La Falo de la Domo Usher (de Edgar Allan Poe) Pendanta liut' lia kor' sonoras post cxiu ektusx'. DE BERANGER Dum tuta tago senbrila, sensuna kaj sensona en la auxtuno de la jaro, kiam la nuboj pendis preme malalte en la cxielo, mi estis irinta sola, surcxevale, tra escepte morna kampara regiono kaj fine trovis min, kiam la vesperaj ombroj cxirkauxvenis, en viddistanco de la melankolia Domo Usher. Mi ne scias, kiel estis, sed, cxe mia unua ekvido de la konstruajxo, sento de nesuferebla malgxojo plenigis mian spiriton. Mi diras, ke nesuferebla, cxar la sento estis moderigita de neniom da tiu duonplezura, cxar poezia, sentimento, per kiu la menso kutime ricevas ecx la plej severajn naturajn bildojn de forlasiteco aux teruro. Mi rigardis la scenon antaux mi - la nudan domon kaj simplajn erojn de la pejzagxo, la sensxirmajn murojn, la vakajn okulecajn fenestrojn, kelkajn miskreskintajn kareksojn, kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj - kun absoluta anima deprimigxo, kun kiu mi povas gxuste kompari neniun alian surteran senton krom la postsongxo de dibocxinto per opio: la amara refalo en la cxiutagon, la nauxza forfalo de la vualo. Jen glacieco, subigxo, venenigxo de la koro: sensava morneco de la pensoj, al kiu nenia spronado per la fantazio povis altrudi iom da majesto. Gxuste kio, mi pauxzis por pensi, en la kontemplado de la Domo Usher tiom sennervigis min? Gxi estis mistero tute nesolvebla; kaj mi ne povis kapti la ombrecajn fantaziojn, kiuj amasigxis en mia imago, dum mi pensadis. Mi devigxis refali al la nekontentiga konkludo, ke, kvankam eksterdube ekzistas kombinajxoj de tre simplaj naturaj objektoj, kiuj havas la povon fari tian efekton al ni, tamen la analizado de tiu povo estas inter konsideroj tro profundaj por ni. Estas eble, mi pensis, ke nur alia arangxo de la specifajxoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, suficxus por modifi, aux eble ecx nuligi, gxian kapablon malgxojige efekti, kaj, agante pro tiu ideo, mi kondukis mian cxevalon al la krutega rando de nigra kaj putra lageto kusxanta en senondeta brilacxo apud la logxejo kaj rigardis suben - sed kun horortremo ecx pli vibra ol antauxe - al la remulditaj kaj renversitaj formoj de la griza karekso, kaj la kadavraj arbostumpoj, kaj la vakaj kaj okulecaj fenestroj. Tamen, en cxi tiu domego de malgxojo mi nun proponis al mi restadon dum pluraj semajnoj. Gxia proprietulo, Roderick Usher, iam estis unu el miaj gajaj kunuloj dum knabagxo; sed multaj jaroj estis pasintaj depost nia lasta renkontigxo. Letero tamen estis antaux nelonge atinginta min en fora parto de la lando - letero de li - kiu, pro sia sovagxe insista karaktero, akceptus nenian krom personan respondon. La manskribo donis indikon pri nerva agitigxo. La skribanto parolis pri akuta korpa malsano - pri mensa perturbo, kiu premis lin - kaj pri forta deziro vidi min, kiel sian plej bonan, kaj ecx solan personan amikon, kun la celo alstrebi, per la gajeco de mia societo, ian mildigon de lia malsano. Estis la maniero, en kiu cxio cxi, kaj multe pli, estis dirita - estis la evidenta koreco, kiu akompanis lian peton - kiuj permesis al mi neniom da hezitado; kaj tiel mi tuj obeis al tio, kion mi ankoraux konsideris kiel tre strangan alvokon. Kvankam kiel knaboj ni estis ecx intimaj kamaradoj, tamen mi vere sciis malmulte pri mia amiko. Lia diskretemo cxiam estis troa kaj kutima. Mi tamen konsciis, ke lia tre antikva familio iam estis notita, de tempoj forgesitaj, pro strange sentema temperamento, kiu montris sin tra longaj epokoj en multaj verkoj de altega arto kaj evidentigxis lastatempe en ripetataj agoj de malavida sed netrudigxema karitato, same kiel en pasia sindedicxo al la labirintajxoj, eble ecx pli ol al la ortodoksaj kaj facile rekoneblaj belajxoj, de muzika scienco. Mi eksciis ankaux la tre rimarkindan fakton, ke la trunko de la familio Usher, malgraux sia longa tradicio, estis elmetinta en neniu epoko dauxran brancxon; alivorte, ke la tuta familio trovigxis en la rekta devenlinio kaj cxiam, kun tre bagatelaj kaj mallongdauxraj esceptoj, estis trovinta sin tiel. Gxuste cxi tiu manko, mi pensis, dum mi konsideris en mia menso la perfektan kongruon de la karaktero de la sidejo al la lauxdira karaktero de la familianoj, kaj spekulativis pri la ebla influo, kiun unu, dum la longa dauxro de jarcentoj, eventuale faris al la alia - gxuste cxi tiu manko, eble, de flankaj posteuloj, kaj la konsekvenca neflankigxanta transdono, de patro al filo, de la heredajxo kun la nomo, estis delonge identiginta ambaux por kunfandi la originalan nomon de la posedajxo al la misbela kaj dubsenca titolo ``Domo Usher'' - nomo, kiu sxajnis inkluzivi, en la mensoj de la kamparanoj gxin uzantaj, kaj la familion kaj la familian domegon. Mi diris, ke la nura efiko de mia iom infaneca eksperimento - la rigardado malsupren en la lageton - estis profundigi la unuan strangan impreson. Estas sendube, ke la konscio pri la