Gantoj de Will Green ``Paĉjo, paĉjo, jen paka1/4o, kiun la poŝtisto liveris'', venis la ekscita krio de la juna knabo. La viro turnis sian bonan okulon al la knabo kaj prenis el lia mano la molan paka1/4on. Subite li staris senmove silenta. ``Malfermu, paĉjo, malfermu. Kial vi ne malfermas? Kio ĝi estas?'' La viro malrapide metis la paka1/4on sur la tablon. ``Faru, paĉjo, faru. Vi devos malfermi iam'', persistis la knabo. La viro simple sidetis sur la seĝo apud la tablo. Melankolia. ``Kio estas, paĉjo? Kial ne malfermi? Kio estas ene? Ĉu ĝi estas donaco?'' La patro paŭzis. ``Ho, mi scias, kio estas ene. Mi ricevis similajn antaŭe, kiam vi estis tre juna.'' Liaj manoj prenis kaj premis la angulon de la tablo forte. ``Mi malfermis la unuajn. Mi scias, kion ĝi signifas, kio ĝi estas.'' ``Kion tio montras... ĝi signifas? Jen, paĉjo, vi promesis rakonti al mi iun tagon. Rakontu nun.'' La vizaĝo de la knabo estis proksima al tiu de la viro. Li flustretis: ``Ĉu ĝi estas io por seksumo? Vi povas diri al mi. Ni lernis ĉion ĉe la lernejo.'' La cinika rideto sur la vizaĝo de la viro estis lia respondo. ``Do, mi scias, kien turni min, se mi iam bezonos lerni pri la faktoj de la vivo?'' La knabo skuiĝis embarasite. ``Sed, Ĝof, mia kara knabeto, ĉu vi opinias, ke kun vizaĝo, kian mi havas, mi iam bezonos konsilon pri seksaferoj?'' Ĝof fortiriĝis. ``Pardonu min, paĉjo. Mi tute forgesis. Mi neniam rimarkas viajn tordan nazon kaj ŝvelan vangon. Vi estas simple mia bela paĉjo. Ĉu iu sendas al vi tiajn paka1/4ojn por moki vin? Ĉu estas ia trompo?'' ``Sidiĝu, Ĝof. Mi rakontos. Vi jam havas dek jarojn kaj povos toleri la faktojn nun, mi esperas.'' Ĝof eksidis tre proksime. ``Vi scias, ĉu ne, ke mi ricevis ĉion en luktobatalo?'' ``Jes, ja, paĉjo, kaj mi volus vidi la vizaĝon de la alia viro. Vi kapablas forbati la kapon de ĉiu ajn viro, se vi dezirus.'' ``Jes, Ĝof, se mi estus dezirinta...'' ``Ĉu vi volas diri, ke vi ne volis frakasi lin, kiam vi sciis, kion li faras al vi? Mi estus murdinta lin!'' ``Jen, Ĝof, mi rakontos ĉion. Ĝi estis boksbatalo por ia premio. Mi ne deziris la premion. Li gajnis ĝin.'' ``Kial vi ne deziris gajni la premion, paĉjo? Kio ĝi estis? Kaj kial vi ne simple formarŝis de li? Kaj kiel rilatas la paka1/4o?'' La viro respondis kviete: ``Ĝi estas boksa ganto, kaj ili sendas al mi por moki min. Pri la boksbatalo, kiun mi forcedis.'' ``Paĉjo kara, kio estis tiu premio? Kial vi permesis al li venki vin? La fiulo. Kaj kiuj estas ILI?'' ``Nu, Ĝof, la premio estis ... virino.'' ``Virino? La premio estis virino? Vi nepre ŝercas!'' ``Ne, mi ne ŝercas. Ŝi promesis kuniri kun tiu, kiu gajnis en la boksado, kaj mi ne povis eĉ image toleri vivadon kun tia virino, kvankam mi amis ŝin.'' ``Mi konsentas kun vi, paĉjo. Sendube ŝi estis iu putino. Sed kial vi ne simple formarŝis?'' ``Ĉar, kiam