Frostsezonaj Pekoj de Sylvan Zaft Je la deka nokte Tomaso Archer auxtomobilis fore de antauxkristnaska festo en suda apudurbo. Malgraux bongustaj mangxajxoj kaj kelkaj kokteloj la memoro pri la festo gxenis lin. Cxirkaux lia auxtomobilo movigxis miloj da lumoj, la rugxaj irantaj en la sama direkto antaux li, la blankaj al li. Se iu en aeroplano malsupren rigardus la lumricxan komplikajxon, tiu gxuus la belegan spektaklon, ecx pli bela ol la mil kristnaskaj lumoj kiuj ornamis la grandan belan domon kie liaj kuninstruistoj ankoraux festadis la komencon de la vintra ferio. Tomaso Archer estis sola, sola ecx cxe festo de samlaborantoj. Li instruis filozofion en mezgranda ne tre bona dujara kolegio. La gestudentoj ne sxatis veran filozofion sed, se instruisto suficxe faciligas la kurson kaj permesas longajn vagajn diskutojn pri la vivproblemoj kiujn studentoj sxatadas diskuti, la instruisto povas allogi suficxajn lernantojn por ne perdi la postenon. Tiel Tomaso Archer faras jam de du jardekoj. Se li tiel povos dauxre instruadi unu jardekon plu, li povos emeritigxi kaj gxui sencxesajn feriajn tagojn gxismorte. Je la komenco li vere sxatis filozofion, tro, verdire, por instrui kiel nun. Kiam li studis en universitato kaj preparis instruistigxi li ofte revis pri bonaj studentoj kiuj arde deziros lukti kun la eternaj problemoj de boneco kaj malboneco, de la ekzisto de perfekta Dio en ege neperfekta mondo, de la naturo de vereco, tiaj problemoj kiajn Sokrato, Platono, Hume kaj Kant kaj tiom da aliaj profunde esploradis. En la sesdekaj jaroj kiam Tomaso Archer estis juna, ankoraux idealisma, instruisto kaj juna felicxa edzo kaj patro, lia lando pli kaj pli mergigxis en la Vjetnaman Militon. Idealismaj kontrauxmilitaj junuloj tute ne deziris partopreni aux en la tiea mortigado aux en la tiea mortado. La registaro ne minacis enmilitigi cxiajn junajn virojn. Tiujn kiuj kiel Tomaso Archer estis patroj oni permesis pace gxui la civilan vivon. Tiujn kiuj estis sukcesaj studentoj oni permesis gxui la universitatan aux kolegian vivon. Pro tio, multaj decidis edzigxi kaj patrigxi, kaj aliaj decidis dauxrigi la studojn dum multaj jaroj. Nepatroj, nestudentoj devis kuniri patriotajn volontulojn al gxangaloj de sudorienta Azio. Kiel tiom de aliaj instruistoj kaj profesoroj Archer subtenis tiajn junulojn kiaj protestis kontraux la milito. Kiam studento malsukcesis filozofie, Archer malinklinis doni al tiu fiasknoton. Se studento fiaskus li devus foriri de la kolegio. Ne plu studento, la juna viro riskus soldatigxi. Oni rajtus sendi lin al Vjetnamo. Eble li mortus tie. Archer kaj liaj similuloj tute ne deziris suferi kulposenton pro la eventuala morto de juna viro kiu ricevis fiasknoton. Tiel komencigxis la kutimo doni suficxe bonajn notojn al vere malsukcesintaj studentoj. Kaj, se oni tiel helpas la virajn, oni devas senpartie helpi la inajn. Iom post iom la gestudentoj ekopiniis ke ili havas la rajton ricevi almenaux suficxe bonajn notojn. Tiu kutimo ne finigxis je la fino de la milito. Post preskaux du jardekoj de tia falsa notado, post preskaux du jardekoj da gestudentoj kiuj ne ellernis filozofion, Tomaso Archer preskaux nauxzigxis pri la profesio. Cxe la cxi-vespera festo geinstruistoj plendis pri la acxa kvalito de la nunaj studentoj. Archer sentis fortan emon honeste konfesi la propran kulpon. Li deziris ekkriacxi, "Ni mem estas la kulpuloj! Ni mem estas la hontenduloj! Ni kuragxigas la nestudadon. Ni kuragxigas la neellernadon. Ni kuragxigas la miton ke tiuj junuloj estas veraj studentoj. Kaj ni tiel agas cxar ni bezonas ties monon kaj la monon kiun la registaro donas al la institucio por ties sxajnedukado!" Oni trinkis alkoholajxojn. Kelkaj ekdrinkis. La salono kun la brilaj lumoj rugxaj, blankaj, bluaj, verdaj, sur artefarita arbo kaj la odoroj