La jarkanda maniero (de Saki) Sir Lulworth Quayne promenis senhaste tra la gxardenoj de la Zoologia Societo kune kun sia nevo, jxus reveninta el Meksikio. Tiu cxi havis intereson pri la komparoj kaj kontrastoj inter parencaj specoj de besto en la nord-amerika kaj euxropa bestaroj. »Unu el la plej rimarkindaj aferoj en la migrado de specoj«, li rimarkigis, »estas la subita impulso foriri kaj vagadi, kiu ekaperas tiam kaj tiam, sen videbla kauxzo, en komunumoj de gxis tiam restemaj hejmamaj bestoj.« »La sama fenomeno iufoje estas observebla cxe homoj«, diris Sir Lulworth. »Eble la plej frapa ekzemplo de gxi okazis en tiu cxi lando, dum vi forestis en la sovagxejoj de Meksikio. Mi aludas la migran malsanon, kiu subite infektis la administrajn kaj redaktajn stabojn de certaj londonaj jxurnaloj. Gxi komencigxis per la amaskurego de la tuta personaro de unu el niaj plej elstaraj kaj entreprenemaj cxiusemajnaj revuoj al la bordoj de Sejno kaj la altajxoj de Montmartro. La migrado ne dauxris longe, sed gxi anoncis periodon de senripozo en la gazetara mondo, kiu donis tute novan sencon al la esprimo `jxurnala cirkuligo'. Aliaj redaktejoj ne prokrastis imiti la ekzemplon donitan. Parizo baldaux eksmodigxis, estante tro proksima kaj malekzota; Nurenbergo, Sevilo kaj Saloniko pli popularigxis kiel plantejoj por la dungitaroj de ne nur semajnaj, sed ankaux cxiutagaj jxurnaloj. La lokoj estis eble ne cxiam tauxge elektitaj; ke influa organo de evangelia penso estis redaktata dum du sinsekvaj monatoduonoj el Trouville kaj Montekarlo respektive, pri tio oni gxenerale agnoskas, ke gxi estis mispasxo. Kaj ecx kiam entreprenemaj kaj aventuremaj redaktistoj kondukis sin kaj siajn stabojn pli foren, okazis neeviteblaj kolizioj. Ekzemple, la revuoj Scrutator, Sporting Bluff kaj The Damsels' Own Paper cxiuj elektis Kartumon por la sama semajno. Eble deziro postlasi cxiujn eblajn konkurantojn influis la decidon de la administrantoj de The Daily Intelligencer, unu el la plej solidaj kaj respektataj organoj de liberalisma opinio, transigi sian oficejon dum tri aux kvar semajnoj de Fleet Street al Orienta Turkestano, enkalkulante, kompreneble, suficxan tempomargxenon por la veturo tien kaj reen. Tio estis, en pluraj rilatoj, la plej rimarkinda el cxiuj redaktejaj elmigroj tiam spertitaj. Pri la tuta entrepreno estis nenia sxajnigado: proprietulo, administranto, cxefredaktisto, subredaktistoj, rubrikistoj, cxefaj raportistoj, kaj tiel plu, cxiuj partoprenis en tio, kion oni populare nomis `Drang nach Osten'; inteligenta kaj kapabla kurknabo estis cxio, kio restis en la dezerta centro de redakta industrio.« »Tiel oni faris iom gxisfunde, cxu ne?« diris la nevo. »Nu, komprenu«, diris Sir Lulworth. »Oni jam komencis iom malestimi la migradan ideon pro la duonserioza maniero, en kiu oni iufoje praktikis gxin. Onin ne imponis la informo, ke tiu aux alia jxurnalo redaktigxas kaj eldonigxas en Lisbono aux Innsbruck, se oni hazarde vidis la cxefrubrikiston aux artredaktiston mangxi kiel normale en iliaj kutimaj restoracioj. The Daily Intelligencer estis firme decidinta lasi nenian makuleton, per kiu oni povus cxikani la sinceron de gxia pilgrimo, kaj oni devas cedi, ke gxis certa grado la arangxoj faritaj por transsendi la tekstojn kaj dauxrigi la normalajn rubrikojn de la jxurnalo dum la longa forira vojagxo funkciis glate kaj bone. La