La Mappin-vivo (de Saki) »Tiuj Mappin-terasoj en la zoologia gxardeno estas granda progreso super la malnova stilo de kagxoj por sovagxaj bestoj«, diris sinjorino James Gurtleberry, demetante ilustritan jxurnalon. »Ili donas iluzion, ke oni vidas la bestojn en iliaj naturaj cxirkauxajxoj. Mi demandas min, kiom el la iluzio transdonigxas al la bestoj?« »Tio dependus de la besto«, diris sxia nevino. »Gxangala birdo, ekzemple, opinius sendube, ke gxia lauxrajta gxangala cxirkauxajxo estas fidele kopiita, se oni donus al gxi suficxon da edzinoj, bonan variajxon da mangxosemoj kaj formikaj ovoj, oportunan terdeklivon, en kiu gxi povas sin polvumi, konvenan arbon por sidado, kaj kelkajn rivalojn por doni intereson al aferoj. Kompreneble devus esti gxangalaj katoj kaj rabobirdoj kaj aliaj perantoj de subita morto por aldoni al la iluzio de libereco, sed la birda fantazio kapablas mem inventi tiujn aferojn: vidu, kiel kortobirdo grakas alarmon, se frugilego aux palumbo superflugas gxian kurejon, kiam gxi havas idojn.« »Vi kredas do, ke ili vere havas ian iluzion, se oni donas al ili suficxe da spaco ...« »Nur en kelkaj okazoj. Nenio kredigos al mi, ke kelkaj hektaroj da betona fermejo kompensas al lupo aux tigrokato la gamon de nokta vagado, kiu apartenus al gxi en sovagxa stato. Pensu pri la vortaro da sono kaj odoro kaj rememoro, kiu disvolvigxas antaux vera sovagxa besto, kiam gxi elvenas cxiuvespere el sia kusxejo, sciante, ke post kelkaj minutoj gxi kuros al iu fora cxasejo, en kiu gxin atendas cxiaj gxojoj kaj ekscitoj de la cxaso; pensu pri la amasigxantaj sentoj en la cerbo, kiam cxiu susuro, cxiu krieto, cxiu kurbigita brancxeto, kaj cxiu odoreto cxe la naztruoj signifas ion, ion pri vivo kaj morto kaj mangxo. Imagu la kontentigxon, kiam oni sxteliras al sia propra trinkejo, elektante sian propran kutiman arbon por skrapi per siaj ungoj, trovante sian propran kutiman liton el seka herbo por sin ruli. Kaj jen, anstataux tio, metu konkretan promenejon, kiu havos cxiam precize la samajn dimensiojn, egale cxu oni kuras aux rampas tra gxi, tegita per malfresxaj sensxangxaj odoroj kaj cxirkauxita per krioj kaj bruoj, kiuj jam cxesis havi ajnan signifon aux intereson. Kiel anstatauxajxo por mallargxa kagxo la novaj fermejoj estas bonegaj, sed mi supozas, ke ili estas tre malbona imitajxo de vivo en libero.« »Estas iom deprime pensi tiel«, diris sinjorino Gurtleberry. »Ili aspektas tiom amplekse kaj nature, sed mi supozas, ke granda parto el tio, kio sxajnas al ni natura, estas sensignifa por sovagxa besto.« »Jen kie efikas niaj superaj kapabloj pri memtrompado«, diris la nevino. »Ni povas vivi niajn malrealajn stultajn vivetojn en nia propraj Mappin-terasetoj kaj kredigi al ni, ke ni estas vere nekatenitaj homoj gxuantaj decan ekzistadon en deca sfero.« »Je la difavoro!« ekkriis la onklino, resaltante en sintenon de skandalita defendemo. »Ni ja gxuas decajn ekzistadojn! Kion do vi celas per katenoj? Nin katenas nur la ordinaraj decaj konvencioj de civilizita socio.« »Nin katenas«, diris la nevino, trankvile kaj senkompate, »la limigoj de enspezoj kaj sxancoj, kaj antaux cxio la manko de iniciatemo. Al kelkaj homoj limigitaj enspezoj tute ne gravas kaj fakte ofte sxajnas esti rimedo por kapti multe da realeco el la vivo; mi estas certa, ke ekzistas homoj, kiuj faras sian acxetadon en malantauxaj stratetoj de Parizo, acxetante kvar karotojn kaj sxirpeceton da bovajxo por sia taga nutrado, kiuj havas perfekte realan kaj eventoplenan ekzistadon. Kio vere kripligas onin, estas manko de iniciatemo, kaj jen kiel vi kaj mi kaj onklo James estas tiom senespere enfermitaj. Ni estas nur tiom da bestoj metitaj en Mappin-terason, kun jena diferenco malfavore al ni, ke la bestoj estas tie por esti rigardataj, dum neniu volas rigardi nin. Fakte estus nenio por rigardi. Ni suferas vintre pro malvarmumoj kaj somere pro fojnokataro, kaj se hazarde unu el ni pikas vespo, nu, jen iniciato de la vespo kaj ne de ni; ni nur atendas la malsxvelon de la vundo. Kiam ni atingas lokan famecon aux atenton, okazas tiel nur en malrekta maniero; se hazarde estas bona jaro por magnoliaj floroj, la najbararo komentas, »Cxu vi vidis la magnolion de Gurtleberry? Gxi estas perfekta amaso da floroj«, kaj ni diradas al la homoj, ke estas kvindek sep floroj, kompare kun tridek naux en la antauxa jaro.