El: Unua parto: Karlo. (...) Tiel ilia konatigho okazis, kaj la lastajn tagojn de lia vizito al Budapeshto ili estis kune. Karlo rapide forgesis la kialon de sia vojagho, forgesis la renkontighon kaj la esperantistajn amikojn. Daniel estis tro prezenca. Daniel estis multe pli afabla ol Karlo kredis antaue. Daniel estis bela usonano, kaj kiam li ridis, li larghe apertigis sian bushon, montris siajn blankajn, fortajn dentojn kaj kutimis senatente leketi per la langopinto sian supran rondan lipon pufan de pulsanta sango. Au ne senatente, Karlo pensis kelkfoje. Char tiu gesto estis la sola, kiu iel rompis la ghentilan kaj amikecan distancon inter ili, kiu estis loga, montris la voremon de tiu korpo kaj shajnis signali ke ghi estis tushebla kaj varma kaj atenda. Kaj tridekjara kaj sperta kaj supla. Ili rigardis la urbon kaj ne vidis ghin. Kun chiu pasho, kiun ili komune faris tra la stratoj de Budapeshto, Karlo sentis sin pli stranga, men sola, pli kompleta, pli felicha, ech jam iom vibranta de tempo al tempo. Ili dumtage promenadis, kune manghis, babilis dum horoj, kafejumis, gapis al la preterirantaj hungaraj viroj kaj klachis pri ili kies beleco shajnis tiom ekzotika en Europo, multe ridis, spektis filmojn, trinkis hungaran vinon kaj vizitis la solan gejan dancejon kiun ili trovis, sed ili chion chi spertis kvazau spektaklon kiu prezentatis antau iliaj okuloj. Kaj nokte, antau la chambropordo de Karlo, ili donis unu al la alia la manojn por adiaui, foje la dekstrajn, poste ambau, iom pli longe, kaj en la antaulasta nokto Daniel prenis la manojn de Karlo en siajn kaj tiris ilin sor kaj tushetis per ili siajn lipojn, au tushetis per siaj lipoj la manojn de Karlo kiu tremetis pro tio kaj sentis subite larmojn flui al siaj okuloj, larmojn el iu nekonata sopiro, el nekonata tenereco kaj el nekonata volupto, kaj timis la momenton en kiu tiuj lipoj disighos de li, kaj poste, sola en la lito, li vere elploris sian lastan, profundan kaj skuan ploron de adoleskinto. Char en la sekva kaj lasta nokto, kiam ili, timantaj kaj tristaj kaj jam komplete pasiaj, tenis siajn manojn firme interkrochitaj, Daniel ne povis movighi de tiu loko direkte al sia propra etagho, kaj post longa hezito kiu al ambau shajnis eterneco kaj kiu apenau estis eltenebla, li kun subita decido shovis Karlon en ties chambron, sekvis lin kaj shlosis la pordon deinterne. Tie ili staris, apud la lito kiu preskau la tutan chambron plenigis, kiel kutime en la etaj favorprezaj hoteloj, kaj tial ili hontis. Karlo sciis ke li nenion entreprenos, almenau ne kiel unua, kaj Daniel vane provis memori pri sia forteco kaj maskleco kaj ilia efiko, kiun li tiom ofte eluzis renkonte al multaj viroj kiujn li deziris posedi por tro kurtaj momentoj. Do, tiel ili staris, kaj ili sciis ke iu devos komenci. Ion ajn. Nur estu iu komenco nun. Ili rigardis unu la alian, kaj timide ridetis, kaj tamen estis Karlo kiu seriozighis kiel la unua, kaj kiel la unua subite konsciis pri sia korpeco kaj sentis chiun unuopan membron kaj chiun unuopan parton de sia blankhauta surfaco, char li vidis, kiel Daniel pro sia febla rideto tenis siajn lipojn duonapertaj kaj laukutime shovetis sian langopinton tra la aperturo al la supra kaj leketis ghin kaj subite konsciis pri tiu ago kaj ghia paraliza efiko al Karlo kaj haltis, por momento konsternita, kaj tiam pluagis pli energie kaj pli videble kaj kun nun duonfermitaj okuloj kaj kun pli largha rideto lascivighinta. Daniel ekpashis al Karlo, ghis ili staris korpotushe, kaj