rapida kresko de mia supersticxo - cxar kial mi ne nomu gxin tiel? - precipe efikis por akceli la kreskon mem. Tia, kiel mi delonge jam sciis, estas la paradoksa legxo de cxiuj sentimentoj, kies bazo estas teruro. Kaj eble estis nur pro cxi tio, ke, kiam mi relevis miajn okulojn al la domo mem de gxia bildo en la akvo, ekkreskis en mia menso stranga imago - imago ja tiom ridinda, ke mi mencias gxin nur por montri la vivecan forton de la sentoj, kiuj premis min. Mi estis tiom stimulinta mian fantazion, ke mi vere kredis, ke cxirkaux la tuta domego kaj bieno pendis aparta atmosfero apartenanta al ili kaj ilia tuja cxirkauxajxo - atmosfero, kiu havis nenion komunan kun la aero de la cxielo, sed kiu estis haladzo el la putrintaj arboj, kaj la griza muro, kaj la silenta lago - pesta kaj mistika vaporo, malbrila, malvigla, pale perceptebla, kaj plumbokolora. Forskuante de mia spirito tion, kio devis esti songxo, mi esploris pli detale la realan aspekton de la konstruajxo. Gxia cxefa trajto sxajnis esti ekscesa antikveco. La miskolorigxo pro agxo estis granda. Etaj fungoj kovris la tutan eksteron, pendante kiel fajna implikita araneajxo de la tegmentorando. Tamen cxio cxi estis sendependa de iu eksterordinara kadukeco. Neniu parto de la masonajxo estis falinta; kaj sxajnis esti ekstravaganca malkongruo inter la ankoraux perfekta interadapto de partoj kaj la disfala stato de la individuaj sxtonoj. En cxi tio estis multo, kio pensigis min pri la trompa kompleteco de malnova lignajxo putrinta dum jaroj en iu forgesita kelo kun nenia perturbo pro la spiro de la ekstera aero. Tamen, escepte cxi tiun indikon pri gxenerala putrigxo, la strukturo malmulte montris signon de nestabileco. Eble la okulo de atenta ekzamenanto malkovrus apenaux percepteblan fendon, kiu, etendigxante de la tegmento de la konstruo en la fronto, sekvis vojon zigzage malsupren laux la muro, gxis gxi perdigxis en la malamikaj akvoj de la lago. Rimarkante cxi tiujn aferojn, mi rajdis laux mallonga digvojo gxis la domo. Servisto en atendo prenis mian cxevalon, kaj mi trairis la gotikan arkajxon de la vestiblo. De tie sxtelpasxa cxambristo kondukis min, en silento, tra multaj mallumaj kaj komplikaj koridoroj en mia progreso al la kabineto de lia mastro. Multo, kion mi renkontis survoje, kontribuis - mi ne scias, kiel - por pliigi la malprecizajn sentimentojn, pri kiuj mi jam parolis. Dum la objektoj cxirkaux mi - dum la cxizajxoj de la plafonoj, la malhelaj tapetoj de la muroj, la ebona nigro de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj heraldikaj trofeoj, kiuj klaketis, dum mi pasxis, estis nur aferoj, al kiuj, aux al kiaj, mi estis kutimigxinta jam de la infanagxo - dum mi hezitis malkonfesi, kiom konata estis cxio cxi - mi ankoraux miris trovi, kiom fremdaj estis la imagoj, kiujn ordinaraj bildoj vekis en mi. Sur unu el la sxtuparoj mi renkontis la kuraciston de la familio. Lia vizagxo, mi pensis, portis miksitan esprimon de malnobla ruzeco kaj perplekso. Li alparolis min time kaj preterpasis. La cxambristo nun largxe malfermis pordon kaj enkondukis min en la cxeeston de sia mastro. La cxambro, en kiu mi trovis min, estis tre granda kaj alta. La fenestroj estis longaj, mallargxaj kaj pintaj, kaj je tiel vasta distanco de la nigrakverka planko, ke ili estis tute nealireblaj deinterne. Malfortaj glimbriloj de karmezina lumo penetris tra la latisaj vitroj kaj servis por igi suficxe klaraj la pli elstarajn objektojn cxirkauxe; sed la okulo vane baraktis por atingi la pli forajn angulojn de la cxambro, aux la kavajxojn de la volbita kaj freta plafono. Malhelaj drapajxoj pendis sur la muroj. La gxenerala meblaro estis abunda, senkomforta, antikva, kaj cxifona. Multaj libroj kaj muzikiloj kusxis disjxetite, sed ne sukcesis doni ian vivecon al la sceno. Mi sentis, ke mi spiris atmosferon de aflikto. Etoso de severa, profunda kaj nesavebla melankolio superpendis kaj trapenetris cxion. Cxe mia eniro Usher levis sin de sofo, sur kiu li estis kusxinta sternite, kaj salutis min kun vigla varmo, kiu enhavis multon, mi unue pensis, de troigita koreco - de la devigita peno de enuinta mondumano. Tamen ekrigardo al lia vizagxo konvinkis min pri lia perfekta sincero. Ni sidigxis; kaj dum kelkaj momentoj, dum li ne parolis, mi fikse rigardis lin kun sento duone de kompato, duone de solena timo. Certe neniam antauxe viro estis tiom sxangxigxinta, en tiom mallonga tempo, kiel Roderick Usher! Malfacile mi persvadis min konfesi la identecon de la pala estajxo antaux mi kaj la kunulo el mia frua knabagxo. Sed la karaktero de lia vizagxo cxiam estis rimarkinda. Kadavra hauxtkoloro; okuloj grandaj, likvaj kaj lumaj super cxia komparo; lipoj iom maldikaj kaj tre palaj, sed de supere bela kurbo; nazo de delikata hebrea modelo, sed kun largxeco de naztruo nenormala en similaj formoj; fajne muldita mentono, kiu parolis, per sia manko de elstareco, pri manko de morala energio; haroj kun pli ol araneajxaj