viandaj, fromagxaj, dolcxajxaj, alkoholajxaj, in-parfumaj plenplenigxis je mensogoj. Tiel malfrue ke oni rajtas foriri de fakultata kristnaska festo, Tomaso Archer, kiu sola aliris, foriris sola, plene malebria pro akra kolero malgraux siaj kvar kokteloj. Antaux du jaroj la edzeco finigxis. Dum kelkaj jaroj li kaj Meg estis kiaj fremduloj en la sama domo. En la lastaj jaroj sxi amarigxis, parte pro liaj sencxesaj plendoj pri la sxajnprofesio, parte pro sia envio al du fratinoj kies edzoj ege sukcesas, unu kiel hxirurgo, la alia kiel vicprezidanto de rapidkreskanta komputilprograma kompanio. Nun sxi kaj la du filinoj, unu dekkvinjarulo, la alia nova studento en la granda urba universitato, restis en la duetagxa rugxbrika domo apud beleta malgranda parko kie antauxe Tomaso gxuis kureti. Dume li sola logxis en apartamento malorda kaj polvoplena. Tri amantinojn li havis en la lastaj jaroj. Li ne sciis kiomajn sxi havis. Li estis certa pri tri. La proprajn amantinojn li komprenis ke li ne amis. Same kiel li seniluziigxis pri sia sxajnprofesio, li seniluziigxis pri la amantinoj. Io neklara impetetis lin fizike foriri, translogxigxi al alia sxtato, sxtato kie la suno brilas dum la tuta jaro, sxtato kie la malpura negxo ne amasigxas apud la grandaj vojoj. Tion li ne faros. La publika kolegio pagis lin bone por lia sxajninstruado. Kaj li bezonis pagmonon por la plijuna filino. Li profunde bezonis la eblecon tagmangxi kun la filinoj ecx se tio okazis relative malofte. Siajn infanojn li amis, kaj tial al li ne tute mankis amo ecx se lia koro ofte al li doloris pro soleco. Tomaso Archer preterpasis tiom da vendejoj, auxtomobilaj vendejoj, ripozvendejoj, stomakplenigantaj vendejoj, dorlotbestvendejo. Liaj okuloj ree movigxis de la vojo al la vendejoj. Tiom da miloj da laboristoj laboras en la vendejoj de tiu largxega longega strato kiu trairas tiom da apudurboj. Subite li turnis sian auxton en parkejon antaux iu vendejo. Grandaj rugx-neonaj literoj literumas la vorton, "Adolta Librovendejo". En la fenestro flagris rugx-neona figuro de seks-allogulino. "Adolta librovendejo," li pensis, "adulta librovendejo, seksil-vendejo, sxajnseksvendejo." Nur kvar auxtoj staris en tiu parkejo. Eble li povus seks-ekscitigxi. Eble li ankoraux povas esti seks-viveca, almenaux viveta. Li eliris la malgrandan malnovan auxtomobilon kun iom da rusto en la malsupraj partoj de la du antauxpordoj. La trafiko intensigxis, bruacxigxis. La malvarma senventa aero plue vekis lin. La pordon li zorge sxlosis. Najbarajxo kun cxi tia vendejo eble ne estas la plej sekura. Insiste, kun grandaj pasxoj, li marsxis al la adoltvendeja pordo. Cxe unu rando de la parkejo sidis granda negx-amaso. El tiu direkto figuro rapidetis al li. "Frato, ne iru tien." La vira vocxo tremetis kaj pro la trafikbruo Archer apenaux komprenis lin. Archer duonturnigxis al viro kiu staras ne pli alta ol li sed kiu aspektas multe pli forta. Pro la lumo de la stratlampo kaj la pasantaj auxtomobilaj lumoj Archer suficxe bone vidis lin. La parolanto estis pli dika ol Archer, sed la largxaj sxultroj pensigis lin pli pri muskoloj ol graso. Tiu versxajna fortulo portis dikan tol-jakon kun rugxaj kaj nigraj kvadratoj, kaj nigran tolan maristan cxapon. La naz' estis granda kaj pilkeca, la lipoj strange maldikaj kaj sensangaj. La brovoj estis malhele brosetecaj. La vocxo, pli alta ol tiu de Archer, ree sonis, kaj strecxante siajn orelojn, Archer komprenis la vortojn. "Ne iru. Ne iru tien. Dio volas ke oni ne eniru. Eniri tien estas kontraux la vorto de Dio." Rapide li parolis kvazaux li rediris lecionon rapide ellernitan, timante ke li povos facile forgesi gxin. Je la lasta frazo la vocxo iomete fortigxis. "Jesuo Kristo instruas nin pri tio en la Evangelio laux Mateo, en la Prediko sur la Monto. Cxu vi memoras la vortojn?" Liaj vortoj videbligxis kiel