L A M A L S E K R E T A A M O D E H E L E N A dimancxe, 17.23h: Laux raporto de NK (neoficiala kunlaboristo) Ovulo, Helen A ekveturas per trajno hejmen. En kupeo trovigxas tri aliaj per- sonoj kaj ekde la venonta haltejo ankaux la NK mem. Du el la tri per- sonoj eblas identifigi. Ili estas la kuracisto Armin K kaj sia patro Harald K. Iel Armin K kongruas kun la meza aspekto de viroj, pri kiuj Helen A gxis nun interesigxis: li havas bluajn okulojn kaj fortajn brakojn, li vestas sin serioze kaj placxas per uzo de rugxa sako "Ul- janov". Tial estas malmirinda, ke sxi interesigxas pri li. Jam enirante la kupeon NK Ovulo trovas ilin babilante. Tamen la cxeesto de la patro malkuragxas la viron ankaux montri intereson. Armin K ne donas adreson al Helen A per normala vojo, sed li hazarde perdas leterujon. Post li kaj lia patro forlasis la kupeon, Helen A prenas gxin kaj tiel ekscias pri lia adreso. La adrestransdonado estis tiel profesia, ke indas pridiskuti, cxu Armin K tauxgas por kunlaboro. Post alveno de trajno, Helen A ne hejmeniras sed vizitas amikinon Alva T. dimancxe, 18.30h: Alvenas la raporto el la arhxivo pri Armin K kaj lia familio. Armin K havas pozitivan rilaton al nia patrujo, laboras bone, apartenas al la partio, servis dum tri jaroj je la militsxiparo kaj pensas racie. La patro Harald K servis dum jardekoj kiel jugxisto por la patrujo kaj aktive kontrauxbatalis la negativajn fortojn. La pat- rino HNF Ninel K kunlaboris dum jaroj honeste. Kiel policia psikologo sxi ankaux verkis la ekspertizojn por distingi inter la uzo kaj la misuzo de la frazo "La Libereco estas cxiam la Libereco de la Malsam- opiniuloj". Estas diferenco inter tiuj, kiujn pro tio murdis la sub- premantoj, kaj tiuj, kiuj misuzas la frazon el la busxo de la murdig- itaj nur por kontrauxpatriota agitado. Sxi klare ellaboris tion misuz- on uzante ankaux kasxatajn fontojn kaj pro tio ricevis la titolon "Heroo je la Nevidebla Fronto". ODST (Oficiro dejxoranta je specifa tasko) Terminator decidas ke indas protekti tiun bonan familion kont- raux la influo de krima pensmaniero per tauxgaj operacioj. dimancxe, 18.53h: Helen A alvenas cxe Alva T. Laux teknika informfonto ili babilas pri kinejaj filmoj, pri laboraj aferoj, pri la eksa amiko Erik I de Alva T kaj pri la sporta sukceso de la patriota teamo je la lasta Olimpikaj Ludoj. Je 20.43h Helen A hejmiras post viziti la sxaf- ojn kaj paroli kun ili. Hejme sxi tuj enlitigxas kaj legas la pagxojn 94 gxis 107 de la romano "Febro". lunde, 06.05h: Helen A elitigxas, faras la cxiutagajxojn kaj matenman- gxas. Laux teknika informfonto sxi kantas dum neceseja uzado nacian himnon. Je forlaso de domo sxi enjxetas leteron en proksima leterujo. Je 07.28h Helen A alvenas je laborejo. Laux NK Negxurso sxi laboras kiel cxiutage kaj oni ne rimarkas ion diferencon. lunde, 11.15h: Alvenas la enhavo de la letero por la aktoj: Helen A skribas, ke sxi sxatus revidi Armin K kaj aldonas sian adreson kaj laborejan telefonnumeron. Privatan telefonon sxi ne havas. Ankaux sxi skribas pri liaj belaj bluaj okuloj kaj lia simpatia ridado. Sian neg- ativan pensmanieron pri la patrujo sxi ne mencias, eble komenco de sxangxo al pozitiva vidpunkto. Tamen la rilato estas