La Mopso de Lia Onklo R. M. Chase Noto de la redaktoro Mi prezentas cxi tie, sen revizioj, la originalan tekston de La mopso de lia onklo kaj esprimas la opiniojn, ke malgraux la ofte misa vortelektado ("ordoni" anstataux "mendi", "sopiro" anstataux "gxemo", ktp) kaj gramatiko ("devigxos") la rakonto ja restas amuza, kaj ke gxi meritas lokon en iam eldonota Usona antologio. Mi intencas post utilos al iuj anglalingvanoj por ilustri kelkajn evitindajn anglecajxojn kaj eblajn rimedojn por ilin eviti. Mi invitas la nunajn legantojn : se vi redaktus cxi tiun rakonton, kion vi korektus, kaj kiel? Sendu listojn! La mopso de lia onklo estas novelo, ne romano : la unua eldono ampleksas 48 pagxojn, sed ili estas malgrandaj pagxoj kun largxaj margxenoj. La mopso de lia onklo ne rolas tiel grave en Esperanta literaturo kiel ekzemple la fruaj romanoj de Vallienne, sed en la historio de Usona Esperanto-literaturo gxi versxajne estis, siatempe, la plej impona aperinta beletrajxo. Gxi meritas esti legata kaj memorata, kvankam gxi ne povas servi kiel modelo por nunaj verkantoj. Liland Brajant Ros' LA MOPSO DE LIA ONKLO Groteskajxo Esperante Elpensita de R. M. CHASE Laux la teksto de la unua eldono, American Esperantist Company Chicago, 1909 ANTAUXA NOTO Mi kunmetis la cxi sekvantan rakonton pleje pro la kredo, ke tiu, kiu lernis lingvon artefaritan, devus havi el gxi legajxon iome eksterordinaran. Pri kelkaj uzajxoj ankoraux ne klasikaj la konservativulo rimarku, ke ili neniel kontrauxstaras la Fundamenton. Mi devas konfesi ke, por uzi ilin, mi ne genuflekse petis permeson de iu ajn delegacio aux komitato. La prepozicio "versaux," esprimanta "en la direkton kondukantan al," estas sugestita de diversaj esperantistoj de post la naskigxo de nia lingvo. --R.M.C. LA MOPSO DE LIA ONKLO Mi renkontis la homon en Nov-Jorka restoracio, kien unutage min enrapidigis la ekdoloroj de malsato. Li sidis mangxante bolitan ovon cxe unu el la tabletoj. Pasis kaj repasadis jenen-tien kelnerinoj, portantaj al la mangxantaro diversajn specimenojn de nutrajxo,--aperantaj kaj malaperantaj tra la svinga pordo, kiu lasis eniri en la misterajn regionojn de kuirado. Sidigxinte samtable kun li, kaj doninte mian ordonon, mi estis sengxene cxirkauxrigardanta, kiam subite auxdigxis tra la malfermata svinga pordo lauxta siblo de la kuirata bifteko, kiun mi estis ordoninta. La homo kun la ovo lasis fali sian kulereton, li ekpaligxis, kaj liaj okuloj elstarigxis el siaj ingoj. Li turnis sin versaux la dirita pordo, kaj rigardegis tra gxi kvazaux li atendis tie vidi ian fantomon aux monstron. "Cxu via ovo estas do malfresxa, sinjoro?" mi simpatie demandis ; cxar mi havas bonan koron. Li respondis nenion, sed fikse rigardadis la pordon ; gxis vidinte la kelnerinon alportantan mian biftekon, li sin returnis kun sopirego kaj diris, "Cxu vi vidis ion?" Kaj tiam, pro la malplenkapa elrigardo sur mia vizagxo, li klarigis sin per la vortoj,-- "Mi pensis, ke tio estas la mopso* de mia onklo." * Angle, pug. Speco de tre grasema kaj malloga hundo. "Cxielo!" mi krietis duonstarigxante, "cxu oni donas mopsojn por mangxi en cxi tiu restoracio?" kaj mi dubeme rigardis mian senkulpan biftekon, atendantan enstomakigxi. "Mi vidas ke vi ne min komprenas," respondis la homo kun dua sopirego, dum li reprenis sian kulereton kaj penseme enfosis en la ovon. "Mi devigxos rakonti al vi mian historion." "Vi aspektas, kvazaux vi havus historion," mi bonkore redonis. "Ekparolu." La homo sxajnis esti tre mizera. Ion li evidente timis; fojpostfoje li ekcxesis mangxi, jxetis furtivan rigardon super sia sxultro, aux turnis flanken la okulojn, kvazaux iu krimulsercxisto persekutis lin. Sed sub la influo de mia simpatia apudesto lia nervozeco iome kvietigxis; kaj englutinte la lastan ovpecon, li altiris sian kaftason kaj fiksinte sian rigardon en gxian brunan profundon, komencis historiifi. "Kiam mi estis ankoraux juna, senpeka knabo," li ekrakontis, "miaj gepatroj mortis, kaj mi iris logxadi en kampara regiono kun unu onklo mia. Tiu onklo estis avarulo; jes, avaregulo." (La leganto tie cxi ekkomprenos, ke ni kunparolis en la kara lingvo; fakte estis tio, kio donis tiom da esprimeco al la doloraj vortoj de la homo, kaj ankaux malhelpis la cxirkauxsidantojn kompreni tian rakonton, kia alie igus ilin suprensalti du metrojn el siaj segxoj.) ". . . Mi kreskis en virigxon meze de neesprimebla senkomforteco. Cxu vi vidas, sinjoro, ke mi estas maldika?" "Mi ja rimarkis tion," mi respondis, "sed mi supozis, ke gxi devenis de malbona digestado." "Gxi devenis," li riprocxis, "de manko de nutrajxo dum mia malfelicxa knabesto." "Tro domagxe," mi simpatiis, enbusxigante grandan pecon de bifteko. "Jes, ekzistis por mi neniu bifteko, neniu bolita ovo dum tiuj jaroj. Estis mia sorto malgaje labori cxirkaux la mizera logxejo de mia avarula parenco, portante akvon, hakante fajrlignon, hejtante la fornon, kaj foje lavante puraj la diversajn pladojn kaj potojn uzatajn de mia onklo en lia okupado." "Mi estis supozinta, ke la avaruloj kutime pasigas sian tempon kalkulante la monerojn," mi surprize diris. "Mia onklo," li rediris kun pacienca suferemo, "havis du okupadojn; unue, li pruntedonis monon al bezonuloj je alta procento, tenante de ili hipotekojn;--estis el tio, ke li havigxis cxiom da sia ricxajxo; due, lia maljuna cerbo enhavis la ideon, ke li estas lerta hxemiisto, kaj iamaniere li ekkredis, leginte du-tri antikvajn librojn, ke ne estas neeble fari oron el aliaj metaloj, se oni suficxe longe laboros. La horojn, kiam li ne cxirkauxveturis la regionon kolektante siajn procentajxojn, li pasigis en sia kelo, kie li estis konstruiginta brikan fornon kaj ceteran aparaton hxemiistan; boligante ajxojn en potoj, elvokante odorojn el retortoj, enfosante per la nazo en la internojn de la antikvaj libroj, kaj cxiam kredante, ke morgaux aux proksimsemajne li atingos la celatan bulon de artefarita oro. Ofte je iu auxtuna vespero, kiam