longaj maldensaj blankajxoj en la frosta aero. Archer pensis pri la vortbalonoj en bildstrioj. La prijesua parolanto pauxzis, pli memfida nun pro tio ke Archer atente auxskultas lin. Archer gratetis la frunton, movante la tre varman skiistan cxapon. "Laux mia memoro," malrapide li komencis, "en la Prediko sur la Monto...aux sur la Ebenajxo...Jesuo diras ke ni...se ni inon deziras sekse...ni adultas....Cxu?" "Gxuste," la alia diris kun tia rideto kian aprobanta instruisto montras al plibonigxanta lernanto. "Cxiu kiu eniras tian fiejon adultas en sia koro." "Jes, kora adultado. Cxu vi iam ajn tiel adultis?" Kun ekmalgaja mieno la alparolanto konfesis, "Bedauxrinde....Multfoje." Li frotis la dekstran okulon kaj diris ion pri peko kiun Archer ne plene auxdis pro preterpasanta bruega kamiono. Altege super la largxa sxoseo la luno aperis en nubofendo. Pezaj noktaj nuboj apenaux movigxis, sed venteto ekaperis kaj la frosto sur la vizagxo de Archer preskaux sensentigis la hauxton. Li ektremetis. "Jes, ja, vi devas penti. Vi devas konfesi viajn pekojn al Jesuo Kristo. Vi devas surgenuigxi antaux Li, pardon-petegante." Nun la alia staris pli alta, la sxultroj plene etenditaj, la brusto aeroplena. La vocxo pliprofundigxis kaj la okuloj vivplenigxis. "Jesuo Kristo mortis por, pro niaj pekoj. Li oferis sin cxar li deziregas ke ni vivu, vivu senfine, kiel Li." Largxa, forta rideto nun frontis Archer, Archer kiu dum tiom da jaroj studegis pri la problemo de boneco kaj malboneco, pri la dilemo de perfekta Dio kiu kreis neperfektan mondon. La plej grandaj filozofoj luktis kun tiaj problemoj, kaj tiu ul' antaux li kredas ke li rajtas instrui al aliaj! Archer knaretis la dentojn kaj ridetis ironie dum la alia ade predikis pri la plej granda donaco, la Donaco de l' Dia Sango, ke oni nepre devegas jesi al tiu plej granda ofera oferto. La vortoj fluis. Archer turnis la kapon por vidi iun elirantan la seksvendejon. Alta longnazulo en longa mantelo tenante paperan sakon rapidpasxis al auxtomobilo. Tiu eniris, kaj rapide sed nesukcese penis funkciigi la motoron. Archer rimarkis ke iomete da negxo kovris la antauxfenestron. La kunparolanto de Archer rigardis la forironton kvazaux li bezonas paroli ankaux al tiu pri Biblie Diaj vortoj. Tiom da animoj kiuj bezonas savigxon! La motoro ekfunkciis, kaj la viro en la marista cxapo ree rigardis Archer. Dum momento li sercxis pluajn vortojn. La auxtomobilo, iam multekosta, nun kaduka, foriris. Archer memoris iujn disputojn pri la bon-dia problemo en la universitato kiam li studis por magistrigxi. "Cxu vi legis pri Salomono?" li mildsxajne demandis. Iom perplekse la alia respondis, "Kompreneble. Cxiuj konas la plej sagxan regxon de Izraelo." "Dio amis lin, cxu ne?" "Jes, ja. Li konstruigis la Domon de Dio, la Sanktan Templon." "Dum multaj jaroj li konstruigis gxin. Li estis fortega regxo." "Jes, ja." "Li estis ricxega." Archer parolis lauxte cxar la trafiksonoj dauxre lauxtigxis. Fore bremsoj kricxis kaj la sonacxoj de metalo kontraux metalo anoncis kolizieton. Grandaj dikaj negxeroj aperis inter la kunparolantoj, cxirkaux ili, sur ili. La alia auxskultis, demandece. "Palacon li konstruigis, kaj Dio aperis al li kaj parolis al li." La predikinto kapjesis. La vento blovetis negxerojn al la vizagxo de Archer, sed li malatentis tiujn. "Li estis ricxa je oro kaj juveloj kaj inoj." "Dio kolerigxis kontraux li pro la inoj." "Pro la fremdaj inoj, ne pro tio, ke li havis multajn inojn. Multajn inojn multaj herooj sanktabibliaj havis, cxu ne? Oni seksumis kun la sklavinoj." "Kun servantinoj." "Kun sklavinoj. En la Hebrea, la vorto signifas sklavinoj." Li ridis. "Ili tute ne povis elpostenigxi." "La Biblio diras servantinoj." "Kiu Biblio?" "Kiu Biblio? La Sankta Biblio." "Estas pli ol unu Biblio, la Juda Biblio, la Protestanta Biblio, la