LETERO AL SIAJ AMIKOJ Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger Francois Villon: Epistre a mes amis (en Esperanto) . . . . . . . . . . . . . . [PD 9] Kompatu min, kompatu min, mi kvestas! Amikoj, helpu min almenaŭ vi! Ĉar ne sub verdaj laŭboj mi nun estas: En truon mi 1/4etiĝis tie ĉi, Pro la Fortuno, kiel volis Di'. Knabino, knabo, amatin', amat', Bovid-saltul', dancisto, akrobat', Ŝercist' rapida, akra kiel sprono, Tintanta klaŭn', saltantoj laŭ kaskad', Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono! Vi, kiuj kantas sen mezur' dum festo, Ŝatant' de vort- kaj ago-parodi', Vi, kun moneroj falsaj en la kesto, Kaj saĝaj homoj, foje sen raci', Atendu ne, ĉar baldaŭ mortos li! Farantoj de motet', rondel', kanta1/4', Post lia mort' vi trinkos por omaĝ'... Ĉe li ne venas vent', nek fulm', nek sono: Estas la dika mur' kvazaŭ bandaĝ'. Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono! Rigardu lin, en kavo sen fenestro, Vi, noblaj homoj sen dekon-kotiz', Ĉiuj sub reĝo nek imperiestro, Sed nur sub Dio de la Paradiz'. En mardo kaj dimanĉ' li fastas: kriz'! Kun dentoj longaj, pli ol forko eĉ, Pro seka pano, ja ne pro pasteĉ'; Ventron plenigas akvo, ne buljono, Sub tero, al li mankas lit' kaj seĝ'. Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono! Princoj nomitaj, jen mia mesaĝ': Min savu reĝa graco-sigela1/4' Kaj hisu min per korb' el ĉi prizono. Eĉ porko helpas porkon kun kuraĝ', Ĉar jelpo vokas ĉiujn al la kaĝ'. Ĉu vi lin lasos? Povra ul' Viljono! ------------------------------------------------------------------------ notoj (prizorgis Wouter F. Pilger) [PD 9] Letero al siaj amikoj kompatu min, amikoj : cita1/4o el Ijobo (Biblio, Ijo. 19:21). kvesti : rondiri por kolekti ion (monon, apogo- deklarojn, subskribojn,...). bovid-saltulo : ''bovido-salto'' estis supozeble konata danco aŭ akrobata1/4o. kaskaduloj : grupe, kune, surplanke prezentantaj, rapide sinsekve (''kaskade'') saltantaj, akrobatoj. dekon-kotizo : temas pri la dekono-imposto, ŝuldata de feŭdaj subuloj. en mardo kaj dimanĉo fastas : Piuloj fastis en lundo, merkredo, 1/4aŭdo, vendredo kaj sabato... hisu min per korbo : temis do pri subtera truo. jelpi : kriĉi kiel hundo aŭ porko blekas pro timo. ------------------------------------------------------------------------ ............................................... (C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden. Tous droits réservés. ...............................................