senaverte volvis siajn brakojn chirkau la svelta torso de Karlo, unun chirkau la kolo kaj la alian chirkau la torako, kaj premis siajn pulsantajn lipojn al la lipoj de la knabo kies korpo konvulsiis inter la firmaj brakoj de la viro kaj tremis, spasme skuighis, liaj okuloj larmis, kaj li ghemis, sentis nekonatan jubilon en sia koro, kaj ghemis denove kaj ploris pro sia beato, ghuis tiujn longe admiratajn lipojn, kaj fine, kun la subita konscio ke tio definitive shanghos ion kaj fermos lian vivon de adoleskinto, li trempis sian langon en la profundon de tiu paro da lipoj iom distaj, ghisfunde, kredis tushi la uvulon, sentis sian sekson kreski, duobligis sian vervon, feroce suchis el la interno de tiu vizagho kion li delonge bezonis kaj sciis ke de nun li efektive estos viro. Ili jam ne kuraghis disighi, restis bush-al bushaj, dum ili desvestis sin, chiu sin mem, for la chemizojn, la pantalonojn samtempe, char ili devis komune kaurighi por tiri ilin desur siaj ardantaj piedoj, kaj fine, ambau tute nudaj, same sen interrompi tiun longan naskighon de iliaj voluptoj, Daniel shanghis la pozicion de siaj brakoj, metis unun chirkau la gluteoj de Karlo, la alian chirkau lia torso, kaj tiel portis lin ghis la granda lito, ghis la blankaj tukoj de ilia amo, singarde kushigis lin kaj nur tiam, genuante che la flanko de la fragila korpo, retiris sian kapon, por orientighi kaj por rigardi la nudan ekscititecon antau si dum unu sekundo, poste metis unu manon sur la okulojn de Karlo por fermi ilin, la alian sur lian maturighintan sekson, kaj komencis sian fekundan laboron de amoranto. Horon poste ili endormighis, brak-en-brake, kovritaj de siaj miksitaj shvitoj kaj salivoj, kun konfuzighintaj gamboj kaj brakoj kaj odoroj, sub unu komuna kovrilo, kun unu songho kaj kun samritmaj elcherpitaj, felichaj, felichegaj spiroj. Kaj ekstere fluadis la nigra Danubo tra la nokta Budapeshto. * * * En la sekva mateno, Karlo vekighis kaj trovis la spacon en la lito apud si forlasita. Li saltis el la litotukoj, kun krio de hororo, abrupte apertigis la pordon de la banchambro sen vidi Daniel, per siaj manoj tremantaj pro timo haste vestis sin per kalsono, kaj tiel kuris tra la frumatenaj, senhomaj koridoroj de la hotelo al la sesa etagho, frapis al la chambropordo de Daniel, kaj tamen sciis ke tio estis vana peno. Li resobiris, sentis sin absolute vaka, terure senemocia, kvazau batita en la mezon de sia vizagho, kaj nur kiel automato pakis siajn ajhojn en la valizon, lavis kaj vestis sin, pagis en la vestiblo kaj veturis al la stacidomo, kie li du horojn tro frue atingis la kajon por la trajnoj en la direkto de Berlino. Li provis kompreni, kial Daniel forlasis lin dumnokte, longe antau lia vekigho, kaj li kredis kompreni, sed li ne sciis, kiel li nun povus pluvivi, kun la sentoshtormoj, kun la novaj aventuroj kiujn spertis liaj organoj kaj lia animo, kaj kies daurigon ili atendis, kiel la vivo povus resti kontinua, post tio chi, kiel li kapablus preni iam denove pecon da pano au pomon en sian manon kaj enmordi, kiel li sukcesus teni siajn okulojn kaj orelojn apertaj kaj auskulti kaj rigardi ion au iun, sen ekplori. Kiam li poste sidis en la trajno kaj forlasis Budapeshton, li memoris ke Daniel reflugos hejmen post du tagoj, al Novjorko, kie li renkontos sian amanton. Kaj Karlo subite konsciighis pri tio ke li konis nek lian familian nomon nek lian adreson, kaj li sentis sin terure desapontita kaj trista kaj multe pli soleca ol iam ajn antaue en sia vivo. (...)