konsiderata dan- gxera, cxar pli versxajne Helen A detruos la pozitivan pensmanieron de Armin K ol ke li plipozitivigas sxian pensmanieron. ODST Terminator elektas kiel operacia metodo ke NK Nadina konatigxu al Armin K. lunde, 17.23h: Vere hazarde Armin K kaj Reinhold L renkontigxas. Tiu estas konatulo el lernejaj tempoj. Pro malbona planado NK Nadina akom- panas lin. ODST Terminator decidas ke pro la cirkonstancoj oni tran- sdonu la taskon je Armin K al NK Nemidor. Pluaj elstaraj avantagxoj de NK Nemidor por tiu operacio estas bela paroladmaniero, bona humoro kaj brunaj okuloj. El la virinoj, pri kiuj Armin K iam interesigxis, la plimulto havas brunajn aux nigrajn okulojn. NK Nemidor gxis nun estas cxiam kunlaborinta konscie kaj honeste. lunde, 17.50h: Helen A provas eltrovi la numeron de Armin K per pub- lika informservo. La informservo laux nia peto donas anstataux la ver- an numeron iu K3-numeron. Tiuj ekzistas por specifaj taskoj kaj estas cxiam aux okupata aux malrespondataj. Post kvar malsukcesaj provoj al- voki cxe Armin K, Helen A hejmiras. Alparolas sxin NK Greko, sed sxi ne interesigxas multe pri li. Tiu montras, ke la rilato al Armin K jam estas tro forta. marde, 12.30h: Dum tagmeza pauxzo, NK Negxurso rakontas al konatulino dum cxeesto de Helen A pri sxia mallonga rilato al iu kuracisto kun nomo "Armin" el alia urbo kaj pri lia cxiama malfideleco kiu kauxzis la finon de la rilato. NK Negxurso raportas, ke "Helen A je iu grado sekvis la dialogon kaj montris emociojn". Tamen NK Negxurso havas la impreson, ke tiu ne suficxas. Iel Helen A ne povas kredi la aferon aux preferas pensi, ke temas pri alia "Armin". merkrede, 17.50h: Helen A iras post la laborado al stacidomo kaj ric- evas informojn pri trajnoj. Poste sxi vizitas denove Alva T kaj parol- as kun sxi laux teknika informfonto pri popularaj kantoj kaj la cxefo (NK Negxurso). La vizito finas per kuna rigardo de kineja filmo, kiu montras la amrilato de sekretara laboristino kun sxiaj du cxefoj. Alva T trovas multajn pozitivajn elementojn je tiu vivmaniero, Helen A nom- is gxin "stranga". jauxde, 10.06h: Armin K alvokas telefone je Helen A. Li ne rimarkas niajn malgrandajn fiigajn sxangxojn je la letero sed tamen dankas pro gxi, eble pro strategiaj kauxzoj. Tamen ODST Terminator lauxdas "la perfektan Cxekistan laboron" kaj antauxdiras, ke la "sukceso iam poste alvenos". Por pli rapide atingi la operacian celon, ODST Terminator ordonas pluan operacion: NK Knuddel interesigxu pri Helen A. NK Knud- del kunlaboras ekde jaroj honeste kaj racie. Li plenumas cxion taskon je alta kvalito. Li estas suficxe klerigita por transpreni malfacilajn taskojn sen perdi la kredo je la granda celo kaj ideo. NK Knuddel hav- as bluajn okulojn kaj cxiujn aliajn avantagxojn kaj estos instruata pri cxiu grava afero, kiu trovigxas en la aktoj. ODST Terminator rez- umas la sperton el similaj operacioj: "ni cxiam sukcese stiras, kion virinoj ege deziras". jauxde, 18.22h: NK Knuddel "hazarde" renkontigxas al Helena A, kiu at- endas por la trajno. Li diras al sxi, ke li estis je la sama lernejo kiel sxi kaj rakontas pri kunaj instruistoj kaj aliajxoj, kiuj plig- randigas la kredebleco de lia legendo. Li mencias "mankojn je