serio de artikoloj komencita en Baku pri »Kion kobdenismo povus fari por la kamela industrio« rangas inter la plej bonaj lastatempaj kontribuoj al libermerkata literaturo, dum la opinioj pri eksterlanda politiko elparolitaj »De tegmento en Jarkando« montris almenaux tiom da kompreno pri la internacia situacio kiel tiuj kun origino je duono de mejlo de Downing Street. Tute konforma al la pli malnovaj kaj bonaj tradicioj de brita jxurnalismo estis ankaux la maniero de la reveno hejmen; nenia bombasto, nenia persona reklamo, neniaj pompaj intervjuoj. Ecx senkostan luncxon cxe la Vojagxa Klubo oni gxentile rifuzis. Efektive, sentigxis baldaux, ke oni pedante troigis la sinkasxemon kaj modeston de la revenintaj gazetistoj. Cxefaj kompostistoj, reklamokomizoj kaj aliaj membroj de la ne-redakta stabo, kiuj kompreneble ne estis partoprenintaj en la granda migrado, trovis rektan komunikadon kun la redaktisto kaj liaj satelitoj, nun revenintaj, same neebla kiel dum ilia pardonebla senkomunikeco en Centra Azio. La flegma trosxargxita kurknabo, kiu estis la sola ligo inter la redakta cerbo kaj la komercaj fakoj de la jxurnalo, malestime klarigis la novan izolemon kiel `la jarkandan manieron'. La plej multaj raportistoj kaj subredaktistoj sxajne estis auxtokrate maldungitaj post la reveno, kaj por la novaj, dungitaj perletere, la cxefredaktisto kaj liaj senperaj kunlaborantoj restis kiel nevidata forto mistera, elsendanta siajn ordonojn nur per la perilo de malmultvortaj tajpitaj mesagxoj. Io mistika kaj tibeta kaj tabua anstatauxis la homecan dismovigxon kaj demokratian simplecon de la antaux-migrada tempo, kaj la samon spertis ankaux tiuj, kiuj faris societajn invitojn al la revenintaj vagantoj. La plej brila gastigantino de dudekajarcenta Londono jxetis la perlon de sia gastigemo en la senrespondan trogon de la redaktista leterskatolo; sxajnis, ke nenio malpli ol regxa ordono trenus la ermit-animajn revenintojn el ilia memtrudita izolo. Oni komencis paroli malgxentile pri la efikoj de grandaj altitudoj kaj orienta etoso al mensoj kaj temperamentoj ne kutimigxintaj al tiaj luksajxoj. La jarkanda maniero ne estis sxatata.« »Kaj la enhavo de la jxurnalo«, diris la nevo. »Cxu tio montris la influon de la nova stilo?« »Ha!« diris Sir Lulworth. »Jen la plej interesa afero. Pri enlandaj aferoj, sociaj demandoj kaj la ordinaraj tiamaj okazajxoj oni ne rimarkis grandan sxangxigxon. Ia orienta senzorgeco sxajnis esti infektinta la redaktan fakon, kaj eble nuanco de laceco ne surpriza en la laboro de homoj revenintaj de vojagxo, kiu estis ja iom peniga. La antauxe bonega nivelo apenaux konservigxis, sed almenaux la gxeneralajn limojn de politiko kaj opinio oni ne transpasxis. La konsterna sxangxigxo okazis en la sfero de eksterlandaj aferoj. Rektaj, abruptaj, sentaktaj artikoloj aperis, en lingvajxo, kiu preskaux sxangxis la auxtunajn manovrojn de ses grandaj regnoj en mobilizadojn. Kion ajn The Daily Intelligencer estis lerninta en la Oriento, gxi ne estis akirinta la arton de diplomata malprecizo. La normalaj civiluloj gxuis la artikolojn kaj acxetis la jxurnalon kiel neniam antauxe; la homoj en Downing Street havis alian vidpunkton. La Sekretario por Eksterlandaj Aferoj, gxis tiam rigardita kiel iom malparolema homo, igxis pozitive babilema konstante malkonfesante la opiniojn esprimitajn en la komentarioj de The