Promeni la glacion Mildred Downey Broxon elangligis Liland Brajant ROS' Promeni la glacion (originale: Walk the Ice) Mildred Downey BROXON elangligis Liland Brajant ROS' (c) 1980 Mercury Press, Inc. Unue aperis en angla lingvo en Fantasy and Science Fiction, Januaro 1981 Traduko ((c) 1995, 1997 Liland B. Ros' por la auxtoro) rajtigita de la auxtoro La pejzagxo dominas unu muron: glaci-montoj grumblas sur griza norda maro. Brizo flustras inter scintilantaj negx-kristaloj, kaj mevoj kricxas. Sed la pensiulejo en Sitka distas de ajna arkta strando. Cxi tiu marpejzagxo estas nur vid-sona projekciajxo, kaj la aero estas varma. Anagan kontrolas la horlogxon. Venis la horo. Sxi tusxas regilon, kaj la Maro Beringa ekfadas. Anstataux gxi aperas sur la vid-ekrano vicoj da avidaj junaj vizagxoj: diplom-ceremonio cxe la Kolegio Esplorista. Cxi tiu unua diplomigxantaro nombras nur dudek. Jen tie, en la tria vico, sidas Nakarak, sxia kvaroble praa nepino. Longe Anagan atendis cxi tiun tagon, tiel longe ja, ke sxia agxo nun malebligas vojagxi. Nu, ne gravas. Estante la emerita Prezidenta Konsilistino de Unuigxinta Nordio, sxi kapablas ordoni rektan vid-elsendon kaj pagi ties koston. Cxio cxi komencigxis antaux multaj jaroj, Anagan meditas. Mi ne komprenis tiam, kompreneble, kio okazas, sed mi surpaperigis gxin. Mi ecx ne plu havas la paperon. Ne necesas, ke mi legu gxin. Mi memoras cxion ... Mi vidis sep disrompigxojn de la glacio. En la vintro post mia sepa auxtuna frostigxo, la fremdulo venis. Pli frue, la cxasado estis bona. Abunde da fokajxo kaj rosmarajxo kusxis sur la viandorako, kaj la kaptiloj kaptis multajn vulpojn. La inoj plene okupigxis pri skrapado kaj moligado de la feloj. Estis kvar domoj en nia vintra vilagxo. En unu domo farita el tero kaj sxtono logxis Patrino, Patro, Patropatrino, kaj mi. Profunda vintro jam pasis for; ni proksimigxis al printempo. Suno elrigardis cxiutage pli longe je tagmezo. Iu el la viroj vidis frue vekigxintan polusan urson sur la mara glacio. Akra-osta kaj cxifona post la longa dormado, la urso iris sxanceligxante. Cxiuj kvar cxasistoj, iliaj duone maturaj filoj, kaj la hundoj eliris sur la glacion por mortigi la urson. Montrigxis, tamen, ke la urso ne estis tiel dormema, kiel gxi sxajnis. Patro estus pafinta gxin el sekura distanco, sed li eksentis loketon de maldika glacio sub la negxo. Li pasxis malantauxen kaj ekglitis. Lia fusilo ekfalis el liaj manoj, rompis la glacion, kaj sinkis. Patro surgenuigxis, rigardante post gxi. La sola fusilo en la vilagxo subite gxi kvazaux neniam ekzistis. Patro akiris gxin, kontraux multaj vulpoj, de cxasisto el plisudo, kiu komercis pri peltoj kun la blankuloj. La aliaj rigardis for en silento, por ne embarasi lin. Patro ridis: "Sxajnas, ke iu deziras cxasi en la malnova maniero." Do kun nenio krom osto-pintaj harpunoj, ili iris kontraux la urson. Gxi mortigis tri cxasistojn kaj ok hundojn. Patro kaj la duone maturaj knaboj retrenis la kadavrojn al la vilagxo, kie ili disporciigis la urson kaj enterigis la virojn. La filo de la viro, kiu unue frapis la urson, ricevis la plej elektindan viandon. Cxar Patro nun estis la sola granda cxasisto, li devis cxasi fokojn por nutri la aliajn. Ankaux la junaj knaboj cxasis, sed ili malmulte kaptis. La kaptajxo de Patro estis bona. Patrino portis porciojn al la aliaj familioj, kaj metis la ceteron sur la komunan viandorakon. Io malbona superpendis tiun vintron. Eble la spiritoj de la mortintoj vagadis kaj fortimigis la bestojn. Eble la virino sub la