Lasta song^o de maljuna kverko el "FABELOJ" verkita de H.C.Andersen tradukita de L.L.Zamenhof registro: 1992-09-15 Lasta song^o de maljuna kverko Kristnaska fabelo Sur alta deklivo, tute apude de la libera marbordo, staris vera maljuna kverko, kiu havis la ag^on de g^uste tricent sesdek kvin jaroj. Sed tiu longa tempo por la arbo ne signifis pli ol tia sama nombro da tagoj por ni homoj. Ni maldormas en la tago, dormas en la nokto kaj havas tiam niajn song^ojn, sed kun arbo estas alia afero, arbo maldormas en la dau^ro de tri sezonoj, kaj nur en la komenco de la vintro g^i endormig^as, la vintro estas g^ia dormotempo, g^ia nokto post la longa tago, kiu estas nomata printempo, somero kaj au^tuno. Dum multe da varmaj someraj tagoj la unutagaj mus^oj dancis c^irkau^ g^ia kapo, vivis, flugis kaj sentis sin felic^aj; kaj kiam la malgranda estaj^o momenton ripozis en silenta felic^o sur unu el la grandaj fres^aj kverkfolio;, tiam la arbo ordinare diradis: "Vi kompatinda malgranda estaj^o! Nur unu momenton dau^ras via tuta vivo! Kiel mallonge! Kiel malg^oje!" "Malg^oje?" respondadis ordinare la unutaga mus^o, "kion vi pensas per tio? C^io estas ja tiel nekompareble luma kaj klara, tiel varma kaj belega, kaj mi estas tiel g^oja!" "Sed nur unu tagon, kaj poste c^io estas finita!~ "Finita?" diris la unutaga mus^o. "Kio estas finita? C^u vi ankau^ finig^as?" "Ne, mi vivas multajn milojn da viaj tagoj, kaj mia tago ampleksas tutajn sezonojn. Tio estas io tiel longa, ke vi tute ne povus tion kalkuli!" "Ne, c^ar mi vin ne komprenas! Vi havas milojn da miaj tagoj, sed mi havas milojn da sekundoj, en kiuj mi povas esti g^oja kaj felic^a! C^u c^iuj belegaj^oj de la mondo malaperos kiam vi mortos?" "Ne," diris la arbo, "la mondo certe ekzistos plue, senfine pli longe, ol kiel mi povas imagi al mi!" "Sed en tia okazo ni havas ja egalan dau^ron de la vivo, sed ni nur malegale kalkulas." Kaj la unutaga mus^o dancis kaj suprenflugis en la aeron, g^ojis pri siaj delikataj artplenaj flugiloj, g^ojis pri ilia gazeco kaj velureco, g^ojis en la varma aero, kiu estis traspicita per la odoro de la trifoliplenaj kampoj, de sovag^aj rozoj, de la siringo kaj lonicero, ne parolante jam pri la dolc^a odoro de la asperulo kaj de la sovag^a mento. La odoro estis tiel forta, ke la unutaga mus^o pensis, ke g^i iom ebriig^is de tio. La tago estis longa kaj belega, plena de g^ojo kaj de dolc^a sento, kaj kiam la suno subig^is, la malgranda mus^o sentis sin tiel agrable laca de la tuta g^ojo kaj felic^o. La flugiloj ne volis plu g^in porti, kaj tute mallau^te g^i mallevig^is sur la balancig^antan trunketon de herbo, balancetis la kapon tiel, kiel nur g^i povas balanceti, kaj g^oje endormig^is. Tio estis g^ia morto. "Kompatinda malgranda mus^eto!" diris la kverko, "tio estis ja tro mallonga vivo!" Kaj c^iutage ripetig^adis la sama dancado, la sama interparolado, la sama respondo kaj la sama endormig^o; tio ripetig^adis en c^iuj generacioj de la unutagaj mus^oj, kaj c^iuj ili estis tiel same felic^aj, tiel same g^ojaj. La kverko travivis maldorme sian printempan matenon, sian someran tagmezon kaj sian au^tunan vesperon, sed nun alproksimig^is g^ia tempo de dormo, g^ia nokto. Alproksimig^is la vintro. Jam la ventegoj kantis: "Bonan nokton, bonan nokton! Jen defalis folio, jen defalis alia! Ni des^iras, ni des^iras! Zorgu, ke vi povu dormi! Ni kantas al vi por dormo, ni skuas vin por dormo; sed c^u ne vere, tio estas bonefika por la maljunaj branc^oj? Ili krakas de plezuro! Dormu dolc^e, dormu dolc^e! Tio estas via tricent-sesdek-kvina nokto; en efektiveco vi havas la ag^on de nur unu jaro! Dormu dolc^e! La neg^a nubo pretigos al vi molan liton, g^i metos tutan litotukon, molan litkovrilon c^irkau^ viajn piedojn! Dormu en dolc^a ripozo kaj havu agrablajn song^ojn!" Tute senfolia staris nun la kverko, por ripozi dum la tuta vintro kaj g^ui diversajn belajn song^ojn. Sed kiel la song^oj de la homoj, tiel ankau^ g^iaj song^oj prezentis al g^i c^iam nur ion travivitan. G^i ankau^ iam estis malgranda; lau^ homa kalkulo g^i havis nun la ag^on de kvara jarcento. G^i estis la plej granda kaj plej bela arbo en la arbaro, per sia kapo g^i elstaris alte super c^iuj aliaj arboj, kaj de la maro oni g^in povis vidi jam en granda malproksimeco, g^i servis al la maristoj kiel orientig^a signo. G^i tute ne pensis pri tio, kiom multe da okuloj g^in serc^adis. Alte supre en g^ia verda kapo havis siajn nestojn la sovag^aj kolomboj, la kukolo kriis sian nomon, kaj en au^tuno, kiam la folioj aspektis kiel martelitaj kupraj lamenoj, aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur g^i, antau^ ol flugi trans la maron. Sed nun estis vintro, la arbo staris senfolie, kaj oni povis vidi tre klare, per kiaj arkoj kaj kurbaj^oj etendig^as g^iaj branc^oj. Kornikoj kaj monedoj venis kaj sidig^is sur g^i amase kaj babilis pri la malmilda tempo, kiu nun komencig^is, kaj pri tio, kiel malfacile estas en la vintro trovi al si mang^aj^on. G^uste en la sankta Kristnaska tempo la arbo song^is sian plej belan song^on; g^in ni au^skultu. La arbo sentis tute klare, ke estas festa tempo; s^ajnis al g^i, ke g^i au^das, ke c^irkau^e sonas c^iuj preg^ejaj sonoriloj, kaj c^e tio estis al g^i en la animo kiel en bela dimanc^o, milde kaj varme. Fres^e kaj verde g^i etendis sian potencan kapon, la radioj de la suno ludis inter g^iaj folioj kaj branc^oj, la aero estis plena de la odoro de herboj kaj arbetaj^oj; diverskoloraj papilioj ludis unu kun la alia sinkaptadon, kaj la unutagaj mus^oj dancis, kvazau^ c^io ekzistus nur por tio, ke ili dancu kaj g^oju. C^io, kion la arbo dum multe da jaroj travivis kaj vidis c^irkau^ si, pretermars^is nun antau^ g^i kiel en festa procesio. G^i vidis, kiel kavaliroj kaj sinjorinoj el malnova tempo surc^evale rajdas tra la arbaro kun plumoj sur la c^apelo kaj kun falko sur la mano. La c^askorno sonis, kaj la hundoj bojis. G^i vidis, kiel malamikaj soldatoj kun brilantaj bataliloj kaj en diverskoloraj uniformoj, kun lancoj kaj halebardoj, starigas siajn tendojn kaj denove ilin forprenas; bivakaj fajroj flamis, kaj sub la larg^e etenditaj branc^oj de la arbo oni kantis kaj dormis. G^i vidis, kiel amantaj paroj renkontig^as c^i tie en la lumo de la luno kaj entranc^as siajn nomojn, la unuajn literojn, en la grize verdan s^elon. Citroj kaj Eolaj harpoj estis iam, antau^ multe da jaroj, pendigitaj de junaj viglaj migrantaj viroj en la branc^oj de la kverko; nun ili denove tie pendis kaj denove sonis tiel c^arme. La sovag^aj kolomboj pepis, kvazau^ ili volus rakonti, kion la arbo nun sentas, kaj la kukolo kriis sian nomon. Tiam g^i eksentis, kvazau^ nova torento da vivo trafluas g^in de la plej malgrandaj fibroj de la radikoj g^is la plej altaj branc^oj, ec^ g^is la internon de la folioj. La arbo sentis, ke tio donas al g^i forton, por sin etendi, g^i sentis per la radikoj, ke ankau^ malsupre en la tero ekzistas vivo kaj varmo; g^i sentis, ke g^ia amplekso pligrandig^as, g^i kreskis pli kaj pli alten. La trunko etendig^is supren, g^i ne haltis, g^i kreskis c^iam pli kaj pli, la kapo farig^is pli plena, dislarg^ig^is, levig^is supren, --- kaj kun la kreskado de la arbo kreskis ankau^ g^ia bonfarto, g^ia neesprimeble felic^iga sopirado atingi c^iam pli altajn celojn, elkreski g^is la varma brilanta suno. Jam g^i estis elkreskinta g^is alte super la nuboj, kie mallumaj amasoj da migrantaj birdoj au^ grandaj blankaj vicoj da cignoj flugis sub g^i. Kaj c^iu el la folioj de la arbo povis vidi, kvazau^ g^i havus apartan okulon, por c^ion rigardi. La steloj farig^is videblaj dum la tago, tiel grandaj kaj brilantaj ili estis; c^iu el ili lumis, kiel paro da okuloj, tiel milde kaj klare. Ili rememorigis pri konataj c^armaj okuloj, pri infanaj okuloj, pri la okuloj de la amantaj paroj, kiam ili kunvenis sub la arbo. Tio estis senfine felic^iga momento, tiel plena de g^ojo, kaj tamen meze de la tuta felic^ego g^i sentis sopiron, ke c^iuj aliaj arboj de la arbaro tie malsupre, c^iuj arbetoj, herboj kaj floroj povu levig^i kune kun g^i, por ankau^ senti tiun brilon kaj tiun g^ojon. La potenca kverko en la song^o tamen ne estis perfekte felic^a de tiu tuta belegeco, se g^i ne povis dividi sian felic^on kun c^iuj, kun la grandaj kaj la malgrandaj, kaj c^i tiu sento tremis en la branc^oj kaj folioj tiel same profunde kaj forte, kiel g^i povas tremi en brusto de homo. La kapo de la arbo movig^adis, kvazau^ g^i ion serc^is kaj ne trovis, g^i rigardis malantau^en, kaj tiam penetris al g^i la odoro de la asperulo kaj baldau^ ankorau^ pli forte la odoro de la kaprifolioj kaj de la violoj. S^ajnis al g^i, ke g^i au^das, ke la kukolo al g^i respondas. Jes, tra la nuboj montrig^is la verdaj suproj de la arbaro, la kverko vidis, ke la aliaj arboj sub g^i kreskas kaj levig^as simile al g^i. Arbetoj kaj herboj kreskis alte en la aeron, kelkaj els^irig^is kun siaj radikoj kaj flugis pli rapide. La betulo atingis la plej grandan altecon; kiel blanka radio de fulmo g^ia gracia trunko serpentforme levig^is supren, g^iaj branc^oj ondig^is kiel verda krepo kaj standardoj. C^io, kio estis en la arbaro, ec^ la brunplumeta kano, ankau^ kreskis, kaj la birdoj sekvis kaj kantis, kaj sur la herba trunketo, kiu s^vebis kaj flugis simile al longa verda silka rubando, sidis la akrido kaj ludis per la flugilo sur sia tibio. La majskaraboj murmuris kaj la abeloj zumis, c^iu birdo kantis, kiel g^i povosciis, c^ie estis kantado kaj g^ojo, tute kiel en la c^ielo. "Sed la malgranda rug^a floro c^e la akvo ankau^ devus veni!" diris la kverko, "ankau^ la blua kampanulo kaj la malgranda lekanteto!" Jes, la kverko volis, ke ili c^iuj partoprenu. "Ni ankau^ c^i estas, ni ankau^ c^i estas!" au^dig^is sonado de c^iuj flankoj. "Sed la bela asperulo de la pasinta somero ... la antau^a jaro estis tre abunda koncerne konvalojn ... kaj la sovag^a pomarbo, kiel bele g^i staris! ... kaj la tuta lukso de la arbaro antau^ jaroj, antau^ multe da jaroj! ... se g^i restus vivanta g^is nun, g^i ankau^ povus partopreni!" "Ni ankau^ partoprenas! Ni ankau^ partoprenas!" au^digis sonado kaj kantado ankorau^ pli alte supre; s^ajnis, ke ili estis flugintaj antau^en. "Ho, tio