La animo de Laplosxko (de Saki) Laplosxko estis unu el la plej avaraj homoj, kiujn mi iam renkontis, kaj certe unu el la plej amuzaj. Li diris fiajn aferojn pri aliaj homoj en tiom cxarma maniero, ke oni pardonis al li la same acxajn aferojn, kiujn li diris pri oni post onia propra dorso. Mem malamante cxion ajn similan al malica klacxado, ni cxiam emas danki tiujn, kiuj faras gxin por ni, kaj kiuj faras gxin bone. Kaj Laplosxko faris gxin bonege. Kompreneble Laplosxko havis grandan rondon de konatoj, kaj, cxar li iom zorge elektis ilin, sekvis do, ke konsiderinda proporcio de ili estis homoj, kies bankosaldoj permesis ilin indulge konsenti lian iom unuflankan ideon pri gastigemo. Pro tio, kvankam mem posedante nur modestajn rimedojn, li povis vivi komforte per siaj enspezoj, kaj ecx pli komforte per tiuj de diversaj toleremaj kamaradoj. Sed al malricxuloj, aux al tiuj kun la samaj moderaj rimedoj kiel li mem, lian sintenon karakterizis singarda maltrankvilo; lin sxajnis hanti obseda timo, ke iu frakcio de sxilingo aux franko, aux kiu ajn estis la loka valuto, povus esti deturnita de lia propra posxo aux servo al tiu de senmona homfrato. Li gaje proponus dufrankan cigaron al ricxa patrono, laux la principo de nuna perdo pro gajno estonta, sed mi vidis lin angore jxuri mensogojn pli volonte ol konfesi la kulpigan posedon de kupra monero, kiam monero estis bezonata por kelnera trinkmono. Oni estus redoninta al li la moneron en deca tempo je la plej frua sekva okazo - kaj li havus rimedojn por gardi kontraux forgesemo en la pruntinto - sed akcidentoj povas okazi, kaj ecx dumtempa perdo de lia grosxo aux centimo estus katastrofo nepre evitinda. La scio pri cxi tiu aminda malforto prezentis konstantan tenton lude eluzi liajn timojn pri kontrauxvola malavareco. Proponi al li rajdon en taksio kaj sxajnigi ne havi suficxe da mono por pagi la veturon, lin agiti per peto por duono da sxilingo, kiam lian manon plenigis moneroj jxus ricevitaj restmone, jen kelkaj el la etaj torturoj sugestitaj de instiga okazo al inventema spirito. Por juste prezenti la eltrovemon de Laplosxko oni devas konfesi, ke li cxiam savis sin iel el la plej embarasa dilemo neniel kompromitinte sian reputacion respondi »Ne«. Sed la dioj sendas okazojn al preskaux cxiu homo iam, kaj mia venis en certa vespero, kiam Laplosxko kaj mi estis kune mangxantaj en malkara bulvarda restoracio. (Escepte se li estis la invitita gasto de iu kun senriprocxa rento, Laplosxko kutimis bridi sian apetiton por bonvivado; kiam li havis tiun bonan sxancon, li lasis al gxi la bridon sur la kolo.) Je la fino de la mangxo iom urgxa mesagxo forvokis min, kaj, ignorante la panikajn protestojn de mia kunulo, mi kruele kriis al li, forirante: »Pagu mian parton; mi kvitigxos kun vi morgaux«. Frumatene la sekvan tagon Laplosxko instinkte trovis min, dum mi iris laux flanka strateto, kiun mi preskaux neniam eniris. Li havis la mienon de homo ne dorminta. »Vi sxuldas al mi du frankojn de hieraux vespere«, estis lia senspira saluto. Mi parolis evite-deflankige pri la situacio en Portugalio, kie sxajne fermentis pluaj perturboj. Sed Laplosxko auxskultis kun la atento de surda vipuro kaj baldaux revenis al la temo de la du frankoj. »Bedauxrinde mi devos sxuldi ilin al vi«, mi diris gaje kaj brutale. »Mi havas ecx ne unu heleron.« Kaj mi aldonis mensoge: »Mi foriros por ses monatoj, aux eble pli longe.« Laplosxko diris nenion, sed liaj okuloj sxvelis iomete, kaj liaj vangoj ekprenis la makulitajn nuancojn de etnografia mapo de Balkanio. Tiu saman tagon, cxe la sunsubiro, li mortis. »Cxeso de la kora funkcio« estis la kuracista verdikto; sed mi, kiu sciis pli bone, sciis, ke li mortis pro malfelicxo. Ekestis do la problemo, kion fari per liaj du frankoj. Mortigi Laplosxkon estas unu afero; reteni lian amatan monon postulus senkompatan nesentemon, je kiu mi ne estus kapabla. La ordinara solvo, donaci gxin al la malricxuloj, tute ne tauxgus por la nuna situacio, cxar nenio povus pli aflikti la mortinton ol tia misuzo de lia proprietajxo. Aliaflanke, donaci du frankojn al la ricxuloj estas operacio, kiu postulas certan takton. Facila eliro el la problemo sxajnis tamen prezenti sin la sekvantan dimancxon, kiam mi trovigxis kunpremita en la kosmopolita amaso, kiu plenigis la flankajn navojn de unu el la plej popularaj parizaj pregxejoj. Kolekto-sako por »la malricxuloj de Monsieur le Curé« velis sian serpentan vojon tra la sxajne nepenetrebla hom-maro, kaj germano antaux mi, evidente ne dezirante, ke lian aprecon de la majesta muziko difektu sugesto de pago, faris al lia kunulo auxdeblajn kritikojn pri la pretendoj de la karitata kolekto. »Ili ne bezonas monon«, li diris. »Ili havas tro da mono. Ili ne havas malricxulojn. Dorlotataj ili estas.