maro volis kombigi al si la hararon, kaj neniu venis por helpi sxin, do sxi retenis la cxasbestojn. Kiu scias? Cxiun fojon, Patro devis iri pli disten sur la glacion por fokoj. Unu nokton, longe post mallumigxo, dum la Nordaj Lumoj trembrilis, li revenis rajdante sur la glitiloj de sia sledo. Lia maldekstra kruro sxnurligigxis al harpuna stango. Li ne volis diri, kio okazis cxu truo en la glacio, hundobatalo en kiu la rimenoj cxirkauxvolvis lin kaj li trenigxis Patrino ne demandis. Sxi detiris liajn botojn kaj eksterajn vestajxojn. Mi vidis blankajn kaj rugxajn osto-splitojn sin trudantajn tra la hauxto. Patrino cxirkauxportis viandon al la aliaj domoj, poste venis hejmen por pretigi mangxon. Patro kusxis silente kaj ne mangxis. Patropatrino sxancelis sin kaj zumkantis. Ofte sxi kredis sin denove juna, kaj bela. Sxi povis teni brulanta sian sapsxtonan lampon, tamen, kaj sxi utilis por elmacxi la grason el la feloj. Sen dentoj, sxiaj gingivoj ne povis trui ilin. Nun, la vilagxo ne havis potencan cxasiston, kaj la aliaj familioj ekpensis, ke ili eble devus iri vizite al amikoj kaj parencoj. La plej proksima vilagxo situis nur tri tagojn for en bona vetero. Patrino decidis resti kun Patro, kaj vidi cxu li povos fortigxi por vojagxado. Li estis malsana, brulanta, kaj freneza. Patrino ne povis porti lin al la sledo, kaj li ne povis marsxi nek komprenis, kial li devus provi. Do ni restis, Patrino, Patro, Avino, kaj mi. La aliaj familioj lasis viandon por ni, prenante nur tion, kion ili kaj iliaj hundoj bezonos dum la vojagxo, plus donacoj por la gastigontoj. Ni staris ekster la domo tiun nokton, kaj spektis la baraktadon kaj sibladon de la Nordaj Lumoj. Avino diris, ke tio signifas, ke iu mortos. Estas vere, ke cxiam post kiam Patro venis hejmen difektite, la Lumoj estis pli brilaj kaj pli bruaj ol kutime. Mi fajfis por konstati, cxu ili respondos al mi, sed ili ne atentis. Tiun nokton, la fremdulo alvenis. Ni ankoraux estis ekstere, rigardante la Lumojn, auxdante la febran babiladon de Patro, kiam mi ekvidis malhelan formon longe for sur la marglacio. La Lumoj brilis tiom, ke la frostigxintaj ondoj kaj montoj glimis blanke, kaj la steloj brilis dense tie, kie la ardo ne forblokis ilin. La formo marsxis tiel malgracie, ke mi scivolis, cxu gxi estas urso. Dum gxi pliproksimigxis, mi vidis, ke gxi estas nur iomete pli ol home alta. Gxi sxanceligxis. "Juna persono rimarkis, ke fremdulo alproksimigxas," mi diris al Patrino. Sxi staris rigardante. Sxi ne volis eliri al li renkonte, tion devus fari la viro de la domo, sed sxi pretis stari kaj doni saluton. Sxi gxemis. "Kiam gastoj venas, estas bone, ke ni havas mangxajxojn por proponi." Avino murmuris ion kaj reiris en la domon. Mi restis apud Patrino. La fremdulo ekvidis nin, levis la brakojn, kaj sxangxis sian direkton. Kiam li atingis la bordon, li falis sur la genuojn. Ni atendis. Se li ne bezonis helpon, estus ofendo tion proponi. Li estis plenkreskulo. Post iom da tempo li levis sin kaj pliproksimigxis. "Venu viziti nin," Patrino diris, kvazaux li pauxzas dum promenado. Li faris strangan sonon. Sxi kondukis lin en la domon. "Edzo," sxi diris al Patro, "Iu ne volas esti aroganta, sed sxajnas, ke fremdulo venis trans la glacion." Patro gxemegis. "Anagan," Patrino diris, "iru, portu iom da viando el la rako." Al la fremdulo sxi diris, "Mi havas , kompreneble, nenion por proponi, krom iomete da nutrajxo, kion la hundoj ne degnis mangxi, cxar mia edzo ne estas granda cxasisto. Mi hontas, metante tian nutrajxon