la malgaja vento cxirkauxblovis sekajn falintajn foliojn cxirkaux la korto de la domo, kaj mi devigxis porti iun sitelon da akvo de la pumpo al la maljunulo en la kelo, mi ne povis ne frosttremi kiam mi ekmalfermis la kelpordon, kaj vidis tie sube en la rugxa lumo de la forno la kreiton starantan, rigardegantan la bolantajn hxemiajxojn, dum fajrradioj rebrilis de liaj grandaj okulvitroj, similigante lin al ia koboldo. Cxu mi diris, ke mia onklo estis la plej malbelega homo, kiu iam vivis?" "Oni neniam supozus, ke gxi kuras en la familio, sinjoro," mi gxentile respondis. "Jes, tio li estis; kaj la sola humorajxo, kiun li iam faris, estis ke li unutempe acxetis mopsan hundon, pro la sola kauxzo, ke la besto estis pli malbelega ol li mem. Li diris tiam, ke li sxatos havi kunulon en mizero; sed efektive, dum monatoj pasis, li farigxis tiel ama al tiu kreajxo, ke gxi estis la sola individuo en la familio, al kiu li donadis suficxon por mangxi. Diabloj! kiel mi malamegis tiun mopson!"-- "Pardon, messieurs," interrompis tie cxi la vocxo de homo, kiu sidis cxe apuda tableto; "serais-je indiscret si je vous demandais quelle est cette belle language que vous parlez?" "Gxi estas la mondlingvo, Esperanto, sinjoro," mi klarigis al li en nekorekta franca. "Sed, mia Dio! kiel muzika, kiel sonora!" li dauxris france. "Jxus tiam mi auxdis vorton, kiun diris la alia sinjoro, kiu memorigis min je mia propra lingvo. Cxarme, cxarme!" kaj li returnis sin al sia mangxado kun plezura rideto. "---Kiel mi promesis al mi," diris mia homo, "ke je l' unua favora okazo mi donos al gxi piedbategon! Sed tiu okazo neniam alvenis; la avarulo ne unumomente lasis la mopson for el sia vido; kiam li veturis, la mopso veturis kun li; kiam li malsupreniris en la kelon, tion faris la mopso; kaj mi, alportante mian sitelon, ofte ekvidis la hndon(1) tie sube rigardegantan lin kun la sama amego, kun kiu li regardegis(2) la bolantan poton. Oni facile supozus, ke tio estas malgranda infero, kun gxiaj diablego kaj diableto. (1) hundon (2) rigardegis --LBR "Kaj la mopso malamegis min tute tiom, kiom mi gxin; de post la tago, kiam gxi eniris nian malgrandan rondon familian, gxi sin konstituis la speciala amikego kaj gardanto de mia onklo; kiam ajn mi alproksimiris la maljunulon, gxi elpusxis rauxkan tuson, intencatan por bojo, kaj elmontris sian dentaron de inter la kruroj de sia mastro, farante grasan dancon de kolero. Tiam la onklo okaze faris plezuran ridacxon, montris ankaux siajn tri-kvar dentojn kaj diris: 'Bone estus zorgi vin, neveto mia; Princo estas dangxera hundo. Se iu iam atencus kontraux mia vivo, li certe min vengxus--cxu ne, Princxjo?--For, nun, kaj alportu tiujn bastonojn de ligno." Oni pensus, ke ambaux kunhavas interkomprenon por kiel eble plej grande min humiligi. Kiel mi pligrandigxis versaux virgrandeco, tiel ankaux kreskadis mia malamo kontraux mia onklo kaj lia mopso. Lasinte ilin en la kelo vespere kaj suprenrampante al mia mizera lito, mia knaba cerbo cirkauxturnadis(3) time gxojajn imagojn pri kiamaniere mi sxatus ilin mortigi. Komence, tiuj estis nur komfortigaj revoj de neebleco; sed post tempo, kiam mi ekvirigxis, ili farigxis seriozaj. Dum mi cxiutage dauxrigis mian sklavecan laboregon, pli kaj pli maldikigxante, la mopso vivadis kiel iu efektiva princo. Cxiam suficxego por mangxi, molaj litoj, zorgaj lavadoj, faris gxin pli kaj pli grasa kaj malbela, gxis laste, kiel neevitebla puno por gxia luksa vivmaniero, gxi perdis la sanecon, kaj gxia grasegeco havigis al gxi fortan atakon de la astmo. (3) cxirkauxturnadis --LBR "Tio estis la sola mankintajxo por plene abomenigi al mi tiun beston. Cxiame auxdigxis tra la domo la rauxka siblo de gxiaj spiregoj, dum gxi grase rampis cxirkaux la cxambroj post mia onklo. Neniu povus pentri al via imago, kiom min nauxzigis tiu astma spirado. Ecx kiam la hundo forestis cxirkauxveturante kun sia majstro, mi iam ekpensis ke mi auxdetas gxiajn spirojn en la cxambro, kaj eksaltis de mia segxo kie mi sidis forfrotante la hxemiajxojn de iu morgauxe reuzota plado. Kia gxojo tamen estus la senonkla alveno de Princo! Cxar tiam mi povus jxetegi mian pladon kontraux gxian malbenitan kapon. Sed ne; estis nur revo, estigita de miaj nervozaj malamsentoj. "Tempo pasadis, kaj tiu astmoza mopso farigxis al mi preskaux nesuferebla. Vi demandos, kial mi ne forlasis mian onklon kaj sercxis okupadon aliloke? Mi klarigos: mia multjara meditado pri mortigi la avarulon komencis kreski en difinitan planon. Mi estis eltrovinta la lokon en la kela muro, kie la maljunulo kasxadis sian monon; kaj mi decidis je la unua favora okazo fini lin per trancxilo, enterigi lin en la legoma gxardeno, kaj foriri kun la mono." "Benu miajn butonojn!" mi interrompis en senspira surprizo. "Kaj vi faris gxin?" cxirkauxrigardante maltrankvile la aliajn mangxantojn. "Jes," li malhele elparolis en malaltega vocxo. "Estis malluma, senluna, ventega nokto kiam la tempo, ha ha! venis. Cxio estis preparita: estis en printempo, kaj mi jxus tiun tagon denove fosis la gxardenan bedon, en kiu li kreskigis siajn terpomojn. Mi fosis la bedon, dum li apudstaris donante ordonojn, kun la mopso, kies eterna siblado min frenezigis. Ha, li malmulte suspektis, kian grandan terpomon mi intencis planti tie je tiu nokto!" "Cxu ne stus pli sagxe ne paroli tiel lauxte?" mi maltrankvile sugestis. "Kiu scias, cxu aliaj samlingvanoj ne cxeestas?" "Ne estas grave!" li ekscite rifuzis. "Mi rampis al mia cxambracxo tiun vesperon, plena je gxojo pro la penso forigi tiun kruelan parencon, kaj formarsxi kun lia mono! Kaj la mopson--la mopson precipe mi estis gxojonta mortigi! Ha, mi diris interne, ties astmaj spirbruoj ne plu kolerigos miajn tagojn! Tiu rigardacxo, kiun gxi jxetis versaux mi kiam mi lasis la plenajn akvositelojn sur la kela planko apud mia onklo,--tiu speciale malestima tuso kiun gxi sonigis kiam mi min turnis forironte,--tiuj estos gxiaj lastaj vortoj sur la terglobo! Kaj en mia cxambracxo mi komencis plue akrigi la grandan viandotrancxilon, per kiu mi intencis trancxi iliajn gorgxojn." "Cxielo nin kompatu!" mi ektreme eksplodis. "Cxu vi diras la veron?"