La kristnaska petolajxo (de Saki) Oni diras (diris Reginald), ke nenio estas pli trista ol venko krom malvenko. Se vi iam logxis cxe tedaj homoj dum la tiel nomata »festa sezono«, vi versxajne povas korekti tiun diron. Mi neniam forgesos la Kristnaskon, kiun mi pasigis cxe la familio Babwold. S-ino Babwold estas ia parenco de mia patro, iaspeca restu-gxis-bezonata-kuzino, kaj tion oni rigardis suficxa kialo, por ke mi devu akcepti sxian inviton je la sesa ripeto; tamen, kial la pekoj de la patroj estu vizitataj de la filoj ... (Vi ne trovos skribpaperon en tiu tirkesto; tie mi gardas miajn malnovajn menuojn kaj teatro-programojn.) S-ino Babwold portas iom solenan personecon, kaj oni neniam vidis sxin rideti, ecx dirante malafablajxojn al siaj amikinoj aux farante la provizoliston. Sxi gxuas sen plezuro. Parada elefanto cxe Durbaro impresas tre simile. Sxia edzo gxardenas sub cxia vetero. Kiam edzo eliras sub torentan pluvon por forbrosi rauxpojn de rozarboj, mi gxenerale supozas, ke lia enhejma vivo ne tute kontentigas; cxiuokaze, devas esti tre malkvietige por la rauxpoj. Kompreneble cxeestis ankaux aliaj homoj. Estis iu majoro Tia-tia, kiu estis pafinta iuspecajn bestojn en Laponujo, aux iu tia regiono; mi forgesis, kiuspecajn bestojn, sed ne pro manko de rememorigoj. Ni mangxis ilin malvarmajn kun preskaux cxiu mangxo, kaj li dauxre recitis al ni, kiom longaj ili estis depintalpinte, kvazaux li kredus, ke ni volas fari por ili varmajn subvestojn por la vintro. Mi kutimis auxskulti lin kun mieno de ravita atento tre konvena al mi, laux mia opinio, kaj jen, iun tagon, mi tute modeste diris la dimensiojn de okapio, kiun mi pafis en la marcxoj de Lincolnshire. La majoro rugxigxis al belega fenicia skarlato (mi memoras, ke mi tiam pensis, ke mi sxatus havi tiukolorajn tapetojn en mia bancxambro), kaj mi pensas, ke li en tiu momento preskaux sukcesis malami min. S-ino Babwold ekprenis mienon por balzami vunditojn kaj demandis lin, kial li ne eldonas libron pri siaj sportaj rememoroj: »gxi estus tiom interesa«. Nur poste sxi memoris, ke li estis donacinta al sxi du dikajn volumojn pri tiu temo, kun siaj portreto kaj auxtografo vidalvide al la titolpagxo kaj apendico pri la moroj de la arkta mitulo. Vespere ni forjxetis la zorgojn kaj okupigxojn de la tago kaj vere vivis. Kartludadon oni konsideris tro frivola kaj seninteresa maniero pasigi la tempon, do la plej multaj el ili ludis la tiel nomatan libroludon. Oni eliris en la koridoron (por ekhavi inspiron, mi supozas) kaj poste reenvenis kun toltuko cxirkaux la kolo kaj stulta mieno, kaj la aliaj devis diveni, ke oni estas La eta MacGreggor. Mi detenis min de la azenajxoj tiom longe, kiom mi povis gxentile, sed fine, defalante al bonkoreco, mi konsentis maskeradi kiel libro, sed mi avertis ilin, ke mi bezonos iom da tempo por plenumi gxin. Ili atendis dum preskaux kvardek minutoj, dum mi foriris por ludi vinglas-keglojn kun la servoknabo en la provizejo; oni ludas per cxampankorko, vi scias, kaj tiu, kiu renversas la plej multajn glasojn sen rompi ilin, gajnas. Mi gajnis, kun kvar nerompitaj el sep; sxajnis al mi, ke William suferis pro troa angoro. En la salono oni estis tre kolera pro mia ne-reveno, kaj ili tute ne pacigxis, kiam mi klarigis, ke mi estis Cxe la fino de la koridoro. »Neniam placxis al mi Kipling«, estis la komento de s-ino Babwold, kiam sxi ekkomprenis la situacion. »Mi trovis nenion spritan en Lumbikoj de Toskanujo ... aux cxu tion verkis Darvino?« Tiaj ludoj estas kompreneble tre klerigaj, sed persone mi preferas brigxon. Je la vespero de Kristnasko ni devis esti speciale festemaj en la Malnov-Angla maniero. La halo estis terure trablova, sed gxi sxajnis la deca loko por la bonviva gxuego, kaj gxi estis ornamita per japanaj ventumiloj kaj cxinaj lanternoj, kio donis al gxi tre Malnov-Anglan aspekton. Junulino kun konfidenca vocxo favoris nin per longega recitado pri knabineto, kiu mortis aux faris ion same maloriginalan, kaj poste la majoro rakontis klarbilde, kiel li foje luktis kun vundita urso. Private mi deziris, ke kelkfoje la ursoj venku en tiaj okazoj; ili almenaux ne tiom fanfaronus pri gxi poste. Antaux ol ni havis tempon por regajigi niajn spiritojn, ni regaligxis per iom da pensodivenado fare de juna viro, pri kiu oni instinkte sciis, ke li havas bonan patrinon kaj malbonan tajloron: la speco de juna viro, kiu babilas senlace tra la plej densa supo kaj glatigas siajn harojn dubeme, kvazaux li timus, ke ili rebatos. La pensodivenado certe sukcesis; li anoncis, ke la gastigantino pensas pri poezio, kaj sxi konfesis, ke sxian menson okupadas odo de Austin. Preskaux trafo. Mi imagas, ke sxi vere estis konsideranta, cxu stumpo de sxafajxo kaj iom da malvarma pudingo suficxos por la kuireja mangxo la sekvan tagon. La krona dibocxo estis, ke ili cxiuj sidigxis por ludi damludon, por laktocxokoladaj premioj. Mi estas bone edukita, kaj mi ne sxatas ludi ludojn de lerteco por laktocxokolado, do mi inventis kapdoloron kaj retirigxis de la scenejo. Min estis antauxinta je kelkaj minutoj s-ino Langshan-Smith, iom timinda virino, kiu cxiam ellitigxis je iu malkomforta horo matene kaj faris impreson, kvazaux sxi estus en komuniko kun la plej multaj euxropaj registaroj jam antaux la matenmangxo. Al sxia pordo estis fiksita paperfolio kun subskribita peto, ke oni sxin veku speciale frue la sekvan matenon. Tia okazo ne prezentigxas dufoje en unu homvivo. Mi kovris cxion escepte la subskribon per alia avizo sciiganta, ke, antaux ol tiuj cxi vortoj legigxos, sxi estos fininta misdirektitan vivon, bedauxras la kauxzatan gxenon, kaj deziras armean entombigon. Malmultajn minutojn poste mi lauxte eksplodigis aerplenigitan papersakon cxe la sxtuparo kaj ellasis teatran gxemon, kiun oni povus auxdi en la kelo. Tiam mi plenumis mian originan celon kaj enlitigxis. La bruo, kiun faris tiuj homoj rompe malfermante la pordon de la bona damo, estis vere ne deca; sxi rezistis kuragxe, sed mi kredas, ke ili trasercxis sxin pri kugloj dum cxirkaux kvarono da horo, kvazaux sxi estus historia batalkampo. Mi malamas vojagxi tuj post Kristnasko, sed iufoje oni devas fari aferojn, kiujn oni ne sxatas.