moleco kaj delikato; cxi tiuj trajtoj, kun malmodera vastigxo super la regionoj de la tempio, faris entute vizagxon ne facile forgeseblan. Kaj nun, en la nura troigo de la superrega karaktero de cxi tiuj trajtoj, kaj de la esprimo, kiun ili emis komuniki, estis tioma sxangxo, ke mi dubis, al kiu mi parolis. La nun terura koloro de lia hauxto, kaj la nun mirakla brilo de liaj okuloj, super cxio konsternis kaj ecx timigis min. Ankaux la silkecaj haroj estis permesitaj kreski tute senatente, kaj pro tio, ke en ilia sovagxa filandra plekto ili sxvebis pli ol falis cxirkaux lia vizagxo, mi ne povis, ecx pene, ligi ilian arabeskan aspekton kun iu ideo pri simpla homeco. En la konduto de mia amiko min tuj frapis nekohereco - senkonsekvenco; kaj mi baldaux trovis, ke cxi tio rezultis el serio da senefikaj kaj vanaj luktoj superi kutimigxintan anksion - troan nervozan agitigxon. Por io cxi tia mi ja estis preparita, ne malpli de lia letero ol de rememoroj pri certaj knabaj trajtoj, kaj de konkludoj deduktitaj el liaj strangaj korpa konstitucio kaj temperamento. Lia agado estis alterne viveca kaj malvigla. Lia vocxo variis rapide de trema maldecidemo (kiam la animalaj spiritoj sxajnis absolute dormantaj) gxis tiu speco de energia koncizo - tiu abrupta, peza, senhasta kaj kave resonanta elparolo - tiu plombeca, memekvilibra kaj perfekte modulita guturala prononcado, kiun oni povas observi en la perdita ebriulo, aux la nesanigebla mangxanto de opio dum la periodoj de ties plej intensa ekscitigxo. Tiel li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera deziro vidi min, kaj pri la konsolo, kiun li atendis, ke mi donu al li. Li priparolis, iom detale, tion, kion li imagis esti la naturo de lia malsano. Gxi estis, li diris, konstitucia kaj familia malbono, kaj malbono, kontraux kiu li malesperis trovi kuracilon - nura afekcio de la nervoj, li tuj aldiris, kiu sendube baldaux forpasos. Gxi montris sin en amaso da nenaturaj sensimpresoj. Kelkaj el cxi tiuj, kiel li priskribis ilin, interesis kaj tre konfuzis min; kvankam, eble, la terminologio kaj la gxenerala maniero de la rakontado havis sian influon. Li multe suferis pro malsaneca akuteco de la sensoj; nur la plej sengustaj mangxajxoj estis elteneblaj; li povis porti nur vestajxojn de certa teksarangxo; la odoroj de cxiuj floroj premis lin; liajn okulojn torturis ecx malforta lumo; kaj nur specialaj sonoj, faritaj de kordaj instrumentoj, ne inspiris al li hororon. Mi trovis, ke anomalia speco de teruro lin katenis kaj sklavigis. ``Mi pereos;'' li diris; ``mi devos perei en cxi tiu priplorinda malsagxo. Tiel, tiel, kaj ne alie, mi perdigxos. Mi timegas venontajn okazajxojn, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj. Mi tremas cxe la penso pri ia, ecx la plej bagatela incidento, kiu povos efiki sur cxi tiun netolereblan agitigxon de la animo. Mi sentas nenian abomenon pri dangxero, escepte de gxia absoluta efiko - teruro. En cxi tiu sennervigita - en cxi tiu kompatinda stato - mi sentas, ke la tempo pli aux malpli baldaux alvenos, kiam mi devos rezigni entute vivon kaj racion, en ia lukto kun la senkompata fantomo, TIMO.'' Mi eksciis, plue, intermite, kaj per rompitaj kaj dubasencaj aludoj, pri alia neordinara eco de lia mensa stato. Lin katenis certaj supersticxaj impresoj rilate la domon, en kiu li logxis, kaj el kiu li jam de multaj jaroj ne kuragxis eliri - rilate influon, kies supozatan forton li komunikis per esprimoj tro vualitaj, por ke eblus rediri ilin - influo, kiun iuj apartajxoj de la nuraj formo kaj substanco de lia familia sidejo estis, pere de longa kunvivado, akirinta super lia animo - efekto, kiun la materio de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la malhela lago, en kiun ili cxiuj rigardis, estis, post longa dauxro, farinta sur la spirito de lia ekzistado. Tamen li konfesis, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga melankolio, kiu tiel afliktis lin, estis atribuebla al pli natura kaj multe pli konkreta origino - al la severa kaj longdauxra malsano - ja ecx la evidente alproksimigxanta dissolvo - de tenere amata fratino - lia sola kunulo dum multaj jaroj - lia plej lasta kaj ununura parenco surtere. ``Sxia forpaso'', li diris, kun amareco, kiun mi neniam povas forgesi, ``lasos lin (la senesperan kaj senfortan) kiel la lastan anon de la antikva familio Usher''. Dum li parolis, la lordino Madeline (cxar tia estis sxia nomo) pasis malrapide tra fora parto de la apartamento, kaj, nerimarkinte mian cxeeston, malaperis. Mi rigardis sxin kun absoluta miro ne sen nuanco de angoro - kaj tamen mi trovis neeble klarigi tiajn sentojn. Sento de sensobtuzo premis min, dum miaj okuloj sekvis sxiajn retirigxantajn pasxojn. Kiam pordo finfine fermigxis malantaux sxi, mia rigardo sercxis instinkte kaj avide la vizagxon de la frato - sed li estis kasxinta sian vizagxon en siaj manoj, kaj mi povis nur konstati, ke multe pli ol normala paleco estis kovrinta