Pokalo de Alberto Garcia Fumero ``Ĉi tien! Mi trovis la frokulon!'' kriis la soldato levante la glavon. La senarmila homo antaŭ li nur grimacis malŝate. La glavulo antaŭeniris plu, kaj ridetis. Ne tro longe. La monaĥo fulme piedbatis lian manon kaj la armilo flugis ĝis ĝi trafis la muron. Trompite de la finto, la soldato rapide levis manon por protekti al si la vizaĝon kontraŭ plia piedbato, sed kubuto platigis al li la nazon. Li ĝemis, dum kvazaŭtranĉile mano rompis lian nukon. Vera Preĝisto estas ja armilo. Abbare ordigis siajn vestojn kaj atente aŭskultis. La krioj de la rotestroj resonis tra la enormaj haloj de la Templo: ``Mortigu! Mortigu ilin ĉiujn!'' Kiel savi la Pokalon? La penso marteladis senkompate la kapon de Abbare... ĉar la celo de la soldatoj de la duko Orgo estis sendube la Pokalo de la Veraj Dioj, antaŭ kiu oni armas nobelidojn kavalirajn; tiu, sur kiu la Plejalta kaj Saĝa mem skribis sian nomon; la neelĉerpebla fonto el kiu la jam delonge foririntaj Dioj trinkadis gajecon... Pensi, kaj pensi rapide! La monaĥo trakuris koridoron kaj haltis antaŭ muro. Lerte kaj trafe, lia mano premis panelon plenkovritan per reliefoj. Parto de la muro silente glitis maldekstren, kaj Abbare fantome eniris en novan kaj pliampleksan halon enhavantan plurajn laŭlongajn, paralelajn tablojn. Plia premo sur panelo refermis la enirejon. Ĉio en ordo, krom... Fulme, danke al la senkompata trejnado postulata al la Veraj Preĝistoj, Abbare rimarkis rebrilon sur ponardo, mortosaltis antaŭen kaj kriis: ``Mallumon!'' Laŭ la Addaraj Libroj, la Templo de la Veraj Dioj obeas ĉiujn ordonojn, kaj trafe dirita komando eĉ kapablus ĝin flugigi. Certe Abbare ne primajstris ĉiujn sekretojn de la Templo, sed sufiĉe sciis. Iam, dum liaj knabaj jaroj... Sed ne estis tempo por rememoroj. Sago tanĝis lian kruron dum li ruliĝis surplanke. Ĉiuj lumoj estingiĝis. Ili portas arbalestojn, konstatis senpasie la monaĥo. Kion fari? Kvankam forta volo ja povas mistrafigi sagon, Abbare tute ne deziris tenti Diablon. Bonŝance la mallumo protektis lin... aŭ ne? Interesa demando, kiam malamika mano palpas vin celante la gorĝon. Abbare aŭtomate palpis siavice, orientiĝis, kaj forke enpuŝis du fingrojn en la okulojn de la soldato. Sekvis hurlo tranĉita de bato, dum lia piedo tuŝis ion malmolan. Tablo, ŝajne. Tablo! Jes, la Tabloj! Laŭdire sur tiaj tabloj la Veraj Dioj preparis kaj miksis ĉiujn mirindajn likva1/4ojn. Abbare mem iam vidis la Altan Sacerdoton uzi la diajn instrumentojn por krei fadenon ŝajne ŝpinitan de araneo, sed pli fortan kaj rezistan ol bronzo. Ja rezistan, ĉar per tiaj fadenoj oni ligas la monstron Krej... Kie estis la flakono da ĉiuvora akvo? Aĥ, finfine! Abbare lerte malfermis klappordeton kaj prenis la flakonon, plus strigajn okulojn, kiuj permesas vidi tutklare eĉ en la plej nigra nokto. Kiam li surmetis ilin sur siajn okulojn, la afero aspektis iomete pli facila. Restis du el la soldatoj, kaj ili kubutumis unu la alian malantaŭ unu el la longaj tabloj. Abbare antaŭeniris malrapide ĝis konvena distanco kaj 1/4etis la flakonon antaŭ ilin. Profitante la konfuzon (kiel estas, ke akvo povas korodi anstataŭ karesi?) Abbare kuris, tuŝis la malferman panelon kaj fuĝis, lasante post si la kriegojn de la vunditaj soldatoj. La aero resonis de batoj de glavoj. Kien iri? Verŝajne la duko sendis ĉiujn fortojn kontraŭ la Templo. Se nur sukcesus eskapi la Alta Sacerdoto! - pensis Abbare antaŭ kadavro de novico, kiu eĉ post la morto strebis protekti senkapigitan infanon. Nur la Ordeno povos bari la vojon al la duko. Sed kiamaniere la soldatoj sukcesis enpenetri la Templon? Ĉu estas perfidulo? Eble tiu enviema Saro, kiu ŝajne eĉ kisas la teron piedpremitan de la Alta Sacerdoto, sed kiu havas la koron tiel nigran kiel alo de Tuji. Aŭ tiu Ario, kiu kuraĝis diri, ke la Dioj estas nur homoj venintaj el alia mondo. Pri kiu mondo temas? Estas