Marko (de Saki) Augustus Mellowkent estis romanverkisto kun estonteco. Tio estas: malgranda sed pligrandigxanta nombro da homoj legadis liajn librojn, kaj ekzistis bonaj motivoj por la supozo, ke, se li dauxre produktados cxiujare novajn romanojn, progrese vastigxanta rondo de legantoj akiros la Mellowkent-kutimon kaj postulos liajn verkojn de la bibliotekoj kaj librovendejoj. Laux instigo de lia eldonejo li estis formetinta sian baptonomon Augustus kaj adoptinta la antauxnomon Mark. »Virinoj sxatas nomon, kiu sugestas iun fortan kaj silentan, kapablan sed maleman respondi demandojn. Augustus sugestas nur vanan grandiozon, sed nomo kiel Mark Mellowkent, krom la aliteracio, elvokas imagon pri iu forta kaj bela kaj bona, iaspeca miksajxo el Georges Carpentier kaj la pastro Kiel-li-nomigxas.« Iun matenon en decembro Augustus sidis en sia kabineto, laborante pri la tria cxapitro de sia oka romano. Li jxus priskribis, iom malkoncize por helpi tiujn, kiuj ne kapablas gxin imagi, kiel aspektas pastrodoma gxardeno en julio; nun lin okupis ecx malpli konciza priskribado de la sentoj de juna virino, filino de longa linio de parohxestroj kaj cxefdiakonoj, kiam sxi unuafoje ektrovas, ke la posxtisto estas alloga. »Iliaj rigardoj renkontigxis, momente, kiam li transdonis al sxi du cirkulerojn kaj la dikan envolvitan mason de La Kolcxestra Heroldo. Iliaj rigardoj renkontigxis, dum la plej eta ono da sekundo, sed nun nenio povus esti tute sama kiel antauxe. Kiom alta la prezo, sxi sentis, ke sxi devas ekparoli, devas rompi la netolereblan, nerealan silenton, kiu ekregis ilin. `Kiel fartas la reuxmatismo de via patrino?' sxi diris.« La verkistan laboron cxesigis subita entrudigxo de servistino. »Sinjoro volus vidi vin«, diris la servistino, donante al li karton surskribitan per la nomo Caiaphas Dwelf. »Gravas, li diris.« Mellowkent hezitis kaj cedis; la graveco de la misio de la vizitanto estis versxajne iluzia, sed neniam li estis renkontinta homon kun la nomo Caiaphas. Gxi estos almenaux pro tio nova sperto. S-ro Dwelf estis viro de nedivenebla agxo; liaj alta mallargxa frunto, malvarmaj grizaj okuloj kaj obstina mieno sugestis nesxanceleblan celon. Sub la brako li portis pezan volumon, kaj aspektis tre versxajne, ke li estis lasinta pakon da similaj volumoj en la vestiblo. Li prenis segxon, antaux ol esti invitita, metis la libron sur la tablon kaj ekparolis al Mellowkent en la maniero de nefermita letero. »Vi estas literaturisto, auxtoro de pluraj konataj libroj ... « »Mi estas okupita pri libro en la nuna momento, ecx tre okupita«, diris Mellowkent rekt-alude. »Precize«, diris la entrudigxinto. »Tempo estas por vi varo de esenca graveco. Ecx minutoj havas sian valoron.« »Vi pravas«, konsentis Mellowkent, rigardante sian horlogxon. »Pro tio,« diris Caiaphas, »cxi tiu libro, kiun mi prezentas al via atento, ne estas libro por vi malhavebla. En la mano estas nemalhavebla por la verkisto; gxi neniel estas ordinara enciklopedio, aux mi ne penus montri gxin al vi. Gxi estas neelcxerpebla minejo de koncizaj informoj ...