la ostecajn fingrojn, tra kiuj fluetis multaj pasiaj larmoj. La malsano de la lordino Madeline jam longe perpleksigis la fakajn sciojn de sxiaj kuracistoj. Fiksigxinta apatio, iompostioma konsumigxo de la korpo kaj oftaj kvankam mallongdauxraj afekcioj de parte katalepsia karaktero estis la kutima diagnozo. Gxis tiam sxi estis konstante elteninta kontraux la premo de sia malsano kaj ne retirinta sin al la lito; sed cxe la noktigxo en la vespero de mia alveno en la domo sxi estis venkita (kiel sxia frato rakontis al mi nokte kun neesprimebla agitigxo) de la senfortiga povo de la detruanto; kaj mi eksciis, ke la rigardeto, kiun mi estis akirinta de sxia persono, tial versxajne estos la lasta, kiun mi ricevos - ke la sinjorinon, almenaux dum sxia vivo, mi ne revidos. Dum pluraj tagoj post tio sxia nomo ne estis menciita aux de Usher aux de mi mem; kaj dum tiu periodo mi estis okupita per seriozaj klopodoj mildigi la malgajecon de mia amiko. Ni pentris kaj legis kune; aux mi auxskultis, kvazaux en songxo, la sovagxan improvizadon de lia parolanta gitaro. Kaj tiel, dum pli kaj pli proksima intimigxo allasis min pli senrezerve en la kasxitajn angulojn de lia spirito, des pli amare mi konstatis la vanon de cxia klopodo gajigi menson, el kiu mallumo, kvazaux esenca pozitiva kvalito, elversxigxis sur cxiujn objektojn de la spirita kaj materia universo en unu sencxesa disradiado de morno. Mi cxiam kunportos memoron pri la multaj solenaj horoj, kiujn mi tiel pasigis sola kun la mastro de la Domo Usher. Tamen mi malsukcesus pri cxiu peno komuniki ideon pri la preciza karaktero de la studoj, aux de la okupoj, en kiuj li min implikis, aux enkondukis. Ekscitita kaj tre febreca konceptado jxetis sulfurecan brilon sur cxion. Liaj longaj improvizitaj funebraj kantoj sonos eterne en miaj oreloj. Inter aliaj aferoj mi tenas dolore enmense certan strangan deformigon kaj plivastigon de la sovagxa ario de la lasta valso de Von Weber. El la pentrajxoj, super kiuj lia komplika imago meditis, kaj kiuj kreskis, tusxo post tusxo, en nebulajxojn, cxe kiuj mi tremis des pli vibre, cxar mi tremis ne sciante kial; - el cxi tiuj pentrajxoj (malgraux la viveco de iliaj bildoj en mia memoro) mi vane klopodus eltiri pli ol etan porcion kusxantan en la atingo de nuraj skribitaj vortoj. Per la absoluta simpleco, per la nudeco de siaj desegnoj, li arestis kaj superfortis onian atenton. Se iam mortemulo pentris ideon, tiu mortemulo estis Roderick Usher. Almenaux por mi - en la cirkonstancoj, kiuj tiam cxirkauxis min - levigxis el la puraj abstraktajxoj, kiujn la hipokondriulo sukcesis jxeti sur sian tolon, ia intenso de netolerebla timo, de kiu mi gxis nun ecx ne ombron sentis kontemplante la ja ardajn, sed tro konkretajn revajxojn de Fuseli. Unu el la fantasmagoriaj konceptoj de mia amiko, kiu malpli rigide sekvis la principon de abstrakteco, eblas skizi, kvankam nur pale, per vortoj. Malgranda bildo prezentis la internon de treege longa kaj rektangula kripto aux tunelo, kun malaltaj muroj, glataj, blankaj kaj sen ia interrompo aux ornamo. Certaj akcesoraj detaloj de la desegno bone servis por komuniki la ideon, ke cxi tiu elfosajxo kusxas je grandega profundo sub la suprajxo de la tero. Oni observis nenian elirejon en iu parto de gxia vasta etendajxo, kaj nenia torcxo aux alia artefarita lumfonto estis videbla; malgraux tio inundo da intensaj radioj fluis cxien kaj banis la tuton per terura kaj nekonvena grandiozo. Mi jxus parolis pri tiu malsana kondicxo de la auxda nervo, kiu igis cxian muzikon netolerebla al la suferanto, escepte de certaj impresoj de kordaj instrumentoj. Eble gxuste la malvastaj limoj, en kiuj li tial enfermis sin per la gitaro, naskis grandaparte la fantastan karakteron de lia ludado. Sed la pasian fluecon de liaj improvizajxoj oni ne povis tiel klarigi. Devis esti, kaj ja estis en la notoj krom en la vortoj de liaj sovagxaj fantazioj (cxar ne malofte li akompanis sin per rimantaj vortaj improvizajxoj) la rezulto de tiuj intensaj mensaj ordigiteco kaj koncentrigxo, kiujn mi antauxe aludis kiel ion observeblan nur en certaj momentoj de la plej alta artefarita ekscito. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoris. Mi estis eble des pli forte impresita per gxi, dum li plenumis gxin, cxar en la suba aux mistika fluo de gxia signifo mi imagis, ke mi perceptis - la unuan fojon - plenan konscion de la flanko de Usher pri la sxanceligxo de lia altega racio sur sia trono. La versoj, kun la titolo ``La fantom-vizitata palaco'', tekstis proksimume, se ne tute ekzakte jene: En la val' plej verdavesta - gxin enlogxis angxelar' - iam jen palac' majesta lumis en fiera star'. En la regxoland' de Penso gxi staris jen! Ne flirtis jam seraf' en vento super tiel bela scen'. Flagoj flavaj, gloraj, oraj flue flosis sur la pint'. (Tio estis en la foraj tagoj de pasint'.) Kaj cxiu vent' ludanta lanta en tiu hor', laux remparo pluma blanka pasis kiel bonodor'. Kiu en