La kampara paco (de Saki) Crefton Lockyer sidis en trankvilo, trankvilo kaj korpa kaj anima, en la eta terpeco, duone fruktogxardeno kaj duone gazono, kiu apudis la korton de la bieno cxe Mowsle Barton. Post la strecxado kaj bruado de longaj jaroj da urbega vivo la ripozo kaj paco de la monteto-sxirmata bieno efikis al liaj sensoj per preskaux drameca intenso. Tempo kaj spaco sxajnis perdintaj siajn signifon kaj abrupton; la minutoj forglitis en horojn, kaj la herbejoj kaj novaloj forklinigxis en la mezan distancon, mole kaj nepercepteble. Sovagxaj herbacxoj de la hegxorando disvagis en la florgxardenon, kaj keirantoj kaj gxardenarbustoj kontrauxekskursis en la korton kaj strateton. Dormemaspektaj kokinoj kaj solene okupitaj anasoj hejmis egale en korto, fruktogxardeno kaj strateto; nenio sxajnis definitive aparteni al fiksita loko; ecx la pordegoj estis ne nepre troveblaj cxe siaj cxarniroj. Kaj super la tuta sceno sxvebis etoso de paco, kiu enhavis kvaliton preskaux de magio. Posttagmeze oni sentis, ke cxiam estis posttagmezo, kaj cxiam devos resti posttagmezo; krepuske oni sciis, ke neniam povus regi io alia ol krepusko. Crefton Lockyer sidis trankvile en la kampara segxacxo sub antikva mespilarbo kaj decidis, ke jen la vivankrejo, kiun lia menso tiom ame estis bildiginta, kaj al kiu en lasta tempo liaj lacaj kaj skuataj sensoj tiom ofte estis sopirintaj. Li faros dauxran logxejon inter cxi tiu simpla kaj amika popolo, iom post iom pliigante la modestajn komfortojn, per kiuj li sxatis sin cxirkauxi, sed konformante lauxeble al ilia vivmaniero. Dum li en sia menso malhaste maturigis tiun rezolucion, maljuna virino lamire venis per malcertaj pasxoj tra la fruktogxardeno. Li rekonis sxin kiel familianon de la bieno, la patrinon, aux eble bopatrinon, de s-ino Spurfield, lia nuna gastiganto, kaj li rapide elpensis iun afablan komenton por diri al sxi. Sed sxi kaptis la parolon unue: »Iom da skribo estas kretita sur jena pordo. Kio gxi estas?« Sxi parolis per obtuza nepersona tono, kvazaux la demando estus jam dum jaroj sur sxiaj lipoj, kaj sxi prefere fordiru gxin. Sxiaj okuloj rigardis tamen senpacience trans la kapon de Crefton al la pordo de malgranda pajlejo staranta kvazaux flankogardisto cxe disvaginta kolono de agrokulturaj konstruajxoj. »Martha Pillamon estas fia sorcxistino« estis la anonco, kiu renkontis la demandan rigardon de Crefton, kaj li hezitis dum momenteto antaux ol plipublikigi la aserton. Laux cxio, kion li sciis, povas ja esti, ke li parolas kun Martha mem. Estis eble, ke la frauxlina nomo de s-ino Spurfield estis Pillamon. Kaj la magra velkinta maljunulino cxe lia flanko certe povus plenumi lokajn kondicxojn pri la ekstera aspekto de sorcxistino. »Gxi estas io pri iu Martha Pillamon«, li diris singarde. »Kion gxi diras?« »Gxi estas tre malrespekta«, diris Crefton. »Gxi asertas, ke sxi estas sorcxistino. Tiajn aferojn oni devus ne skribi.« »Gxi estas vera, cxiu vorto«, diris lia auxskultanto kun videbla kontento, aldonante kiel propran priskriban noton: »La fia bufo!« Kaj lame forirante tra la korto sxi elkriis per sia akra vocxo: »Martha Pillamon estas fia sorcxistino!« »Cxu vi auxdis, kion sxi diris?« murmuris malforta kolera vocxo ie malantaux la sxultro de Crefton. Haste turninte sin li ekvidis alian maljunulinacxon, magran kaj flavan kaj sulkan kaj videble en stato de ekstrema malplezuro. Evidente jen Martha Pillamon mem. Sxajne la fruktogxardeno estis sxatata promenejo por la grandagxaj virinoj de la najbarajxo. »Stas mensogoj, stas pekaj mensogoj«, dauxrigis la malforta vocxo. »Betsy Croot stas la fia sorcxistino. Sxi kaj sxia filino, la kota ratacxo. Mi jxetos sorcxon sur ilin, la acxajn gxenulojn.