--Eble, mi pensis, li ankoraux havas tiun viandotrancxilon kasxita en sia pantalon-krurumo. "Jes," li diris. "Cxirkaux la dekdua horo mi auxdis la maljunulon kaj la mopson iri al sia dormcxambro. La astma siblado de la besto resonadis tra la koridoroj, akompanante la krakadon de la sxuoj de la avarulo. Post plua horduono, cxio silentigxis. Mi dekusxigis miajn sxuojn kaj pasxis zorge al la cxambro." "Euhx!" mi diris. "Nu," rakontis la homo, "mi trovis la hundon esti la sola malfacilajxo. Mi intencis mortigi gxin la unua; sed mi devigxis forigi mian onklon, cxar li ekvekigxis. Tiam okazis longa batalo kun tiu mizeriga mopso; mi ne povis gxin kapti, kaj dum gxi grase dancis cxirkaux la meblaro kaj montris la dentojn el sub segxoj kaj sxrankoj, siblante kaj siblegante kontraux mi, mi preskaux perdis mian racion. Sed mi ne perdis gxin; mi estas gxuste tiel cerbsana nun, sinjoro, kiel mi estis antaux tiu okazo; ne rigardu min tiel!" "Mi ne rigardas vin," mi timete respondis. "---Fine mi gxin kaptis," dauxris la homo, post unu-du suspektemaj spirblovoj. "Fine mi gxin kaptis, kaj trancxis gxian gorgxon! Kia gxojo estis tio, kiam tiu sibla spirado jam ne min turmentis! "Mi portis la korpojn en la gxardenon, kaj tie plantis ilin du metrojn sub la tersuprajxo. Tie restu! mi diris, debatante terajxon de miaj manoj, kaj portante la fosilon en la cxevalejon; nun al la mono! kaj mi iris en la domon kaj malsupren al la sxranko, en kiu mi sciis ke la mono estas. "Gxojege mi malfermis la pordeton de la sxranko, alte tenante mian kandelon, kaj fajfante gajan melodion. Sinjoro! Kion mi vidis tie?" "Mi ne scias," mi respondis. "Mi vidis tiun mopson, kiun mi jxus enterigis en la gxardeno, okulfiksantan min per du lumozaj okuloj! Miaj genuoj sin frapegis reciproke; mi staris kun la kandelo sxanceligxanta en mia senpova mano--gxis kun spirego de rekuragxigxo mi ekkomprenis, ke tio estas nure bruna sako plena je moneroj, kaj ke la du okuloj estas du O'oj de la vorto M O N O, pentrita sur gxi en blanka kolorajxo. Mi prenegis la sakon en miajn malvarmajn fingrojn, kaj turnigxis por eliri el la kelo kaj forlasi la domon. Mi estis pasxinta gxis la sxtuparo, kiam iu ekventeto ekstingis(4) mian kandelon. Tiumomente, mi auxdis cxirkaux miaj piedoj la siblan spiradon de astmoza hundo. (4) estingis Sinjoro, mi eligis unu blekegon, kaj supreniris tiun sxtuparon po kilometro cxiusekunde. La konsekvenco estis, ke mi atingis la eksteron de la domo tre baldaux, kaj staris en la korto tenegante la sakon, dum malvarma sxvito sin fluigis lauxlonge de mia dorso. Nur post kelkminuta medito mi pensis, ke eble tiun siblon faris la mortanta fajro en la brika forno. Tiam miaj timoj forigxis; sed ne por cxiom da pluaj sakoj, kiuj povis esti en tiu sxranko, oni konsentigus min resubiri en la kelon, kie image la fantoma mopso staris, gardante la trezoron de sia mastro. "Forta ekblovo de vento subite pusxis min versaux la korta pordo, kaj mi elmarsxis sur la vojon kaj komencis mian vojagxon al la urbo, kie mi intencis vivadi kiel gxentilhomo. La plezura sento de la peza sako, kaj de liberigxo el la tiranio de mia onklo, igis min marsxi kun pli kaj pli fieraj kaj gxojaj pasxegoj; kaj por defendo kontraux rabistoj kaj ceteraj tiaj malbonuloj mi havis la grandan viando-trancxilon interne de mia pantalon-krurumo." Jam de kelkaj minutoj la ideo kresketis en mia animo, ke mia samtablano havas difekton en siaj kapaj arangxajxoj. Sed mi sukcese trankviligis mian deziron salti versaux la stratpordo, kaj surmetante plezuran vizagxesprimon, mi demandis: "Tre utila objekto estas viando-trancxilo! Vi eble ankoraux portas tion, jes, ne?" "Mi lasis gxin hejme hodiaux," li respondis, malaperigante sian nazon en sia kaftaso. Li tiam forsxovis la ujon, kaj rigardis malgaje la muron, kie pendis artiste desegnita avizo,"Cxiuj specoj de pajo, kvin cendoj." "Cxu vi do sukcesis havi felicxan vivadon en la urbo?" mi sugestis. "Ho jes, ho jes, dum kelka tempo," li sengxoje respondis. "Mi acxetis luksajn vestojn, mi enlogxis ricxan apartamenton, mi mangxadis grasigajn mangxajxojn, kaj forgesis cxion pri la kreitoj kusxantaj en la terpoma bedo. Mi komencis okupi la situacion en la mondo gxentila, al kiu miaj talentoj kaj beleco min rajtigis. Sed--" Li maldauxris, jxetante denove tiun rigardon super la sxultro. "Kvankam mi vivadis kviete dum monatoj, mi estis trovonta ke la kreitoj en la bedo estas ne tiel forgesemaj, kiel mi; kaj ke, se ili faris nenion dum iom da tempo, estis nur por tio, ke ili zorge komplotis inter si, kiel plej bone ili povu ellabori sian vengxon. Post la necesa tempspaco, ili kompletigis la planon; tion mi estis baldaux ekscionta. "Ununokte mi revenis domon de iu balo, kie mi estis cxiuflanke admirita, kaj kie mi estis senzorge mangxinta grandan pecon de gustoza omar-salato. Placxa fajro terkarba brulis en la fajrujo de mia litcxambro; kaj kiam mi estis estinginta la lampon kaj enlitigxinta, mi kusxis plezure rigardante la rugxan fajrlumon, komforte pensante pri miaj triumfoj tiuvesperaj. Mi ne povas diri, kiel longe mi kusxadis; sed iom post iom mi konvinkigxis, ke ne plezuron sed malkomforton mi efektive sentas. Inter dormo kaj maldormo mia cerbo baraktis eltrovi, kio kauxzas tiun kreskadantan malkomforton; fine mi percevis, ke la kauxzo estas mallauxta, sencxesa sibletado farata de la karberoj en la fajrujo. Mirante kial tio devus min maltrankviligi, mi farigxis pli kaj pli mizera; mi ne povis salti elliten kaj disbati la karberojn, cxar mi duondormis, kaj plue mi nun klare vidis, ke tie estas neniu fajrujo, sed malgranda brika forno, kiu iamaniere anstatauxis la fajrujon, kaj el kies pordo la rugxa lumo brilas. Malsprite mi miris, kiavoje tio alvenis tien. La neniam cxesinta