estas nekredeble bela!" g^ojkriis la maljuna kverko. "Mi havas ilin c^iujn, la malgrandajn kaj la grandajn, neniu estas forgesita! Kiamaniere c^i tiu tuta felic^ego estas ebla kaj imagebla! " "En la c^ielo de Dio g^i estas ebla kaj imagebla!" au^digis sonado. Kaj la arbo, kiu c^iam ankorau^ kreskis, sentis, ke g^iaj radikoj elliberig^as el la tero. "C^i tio estas la plej bona!" diris la arbo; "nun nenia ligilo plu min tenas! Mi povas levig^i al la Plejaltulo, al Lia lumo kaj brilo! Kaj c^iujn karajn mi havas c^e mi, la malgrandajn kaj la grandajn, c^iuj estas c^e mi!' "Ciuj!" Tio estis la song^o de la kverko; kaj dum g^i song^is, forta ventego blovis super la maro kaj la tero en la sankta Kristnaska nokto. La maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon, la arbo krakis, rompig^is kaj els^irig^is kune kun la radikoj, g^uste en tiu momento, kiam g^i song^is, ke g^iaj radikoj liberig^as. G^i falis. G^iaj tricent sesdek kvin jaroj nun ankau^ estis nenio alia ol la tago de unutaga mus^o. En la Kristnaska mateno, kiam denove montrig^is la suno, la ventego kvietig^is. C^iuj preg^ejaj sonoriloj feste sonoris, kaj el c^iu kamentubo, ec^ el la plej malgranda sur la tegmento de la malgranda kabano, per blueta nubo levig^is la fumo, kiel de la altaro dum la festo de la Druidoj, oferfumo de danko. La maro farig^is c^iam pli kaj pli trankvila, kaj sur granda s^ipo, kiu tie sur la maro dum la nokto trasuferis la malbonan veteron, nun estis suprentiritaj c^iuj flagoj por la festa Kristnaska soleno. "La arbo malaperis! La maljuna kverko, nia orientig^a signo sur la bordo!" diris la maristoj. "G^i falis en c^i tiu ventega nokto! Kiu g^in anstatau^os por ni! Neniu tion povas!" Tian funebran parolon, mallongan sed bonintencan, ricevis la arbo, kiu kus^is etendita sur la neg^a kovro c^e la bordo. Kaj trans g^in eksonis de la s^ipo solena sankta kanto, kanto pri la Kristnaska g^ojo kaj pri la liberig^o de la homaj animoj en Kristo kaj pri la eterna vivo: "G^oju, c^ielo, g^ojkriu, vi finoj de l' tero! Di' kaj pekulo pacig^as en plena sincero; Pacon kaj g^ojon nun Tiu proklamas, Kiu la mondon estigis kaj amas. G^oju, pas^tant' kaj pas^tatoj!" Tiel sonis la malnova kanto, kaj c^iu tie sur la s^ipo per la kanto kaj per la preg^o sentis sin tiel alte. kiel sentis sin la arbo en sia lasta, sia plej bela song^o. "*****INIZIO FILE mercuriojobjavierftpftpstackFabel402.doc" Abocolibro el "FABELOJ" verkita de H.C.Andersen tradukita de L.L.Zamenhof registro: 1992-09-15 Abocolibro Estis iam homo, kiu verkis iom da novaj versoj por la abocolibro, po du vicoj al c^iu litero, g^uste tiel, kiel estis en la malnova abocolibro. Li opiniis, ke oni bezonas ion novan, ke la malnovaj versoj estas jam tro tedig^intaj, kaj liaj propraj versoj tre plac^is al li. La nova abocolibro g^is nun estis nur skribita, kaj g^i staris apud la malnova, la presita, en la granda libros^ranko, en kiu staris multe da sciencaj kaj interesaj libroj. Sed al la malnova abocolibro la najbareco estis malagrabla, kaj tial g^i elsaltis el sia fako kaj samtempe donis tian pus^on al la nova, ke ankau^ c^i tiu falis sur la teron kaj g^iaj nebinditaj folioj disj^etig^is c^irkau^en. La malnova abocolibro kus^is kun la unua pag^o supre kaj c^i tiu pag^o estas en g^i la plej grava; sur g^i staras c^iuj literoj, la grandaj kaj la malgrandaj. Tiu folio enhavas c^ion, de kio vivas c^iuj aliaj libroj, la alfabeton, la literojn, kiuj ja estas regantoj en la mondo. Teruran potencon ili enhavas en si; c^io dependas nur de tio, en kiu ordo ili lau^ komando starig^as. Ili povas doni vivon kaj morton, g^ojigi kaj malg^ojigi. Starante aparte, ili havas nenian signifon, sed kiam ili estas vicigitaj ... ha, kiam Dio esprimis per ili siajn pensojn, tiam al ni aperis pli granda klareco, ol kiom ni povis porti, ni profunde klinig^is, sed la literoj donis al ni forton por porti. Nun ili kus^is, direktite supren. La koko en la granda "A" radiis per rug^aj, bluaj kaj verdaj plumoj. G^i havis fieran mienon, c^ar g^i sciis, kion la literoj valoras kaj ke g^i estas la sola vivanta estaj^o inter ili. Kiam la malnova abocolibro falis sur la plankon, la koko ekbatis per la flugiloj, elflugis kaj sidig^is sur angulo de la libros^ranko, glatigis sin per la beko kaj kokokriis tiel forte, ke la muroj resonis. C^iu libro en la s^ranko tage kaj nokte, se g^i ne estas uzata, staras ordinare kiel en dormo, sed nun ili c^iuj au^dis tiun trumpetan vokon, kaj post tio la koko lau^te ekparolis pri la maljustaj^o, kiu estis farita al la maljuna respektinda abocolibro. "Oni volas, ke c^io nun estu nova!" li diris. "C^io devas senripoze strebi antau^en! La infanoj estas tiel sag^aj, ke ili povoscias legi, antau^ ol ili konas la literojn. "Ili havu ion novan!" diris tiu, kiu verkis la novajn abocoajn versojn, kiuj kus^as tie disj^etite sur la planko. Mi ilin konas; pli ol dek fojojn mi au^dis, kiel li lau^te ilin legis al si. Tio faris al li neesprimeblan plezuron! Ne, mi volus defendi miajn proprajn, la bonajn malnovajn versojn kaj la belajn bildojn, kiuj al ili apartenas. Por ili mi batalos, por ili mi kokokrios. C^iu libro en la s^ranko konas ilin tre bone. Nun mi tralegos al vi la skribitajn novajn, mi ilin antau^legos al vi kun plena trankvileco. Ni eldiru pri tio unuanime nian jug^on, ke ili estas tute sentau^gaj!" A. Abelo. Abelo c^iam zumas, zumas, Kaj sian devon g^i plenumas. B. Baleno. Baleno en la oceano Elspiras akvon per fontano. "C^i tiun verson mi trovas vere sensenca!" diris la koko, "sed mi legas plue." C. Citrono. Citrono estas frukto flava, Agrabla, kvankam acidhava. D. Diablo. Diablo estas malbenita, De Dio estas li punita. "C^i tion multaj trovos tre bela!" diris la koko, "sed mi tion ne trovas; mi en la libro nenion trovas bela! Pluen!" E. Eskimo. Eskimo log^as en la nordo, Proksime de l' glacia bordo. F. Fromag^o. Fromag^o estas tre s^atata, El lakto estas g^i farata. G. Gazeto Gazeto multe nin instruas, Legante g^in, mi ne enuas. H. Ho. "Ho" ofte signas plendan staton, De l' sorto malfacilan baton. "Kiel do infano povas tion kompreni?" diris la koko. "Estas vero, ke sur la titola pag^o estas dirite. "Abocolibro por grandaj kaj malgrandaj", sed la grandaj havas ion alian por fari, ol legi en la abocolibro, kaj la malgrandaj g^in ne povas kompreni! C^io devas havi limon! Sed pluen!" I. Infano. Infano ofte forte ploras, Ec^ se nenio g^in doloras. J. Junulo. Junulo! En patrino-tero Vi baldau^ kus^os sen espero. "Kia maldelikateco!" diris la koko. K. Kokino. Kokino estas kokedzino, De koko estas g^i la ino. "Kiel oni povas al infanoj paroli pri familiaj rilatoj!" L. Leono. Leono estas besta nomo. G^i estas ankau^ nom' de homo. M. Mateno. Maten' eklumas, koko krias, Sed kial --- g^i ja mem ne scias. "Nun mi ricevas malg^entilaj^ojn!" diris la koko; "sed mi estas almenau^ en bona societo, en kompanio kun la levig^anta suno! Pluen!" N. Nokto. En nokto ni ne vidas sunon, Sed ofte vidas c^arman lunon. O. Okulo. Okulo c^ion pririgardas, Ne c^ion tamen g^i ja gardas. P. Parolo. Parol' similas al arg^ento Al or' similas la silento. R. Radiko. Radiko en la tero sidas, Kaj la pasanto g^in ne vidas. S. Seruro. Seruro gardas kontrau^ s^telo, C^ar tio estas g^ia celo. "Permesu al mi nun kokokrii!" diris la koko. "La longa legado lacigas! Oni bezonas iom spiri!" Kaj g^i kokokriis tiel lau^te, kiel latuna trumpeto, kaj estis plezuro tion au^di --- por la koko mem. "Pluen!" T. Tajloro. Tajloro zorgas pri la vestoj Por simplaj tagoj kaj por festoj. U. Unuo. Unuo havas gravan sencon, Valoron, forton kaj potencon. "C^io tio pretendas esti profundpensa", diris la koko, "sed mi tion vere ne povas trovi!" V. Vagono. Vagono kuras, kuras, kuras, Rapide ni per g^i veturas. Z. Zibelo. Tre kara best' estas zibelo Pro sia bela varma felo. "Nun c^io estas finita, sed tio ne estas ankorau^ c^io! Nun oni tion presos, kaj poste oni devos tion legi! Per tia fus^aj^o devas esti anstatau^itaj la malnovaj respektindaj versoj en mia libro! Kion diras pri tio la estimata au^dantaro, la sciencaj kaj nesciencaj, simplaj kaj kolektitaj verkoj? Kion diras la libros^ranko? Mi finis, nun la aliaj povas agi!" La libroj staris, kaj la s^ranko staris, sed la koko flugis returne al sia granda "A" kaj fiere rigardis c^irkau^en. "Mi parolis bone, mi kokokriis bone; en tio la nova abocolibro ne povas min imiti! G^i certe mortos, g^i estas jam mortinta! G^i ne havas en si kokon!" "*****INIZIO FILE mercuriojobjavierftpftpstackFabel403.doc" Filino de la marc^a reg^o el "FABELOJ" verkita de H.C.Andersen tradukita de L.L.Zamenhof registro: 1992-09-15 Filino de la marc^a reg^o La cikonioj rakontas al siaj idoj tre multe da fabeloj, c^iuj parolas pri marc^oj kaj marc^ejoj; ili estas ordinare alkonformigitaj al la ag^o kaj al la komprenkapablo de la cikoniidoj. La plej malgrandaj idoj estas ravataj, kiam oni diras al ili nur "krible, krable, plurremurre!" Ili trovas tion treege amuza; sed la pli ag^aj jam postulas historiojn kun pli profunda enhavo, au^ ili volas scii ion pri la familio. El la du plej antikvaj kaj plej longaj fabeloj, kiuj konservig^is c^e la cikonioj, unu estas konata de ni c^iuj, la fabelo pri Moseo, kiu estis metita de sia patrino sur la akvon de Nilo, trovita de la reg^idino, ricevis bonan edukon kaj farig^is granda homo, kies lokon de enterigo neniu scias. C^i tiun historion c^iu konas. La dua ankorau^ ne estas vaste konata, eble pro tio, ke la loko de g^ia agado estas nia propra lando. La fabelo en la dau^ro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patrino, kaj c^iu el ili rakontis g^in c^iam pli bone, kaj ni g^in nun rakontas plej bone. La unua cikonia paro, kiu g^in rakontis kaj kiu mem ludas rolon en g^i, havis somerlog^ejon sur unu traba domo en Jutlando, ne malproksime de Skagen. Ankorau^ en la nuna tempo tie trovig^as grandega marc^ejo, kiel oni povas vidi el la priskribo de la distrikto. En tiu priskribo estas dirite, ke tie antau^e estis mara fundo, kiu tamen poste levig^is. Kelkmejlan spacon okupas tiu marc^ejo, c^irkau^ita c^iuflanke de malsekaj herbejoj kaj s^ancelig^anta marc^a tero, kiu produktas nur malmulte da beroj kaj kelke da