antaux gaston. Eble vi devus vojagxi plu." Tio montris, ke sxi volas, ke mi alportu la plej bonan pecon, do mi eliris sur la stelojn, palpis mian vojon al la viandorako, kaj reportis fokan hepaton. Dum cxio cxi la fremdulo diris nenion. Patrino kaj Avino volis depreni liajn botojn, sed li retiris sin. Post kiam mi revenis kun la kruda frostigita hepatajxo, mi rigardis lin, kiam li ne vidis min. Mi tangxe proksimigis min; liaj vestoj estis glataj kaj malvarmaj, malsimilaj al peltajxoj, kaj ili ne sxajnis suficxe dikaj. Kredeble li estis frostmortanta. Kaj li estis maldika, ja maldikega, kaj alta. Neniam mi vidis vivantan homon tiel maldikan. Lian vizagxon tegis ia intestajxo, sed pli travidebla, kiel glacio. Malantaux gxi montrigxis lia hauxto, blua kaj malglata. Liaj okuloj estis flavaj, tre grandaj. Mi ne povis vidi lin cetere, cxar lin kovris strikta frostebrila vestajxo. Sendube iam liaj manoj frostigxis, cxar mankis al li pluraj fingroj. Li havis nur po du, kaj polekson, cxe cxiu mano. Kredeble tio okazis antaux tre longe, cxar lia edzino estis kudrinta por li tauxgajn gantojn. Ankoraux li diris nenion. Li havis cxe si skatolon, proksimume tiel grandan kiel kudrilan skatolon. Li prilaboris gxin per siaj kompatindaj manoj. Mi opiniis malgxentile, rigardadi lin. La skatolo faris siblan sonon, similan al la Nordaj Lumoj. Patrino trancxis la hepaton sur plata sxtono. Sxia silika trancxilo akris, sed ne tiel akre kiel la metalaj trancxiloj, kiujn ni vidis. Venontjare, Patro promesis, li akiros tian por sxi. Cxi-jare li bezonis la fusilon. Sxi sxajnigis honton. Patrino estis tre gxentila kaj diris, "Mi bedauxras, ke la viandorako tenis nur cxi tiun viscerajxon. Cxu eble mia stulta filino trovis gxin inter la postlasajxoj de la hundoj?" La fremdulo ankoraux diris nenion, kvankam estis lia devo siavice lauxdi la bonegan viandon. Tio estus bona etiketo. Li cxirkauxrigardis al la dormopodio kun gxia amaso da peltoj, al la sxtonaj lampoj, la ostopinta harpuno de Patro, la silika trancxilo de Patrino, kaj faris mallauxtan sonon. Li kunpremis la kripligitajn manojn kaj rigardis fikse al la tegmento. Patrino donis al li pecon de fokhepatajxo. Gxi estis malfrostigxinta nun, kaj gutigis sukon. Mia propra busxo salivis. Mi dubis, cxu la fremdulo estas malsata; li eligis pluan mallauxtan sonon kaj ekretiris sin. Poste li trankviligxis, eklevis la viandon, kaj rigardis gxin. Patrino atendis. Li malstrecxis la tegajxon antaux sia vizagxo, faris unu etan mordon li havis malgrandajn, akrajn dentojn, kiel foko kaj demetis gxin. Li sidis tremante, dum sango lauxfluis lian mentonon. La vido malsatigis min. Finfine, li prenis sian pecon de hepatajxo kaj mangxis la tuton. Tiam ni cxiuj rajtis ekmangxi. Ecx Patro elvenis el sia frenezado dum kelka tempo. Li provis konversi kun la fremdulo, pri cxasado, hundoj, kaj vetero, sed la fremdulo povis fari nur bestajn sonojn. Kiam ni suficxe supersatigis nin mi iris ankoraux plurfoje al la viandorako Patro demandis, cxu la fremdulo deziras Patrinon por la nokto, cxar li vojagxas sen virino. Nia gasto ne respondis. Eble li estis surdmutulo. Ecx en la graveda stato, Patrino estis tre bela. Cxiuokaze, li prenis la malvarman lokon sur la flanka benko, for de la cxefa dormopodio. En la nokto ni auxdis, ekstere, lian vomadon. Versxajne li malsatis longan tempon, kaj poste ekvoris tro rapide. Tio povas okazi al iu ajn. Ni cxiuj reendormigxis. Dum la sekvaj pluraj tagoj, la kruro de Patro komencis fetori. Li ne sciis, kie li estas; li babiladis. La