siblado dauxris, sed mi rimarkis, ke gxi estas pli lauxta. Gxi ankaux subite estas ritma; gxis estas ia rauxka spirado. Kio okazis je mia sxuoj? Ili malrapide movigxas super la planko, simile al ia giganta limako. Ne! tio ne estas sxuoj; estas el gxi, ke la sibletado venas--Ha! gxi estas la mopso de mia onklo! Gxia formo estas nigre siluetigita kontraux la fajra brilo, dum gxi rigardas flanken en la ombrojn, al kie staras segxo, sur kiun mi pendigis miajn vestojn. Kun kreskanta timo mi vidas, ke la vestojn kaj segxo iel aliformigxis, ke ili nun aspektas simile al maljuna, kurbdorsa homo, kies grandaj okulvitroj brilerifas kontraux la lumo de la forno. Kie mi estas? mi cxirkauxrigardas malpurajn sxtonajn murojn; mia lito estas forigxinta,--mi kusxas sur tero, vestita en miaj antauxaj cxifonoj. La siblanta besto apud la forno turnas sian kapon, gxi vidas min, gxi komencas grase rampi versaux mia kusxejo, montrante siajn dentojn,--kaj mi saltis vekigxen! "Nun cxiu memorajxo pri la nokta mortigo, kiun mi estis kredinta ke mi elforgesis, sin reversxis sur mian animon. Mi sidis sur la litrando fikse rigardante mian cxambran muron, kie sxance sur breto sidis porcelana hundo, kiu regardis min kun malvarma senmoveco. 'Hontu!' mi fine diris al mi, pasxante kelkajn pasxojn cxirkaux la cxambro. 'Tiuj estas subterigitaj, neniam malkovrigxonte; cxiom da la omar-salatoj en la mondo ne povus ilin elvenigi.' Mi dismetis la siblintajn karbpecojn, resaltis en liton kaj ekdormis. "Mi songxis esti revizitanta la domon de mia onklo; estis bela varmeta oktobra tago, kaj en miaj komfortaj vestoj, kun moneroj tintantaj en mia posxo, mi promenis laux la vojo kondukanta preter la mizera logxejo. En mia songxo la deziro kaptis min eniri en la korton kaj piedpremegi la teron de la terpoma bedo, por esprimi mian malestimon kaj ankauxe certigxi, ke la subterigitoj ne penas elrampi. Mi enrigardis super la kortmuro, kaj vidis, ke la loko estas malplena kaj dezerta--vitrajxo rompita en la fenestroj, pordoj svingantaj krake sur siaj rustozaj cxarniroj, brikoj defalintaj de la kamentubo, malbonherboj kreskegintaj trae de la korto. Mi eniris. Tuj kiam mi estis en la korto, la aero sxajnis sxargita je ia mistera teruro,--la varma brilo de l' auxtuna suno farigxis pli rugxa, gxis gxi estis sanga helo kiu donis aspekton novacxan al cxio, kion mi rigardis. Mi sentis iel esti en ia dangxero; esti tre sola. Tiam subite la longe pasinta timego de infanaj horursongxoj sin jxetis sur min; cxio estis silenta, kiel la morto, krom sole unu sono kiu sonadis pli kaj pli lauxte en miaj oreloj,--sono, kiu komence sxajnis esti la kurado de mia propra sango, tiam funebra vento kiu rauxsxis tra arbaj brancxoj, tiam la astma spirado de multego de mopsaj hundoj ie proksimaj al mi. Io antauxen tiregis miajn pasxojn cxirkaux la domo gxis la gxardeno, kaj tie en la sangeca lumo mi vidis--auxskultu! du malrektajn, gxibajn arbojn, kreskintajn el la terpoma bedo. Anstataux havi foliajxon, ili estis kovritaj je ia frukto; mi rigardis la frukton, kaj vidis, ke unu arbo portas onkletojn, la alia mopsetojn. La nigraj brancxoj de la du nauxzigaj kreskajxoj svingadis malrapide en la rugxa aero, kaj cxiu onkleta vizagxo rigardis min tra grandaj okulvitroj, montrante tri-kvar dentojn en ridacxo malama, dum cxiu mopseto astme spiregis kontraux mi. Mi staris nun sub la arboj, kaj suprenrigardante mi rimarkis, ke sur unu tre alta brancxo de la mopsa arbo, rekte super mi, pendas pli ol ordinare grasa frukto; fakte ke gxi estas matura, kaj baldauxege defalonta. Kun tiu mizera senpoveco, kiu karakterizas la horursongxojn, mi baraktis movi miajn piedojn for de la tero, al kiu ili estis gluitaj; sed vane. Tiu matura mopso furioze sxancelis sin, kaj gxuste kiam la tuta onkletaro sur l' alia arbo vocxifis surdigan ekridegon, gxi falis! Mi saltis por gxin eviti, kaj min trovis sur la planko de mia cxambro kun kruro rompita. "Dum la tedaj semajnoj da febro kiam mia krurosto malrapide reunupecigxis, mi estis kontinue turmentata de songxoj, similaj al tiuj, ki'n mi jxus rakontis al vi; cxiu estis pri mopsaj hundoj, kiuj persekutis min je cxia maniero, kian vi povas imagi. Cxiu songxo komencigxis kun la auxdigxo de tiu spira sono, kaj finigxis kun la mopso venanta versaux mi--marsxe, fale, rampe, aux fluge--kun la evidenta intenco fiksi siajn dentojn en mian kolon. Vere estas, ke cxiufoje mi sukcesis eviti gxin per la lerta maniero, je kiu mi vekigxis; sed la persisteco de la besto post iom da tempo min kredigis, ke tiuj cxi aperoj havas ian signifon. Mi memoris tre forte nun unu pasintan tagon, kiam mia onklo diris ridacxe, ke se oni iam perforte mortigus lin, Princo certe lin vengxus. 'Cxu ci ne min vengxus, hundeto? li estis dirinta, kaj gxuste je tiu momento la besto astme ternis (tio estis ofta ago gxia) kaj en la ago faris mallevon de la kapo, kvazaux gxi signus jeson. Al mi nun pripensanta tiun okazon, la ideo subite farigxis eksterordinare klara, ke eble tiu vengxado nun komencigxas. Pluraj okazajxoj estis certigontaj min, ke tiu estas la fakto; ke tiun manieron de punado arangxis interkonsente la du malaperintoj en la terpoma bedo. "Estis la unua tago, je kiu mia kruro estis suficxe resanigxinta, por ke mi povu fari sur lambastonoj promeneton tre zorgegan cxirkaux la domo. Pasante tra unu koridoro mi auxdis ian siblan sonon venantan el la kuirejo, kaj pasxetis malrapide tien por ordoni, ke oni cxesigu tiun sonon. Trovigxis tie maljuna virino, frotlavanta la kuirejan plankon. Kun surprizo kaj malplezuro mi percevis, ke sxi frotas la plankon per mopsa hundo. La besto faradis siblajn spiregojn de malgxuo. "'Kial je la diablo, virino, vi ne uzas broson?' mi kriis kolere. "La maljunulino sin cxirkauxturnis por rigardi min, malfermbusxa pro astono, kaj cxesis froti. Tuj la objekto en sxia mano farigxis frotlava broso. "'Mi konjektas ke vi estas iomete febroza ankoraux, via mosxto,' sxi lakone diris, post mallonga rigardego je mia vizagxo. 