Romkatolika Biblio." "Estas nur unu Biblio, la vera Biblio." "Kaj kiu biblio tio estas?" "La versio de la Regxo James, kompreneble." Archer gapis. "Jes, certe, tiu estas la nura vera biblio." "Kaj en kiu lingvo oni verkis la Biblion?" Ankoraux perpleksa, la alia respondis, "En la angla, kompreneble." Archer tute forgesis la froston. Li etendis la kapon, plene malfermis la okulojn. Li dauxris paroli tiel lauxte por audigxi ke la gorgxo ekdoloris. "Mia amik', la versio de la Regxo James estas nur versio. La Sanktan Biblion oni verkis en tri lingvoj, la Hebrea, la Arama, kaj, Novtestamente, en cxiutaga Helena dialekto. Cxu vi havas vian Biblion?" "Cxe mi," la alia kriis. "Bonvolu legi la unuan pagxon, la titolpagxon. Vi legos ke tiu verko trakukigxis el la originaj lingvoj. La vorto de Dio, laux la Kristanoj, trovigxas en Hebreaj, Aramaj kaj Helenaj vortoj. Kiun lingvon Jesuo parolis, laux vi?" Kapneon Archer vidis. Archer plukriis kapnee, "Ho, vi deziras instrui la vortojn de Dio, la vortojn de Jesuo Kristo kaj vi ne ecx scias la plej elementajn faktojn pri tiuj vortoj kiel ili nun ekzistas." "La diablo citas Sanktajn Skribojn siacele." La alia mokridis. "Tamen la Kristana predikisto ne scias sian propran Biblion." Kvazaux-amikece Archer metis la dekstran manon al la alies sxultro, sed tuj la alia duonpasxe retroiris por eskapi la tusxon. "Mia amik', bonvolu restudi la Biblion kaj ecx iomete pri la Biblio kaj ties lingvoj kaj poste vi reinstruu. Oni pli malfrivole auxdus viajn vortojn. Cxu tio estas diabla konsilo? Se jes, tute malatentu gxin." Li turnigxis. "Kaj via edzino?" la alia kriacxis. Cxeporde Archer lauxtrespondis, "Amiko, frato mia, mi estas viro senedzina." Li aldonis, "Kaj kiam edzinon mi havis, amantojn sxi havis." Amare li parolis. Malgraux la auxtomobilaj kaj kamionaj bruoj ili klare auxdis unu la alian. "Unu peko neniam senkulpigas alian." Archer ekkonsciigxis pri dizelolea haladzo. La alia forsxovis negxerojn de la dikaj nigraj brovoj. Blankaj negxeroj ornamis la nigran maristan cxapon. Archer eniris la vendejon kiu aspektis varmega post la ekstera frosto. Kiam li pagis la enir-rajtigan dolaron li demandis, "Kaj kiu estas tiu ulo ekstere?" La avinja virino kiu prenis la dolaron diris, "Do li ankoraux estas tie. Antauxe li estis bona acxetanto. Nun li konas Jesuon Kriston kaj li klopodas konvinki miajn acxetantojn legi tute alian specon de literaturo." Sxi ridetis amardolcxe. "Kaj li estas ekstere frostigxanta, kaj mi estas en cxi tia varma loko." Sxi sxultrotremis. "En la mondo estas cxiaj homoj." Sxajnis al Archer ke sxi aludas al kaj sxi kaj la eksterulo. Post kvaronhoro dum Archer forbrosis kreskantan negx-tavolon de la antauxfenestroj li rimarkis ke la alparolinto ne plu staras en la parkejo. Eble ties dejxoro finigxis. Aux, eble, tiu estas hejme rigardante la titolpagxon de sia Biblio. Eble tiu komencas pripensi. Kie nun estas la lertaj viglaj kundisputantoj de la magistrigxaj jaroj? La negxfalo intensigxis. Tre zorge Archer stiris. Li apenaux travidis la antauxfenestrojn. La auxtomobilo bezonas novajn visxilojn kiuj pli bone funkcius. Archer eksxaltis la radion. Subite lauxta reklamo por nova potenca multekosta auxtomobilo gxenis. Tuj li malsxaltis. La tre dika negxfalo memorigis lin pri frida nebulo en timegiga kinofilmo. Ekglitis la auxtomobilo kaj Archer rapide turnis la stirilon kaj pumpis la bremsopedalon kaj apenaux evitis frapi trorapidan kamionegon. Preskaux auxdeble la koro batis. Archer devis fugxi la grandajn kamionojn turnigxante en malpli largxajn stratojn kie la trafiko estis neintensa. Li iris tre malrapide. Li tute forgesis la buntajn pagxojn. Li forgesis la Biblioamanton. Li celis la sekuran varman apartamenton kaj samtempe pene mergis urgxon forte premi la akcelilon kaj stiri en la vojon de alvenontaj blankaj lumoj.