fremdulo finfine provis vidi, kion li povas fari por helpi. Li ecx demetis siajn gantojn. Liaj povraj manoj! Ne nur, cxar ili estis frostigxintaj, sed la hauxto estis blua kaj skvameca. Inter la skvamoj kreskis fajnaj oraj haroj. Mi neniam konis fridon, kiu povis fari tion. Li detiris la dormopelton de Patro, rigardis la difektitan kruron, kaj siblis. Li fusxpalpis en sia sako, kaj eltiris malgrandan vezikon. Kiam li versxis la likvajxon sur la vundon, gxi bobelis, kaj Patro ekkriis dolore. Vaporo eklevigxis. Rapide la fremdulo ekprenis la akvujon, kaj malplenigis gxin sur la kruron de Patro. La vaporado cxesis. Li retropasxis kaj rigardis, denove, al siaj povraj mutilitaj manoj. La ungoj estis nigraj ungegoj. Li retiris la tegan intestajxon trans sian vizagxon, resurmetis la gantojn, kaj pasxis eksteren. Mi devus ne sekvi lin. Estis klare, ke li deziris esti sola. Sed mi estis juna kaj malgxentila. Li cxirkauxmarsxis la vilagxon, rigardante en la tri forlasitajn domojn. Li haltis kaj pririgardis la preskaux malplenan viandorakon, pauxzis por esplori la hundosledon de Patro -- gxi estis belega, kun ostaj glitiloj -- kaj staris rigardante al nia jungitaro. Ili hojlis kaj saltis al li, sed cxar ili estis ligitaj, ili ne povis damagxi lin. Tamen li retropasxis. Li ne estis do sledisto. Tiuj estis bonaj hundoj. Li staris longe, rigardante trans la glacion, apud la sxtonamasigita monteto, kie ni enterigis niajn mortintojn. Cxu li parolis kun la prapatroj? Li unu vorton ne parolis kun ni. Li kunportis sian skatolon, kaj denove li komencis prilabori gxin. La Lumoj dancis supere, kaj la skatolo siblis lauxritme de ilia tordigxado. Tiam li demetis gxin, kaj sidigxis en la negxo, bukligxinte, kun la frunto kontraux la genuoj. Mi timis, post kelka tempo, ke li frostigxos, do mi aliris lin. "Iu sidas en la malvarmega negxo," mi diris, "kiam varma domo staras proksime." Li ekrigardis min. En la mallumo, liaj flavaj okuloj verdigxis. Li palpebrumis. Mi etendis la manon kaj rekondukis lin en la domon. Kelkfoje li estis tiel forgesema kiel Avino. Tiam ekfrapegis la sxtormo. Ecx se Patro estus sana, li ne povus eliri por cxasi tiam. La viandorako faris malplenan muzikon per la vento. Foje Patrino preskaux perdigxis sercxante gxin, kvankam gxi situis nur kelkajn pasxojn for de la pordo. Pretere, cxio estis blankaj fajfantaj blovataj negxamasoj. La hundoj kunvolvis sin sub la negxo, kaj ni kunpremis nin endome, kaj diris rakontojn, observante la malaperadon de niaj nutrajxoj. Cxiuj, krom la fremdulo. Li ne havis rakontojn por diri -- li restis muta. Kelkfoje li palpis la sapsxtonan lampon per unu skvamoza blua fingro, aux fingrumis la senutilan skatolon, kiun li portadis, sed plejparte li kauxris en la angulo, lulante sin kiel Avino. Post iom da tempo ni kantis por malakrigi la doloron en niaj ventroj. Nenio alia estis farebla. Patro ne konsciis, ke lia kunkantisto mortis, murdita de tiu urso, kaj do li kantis sian propran rolon kaj poste tiun de la alia -- je cxi tio, uzante la vocxon de la mortinto. Mi rigardis eksteren por certigxi, ke la viro ne dejxetis sian amason da frostaj sxtonoj por aligxi al ni. Sed la nokto enhavis nur venton. La fremdulo auxskultis kaj, kiam Patro finis la kanton, faris kelkajn strangajn sonojn proprajn. Eble tio estis lia speco de muziko. Gxi sonis simile al la knarado de dika glacio baldaux disrompigxonta. Avino, siavice, ekkantis plorkanton. Fojfoje, memorante kiom agxa sxi estas, sxi malgajigxis. Aj-a, aj-a, virino iam estis