'Plej bone estus reiri liton,' kaj kun energiaj muskoloj sxi rekomencis frotegi la plankon, farante lauxtajn siblojn; kiam senhezite la broso remopsigxis. Kun gxemo de malespero, mi pasxetis for. "Mi reeniris mian litcxambron, kaj komencis pensi. Mi estis supozinta, ke, kiam mia saneco rebonigxos, mi povos forgesi mopsemajn pensojn; sed sxajne mia korpa sano ne estis forigonta ilin el mia kapo, kie ili engluigxis. 'Hontu!' mi min riprocxis, movigxante versaux la fenestro; 'via febro estas lasinta vian cerbon tro malforta kaj imagema.' Je tiu momento, dum mi elrigardis el la fenestro la straton antaux la domo, mi vidis en la malproksimo venantan lauxlonge de la strato iun bestegon de la plej rimarkiga aspekto. Je l' unua ekvido, gxi sxajnus estis hipopotamo; sed rapidege pliproksimigxante gxi pruvigxis fakte esti mopsa hundo de hipopotama grandeco, lauxte spireganta, dum gxi glitis antauxen sur siaj mallongaj kruretoj, kaj portanta sur la dorso du virojn, kiuj trankvile cxirkauxrigardis. La hipopotamopso* venis gxis mia domo; gxi turnis sian nigran vizagxon versaux mia fenestro kaj montris dentegaron, kun lauxtaj sibloj; cxu gxi intencas eniri? miaj dentoj klakis pro teruro; sed kiam la kreito haltis, gxi estis auxtomobilo. La du viroj malsupreniris el gxi; ili estis du konatoj miaj, ki' estis vizitontaj min por sciigxi pri mia saneco. "Ili ne restis tre longan tempon; eble estis io en la pala elrigardo de mia vizagxo, kio nekomfortigis ilin; kaj de la fenestro mia* poste povis ilin vidi dum ili resupreniris en la veturilon, dirantaj iujn rimarkojn inter si, kiuj necesigis multan levetadon de la sxultroj. Tro bone mi antauxvidis kio okazos, kiam la auxtomobilo ekmovigxos; tamen mi ne povis min fortiri de mia rigardejo, gxis je l' unua rauxka eksplodo de gxiaj cilindroj, la mopso estis tie, astme spireganta, dum gxi formarsxis laux la vojo, malestime rigardante min super sia sxultro. "Mi residigxis malproksime de la fenestro, visxante sxviterojn de mia frunto. Kio okazis? Kion signifas cxio cxi? Cxu tiu kozo estas destinita sekvi min el miaj songxoj en la horojn maldormajn? Mi pensis denove pri la mopsigxema broso en la kuirejo. Sen tute konscii kion mi faras, mi prenis de la tablo malgrandan libron kaj medite gxin frotis sur la brako de mia segxo. La frotado faris soneton surprize similan al rauxka spirado, kaj pro tio atentigite, mi rigardis mian manon kaj rimarkis, ke mi tenas en gxi platan, oblongan mopsidon. Nauxze mi gxin forjxetegis; kaj gxi rulis malgracie sub la liton, kie gxi kusxis libro. . . . . . . . "Nu, mi ne pridiros al vi, sinjoro, la pluajn tiajn okazajxojn dum la sekvantaj semajnoj: kiel la lamp-bolilo, en kiu mi iris boligi mian vesperan teon, farigxis mopso tuj kiam la akvo ekboletis,-- kiel la rauxsxantaj arbaj brancxoj, ki' brosis la eksteron de mia fenestro, igis min vidi amaseton de mopsoj penantaj enrampi en la fenestron,-- kiel elirinte por suna promenado mi renkontis kelkajn anserojn kiuj siblis malamike kaj estigxis dukruraj mopsoj kun tre longaj koloj;-- suficxe estas diri, ke malmulte da tiaj aferoj plene konvinkis min, ke estas nur unu ebla klarigo de ili." "Vi vidis, kompreneble," mi interjxetis, "ke vi havas iluzion rilate siblajn sonojn, kiu devus esti kuracata." "Tute ne, tute ne," li kompateme respondis. "La ordinara persono tre facile tion supozus; sed mi estas individuo kun neordinare logika cerbo. Per cxeno de rezonado, kiun mi ne povus bone klarigi al vi, sed kiu estas tute klarega al mi mem, mi gxisvenis la veran kauxzon. La onklo kaj la mopso en la terpoma bedo post zorga interkonsulto kundecidis, ke la mopso plenumu lertan revengxon kontraux mia mortigo de ili. Tiu revengxo estas ke la mopso sekvu min cxiam kaj cxien, makante sin sub formoj de diversaj objektoj, kaj aperigante sian propran formon nur tiam, kiam gxi decidu denove turmenti min per tiu astma spirado; kaj cxiame rememorigante min ke la tempo venas, kiam gxi fiksos siajn dentojn en mian kolon. Cxiuj siblaj sonoj auxdataj de mi, el kiu ajn origino \ili al ordinarula okulo sxajnas veni, venas fakte de tiu mopso de mia onklo." La malgajulo parolis tiujn cxi surprizigajn vortojn kun la fiereta mieno de iu, kiu sukcese tralaboris ian problemon algebran. Mia cerbo baraktis ekkompreni lian vidpunkton. "Jes," li finis, renversante sian kaftason por zorge trinketi la lastajn nevarmajn gutojn. "De tiu tago gxis la nuna momento, miaj travivajxoj tion pruvis al mi. Tiu mopso neniam min lasis, nek lasos gxis gxi estos min fine mortiginta; dekfoje cxiutage gxia spirado min nauxzigas kaj terurizas; gxi estas post mi kien ajn mi vagu, atendante la momenton por sin aperigi tra la kurteno de nevidebleco; gxi sekvas min sur la strato, en domojn; gxi estas tie cxi nun." "Ho, sensencajxo," mi nekomforte kontrauxdiris, rigardetante sub la tablon. "Ne gxenigxu -- vi ne povas gxin vidi," li diris sopirege; "mi mem ne scias, en kiu parto de la cxambro gxi nunmomente estas; sed tiam, kiam via bifteko siblis en la kuirejo, mi sciis bone, ke mia malamiko estas tie, preta elsalti kontraux min, fiksonte siajn dentojn en mian kolon. Je iu ajn renkonto gxi povos atingi min; mi ne cxiam povos forkuri de gxi. Kiu antauxvidas la tempon kaj la manieron, je kiu gxi intencas min pereigi? Eble estos morgaux: mi ne scias. Vere, kelkfoje mi preskaux komencas voli, ke mi estu ne mortiginta mian onklon kaj lian mopson. Cxu vi sentus tiel, sinjoro, en mia situacio?" Li cxesis, kaj per sia kulereto mediteme pikfrapis la ovsxelon longtempe malplenan. La restoracio estis malluma, dezerta; cxirkaux ni estis atmosfero de soleco kaj mistero, popolita, al mia ekscitita cerbo, je vagantaj fantomoj de mopsaj hundoj, rigardantaj nin de cxie. Unu kelnerino sola restis en la mangxejo, arangxanta la forlasitajn tablojn. Tiu nun alproksimigxis kaj malfermis fenestron apud ni. Malvarma aerblovo tusxis mian nukon, kaj mi komencis terni. La