« Lampasxe forirante sxi ekrimarkis la kretan surskribon sur la pajleja pordo. »Kio estas tie skribita?« sxi demandis, ekturnante sin por fronti al Crofton. »Vocxdonu por Soarker«, li respondis kun la poltrona kuragxo de sperta paciganto. La maljunulino gruntis, kaj sxiaj murmuroj kaj velkinta rugxa sxalo iom post iom perdigxis inter la arbotrunkoj. Post iom da tempo Crefton ekstaris kaj direktis sin al la bienodomo. Granda porcio da paco iel estis forlasinta la atmosferon. La gaja konfuzo de temangxo en la antikva kuirejo, kiun Crefton en antauxaj posttagmezoj trovis tiom agrabla, sxajnis rancigxinta hodiaux al ia strecxa melankolio. Cxirkaux la tablo regis obtuza trenigxa silento, kaj la teo mem, kiam Crefton ekgustumis gxin, estis sengusta duonvarma infuzajxo, kiu elpelus la festan spiriton el karnavalo. »Senutile estas plendi pri la teo«, diris s-ino Spurfield rapide, kiam sxia gasto rigardis sian tason kun gxentile demanda mieno. »La akvo ne bolas; jen la simpla vero.« Crefton turnigxis al la kameno, kie nekutime furioza fajro estis amasigita sub granda nigra bolilo, kiu ellasis maldikan fadenon da vaporo el sia beko, sed krom tio sxajnis ignori la agadon de la bruanta brulego sube. »Gxi sidas tie de pli ol unu horo, kaj gxi ne bolas«, diris s-ino Spurfield, aldonante, kiel suficxan klarigon: »Ni estas sorcxitaj.« »Martha Pillamon gxin faris«, enmetis la maljuna patrino. »Mi repagos tion al la acxa bufino. Mi jxetos sorcxon sur sxin.« »Gxi devos iam boli«, protestis Crefton, ignorante la sugestojn pri abomenaj influoj. »Eble la karbo estas malseka.« »Gxi ne bolos por la vespermangxo, nek por la matenmangxo morgaux matene, ecx se vi bruligus la fajron dum la tuta nokto«, diris s-ino Spurfield. Kaj sxi pravis. La domanaro vivtenis sin per frititaj kaj bakitaj pladoj, kaj najbaro kompleze infuzis teon kaj alsendis gxin en ankoraux varmeta stato. »Mi supozas, ke vi forlasos nin nun, kiam la vivo malkomfortigxis«, komentis s-ino Spurfield dum la matenmangxo. »Estas homoj, kiuj tuj dizertas, kiam venas gxenajxo.« Crefton rapide forneis ian tujan sxangxon en siaj planoj; li rimarkis tamen al si mem, ke la antauxa gajeco plejparte estis dizertinta la domon. Suspektaj rigardoj, malafablaj silentoj kaj akraj paroloj nun karakterizis la etoson. Kaj la maljuna patrino nun sidadis la tutan tagon en la kuirejo aux gxardeno murmurante minacojn kaj sorcxajxojn kontraux Martha Pillamon. Efikis samtempe timige kaj kompatinde la spektaklo de tiuj malfortaj homrestajxoj, kiuj dedicxis siajn lastajn estingigxantajn fortojn al la tasko sin reciproke suferigi. Malamo sxajnis la sola kapablo postrestinta kun nesxangxitaj forto kaj intenso, dum cxio alia forfalis en ordan kaj simetrian kadukigxon. Kaj la tremiga kaj malkomfortiga fakto estis, ke ia speco de terura malnatura potenco sxajnis distiligxi el iliaj malico kaj malbenado. Nenia kvanto da skeptika klarigado povus forigi la nekontesteblan fakton, ke nek bolilo nek kaserolo atingis bolpunkton super la plej arda fajro. Crefton krocxigxis tiom longe kiom eble al la teorio pri ia manko en la karboj, sed lignofajro donis la saman rezulton, kaj, kiam alkohola brulileto, kiun li mendis kaj sendigis per liveristo, montris la saman obstinan rifuzon boligi sian enhavon, li eksentis, ke li estis subite koliziinta kun iu nedivenita kaj tre malsankta flanko de kasxitaj fortoj. Mejlojn for, tra brecxo en la montetaro, li povis vidi straton, sur kiu kelkfoje veturis auxtomobiloj, sed tie cxi, tiom