« »Sur librobreto cxe mia kubuto«, diris la auxtoro, »mi havas vicon da konsultlibroj, kiuj liveras al mi cxiun informon, kiun mi kredeble povus bezoni.« »Tie cxi«, persistis la aspiranta vendonto, »vi havas cxion en unu kompakta volumo. Kia ajn estas la temo, pri kiu vi volas konsulti, aux la fakto, kiun vi volas kontroli, En la mano liveras cxion, kion vi volas scii, en la plej konciza kaj kleriga formo. Historia aludo, ekzemple; la kariero de John Huss, ni diru. Jen: `Huss, John: fama religia reformisto. Naskigxis 1369, bruligita en Konstanco 1415. Oni gxenerale kulpigis la imperiestron Sigismund.'« »Se li estus hodiaux bruligita, cxiu suspektus la aktivulojn por virina vocxdonrajto«, rimarkigis Mellowkent. »Kaj, se temas pri birdobredado«, redauxrigis Caiaphas. »Jen temo, kiu povas aperi en romano pri angla kampara vivo. Jen cxiuj detaloj: `Livornoj kiel ovproduktantoj. Manko de patrina instinkto en minorkoj. Gapemo en kokidoj, gxiaj kauxzoj kaj kuraco. Anasidoj por frujara vendado, kiel grasigi.' Jen, kiel vi vidas, jen cxio. Nenio mankas.« »Krom la patrina instinkto en la minorkoj, sed oni apenaux povas atendi, ke vi liveru tion.« »Sporthistorio, ankaux tio gravas; nu, kiom da homoj, ecx sportemaj homoj, povas tuj diri, kiu cxevalo gajnis en la Derby-konkurso de iu nomita jaro? Gxuste tiuspeca detaleto ... « »Kara sinjoro,« interrompis Mellowkent, »en mia klubo estas almenaux kvar homoj, kiuj povas diri al mi ne nur, kiu cxevalo gajnis en iu nomita jaro, sed kiu cxevalo devus esti gajninta, kaj kial gxi ne gajnis. Se via libro donus rimedon por protekti sin kontraux tia informado, gxi liverus pli ol cxion, kion vi gxis nun pretendis.« »Geografio«, diris Caiaphas neperturbite. »Jen io, pri kio okupita homo, verkanta sub granda premo, facile povas fari erareton. Jxus antaux nelonge fame konata auxtoro enfluigis Volgon en la Nigran Maron anstataux en la Kaspian. Sed, kun cxi tiu libro ... « »Malantaux vi sur polurita polisandra stablo kusxas fidinda kaj moderna atlaso,« diris Mellowkent, »kaj nun mi vere devas peti vin foriri.« »Atlaso«, diris Caiaphas, »montras nur la kurson de rivero kaj indikas la precipajn urbojn preterfluatajn. Sed En la mano donas la pejzagxojn, la trafikon, la prezojn de la pramoj, la plej oftajn fisxspecojn, la slangajn terminojn de la sxipistoj, la horarojn de la precipaj vaporsxipoj. Gxi liveras ... « Mellowkent sidis kaj rigardis la severtrajtan, firman, senkompatan vendiston, sidantan obstine en la segxo, en kiu li sin instalis, senpauxze lauxdante la meritojn de sia nedezirata varo. Spirito de sopira imitemo ekposedis la auxtoron. Kial li ne pravigu la malvarman severan nomon de li adoptitan? Kial li senforte sidadu kaj auxskultu tiun tedan nekonvinkan deklamon? Kial dum kelkaj mallongaj momentoj li ne estu Mark Mellowkent kaj renkontu tiun homon kiel egalulo? Subita inspiro ekfulmis en lia kapo. »Cxu vi jam legis mian plej novan libron La kanabeno sen kagxo?