vizagxo de la rakontinto morte blankigxis; dum unu sekundo li okulfiksis min kun esprimo de nehoma horurego, kaj tiam li ekkriis, "Vi estas la mopso de mia onklo!" kaj flugis al la stratpordo renversante tablojn kaj segxojn. Unu blekego, unu malapera flirtego de brakoj kaj kruroj, kaj li estis for. "Kompatindulo!" diris lakone la kasistino, kiu estis rigardinta tiun sensacian deiron. "Cxu li rakontis al vi tiun historion lian? Ni konas lin; li foje mangxas tie cxi. Radojn en la kapo, li havas. Tute sendangxera, tamen. Dankas vin, sinjoro. Bontagon, sinjoro." Kaj cxu mi iam auxdis plu da li? Jes -- tio estas kial mi decidis elskribi tiun cxi rakonton. Lastsemajne en mia tagjxurnalo mi rimarkis la jenan paragrafon: -- "Inter la kelkaj mortoj, kiuj okazis en tiu-cxi urbo dum la hierauxa ventega tempesto, neniu estis pli stranga ol tiu de unu kvieta sinjoro, kies korpo trovigxis sur la planko de lia apartamento lastan vesperon. El la cirkonstancoj sxajnas ke la sinjoro, kiu ial havis fortan malsxaton al cxiaj sonoj fajfecaj, estis peninta cxesigi la venton enblovi tra malgranda truo en la kadro de sia cxambra fenestro. Li evidente celis meti kontraux la truon la unuan objekton, kiun li pripensis, kiu sxancxis esti peza valizo. La fenestro estis tre alta en la muro, kaj oni opinias ke la valizo, gxuste kiam gxi metigxis sur la fenestran sojlon, defalis sur la levinton kaj sternis lin sur la planko. La stranga parto de la afero estas, ke iamaniere la valizo sxancis fali renversite, kaj gxia braza seruro frapis la malfelicxulon rekte sur la gorgxon, farante dangxeran vundon tute tian, kian farus la dentoj de iu besto. Kelko da sango rimarkigxis sur la seruro kaj konvinkis la lin trovintojn pri kio okazis. La vundo sola ne suficxus mortigi la sinjoron; la kuracistoj kunopiniis, ke la morton kauzis(5) efektive malforto de la koro. Iu scivolemulo poste provis remeti la valizon sur la fenestron, por certe trovi, cxu gxi tie restos. La vento tiutempe ankoraux fortege blovis, kaj kiam la valizo estis metita tusxe la truon, la barita aerblovo unue faris plej eksterordinare lauxtan siblon dum kelkaj sekundoj: tiam la valizo malekvilibrigxis, kaj denove peze falis sur la plankon, cxe la gxusta loko kie antauxe kusxis la mortinto." (5)kauxzis "Do la mopso atingis lin, malgraux cxio," mi penseme rimarkis, faldante mian jxurnalon. "Kion ajn, kara mia, vi pridiras?" demandis mia edzino de trans la tablo. "Mi nure revis, kores amo," mi evite respondis, levigxante kaj sxin kisante, antaux ol foriri al mia oficejo. Mia edzino ne sxatas fantomajn rakontojn, kaj tiun cxi aventuron mi neniam al sxi malkasxos; sed ofte mi trapensas la tutan aferon, kaj tre volus ke mi povu certe ekscii, cxu tiu renkontito mia iam fakte mortigis sian onklon, aux ecx cxu li iam havis iun onklon, aux la onklo iun mopson. Al la komenco de la revuo La 'Gioj de Herman Melville elangligis Liland Brajant Ros' Traduko (c) ((c)) 1996 L B Ros' De la tradukinto En cxi tiu artikolo, kiu aperis (en la usona revuo Harper's) en marto, 1856, Melville satiras tiun pensmanieron pri "subaj" rasoj kaj klasoj, laux kiu "aliaj" homgrupanoj estas rigardeblaj kiel nehomaj bestoj. (Li iomete memorigas min pri la Modesta propono de Swift.) En la tempo de la verkigxo de cxi tiu artikolo, polemikado pri la posedo de homaj sklavoj ardis en Usono; la Enlanda Milito, kiu rezultigis la emancipigxon de la usonaj sklavoj, estis erupcionta en 1861. La subtenantoj de la sklavposedado havis vidpunkton kaj sintenon tre similajn al tiuj, kiujn Melville donas al siaj fikciaj sxipestroj. Ankaux la priskribita sinteno de la simplaj maristoj al la 'gioj spegulas ofte renkonteblan klasmiskonscian sintenon de usonaj proletaj blankuloj -- tiam al la liberigotaj (postensxtelontaj, salajrojn malsuprenpusxontaj) nigruloj, poste al diversaj enmigrantaj etnoj, kaj nun plej ofte al meksikianoj. Similan sintenon oni ofte vidas cxe germanoj pri turkoj, cxe francoj pri algxerianoj, cxe nigxerianoj pri beninanoj, ktp, ktp. La temo restas do tute aktuala, kaj tute internacia. Rakontante al miaj amikoj diversajn eventojn el miaj marveturoj, mi kelkfoje menciis tiun unikan genton, la 'gioj, jen kiel hazardajn konatojn, jen kiel samsxipanojn. Tiaj mencioj venis al mi nature kaj facile. Ekzemple, mi diris "La du 'gioj", same kiel iu alia dirus "La du nederlandanoj" aux "La du indianoj". Fakte, cxar mi mem tiel intime konis la 'giojn, sxajnis al mi, ke tiel devas ankaux la cetera mondo. Sed ne estas tiel. Miaj auxskultantoj kutimis rondigi la okulojn kvazaux por diri, "Kio, sub la suno, estas 'gio?" Por informi ilin, mi devis cxiufoje interrompi mian rakontadon, kio ne lasis la rakontojn entute nedifektitaj. Por forigi la maloportunajxon, amiko konsilis, ke mi verku ian raporton pri la 'gioj, kaj eldonigu gxin. La sekvaj notoj, en la nuna formo, fontas el tiu felicxa propono: La vorto 'gio (ofte kun majuskla 'G-) estas marista mallongigo de Portagi', kiu estas angla koruptajxo el Portugalo. Kiel la nomo estas kurtigajxo, tiel la raso mem estas restajxo. Antaux cxirkaux tri jarcentoj, iuj portugalaj kondamnitoj sendigxis kolonie al Fogo, unu el la Verdakabaj Insuloj, apud la nordokcidenta bordo de Afriko; tiu insulo jam estis stokita per indigxena raso de negroj, kiuj atingis suficxe altan gradon de malgxentileco, sed iom maldevancis en staturo kaj moraleco. En la pasado de tempo, oni forkonskripciis cxiujn pli allogajn anojn de la miksrasa generacio por nutri pulvon, kaj la prapatroj de la poste nomataj 'gioj restis kiel la caput mortuum, aux melankolia resto. Pri cxiuj homoj, la maristoj havas fortan antauxjugxemon, precipe en la afero de raso. Pri tio, nu, ili estas ja rasistoj. Sed kiam ano de suba raso logxas inter ili -- subeca maristo -- tiam sxajne ilia malestimo ne havas limojn. Nu, kiel mi baldaux mencios, la 'gio, kvankam nature akvema, ne farigxas la plej bona maristo, koncerne pli altajn kvalifikojn. Mallonge