Bicikla Rajdo En tiuj jaroj de la sesa jardeko de mia vivo mi multe biciklis. Somere, pro tio, ke mi estis mezlerneja instruisto, oni ne devigis min labori. Mi povis bicikli lauxdezire. Cxiun dimancxon la bicikla klubo havis rajdon ekde norda Detrojta antauxurbo. Oni biciklis restoracien, kunmangxis, kaj revenis. Entute oni kutime biciklis cxirkaux 55 kilometrojn. Unu dimancxon la gvidanto de la rajdo estis Oskar. Li havis proksimume dek pli jarojn ol mi, sed li estis suficxe forta biciklisto. Ni nombrigxis dudek aux dudek kvin. Oskar anoncis ke ni iru unue al kunvenejo de la Kavaliroj de Kolumbo, Romkatolika frateca societo. Tie oni gajnas monon por almozaj celoj per mangxigi vizitantojn. Oni prezentis patkukojn kaj kolbasetojn, kafon kaj orangxsukon kontraux malmultaj dolaroj. Post tiam, ni vizitu la Detrojtan Muzeon de la Holokauxsto. Ni komencis bicikli. Tiam biciklado ege placxis al mi. Kiel knabo en Detrojto en la jaroj de la Dua Mondmilito mi multe legis kaj lernis, akiris tiom da scio ke miaj kunlernejanoj priskribis min kiel "marsxanta cxiosciverko". Sed kiel knab-atleto mi tute malsukcesis. Kiam oni elektis la anojn por bazpilkludaj teamoj cxiam mi estis la lasta elektita. Mi preskaux neniam bone frapis la pilkon. Mi imagis min kiel neatleto. Kiel plenkreskulo mi komencis bicikli. Dum jaroj mi biciklis milojn da kilometroj. En unu tago mi kelkfoje biciklis pli ol cent sesdek kilometrojn. Tiam, mi diris al mi, neniu rajtus diri ke mi estas neatleto. Biciklante mi sentis min kiel cxevalrajdisto. Mia korpo antauxeniris super la tero. Mi povis iri ege pli rapide ol marsxante sed la tuta forto kiu antauxenigis min venis el miaj propraj muskoloj. Biciklante mi gxuis la venton kontraux la vizagxo, kontraux la korpo ecx kiam tute ne ventis, cxar movante tra la aero biciklisto kreas sian propran venton. Por turni min, mi klinis. Ke mi tiom klinis, turnis min, kaj ne falis sed antauxeniris aspektis kiel eta miraklo, mirakleto de movado. Cxiam prudenta, mi cxiam portis kaskon por protekti la cerbon. Mi alte taksis mian cerbon. Mi prisciis, ecx konis homojn kiuj biciklante falis tiel ke la cerboprotekta ostaro forte frapis la teron aux rokon aux trotuarrandon, kaj la cerbo tiel skuigxis ke gxi akre trafis la ostaron kaj terure vundigxis. Multaj el tiuj malbonsxanculoj neniam plu biciklos. Kiel membro de biciklistaro mi sentis min esti kiel ano de aro de rapidaj graciaj bestoj: antilopoj, gazaloj. Kiam al nova strato ni turnis nin unu post la alia, ni turnigxis, mi pensis, kiel fisxaranoj. Varmis tiutage. La multaj verdoj de arboj, arbustoj, herbaroj estis ricxaj. Kiel kutime mi multe sxvitis kaj la sxvittuko kiu cxirkauxis la fronton baldaux malsekigxis. Malgraux la sxvittuko sxviteroj eniris la okulojn kaj pikis. Kelkfoje mi devis halti por vringi la tukon. Almangxirante mi iomete babilis kun la apudaj rajdantoj. Placxegis al mi la movadsenton. Cxe la kunvenejo de la Kavaliroj de Kolumbo_ni pagis la malmultajn dolarojn petitajn kaj staris en vico, kaj oni donis al ni la deziritajn nutrajxojn kaj trinkajxojn. Mi mangxis multe pro la fizika ekzercado. Kutime