la sist- emo" kaj la "ideologiegecon" de kelkaj instruistoj de la lernejo. Tiel li semas la ideon de "samideaneco". Kiam la trajno alvenas, li ad- iauxas per surpriza kiso tiel, ke la alvenanta Armin K povas vidi gxin. Je la revido, Armin K kaj Helen A preskaux ne priparolas la af- eron. Helen A nur diras, ke sxi post longaj jaroj revidis kunlernant- on, pri kiu sxi preskaux ne memoras. Je 19.05h Armin K kaj Helena A eniras restauxracion por mangxi. Dum la servado, la kelnero mokas pri la sistemo, kiu malplacxas al Armin K kaj tiel provokas diskutadon. La celo de tiu operacio estas, ke Hel- en A ekscias, ke Armin K alie ol NK Knuddel ne samopinias je politika kampo. Poste ili parolas ambaux pri ilia juneco kaj lerneja tempo. Finfine Armin K rakontas, ke li iris al la militsxiparo nur por vidi aliajn landojn kaj volas tiel detrui la imagon, ke li estas tro granda samideanego de la sistemo. Li konfesas, ke kvankam fidante je la sist- emo li tamen vidas ankaux kelkajn malavantagxojn. Je tiuj vortoj oni rimarkas la komencon de negativa influo. La venontan renkontigxon ili planas por sabato. vendrede, 09.45h: NK Knuddel plendas, ke li rericevas nur la prezon por la hierauxa veturado al la venonta stacidomo. Sed li pagis por kvin haltejoj kaj diras, ke tiu necesis por protekti la legendon. Tam- en ankaux sukcesa NK devas respekti, ke elspezoj devas esti limigata al la bezonata kvanto, cxar efektiveco estas baza principo de cxiu laboro, ankaux kaj specife baza principo de la laboro je la nevidebla fronto. vendrede, 13.00h: HNF Ninel K konsentas, ke malnova amikino vizitos sxin sabate kaj kunprenos sian belan filinon Dina D. Dina D pensas pozitive, venas el bona familio kaj kunlaboras je malalta sed nenula nivelo. Sxia frato plenumas la grandan taskon protekti la landlimon kaj jam ricevis la medalon pri granda braveco je la patriota servado. HNF Ninel K alvokas je laborejo de lia filo, kiu konsentas kaj poste sxangxas ankaux telefone la venontan renkontigxon kun Helen A de sab- ato al dimancxo pro "urgxa neevitebla familia afero". Helen A estas iomete tristeta sed akceptas la neeviteblajxon. Iom poste NK Negxurso "hazarde" rakontas en granda firmaa rondo, ke iama amiko invitis sxin surprize al sabata renkotigxo. Tiu novajxo ne kauxzis multajn emociojn je Helen A kaj tio eble indikas iom da sukseso. vendrede, 19.03h: Armin K trovigxas reveninte hejmen leteron de iu virino, pri kiu li iam interesigxis. Gxi uzas preskaux la samajn vor- tojn kiel Helen A kaj montras intereson. La celo de tiu operacio estas la sekvanta: Se iu viro (aux virino) ricevas multajn ege similajn of- ertojn, tiu kun granda probableco akceptas nenion oferton, cxar neniu de la kandidatoj elstaras el la aro. vendrede, 19.25h: NK Knuddel, kiu "hazarde" estas en lia "hejmvilagx- o", iras al la logxejo de Helen A kaj demandas, cxu sxi kuniras al kinejo. Sxi rifuzas, cxar sxi "devas fari kelkajn endajn laborojn". sabate, 11.00h: Armin K estas informata, ke pro malsano de kolego est- as urgxa, ke li laboru dimancxe. Li ne multe sxatas la ideon, sed ak- ceptas la devon. Al li ne plu eblas senkulpigi je Helen A cxar sxi ne havas privatan telefonon. sabate, 21.30h: Post vizito de amikino, HNF Ninel K