diri, la maristaro ekkreis la mallongigon "'gio" el pura mallauxdemo, kies gradon oni povas parte diveni el tio, ke cxe tiuj maristoj la simpla vorto "Portagi'" mem estas riprocxa, tiel ke "'gio", estante subtila distilajxo el tiu vorto, staras el vidpunkto de relativa forteco en tia rilato al gxi, kiel rozoleo al rozakvo. Kelkfoje, kiam iu krusteca olda marhundo pli ol kutime agacigxas pro iu missxanca misfaro de samsxipano-Fogano, estas mirindege, kioman dauxrigatan insultadon li povas sxpinadi el tiu unusola eta unusilaba radiko "'Giiiiiii'!" La insulo de Fogo, t.e. "Fajra Insulo", tiel nomigxis pro sia vulkano, kiu -- vominte senfinan kvanton da sxtonoj kaj cindroj -- finfine elvomis siajn lastajn varojn, bankrotinte el sia disjxetema abundeco. Sed dank' al la siatempa disdonemo de la vulkano, la grundo de Fogo estas tia, kian oni povas trovi je polva tago sur vojo jxus makadamita. Malhavante farmojn kaj gxardenojn, la logxantoj nutras sin cxefe per fisxajxo, kaj pri fisxkaptado ili ja estas spertaj. Tamen ili tre sxatas la sxipan biskviton, kiun ja plej multaj insulanoj, barbaraj aux duonbarbaraj, rigardas kvazaux ian pastelon. En la plej pura stato, la 'gio estas iom malgranda (li mem konfesas tion), sed, kun kelkaj esceptoj, fortika; li povas elteni ekstreme severan laboron, severan nutradon, aux severan traktadon, laux la respektivaj kazoj. Fakte, el scienca vidpunkto, sxajnas esti natura adaptebleco en la 'gio al gxenerala severeco. Tiun teorion ne malkonfirmas liaj spertoj, nek la afabla zorgemo de la Naturo, kiu pretigis lin al severeco, iom simile al la maniero, kiel la kvakero Fox pretigis sin al la severaj abradoj de severa mondo, nome, per fortika leda kompleto de la pinto gxis la piedo. Alivorte, la 'gio tute ne respondas al tiu treege delikata sentiveco, kiun esprimas la adjektivo "minchauxta". Liaj korpajxoj kaj spiritajxoj staras en sensimila kontrasto. La 'gio havas grandan apetiton, sed malgrandan imagipovon; grandan okulglobon, sed malmultan akravidon. Biskviton li krakmacxas, sed sentemon li forrifuzas. Lia kompleksio estas hibrida; lia hararo, same; lia busxo, misproporcie granda, kompare al la stomako; lia kolo, mallonga; sed lia kapo, ronda, kompakta, auxguras solidan komprenon. Kiel la negro, la 'gio havas propran gustonuancon, sed ne la saman -- iel sovagxan, maran, casajxan guston, kiel cxe la marbirdo, kiun oni nomas "hagleto". Kiel cervajxo, lia karno estas firma sed malgrasa. Liaj dentoj estas tiel nomataj buterdentoj: fortaj, dauxremaj, rektaj, kaj flavaj. sxipestroj, al kiuj mankas pli diskutindaj aferoj dum malbrila, pluva vetero en la senventaj latitudoj, multe jam debatis la demandon, cxu liaj dentoj estas intencitaj por karnovoraj aux herbovoraj celoj, aux por ambaux kune. Sed cxar en sia insulo la 'gio mangxas nek karnon nek herbon, cxi tiu demando sxajnas superflua. La propra kostumo de la 'gio estas, kiel lia nomo, konciza. cxar lian kapon nature tegmentas multa pajlo, li ne portas cxapelon. cxar li kutimas multe vadi en la surfo, li ne portas sxuojn. Li havas utile malmolan kalkanon, kaj la prijugxemaj opinias, ke gxia frapo estas preskaux tiel dangxera, kiel hufofrapo de sovagxa zebro. Kvankam la portugala maristaro jam de longa tempo konas la 'gion, gxis relative lasta epoko la usonaj maristoj apenaux imagis lin. Lin unuafoje ekkonis iuj estroj de niaj sxipoj el Nantucket antaux cxirkaux kvardek jaroj, kaj ili ekkutimis albordigxi cxe Fogo dum la forvelado, por tie plenigi vakajn postenojn en siaj sxipanaroj, kauxzitajn de la malabundeco de viroj hejme. Lauxgrade la kutimo farigxis suficxe gxenerala, tiel ke nun oni trovas la 'gion en proksimume triono el la balensxipoj. Unu motivo, kiu igis ilin petataj, estas jena: Naiva 'gio, sercxante postenon en fremda sxipo, neniam petas salajron. Li venas por biskvito. Li ne scias, kion signifas alia salajro, krom se frapoj kaj batoj estas salajro, kaj da tio li ja ricevas malavaran porcion, pagatan tre akurate, kun de tempo al tempo kromprivilegio da pugnado. Malgraux cxio cxi, trovigxas iuj homoj, kaj ne temas pri nur la partianoj liaj, kiuj tamen insistas, ke la 'gio neniam ricevas tiom, kiom li meritas. Cxar lia obeema servado estas tiel cxipe akirebla, kelkaj sxipestroj ecx asertas, ke 'giaj maristoj estas pli preferindaj, ja cxial ajn, korpe kaj intelekte, ol usonaj maristoj; tiaj sxipestroj plendas, kaj prave, ke usonaj maristoj, se oni ne dece traktas ilin, emas doni seriozajn gxenojn. Sed ecx iliaj plej ardaj admirantoj ne opinias, ke estas prudente veligi sxipon kun tute 'gia maristaro, almenaux se temas entute pri senspertaj, t.n. verdaj, maristoj, cxar verda 'gio estas el cxiuj verdajxoj la plej verda. Krome, cxar liaj piedoj bezonas praktikadon en la rigo por perdi la mallertecon, verdaj 'gioj suficxe multenombre kutimas fali en la maron je la unua malluma, skuala nokto; tiom ja, ke kiam malprudentaj proprietantoj insistas al sxipestro, kontraux lia volo, pri verda 'giaro de pruo gxis pobo, tiu alprenos duoble pli multajn 'giojn, ol li prenus da usonanoj, por pretigi sin kontraux cxiuj eventualajxoj. La 'gioj cxiam pretas ensxipigi. Iutage ajn oni povas iri al ilia insulo, kaj montrinte la biskvitan monon trans la relo, povas sxargi la sxipon per ili gxis la akvo atingas la randon. Sed kvankam kiom ajn da 'gioj cxiam pretas ensxipigi, tamen ne estas bona ideo, preni ilin tiaj, kiaj ili venas. Ankaux inter 'gioj eblas selektado. Kompreneble la 'gio havas sian privatan karakteron, krom la publika vesto. Por koni 'giojn -- por esti fidinda jugxisto pri 'gioj -- oni devas studi ilin, same kiel por koni kaj prijugxi cxevalojn, oni devas studi la cxevalojn. Malgraux la komuna relativa simpleco de cxevaloj kaj 'gioj, en ambaux kazoj oni ne povas sciigxi pri la besto per intuado. Kiom malsagxe do agas tiuj sensciaj junaj sxipestroj, kiuj je sia unua vojagxo iras kaj ensxipigas siajn 'giojn cxe Fogo tute sen preparaj informoj, ecx ne