homoj havas malbone planitajn aux ecx fiaskantajn rilatojn, sed je tiu altkvalita preparado, fiasko est- as tre malofte. Ni diskutis la programon kaj finfine ni trovis kurson, kio estis kaj interesa kaj ebla por ni ambaux. Mi iris al la kursad- ministracio, subskribis kaj pagis. Kion ni elektis, estis kurso por aplikado de psikologaj teknikoj. Tiuj teknikoj ebligas memkontroladon, kontroladon de kontrauxuloj kaj la superigxadon pri la aliaj. Ekzemple ni lernis rigardi unu al la al- ia, ekzakte al la okuloj, sen senti gxenon. Normale reciproke rigardi en okulojn gxenas homojn kaj ili evitas gxin. Sed ni lernis elteni tion situacion dum horoj. Mi rigardis al Arlana kaj sxi al mi. Ni sid- is kaj auxdis la muzikon, la instruisto paroladis dauxre pri la suk- cesoj, la spertoj, la supereco, la vere bonaj ekonomiaj strategioj kaj aliajxoj. Kaj ni rigardadis. Post malfacila komenco ni pli kaj pli sukcesis. Finfine ni atingis la kursan celon per kvarhora rigardado en la okulojn de nia partnero. Mi certas ke sen tiu sperto de la kuneco kaj sen tio preparado, ni ne havus la nunan bonan rilaton. Tamen Ar- lana refuzis adiauxan kison cxar ni ne estis geedzigxita kaj sxi estas konservativa. Nur altmorala vivnivelo, sxi klarigis, tauxgas por regi la malbonajn situaciojn kaj persekutojn, kiuj alvenos kontraux la sciantoj de la vereco. La agitado de kelkaj ministroj kontraux nia ek- klezio nur estas la komenco. Niaj Amerikaj amikoj jam multe laboras por savi nian liberecon de lernado kaj religia personecplibonigo. Sxi ankaux klarigis al mi, ke sxi havas la rajton doni specifan instruadon al aliaj homoj. Tiu specifa instruado analizas la personecon de la lernanto kaj purigas la animon de aferoj el la lastaj vivoj. Sxi ofer- tas al mi specialan prezon kiel kompensado por tiu mono por la kuna kurso. Tiel ni ambaux profitos: mi ricevos spertulan helpon je malalta prezo kaj sxi plibone ekkonas min. Laux mi ankaux la speciala prezo estis tamen alta, sed mi ne volis perdi sxin. Mi iris al la oficejo, subskribis kaj pagis. Ni sidis sole en cxambro de la oficejo. Mi ricevis du ilojn, kiujn mi prenis per la manoj. Tiuj iloj estas la pozitiva kaj negativa pol- usoj de iu malgranda energifonto. Aparato mezuras la trairadon de la elektra kurento inter la du polusoj. Tiu trairado dependas de la kvanto de sxvito je la hauxto. Se oni dum la interparolado tusxas ion malagrablan temon, oni iomete pli sxvitas kiel antauxe kaj la aparato rimarkas tion. Oni kelkfoje ankaux nur per okuloj vidas, se iu sentas ion malagrablajxon. Sed la aparato estas ege pli preciza ol cxiu okula impreso. Gxi trovas pli ekzakte la malagrablajxojn kaj ankaux povas praktike mezuri ilin. La aparato estas revolucio kaj la rezultoj at- ingitaj per gxi estas grandaj. Arlana eltrovis multajn aferojn pri mi, kiujn mi preskaux forgesis. Estis, ke mi en la dua klaso de mia ler- nejo mensogis kontraux la instruisto. Mi iam forgesis fari la hejmtas- kojn, sed diris, ke mia frato forprenis ilin. Alia afero, ke mi iam sxtelis la pomojn en la gxardeno de mia avino. Versxajne sxi ankaux estus donacinta ilin al mi, sed mi neniam riskis demandi sxin. Hodiaux sxi ne plu vivas kaj mi ne povas senkulpigi. Sed Arlana ne nur eltrov- is pri la nuna vivo. En la antauxa mi estis psikiatro kaj tiu estas cxiam peko. Psikiatroj partoprenis en la krima administracio de Hitler kaj ankaux tiu Bosnia krimulo Karagxicx estis psikiatro. Tiu malgxusta profesio kauxzis gxis hodiaux problemojn je mi. Kvankam mi ne faris grandan krimon en la nuna vivo, tamen tiu kulpo el la pasinto devas esti forigita de la animo. Nur pro mia granda kunlaboremo, mi eble tamen povas atingi la malfacilan celon. Kelkajn tagojn poste Arlana atentigis min pri libro, kiu malkovras veran sekretan aferon. La tit- olo estis "La viroj malantaux Hitler" kaj gxi ege bone informas pri la psikiatraro kaj ilia ilo. Mi acxetis, subskribis kaj pagis. Miaj kursoj igxis pli kaj pli altnivelaj kaj tial ankaux pli kaj pli multkostaj. Ne nur Arlana, sed ankaux