Printemposento Mi konas la araneajn surkanajn retojn ¶e l'akvo, la arbarojn erike florplenajn, kie treme l'aµror' malhelas. Kaj mi nombris la rojajn digojn el bran¶oj betulaj, brunflavaj, krucforme ¤etitaj de l'vento - kaj mi vidis la junajn lutrojn en malklaraj rojondoj ¶asadi sub herbtufoj balanci±antaj kaj luli±anta flavgrund'. De l'obskur' mi sentis l'obskuron, vivanta en ±uo, sufero, sub la kovra herboplekta¤o, ±i krablas, ¥ovi±as kaj rampas kaj kaptas, mortigas kaj man±as kaj naskas kaj mortas por vivi revive en tempoj venontaj... Mi konas la vojojn de l'akvo, kie rojoj murmuras novnaske sub la muskoarbaroj humi±aj, sub ondantaj arbkronoj vivplenaj je blanko, brun-nigro, krurhasto flugonta per plumoj kreskantaj sundancen en monta printemp'. Ekfajfas la sturn' sen timo, rapidas la vulp' tra l'erik', lepor' saltas, ¶asviktimo - premi±as sub ¥u' lumbrik'. Min ekvekis vivobruo - nun min tenas printempo±uo, e¶ malsato min kanti instigas, dum gutas de l'alnobur±on', min printempo ebria igas, mi pluiras vagul' sen mon'. Dan Andersson: Vårkänning