kriplaj arboj. Preskau^ c^iam super g^i s^vebas densa nebulo, kaj antau^ ne tre longa tempo tie ekzistis ankorau^ lupoj. G^i efektive meritis la nomon "Sovag^a marc^ejo", kaj oni povas imagi al si, kiel senvoja, plena de marc^oj kaj lagoj g^i estis antau^ mil jaroj. Koncerne la detalaj^ojn oni jam tiam vidis tion, kion oni vidas nun: la trunkoj de la kanoj havis la saman altecon, la samajn longajn foliojn kaj violbrunajn plumformajn floraj^ojn, kiujn ili havas nun; la betulo staris kun blanka s^elo kaj blankaj, libere pendantaj folioj, kiel nun, kaj koncerne la vivantajn estaj^ojn, kiuj tien venadis, la mus^o portis sian krepan veston lau^ la sama fasono, kiel nun, la koloro de la cikonio estis blanka kun nigra kaj kun rug^aj s^trumpoj; sed la homoj en tiu tempo havis alian vestofasonon ol nun. Tamen kiu ajn el ili, c^u li estis servutulo, c^u libera c^asisto, kurag^is iri sur la marc^ejon, tiu havis la saman sorton kiel nun, ili venis, enfalis kaj mallevig^is malsupren al la marc^eja reg^o, kiel oni nomis tiun, kiu regis malsupre en la granda marc^eja regno. Oni efektive povis lin nomi marc^eja reg^o, sed al ni s^ajnis pli bone uzi la esprimon marc^a reg^o; kaj tiel ankau^ nomis lin la cikonioj. Pri lia regado oni sciis tre malmulte, sed tio eble estas la plej bona. Proksime de la marc^ejo, tute apude de la Limfjordo, staris la supre dirita traba domo kun masonita kelo, turo kaj tri etag^oj. Sed sur la tegmento konstruis sian neston la cikonio, la cikonia patrino kus^is sur la ovoj kaj estis tute certa, ke s^i felic^e elkovos. Unu vesperon la cikonia patro iom tro longe estis eksterdome, kaj kiam li venis hejmen, li aspektis tre ekscitita kaj rapidema. "Mi devas rakonti al vi ion tute teruran!" li diris al la cikonia patrino. "Indulgu min!" s^i diris, "memoru, ke mi kus^as sur ovoj. Mi povus ektimig^i, kaj tio efikas sur la ovoj!" "Vi nepre devas tion sciig^i!" li diris. "S^i venis c^i tien, la filino de nia mastro en Egiptujo! S^i kurag^is entrepreni la vojag^on c^i tien, kaj s^i malaperis!" "S^i, kiu estas el la gento de la feinoj! Rakontu do! Vi scias, ke en la tempo, kiam mi kovas, estas al mi malfacile atendi!" "Vi vidas, patrino, s^i tamen kredis al tio, kion diris la doktoro, kiel vi mem rakontis al mi. S^i kredis, ke la marc^eja floro de nia regiono povos helpi al s^ia patro; kaj tial s^i alflugis c^i tien en sia pluma vesto kune kun la du aliaj plumprincinoj, kiuj c^iujare devis veni en la nordon, por sin bani kaj junig^i. S^i alvenis, kaj s^i malaperis!" "Vi rakontas tiel terure malrapide!" diris la cikonia patrino, "la ovoj povas dume malvarmig^i! Mi ne povas traelporti, kiam vi tiel turmentas mian paciencon!" "Mi bone atentis!" diris la cikonia patro; "hodiau^ vespere, kiam mi iris en la kanaron, kie la marc^a tero povas min porti, subite aperis tri cignoj. En la batado de la flugiloj estis io, kio diris al mi: "atentu, tio ne estas veraj cignoj, tio estas nur cignaj hau^toj! Vi tion ja ekkonas, patrino, per la sento, tiel same kiel mi. Vi scias, en kio konsistas la vereco!" "Kompreneble!" s^i respondis; "sed rakontu do al mi fine pri la princino, jam tedis al mi c^iam au^di nur pri cignaj hau^toj !" "C^i tie meze de la marc^ejo trovig^as, kiel vi scias, siaspeca lago," rakontis plue la cikonia patro. "Se vi iom levig^os, vi povas de c^i tie vidi parton de g^i. Tie apud la kanaro kus^is trunko de alno. Sur c^i tiu sidig^is la tri cignoj, ekbatis per la flugiloj kaj rigardis c^irkau^en. Unu el ili dej^etis la cignan hau^ton, kaj jen mi rekonis en g^i la princinon de nia domo en Egiptujo. S^i sidis tie kaj havis nenian alian kovron sur si krom siaj longaj nigraj haroj. Mi au^dis, kiel s^i petis la du aliajn, ke ili gardobservu s^ian cignan plumaj^on, kiam s^i subakvig^os, por des^iri la floron, pri kiu s^i pensis, ke s^i g^in vidas Ili kapjesis, ekflugis supren kaj levis kun si liberan plumveston. Strange, kion ili volas fari kun g^i? mi pensis, kaj kun tia sama demando s^i ankau^ kredeble sin turnis al ili. Per siaj propraj okuloj s^i devis vidi la krimon, kiu estis farata kontrau^ s^i: kun s^ia plumvesto ili forflugis supren! "Subakvig^u!" ili kriis, "vi neniam plu flugos en cigna plumaj^o, vi neniam plu vidos Egiptujon! Restu en la sovag^a marc^ejo!" Kaj ili diss^iris s^ian plumveston en malgrandajn pecojn, tiel ke la plumoj flugis c^irkau^en, kvazau^ ili estus neg^aj flokoj, kaj la du malbonaj princinoj forflugis." "Terure" diris la cikonia patrino, "mi ne povas tion au^skulti! Sed diru do, kio okazis plue?" "La princino ploris kaj ploregis! S^iaj larmoj falis sur la trunkon de la alno, kaj subite g^i komencis movig^i, c^ar tio estis la marc^a reg^o mem, li, kiu log^as en la marc^o. Mi vidis, kiel la trunko turnig^is, kaj jen plu ne estis trunko, sed longaj, de s^limo kovritaj branc^oj simile al brakoj etendig^is supren. Tiam la malfelic^a knabino ektimig^is kaj saltis sur la s^ancelig^antan marc^an teron, sed c^i tiu ne povas porti ec^ min, des malpli s^in. Tuj s^i mallevig^is internen de la tero kaj la trunko de la alno iris tien kun s^i, g^i estis tio, kio s^in tiris malsupren. Grandaj nigraj vezikoj montrig^is sur la supraj^o, kaj poste oni vidis plu nenian postsignon. Nun s^i estas enterigita en la sovag^a marc^o, neniam s^i venos kun la floro en Egiptujon. Vi ne povus traelporti la vidaj^on, patrino!"' "Similajn aferojn vi en c^i tiu tempo ne devus rakonti al mi! Tio povas fari malutilon al la ovoj! La princino iel sin savos, s^i facile ricevos helpon. Se tio estus iu el ni, vi au^ mi, tiam kompreneble c^io estus finita!" "Mi iros c^iutage kaj rigardos!" diris la cikonia patro, kaj li tiel agis. Pasis longa tempo. Unu tagon la cikonio ekvidis, ke el la profundo kreskis verda trunketo, kaj kiam g^i atingis la nivelon de la akvo, elkreskis el g^i folio, kiu farig^is c^iam pli kaj pli larg^a. Tute apud g^i formig^is burg^ono, kaj kiam unu matenon la cikonio flugis super g^i, la burg^ono malfermig^is sub la agado de la varmegaj sunradioj, kaj en g^ia mezo kus^is c^arma infano, malgranda knabineto, tiel pura, kvazau^ s^i j^us eliris el bano. S^i estis tiel forte simila al la Egipta princino, ke la cikonio komence pensis, ke tio estas s^i, kiu denove farig^is malgranda; sed post pli longa pripensado la cikonio tamen trovis, ke estas pli kredeble, ke tio estas infano de s^i kaj de la marc^a reg^o. Tial g^i kus^is en akvolilio. "C^i tie g^i ne povas resti!" pensis la cikonio, "en mia nesto ni jam sen tio estas en tro granda nombro, sed jen venas al mi en la kapon ideo! La vikingedzino ne havas infanon, kaj jam ofte s^i deziris havi tion. Oni diras ja pri mi, ke mi alportas la malgrandajn infanojn, nun mi efektive unu fojon tion faros! Mi flugos kun la infano al la vikingedzino; kia g^ojo tio estos!" Kaj la cikonio prenis la malgrandan knabineton, flugis al la traba domo, trabatis per la beko truon en la fenestra aperturo, kiu estis tirkovrita per veziko, metis la infanon sur la bruston de la vikingedzino, kaj poste g^i flugis al la cikonia patrino kaj rakontis al s^i c^ion, dum la idoj au^skultis. Ili nun estis jam sufic^e grandaj por tio. "Vi vidas, la princino ne mortis, s^i sendis sian infanon supren, kaj c^i tiu nun estas en bona loko." "Tion mi diris ja tuj en la komenco!" respondis la cikonia patrino. "Sed nun pensu iom ankau^ pri viaj propraj infanoj! Baldau^ estos la tempo por forveturi; mi sentas jam de tempo al tempo jukadon sub la flugiloj! La kukolo kaj la najtingalo jam forflugis, kaj la koturnoj, kiel mi au^dis, antau^diras favoran venton. Kiom mi konas niajn infanojn, ili sukcese plenumos la mars^ekzercig^ojn!" Kian g^ojon havis vikingedzino, kiam matene post la vekig^o s^i trovis sur sia brusto la malgrandan belan infanon! S^i kisis kaj karesis g^in, sed la infano terure kriis kaj baraktis per la brakoj kaj kruroj; videble g^i tute ne estis en bona humoro. Fine g^i endormig^is de la plorado, kaj kiam g^i tiel kus^is, g^i aspektis tre c^arme. Al la vikingedzino estis tiel g^oje kaj bone en la koro, s^i antau^sentis, ke nun ankau^ g^ia edzo kun c^iuj siaj militistoj venos tiel same neatendite, kiel la infano, kaj tial s^i kaj la tuta domanaro havis tre multe da laborado, por c^ion meti en bonan ordon. La longaj diverskoloraj tapis^oj, kiujn s^i mem faris kun siaj servistinoj, kaj en kiujn s^i enteksis la bildojn de siaj c^efaj dioj, de Odin, de Thor kaj de Freia, estis nun pendigitaj kiel murornamaj^oj; la servutuloj devis frotpurigi la s^ildojn, kiuj servis por la sama celo, sur la benkojn oni metis kusenojn, kaj sur la fajrejo meze de la c^ambrego oni amasigis sekan brullignon, por ke oni povu tuj fari fajron. La vikingedzino mem forte laboris, tiel ke vespere s^i estis tre laca kaj bone dormis. Kiam matene s^i vekig^is, s^i forte ektimig^is, c^ar la malgranda infano malaperis sen postesignoj. S^i saltlevig^is, ekbruligis pecon da ligno kaj rigardis c^irkau^en, kaj jen s^i ekvidis, ke sur la pieda parto de la lito kus^is ne la malgranda infano, sed granda malbela rano. G^ia aspekto elvokis c^e s^i grandan abomenon, s^i kaptis pezan bastonon kaj volis mortigi la ranon, sed c^i tiu rigardis sin per tiel neordinare malgajaj okuloj, ke la koro ne permesis al s^i ekbati. Ankorau^ unu fojon s^i rigardis c^iuflanken, la rano kvakis tiel timeme, kvazau^ g^i volus elpetegi de s^i kompaton; s^i ektremis kaj kuris de sia lito al la fenestro, kiun s^i ekpus^e malfermis. En la sama momento levig^is la suno, j^etis siajn radiojn rekte sur la grandan ranon en la lito, kaj subite montrig^is, ke la larg^a bus^o de la monstro kuntirig^is kaj farig^is malgranda kaj rug^a, la membroj ricevis plej c^arman formon, kaj jen tie kus^is denove s^ia propra malgranda bela infano anstatau^ malbela rano. "Kio tio estas!" s^i diris; "c^u mi havis malbonan song^on? Tio estas ja mia propra plej c^arma elfa infano, g^i, kiu kus^as tie antau^ mi!" Kaj s^i kisis g^in kaj alpremis g^in al sia koro, sed la infano gratis kaj mordis kiel sovag^a kateto. Nek en tiu tago nek en la sekvanta venis la vikingo, kvankam li estis jam sur la vojo, sed li havis kontrau^ si la venton, kiu nun blovis, por peli la cikoniojn suden. G^ojo de unu estas ofte malg^ojo