juna. Aj-a, aj-a, virino iam estis bela. Iam grandaj cxasistoj batalis pri virino. Iam sxi donis plezuron al multaj viroj. Aj-a, aj-a, virino iam povis vojagxi. Aj-a, aj-a, virino iam estis juna. Aj-a. Malsato kaj malsano plimalbonigis Patron. Li luktis kontraux ajxoj, kiujn nur li povis vidi. Mi ne scias, kiel li levis sin por tradrasxi la domon, stumblante, sed li renversis la lampojn de Patrino kaj Avino. Patrino kriegis kaj bat-estingis la disvastigxantajn flamojn per la manoj, poste remetis Patron sur la liton. Ni sidis en la mallumo. Ekbruligi fajron estas longa, laciga tasko. Patrino gxemis kaj komencis, kiam lumo ekflagris el la angulo de la fremdulo. Li atendis dum sxi replenigis la lampon kaj gxustigis la mecxon, tiam li tusxis la mecxon per sia flamo. Gxi ekbrulis. Mi volis, ke li faru tion denove. Mi petis al li. Li sxajnis kompreni, cxar li faris fajron el nenio plurfoje, gxis li tedigxis pri tiu infanao, kaj remetis la ilon en sian sakon. La fremdulo havis do ian utilon: li ne povis cxasi, kanti, nek paroli, sed li ja povis ekbruligi fajron. Kiam la sxtormo plejfortigxis, venis al Patrino la tempo por naski. Mi sciis, ke bebo estas baldaux naskota, sed ni ne sciis kiam. Patro ne povis doni la helpon de edzo. La fremdulo sciis nenion. La tasko do falis al Avino kaj mi. Mi vidis naskojn antauxe, kompreneble. Jam pasintjare mia frateto naskigxis, dum la vintro. Li vivis dek tagojn. Ne estis tre malfacile por Patrino, cxi-foje. Avino memoris la ceterajn farendajxojn. Post nelonge, beba knabino ekprovis mamsucxi. Patrino ne donis multan lakton. Sxi estis tro longe malsata. Sxi ne parolis nomon por la bebo. Mi sciis, kion tio povas signifi. Kiam la sxtormo kvietigxis, Avino levigxis de la dormopodio kaj surmetis siajn botojn, pantalonon, kaj anorakon. "Iu volus promeni," sxi diris. "Mi akompanos vin, Avino." Mi timis. "Kio do? Cxu mi estas tiel maljuna, ke mi ne povas promeni sole?" Sxia tono estis firma, dura, sed la okuloj estis teneraj. Sxi frapetis min al la kapo karese, kvankam mi miskondutis. Mi devus diri nenion. Patrino, kiu cxiam kondutis perfekte, sxajnigis ne rimarki, kaj plu provadis sucxigi la bebinon. Cxu sxia bopatrino ne iru eksteren, se sxi volas? Patro jam vidis neniun. Kiam Avino elpasxis en la pasejon, la fremdulo metis unu manon sur sxian brakon, kvazaux por deteni sxin. Sxi flankensxovis lin. Mi tenis lin cxe la mano, por ke li ne sekvu sxin. Liaj povraj mutilitaj fingroj pugnigxis en la gantoj. Ankaux li komprenis. La postan tagon, ni eliris kaj trovis Avinon. Ni entombigis sxin sur amason da sxtonoj sur la monteto, kaj ni funebris pri sxi la decan tempon. Dum tiu tempo, kiam neniu el ni eliris, kiam ni ecx ne demetis la vestojn, ankaux Patro mortis. Patrino kaj la fremdulo elportis lin por kusxi kun la aliaj mortintoj. Denove ni funebris. Ni cxiuj farigxadis maldikaj, sed mi rimarkis, ke la fremdulo maldikigxis pli rapide ol ni ceteraj, kaj lia busxo fendigxis kaj sangis. La lakto sekigxis cxe Patrino. Sxi decidis, ke ni devos mortigi kaj mangxi iun el la hundoj. La hundoj mem nun estis malsategaj, portis magran viandon. Kion ni trovis, tio nauxzis nin. Tiuj estis bonaj tirhundoj, bone dresitaj. Kiam ni esros formangxintaj ilin cxiujn, kompreneble, tute ne restos espero. Kiel ni povus transiri la glacion? Tial ni provis atendi kiel eble plej longe inter mortigoj. Eble io okazos, kaj ni ankoraux havos parton el la hundaro. Novaj sxtormoj alblovigxis. Ecx se anoj de la proksima vilagxo provus sendi helpon, ili ne povus