La strategiisto (de Saki) La gejunulaj festoj de s-ino Jallatt estis severe ekskluzivaj; tiel estis malpli multekoste, cxar oni povis inviti malpli da homoj. S-ino Jallatt ne strebis al malmultekosteco, sed iel sxi gxenerale atingis gxin. »Estos cxirkaux dek knabinoj«, taksis Rollo, veturante al la arangxo, »kaj kvar knaboj, mi supozas, escepte se la Wrotsley-fratoj kunvenigis sian kuzon, kion la dio ne permesu, cxar tio signifus, ke estus Jack kaj mi kontraux tri da ili.« Rollo kaj la Wrotsley-frataro flegis senmortan intervengxadon preskaux de la infanvartejo. Ili renkontigxis nur de tempo al tempo dum la ferioj, kaj la renkonto plej ofte estis tragika por tiu, kiu hazarde havis malpli da pretaj apogantoj. Hodiaux Rollo kalkulis pri la cxeesto de fidela kaj muskola partiano por gardi ekvilibron. Alvenante, li auxdis la fratinon de sia esperata cxampiono peti pardonon al la gastigantino pro la neevitebla foresto de sia frato; tuj poste li konstatis, ke la Wrotsley-fratoj ja kunvenigis sian kuzon. Kun du kontraux tri estus ekscite kaj eble malagrable; kun unu kontraux tri la perspektivo estis proksimume same amuza kiel vizito al dentisto. Rollo mendis sian veturilon por horo kiel dece plej frua kaj alfrontis la kompanion kun rideto, kian li imagis, ke la pli bona speco de aristokrato portus, suprenirante al la gilotino. »Mi tiom gxojas, ke vi povis veni«, diris la pli agxa Wrotsley elkore. »Nu, vi infanoj volos ludi, mi supozas«, diris s-ino Jallatt, por komenci la aferojn, kaj, cxar ili estis tro bone edukitaj por kontrauxdiri al sxi, restis nur la demando, kion ili ludos. »Mi scias pri bona ludo«, diris la pli agxa Wrotsley senkulpe. »La knaboj eliras el la cxambro kaj elpensas vorton; poste ili revenas, kaj la knabinoj devas eltrovi, kio estas la vorto.« Rollo konis tiun ludon. Li estus mem proponinta gxin, se lia partio havus plimulton. »Gxi ne promesas esti tre ekscita«, snufis la afektema Dolores Sneep, dum la knaboj defilis el la cxambro. Rollo pensis alie. Li fidis al Providenco, ke Wrotsley disponis pri nenio pli fia ol noditaj posxtukoj. La vortelektantoj sxlosis sin en la biblioteko por certigi, ke ilia interkonsiligxo ne estu interrompita. Providenco montrigxis esti ecx ne dece neuxtrala; sur portilo sur la muro de la biblioteko estis hundovipo kaj balenosta rajdvipo. Rollo konsideris kiel kriman neglekton lasi sengarde tiajn precizajn armilojn. Oni donis al li elekton el du malbonoj, kaj li elektis la hundovipon; la sekvajn kelkajn minutojn li pasigis demandante sin, kiel li povis fari tiom stultan elekton. Poste ili reiris al la malvigle atendantaj inoj. »La vorto estas `kamelo'«, anoncis fusxe la Wrotsley-kuzo. »Vi stultulo!« kriis la knabinoj. »Ni devas diveni la vorton. Nun vi devas reiri kaj elpensi alian.« »Por nenio en la mondo«, diris Rollo. »Tio estas, la vorto ne vere estas kamelo; ni blagis. Sxajnigu, ke gxi estas dromedaro!« li flustris al la aliaj. »Mi auxdis ilin diri `dromedaro'! Mi auxdis ilin. Egale, kion vi diras; mi auxdis ilin«, blekis la malaminda Dolores. »Kun oreloj tiel longaj kiel sxiaj oni auxdus cxion«, pensis Rollo furioze. »Ni devas reiri, mi supozas«, diris la pli agxa Wrotsley rezignacie. La konklavo sxlosis sin refoje en la biblioteko. »Vidu, mi ne faros tiun aferon kun la hundovipo denove«, protestis Rollo. »Certe ne, kara«, diris la pli agxa Wrotsley. »Cxi-foje ni provos la balenostan rajdvipon, kaj tiam vi scios, kiu plej doloras. Nur per persona sperto oni ekscias cxi tiajn aferojn.« Al Rollo venis rapide la kompreno, ke lia antauxa elekto de la hundovipo estis vere prudenta. La konklavo lasis al lia suba lipo tempon por refirmigxi, dum gxi debatis la elekton de la bezonata vorto. `Poefago' ne tauxgis, cxar duono de la knabinoj ne scius, kion gxi signifas; fine oni decidis favore al `onagro'. »Vi devas veni kaj sidi cxi tie«, hxoris la esplorkomitato cxe ilia reveno; sed Rollo insistis obstine, ke la pridemandato cxiam staras. Entute estis sensxargxigxo, kiam la ludo finigxis, kaj la vespermangxo anoncigxis. S-ino Jallatt ne avaris al siaj junaj gastoj, sed la pli multekostaj frandajxoj de sxia mangxotablo neniam estis duobligitaj sennecese, kaj