« Se tio estis vera, mia decido estis farita. Mi faligis la du frankojn de Laplosxko en la sakon kun murmurita beno por la ricxuloj de Monsieur le Curé. Post cxirkaux tri semajnoj hazardo estis portinta min al Vieno, kaj iun vesperon mi sidis min regalante en humila sed bonega gastejeto ie en la kvartalo Währing. La dekoracio estis primitiva, sed la vienan stekon, la bieron kaj la fromagxon oni ne povus plibonigi. Bona mangxo alportis abundan klientaron, kaj escepte de unu malgranda tablo apud la pordo cxiu loko estis okupita. Duone fininte mian mangxon, mi hazarde ekrigardis al tiu libera segxo kaj vidis, ke gxi ne plu estis libera. Absorbite ekzamenante la menuon kun la atento de iu, kiu sercxas el malkarajxoj la plej malkaran, estis Laplosxko. Unufoje li rigardis tra la cxambro al mi, kun atenta ekvido de mia mangxo, kvazaux por diri, »Jen miaj du frankoj, kiujn vi mangxas«, kaj rapide forturnis siajn okulojn. Sxajnis, ke la malricxuloj de Monsieur le Curé estis vere malricxaj. La viando farigxis ledo en mia busxo; la biero sxajnis varma kaj sengusta; la fromagxon mi ecx ne gustumis. Mia sola penso estis foriri el la cxambro, for de la tablo, kie sidis tio; kaj, fugxante, mi sentis la riprocxajn okulojn de Laplosxko notantajn la sumon, kiun mi donis al la kelnero ... el liaj du frankoj. La postan tagon mi luncxis en multekosta restoracio, pri kiu mi min sentis sekura, ke la vivanta Laplosxko neniam memvole enirus gxin, kaj mi esperis, ke la mortinta Laplosxko obeos la saman baron. Mi ne malpravis en mia espero, sed, elirante poste, mi trovis lin malgaje studanta la menuon afisxitan al la portalo. Poste li malrapide transiris la straton direkte al malricxula mangxejo. Unuafoje en mia sperto mankis al mi la cxarmo kaj gajo de viena vivo. Post tio, en Parizo aux Londono, aux kie ajn mi estis, mi konstante revidis Laplosxkon. Se en teatro mi havis segxon en logxio, mi cxiam konsciis pri liaj okuloj sxtelrigardantaj min el la malluma profundajxo de la galerio. Enveturante mian klubon je pluva posttagmezo mi vidis lin sercxanta neadekvatan sxirmejon en kontrauxa pordokadro. Ecx se mi regalis min per la modesta luksajxo de unupenca segxo en la Parko, li gxenerale alfrontis min de unu el la senpagaj benkoj, neniam fikse rigardante min, sed cxiam zorge konscia pri mia cxeesto. Miaj amikoj komencis komenti pri mia sxangxita mieno kaj konsilis al mi liberigxi de multaj sxargxoj. Mi volis liberigxi de Laplosxko. Je certa dimancxo - versxajne je Pasko, cxar la premego estis plej severa - mi denove estis kunpremita en la amasoj auxskultantaj la muzikon en la lauxmoda pariza pregxejo, kaj denove la kolekto-sako estis velanta sian serpentan vojon tra la hom-maro. Angla damo malantaux mi faris senefikajn klopodojn transporti moneron en la ankoraux malproksiman sakon, do mi prenis la monon laux sxia peto kaj pluhelpis gxin al gxia celo. Gxi estis dufranka monero. Rapida inspiro trafis min, kaj mi faligis nur mian propran centimon en la sakon kaj glitigis la argxentan moneron en mian posxon. Mi estis retirinta la du laplosxkajn frankojn for de la malricxuloj, kiuj neniam devus ricevi tiun testamentajxon. Retirante min de la amaso, mi auxdis virinan vocxon diri: »Mi kredas, ke li ne metis mian monon en la sakon. Tiaj fihomoj sxvarmacxas en Parizo!«. Sed mi sentis mian spiriton pli malpeza, ol gxi estis de longa tempo. Ankoraux alfrontis min la delikata tasko donaci la reakiritan sumon al la meritaj ricxuloj. Ree mi fidis al hazarda inspiro, kaj denove Fortuno favoris min. Ekpluvo pelis min, du tagojn poste, en unu el la historiaj pregxejoj maldekstraflanke de Sejno, kaj tie mi trovis, strabe ekzamenanta la malnovajn lignoskulptajxojn, baronon R., unu el la plej ricxaj kaj malplej bone vestitaj homoj en Parizo. Nun aux neniam! Metante fortan usonan prononcon en la francan, kiun mi normale parolas en nemisrekonebla brita maniero, mi katekize demandis la baronon pri la konstru-dato de la pregxejo, gxiaj dimensioj, kaj aliaj detaloj, kiujn usona turisto certe volus scii. Akirinte tiom da informoj, kiom la barono povis tuj liveri el sia memoro, mi solene metis en lian manon la dufrankan moneron, kun la kora certigo, ke gxi estas »por vi«, kaj turnigxis por foriri. La barono iom konsternigxis, sed noble akceptis la situacion. Irinte al malgranda kesto fiksita en la muro, li faligis la du frankojn de Laplosxko en la fendeton. Super la kesto legigxis la skribo: »Por la malricxuloj de Monsieur le Curé«. Tiun saman vesperon, cxe la homplena angulo apud Le Café de la Paix, mi dummomente ekvidis Laplosxkon. Li ridetis, levis iomete sian cxapelon, kaj malaperis. Mi neniam revidis lin. Malgraux cxio la mono estis ja transpagita al la merita ricxularo; la animo de Laplosxko povis ripozi en paco.