vojagxi. Fratineto ploregis, kaj poste nur ploretis. Iun tagon, Patrino alvokis min. "Mi ne plu havas lakton. La bebino malsatmortas. Estus kruele, lasi sxin suferegi. Ankaux vi malsategas." Ni sxparis kelkaj fokhauxtajn sxnurojn por mangxi plej laste. Mi helpis sxin uzi iun el ili por strangoli la fratineton, cxar Patrino estis tre malforta. Kiam venis mia vico morti, mi diris, "La vivo ankoraux ne estas pli peza ol la morto, Patrino. Mi klopodos provizi por mi mem." Sxi do lasis min vivi, kvankam sxi estis zorgema patrino kaj ne volis vidi siajn infanojn malsatmorti. Mi decidis, ke mi iros por helpo. La fremdulo estis tre malsana, kaj senutila. Oni supozus, ke li promenus la glacion. Patrino estis preskaux tro malforta por movi sin. Ni ankoraux havis kvar hundojn, do mi mortigis unu por mangxi, kaj jungis la ceterajn. Tio ne estas suficxe multaj hundoj por tiri normalan sxargxon, sed mi estis nur infaneto, kaj jam tre maldika. Mi povus kuri plejparton de la vojo. La fremdulo vidis mian sxargxadon, kaj kvazaux volis demandi, kien mi iras. Gxis tiam ni lernis paroli per gestoj, iomete. Do mi fingromontris al Patrino, kaj al mi mem, kaj fingrojn tordetis por signi "multajn homojn", poste fingre indikis la direkton al la proksima vilagxo. Mi sxajnigis ankaux mangxadon. La fremdulo proponis akompani min. Li ne multe helpos, sed se li venos, estos pli multe da hundajxo por Patrino, kaj la fremdulo pli altis ol mi: eventuale li povos helpi starigi la sledon, se gxi renversigxos en negxamaso. Mi lasis lin do veni. Li kunportis sian skatolon. Li marsxis, komence, malantaux la sledo. La hundoj malfortis, ecx post kiam ili mangxis parton de la mortinta kunjungito; ili nur trote rapidis. Post nelonge la fremdulo lacigxis kaj grimpis sur la sledon por kusxi sur la dormo- peltoj. Tiam li jam malmultege pezis, apenaux pli ol mi. Se mi kuris malantauxe kaj helpis la glitilojn trans malglatajn lokojn, la sxargxo ne multe malrapidigis la hundojn. Kiam la nokto venis, mi provis konstrui kabaneton el negxo. Mi ne lertis pri trancxado de la blokoj -- cxi tio estis vira laboro, kvankam mi estis observinta gxin -- kaj mi neniam sukcesis fari la kupolan tegmenton, sed ni havis almenaux sxirmon kontraux la vento. La postan tagon, mi devis helpi la fremdulon sur la sledon. Pli frue, li provis jungi la hundojn, sed sango tralikis liajn gantojn kaj tinkturis la negxon. La hundoj eskapis kaj eklekis gxin, poste hojlis. Kompreneble, ni ne kunportis mangxajxon, sed mi havis la lampon de Avino. Mi ecx havis iom da oleo, kaj ni povis degeli glacion por akvo, kio plenigas la stomakon. La fremdulo ne devus esti tiel febla. Poste, tiun tagon, la cxefa hundino kusxigxis en la rimenoj kaj trenigxis gxis sxi mortis. Mi sxargxis la sledon per sxia maldikega kadavro. Kiam ni haltis, mi detrancxis kokson por ni, kaj nutris la du restantajn hundojn per la ceterajxo. La fremdulo rifuzis mangxi la viandon. La postan tagon, li apenaux povis rampi al la sledo. Mangxinte, la hundoj tiris pli vigle. Mi komencis senti min gaja. Suno pli longdauxre scintiligis la negxon tagmeze. Malgraux cxio eble ni atingos la alian vilagxon. Ankoraux unu nokton sur la vojo, kaj ni povos mangxi, kaj varmigxi, kaj vidi aliajn homojn. Se ni alvenos suficxe frue, ni ecx povos sendi helpon al Patrino. Kaj mi ecx lernis konstrui negxkabanojn. Tiunokte mia tegmento dauxris. Mi bruligis la lampon mia lampo nun, mia lampo de virino kaj la kabaneto varmigxis. Mi bone dormis. Tiel bone mi dormis, ke mi ne auxdis la fremdulon, kiam