la valo vagis, vidis tra fenestroj du spiritojn movi sin muzike laux liuta tono-flu', cxirkaux trono, kie sidis purpurnaskit': la regnestron oni vidis en majesto laux merit'. Kaj lumis per ruben' kaj perlo la bela palacpord', el kiu venis en rivero, ekbrilante en akord', trupo da Ehxoj, kies celo estis nur la kant' per vocxoj de supera belo pri sprit' kaj sagxo de l' regant'. Sed ajxoj drapiritaj nigre pucxis en la regxbien'. (Ho, funebru, cxar por li ne reauxroros la maten'!) Kaj cxirkaux lia hejm' la gloro, iam florumita, restas pala nur memoro de iamo sepultita. Irantoj en la val' nun vidas, tra rugxaj lukoj tie cxi, ombregojn, kiuj cxirkauxglitas laux malakorda melodi', dum kiel fi-torent' rapida tra la pordotru' eterne kuras svarmo hida kun rido, sed ridet' ne plu. Mi bone memoras, ke la sugestioj estigxintaj pro cxi tiu balado kondukis nin en cxenon de pensoj, laux kiu evidentigxis opinio de Usher, kiun mi mencias ne tiom pro gxia originaleco (cxar aliaj homoj[*] pensis tiel), kiom pro la obstino, kun kiu li asertis gxin. Cxi tiu opinio, en sia gxenerala formo, estis pri la sentemo de cxiuj vegetajxoj. Tamen, en lia malordigita fantazio, la ideo alprenis pli auxdacan karakteron kaj transiris, sub certaj kondicxoj, en la regnon neorganisman. Mankas al mi vortoj por esprimi la plenan amplekson aux la sinceran senbridon de lia kredaro. Tamen la kredo estis ligita (kiel mi antauxe aludis) al la grizaj sxtonoj de lia prapatra hejmo. La kondicxoj de la sentemo plenumigxis cxi tie, li imagis, per la maniero, en kiu estis kunmetitaj la sxtonoj - en la ordo de ilia arangxo, kiel same en tiu de la multaj fungoj, kiuj etendigxis sur ili, kaj de la putrintaj arboj, kiuj cxirkauxstaris - kaj super cxio en la longa senperturba dauxro de cxi tiu arangxo, kaj en gxia speguligxo en la trankvilaj akvoj de la lago. Gxiaj atestoj - la atestoj pri la sentemo - estis evidentaj, li diris, (kaj mi ekskuigxis je tiu punkto) en la lauxgrada sed certa kondensigxo de propra atmosfero cxirkaux la akvo kaj la muroj. La rezulto estis konstatebla, li aldonis, en tiu silenta sed persista kaj terura influo, kiu dum jarcentoj estis muldinta la sorton de lia familio, kaj kiu faris el li tion, kion mi nun vidis en li - kio li estis. Tiaj opinioj ne bezonas komenton, kaj mi ne komentos. [*] Watson, d-ro Percival, Spallanzani, kaj precipe la episkopo de Landaff. Niaj libroj - la libroj, kiuj dum jaroj estis formintaj ne malgrandan parton de la mensa ekzistado de la malsanulo - estis, kiel oni supozus, strikte konformaj al cxi tiu fantasta karaktero. Ni kune absorbigxis en verkoj kiaj Ver-Vert kaj La Chartreuse de Gresset; Belfagor de Machiavelli; Cxielo kaj Infero de Swedenborg; La subtera vojagxo de Nicholas Klimm de Holberg; Mandivenado de Robert Flud, de Jean D'Indagine, kaj de De la Chambre; La vojagxo en la bluan distancon de Tieck; kaj La urbo de la suno de Campanella. Unu sxatata volumo estis malgranda oktava eldono de la Directorium Inquisitorum, de la dominikano Eymeric de Gironne; kaj estis pecoj en Pomponius Mela, pri la antikvaj afrikaj satirusoj kaj egipanoj, super kiuj Usher kutimis sidi revante dum horoj. Tamen lia cxefa gxojo trovigxis en la legado de treege rara kaj kurioza verko, kvarto, gotika - la manlibro de forgesita eklezio - Vigiliĉ Mortuorum secundum Chorum Ecclesiĉ Maguntinĉ. Mi ne povis deteni min de pensado pri la senbrida ritismo de cxi tiu verko, kaj pri gxia probabla influo sur la hipokondriulon, kiam iuvespere, abrupte informinte min, ke la lordino Madeline forpasis, li esprimis sian intencon gardi sxian korpon dum du semajnoj (antaux gxia definitiva enterigo) en unu el la multaj kriptoj interne de la cxefmuroj de la domo. Tamen la monda motivo atribuita al tiu stranga procedo estis io, pri kio mi ne sentis min libera disputi. La frato estis veninta al sia decido (kiel li informis min) pro konsiderado pri la nekutima karaktero de la malsano de la mortinto, pri certaj trudaj kaj malpaciencaj demandoj de la flanko de sxia medicinisto, kaj pri la fora kaj sensxirma situo de la enterigejo de la familio. Mi ne neos, ke, rememorante la misauxguran mienon de la persono, kiun mi renkontis sur la sxtuparo la tagon de mia alveno en la domo, mi havis nenian deziron oponi kion mi rigardis plej favore kiel nur sendangxeran, kaj neniel kontrauxnaturan sekurigan rimedon. Laux peto de Usher mi mem helpis lin pri la arangxoj por la provizora entombigo. La encxerkigitan korpon ni du solaj portis al gxia ripozejo. La kripto, en kiun ni metis gxin (kaj kiu estis tiom longe nemalfermita, ke niaj torcxoj, duone sufokitaj en gxia prema atmosfero, donis al ni malmultan okazon por esplori) estis malgranda, malseka, kaj tute sen rimedo por enlasi lumon; kusxante, je granda profundo, rekte sub tiu parto de la konstruajxo, en kiu estis mia propra dormocxambro. Gxi estis uzita, sxajne, en foraj feuxdaj tempoj, por la plej fia celo de kastela karcero, kaj, en postaj