de alia. Post kelke da tagoj kaj noktoj al la vikingedzino farig^is klare, kia estas la afero kun s^ia malgranda infano. Terura sorc^o estis sur g^i. En la tago g^i estis bela kiel luma elfo sed havis malbonan, sovag^an naturon; sed en la nokto g^i estis malbela rano, silentema kaj kompatinda, kun malgajaj okuloj. Tie estis du tute malsamaj naturoj, kiuj alternadis kiel ekstere, tiel ankau^ interne; g^i venis de tio, ke la malgranda knabineto, kiun la cikonio alportis, en la tago posedis la eksteraj^on de sia patrino, sed samtempe la karakteron de sia patro, dum en la nokto g^i montris sian parencecon kun li per la formo de sia korpo, havante la menson kaj koron de la patrino. Kiu povus forigi la potencon, kiun tie aperigis ia sorc^a forto? Tio kau^zis al la vikingedzino zorgojn kaj afliktojn, kaj tamen s^ia koro estis alligita al tiu kompatinda estaj^o, pri kies stato s^i pensis, ke s^i nenion devas diri al sia edzo, kiam li revenos, c^ar alie li certe, konforme al la kutimoj kaj moroj, ordonus elj^eti la malfelic^an infanon sur la landvojon, por ke g^in prenu, kiu volos. Tion la koro de la bona vikingedzino ne povis permesi, tial s^i decidis arang^i, ke s^ia edzo vidu la infanon nur c^e la lumo de la tago. Unu matenon trans la tegmenton brue transflugis la cikonioj; dum la nokto tie ripozis pli ol cent paroj da cikonioj post la grandaj manovroj. Nun ili levig^is, por flugi suden. "C^iuj estas pretaj!" oni proklamis; "ankau^ la inoj kaj infanoj!" "Al ni estas tiel facile!" diris la junaj cikonioj. "Jukas kaj tiklas al ni en la piedoj, kvazau^ nia korpo estus plena de vivantaj ranoj. Kiel belege estas, ke ni povas entrepreni vojag^on eksterlanden!" "Restu en la amaso!" diris patro kaj patrino, "kaj ne laboru tiel senc^ese per via babilema beko, tio estas malsaniga por la brusto!" Kaj ili ekflugis. En la sama tempo au^dig^is sonado de kornoj super la erikejo, j^us els^ipig^is la vikingo kun c^iuj militistoj. Ili revenis kun ric^a militakiraj^o de la Galla bordo, kie la popolo, same kiel en Britujo, kun timego kantadis: "Liberigu nin Dio, de l' sovag^aj Normandoj!" Kia vivo, kia gajeco komencig^is nun en la vikinga kastelo apud la sovag^a marc^ejo! Oni enportis la kruc^ojn kun mielakvo en la c^ambregon, oni ekbruligis fajron, oni buc^is c^evalojn. La odoro de rostaj^o plenigis c^iujn c^ambrojn. La pastro konsekre aspergis la sklavojn per varma c^evala sango; la fajro kraketis, la fumo levig^is sub la plafonon, la fulgo gutadis de la traboj, sed al tio oni estis alkutimig^intaj. Gastoj estis invititaj kaj ricevis luksan regaladon, intrigoj kaj malicaj^oj estis forgesitaj, oni festenis bonege, kaj por signo de bona humoro oni j^etadis al si la c^irkau^mang^itajn ostojn reciproke en la vizag^on. La bardo, duone muzikisto kaj duone militisto, kiu partoprenis en la militiro kaj estis vidanta atestanto de la faroj, kiujn li prezentis, kantis al ili kanton, kiu gloris iliajn grandajn militajn agojn. C^iu verso finig^is per la rekantaj^o: "La fortoj malaperas kaj la generacioj forpasas, al c^iu venas la morto, sed eterne vivas glora nomo!" C^e tio ili c^iuj frapadis la s^ildojn kaj marteladis per la tranc^ilo au^ per osto sur la tabulo de la tablo, tiel ke regis terura bruo. La vikingedzino sidis sur la lau^larg^a benko en la nefermita festena c^ambrego; s^i havis sur si silkan veston, orajn braceletojn kaj sukcenajn perlojn. S^i estis en sia plej bona paradaj^o, kaj la bardo parolis en sia kanto ankau^ pri s^i, rakontis pri la ora trezoro, kiun s^i alportis al sia ric^a edzo, kaj c^i tiu estis ravita pri la bela infano, kiun li vidis nur en la tago en g^ia tuta beleco. La sovag^eco, kiun oni vidis c^e g^i, plac^is al li. La infano povus iam lau^ lia opinio farig^i bonega s^ildknabino, kiu al neniu fortegulo devus cedi; s^i ne palpebrumos, se lerta mano per akra glavo dehakos al s^i la brovojn. La kruc^oj de mielakvo estis malplenigitaj, kaj oni alportis aliajn. Tiam oni ne levig^adis ankorau^ tiel baldau^ de festenado; la tiamaj homoj povis ion traelporti. En tiu tempo estis populara la proverbo: "La bruto scias, kiam g^i de la pas^tejo devas reiri hejmen, sed malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia stomako." Ho, oni g^in konis tre bone, sed inter scii kaj fari estas diferenco. Oni ankau^ sciis, ke amiko farig^as teda, se li tro longe sidas en la domo de alia homo, sed malgrau^ tio oni restadis, c^ar viando kaj mielakvo estas bona aj^o. Estis gaje, kaj en la nokto la servutuloj dormadis en la varma cindro, trempadis la fingrojn en la grasa fulgo kaj lekadis ilin. Tio estis stranga tempo! Ankorau^ unu fojon en tiu jaro la vikingo entreprenis militiron, malgrau^ ke jam levig^is la au^tunaj ventegoj. Li iris kun siaj militistoj al la Brita bordo, kio, kiel li diris, estas ja "nur transe de la akvo". Lia edzino restis hejme kun sia malgranda knabino, kaj estis certe, ke la edukantino baldau^ preskau^ pli amis la malfelic^an ranon kun la mildaj okuloj, ol la belulinon, kiu gratis kaj mordis. La krudaj, malsekaj au^tunaj nebuloj, antau^ kiuj falas la folioj, kus^is super la arbaro kaj super la erikejo; la birdosenplumulo, kiel oni tie nomas la neg^on, alflugis en densaj amasoj, la vintro alproksimig^is. La paseroj okupis la neston de la cikonioj kaj mokridis siamaniere la forestantajn gemastrojn; kaj c^i tiuj mem, la cikoniaj gepatroj kun c^iuj siaj infanoj, kie ili nun estis? * * * La cikonioj estis nun en Egiptujo, kie la suno lumis tiel varme, kiel c^e ni en bela somera tago. Tamarindoj kaj akacioj floris c^irkau^e, la luno de Mahometo hele radiis de la templaj kupoloj, tiu au^ alia paro da cikonioj sidis sur la graciaj turoj kaj ripozis post la longa vojag^o. Grandaj svarmoj havis neston apud nesto sur la potencaj kolonoj kaj ruinig^intaj arkaj^o; de temploj kaj sur forlasitaj lokoj. La daktilpalmo etendis sian s^irman foliaron tre alte, kvazau^ g^i volus ludi la rolon de sunombrelo. La blankete-grizaj piramidoj estis distingeblaj kiel siluetoj en la klara aero en la flanko de la dezerto, kie la struto montris, ke li bone povoscias uzi siajn piedojn, kaj la leono kun siaj grandaj sag^aj okuloj sidis kaj rigardis la marmoran sfinkson, kiu kus^is duone enterigita en la sablo. La akvo de Nilo estis retirig^inta, la tuta fluejo estis plena de ranoj kaj prezentis por la cikonia familio la plej belan vidaj^on en c^i tiu lando. La cikoniidoj pensis, ke tio estas trompo de la okuloj, tiel neesprimeble bela ili trovis la vidaj^on. "Tiel estas c^i tie, kaj tion ni havas c^iam en nia varma lando!" diris la cikonia patrino, kaj la infanoj sentis tikladon en la stomako. "C^u ni vidos ankorau^ ion plu?" ili demandis; "c^u ni penetros pli profunden en la landon?" "Tie oni nenion plu povas vidi," diris la cikonia patrino. "Post la luksa regiono komencig^as nur nepenetrebla arbaro, en kiu la arboj kreskas unu en la alian kaj per pikantaj volvekreskaj^oj estas ligitaj en ne malimplikeblan densaj^on, tiel ke nur la elefanto havas la eblon trafari al si vojon per siaj masivaj piedoj. La serpentoj tie estas por ni tro grandaj kaj la lacertoj tro rapidkuraj kaj viglaj. Se vi volus iri en la dezerton, vi ricevus sablon en la okulojn, se la afero iros bone, sed se g^i irus malbone, vi trafos en sablan trombon. Ne, c^i tie estas plej bone; c^i tie ni havas ranojn kaj akridojn, c^i tie mi restos kaj vi ankau^!" Kaj ili restis. La maljunaj sidis en sia nesto sur la gracia minareto, ripozis kaj estis tamen tre okupitaj je glatigado de la plumoj kaj je pripinc^ado de la rug^aj s^trumpoj per sia beko. Poste ili elstrec^is la kolojn supren, salutis gravmiene kaj levis la kapojn kun la alta frunto kaj la delikataj glataj plumoj, kaj iliaj brunaj okuloj lumis tre sag^e. La cikoniaj frau^linoj promenadis gravmiene inter la sukplenaj trunkoj de la kanoj, j^etadis kas^itajn rigardojn sur la aliajn junajn cikoniojn, faradis interkonatig^ojn kaj englutadis c^e c^iu tria pas^o unu ranon au^ svingadis tien kaj reen malgrandan serpenton, kio, kiel ili opiniis, tre bone alaspektis al ili. Ilia kaptitaj^o estis por ili tre bongusta. La junaj frau^loj komencadis diversajn malpacojn, batadis unu la alian per la flugiloj, hakadis sin reciproke per la bekoj kaj faradis al si sangajn vundojn, kaj poste tiu au^ alia fianc^ig^is, la junaj frau^loj kaj la junaj frau^linoj; tio estis ja la vivocelo, kiun ili starigis al si. Ili konstruis nestojn kaj komencis poste denove malpacojn, c^ar en la varmaj landoj c^iuj havas tre flamig^eman naturon; tio tamen estis gaja kaj faris precipe al la maljunaj multe da g^ojo. En la okuloj de gepatroj c^io c^e la infanoj estas ja bone alaspekta. C^iutage c^i tie estis suna lumo, c^iutage oni havis sufic^ege por mang^i, oni povis pensi nur pri g^ojoj kaj plezuroj. Sed en la ric^a palaco de ilia Egipta dommastro ne estis gaje. La ric^a potenca sinjoro, paralizita en c^iuj membroj, kus^is etendita kiel mumio sur lito en la granda salono kun la kolorric^aj muroj. Parencoj kaj servistoj staris c^irkau^ li; senviva li ne estis, tamen oni ankau^ ne povis vere diri, ke li vivas. La savanta marc^eja floro el la nordaj landoj, kiu devis esti elserc^ita kaj des^irita de tiu, kiu amis lin plej varmege, c^iam ankorau^ ne estis alportita. Lia bela juna filino, kiu en cigna vesto flugis trans landojn kaj marojn malproksime norden, estis neniam revenonta. "S^i mortis kaj malaperis!" raportis la du hejmen revenintaj virgulinoj. Ili elpensis tutan historion, kies enhavo estis jena: "Kiam ni c^iuj s^vebis alte en la aero, nin ekvidis c^asisto kaj ekpafis sagon sur nin. Li trafis nian junan amikinon, kaj malrapide, kantante sian adiau^on, s^i falis kiel mortanta cigno en la mezon de la arbara lago. Tie ni enterigis s^in c^e la bordo sub bonodora funebra betulo. Sed ni faris veng^on; ni alligis fajron sub la flugilon de la hirundo, kiu havis sian neston sub la kana tegmento de la c^asisto; g^i ekbrulig^is, kaj la domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis g^is la funebra betulo trans la lago. Tie s^i kus^as, farig^inte denove tero; neniam g^i revenos en Egiptujon!" Ili ambau^ ploris, sed cikonia patro, kiu okaze estis au^skultanto de tiu rakonto, frapis