malfore de la arterioj de la plej moderna civilizacio, estis malnova vespertohantata bieno, kie io nemisrekoneble simila al sorcxarto sxajnis regi en tre praktika maniero. Elirante tra la legomgxardeno, survoje al la stratetoj trans tio, en kiuj li esperis rekapti la komfortan senton de paco, kiu tiom mankis cxirkaux la domo kaj la kameno (speciale la kameno), Crefton trovis la maljunan patrinon sidanta murmurante al si en la segxacxo sub la mespilarbo. »Subakvigxu la nagxuloj, subakvigxu la nagxuloj«, sxi ripetadis cxiam denove, tiel, kiel infano ripetas duone lernitan lecionon. Kaj tiam kaj tiam sxi interrompis sin per akra ridado, kiu enhavis malican tonon ne agrablan por auxdi. Crefton estis felicxa, kiam li trovis sin ekster auxdodistanco en la kvieto kaj izolo de la profundaj superkreskitaj stratetoj, kiuj sxajnis konduki nenien; unu, pli mallargxa kaj profunda ol la aliaj, allogis liajn piedojn, kaj li preskaux cxagrenigxis, kiam li trovis, ke gxi vere funkciis kiel miniatura vojo al homa logxejo. Forlasitaspekta dometo kun peceto da malzorgita brasikogxardeno kaj kelke da grandagxaj pomarboj staris cxe angulo, kie rapidflua rivereto largxigxis dumtempe al deca lageto antaux ol forhasti tra la salikoj, kiuj estis gxin bremsintaj. Crefton apogis sin al arbotrunko kaj rigardis trans la kirligxantaj akvoj de la lageto al la humila bieneto kontrauxe; la sola vivsigno venis de eta procesio de senbrilaj anasoj, kiuj marsxis anservice al la akvobordo. Cxiam estas io cxarma en la maniero, kiel anaso sxangxigxas subite de malrapida mallerta stumblanto de la tero al gracia elasta nagxanto de la akvo, kaj Crefton atendis kun ia kaptita atento por rigardi la gvidanton de la vico sin lancxi sur la suprajxon de la lageto. Samtempe li konsciis per stranga avertinstinkto, ke io nekutima kaj malagrabla estis okazonta. La anaso memfide jxetis sin antauxen en la akvon kaj tuj ruligxis sub la suprajxon. Gxia kapo reaperis dum momento kaj denove subakvigxis lasante post gxi spuron de veziketoj, dum flugiloj kaj kruroj drasxis la akvon en senhelpa kirligxo de akvobatado. La birdo evidente dronis. Unue Crefton pensis, ke gxi kaptigxis en vegetajxo, aux ke ezoko aux akvorato gxin atakas desube. Sed nenia sango levigxis al la suprajxo, kaj la sovagxe baraktanta korpo rondnagxis la lageton sen ia malhelpo de implikigxo. Intertempe dua anaso jam estis jxetinta sin en la lageton, kaj dua baraktanta korpo ruligxis kaj tordigxis sub la suprajxo. Strange korsxira estis la aspekto de la spasme sprirantaj bekoj, kiuj de tempo al tempo ekaperis super la akvo, kvazaux en terurita protesto kontraux cxi tiu perfido de konata kaj fidita elemento. Crefton fikse kaj horore rigardis, dum tria anaso atingis la bordon kaj plauxdis en la akvon por dividi la sorton de la du aliaj. Li sentis sin preskaux senpezigitaj, kiam la ceteraj anasoj, prokraste alarmigxinte pro la tumulto de la malrapide dronantaj korpoj, haltis kun strecxe etenditaj koloj kaj forturnis sin de la dangxera sceno, kvakante profundan tonon de maltrankvilo, dum ili forpasxis. Sammomente Crefton ekkonsciis, ke li ne estis la sola homa atestanto de la sceno; kurba kaj velka maljunulino, kiun li tuj rekonis kiel Martha Pillamon, kun malhela reputacio, estis laminta laux la dometa vojo gxis la akvobordo kaj fiksrigardis la teruracxan karuselon de mortantaj birdoj rondirantaj la lageton en hororiga procesio. Baldaux sxia vocxo eksonis en akra tono de trema kolerego: »Stas Betsy Croot farinta tion, la fia ratacxo. Mi jxetos sorcxon sur sxin, vi vidu.