tagoj, kiel deponejo por pulvo, aux iu alia tre brulema substanco, cxar parto de gxia planko kaj la tuta interno de longa arkajxo, tra kiu ni atingis gxin, estis zorge tegitaj per kupro. Ankaux la pordo, el masiva fero, estis simile protektita. Gxia grandega pezo kauxzis nekutime akran skrapsonon, kiam gxi movigxis sur siaj cxarniroj. Deponinte nian mornan sxargxon sur stabloj en tiu regiono de hororo, ni parte forturnis la ankoraux ne sxrauxbitan kovrilon de la cxerko kaj rigardis sur la vizagxon de la enestulo. Frapa simileco inter la frato kaj la fratino nun unuafoje kaptis mian atenton; kaj Usher, divenante eble miajn pensojn, elmurmuris kelkajn vortojn, per kiuj mi eksciis, ke la mortinto kaj li estis gxemeloj, kaj ke simpatioj kun apenaux komprenebla naturo cxiam ekzistis inter ili. Tamen niaj rigardoj restis ne longe sur la mortinto - cxar ni ne povis rigardi sxin sen timo. La malsano, kiu estis tiel entombiginta la lordinon en la maturo de juneco, postlasis, kiel estas kutime cxe cxiuj malsanoj de strikte katalepsia karaktero, mokajxon de malforta rugxo sur la brusto kaj la vizagxo, kaj sur la lipoj tiun suspekte restantan rideton, kiu estas tiom terura cxe morto. Ni remetis kaj sxrauxbis la kovrilon, kaj, fiksinte la pordon el fero, iris nian vojon, kun peno, en la apenaux malpli mornajn cxambrojn de la supra parto de la domo. Kaj nun, post la forpaso de kelkaj tagoj da amara malgxojo, aperis observebla sxangxo en la trajtoj de la mensa perturbo de mia amiko. Lia kutima maniero estis malaperinta, liaj kutimaj okupoj - neglektitaj aux forgesitaj. Li vagis de cxambro al cxambro per hastaj, neegalaj kaj sencelaj pasxoj. La palo de lia vizagxo estis alpreninta, se eble, pli kadavran koloron - sed la lumeco de liaj okuloj estis plene estingita. La iam foje rauxketa tono de lia vocxo ne plu auxdigxis; kaj tremetanta noto, kvazaux de ekstrema teruro, kutime karakterizis lian parolon. Estis tempoj, ecx, kiam mi pensis, ke lia sencxese agitata menso luktas kun prema sekreto, kiun por malkasxi li baraktas por la bezonata kuragxo. Je aliaj tempoj mi devis solvi cxion per la nuraj neklarigeblaj kapricoj de frenezo, cxar mi vidis lin rigardi en malplenon dum longaj horoj, en sinteno de plej profunda atento, kvazaux li auxskultus iun imagatan sonon. Ne mirinde, ke lia stato teruris - ke gxi infektis min. Mi sentis ensxteligxi, per malrapidaj sed certaj gradoj, la sovagxajn influojn de liaj propraj fantastaj sed imponaj supersticxoj. Speciale, enlitigxinte malfrue en la nokto de la sepa aux oka tago post la metado de la lordino Madeline en la karceron, mi spertis la plenan potencon de tiaj sentoj. Dormo ne proksimigxis al mia kusxejo - dum la horoj forglitadis. Mi baraktis por forigi per rezonado la nervozecon, kiu regis min. Mi penis kredi, ke multo, se ne cxio, kion mi sentis, estis pro la konfuza influo de la mornaj mebloj de la cxambro - de la malhelaj kaj cxifonaj drapajxoj, kiuj, torturate en movigxon de la spiro de levigxanta tempesto, sxanceligxis intermite tien kaj reen sur la muroj, kaj susuris maltrankvile cxirkaux la ornamajxoj de la lito. Sed miaj penoj estis senfruktaj. Nerepusxebla tremetado lauxgrade trapenetris mian korpon; kaj fine jen sidis sur mia koro inkubo de absolute senkauxza alarmo. Forskuante cxi tion kun spasma enspiro kaj barakto, mi levis min sur la kuseno, kaj, strabante serioze en la intensa mallumo de la cxambro, auxskultis - mi ne scias, kial, escepte ke instinkta spirito instigis min - certajn mallauxtajn kaj obtuzajn sonojn, kiuj venis, en la pauxzoj de la sxtormo, je longaj intertempoj, mi ne sciis, de kie. Superfortite de intensa konscio pri hororo, neklarigebla, sed neeltenebla, mi haste surjxetis miajn vestajxojn (cxar mi sentis, ke mi ne plu dormos en tiu nokto), kaj penis veki min el la kompatinda stato, en kiun mi estis falinta, per rapida pasxado tien kaj reen tra la cxambro. Nur kelkajn promenetojn mi tiel faris, kiam malpeza pasxo sur apuda sxtuparo kaptis mian atenton. Mi baldaux rekonis gxin kiel tiun de Usher. Tuj poste li frapetis, per milda tusxo, je mia pordo, kaj envenis, portante lampon. Lia vizagxo estis, kiel kutime, kadavre pala - sed cetere estis speco de freneza gajeco en liaj okuloj - evidente bridata histerio en lia tuta konduto. Lia mieno konsternis min - sed io ajn estis preferinda ol la soleco, kiun mi tiom longe estis suferinta, kaj mi ecx bonvenigis lian cxeeston kiel liberigon. ``Kaj vi ne vidis gxin?'' li diris abrupte, rigardinte cxirkaux si dum kelkaj momentoj en silento: ``Do vi ne vidis gxin? - Sed restu: vi vidos!'' Tiel parolante, kaj zorge sxirminte sian lampon, li hastis al unu el la fenestroj kaj jxete malfermis gxin al la sxtormo. La impulsigxema furiozo de la envenanta ekblovo preskaux levis nin de niaj piedoj. Estis ja tempesta, sed severe bela nokto, kaj sovagxe stranga per siaj teruro kaj belo. Kirloventego sxajne estis kolektinta sian forton en nia najbarajxo; cxar