Oskar montris bonan humoron kaj je tiu tago dum la mangxado li tute ne aspektis nekutima. Post la bona ordinara matenmangxo ni refoje biciklis kaj post preskaux horo atingis la Muzeon. Gxi situas sur sxoseo en prospera antauxurbo apud granda kunvenkonstruajxo por la juda komunumo. La Muzeon oni konstruis sen fenestroj. Granda parto estas sub la tero. Kiam vizitanto eniras, gardisto sercxas tiun. La tiama gardisto, nigra virino, klarigis ke ofte minacigxas la Muzeo. En la enira koridoro ni pasis mapojn kaj bildojn kiu montras la longan, ricxan historion de la judaj komunumoj euxropaj kiuj pereis. Inter la bildoj estis fotografioj de famaj gejudoj, tiuj, kiuj donacis multe al la euxropa kulturo inklude de la kulturo de la germanlingvaj landoj kaj de Pollando. Unu el tiuj fotografioj montris tre formalan, tre seriozan sinjoron kun okulvitroj. La etikedo klarigis ke tiu L.L. Zamenhof estis okulkuracisto kaj filologo. Tiam oni auxdis la akratonan vocxon de Adolfo Hitlero kriacxantan kontraux la Judoj. Dum ni pasis la montrajxojn Oskar klarigis al ni ke, tiam dekkelkjarulo, li laboris en Auxsxvic kiel juda sklavlaboranto. Li priskribis por ni kiel oni devigis lin helpi akcepti la jxusvenantojn. Kiam li kaj siaj kunsklavlaborantoj ekvidis junan virinon tenantan bebon, ili penis konvinki sxin doni la bebon al maljunulino. Kutime la virino rifuzis kaj cxiam, kiam la germana decidisto ekvidis virinon kun bebo li direktis sxin al la grupo kiu iros al la mortejo. Sen bebo, sana, forta virino havis sxancon sklavigxi kaj dum iom da tempo plu vivi. La nazioj ne malamis la judojn, Oskar diris al ni. Por ili ni judoj estis nur bestoj kiujn oni decidis nuligi. Oni faris sian laboron. Ni vidis bildaron kun mapo kiu prezentis informon pri la mortmarsxado ekde Auxsxvic. Kun sia fingro Oskar montris lokon. Li klarigis al ni ke li estis ano de tiu judaro kiun oni ne povis mortigi en Auxsxvic pro manko da tempo. La Rugx-Armeo tro rapide antauxeniris. Cxe tiu loko oficiro ordonis pafi kelkajn judojn inter kiuj estis la tiama juna Oskar. Alia oficiro protestis. "Tiuj miaj Judoj estas!" li insistis. Li decidu pri la horo de ties mortoj. Kaj tial Oskar plu vivis. Ni vidis bildojn, modeletojn de la mortejoj. Ni fluglegis longegan liston de la malaperigitaj judaj komunumoj de Euxropo. Ni vidis kinofilmojn de transvivintoj de la Holokauxsto. Oni intervjuis tiujn. Ili priskribis la vivon antaux la Milito. Ili priskribis kiel la Nazioj dividis la Gejudojn en du grupojn. Virino klarigis kiel sxi ekdiris al la plej juna frato, "Iru kaj staru kun la gepatroj!" Bonknabe, la frato tien kuris, tie staris. Sxia vizagxo tuj aliigxis, malbelegigxis kaj sxi plorege kriacxis ke sxi nekomprene sendis la amatan fraton al la mortigota grupo. Oskar estis forta sana viro en la sepa jardeko de sia vivo. Li evidente gxuis la vivon. Poste mi lernis ke li translogxigxas al Auxstralio por logxi inter parencoj tie. La tutan vivon li gxuadis fortan vivemon. Por plu vivi li konsentis farigxi sklavlaboranto por la Nazioj. Tamen, li memoris tion, kio okazis. Kaj li deziris ke cxiuj ni biciklistoj iomete komprenu gxin.