ni estis en la boksa ringo, li rifuzis ĉesi batadi min. Li ŝajne estis freneza.'' ``Kiu estis tiu ulinaĉo? Tiu fivirino? Kiu ŝi estis, paĉjo?'' La simpla gesto kun iom levita brovo montris egan mizeron ĉe la misformita vizaĝo. La krioj de la knabo kreskis. ``Paĉjo!'' kriegis la knabo. ``Ŝi estis mia patrino, ĉu ne? Ŝi estis. Ĉu ne ŝi estis mia patrino?'' La viro kapjesis. La knabo rekomencis sian laŭtan kriadon. ``Vi perdis ŝin. Vi perdis mian panjon. Mi estas senpatrina dum dek jaroj, nur ĉar vi ne volis batali ... Vi povis forbati al li la kapon, sed vi ne ...'' La knaba vizaĝo estis ruĝa pro kolerego.``Kion pri mi, do? He? Mi ne havas patrinon, simple ĉar vi ne kuraĝis batali.'' La viro penis trankviligi la knabon: ``Ne, ne, ne estis tiel ...'' ``Jes, ja estis tiel, ja estis. Vi estis timegulo, kaj vi fordonis al li mian patrinon. MIAN PANJON! Vi pigra poltrono. Vi meritas tian vizaĝaĉon.'' La viro kaptis la flugantajn brakojn, antaŭ ol la pugno atingis la ŝvelan vangon. ``Ĉesu, ĉesu kaj aŭskultu!'' ``Ne, mi ne aŭskultos. Mi deziras mian panjon, vi malbela hundo. Kie ŝi estas?'' Li luktadis plu. ``Ĝof, mi petegas vin, ĉesu, ĉesu.'' La nenormale severa tono en la voĉo paŭzigis la knabon. ``Bone, do, rakontu'', li diris amarvoĉe. ``Aŭskultu. Jes, ŝi estis, estas, via patrino. Sed mi ne povis fronti la vivon kun tia virino. Al ŝi ne estis grave, kun kiu ŝi elektus kunvivi. Mi tion ne povis toleri. Kaj ŝi lasis, ke li tiel bategu min. Mi tute ne povis batali por gajni ŝin.'' ``Sed vi ne konsideris min!'' ``Ho, jes, mi ja konsideris vin. Mi ankoraŭ ne finis la rakonton.'' Ĝof fortiris siajn brakojn. Malbelega furiozo tordis lian junan vizaĝon. ``Sed vi finis kun mia patrino! Mi volus frakasi al vi tutan vian vizaĝaĉon.'' ``Atentu, Ĝof. Via patrino estis nur la unua premio. Estis ankaŭ dua premio.'' ``Hmfff, dua premio. Do vi akceptis la duan premion anstataŭ mian patrinon! Kio ĝi estis? Mono? Aŭto? Aŭ ĉu iu bunta putineto, kiun vi volis fiki?'' La viro paŭzis iomete. ``Jes, mi decidis, ke mi preferas la duan premion.'' ``DO DIRU, kio estis tiu dua premio, idioto?'' La viro forskuis siajn larmojn kaj malrapide respondis: ``Ĝi estis bebo.'' ``Kio? Bebo? La dua premio estis iu bebo? Do vi fordonis mian patrinon por havi la bebon?'' ``Jes, mi deziris la bebon.'' La knabo haltis, gapis forte al la viro. ``Kiu bebo?'' Ne estis respondo. ``Vi diras al mi, ke vi permesis al iu disrompi vian vizaĝon, por ke vi havu la bebon?.'' Ankoraŭ nenia respondo. ``Kiu bebo estis tiu?'' Nenia respondo. ``Ĉu ... ĉu ...tiu bebo, ĉu estis mi?'' La viro jesis. ``Mi ne povis havi ambaŭ, tial mi prenis la bebon.'' ``Kaj tiu virino, mia patrino lasis?'' Kapjeso. ``Vi volas diri, ke vi malvenkis en tiu boksado, por ke vi havu min?'' Kapjeso. ``Kaj ŝi permesis, ke li batadu vin ... kaj ŝi