mi, kiu havas bonan laboron kaj altan salajron, devis komenci pensi pri tiu, kion mi povas elspezi kaj kion ne. Mi adis la kursojn nur cxar mi vidis ke mia personeco vere kreskadis kaj mi pli kaj pli ekkonis mian pasintecon kaj nuntempan situacion. La estro de nia loka grupo - persone - havis tempon por klarigi al mi, ke mi estas atingonta la nivelon kie mia animo povas stiri la korpon de ekstere. Mia nivelo pli rapide progresas ol la gajno el la aplikado de mia sciajxo. Tiu pruvas esceptan lernemon, li lauxdis min. Tial li ofertis al mi ke mi ricevos rabaton je tri el dek por iu venonta kurso se mi trovas pluan klienton. Lia oferto estis vere honesta kaj helpis ambaux flankojn. Mi nun komencis viziti amik- ojn, pri kiuj mi ekde longe ne plu estis pensanta. Tri el ili jxetis min el sia logxejo - mi neniam spertis ion pli humiligan. Sed je la kvara mi sukcesis. Hernando kaj ni konis unu la alian de la studado kaj mi jam dufoje helpis lin per bona ideo. Tiu nun estis mia tria. Li ankaux vivis vere sole kaj komprenis, ke plibonigi personecon kaj kom- unikadon vere endas. Per la kuna religio kaj vivfilozofio, nia rilato atingis profundecon kiu ne antauxe ekzistis. Post li mendis la kvinan kurson, la estro nun donis al mi la oficialan oferton por la rabato. Arlana kaj mi serioze pridiskutis gxin kaj finfine ni elektis la vere multkostan geedzigxpreparan kurson kaj tiel ni vere sxparis multan monon. Mi iris al la oficejo, mendis, subskribis kaj pagis. Nia geedzigxa festo estus granda sukceso, se ne la parencoj tiel multe fiparolis pri nia religio. Por la avino de Arlana mi estas tiu ulo, kiu "delogis" sxin al "mallauxlegxeco" kaj "monforgxeto". Sxia nepino estis "sxparema, racia kaj afabla juna virino" gxis mi venis "kun mia fia organizo", kiu "gvidas cxiun al ruino". Bonsxance la resto de la parencaro estis pli racia. Ili gxojis, ke en tiuj malbonaj tempoj trovigxis paro kun tiel altaj moralaj kvalitoj kaj la patrino de Arlana, kiun mi tiam malfrue ekkonatigxis, diris ke sxi estas poz- itive supresita de mi. La patro de Arlana malcxeestis cxar li aparten- is al iu Hinda novrelegio kiu ege bezonis lin por "iu publika meditac- io". Tiel mi fakte neniam konatigxis kun li. Kvankam la religio de la edzo estas por la patrino tuta stultajxo, almenaux nia "donis" al sxia filino "bonan edzon kaj montras tiel almenaux iun avantagxon". Ni dis- kutis unue festi en iu malmultkosta gastejo kaj mi havis bonajn ofer- tojn. Tamen ni finfine akceptis ion pli kostan cxar gxia posedanto laboris laux la komercaj proponoj de nia religio. Intertempe la gas- tejo bankrotis, sed tamen mi kredas ke estis gxusta almenaux provi iel subteni samreligianon. Tiel mi akceptis tion pli kostan oferton, sub- skribis kaj pagis. Niaj sxuldoj pli kaj pli malfaciligis la plibonigon de la personeco. Preskaux cxiu iam atingas la nivelon kie kauxzas problemojn pagi la kursojn. Iam Arlana alvenis kun solvo; pri tiu ideo mi neniam eksciis cxu sxi mem aux cxu samreligiano ekpensis gxin. Ni iris al sxia par- tino, sxia avino kaj al miaj gepatroj kaj rakontis ke ni estis acxet- onta logxejon. Post kelka priparolado ili cxiuj ekcepte la avino donis al ni monon. Unue ni investis iom por lui kunan cxambron gxis ni trov- as tauxgan objekton. La ludonanto sciis pri nia relegio kaj kredante la rumorojn pri nia malpagemo li volis antauxpagon por unu jaro, kion ni akceptis. Ankaux ni repagis la sxuldojn, cxar ni sciis, ke por logxejo ni rericevos kreditojn je ege pli bonajn kondicxojn. Tamen ni restis gxis hodiaux en nia cxambro: Iel la mono suficxis por nenia logxejo. Gxis hodiaux ni ne faris la promesitan grandan enspezon, sed ni tamen trovis felicxon kiel nur malmultaj homoj gxin konas. Finfine ni ankaux decidis danki al nia Amerikaj amikoj kiuj tiel kuragxe bat- alas por nia religia libereco. Oni enmetis dankan anoncon en grandajn gazetojn. Kelkaj samreligianoj de ni subskribis gxin kaj laux propono de nia estro ankaux niaj nomoj trovigxas tie. Tiel ni kunpublikigis, subskribis kaj pagis.