Daily Intelligencer; kaj jen iun tagon la registaro decidis, ke io konkreta kaj drasta estu farita. Deputitaro konsistanta el la Cxefministro, la Sekretario por Eksterlandaj Aferoj, kvar gravaj financistoj kaj konata nekonformista kleriko, sendigxis al la oficejo de la jxurnalo. Cxe la pordo al la redakta fako la vojon baris nerva sed defia kurknabo. »`Vi ne povas vidi la redaktiston, nek iun stabanon', li anoncis. »`Ni insistas pri renkonto kun la redaktisto aux iu respondeculo', diris la Cxefministro, kaj la deputitaro perforte eniris. La knabo ne estis mensoginta; neniu estis videbla. En la tuta cxambraro vidigxis nenia signo de homa vivo. »`Kie estas la cxefredaktisto?' `Aux la subredaktisto pri eksterlandaj aferoj?' `Aux la cxefa rubrikisto?' `Aux iu ajn?' »Responde al la bombardo de demandoj la knabo malsxlosis tirkeston kaj montris strangaspektan koverton, kiu portis kokandan posxtstampon kaj daton de antaux sep aux ok monatoj. Gxi enhavis cxifonon de papero surskribitan per jena mesagxo: »`Tutan grupon kaptis rabista tribo dum vojagxo hejmen. Postulas kvaronon da miliono por elacxeto, sed versxajne akceptus malpli. Informu registaron, parencojn kaj amikojn.' »Sekvis la subskriboj de la principaj membroj de la grupo kaj klarigoj, kien kaj kiel oni sendu la postulatan monon. »La letero estis adresita al la cxefa kurknabo, kiu estis silente kasxinta gxin. Neniu estas heroo por sia propra kurknabo, kaj li evidente pensis, ke kvarono da miliono estus nepravigebla investo por tiom dube avantagxa celo kiel la realpatrujigo de misvaginta jxurnalostabo. Tial li cxerpis la redaktistan kaj aliajn salajrojn, falsis la necesajn subskribojn, dungis novajn raportistojn, faris tiom da subredaktado, kiom li povis, kaj uzis lauxeble la grandan stokon da specialaj artikoloj rezervitaj por okazoj de bezono. La artikoloj pri eksterlandaj aferoj estis tute liaj propraj verkoj. »Kompreneble oni devis kiel eble plej sekretigi la tutan aferon; intertempa stabo, jxurinta silenton, dungigxis por dauxrigi la aperadon de la jxurnalo, gxis oni povis trovi, elacxeti kaj realhejmigi la suferantajn kaptitojn, duope kaj triope por eviti atenton, kaj iom post iom oni restarigis la malnovan regximon. La artikoloj pri eksterlandaj aferoj reprenis la tradician tonon de la jxurnalo.« »Sed,« interrompis la nevo, »kiel do la knabo povis klarigi tiujn multajn monatojn da ne-apero al la parencoj ... « »Tio«, diris Sir Lulworth, »estis la plej genia ruzajxo el cxiuj. Al la edzino aux plej proksima parenco de cxiu mankanta homo li plusendis leteron, falsante la manskribon de la koncerna homo tiom bone, kiom li povis, kaj senkulpigante per plendoj pri acxaj plumoj kaj inko; en cxiu letero li skribis la saman historion, sxangxante nur la lokon, kaj rakontante, ke la skribanto, kiel sola ano de la grupo, ne povis forsxiri sin de la sovagxa libero kaj allogoj de orienta vivo kaj intencas pasigi plurajn monatojn vagante en iu elektita regiono. Multaj el la edzinoj tuj ekiris por postkuri siajn vagantajn edzojn, kaj la registaro bezonis konsiderindan tempon kaj multajn penojn por reporti ilin de iliaj senfruktaj sercxoj laux la bordoj de Oksuso, en Gobio, sur la Orenburga Stepo, kaj en aliaj ekzotaj lokoj. Unu el ili, mi pensas, estas ankoraux perdita ie en la valo de Tigriso.« »Kaj la knabo ...?« » ... ankoraux laboras kiel jxurnalisto.«