forlasis la bebon ... forlasis min?'' ``Jes, Ĝof. Mi deziris vin, do mi permesis al li venki.'' ``Ho ...Paĉjo,'' La juna vizaĝo moliĝis, la okuloj larĝaj, la buŝo gapanta. ``Ŝi lasis vin kaj min.'' ``Nu, ili vokis la kuraciston kaj lasis min tie ... kun la bebo, kun vi.'' ``Ho, kara mia paĉjo. Pardonu, pardonegu min, mi vere tre kaj tre petas, petadas'', larmis inunde Ĝof. Li etendis la fingrojn kaj karese tuŝis la ŝvelan vangon. Li profundigis sian vizaĝon en la bruston de la viro. Subite li prenis la paka1/4on kaj 1/4etis ĝin en la angulon de la kameno. Tie kaj tiel ili sidis proksime kaj intime dum longa tempo. Varme, komforte, nestis la knabo en la amaj brakoj de la viro. Pro emocio li lacis, baldaŭ dormis. La viro portis lin kviete al la dormoĉambro. La viro sidis melankolia dum longa tempo. Ĉu li neniam estos libera de tiuj mokaj senda1/4oj? Li meditis longe pri la estonteco, kaj pri la ebla vivo kun tiu amata patrino, se li estus gajninta la unuan premion. Kiel ŝi povis tiel konduti? Li tute ne komprenis ion ajn el la afero. La meditadon interrompis soneto ĉe la pordo. Iu movis sin ekstere. Li hezite leviĝis kaj iris por rigardi tra la fenestro. Nenio estis videbla en la krepusko, sed li prenis sian fortikan bastonon kaj atendis. Sonis la sonorilo, du-tri fojojn, antaŭ ol li kuraĝis ŝalti la lumon sub la markezo kaj zorge malfermi la pordon. Tie ŝi staris. Malgraŭ ĉapelo tirita malsupren sur la kapo kaj fulardo volvita ĉirkaŭ la oreloj kaj vangoj, li konis la figuron tie starantan. Apenaŭ li spiris. Ambaŭ nenion diris dum longaj, horlongaj, sekundoj. Fine la beltona voĉo tiel familiara al li milde petis: ``Ĉu vi permesas?'' Kun profunda spiro li estingis la lumon, turnis sin en la duonlumon en la ĉambro, nenion respondinte. Kvankam nur la dorson li prezentis al la virino, li sciis, ke ŝi jam fermis la pordon kaj sekvis, starante nun malantaŭ li. La silento mem estis obskura, dika nebulo de kvieto. Li aŭdis la flustratan nomon: ``Marek''. Lia kapo iomete moviĝis, kvazaŭ li ne bone aŭdis. Necesis, ke iu parolu. ``Kion vi volas?'' li demandis iom acide. Ŝia flustro estis apenaŭ aŭdebla: ``Mi volas vidi vin ... kaj Ĝof.'' ``Por plu moki nin? Ĉu vi ne estas kontenta pri la ĥaoso, kiun vi jam kaŭzis?'' Kolero estis en lia voĉo. Ŝi rapidis respondi: ``Ne, ne, ne, neniam kaj neniam mi mokis vin. Neniam neniam. Mi tro amis vin.'' ``Amis? Amis, vi diras? Kia amo estas tio? Kiel vi kapablis sendi al mi tiujn boksgantojn jar-post-jare, se ne por moki?'' ``Ho, Marek, tio ne estis por moki. Ne estis ĉiam boksgantoj. Nur la unuaj. Ĉu vi ne malfermis la paka1/4ojn? Ili enhavis donacojn por mia filo, kaj leterojn. Ĉu vi ne legis eĉ unu leteron? Komence mi volis renkonti vin. En la lasta mi petis rendevuon.'' ``Ne, mi ne malfermis. La mokado estis klara de la komenco. Kion povus