« li demandis. »Mi ne legas romanojn«, diris Caiaphas lakone. »Ho, sed vi devas legi tiun cxi; cxiu devus legi gxin«, diris Mellowkent fervore, prenante la libron de alta librobreto. »La eldoneja prezo estas ses sxilingoj; vi ricevos gxin por kvar sxilingoj kaj duono. En cxapitro kvin estas parto, kiun vi certe sxatos, kie Emma estas sola en la betula bosko, atendante por Harold Huntingdon; tio estas la viro, al kiu sxia familio volas, ke sxi edzinigxu. Ankaux sxi vere volas esti lia edzino, sed sxi ekscias tion nur en cxapitro dek kvin. Auxskultu: `Tiom vaste, kiom povas sondi homa okulo, ondigxis la malvaj-purpuraj huloj de eriko, lumigitaj tie kaj tie de la brilanta flavo de ulekso kaj genisto, kaj borderitaj de la delikataj grizoj kaj argxento kaj verdo de la junaj betuloj. Etaj bluaj kaj brunaj papilioj flirtis super la erikfrondoj delicumante en la sunlumo, kaj cxiele kantis la alauxdoj, kiel nur alauxdoj povas kanti. Estis tago, kiam la tuta Naturo ... « »En En la mano vi trovos plenajn informojn pri cxiuj fakoj de naturstudoj«, interrompis la libro-agento, unuafoje kun lacigita nuanco en la vocxo. »Arbarkulturo, vivo de insektoj, birdmigrado, reutiligo de terenacxoj. Kiel mi diris, neniu homo, kiu devas pritrakti la diversajn interesojn de la vivo ... « »Mi demandas min, cxu eble vin placxus unu el miaj pli fruaj verkoj, La malemo de Lady Cullumpton«, diris Mellowkent, denove trasercxante sian breton. »Kelkaj homoj rigardas gxin kiel mian plej bonan romanon. Ha, jen gxi. Mi konstatas kelkajn makuletojn sur la kovrilo, do mi ne postulos pli ol tri sxilingojn kaj naux pencojn. Permesu, ke mi lauxtlegu al vi la komencon: »`Beatrice Lady Cullumpton eniris la longan pale lumigitan salonon. Sxiaj okuloj fajris pro espero, kiun sxi konjektis senbaza, kaj sxiaj lipoj tremis pro timo, kiun sxi ne povis kasxi. En la mano sxi portis etan ventumilon, malfortikan ludilon el punto kaj satenarbo. Io klakrompigxis, dum sxi eniris la cxambron; sxi estis frakasinta la ventumilon en dek pecojn.' »Jen! Kion vi pensas pri tiu komenco? Gxi tuj sciigas, ke io estas okazonta.« »Mi ne legas romanojn«, diris Caiaphas malafable. »Sed pripensu, kiom utilaj ili estas!« predikis la auxtoro. »Dum longa vintra vespero, aux eble kiam vin senmovigis strecxvundita maleolo: misokazo, kiu povas trafi iun ajn; aux se dum dauxranta malseka vetero vi vizitus domon kun stulta gastigantino kaj nesufereblaj gastoj, vi povus simple senkulpigi vin dirante, ke vi devas skribi kelkajn leterojn, iri en vian cxambron, ekbruligi cigaredon, kaj por tri sxilingoj kaj naux pencoj vin transporti en la societon de Beatrice Lady Cullumpton kaj sxia amikaro. Neniu devus vojagxi sen unu aux du el miaj romanoj en sia pakajxo kiel elturnigxilon. Antaux nur kelkaj tagoj amiko de mi diris, ke li pli volonte vojagxus inter la tropikojn sen kinino ol fari viziton sed kelkaj Mark-Mellowkent-ajxoj en sia ekipajxo. Povas esti, ke sensacio estas pli via furagxo. Eble mi havas ekzempleron de La pitona kiso ... « Caiaphas ne atendis por tentigxi per eltirajxo el tiu strecxega fikcia verko. Kun grumbla komento, ke li ne havas tempon por malsxpari per babilacxoj, li reprenis sian malaklamitan volumon kaj foriris. Li ne faris auxdeblan respondon al la gaja »Bonan matenon!« de Mellowkent, sed tiu cxi imagis vidi rigardon de respektoplena malamo flagreti en la malvarmaj grizaj okuloj.