fortege per la beko. "Mensogo kaj elpenso!" li diris. "Vere mi tre volonte enpus^us al ili mian bekon en la bruston!" "Por rompi al si la bekon!" diris la cikonia patrino. "Bele vi tiam aspektus! Antau^ c^io pensu pri vi mem kaj pri via familio; c^io alia vin ne devas interesi!" "Mi tamen morgau^ sidig^os sur la rando de la nefermita kupolo, kiam c^iuj scienculoj kaj sag^uloj kolektig^os, por konsilig^i pri la stato de la malsanulo; eble tiamaniere ili pli alproksimig^os al la vero." Kaj la scienculoj kaj sag^uloj kunvenis kaj parolis multe tre multe, multvorte kaj edife, kion la cikonio tute ne povis kompreni, --- kaj por la malsanulo au^ por lia filino en la marc^ejo efektive nenio rezultis el tio, tamen malgrau^ tio ni povas iom au^skulti tion, c^ar diversajn aferojn oni ja ofte devas au^skulti. Sed la plej grava nun estos au^skulti kaj sciig^i, kio okazis antau^e, tiam ni pli bone komprenos la historion, almenau^ ne malpli bone ol la cikonia patro. "Amo naskas kaj subtenas la vivon, la plej alta amo naskas la plej altan vivon! Nur per amo povas esti savita lia vivo!" oni diris, kaj la scienculoj asertis, ke tio estis dirita eksterordinare sag^e kaj bone. "Tio estas bela penso!" tuj asertis la cikonia patro. "Mi g^in ne tute komprenas!" respondis la cikonia patrino, "kaj la kulpo trovig^as ne en mi, sed en la penso. Cetere tio estas por mi tute indiferenta, mi devas pensi pri aliaj aferoj!" Poste la scienculoj komencis profundpensan analizon de la esenco de amo. Ili klarigis, ke ekzistas diferenco inter la amo kiun sentas al si reciproke la gefianc^oj, kaj tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn kaj infanojn, au^ tiu, kiu en la kalikoj de la kreskaj^oj vekas la sopiron turni sin al la lumo de la suno; c^io c^i tio estis elmetata tiel detale kaj science, ke la cikonia patro neniel povis plu ilin sekvi, des malpli tion ripeti. Li farig^is c^e tio tute enpensigita, fermis duone la okulojn, kaj dum la tuta sekvanta tago li staris sur unu piedo. Estis al li tre peze porti sian instruitecon. Tamen unu aferon la cikonia patro komprenis, c^ar li au^dis, ke tion egale sincere esprimis simplaj burg^oj, kiel ankau^ plej grandaj eminentuloj, --- ke por multaj miloj da homoj kaj samtempe por la lando estas malfelic^o, ke la granda sinjoro kus^as malsana kaj ne povas denove resanig^i; ke estus felic^o kaj beno, se li denove ricevus sian sanon. "Sed kie kreskas la floro, kiu povas ree alporti al li sanon?" Pri tio c^iuj demandis, serc^is en sciencaj verkoj, en lumantaj bildoj de la steloj, en la vento kaj vetero, serc^is per c^iuj eblaj rimedoj, kaj fine la scienculoj kaj la sag^uloj eltrovis, kiel ni diris, ke "la amo naskas kaj subtenas la vivon, la vivon de la patro," kaj per tio ili diris pli, ol ili mem komprenis. Poste ili ripetis kaj skribis kiel recepton: "la amo naskas kaj subtenas la vivon", sed kiamaniere oni povus pretigi la recepton, --- pri tio oni ne havis respondon. Fine ili venis al unuanima decido, ke la helpo devas veni de la princino, de s^i, kiu amis sian patron per la tuta koro kaj la tuta animo. Oni fine trovis la rimedon, per kiu la helpo povus esti akirita, kaj en la serc^ado pasis pli ol tuta jaro. S^i devis en novluna nokto, post la subiro de la luno, iri al la marmora sfinkso c^e la rando de la dezerto, forrasti la sablon antau^ la pordo en la piedo de la sfinkso kaj trairi la longan koridoron, kiu kondukas en la mezon de unu el la grandaj piramidoj, kie unu el la potencaj reg^oj de la malproksima antikveco, c^irkau^ita de granda lukso, kus^as en mumia c^irkau^kovro. Tie s^i devis apogi sian kapon al la mortinto, kaj tiam estus malkas^ite al s^i, kiamaniere oni povas akiri la vivon kaj savon por s^ia patro. C^ion c^i tion s^i plenumis, kaj en song^o s^i sciig^is, ke el la profunda marc^o norde en la Dana lando --- la loko estis prisribita al s^i tute precize --- s^i devas alporti hejmen la lotusan floron, kiu en la profundo de la akvo estos ektus^inta s^ian bruston. Tiu floro redonos al li la sanon. Por tio s^i flugis en cigna vesto al la sovag^a marc^ejo. C^ion c^i tion sciis la cikonia patro kaj la cikonia patrino, kaj nun ni scias tion pli precize, ol ni sciis antau^e. Ni scias, ke la reg^o de la marc^o malsuprentiris s^in al si, ni scias, ke por la siaj en la hejmo s^i mortis kaj malaperis. Nur la plej sag^a el ili c^iuj diris ankorau^, tiel same kiel la cikonia patrino: "S^i iel sin savos!" Kaj tion oni volis atendi, c^ar ion pli bonan oni ne sciis. "Mi pensas, mi rabos al la du malbonaj princinoj iliajn cigajn vestojn!" diris la cikonia patro; "tiam ili ne povos veni al la sovag^a marc^ejo kaj fari malbonon. La cignajn vestojn mi kas^os tie supre, g^is por ili trovig^os uzo!" "Kie do vi volas tie supre ilin kas^i?" demandis la cikonia patrino. "En nia nesto c^e la sovag^a marc^ejo!" li diris. "Mi kaj niaj plej junaj infanoj ni povas c^e la transportado reciproke nin subteni, kaj se ili farig^os por ni tro embarasaj, dumvoje trovig^as ja multe da lokoj, kie ni povas kas^i ilin g^is plej proksima transmigro. Unu cigna plumaj^o estus sufic^a por s^i, sed du estas pli bonaj. Por vojag^oj en la nordaj landoj oni devas c^iam bone sin provizi!" "Vi ne ricevos dankon pro tio!" diris la cikonia patrino; "sed vi estas ja la sinjoro! Nur en la tempo de kovado mi havas rajton de voc^o." * * * En la vikinga kastelo c^e la sovag^a marc^ejo, kien la cikonioj flugis en la printempo, al la malgranda knabino estis donita nomo. Oni donis al s^i la nomon Helga, sed c^i tiu nomo por tia spirito, kia plenigis la belan estaj^on, estis tro milda. Kun c^iu monato la infano pli disvolvig^is, kaj en la dau^ro de kelke da jaroj, dum kiuj la cikonioj regule faris la saman vojag^on, au^tune al Nilo, printempe al la sovag^a marc^ejo, el la malgranda infano farig^is granda knabino, kaj antau^ ol oni bone rimarkis, s^i ekfloris kiel plej belega deksesjara junulino. Sed la bela s^elo kas^is en si malmolan kaj maldolc^an kernon; la junulino havis naturon pli sovag^an, ol ec^ en tiu kruela malluma tempo oni povus c^e iu trovi. Estis por s^i plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbuc^ita c^evalo; s^i tramordadis en sia sovag^eco la kolon al la nigraj kokoj, kiujn la oferpastro devis buc^i, kaj al sia adoptinta patro s^i diris tute serioze: "Se venus via malamiko kaj ligus s^nuron al la traboj de nia tegmento kaj levus c^i tiun senpere super la c^ambro, en kiu vi dormas, mi vin ne vekus, ec^ se mi tion povus fari. Mi tion tute ne au^dus, tiel c^iam ankorau^ bruas la sango c^irkau^ mia orelo, sur kiun vi donis al mi vangfrapon antau^ kelka nombro da jaroj! Ho, mi havas bonan memoron!" Sed la vikingo ne kredis al s^iaj vortoj; simile al c^iuj aliaj li estis blindigita de sia beleco, li ankau^ ne sciis, ke la malgranda Helga c^iutage s^ang^ig^as interne kaj ekstere. Sen selo s^i sidadis kiel kunkreskig^inta kun la c^evalo, kiu kuradis en plena galopo, kaj ec^ en plej granda dang^ero s^i ne desaltis de g^i. Tute vestita s^i ofte j^etadis sin de la deklivo en la fortan fluon de la golfo kaj nag^adis renkonte al la vikingo, kiam lia boato estis alproksimig^anta al la tero. De siaj belaj longaj haroj s^i detranc^is al si la plej longan buklon kaj plektis al si el tio tendenon por la pafarko. "Kion oni mem faras, tio estas bone farita!" s^i diris. La vikingedzino konforme al la tempo kaj kutimoj havis firman volon kaj fortan karakteron, sed en komparo kun sia filino s^i estis milda, timema virino. S^i sciis ja ankau^, ke sur la terura infano kus^as sorc^o. Kiam la patrino estis en la subtegmento au^ eliris sur la korton, Helgan tre ofte kaptadis la malbona fantazio sidig^i sur la rando de la puto, bati c^irkau^en per la manoj kaj piedoj kaj poste j^eti sin en la mallarg^an profundan puton. Tie s^i konforme al sia rana naturo subakvig^adis kaj poste levig^adis returne supren, grimpadis kiel kato kaj venadis, abunde gutigante akvon, en la salonon. Tamen ekzistis unu ligilo, kiu retenadis Helgan, tio estis la vespera krepusko; tiam s^i farig^adis silenta kaj meditema, lasadis sin voki kaj konduki. Tiam la interna sento tiradis s^in al la patrino, kaj kiam la suno subig^is kaj s^ia ekstera kaj interna aliformig^o plenumig^is, s^i sidadis silente, malgaje, en sia formo de rano; s^ia korpo tiam estis multe pli granda ol la korpo de ordinara rano, sed g^uste c^i tiu cirkonstanco pligrandigis la malbelecon. S^i aspektis kiel abomeniga pigmeino kun kapo de rano kaj kun nag^membrano inter la fingroj. Io senfine malgaja kus^is en la okuloj, per kiuj s^i rigardis c^irkau^en; voc^on s^i ne havis, nur sensonan kvakadon s^i de tempo al tempo au^digadis, tute tiel, kiel au^digas infano, kiam g^i g^emas en song^o. Tiam la vikingedzino povis preni s^in sur siajn genuojn, s^i forgesis la malbelan formon, s^i vidis nur la malgajajn okulojn, kaj ofte diradis: "Mi preskau^ dezirus, ke vi c^iam estu mia muta rano. Pli malbona estas via aspekto, kiam via beleco brilas eksteren." S^i skribis runojn kontrau^ sorc^o kaj kontrau^ malsano kaj j^etis ilin sur la malfelic^an estaj^on, sed plibonig^o ne aperis. "Oni ne povus pensi, ke s^i estis tiel malgranda kaj kus^is en akvolilio!" diris unu fojon la cikonia patro; "nun s^i estas tuta homo kaj mirinde simila al sia Egipta patrino. C^i tiun ni neniam plu vidis! S^i ne savig^is, kiel diris vi kaj la scienculoj. C^iujare mi flugis lau^longe kaj lau^larg^e super la tuta sovag^a marc^ejo, sed s^i neniam donis ian signon pri si. Mi ec^ konfesos al vi, en la jaroj, kiam mi venis c^i tien kelke da tagoj antau^ vi, por ripari la neston kaj ordigi tion au^ alian, mi c^iufoje flugadis tien kaj reen tra tuta nokto, kvazau^ mi estus strigo au^ vesperto, c^iam super la akvo c^i tie, sed tute sen ia sukceso. G^is nun ankorau^ kus^as tute sen ia utilo la du cignaj vestoj, kiu^jn mi kun niaj infanoj trenis de Nilo c^i tien; tio estis sufic^e malfacila, ni bezonis por tio tri plenajn vojag^ojn. Nun ili jam de tre longa tempo kus^as sur la fundo de nia nesto, kaj se iam okazos fajro, se la traba domo forbrulos, tiam ankau^ ili malaperos!" "Kaj malaperos nia bona nesto!" diris la cikonia patrino. "Pri tio vi pensas malpli ol