li levigxis dum la nokto. Kiam mi vekigxis, lia skatolo kusxis sur la dormopeltoj. Mi timis por li. Ekstere, for de la sledo, direkte al la marglacio, mi vidis liajn spurojn. Kiam mi trovis lin, li estis malvarma kaj rigida, kun la povraj vunditaj manoj kunplektitaj, kaj la kapo klinita sur la genuojn. La sango fluetinta laux lia mentono nun frostigxis, kaj lia hauxto estis griza, ne blue. Tiel do li konsciigxis, ke li estas sxargxo, kaj eliris laux la deca maniero. Mi retrenis lin al la negxkabano. Mi ne havis lokon por enterigi lin. Mi metis lian skatolon sur la sledon -- li postlasis gxin por mi kaj ekiris. Mi ne estis lerta sledestro. Kiam la hundoj renversis la malpeze sxargxitan sledon, la skatolo jxetflugis en negxamason kaj mi ne povis trovi gxin. Kiam mi liberigis la hundojn, ili forkuris, hojlante, laux la vojo, kiun ni venis. Mi pluiris piede. Ne estis longa distanco, nun. Iomete poste, sub la krakantaj Nordaj Lumoj, mi atingis la vilagxon, apenaux antaux dektaga sxtormo. Kiam la negxventego cxesis, helpo iris por Patrino, sed kiam oni atingis sxin, sxi jam mortis. Oni haltis cxe mia negxa domo, survoje, por dormi. Mi ne menciis la fremdulon, cxar li ne havis nomon. En la kabaneto oni trovis sangon kaj kelkajn sxirajxojn de hauxto kaj strangformajn ostojn. Plu irinte iomete, oni trovis miajn du hundojn, mortintajn, kun la ventroj sxvelintaj kvazaux pro veneno. Oni neniam diris al mi la lastajxon, sed mi auxdis la flustrojn: Kiam oni trovis Patrinon, oni trovis ankaux la korpon de la bebineto, kaj de Patro. Mankis partoj. Estis homaj dentospuroj sur la ostoj. Tiaj cxi aferoj okazas, je la ekstremoj de malsato, sed homoj ne parolas pri ili. Oni do tenis min plu en la vilagxo, kiel orfinon. Mi portis forjxetitajn vestojn kaj mangxis pecetojn da forjxetita nutrajxo, sed neniu kompategis min. Cxiuj sciis, ke se mi suferos dum junagxo, maturigxinte mi cxiam kaj malgraux cxia eventualajxo de la vivo estos elturnigxiva. Mi travivis; mi nek frostigxis nek mortis pro malsato. La postan jaron, blankhauxtaj komercistoj establis negocejon en la vilagxo. Tiun vintron, mi komencis tusadi. La blankuloj nomis tion "tuberkulozo". Pluraj en la vilagxo havis la saman tuson. Oni sendis min al la misia hospitalo en plisudo. Tie, por la malsanaj infanoj, la misiistoj funkciigis lernejon. En la lernejo mi lernis pri aliaj popoloj, pri blankuloj kaj la aliaj kiuj ne posedas la inuitan lingvon, ecx pri homoj, kiuj vivas kie ne estas negxo. Mi lernis legi kaj skribi, kaj mia mondo grandigxis. Sed mi neniam legis pri iu simila al la fremdulo. En la misia lernejo, Anagan klinis sin super la liniita flava papero. Sxiaj harplektaoj trenigxis trans la tableton. Sxi finis sian eseon kaj portis gxin antauxen. "Jen, Fratulino," sxi diris, "vi petis, ke ni skribu pri 'kiel estis en mia hejmo'." Fratulino ridetis al sia plej elstara lernanto, kaj eklegis. Finleginte, sxi kuntiris la brovojn kaj markis la paperon per granda rugxa D -- la marko de subnormeco. "Anagan, venu cxi tien!" Denove, Anagan proksimigxis al la instruistino. "Jes, Fratulino." Sxi riverencetis. "Vi devus honti, Anagan. Knabineto, kiu mensogas cxi tiel! Verku por mi alian eseon, cxi-foje pri io, kio efektive okazis." Sxi redonis la pagxojn. Anagan zorge metis ilin en sian skribotableton, tusis, kaj klinis sin super nova paperfolio. Estus malgxentile disputi. Sed sxi konservis sian eseon, tra la jaroj. Al la tuberkulozo sxi sxuldis tion, ke sxi iris al la lernejo; kaj fakte sxi estis tro malforta por reiri al