estis oftaj kaj fortegaj sxangxoj en la direkto de la vento; kaj la grandega denseco de la nuboj (kiuj pendis tiom malalte, ke ili premis sur la turetojn de la domo) ne malebligis, ke ni konstatu la vivecan rapidon, kun kiu ili flugis kuregante de cxiuj direktoj kontraux si, sen forpasi en la distancon. Mi diras, ke ecx ilia grandega denseco ne malebligis, ke ni konstatu tion - tamen ni ne havis ecx videton al la luno aux steloj - kaj ne estis ia ekbrilado de fulmo. Sed la subaj surfacoj de la grandegaj masoj da agitata vaporo, kiel same cxiuj teraj objektoj tuj cxirkaux ni, brilis per la malnatura lumo de pale ardetanta kaj klare videbla gasa elspirajxo, kiu pendis cxirkaux la domego kiel vualo. ``Vi ne rigardu - vi ne rigardos cxi tion!'' mi diris, horortreme, al Usher, dum mi kondukis lin, kun milda perforto, de la fenestro gxis segxo. ``Cxi tiuj aperoj, kiuj konfuzas vin, estas nur elektraj fenomenoj ne maloftaj - aux povas esti, ke ili havas sian teruran originon en la fetora miasmo de la lago. Ni fermu la fenestron; la aero estas malvarmiga kaj dangxera por via sano. Jen unu el viaj plej sxatataj romancoj. Mi legos, kaj vi auxskultos; kaj tiel ni kune forpasigos cxi tiun teruran nokton.'' La antikva volumo, kiun mi estis preninta, estis La Freneza Rendevuo de Sir Launcelot Canning; sed mi nomis gxin plej sxatata de Usher pli por malgaja sxerco ol serioze; cxar, vere, malmulto estis en gxia kruda kaj senfantazia malkoncizo, kiu povus interesi la altan kaj spiritan idealemon de mia amiko. Gxi estis tamen la sola libro tuj cxemane; kaj mi nutris svagan esperon, ke la ekscito nun agitanta la hipokondriulon eble trovos mildigxon (cxar la historio pri mensa perturbo estas plena je similaj anomalioj) en la ekstremo mem de la malsagxo, kiun mi legos. Ja se mi povus jugxi laux la sovagxa trostrecxita mieno de viveco, kun kiu li auxskultis, aux sxajnis auxskulti, la vortojn de la rakonto, mi eble ja gratulus min pro la sukceso de mia intenco. Mi alvenis cxe tiu konata parto de la rakonto, en kiu Ethelred, la heroo de La Rendevuo, vane peninte por paca enlaso en la logxejon de la ermito, procedas por certigi por si eniron per forto. Cxi tie, oni memoros, la vortoj de la rakonto tekstas jene: ``Kaj Ethelred, kiu lauxnature estis de fortika koro, kaj kiu nun estis krome potenca, pro la forteco de la vino, kiun li estis trinkinta, atendis ne plu por intertrakti kun la ermito, kiu, en vero, estis de obstinema kaj malica naturo, sed, sentante la pluvon sur siaj sxultroj, kaj timante la levigxon de la tempesto, suprenlevis tuj sian klabon, kaj, per batoj, rapide faris lokon en la tabuloj de la pordo por sia fergantita mano; kaj nun tirante forte je tio, li tiel fendis, kaj sxiris, kaj diskrevigis cxion, ke la bruo de la seka kaj kava-sona ligno alarmis kaj reehxigxis tra la tuta arbaro.'' Je la fino de tiu frazo mi eksaltis kaj pauxzis dum momento; cxar sxajnis al mi (kvankam mi tuj konkludis, ke mia ekscitita fantazio trompis min) - sxajnis al mi, ke el iu tre fora parto de la domego venis malklare al miaj oreloj io, kio povus esti, laux sia ekzakta simileco de karaktero, la ehxo (sed ja sufokita kaj obtuza) de gxuste tiu fenda kaj sxira sono, kiun Sir Launcelot tiom detale priskribis. Sendube nur la koincido estis kaptinta mian atenton; cxar, meze de la klakado de la fenestrokadroj, kaj la ordinaraj miksitaj bruoj de la ankoraux kreskanta sxtormo, la sono, en si mem, certe havis nenion, kio interesu aux maltrankviligu min. Mi dauxrigis la rakonton: ``Sed la bona cxampiono Ethelred, nun envenante tra la pordo, estis forte kolerigita kaj mirigita vidante nenian signon de la malicoplena ermito; sed, en ties loko, drakon kun skvama kaj monstra aspekto, kaj kun fajra lango, kiu sidis garde antaux palaco el oro, kun planko el argxento; kaj sur la muro pendis sxildo el brilanta latuno kun cxi tiuj vortoj surskribitaj: Kiu envenas cxi tien, venkinto sxajnas; Kiu mortigas la drakon, la sxildon gajnas; kaj Ethelred suprenlevis sian klabon, kaj batis sur la kapo de la drako, kiu falis antaux li kaj fordonis sian pestan spiron, kun sxriko tiom terura kaj akra, ke Ethelred devis fermi la orelojn per la manoj kontraux la timinda bruo, kies similajxon oni neniam antauxe auxdis.'' Jen denove mi pauxzis abrupte, kaj nun kun sento de senbrida miro - cxar povus esti nenia dubo, ke en cxi tiu okazo mi ja vere auxdis (kvankam, el kiu direkto gxi devenis, ne eblus al mi diri) mallauxtan kaj sxajne foran, sed akran, longan kaj plej neordinaran kricxan aux grincan sonon - la ekzaktan duplikaton de tio, kion mia fantazio jam elvokis por la malnatura sxriko de la drako, kiel priskribite de la romancisto. Premite, kiel mi certe estis, cxe la okazo de la dua kaj plej eksterordinara koincido, de mil interkonfliktaj sentoj, inter kiuj superregis miro kaj ekstrema teruro, mi gardis ankoraux suficxe da memrego por eviti eksciton, per ia komento, de la sentema nervozeco de mia