raportas al sia fratino telefone, ke sxia filo kaj Dina D sxatas unu la alian iomete kaj ke sxi multe favoras tion rilaton. ODST Terminator decidas subteni la evoluon kaj ordonas trovi novan taskon por NK Nemidor. Dina D estas informata per sia patrino pri la dimancxa laborfino de Armin K kaj at- endos tiam je laboreja eliro por li kun floroj. dimancxe, 10.45h: Helen A atendas je stacidomo por Armin K, sed el la trajno sole elvenas NK Knuddel. Iel NK Knuddel sukcesas komenci inter- parolon kun sxi kaj post atendado gxis la venonta trajno, kie li rest- as babilante kun sxi, sxi akceptas lian oferton al kuna tagmangxo. .... jauxde, 20.23h: Helen A vizitas sian amikinon Alva T. Ili parolas pri konatuloj kaj pri iliaj amikoj. Laux teknika informfonto sxi diras ke sxia konatulo aktive kunlaboras je la rezisto kaj organizas elstarajn aktivecojn. Iel sxi pensas, ke tiu estas admirinda kaj li estas pres- kaux tiel bela kiel Armin K. vendrede, 11.00h: ODST Terminator opinias ke la rilato inter Armin K kaj Dina D estas suficxe stabila kaj tiel NK Knuddel ne plu bezonigx- as. Forlasante la celpersonon, li tamen instruu per adiauxa letero. Komence NK Knuddel hezitas sed poste komprenas ke "ordonoj ekzistas por esti plenumataj". Jen la teksto. "Mia kara Helen: mi devas bedauxrinde informi vin, ke ne plu eblas adi nian rilaton. Vi estas tro parolema al Alva. Mi hodiaux estis int- ervjuata de sekretpolico, cxar 'iu civitano Alva' raportis al la auxt- oritatoj, ke mi 'estas membro de rezista organizo kaj respondecas pri kontrauxregistara agado'. Iel mi reakiris liberecon. Sed tamen mi dev- as adiauxi de vi. Vi ne prenas suficxe serioze la rezistan laboron. Por mi gravas rezista sukceso kaj tiu bezonas la tutan forton kaj per- sonecon. Kun naivulo kiel vi tiu ne eblas." merkrede, 10.00h: NK Knuddel estas lauxdata por sia honesta kaj prec- iza laboro. ODST Terminator konstatas, ke la operacio estas granda sukceso kaj atingis tri celojn: Unue gxi savis la animon de Armin K kontraux mensa malpurigo. Due gxi reduktis la fidon inter Helen A kaj Alva T kaj tiel evitis la ekekziston de kontrauxregistara cxeluma or- ganizo. Trie gxi montras al Helen A la idiota konduto de rezistuloj kaj tiel kauxzas, ke sxi pripensas siajn negativajn ideojn kaj eble ekhavos pli pozitivan bildon pri nia patrujo. Estu notata en la aktoj, ke la rilato inter Armin K kaj Dina D bone evoluas kaj ke HNF Ninel K dankas al nia oficejo por helpi trovi tauxgan (estontan) edzinon por sia filo. Ni devas ofte esti severaj kaj duraj, "sed ni amas vin ja cxiuj" kaj helpas al felicxo je cxiu vera pozitiva ebleco. merkrede, 19.30h: Post la laboro, Helen A iras al la sxafoj kaj longe paroladas kun ili. Tiu signifas ke sxi blekas kaj la sxafoj same res- pondas. Laux diversaj informfontoj sxi ne komprenas ke sxafoj ekzistas cxefe pro lanproduktado sed kredas ke la bestoj "atendas cxirkauxataj per bariloj gxis oni mortigos ilin pro mangxadaj kauxzoj". Ekde NK Knuddel informigis sxin pri la "perfido" de Alva T, sxi ankaux sentas esti en nevidebla barila kaptilo. Tiel la sxafoj estas por sxi samsor- tuloj, kiuj komprenas sxian malsanan kaj negativan pensmanieron. La bestoj fakte montras la samideanecon per longa, sxafa "me".