sia vilagxo. Post kelkaj jaroj, variola epidemio forvisxis la vilagxanojn. Anagan restis sude kaj dauxrigis sian lernadon. Fine Anagan komencis suspekti, kiu aux kio la fremdulo eble estis. Sed sxi konservis la sekreton, kaj kasxis sian eseon en sekura loko. Pasis jaroj. Kiam la oratoro finos, oni disdonos la diplomojn kaj la ceremonio finigxos. Nakarak sidas inter la samklasanoj kaj elrigardas al la steloza fono, kiu aspektas kiel kurteno sed fakte estas grandega glaca fenestro. For en la disto staras la eta kupolita monumento cxe Bazo Trankvileco. Atendu -- kion la oratoro diras? "Kvankam ni ankoraux ne renkontis iujn fremdajn rasojn, kaj ne scias, cxu ni renkontos iam tiajn, tamen ni jam trejnis niajn unuajn fakdiplomitojn pri Ksenologio." Li pauxzas dramcele. Jes ja, Nakarak pensas, Mi estas unu el ili, kvankam kelkfoje mi scivolas, cxu prefere mi devus studi planedologion aux navigistikon. "Krome," la oratoro pludiras, "ni havas hodiaux, en nia unua diplomita klaso, la multoble praan nepinon de virino kiu, pli ol iu ajn alia, ebligis la estigxon de la Kolegio Esplorista. Multe el nia frua financado venis de Unuigxinta Nordio. Anagan, kiel Prezidenta Konsilistino, estis tiu, kiu grandparte responsis pro tiu financado. Ankaux pli maljunaj nacioj kontribuis, ne volante estis superitaj. Eble cxar" -- li subridas -- "alie Nordio ne vendus al ili petrolon. Estis dece, Anagan diris, cxar la arkta regiono estis iam nomata la Lasta Limo, ke gxi subtenu esploradon pri la vera Lasta Limo, la Kosmo." Li pauxzas denove; la cxeestantoj aplauxdas. "Ni esperis, ke Anagan povus esti cxi tie hodiaux, sed sxia sanstato ne permesis tion. Tamen, sxi ja sendis ion por transdoni al sia posteulino. Nakarak, bonvolu veni antauxen." Nakarak sentas sin rugxigxi. Sxi apenaux konis Anaganon; jam de jaroj la oldulino estis tro febla por vojagxi, kaj Nakarak mem pasigis la pasintajn kvin jarojn plejparte sur Luno. Legxera en la sesona gravito, sxi marsxas al la antauxo de la halego, premas la manon de la oratoro, kaj prenas sian diplomon kaj la sigelitan koverton. Sxi reiras al sia segxo kaj malfermas la koverton. Gxi enhavas liniitajn flavajn foliojn, kovritajn per infaneca skribacxo. La inko brunigxis, kaj la randoj dispolvigxis. Sxi legos gxin je la unua sxanco, Anagan scias. Tio nepre felicxigos sxin pri la decido studi la Ksenologion. Jen suficxe do. Sxia propra ido vojagxos la kosmon. Sxi mem estis cxiam tro maljuna sesdek-nauxjara je la unua allunigxo, okdek du je la eltrovigxo de la kontrauxmaljunigxaj drogoj, okdek kvin kiam Alasko kaj Siberio formis Unuigxintan Nordion. Finigxas la ceremonio. La diplomitoj eldefilas por akcepti gratulojn kaj alpreni postenojn. Anagan rekomutas la bildon. Sur la griza Norda Maro, glacimontoj ankoraux drivas, glacifluajxo lavas la bordon, negxo scintilas. Iuj aferoj neniam sxangxigxas. De la Sxtona Epoko gxis la Kosma Epoko en la dauxro de mia vivo. Kiam la fremdulo venis, ni havis nek skribon nek metallaboradon; Nakarak, infano, kion vi portos hejmen el la steloj? Sxi rigardadas la glacion dum la densigxanta krepusko. Sxi sxancelas sin sur la segxo kaj cxantas. Aj-a, aj-a, virino iam povis vojagxi. Aj-a, aj-a, virino iam estis juna. La glacio pistigxadas, mil kilometrojn for. Sxi neniam povos marsxi tiel disten. Sxi finigxos cxi tie. Sed Nakarak promenos aliajn mondojn, kaj Anagan ja sekvis, entute, interesan vivo. Suficxe do. Estas nenio, verdire, plorlamentinda. Kiam oni trovis sxian korpon, sxi estis ankoraux ridetanta al la glacio.