La paska ovo (de Saki) Granda aflikto estis por lordino Barbara, kiu devenis de bona batalema familio kaj estis unu el la plej kuragxaj virinoj de sia generacio, ke sxia filo estis tiom senkasxe poltrona. Kiujn ajn bonajn trajtojn Lester Slaggby eble posedis, kaj li estis iusence cxarma, kuragxon oni certe neniam povus imputi al li. Kiel infano li suferis pro infana timemo, kiel knabo pro malknabeca trozorgemo, kaj kiel junulo li intersxangxis malraciajn timojn kontraux aliaj, kiuj estis des pli fortikaj pro tio, ke ili havis zorge elpensitan bazon. Li sincere timis bestojn, nervozis pri armiloj kaj neniam transiris la markolon sen mensa kalkulado pri la proporcio inter savzonoj kaj pasagxeroj. Sur cxevalo li sxajnis bezoni tiom da brakoj kiom hinda dio, minimume kvar por tenegi la bridon kaj ankoraux du por kvietige frapeti la cxevalon cxe la kolo. Lordino Barbara ne plu sxajnigis ne rimarki la cxefan malforton de sia filo; kun sia kutima kuragxo sxi alfrontis rekte la konscion pri gxi kaj, patrine, amas lin ne malpli. Vojagxado sur la kontinento, ie for de la grandaj turistaj itineroj, estis preferata sxatokupo de lordino Barbara, kaj Lester akompanis sxin tiom ofte kiom eble. Je Pasko sxi kutime estis en Knobaltheim, alteja urbeto en unu el tiuj etaj regxlandoj, kiuj faras nerimarkindajn makuletojn sur la mapo de Meza Euxropo. Longdauxra konateco kun la reganta familio igis sxin persono kun deca graveco en la okuloj de sxia malnova amiko la urbestro, kaj sxin maltrinkvile konsultis cxi tiu indulo je la gravega okazo, kiam la princo esprimis sian intencon veni persone por malfermi sanatorion ekster la urbo. Cxiuj normalaj eroj de bonveniga programo, kelkaj stultaj kaj ordinaraj, kelkaj kuriozaj kaj cxarmaj, estis jam arangxitaj, sed la urbestro esperis, ke la inventema angla damo havos ion novan kaj gustoplenan por proponi kiel lojalan saluton. La princo estis konata de la ekstera mondo, se oni lin konis, kiel eksmoda reakciulo kontrauxbatalanta modernan progreson, por tiel diri, per ligna glavo; lia propra popolo konis lin kiel afablan maljunan sinjoron kun ia simpatia majesteco enhavanta neniom da apartemo. Knobaltheim strebis fari sian plejbonon. Lordino Barbara diskutis la aferon kun Lester kaj kelkaj konatoj en sia malgranda hotelo, sed ideoj estis malabundaj. »Cxu mi rajtas sugesti ion al la estimata damo?« demandis flavhauxta virino kun altaj zigomoj, al kiu la anglino estis parolinta unu- aux du-foje, kaj kiun sxi estis registrinta en sia menso kiel versxajne sudslava. »Cxu mi rajtas sugesti ion por la Bonveniga Festo?« sxi dauxrigis kun ia timema avido. »Nia eta infano cxi tie, nia bebo, ni vestos lin per eta blanka mantelo, kun etaj flugiloj, kiel paska angxelo, kaj li portos grandan blankan paskan ovon, kaj ene estos la korbeto de pluviaj ovoj, kiujn princo tiom sxatas, kaj li donos gxin al lia regxa mosxto kiel paskan donacon. Gxi estas tiom bela ideo; ni unufoje vidis gxin en Stirio.« Lordino Barbara rigardis dubeme al la proponita paska angxelo, blonda lignavizagxa infano cxirkaux kvar jarojn agxa. Sxi estis rimarkinta gxin la antauxan tagon en la hotelo kaj demandinta sin, kiel tiom helhauxta infano povas aparteni al tia malhelvizagxa paro kiel la virino kaj sxia edzo; versxajne, sxi pensis, adoptita bebo, speciale cxar la paro ne estis juna. »Kompreneble la estimata damo eskortos la etan infanon gxis la princo,« plu parolis la virino, »sed li estos tute bonkonduta kaj faros, kion oni diros al li.« »Ni lasas plufviajn ofvojn sendi el Fvieno«, diris la edzo. La infano kaj lordino Barbara sxajnis egale senentuziasmaj pri la bela ideo, kaj Lester estis malkasxe kontraux gxi, sed, kiam la urbestro auxdis gxin, li estis tuj ravita. La kombino el sentimentalo kaj pluviaj ovoj ege placxis al lia teuxtona menso. Je la eventoplena tago la paska angxelo, vere tre bele kaj okulfrape vestita, estis centro de afabla intereso por la parada amaso vicigita por akcepti lian princan mosxton. La patrino estis nerimarkebla kaj malpli trozorgema, ol estus la plej multaj gepatroj en la cirkonstancoj, insistante nur, ke sxi mem metu la paskan