La Maljunega Virino kaj la Tri Cervoj de Sylvan Zaft En kampara parkego nauxdekjarulino sidis en antauxsegxo de multekosta Japana auxtomobilo apud sia memfida, argxenthara filo, antaux sia filino brunhara, nervoza. Tre frue tiun matenon la filo auxtoveturis preskaux tri cent mejlojn post la hierauxa telefon-alvoko de la fratino. "Edvardo," Doroteo telefone petegis, "la tutan tagon sxi sidas en la sama malnova braksegxo kiun sxi neniam permesos min anstatauxigi kaj parolas pri Pacxjo--kiel sxi, adoleskantino renkontis lin, kiel sxi, dudekkvarjara, edzigis lin, kiel bonege li traktis sxin.... Cxiam sxi demandas, 'Dum kiom da jaroj li estas fora? Antaux kiom da jaroj li forlasis min?' "Kaj mi devas rediri ke Pacxjo mortis antaux naux jaroj, en la jaro de la naskigxo de mia unua nepino. Cxiam, refoje sxi diras, 'Kiel bone li traktis min,' kaj la okuloj plenigxas je larmoj. "Sxi rigardadas la fingrojn, kurbitaj pro artrito, faltplenaj pro agxo. Tiuj fingroj apenenaux povas esti la sxiaj. Kies hauxto estas tia? Sxi estis tiel dika, sed nun, laux la kuracisto, sxia pezo tauxgas. Laux sxi, sxia karno malaperadas. Ecx kun marsxilo sxi apenaux povas pasxi. Kiam ni devas foriri por viziti kuracistojn ni cxiam uzas la rulsegxon. Neniu povas konvinki sxin eliri la domon krom por viziti kuracistojn. "Tamen vi povos. Iru cxi tien. Edvardo. Sxi tiel amas vin. Nur vi povas konvinki sxin eliri la domon. Vi estas la plej amata infano. Cxiam vi estis la plej amata infano." La alvoko venis maloportune. Je sukcesa, agresema negocisto la horo por eliri la gravajn aferojn maloportunas cxiam. Edvardo acxetis kaj vendis domojn kaj apartamentajn konstruajxojn en sia urbego. Jare li acxetas kaj vendas po kvindek-sesdek konstruajxojn. Bonege li kalkulas, multon li gajnas. Kiom da tempo investota, tiom da mono gajnota. Kiam li foriras, ecx por ferieto, lia cerbo precize kalkulas la negajnotan monon. Malgraux tio, la fratina peto kortusxis lin. Li bildigis al si la patrinon, nauxdekjarulino blinda en unu okulo pro fusxita katarakta operacio, kun strangaj fingroj ade dolorata je artrito. Sxi povas apenaux marsxi. Sxi deziras plijunajn fingrojn, hauxton, krurojn, karnon, menson. Konsiderante la nunan sorton de la patrino, Edvardo devis forbrosi antauxpensojn de sia propra estonta stato. Ekdecidante, li adiauxis certan sumon de negajnota mono kaj dum kvin horoj li sursxoseege auxtomobilis tra maldensa negxfalo al la tre bela antauxurba domo kiun la patrino ne plu povis vere gxui. La patrino aspektis ecx pli agxa ol antaux tri monatoj. Ecx la malforta rideto kiam sxi ekvidis lin kaj malforte diris "Kara Edvardo, vi estas cxi tie," aperis kiel sxrumpa memoro de la radiaj ridetoj kiujn sxi donis al la adoleska Edvardo antaux preskaux duona jarcento. Kaj la plendoj komencigxis, la plendoj pri la fingroj, la hauxto, la doloroj, la longaj sendormaj noktoj. Refoje li auxdis la sencxesan surprizon kiam sxi parolis pri la subita morto de la edzo antaux naux jaroj. "Unu tagon li estis perfekte sana. Kaj nokton li lauxte ekkriis. Tia dolorego! Kaj post dek horoj plu li forlasis min.... Cxiam mi songxas pri li. Kiam mi povas ekdormi." Edvardo memoris la tiaman fratinan telefonalvokon kiu vekis lin kaj la meznoktan auxtomobiliradon al la patro kiu mortis duonhoron antaux lia alveno. Por forbrosi tiajn memorojn li metis sian manon sur la sxia. "Ni eliru, Panjo. Vi kaj mi kaj Doroteo. Ni iru al 'La Malpermesita Urbo'." La Malpermesita Urbo estis Cxina restoracio. Antauxe sxi cxiam sxatis cxinajn pladojn. Malgraux malfortaj patrinaj protestoj li helpis sxin enrulsegxigxi kaj li pusxis sxin eksterdomen, malsupren. Doroteo helpis sxin el la rulsegxo en la auxtomobilan segxon. Kia malrapida procezo! "Starigxu, Panjo.... Turnigxu.... Malantauxen, iomete.... Nun sidigxu.... Ne zorgu, vi ne falos. Bone. Nun la