« »En la kronada jaro estis ecx sesdek«, enmetis la onklino. »Via onklo faris registron dum la pasintaj ok jaroj.« »Cxu neniam impresas al vi,« dauxrigis la nevino senindulge, »ke, se ni translogxigxos de cxi tie aux subite forvisxigxus de la mondo, niaj lokaj pretendoj pri fameco auxtomate transdonigxus al tiu, kiu hazarde okupus la domon kaj la gxardenon? La homoj dirus unu al alia, »Cxu vi vidis la magnolion de Smith-Jenkins? Gxi estas perfekta amaso da floroj«, aux, »Smith-Jenkins diris al mi, ke ne estos ecx unu floro sur ilia magnolio cxi-jare; la orientaj ventoj nigrigis cxiujn burgxonojn«. Nu, se post nia foriro la homoj ankoraux ligus nian nomon al la magnolia arbo, sendepende, al kiu gxi dumtempe apartenas, se ili dirus, »Jen la arbo, de kiu Gurtleberry pendumis sian kuiriston, cxar sxi sendis al ili la malgxustan sauxcon kun la asparagoj«, tio estus io, kio vere devenus de nia propra iniciato, aparte de cxia efiko de la orientaj ventoj aux magnolia vigleco.« »Neniam ni farus ion tian«, diris la onklino. La nevino eligis malvolontan suspiron. »Mi ne povas imagi gxin«, sxi konfesis. »Kompreneble,« sxi dauxrigis, »ekzistas amasoj da manieroj gxui veran ekzistadon sen la farado de sensaciaj perfortajxoj. Jen la acxaj cxiutagaj agetoj de sxajnigita graveco, kiuj donas al nia vivo la markon de Mappin. Estus amuze, se ne estus tiom mizere tragike, auxdi, kiel onklo James hastacxas matene en la cxambron kaj anoncas: »Mi devas iri en la urbon kaj ekscii, kion la homoj rakontas tie pri Meksikio. La aferoj tie komencas aspekti serioze.« Tiam li trotas en la urbon kaj parolas per ege serioza vocxo al la tabakisto, flanke acxetante uncon da tabako; eble li renkontas unu aux du el la aliaj pensantaj homoj de la mondo kaj parolas al ili per ege serioza vocxo. Poste li trotas cxi tien denove kaj anoncas kun pligrandigita graveco: »Mi jxus parolis kun kelkaj viroj en la urbo pri la stato de la aferoj en Meksikio. Ili konsentas kun la opinio, kiun mi formis, ke la aferoj tie devos malplibonigxi, antaux ol ili povos plibonigxi.« Kompreneble neniu en la urbo havis ecx etan intereson pri liaj opinioj rilate Meksikion aux ecx pri tio, cxu li havas opiniojn. La tabakiston ecx ne interesis, ke li acxetis la uncon da tabako; li scias, ke li acxetas la saman kvanton de la sama speco de tabako cxiusemajne. Onklo James povus same bone kusxi sur la dorso en la gxardeno kaj babili al la siringo pri la moroj de rauxpoj.« »Mi tute rifuzas auxskulti tiajn aferojn pri via onklo«, kolere protestis sinjorino James Gurtleberry. »Mia propra situacio estas same malbona kaj same tragika«, diris la nevino senpasie. »Preskaux cxio pri mi estas konvencia sxajnigo. Mi ne povas bone danci, kaj neniu povus honeste nomi min belaspekta, sed, kiam mi iras al unu el niaj tedaj lokaj danckunvenetoj, mi laux la konvencio devas `sperti cxielan plezuron', allogi la ardan omagxon de la lokaj kavaliroj kaj iri hejmen kun kapo plenega je gxuaj memoroj. Fakte, mi nur pasigis kelkajn horojn per fusxa dancado, trinkis iom da malbone farita klaretpuncxo kaj auxskultis enorman kvanton da pene legxera konversacio. Lunluma koksxtela ekskurso kun la gajokula vikario estus netakseble pli ekscita; imagu la plezuron forporti cxiujn tiujn blankajn minorkajn, pri kiuj la Chibford-familio cxiam fanfaronas. Vendinte ilin, ni povus donaci la profiton al bonfara organizajxo, do ne temus vere pri malmorala ago. Sed nenio tia trovigxas en la Mappin-fermejo de mia vivo. Iun tagon iu malinteresa kaj deca kaj nedistingita viro `igos sin agrabla' al mi cxe tenisa kunveno, kiel oni diras, kaj cxiuj tedaj maljunaj klacxemuloj en la najbarajxo komencos demandadi, kiam ni interfiancxigxos, kaj fine ni estas gefiancxoj, kaj homoj donacos al ni buterpladojn kaj sorbpaperujoj kaj enkadrigitajn pentrajxojn de junulinoj nutrantaj cignojn. Saluton, onklo, cxu vi eliras?« »Mi iras en la urbon«, anoncis sinjoro James Gurtleberry kun gravaspekta mieno. »Mi volas auxdi, kion la homoj diras pri Albanio. La aferoj tie komencas ekhavi tre seriozan aspekton. Laux mia opinio ni ankoraux ne vidis la plejmalbonon.« Pri tio li versxajne pravis, sed en la jamaj aux antauxvideblaj kondicxoj de Albanio estis nenio por motivi la subitan ekploron de sinjorino Gurtleberry.