diri ajna letero?'' ``Ho mia kara Marek ...'' ``Ne karamareku min. Vi hipokritas!'' ``Marek, Marek, Marek, mi petegas. Havu la etan bonvolon aŭskulti nur dum du minutoj.'' Lian malestiman ``Hmff'' emfazis lia ĝibita dorso. ``Do, du minutojn, ne pli.'' ``Kaj mi povos paroli al Ĝof?'' ``Ne, ne. Tutege ne. Parolu kaj foriru'' Ŝi singulte iom proksimiĝis, sed li formovis sin. ``Parolu kaj iru. Reiru al Terri.'' Ankoraŭ li ne rigardis ŝin. ``Sed Terri mortis'', ŝi diris kviete. ``Mi fine estas libera.'' Paŭzo, dum kiu nur la horloĝo sonis. ``Mortis? Kiam? Kaj kial libera?'' ``Mi murdis lin.'' Plua paŭzado. ``Murdis? Kion vi diras, Heleno? Kial vi ne estas en la malliberejo?'' ``Mi mortigis lin pro malkapablo toleri lin plu, antaŭ tri jaroj. Helpe de bona advokato kaj komprenema juĝisto oni liberigis min antaŭ du semajnoj.'' ``Mirinde!'' Marek parolis raŭkavoĉe. ``Mi volas, ke vi ĉion komprenu, Marek. Mi estis lia kaptito, lia sklavo, lia viktimo. Li kruelis al mi, fizike kaj psike. Li batis min, minacis, torturis, kaj teroris.'' Ŝiaj vortoj tremigis la aeron. Marek preskaŭ turnis sin. ``Daŭrigu, do. Kial li tion faris? Ĉu li estis freneza?'' ``Jes. Tute kaj plene frenezega. Lia menso estis komplete tordita kaj brulanta. Li minacis min ĉiutage. Li minacis min konstante kaj devigis min sendi la unuajn boksgantojn al vi. Kiam li trovis, ke mi provis enmeti leterojn en la paka1/4on li punis min terure. Mi sukcesis sendi sekrete unu-du, sed vi evidente ne legis. Kun donacetoj por Ĝof. Mi ne volis, ke li forgesu min.'' ``Tiujn mi ne malfermis, bruligis.'' ``Karega Marek, provu kompreni, kial mi toleris suferi. Li minacis, ke, se mi ne kapitulacus kaj obeŭs en ĉio, li serĉus vin kaj Ĝof, kaj farus al li tion, kion li faris al via vizaĝo.'' ``Ĉu vi fakte scias, kion li faris al mia vizaĝo? La tordo, la ŝvelo, la nazo? Vi neniam vidis mian vizaĝon.'' ``Jes, Marek, mi vidis. Terri devigis min sidi en la aŭto, kaj ni rigardis vin, dum vi atendis Ĝof apud la lernejo. Li mokis min, kiam mi ploris, kaj li ripetis, ke tiel li traktos Ĝof. Mi vidis vin ankaŭ antaŭ semajno, tuj post mia liberigo el la prizono.'' ``Do, vi scias, kia mi aspektas? Kaj, se vi scias, kial vi permesis, ke li faru al mi tion?'' ``Marek, vi estas fortika kiel bovo, kaj mi sciis, ke vi kapablas pugni lin facile. Li postulis de mi tiun konkurson kaj promesis ne plu ĝeni min, se li malvenkus. Mi konsentis, ĉar mi estis certa pri la rezulto. Via konduto estis mistero por mi. Mi fidis al via venko, kaj poste vi kaj mi kun la bebo povus forkuri de li, por ĉiam. Li ĝenis min dum jaroj, kaj mi lin malamis.'' ``Sed Heleno, vi permesis, dum li ege batis ...'' ``Ne, ne, ne! Mi estis en la atenda ĉambro kaj mi enkuris, kiam mi vidis, ke li prenis la seĝon kaj komencis bati vian vizaĝon. Kiam mi vidis la sangon kaj vin kuŝantan, li