plej ofte estis konsilinde preni tion, kion oni deziras, dum gxi restas ankoraux. Cxi-okaze sxi disponigis dek ses persikojn por dividigxi inter dek kvar infanoj; ne estis vere sxia kulpo, ke la du Wrotsley-fratoj kaj ilia kuzo, antauxvidante la longan senmangxan reveturon hejmen, senbrue enposxigis po unu kroman persikon, sed estis aparte gxene por Dolores kaj la dika kaj bonkara Agnes Blaik resti kun unu persiko por ili ambaux. »Mi supozas, ke ni duonigu gxin«, diris Dolores acide. Sed Agnes estis dika unuavice kaj bonkora nur poste; jen sxiaj gvidaj principoj en la vivo. Sxi kondolencis abunde al Dolores, sed haste formangxis la persikon, klarigante, ke domagxe estus dividi gxin; ja la suko tiom elfluas. »Nun kion vi cxiuj volas fari?« demandis s-ino Jallatt por sxangxi la temon. »La iluziisto, kiun mi dungis, lastminute ne povis veni. Cxu iu el vi povas deklami?« Aperis simptomoj de gxenerala paniko. Dolores estis konata reciti la poemon »Locksley Hall« pro plej eta provoko. Estis okazoj, kiam sxia unua verso »Kamaradoj, lasu min dumtempe« estis komprenata de granda parto de sxiaj auxskultantoj kiel lauxvorta instrukcio. Auxdigxis murmuro de senpezigxo, kiam Rollo haste deklaris, ke li scias kelkajn iluziistajn trukojn. Neniam en la vivo li estis farinta iluziistan trukon, sed tiuj du vizitoj al la biblioteko instigis lin al malkutima senzorgo. »Vi vidis iluziulojn eltiri monerojn kaj ludkartojn el homoj«, li anoncis. »Nu, mi eltiros pli interesajn aferojn el kelkaj el vi. Musojn, ekzemple.« »Ne musojn!« Akrasona protesto levigxis, kiel li antauxvidis, el la pli granda parto de lia publiko. »Nu, bone, fruktojn, do.« La amenditan proponon oni ricevis kun aprobo. Agnes ecx radiis. Sen pli da parolo Rollo iris rekte al la triopo de siaj malamikoj, plongxigis la manon lauxvice en iliajn brustoposxojn, kaj eltiris tri persikojn. Ne estis aplauxdo, sed nenia kvanto da plauxdado per la manoj estus doninta al la amuzisto tiom da plezuro kiel la silento, kiu salutis lian venkon. »Kompreneble ni komplicis«, diris la Wrotsley-kuzo lame. »Jen mallerte«, subridis Rollo al si mem. »Se ili vere estus komplicoj, ili jxurus, ke ili nenion scias«, diris Dolores kun trancxa konvinko. »Cxu vi scias ankaux aliajn trukojn?« demandis s-ino Jallatt rapide. Rollo ne sciis aliajn. Li aludis, ke li eble estus povinta sxangxi la tri persikojn en ion alian, sed Agnes jam estis konvertinta unu al knabinonutrajxo, do nenio estis plu farebla en tiu direkto. »Mi konas ludon,« diris la pli agxa Wrotsley peze, »en kiu la viroj eliras el la cxambro kaj pensas pri iu karaktero el historio; poste ili revenas kaj aktoras lin, kaj la knabinoj devas diveni, kiu estas celata.« »Bedauxrinde mi devas ekiri«, diris Rollo al sia gastigantino. »Via veturilo alvenos nur post dudek minutoj«, diris s-ino Jallatt. »Estas tiom bela vespero, ke mi pensas, ke mi promenos rekonte al gxi.« »Pluvas iom forte nun. Vi havas gxuste tempon por ludi tiun historian ludon.« »Ni ne auxdis Dolores deklami«, diris Rollo senespere; dirinte tion, li tuj komprenis sian eraron. Fronte al la alternativo »Locksley Hall« la publika opinio deklaris unuanime, ke estu la historia ludo. Rollo demetis sian lastan karton. Per flustro celita sxajne al la Wrotsley-knabo, sed zorte lauxtigita por atingi Agnes, li komentis: »Bone, kara kolego; ni iru fini tiujn cxokoladojn, kiujn ni lasis en la biblioteko.« »Mi pensas, ke estas nur juste, ke la knabinoj faru sian vicon eliri«, ekdiris Agnes vigle. Sxi tre atentis pri justo. »Sensencajxo«, diris la aliaj. »Ni estas tro multaj.« »Nu, kvar el ni povas eliri. Mi estas unu.« Kaj Agnes forpafigxis al la biblioteko, sekvate de tri malpli avidaj inoj. Rollo profundigxis en segxon kaj ridetis tre tre malforte al la Wrotsley-fratoj: nura momenta ekmontro de la dentoj; lutro eskapinta el la fauxkoj de la cxashundoj en la sekuron de profunda lageto eble farus similan elmontron de siaj sentoj. El la biblioteko venis la sonoj de movataj mebloj. Agnes lasis nenion neturnita en sia sercxo por la mitaj cxokoladoj. Kaj jen venis pli kara sono: radoj pistantaj malsekan gruzon. »Estis tre agrabla vespero«, diris Rollo al sia gastigantino.