nur unu! Kaj nun ĉio estis perdita: la misiejoj, la kuracejoj, la laboro kun la infanoj. Estas famo, ke la duko Orgo ordonis bruligi vilaĝon nur pro tio, ke vilaĝano scipovis legi... Pezaj botoj resonis sur la metala planko, kaj la monaĥo rekomencis sian felisan iradon. Kio pli? ``La Pokalon!'' - tondris voĉo de rotestro - ``Serĉu la Pokalon! Mil natoj estos la rekompenco!'' Do la duko ankoraŭ ne havas ĝin! Abbare silente preĝis, danke. Nur unufoje antaŭe li estis vizitinta la ĉambron, kie estas la Pokalo, sed nun li estis devigita orientiĝi kaj iri tien kiel eble plej rapide. Kiel? La homleviloj! Jes, la homleviloj! Pere de tiaj ĉambretoj oni magie transiras. Verdire ili estas rezervitaj por la superaj preĝistoj, sed sendube la Dioj pardonus al li la aŭdacon ilin uzi anstataŭ la ŝtuparoj. Nur tio, ke Abbare ne sciis kiamaniere ekfunkciigi ilin. La monaĥo trakuris la koridoron, turnis sin dekstren kaj enpenetris la plej proksiman homlevilon. Kiel igi ĝin moviĝi? Abbare rememoris la vortojn de sia unua mentoro, Adaj: ``En la Templo de la Veraj Dioj preĝo utilas, sed pli utilas mensklareco. Dio ne preĝas al si mem, do preĝoj nenion ekfunkciigas. Logiko regas ĉiujn iliajn farojn, kvankam ni ne kapablas ĉiam kompreni ilian pensmanieron. Do bonvolu pensi, kaj ne estu tiel stulta kredi, ke nura elbuŝigado de vortoj solvos ĉion.'' Jes, jes, kompreneble. Krom abundaj sangmakuloj - senpripense Abbare faris signon de cirklo - kaj eta signoplato, ene de la ĉambreto estis nenio. Lumo ŝajne venis el la alto, el fonto neeltrovebla. Li do esploris per la rigardo la signoplaton. Ili nomiĝas butonoj - rememoris Abbare - sed kiucelaj ili estas? Pli atenta rigardo permesis al li eltrovi ke la signoj, de supre malsupren laŭ la ordo de skribo, estis 5, 4, 3, 2, 1. Ili ja kongruis kun la signoj elkudritaj sur la dekstra maniko de la monaĥaj frokoj. Eble tie kuŝis parto de la solvo, ĉar tiaj signoj rilatis al la etaĝo, kie loĝas kaj laboras ĉiu monaĥo. Escepte, kompreneble, de la superaj preĝistoj, kiuj ĝuas liberan aliron al ĉiu etaĝo. La Pokalo troviĝis en la kvina, kaj ĝuste tiu butono estis la plej sangmakulita. Eble iu el la superaj preĝistoj mortis ĉi tie, dum li strebis savi la Pokalon. Kortuŝite, Abbare provis senmakuligi per la ungo la butonon. Ĝi estis ja makulita... Subite sago trafis lin. La monaĥo ekkaŭris, dum la pordoj de la homlevilo silente fermiĝis kontraŭ la kriegoj de la soldataĉaro. Kio ekfunkciigis la homlevilon? Abbare skuis la kapon provante ne perdi la konscion. Eltiri la sagon estis nepensebla faro; li do nur rompis ĝin kaj uzis fingropunkturon por mildigi la doloron en la brusto. Dume, verda lumeto ŝajnis salti de signo al signo, ĝis ĝi fine haltis sur la signo ``5''. La pordoj de la homlevilo silente malfermiĝis. La kvina etaĝo! Abbare dankis al la Dioj kaj dubetis momente. Kiudirekte iri? Paŝoj neaŭdeblaj devigis lin sin turni maldekstren tra la koridoro. Verda, longa tapiŝo malfortiganta la sonon de liaj obstinaj paŝoj montris al li la direkton al la Ĉefa Altaro. Finfine! La monaĥo, senspire, deviŝis la ŝviton de sia frunto per la maniko kaj haltis ĉe la pordo. Tro malfrue! Flamoj! Triopo da glavuloj ridaĉis, dum kvara soldato enpuŝis tranĉilon en la korpon de la Alta Sacerdoto. Kadavro de rotestro restis surplanke kun tordita kolo, sed kvar pliaj malamikoj certe estis tro por la maljunulo. Li falis, dum la flamoj komencis vori la grandajn kurtenojn. ``La Dioj min pardonu'' - preĝis Abbare, kaj eligis la krion de morto, kiun oni rajtis uzi nur dum ceremonia mortigo de Ekl. La soldatoj falis surplanken sintordante, provante ŝtopi al si la orelojn, kaj Abbare trenis sin ĝis la Ĉefa Altaro. Avertite de krio, alvenis pliaj soldatoj... Abbare prenis la ruĝan Pokalon, kisis la blankajn signojn sur ĝi skribitajn, flustris la nomon de la Plejalta - Diet Coke - kaj 1/4etis sin en la flamojn.