kunulo. Mi neniel estis certa, ke li estis rimarkinta la koncernajn sonojn; kvankam, certe, dum la antauxaj kelkaj minutoj, stranga sxangxigxo estis okazinta en lia konduto. De pozicio fronte al mia, li estis iom post iom turninta la segxon, por sidi kun la vizagxo al la pordo de la cxambro; kaj tiel mi povis nur parte observi lian vizagxon, kvankam mi vidis, ke liaj lipoj tremis, kvazaux li murmurus neauxdeble. Lia kapo estis falinta sur la bruston - tamen mi sciis, ke li ne dormis, pro la vasta kaj rigida malfermiteco de la okulo, kiam mi ekvidis gxin konture. Ankaux la movigxado de lia korpo malkongruis kun tiu ideo - cxar li balancis sin de flanko al flanko kun milda, sed konstanta kaj unuforma ritmo. Rapide rimarkinte cxion cxi, mi redauxrigis la rakonton de Sir Launcelot, kiu plu iris jene: ``Kaj nun la cxampiono, eskapinte de la terura furiozo de la drako, memorante pri la latuna sxildo kaj la disrompo de la sorcxo, kiu estis sur gxi, formovis la kadavron el la vojo antaux si kaj alproksimigxis kuragxe sur la argxenta pavimo de la kastelo al tie, kie la sxildo estis sur la muro; kiu en vero ne atendis lian plenan alvenon, sed defalis cxe liaj piedoj sur la argxentan plankon kun potence granda kaj terura sonoro.'' Tiuj silaboj apenaux estis transirintaj miajn lipojn, kiam - kvazaux sxildo el latuno ja falus en tiu momento peze sur plankon el argxento - mi ekkonsciis pri fora, kava, metala kaj sonora, sed sxajne obtuzigita reehxado. Komplete sennervigite, mi salte starigxis; sed la ritma balancado de Usher estis neperturbita. Mi impetis al la segxo, en kiu li sidis. Liaj okuloj estis direktitaj fikse antaux lin, kaj tra lia tuta vizagxo regis sxtona rigido. Sed, kiam mi metis la manon sur lian sxultron, venis forta tremo en lia tuta korpo; malsaneca rideto tremetis cxirkaux liaj lipoj; kaj mi vidis, ke li parolis per mallauxta, hasta kaj malklara murmurado, kvazaux ne konscia pri mia cxeesto. Klinante min proksime al li, mi fine entrinkis la teruran sencon de liaj vortoj. ``Ne auxdas gxin? - Jes, mi auxdas gxin, kaj auxdis gxin. Longe - longe - longe - multajn minutojn, multajn horojn, multajn tagojn, mi auxdis gxin - sed mi ne kuragxis - ho, indulgu min, kompatindan mizerulon, kiu mi estas! - mi ne kuragxis - mi ne kuragxis paroli! Ni metis sxin vivan en la tombon! Cxu mi ne diris al vi, ke miaj sensoj estas akutaj? Nun mi diras al vi, ke mi auxdis sxiajn unuajn malfortajn movojn en la kava cxerko. Mi auxdis ilin - antaux multaj, multaj tagoj - sed mi ne kuragxis - mi ne kuragxis paroli! Kaj nun - hodiaux nokte - Ethelred - ha, ha! - la rompado de la pordo de la ermito, kaj la mortokrio de la drako, kaj la sonorado de la sxildo! - diru, pli gxuste: la sxirado de sxia cxerko, kaj la grincado de la feraj cxarniroj de sxia karcero, kaj sxiaj baraktoj en la kuprita arkajxo de la kripto! Ho, kien mi fugxu? Cxu sxi ne estos cxi tie baldaux? Cxu sxi ne rapidas por riprocxi min pro mia hasto? Cxu mi ne auxdis sxiajn pasxojn sur la sxtuparo? Cxu mi ne distingas tiun pezan kaj teruran batadon de sxia koro? FRENEZULO!'' - kaj jen li furioze saltstarigxis kaj elkriis siajn silabojn, kvazaux per tiu peno li fordonus sian animon - ``FRENEZULO! MI DIRAS AL VI, KE SXI NUN STARAS TRANS LA PORDO!'' Kvazaux en la superhoma energio de lia eldiro trovigxus la potenco de sorcxo, la grandegaj antikvaj paneloj, al kiuj la parolanto montris, malrapide oscedigis en tiu momento sian pezegan kaj ebonan fauxkon. Tion faris impeta ekblovo - sed jen trans tiu pordo JA staris la alta kaj envolvita figuro de la lordino Madeline de Usher. Estis sango sur sxia blanka robo, kaj la atestoj pri ia amara lukto sur cxiu parto de sxia malgrasigxinta korpo. Dum momento sxi restis, tremante kaj sxanceligxante tien kaj reen sur la sojlo, kaj tiam, kun basa gxemspira krio, sxi enfalis peze sur sian fraton kaj en sia fortega kaj jam definitiva mortagonio tiris lin al la planko kiel kadavron, kaj viktimon de la teruroj de li antauxviditaj. El tiu cxambro, kaj el tiu domo, mi fugxis konsternite. La sxtormo ankoraux cirkulis kun sia tuta kolero, kiam mi trovis min transiranta la malnovan digvojon. Subite laux la vojo jxetigxis sovagxa lumo, kaj mi turnis min por vidi, de kie povas veni tiom malkutima brilo; cxar sole la vasta domo kaj gxiaj ombroj estis malantaux mi. La radioj estis de la plena, subiranta kaj sangorugxa luno, kiu brilis nun hele tra tiu antauxe apenaux perceptebla fendo, pri kiu mi parolis antauxe, kiel gxi etendigxis de la tegmento de la konstruajxo, zigzage, gxis la bazo. Dum mi fikse rigardis, tiu fendo rapide vastigxis - venis furioza spiro de la kirlovento - tuj la tuta globo de la satelito eksplodis en miajn okulojn - mia cerbo sxanceligxis, dum mi vidis diskuri la fortegajn murojn - estis longa kaj tumulta kriado kvazaux la vocxo de mil akvoj - kaj la profunda kaj putra lago cxe miaj piedoj fermigxis malafable kaj silente super la fragmentoj de la ``DOMO USHER''.