pri la plumvestoj kaj pri via marc^eja princino. Vi devus prefere tuj malsupreniri al s^i kaj resti en la marc^o. En rilato al via propra familio vi estas malbona patro, tion mi jam diris al vi, kiam mi la unuan fojon kovis. Ke nur la sovag^a vikinga knabinac^o ne pafu al ni au^ al niaj infanoj sagon en la flugilojn! S^i ne scias ja, kion s^i faras. Ni vivas ja c^i tie de pli longatempe ol s^i, tion s^i devus pripensi! Ni neniam forgesas nian devon, ni donas c^iujare nian imposton, plumon, ovon kaj birdidon, kiel la justeco kaj leg^o postulas. C^u vi pensas, ke tiam, kiam s^i estas ekstere, mi kurag^as iri malsupren, kiel antau^e kaj kiel mi faradis en Egiptujo, kie mi komunikig^adis kun la homoj tute familiare kaj enrigardadis en pladojn kaj potojn? Ne, mi sidas c^i tie supre kaj koleras pri s^i, tiu knabinac^o! Kaj mi koleras ankau^ pri vi! Vi devis tiam trankvile lasi s^in en la akvolilio, tiam s^i nun ne estus c^i tie!" "Vi estas multe pli estiminda ol via parolo!" diris la cikonia patro; "mi konas vin pli bone, ol vi mem vin konas!" Kaj li faris salton, du fortajn batojn per la flugiloj, strec^is la piedojn malantau^en kaj ekflugis pluen, au^ pli g^uste eknag^is, tute ne movante la flugilojn. Kiam li estis jam sufic^e malproksime, li faris ankorau^ unu fortan flugilbaton, la suno prilumis liajn blankajn plumojn, kaj lia kolo kaj kapo strec^ig^is antau^en. Oni povis samtempe admiri en li forton kaj energion. "Li tamen c^iam ankorau^ estas la plej bela el c^iuj" pensis la cikonia patrino, "sed mi tion ne diros al li." * * * Frue, jam en la tempo de rikoltado, c^i tiun fojon revenis la vikingo kun militakiraj^o kaj kaptitoj. Inter c^i tiuj trovig^is juna Kristana pastro, unu el tiuj viroj, kiuj persekutis la malnovajn diojn de la nordaj landoj. El la lasta tempo oni ofte parolis en la c^ambrego kaj ankau^ en la virina c^ambro pri la nova religio, kiu jam disvastig^is en c^iuj pli sudaj landoj kaj per la sankta Ansgario penetris jam ec^ alte norden. Ec^ la malgranda Helga au^dis pri la kredo je la blanka Kristo, kiu pro amo al la homoj sin fordonis, por ilin savi. Tio, kiel oni ordinare diras, en unu orelon al s^i eniris kaj el la dua eliris. Senton por amo s^i, kiel s^ajnis, havis nur tiam, kiam s^i en la s^losita c^ambreto ricevadis la mizeran formon de rano. Sed la vikingedzino au^skultis, kaj s^i sentis sin mirinde impresita de la rakontoj kiuj cirkuladis pri la filo de la sole vera Dio. La viroj, kiuj revenis el la militiro, rakontis pri la belegaj temploj el c^irkau^hakitaj multekostaj s^tonoj, kiuj estis konstruitaj por la honoro de tiu, kies ordono estis la amo. Kelke da pezaj oraj vazoj artiste faritaj oni alportis kun si hejmen, kaj c^iu el ili eligadis strangan spican odoron. Tio estis incensiloj, kiujn la Kristanaj pastroj svingadis antau^ la altaro, sur kiu neniam fluis sango, sed nur la konsekrita pano kaj vino aliformig^adis en lian korpon kaj lian sangon, kiun li estis fordoninta por la ankorau^ ne naskitaj generacioj. La kaptitan junan Kristanan pastron, ligitan per s^nuroj je la manoj kaj piedoj, oni metis en la profundan s^tonan kelon de la traba domo. Bela li estis, "bela kiel Baldur", diris la vikingedzino, kaj lia suferado s^in kortus^is, dum la juna Helga postulis, ke oni tratiru al li s^nuron tra la genuo kaj alligu lin al la vostoj de sovag^aj bovoj. "Tiam mi ellasus la hundojn. Hu, antau^en trans la marc^o al la erikejo! Tio estus gaja vidaj^o!" Tamen la vikingo ne volis, ke li ricevu tian morton, sed morgau^ li, kiel neiganto kaj persekutanto de la altaj dioj, estis oferota sur la s^tono de sango en la arbareto; nun la unuan fojon oni tie estis oferontaj homon. La juna Helga petis la permeson, ke s^i aspergu per lia sango la bildojn de la dioj kaj la popolon. S^i akrigis sian brilantan tranc^ilon, kaj kiam unu el la grandaj furiozaj hundoj, kiuj en granda kvanto trovig^is sur la korto, transkuris super siaj piedoj, s^i enpus^is al g^i la tranc^ilon en la flankon. "Tio estas farata por elprovi!" s^i diris. La vikingedzino afliktite rigardis la sovag^an, malbonan knabinon, kaj kiam venis la nokto kaj s^ia filino aliformig^is korpe kaj anime, s^i kun malg^oja animo eldiris sian aflikton per varmaj vortoj. La malbela rano kun la prisorc^ita korpo staris antau^ s^i kaj fiksis sur s^i siajn brunajn malgajajn okulojn, au^skultis kaj --- kiel s^ajnis --- kun homa prudento komprenis s^iajn vortojn. "Neniam, ec^ antau^ mia edzo, eliris el mia bus^o ec^ unu vorto pri tio, pro kio mi per vi nun duoble suferas!" diris la vikingedzino. "En mia koro log^as pli da suferado pro vi, ol kiom mi mem povus pensi. Granda estas la amo de patrino, sed via koro c^iam estis nealirebla por amo. Via koro estas malvarma kaj marc^a! Kiamaniere vi venis en mian domon?" Tiam stranga tremo trakuris la korpon de la malbela estaj^o, kvazau^ la vortoj ektus^is ian nevideblan ligilon inter la korpo kaj la animo; grandaj larmoj aperis en g^iaj okuloj. "Via tempo de puno ankau^ iam venos!" diris la vikingedzino; "terura g^i estos ankau^ por mi! Estus pli bone, se vi, estante ankorau^ malgranda infano, estus elj^etita sur la landvojon kaj la malvarmo de la nokto lulus vin en la morton!" Kaj la vikingedzino ploris per maldolc^aj larmoj kaj kolere kaj afliktite eliris malantau^ la ledan tapis^on, kiu pendis malsupren de la plafona trabo kaj dividis la c^ambron. La s^rumpinta rano sidis tute sola en la angulo; g^i estis muta, sed post kelka tempo g^i eligis duone sufokitan g^emon. Estis tiel, kvazau^ en profunda doloro en la angulo de g^ia koro naskig^is nova vivo. La malbela estaj^o faris unu pas^on antau^en, au^skultis, faris denove unu pas^on kaj kaptis per mallertaj manoj la pezan stangon, kiu estis antau^sovita antau^ la pordo. Senbrue g^i eltiris la stangon, singarde g^i forprenis la s^tipeton, kiu estis s^ovita sub la anson. Poste g^i prenis la brulantan lampon, kiu staris en la antau^a parto de la c^ambro; estis tiel, kvazau^ firma volo donis al g^i forton. G^i eltiris la feran bolton el la fermita plankpordo kaj s^telece malsupreniris al la malliberulo. C^i tiu dormis. La rano ektus^is lin per sia malvarma malseka mano, kaj kiam li vekig^is kaj ekvidis antau^ si la malbelan figuron, li ektremis kiel de malbona vizio. La monstro eltiris sian tranc^ilon, distranc^is la ligilojn de la malliberulo kaj faris al li signon, ke li g^in sekvu. Li vokis sanktajn nomojn, faris la signon de kruco, kaj kiam li vidis, ke la figuro staras sens^ange, li diris: "Felic^a estas tiu, kiu agas prudente en rilato al malaltulo, la Eternulo lin savos en la malbona tago! --- Kiu vi estas? Kiamaniere vi havas la eksteraj^on de besto kaj tamen estas plena de favorkoreco?" La rano faris al li signon kaj kondukis lin malantau^ kas^antaj tapis^oj lau^longe de malplena koridoro g^is en la stalon, kie g^i montris al li c^evalon. Li saltis sur la c^evalon, sed la rano ankau^ sidig^is antau^e kaj tenis sin forte je la kolharoj de la besto. La kaptito g^in komprenis, kaj en rapida trotado ili rajdis lau^ vojo, kiun li neniam povus trovi, eksteren al la libera stepo. Li forgesis g^ian malbelan formon, li sentis nur la favorkorecon kaj kompaton de la Eternulo, aperigitan per c^i tiu monstro; li eldiris piajn preg^ojn kaj kantis sanktajn kantojn. Tiam g^in atakis tremo; c^u tio estis la forto de la preg^o kaj la potenco de la kantoj, kiuj c^i tie sin elmontris, au^ c^u tio estis la malvarmo de la mateno, kiu estis jam proksima? Kion s^i povis senti? S^i elrektig^is, volis haltigi la c^evalon kaj desalti, sed la Kristana pastro tenis s^in per c^iuj fortoj, lau^te kantis kanton, kiu povus forigi la sorc^on, kiu enigis s^in en la malbelan ranan formon, kaj la c^evalo pli sovag^e ekkuris antau^en, la c^ielo farig^is rug^a, la unua radio de la suno trarompis la nubon, kaj la klara lumfonto kau^zis la aliformig^on, s^i denove estis la juna belulino kun la demona malbona spirito. Li tenis en siaj brakoj la plej belan junan virinon! kaj eksentis teruron pro tio, li desaltis de la c^evalo kaj haltigis g^in, pensante, ke nova pereiga sorc^aj^o blindigas liajn okulojn. Sed la juna Helga ankau^ per unu salto estis sur la tero, la mallonga infana jupeto atingis nur g^is s^iaj genuoj; la akran tranc^ilon s^i eltiris el sia zono kaj j^etis sin sur la surpriziton. "Mi vin atingos!" s^i kriis, mi vin atingos, kaj mi enpus^os al vi la tranc^ilon en la korpon! Vi estas ja pala kiel la morto! Sklavo! Senbarbulo!" S^i atakis lin; en malfacila batalo ili luktis unu kun la alia, sed s^ajnis, ke nevidebla potenco donis forton al la Kristana viro. Li tenis s^in forte, kaj la maljuna kverko tute apud lia flanko prezentis por li helpon, c^irkau^ante kaj implikante s^iajn piedojn, kiuj elglitig^is sub g^iaj duone elterig^intaj radikoj. Tute apude de la loko de batalo s^prucis fonto; li aspergis per la fres^a akvo s^ian bruston kaj vizag^on, ordonis al la malpura spirito eliri kaj faris super s^i krucosignon lau^ Kristana moro, sed la bapta akvo ne havas forton tie, kie samtempe el interne ne fluas fonto de kredo. Kaj tamen li ankau^ c^i tie estis la pli forta; pli ol forto de viro kus^is en lia agado kontrau^ la batalanta malbona potenco, kiun g^i venkis. S^i mallevis siajn brakojn kaj rigardis kun admirantaj okuloj tiun viron, kiu s^ajnis al s^i potenca sorc^isto, potenca en la sekreta arto. Mallumajn, fatalajn runojn li lau^te legis; misterajn signojn li faradis en la aero. Nek antau^ la brilanta hakilo nek antau^ la akra tranc^ilo s^i ec^ palpebrumus, se li tion svingus antau^ s^iaj okuloj, sed s^i ektremis, kiam li faris al s^i sur la frunto kaj sur la brusto la signon de kruco. Kiel malsovag^a birdo s^i nun sidis, klininte la kapon al la brusto. Milde li parolis al s^i pri la ama ago, kiun s^i en tiu nokto faris rilate al li, kiam s^i en la malbela formo de rano venis al li, disigis liajn ligilojn kaj rekondukis lin al la lumo kaj al la vivo. S^i ankau^, li diris, estas ligita, ligita per pli kruelaj ligiloj ol li, sed s^i ankau^ venos al lumo kaj vivo per li. Al la sankta Ansgario en Hedeby li s^in venigos; tie en la Kristana urbo la sorc^o dissolvig^os. Sed li ne povas konduki s^in tien antau^ si sur