petinte oportunajn konsilojn de iu 'gijxokeo. La termino "'gijxokeo" temas pri homo, kiu gxisoste konas la 'giojn -- "'giologo", tiel diri. Multaj estas la junaj sxipestroj, kiujn dejxetis kaj grave vundis 'gioj, kiujn ili mem elektis. cxar malgraux la gxenerala obeemo de la 'gio en la "verda" stato, povas esti tute alie, kiam li maturigxas. Diskretaj sxipestroj ne akceptas tian 'gion. "For tiu matura 'gio!" ili krias, "tiu klera 'gio; tiu scihava 'gio! Ja la verda 'gio por mi!" Por helpi al senspertaj sxipestroj, kiuj vizitos Fogon, oni povas doni la sekvajn konsilojn pri tio, kiel plej bone ekzameni 'gion: Staru rekte antaux la 'gio, je (ni diru) tripasxa distanco, por ke la okulo, kiel pafado, povu enfili la 'gion de pruo gxis pobo, je unu ekrigardo vidante lian tutan formon kaj staturon -- kiel aspektas lia kapo, cxu li portas gxin bone; liaj oreloj, cxu ili tro longas? Kiel li fartas cxe la postkolo? Liaj kruroj, cxu la 'gio staras sur ili fortike? Liaj genuoj, cxu jen iuj simptomoj Belsxacaraj tie? Kiel statas la regiono de la brustajxo? ktp, ktp. Cxi tiom do pri la osto kaj la pugo. Pri la cetero, alproksimigxu, kaj metu la centron de la pupilo de via okulo -- metu gxin, tiel diri, gxuste en la okulon de la 'gio; kvazaux okulsxtonon, delikate sed firme englitigu gxin tien, kaj rimarku tiam, kia (se entute ia) lignereto aux trabo da malvirteco estos elflosigita. Cxion cxi, kaj ankoraux multe pli, oni devas fari; kaj tamen malgraux cxio ecx la plej sperta jugxanto povas trompigxi. Sed nenial ajn la sxipestro negocu pri sia 'gio kun iu peranto, kiu mem estas 'gio. cxar tia ulo ja nepre estos scihava 'gio, kiu certe konsilos al la verda 'gio, kion li kasxu kaj kion elmontri por plej bone impresi la sxipestron; kaj kompreneble la scihava 'gio supozas, ke antaux cxio la sxipestron interesos kiel eble plej bona korpa kaj morala kvalito. Jen kazo, kiu forte montras la malprudentecon de fido al tia peranto: liaj samlandanoj rekomendis iun 'gion al sxipestro el Novbedfordo, sxajnigante lin unu el la plej lertmovaj 'gioj en Fogo. Jen li staris, rekta kaj fortika, en marsoldata pantalono nekutime bone plenigita. Vere, li ne multe pasxis tiutempe. Sed oni kredis tion senmemfideco. Bone. Oni ensxipigis lin. Sed je la unua mallongigo de la veloj, tiu 'gio prokrastegis. Oni ekzamenis lin, kaj ambaux krurumoj de la pantalono montrigxis plenaj de elefantiazo. Tio estis longa vojagxo de kacxalot-cxasado. Oni ne povis trovi havenon, kie eblus forjxeti lin, do tiel senutila kiel la sama kvanto da segligno, cxiam krakmacxante biskvitojn, dum tri lacigaj jaroj tiu elefantiazoza 'gio portigxadis cxirkaux la globon. Sagxigxinte per pluraj tiaj spertoj, la olda sxipestro Hosxea Kean, el Nantucket, ensxipigante 'gion, nun regxisoras la aferon jene: Li albordigxas al Fogo dum la nokto; per sekretaj rimedoj li informigxas pri la logxloko de la plej akirinda ensxipigema 'gio; tiam kun forta bando li surprizatakas cxiujn amikojn kaj konatojn de tiu 'gio, metante ilin sub gardadon, kun pistoloj cxe iliaj kapoj; post tio li singardeme rampas al tiu 'gio, kiu nun kusxas naive en sia kabano, tute malstrecxite kaj ne sentante ian bezonon montri sin en trompa aspekto. Tiel silente, tiel subite, tiel senaverte, sxipestro Kean sin ektrudas cxe sia 'gio, tiel diri, en la familia sino mem. Cxi tiel, pli ol unufoje, jam riveligxis neekspektitajxoj. Iu 'gio, lauxfame kvazaux iu Herkulo en forteco kaj iu Apolonio en beleco, subite malkovrigxis en mizera amaso, forlasitece velkinta kvazaux sur lambastonoj, kun kruroj kvazaux rompitaj sur cxara rado. La soleco estas la domo de la malkasxemo, laux sxipestro Kean. En la stalo, ne en la strato, li diras, trovigxas la efektiva cxevalacxo. Jen afero, kiu aldonas instigan egxon al la natura malestimo de regule edukitaj maristoj al 'gioj: la 'gioj subvendas ilin, laborante kontraux biskvito, dum la maristoj postulas dolarojn. Pro tio, oni singardeme akceptu iun ajn onidiron de la maristoj, se gxi malestime temas pri la 'gioj. Precipe tiu mokdiro ilia, ke la simiojako origine nomigxis tiel cxar tiu kruda hirta vestospeco unue konatigxis en Fogo. Ili ofte nomas simiojakon "gi-jako". Sen jugxo pri cxi ties praveco, estas certe, ke al neniu alia voko la 'gio pli entuziasme respondos ol al la vorto "Homo!" Cxu ia strecxa laboro estas farenda, kaj la 'gioj staras pauxte? "Jen, miaj homoj!" ekkrias la maato. Kiel ili saltas! Sed dek kontraux unu, kiam la laboro finigxis, oni reiras al simpla 'Gio. "Cxi tien, 'gio! Vi giiiii'!" Fakte, oni povas supozi, ke oni honoras cxi tiujn malfelicxajn 'giojn per la nomo "homo" nur tiam, kiam eksterordinara stimulado estas bezonata, nur kiam ekstran strecxigxon oni deziras tiri el ili. Gxis nun la intelekto de la 'gioj estas malmulte kulturita. Neniu bone atestita eduka eksperimento estas aplikita al ili. Oni diras, tamen, ke en la pasinta jarcento sagacega mararmea oficiro portugala subvenciis junan 'gion al la Universitato Salamanka vekos, cxe la etnologoj, ian deziron vidi 'gion. Sed por vidi 'gion tute ne necesas iri al fora Fogo, same kiel ne necesas iri al Cxinio por vidi cxinon. 'Giojn oni de tempo al tempo renkontas en niaj havenoj, precipe en Nantucket kaj New Bedford. Sed cxi tiuj 'gioj ne estas la 'gioj de Fogo. Tio estas, ili ne plu estas verdaj 'gioj. Ili estas mondumaj 'gioj, cxi tial oni ofte supozas ilin naturalizitaj usonanoj trosunumitaj. Multaj cxinoj, en novaj jako kaj pantalono, kun la longa harplektajxo kasxita spiralite sub cxapelo Genin, jam promenadis laux Broadway, kaj oni supozis ilin nur originalaj bienuloj el Georgio. Same okazas pri 'gioj; nekonanto bezonas akran okulon por rekoni 'gion, ecx se li vidas lin. Jen do gxenerala, skiza rigardo al la 'gio. Por pluaj kaj pli plenaj informoj, oni povas demandi al iu ajn akramensa usona balensxipestro, sed precipe al la menciita olda sxipestro Hosxea Kean, el Nantuketo, kies aktuala adreso estas "Pacifika Oceano."