ovon en la brakojn tiom trejnitajn por teni la altvaloran sxargxon. Tiam lordino Barbara ekpasxis antauxen kun la infano marsxanta flegme kaj kun severa obstino cxe sxia flanko. Al gxi estis promesitaj kukoj kaj bombonoj senlime, se gxi donos la ovon bone kaj gxuste al la afabla maljuna sinjoro, kiu atendas por ricevi gxin. Lester estis klopodinta komprenigi al gxi private, ke teruraj batoj sekvus ian malsukceson en gxia parto de la ceremonio, sed estas dubinde, cxu lia germana lingvo kauxzis pli ol tujan malgxojon. Lordino Barbara estis antauxzorge ekipinta sin per krizokaza provizo de cxokoladaj dolcxajxoj; infanoj povas esti komercistoj, sed ili ne sxatas longajn debetojn. Dum ili proksimigxis al la princa podio, lordino Barbara diskrete flankeniris, kaj la severvizagxa infano plumarsxis sola per sxanceligxaj sed firmaj pasxoj, kuragxigate de murmuro de maljunula aprobo. Lester, kiu staris en la unua vico de la rigardantoj, turnis sin por trasercxi la amason por la brilantaj vizagxoj de la felicxaj gepatroj. En flanka strato, kiu kondukis al la stacidomo, li vidis taksion; gxin eniris kun cxia sxajno de sxtela hasto la malhelvizagxa paro, kiu tiom avide estis proponinta la »belan ideon«. La akrigita instinkto de malkuragxo lumigis al li la situacion en unu ekfulmo. La sango mugxis kaj kuris al lia kapo, kvazaux miloj da kluzpordoj estus malfermitaj en liaj vejnoj kaj arterioj, kaj lia cerbo estus la komuna kurejo, en kiu renkontigxis cxiuj torentoj. Li vidis cxirkaux si nur nebulon. Tiam la sango forflusis en rapidaj ondoj, gxis lia tuta koro sxajnis drenita kaj malplena, kaj li staris nervoze, senhelpe, mute rigardante la infanon, kiu portis sian malbenitan sxargxon per malrapidaj senindulgaj pasxoj pli kaj pli proksimen al la grupo, kiu atendis sxafe por lin akcepti. Fascinita scivolo devigis lin turni la kapon al la fugxantoj; la taksio estis ekirinta kurveture al la stacidomo. En la sekva sekundo Lester estis kuranta, kuranta pli rapide, ol iuj el la cxeestantoj iam vidis homon kuri, kaj li ne kuris for. Dum tiu escepta ono de lia vivo ia nekutima impulso lin regis, ia spuro de la familio, el kiu li devenis, kaj li kuris senhezite direkte al la dangxero. Li klinis sin kaj ekkaptis la paskan ovon, kiel oni provas ekkapti rugbean pilkon. Kion li poste volis fari per gxi, tion li ne estis konsiderinta; gravis nur akiri gxin. Sed al la infano estis promesitaj kukoj kaj dolcxajxoj, se gxi sekure transdonus la ovon en la manojn de la afabla maljuna sinjoro; gxi eligis nenian krion, sed gxi tenegis sian sxargxon kiel patelo. Lester falis surgenue, sovagxe tirante la strecxe cxirkauxpremitan sxargxon, kaj koleraj krioj auxdigxis de la skandalita spektantaro. Demanda kaj minaca ringo formigxis cxirkaux li, tiam sxrumpe retirigxis, kiam li elkriis unu teruran vorton. Lordino Barbara auxdis la vorton kaj vidis la amason forkuri kiel timigita sxafaro, vidis la princon perforte forigata de siaj akompanantoj; sxi vidis ankaux sian filon, kusxantan survizagxe en agonio de superrega timego, kun lia spasmo de kuragxo frakasita de la neatendita rezisto de la infano, ankoraux kaptanta freneze, kvazaux por sekureco, al tiu blanksatena juvelacxo, nekapabla ecx forrampi de gxia mortiga apudeco, kapabla nur krii kaj krii kaj krii. En sia cerbo sxi nebule konsciis sian bilancadon, aux klopodojn bilanci, la mizeran honton, kiu nun regis lin, kontraux la unu elstara ago de kuragxo, kiu estis jxetinta lin grandioze kaj freneze sur la centron de dangxero. Nur dum ono de minuto sxi staris rigardante la du implikitajn figurojn, la infanon kun la ligne obstina vizagxo kaj korpo rigida pro persista rezistemo, kaj la knabon, molan kaj jam preskaux mortintan pro teruro, kiu preskaux sufokis liajn kriojn; kaj super ili la longajn festajn flagojn gaje flagrantajn en la sunlumo. Sxi neniam forgesis la scenon; sed gxi estis ja la lasta, kiun sxi iam vidis. Lordino Barbara portas sian cikatran vizagxon kun gxiaj nevidantaj okuloj same kuragxe kiel cxiam tra la mondo, sed je Pasko sxiaj amikoj tre zorgas forteni de sxiaj oreloj ian mencion pri la infanaj paskaj simboloj.