la c^evalo, ec^ se s^i sidus trankvile kaj bonvole. "Malantau^ mi vi devas sidi sur la c^evalo, ne antau^ mi! Via sorc^a beleco havas potencon, kiu devenas el malbono, mi g^in timas, --- kaj tamen mi venkos en Kristo!" Li starig^is genue kaj ekpreg^is pie kaj sincere. S^ajnis, kvazau^ la silenta arbara naturo per tio farig^is sankta preg^ejo, la birdoj komencis kanti, kvazau^ ankau^ ili apartenus al la nova komunumo, kaj la sovag^a mento bonodoris, kvazau^ g^i volus anstatau^i altaron kaj incensojn. Lau^te li proklamis la vortojn de la Sankta Skribo: "La lumo el supre nin vizitis, por lumi al tiuj, kiuj sidas en la mallumo kaj en la ombro de la morto, por gvidi niajn piedojn al la vojo de la paco!" Kaj li parolis pri la sopirado de la kreitaj^o, kaj dum lia parolado haltis la c^evalo, kiu estis portinta ilin en sovag^a kurado, kaj movetadis la longajn trunketojn de la rubusarbeto, tiel ke la maturaj sukoplenaj fruktoj falis al la malgranda Helga en la manon kaj sin mem proponis kiel refres^igaj^on. Pacience s^i lasis sin levi sur la dorson de la c^evalo kaj sidis tie kiel somnambulino, kiu ne vekig^is kaj tamen ne vagas. La Kristana viro kunligis du branc^ojn tiel, ke ili formis krucon, kiun li tenis rekte en la mano, kaj poste ili ekrajdis tra la arbaro, kie la denseco farig^is c^iam pli granda, la vojo c^iam pli mallarg^a, kie la vojo fine ec^ tute c^esig^is. La prunelarbo baris al ili la vojon kiel bartrabo, kiun oni devis c^irkau^rajdi; el la fonto farig^is ne fluanta rivereto, sed staranta marc^o, kiun oni ankau^ devis c^irkau^rajdi. Forton kaj fres^econ elspiradis la pura arbara aero, kaj ne malpli granda forto fluis el la mildaj vortoj, kiuj sonadis en kredo kaj en Kristana amo, plenaj de kora deziro konduki al lumo kaj vivo s^in, kiu estis jam venkita de la unua impreso. La guto da pluvo, kiel oni diras, kavigas la malmolan s^tonon, la ondoj de la maro iom post iom rondigas la angulecan pecon da roko, la roso de la Dia favorkoreco, kiu nun la unuan fojon falis sur la malgrandan Helgan, kavigis la malmolaj^on, rondigis la akraj^on. Estas vero, ke tuj oni tion ne povis rimarki, s^i mem tion ne konsciis; ankau^ la g^ermo en la tero c^e la refres^iga malsekeco kaj la varma radio de la suno ne scias ja, ke g^i kas^as en si kreskaj^on kaj floron. Kiel la kantado de la patrino nerimarkeble restas en la menso de la infano kaj c^i tiu imite balbutas la simplajn vortojn, ne komprenante ilin, g^is ili poste farig^as al g^i pli kaj pli klaraj, tiel ankau^ c^i tie efikis la vorto, tiu Dia forto, kiu felic^igas c^iujn, kiuj kredas je g^i. Ili rapide forlasis la arbaron, trapasis la erikejon kaj denove senvojan arbaron, kaj vespere ili renkontig^is kun rabistoj. "Kie vi s^telis la belan pupeton?" ili kriis; ili haltigis la c^evalon kaj detiris la du rajdantojn, c^ar ili estis en tre granda nombro. La pastro havis nenian alian batalilon krom la tranc^ilo, kiun li estis els^irinta el la manoj de la malgranda Helga, kaj per g^i li kurag^e batadis c^irkau^en. Unu el la rabistoj eksvingis sian hakilon, sed la juna Kristano felic^e saltis flanken, alie li estus trafita, tamen la tranc^flanko de la hakilo penetris profunde en la kolon de la c^evalo, tiel ke la sango els^prucis fonte kaj la besto falis teren. Tiam la malgranda Helga, kvazau^ vekita el profunda dormo, ektremis kaj j^etis sin sur la g^emegantan beston. La Kristana pastro starig^is antau^ s^i, por s^in defendi kaj s^irmi, sed unu el la rabistoj frapis per sia peza fera martelo lian frunton, tiel ke g^i frakasig^is kaj la sango kaj cerbo eks^prucis c^irkau^en; senviva li falis teren. La rabistoj kaptis Helgan je s^iaj blankaj brakoj; en la sama momento la suno subiris, la lasta radio estingig^is, kaj s^i aliformig^is en malbelan ranon. La blankete verda bus^o dislarg^ig^is g^is duono de la vizag^o, la brakoj farig^is maldikaj kaj mukaj, la manoj kun nag^membrano dislarg^ig^is en formo de ventumilo! Tiam la rabistoj terurite s^in ellasis; s^i staris inter ili kiel malbela monstro, eksaltis lau^ sia rana naturo pli alten ol s^ia propra alteco kaj malaperis en la densejo. Tiam la rabistoj komprenis, ke ili havas aferon kun sekreta sorc^a forto, kaj kun timego ili forkuris de la terura loko. * * * La plenluno levig^is, baldau^ g^i komencis disj^etadi brilon kaj lumon, kaj el la arbetaj^oj elrampis la malgranda Helga en sia malbela rana hau^to. S^i haltis apud la kadavro de la Kristana pastro kaj apud sia mortigita c^evalo kaj rigardis ilin per okuloj, kiuj s^ajnis larmantaj. La rana kapo eligis apartspecan kvakadon, kiel infano, kiu komencas plori. S^i j^etis sin jen sur unu, jen sur la alian, alportis akvon en sia mano, kiu kau^ze de sia nag^membrano farig^is pli granda kaj pli kava, kaj vers^is sur ilin. Ili estis senvivaj, ili restis senvivaj! S^i tion komprenis. Baldau^ povis veni la sovag^aj bestoj kaj mang^i iliajn korpojn; ne, tio ne devis okazi! Tial s^i elfosis kavon en la tero, tiel profunde, kiel s^i povis, s^i volis fari por ili tombon, sed por la fosado s^i povis uzi nur fortan branc^on de arbo kaj siajn manojn; c^e tio tamen la nag^membrano inter la fingroj tiel strec^ig^is, ke g^i diss^irig^is kaj la sango komencis flui. S^i komprenis, ke s^ia laboro ne sukcesos. Tiam s^i alportis akvon, lavis la vizag^on de la mortinto, kovris g^in per fres^aj verdaj folioj, altrenis grandajn branc^ojn kaj metis ilin sur lin kaj s^utis sur tion foliojn. Poste s^i prenis la plej pezajn s^tonojn, kiujn s^i povis trovi, metis ilin super la senvivajn korpojn kaj s^topis la aperturojn per musko. Nun s^i opiniis, ke la tomba monteto estas sufic^e fortika kaj kontrau^gardita, sed dum tiu malfacila laborado pasis la nokto, la suno aperis, --- kaj jen la malgranda Helga staris en sia tuta beleco, kun sangantaj manoj kaj la unuan fojon kun larmoj sur la rug^ig^antaj virgaj vangoj. Tiam c^e la aliformig^o estis tiel, kvazau^ en s^i du naturoj batalas pri regado; s^i tremis, rigardis c^irkau^en, kvazau^ s^i vekig^is el terura song^o, alkuris al la gracia fago, por havi ian apogon, kaj poste subite s^i simile al kato grimpis sur la supron de la arbo kaj forte alkroc^ig^is. Tie s^i sidis kiel timeganta sciureto, sidis en la dau^ro de la longa tago en la profunda arbara izoliteco, kie, kiel oni ja diras, c^io estas senviva kaj silenta! Senviva! Flugis tie kelke da papilioj unu c^irkau^ la alia en ludo au^ en malpaco; trovig^is tie tute apude kelke da formikejoj, el kiuj c^iu estis log^ata de centoj da laboremaj estaj^eto;, kiuj svarmadis tien kaj reen. En la aero dancis sennombraj kuloj, svarmo apud svarmo; amasoj da zumantaj mus^oj preterflugis, libeloj kaj aliaj flugilaj bestetoj, la lumbriko elrampis el la malseka tero, la talpoj fosis, --- krom tio estis silente, senvive c^irkau^e, senvive en tiu senco, en kiu oni komprenas c^i tiun vorton. Neniu atentis la malgrandan Helgan, krom la garoloj, kiuj flugis c^irkau^ la supro de la arbo, sur kiu s^i sidis; kun kurag^a scivoleco ili saltetis lau^longe de la branc^oj g^is s^i. Unu ekrigardo el s^iaj okuloj ilin forpelis, sed per tio s^i ne farig^is pli komprenebla por ili kaj ankau^ ne por si mem. Kiam la vespero alproksimig^is kaj la suno komencis subig^i, la alif^ormig^o devigis s^in denove movig^i. S^i mallevig^is lau^ la trunko, kaj kiam la lasta radio de la suno estingig^is, g^i sidis malsupre en la s^rumpinta formo de rano, kun diss^irita nag^membrano sur la manoj, sed la okuloj radiis nun per tia bela brilo, kiun ili antau^e ne havis ec^ en s^ia bela formo. Tio estis plej mildaj, piaj knabinaj okuloj, kiuj lumis el la rana masko; ili atestis pri s^ia profunda animo, pri s^ia homa koro. La belaj okuloj komencis vers^i larmojn, ploris per pezaj larmoj, kiuj malpezigas la koron. Apud la arang^ita tomba monteto kus^is ankorau^ la kruco, kiu estis farita el branc^oj, la lasta faritaj^o de li, kiu nun estis mortinta kaj transirinta en alian mondon. La malgranda Helga g^in levis, kaj, cedante al subita ideo, s^i g^in plantis inter la s^tonoj super li kaj la mortigita c^evalo. C^e la malg^oja rememoro ekfluis s^iaj larmoj, kaj en tiu korstato s^i gratis la saman signon sur la tero c^irkau^ la tombo, --- la plej bela enfermo, kiun oni povas imagi al si, --- kaj jen, dum s^i per ambau^ manoj gratis la signon de kruco, s^ia nag^membrano defalis kiel diss^irita ganto, kaj kiam s^i sin lavis en la fonto kaj kun granda miro vidis siajn blankajn manojn, s^i denove faris la signon de kruco en la aero inter si kaj la mortinto. Tiam ektremis s^iaj lipoj, tiam ekmovig^is s^ia lango, kaj la nomo, kiun s^i dum la rajdado tra la arbaro plej ofte au^dis kantatan kaj parolatan, eksonis el s^ia bus^o. S^i g^in elparolis: "Jesuo Kristo!" Tiam defalis la rana c^irkau^kovro, s^i estis la juna belulino, --- sed s^ia kapo lace klinig^is, s^iaj membroj bezonis ripozon, --- s^i dormis. Tamen s^ia dormo estis nur mallonga; en noktomezo s^i vekig^is; antau^ s^i staris la mortigita c^evalo, radianta, plena de vivo; el g^iaj okuloj kaj la vundita kolo lumis apartspeca brilo. Apud g^i montrig^is la mortigita Kristana pastro. "Pli bela ol Baldur!" dirus la vikingedzino, kaj tamen li estis kvazau^ en flamoj. En liaj grandaj mildaj okuloj kus^is tia alta seriozeco, ili proklamis tiel justan jug^on, lia rigardo estis tiel penetranta, ke mirinda lumo heligis la plej internajn korfaldojn de la elprovitino. La malgranda Helga tremis, kaj s^iaj rememoroj vekig^is kun tia forto, kiel tio iam farig^os c^e la lasta jug^o. C^io bona, kion oni iam faris al s^i, c^iu ama vorto, kiu iam estis parolita al s^i, farig^is kvazau^ vivanta. S^i komprenis, ke la amo estis tiu forto, kiu s^in tenis rekte en la tagoj de elprovado, en kiuj ni, naskitoj de animo kaj marc^o, agas kaj strebas. S^i komprenis, ke s^i sekvis nur la impulsojn de siaj korinklinoj kaj ke per si mem s^i nenion faris. C^io, kio estis donita al s^i, c^io staris sub pli alta gvidado. S^i klinig^is profunde, humile, honte antau^ tiu, kiu kredeble povis legi en c^iu faldo de s^ia koro; kaj en tiu momento s^i sentis kvazau^ fajreron de la puriga flamo, fajreron de la flamo de la sankta spirito. "Vi filino de la marc^o!" diris la Kristana pastro, "el