kruroj...." Survoje al la restoracio por distri sxin Edavardo enmetis sonbendon de la kantoj de Gershwin kaj Cole Porter, kantoj kiujn sxi auxskultis en siaj dudekaj kaj tridekaj jaroj. Kaj sxi memoris! "Cxu tiu bela vocxo...?" "Ella Fitzgerald." "Kia bela. Belulino sxi devas esti!" Sxi komencis kunkanteti "Summertime", sed preskaux tuj sxi rezignis pri tio. "Mia vocx' ... cxiam rauxka." Tamen sxi memoris. Kiam li flanken rigardis, larmojn li vidis. Sxi estis pensemega. Ili tagmangxis en la bona cxina restoracio. Salikokajxojn kun ovaj blankajxoj kaj legumoj li mendis. Sur sxi Doroteo metis salivtukon. La patrino ankoraux povis uzi forkon. Nur fojfoje nutrajxero falis. "Bongusta," sxi murmuris, "ne kiel cxe ni." Li zorge metis malmulte sur sxia telero. Poste trifoje li metis pli. Refoje en la auxto ili iris kamparen. Refoje Ella kantis. "La arboj! Tiom da arboj!" la patrino diris. Kun unu okulo sxi vidis tiujn. "Kiu plantis la arbojn?" "Neniu, kompreneble. Ili nur kreskas, nature." "Tiom da arboj! Kaj neniu plantis tiujn. Nekredeble!" Post kvin minutoj sxi demandis, "Kaj kiu faligas la arbojn, kiam tiuj mortas?" "Neniu. Post la morto ili staras, dum monatoj, dum jaroj. Mi ne scias precize kiel longe. Kaj la ligno malfortigxas. Finfine ili ekfalas. Tiel la naturo. La mortajn arbojn zorgas neniu, malsame je urbe." Sxi auxdis la kanton "Anything Goes" kaj rigardis trafeneste. Cxu sxi memoris kiam cxio permesigxis? En la parkego li stiris zorge kaj veturis malrapide, sercxante cxe la vojflankoj. La sonbendo finigxis, rekomencigxis. "Jes, mi konas tiun muzikpecon," sxi diris. "Gxin mi memoras." En la retrospegulo li ekvidis la fratinon kiu sidis silente. Nervoze sxi mienis. Gxis nun preskaux nenion sxi diris. Sur la flankoj de la lago videbligxis iomete da glacio. "Rigardu, Panjo," li ekdiris. "Sur la lago. Cignojn!" "Kie?" "La grandaj blankaj cignoj. Deko da cignoj!" Doroteo diris, "Cxe la alia flanko de la lago." "Mi vidas blankajxojn." "Cignoj." "Jes, cignoj." Foraj cignoj. Sxi povis vidi nur blankajn makulojn. Li sercxadis cxe la vojflanko. Ili veturis apud la lago, sur monteto de kie ili povis vidi distancon de dek kilometroj, kaj poste ili preterpasis la naturstudan konstruajxon. Apud la senhoma golfejo la auxtomobilon li ekhaltis. "Rigardu," li diris, "cervojn." "Kie? Mi ne vidas bone. Mi havas nur unu bona okulo." "Rigardu tra la flankfenestro. Tre apud vi. Tiuj mangxas." Du senkornaraj cervoj staris je distanco de nur dek metroj. Unu el tiuj versxajne estis juna, pli malgranda ol la alia. Tria staris iom pli malproksime. Cxiuj metis la busxon cxe la herbo. "Tre apude!" Doroteo urgxis, "Rigardu, Panjo." La plej granda apuda cervo levis la kapon kaj rigardis ilin, kaj la patrino finfine ekdiris, "Mi vidas! Tiel apudaj! Du! Ne! Tri!" Cervovosto eklevigxis kaj oni vidis la blankan subvostajxon. "Sed tiuj devas esti malvarmaj." "Ne, Panjo," Doroteo mens-pacigis sxin, "Dio kreis ilin por vivi en la vintro." "Cxu ili ne estas malkomfortaj?" "Ne, Panjo," Edvardo klarigis, "ni homoj estas tropikaj bestoj. Sed tiuj portas vintrajn mantelojn." Dum dek minutoj la auxtomobilo staris tie cxe la flanko de la vojo, kaj la novdekjarulino ade rigardis la tri mangxantajn cervojn. Foje sxi rimarkis ties belecon, ties maltimemon. Foje sxi diris, "Kia miraklo!" Post la dek minutoj, oficiala auxtomobilo cxeflanke ekhaltis. Juna parkpolicisto fingromontris antauxen. Edvardo kapjesis al li. Li memoris la regulojn. Li refunkciigis la motoron. Oni ne rajtas parki ekster la parkejoj. Ili veturis sur la sxoseego. Doroteo estis iomete malpli nervoza. La vocxo de Ella Fitzgerald kantis pri Parizo. La patrino aspektis pensema, memorante. Cxu pri la cervoj? Cxu pri la propraj junaj jaroj? Edvardo rapide rigardis sxin, samtempe ekplanante kiel li povos vendi iun apartamentan konstruajxon sur Oak-Strato.