« Crefton silente forsxtelis, ne certa, cxu la maljunulino estis rimarkinta lian cxeeston. Ecx antaux ol sxi proklamis la kulpon de Betsy Croot, ties murmura ripetado de »Subakvigxu la nagxuloj« jam fulmis malkomforte tra lia menso. Sed la nova minaco de refrapa sorcxo estis la afero, kiu kaperis lian menson per timzorgoj por forigi cxiajn aliajn pensojn kaj imagojn. Lia racio ne plu auxdacis preterlasi cxi tiujn avinjajn minacojn kiel malplenan klacxadon. La domanoj de Mowsle Barton kusxis sub la malplezuro de vengxema maljunulino, kiu sxajnis kapabla realigi siajn personajn malicojn en tre praktika maniero, kaj oni ne povis antauxvidi, kian formon sxia vengxo pro tri dronintaj anasoj ne povus preni. Kiel ano de la domo Crefton eble trovos sin implikita en iu gxenerala kaj malagrablega punvizito de la kolero de Martha Pillamon. Kompreneble li sciis, ke li cedas al absurdaj imagajxoj, sed la konduto de la alkohola brulileto kaj la sekvinta sceno cxe la lageto jam konsiderinde nervozigis lin. Kaj la malprecizeco de la alarmo nur aldonis al la teruro; kiam oni enkalkulis neeblajxojn, la ebloj igxas praktike senlimaj. La postan matenon Crefton ellitigxis je sia kutima frua horo, post unu el la malplej ripozaj noktoj, kiujn li gxis tiam pasigis cxe la bieno. Liaj akrigitaj sensoj tuj rimarkis tiun subtilan etoson de aferoj ne estantaj tute enordaj, kiu pendas super afliktita domo. La bovinoj estis jam melkitaj, sed ili staris kunpremigxinte en la korto atendante senpacience, ke iu pelu ilin herbejen, kaj la kortobirdaro dauxrigis trude plendeman memorigon pri prokrastita mangxigo; la korta pumpilo, kiu normale faris malagordan muzikon multfoje dum la frua mateno, hodiaux estis misauxgure silenta. En la domo mem estis irado kaj venado de kuraj pasxetoj, impetado kaj estingigxo de hastaj vocxoj, kaj longaj maltrankvilaj silentoj. Crefton finis sian vestadon kaj iris al la supro de mallargxa sxtuparo. Li povis auxdi obtuzan plendan vocxon, vocxon mallauxtigitan de solena timo, kaj rekonis, ke la parolanto estis s-ino Spurfield. »Li foriros, certe«, diris la vocxo. »Stas homoj, kiuj tuj forkuras, kiam vera malfelicxo trafas.« Crefton sentis, ke li versxajne estas unu el tiuj homoj, kaj ke iufoje estas konsilinde konformi al sia tipo. Li sxteliris reen al sia cxambro, kolektis kaj pakis siajn malmultajn posedajxojn, metis sur tablon la monon pagendan por sia logxado, kaj eliris per malantauxa pordo en la korton. Amaso da kortobirdoj svarmis esperplene al li; forskuinte ilian interesatan atenton, li hastis sub la sxirmo de bovstalo, porkejo kaj fojnstakoj, gxis li atingis la strateton malantaux la bieno. Post kelkaj minutoj da marsxado, kiun nur la pezo de lia valizo bridis de evoluo en nemaskitan kuradon, li estis cxe la cxefstrato, kie la frua transporto baldaux preterpasis lin kaj plurapidigis lin al la apuda urbo. Cxe stratokurbo li kaptis lastan rigardon al la bieno; la malnovaj gabloj, la pajlotegmentoj de la grenejoj, la disvaginta fruktogxardeno, kaj la mespilarbo, kun gxia ligna segxo, reliefigxis kun preskaux vizia klaro en la frumatena lumo, kaj super cxio sxvebis tiu etoso de magia rego, kiun Crefton iam misperceptis kiel pacon. La mugxado kaj dismovigxo de la stacidomo Paddington trafis liajn orelojn kiel bonveniga kaj protekta saluto. »Tre malbona por niaj nervoj estas cxi tiu hasto kaj impeto«, diris kunvojagxanto. »Donu al mi la pacon kaj trankvilon de la kamparo!« Crefton mense fordonis sian parton de la dezirata varo. Homplena kaj brile lumigita muzikejo, en kiu impetan prezenton de »1812« plenumas energia orkestro, estis plej proksima al lia idealo pri nervsedativo.