kaptis min ĉe la gorĝo kaj pelis min eksteren al sia aŭto. Mi kriis, ke vi eble mortos, kaj li permesis, ke mi telefonu al la kuracisto. Mi volis forporti ankaŭ Ĝof, sed li malebligis tion.'' ``Tiam, do, vi foriris kun li?'' ``Jes, mi foriris, kaj tio estis la komenco de pluraj jaroj da agonio kaj torturo. Li batis min, tordis la brakojn, ŝiris la harojn. Li konstante diris, ke se mi rezistus, li trovus vin kaj Ĝof kaj farus same al li. Mi vivis en mizero, mallibereco kaj doloro.'' ``Heleno, mia kara, vi tion suferis en la manoj de freneza viraĉo, por malhelpi, ke li difektu ankaŭ Ĝof? Vi tiom toleris por ni?'' Marek estis proksima al la fulardo kaj la ĉapelo. Li etendis la manojn al la maskita virino, sed ŝi sin retiris iom. ``Ne, Marek. Vi ne plu volas ami virinon kun tordita vizaĝo kaj kontuzoj. Kun vunditaj vangoj kaj ŝiritaj haroj. Iam, kiam vi laste vidis min, mi estis bela. Nur tial vi amis min. Nur la beleco vin allogis tiam.'' Marek ne hezitis. Li prenis ŝian manon, lumigis la ĉambron kaj tiris ŝin al li. ``Heleno, mia karega, mi ĉiam amis vin pro vi mem, ne nur pro via beleco. Tio estis pluso. Sed mi amis vian koron, vian personon. Mi amis vin. Mi amis vin, ĉar vi estis vi. Kaj mi konfesu, ke tra ĉio mi nun ankoraŭ amas vin profunde.'' Li provis formovi la kovron, sed ŝi rezistis. Nur la okulojn li vidis. Subita sono venis el la direkto de la pordo de la litĉambro. Staris tie ploreganta knabo kun grandaj larmgutoj. ``Ho, mia karega panjo.'' li murmuris. ``Kiom vi suferis. Mi aŭdis ĉion, kion vi rakontis.'' Li kuris al la paro kaj provis samtempe ĉirkaŭbrakumi ambaŭ. Heleno prenis lin en forta premo. ``Ho, mia Panjo, Panjo. Kiom ege vi suferis, vi ambaŭ suferis - nur por mi. Triope larmoj riveris. Marek murmuris: ``Kaj via panjo kovras al ni sian vizaĝon, kvazaŭ cikatroj kaj ŝvelo starus inter ni, ke ni ne amus ŝin eĉ kun unu okulo kaj plene senhara. Heleno, ni kune toleru niajn difektojn.'' Ĝof rigardis en la du okulojn. Ĉion videblan. ``Kara panjo. Mi amus vin, eĉ se vi estus la plej malbelega virino en la mondo.'' Li forprenis ŝian ĉapelon, kaj falis riĉa disa ondo de brunaj haroj sur ŝiajn ŝultrojn. Heleno diris, ``Mi nur volas esti certa, ke vi ambaŭ amas min pro mi, kaj ne ĉar vi memoras min bela.'' ``Ho, Heleno,'' insistis Marek, ``kiel mi iel ajn povus ne ami vin!'' Dolĉe la knabo fortiris la fulardon. ``Sed, panjo, ne estas vundoj.'' ``Ne, Ĝof, tiu monstro ne tuŝis mian vizaĝon, ĉar li volis ĉiam vidi mian vizaĝon bela.'' La knabo tiris plu kaj malkovris vizaĝon tiel belan kaj ĉarman, ke ambaŭ entiris spiron profunde. Heleno singultis. ``Mi volis esti tute certa, ke ambaŭ vi amas min, ĉar mi estas via edzino kaj patrino, kaj ĉar mi estas mi.'' ``Ho, panjo, paĉjo ...'' kaj Ĝof provis kuntiri ilin en preno por samtempe fari grandan triopan kison.