marc^o, el la tero vi venis, --- nun vi levig^os denove el la tero. La sunradio en vi, konsciante sian korpon, reiras al sia naskig^fonto, ne la radio el la suno, sed la radio el Dio! Neniu animo pereos, sed longa estas la vojo tra la pasantaj^o, g^i estas forkuro de la vivo al la eterneco. Mi venas el la lando de la mortintoj; vi ankau^ iam transmigros el la profundaj valoj en la lumantan montolandon, kie log^as la favorkoreco kaj perfekteco. Mi ne kondukas vin en Hedebyon al Kristana bapto, antau^e vi devas krevigi la akvan kovron super la profunda marc^o, vi devas eltiri supren la vivantan radikon de via vivo, vi devas fari amajn agojn, antau^ ol povos veni la konsekro." Kaj li levis s^in sur la c^evalon kaj donis al s^i oran incensilon, similan al tiu, kiun s^i antau^e vidis en la vikinga kastelo. Dolc^a kaj forta bonodoro fluis el g^i. La nefermita vundo sur la frunto de la mortinto lumis kiel radianta diademo; li prenis de la tombo la krucon, levis g^in supren, kaj nun ili ekflugis antau^en tra la aero, super la bruanta arbaro, super la montetoj, en kiuj estis enterigitaj la grandeguloj kaj kie ili en la nokto sidis sur siaj mortigitaj c^evaloj. La potencaj figuroj levig^is, elrajdis kaj haltis supre sur siaj gigantaj tombaj montetoj. En la lunlumo brilis la ora ringo c^irkau^ ilia frunto, ilia mantelo flirtis en la vento. La drako, kiu gardis la trezorojn, levis sian kapon kaj rigardis ilin. La gnomoj rigardis de altaj^oj kaj el sulkoj, c^ie aperis rug^aj, bluaj kaj verdaj lumoj, kiujn ili portis en la manoj; tiu gaja svarmado similis al la fajreroj en la cindro de forbrulanta papero. Super arbaro kaj erikejo, riveretoj kaj marc^oj ili flugis g^is la sovag^a marc^ejo; super g^i ili s^vebis en grandaj rondoj. La Kristana pastro levis alte la krucon, kiu malproksimen radiis oran brilon, kaj el lia bus^o sonis la kantado de meso. La malgranda Helga kunkantis, kiel infano akompanas la kantadon de sia patrino. S^i svingadis la incensilon, kiu eligadis altaran bonodoron tiel fortan, tiel miraklofaran, ke la kanoj per tio ekfloris. C^iuj g^ermoj rapide elkreskis el la profunda grundo, c^io, kio havis vivon, strec^ig^is supren; simile al teksita flortapis^o etendig^is tavolo da akvolilioj, kaj sur g^i kus^is dormanta virino, juna kaj bela. La malgranda Helga pensis, ke s^i vidas sin mem, sian spegulan bildon en la trankvila akvo. Tio, kion s^i vidis, estis s^ia patrino, la edzino de la marc^reg^o, la princino de la regiono de Nilo. La mortinta Kristana pastro ordonis levi la dormantinon sur la c^evalon, sed c^i tiu mallevig^is sub la s^arg^o, kvazau^ g^ia korpo estus nur kadavra tuko, flirtanta en la aero; sed signo de kruco faris la aeran fantomon fortika, kaj c^iuj tri rajdis, g^is ili atingis firman grundon sub la piedoj. Tiam kokokriis la koko en la kastelo de la vikingo, kaj la fantomoj dissolvig^is en nebulon, kiun la vento forrulis; sed la patrino kaj la filino staris unu kontrau^ la alia. "C^u tio estas mi mem, kiun mi vidas en la profunda akvo?" diris la patrino. "C^u tio estas mi mem, kiun mi vidas en la brilanta s^ildo?" vive ekkriis la filino; kaj ili alproksimig^is al si reciproke, brusto al brusto, brako al brako. Plej forte batis la koro de la patrino, kaj s^i tion komprenis. "Mia infano! Floraj^o de mia propra koro! Mia lotuso el la profunda akvo!" Kaj s^i c^irkau^prenis sian infanon kaj ploris; la larmoj estis la ama bapto de la malgranda Helga. "En cigna plumaj^o mi venis c^i tien kaj dej^etis g^in!" rakontis la patrino. "Tra la s^ancelig^anta marc^a grundo mi mallevig^is profunde en la s^limon de la marc^o, kiu fermig^is c^irkau^ mi kiel muro; sed baldau^ mi eksentis pli fres^an fluon; ia forto tiris min pli profunden, c^iam pli profunden. Miaj palpebroj mallevig^is pro stranga dormemeco, mi ekdormis, mi song^is. S^ajnis al mi, ke mi denove kus^as en la Egipta piramido, sed ke antau^ mi trovig^as ankorau^ la s^ancelig^anta alna trunko, kiu nag^is sur la supraj^o de la marc^o. Mi rigardis la fendojn de la arba s^elo, kaj ili lumis per c^iaj eblaj koloroj kaj akceptis la formon de c^iaj eblaj hieroglifoj. La loko, kiun miaj okuloj fiksis, prezentis la c^irkau^kovron de mumio. G^i diss^irig^is, kaj el g^i eliris la miljara reg^o, la mumia figuro, nigra kiel peco, nigre brilanta kiel arbara limako au^ kiel la grasa nigra grundo de la marc^ejo; mi ne sciis, c^u tio estas la marc^reg^o c^u la mumio de la piramido. Li c^irkau^plektis min per siaj brakoj, kaj mi havis la senton, kvazau^ mi devas morti. Vivon mi denove eksentis nur per tio, ke ia siaspeca varmo farig^is sentebla sur mia brusto kaj sur g^i malgranda birdo ekbatis per la flugiloj, pepis kaj kantis. De mia brusto g^i flugis supren al la malluma, peza plafono, sed per longa verda rubando g^i estis alligita al mi. Mi au^dis kaj komprenis la tonojn de g^ia sopirado: Liberecon! sunlumon! al la patro! Tiam mi ekpensis pri mia patro en la suna lando de la hejmo, ekpensis pri mia vivo, pri mia amo! Kaj mi malligis la ligilon, lasis la birdon forflugi-hejmen al la patro. Depost tiu horo mi neniam plu song^is; mi dormis per peza kaj longa dormo, g^is en la nuna momento tonoj kaj bonodoro min levis kaj liberigis!" La verda rubando, kiu ligis la patrinan koron kun la flugiloj de la birdo, kie g^i nun flirtis, kie g^i kus^is forj^etita kaj forgesita? Nur la cikonio g^in vidis siatempe; la rubando estis la verda trunketo, la banto estis la brilanta floro, la lulilo de tiu infano, kiu nun plene elkreskis kiel perfekta belulino kaj denove ripozis c^e la patrina brusto. Kaj dum ili staris brako c^e brako, la cikonia patro flugis c^irkau^ ili, poste g^i sin direktis returne al sia nesto, prenis la cignajn vestojn, kiuj dum jaroj estis tie konservataj, kaj j^etis po unu al c^iu el la du virinoj. La plumaj kovroj firme c^irkau^fiksig^is sur ili, tiel ke ili baldau^ levig^is de la tero en la formo de du blankaj cignoj. "Nun ni reciproke intertraktu!" diris la cikonia patro; "nun ni povas nin reciproke kompreni, kvankam niaj bekoj havas malsamajn fasonojn. Estas tre felic^e, ke vi venis hodiau^ nokte; morgau^ ni jam plu ne estas c^i tie, la patrino, mi kaj la infanoj! Ni flugas suden! Jes, rigardu min bone! Mi estas ja malnova amiko el la Nila lando, kaj la patrino ankau^ estas tio sama, kvankam s^ia beko ne c^iam klakas tiel, kiel sentas s^ia koro. S^i c^iam pensis ke la princino iel savig^os! Mi kun la infanoj altrenis c^i tien la cignajn vestojn! Ha, kiel g^oja mi estas kaj kia felic^o tio estas, ke mi estas ankorau^ c^i tie. Kiam komencos tagig^i, ni forflugos de c^i tie. Ni havas grandan societon da cikonioj! Ni flugos antau^e, vi flugu c^iam post ni, tiam vi ne forklinig^os de la vojo. Mi kun la infanoj ankorau^ speciale observos vin!" "Kaj la lotusa floro, kiun mi devis alporti," diris la Egipta princino, "g^i en cigna plumaj^o flugos c^e mia flanko; la floron de mia koro mi havas c^e mi, tiel mia tasko estas do plenumita. Hejmen! Hejmen!" Sed Helga diris, ke s^i ne povas forlasi la Danan landon, antau^ ol s^i ne estos vidinta ankorau^ unu fojon sian adoptintan patrinon, la amplenan vikingedzinon. C^iu bela rememoro, c^iu ama vorto, c^iu larmo, kiun la adoptinta patrino estis plorinta, subite starig^is klare antau^ la animo de Helga, kaj en c^i tiu momento s^i preskau^ sentis, ke tiun patrinon s^i plej multe amas. "Jes, ni devas flugi al la vikinga domo!" diris la cikonia patro; "tie atendas ja la patrino kun la infanoj! Kiel ili elmetos la okulojn kaj laborigos la klakbekon! Estas vero, ke la patrino nun ne parolas tre multe, s^i parolas mallonge kaj koncize, sed s^iaj sentoj estas pli bonaj ol kiel s^i s^ajnigas. Mi tuj iom ekklakos, por anonci nian alvenon!" Kaj la cikonia patro ekklakis per la beko kaj ekflugis kun la cignoj al la vikinga kastelo. Tie c^iuj ankorau^ kus^is en profunda dormo; nur malfrue en la nokto la vikingedzino endormig^is. S^i kus^is en granda timego pri la malgranda Helga, kiu jam de tri tagoj malaperis kun la Kristana pastro. S^i videble helpis al li savig^i, c^ar la c^evalo, kiu nun forestis el la stalo, estis s^ia. Per kia potenco c^io c^i tio plenumig^is! La vikingedzino ekpensis pri la mirakloj, kiuj farig^adis per Kristo kaj per tiuj, kiuj kredis je li kaj lin sekvis. La s^ang^ig^antaj pensoj en s^ia song^o akceptis la formon de realaj bildoj. S^ajnis al s^i, ke s^i sendorme kaj meditante sidas ankorau^ sur sia lito, dum ekstere sur la lando kus^as densa mallumo. Aperis ventego, s^i au^dis la rulig^adon de la maro okcidente kaj oriente, de la Norda maro kaj de la akvoj de Kategat. La grandega serpento, kiu c^irkau^tenis la teron en la profundo de la maro, konvulsie kuntirig^is. Alproksimig^is la nokto de la dioj, Ragnarok, kiel la idolanoj nomis la tagon de la lasta jug^o, kiam c^io devis perei, ec^ la altaj dioj. La korno sonis lau^tege, kaj trans la c^ielarkon rajdis la dioj, vestitaj per s^talo, por batali la lastan batalon; antau^ ili flugis la flugilhavaj s^ildistinoj, kaj en la fino de la vico estis la figuroj de la mortintaj gigantoj. La tuta aero c^irkau^ ili lumis en la brilo de la nordlumo, sed la mallumo fine venkis. Tio estis terura momento. Kaj tute apude de la terurita vikingedzino sidis sur la tero la malgranda Helga en sia malbela formo de rano; s^i ankau^ tremis kaj alpremis sin al sia adoptinta patrino, kiu prenis s^in sur la genuojn kaj tenis s^in c^irkau^prenite plene de amo, kiel ajn abomeninda estis por s^i la rana eksteraj^o. La aero resonadis de batoj de glavoj kaj de bastonegoj, de siblantaj sagoj, kiuj elvers^ig^is super s^i kiel c^ion s^utkovranta hajlego. Venis la horo, kiam la c^ielo kaj tero devis perei, la steloj devis fali kaj c^io devis forbruli. Sed s^i sciis ankau^, ke devas naskig^i nova c^ielo kaj nova tero, ke greno devas ondigi tie, kie nun la maro rulig^as sur la senfruktan sablan grundon, ke ekregos la nenomebla Dio kaj ke Baldur, la milda, la c^arma, liberigita el la regno de la mortintoj, devas levig^i al li. Li venis, la vikingedzino lin vidis, s^i rekonis lian vizag^on, --- tio estis la Kristana pastro, la kaptita. "Kristo!" s^i lau^te ekkriis, kaj c^e la elparolado de la nomo s^i metis kison sur la frunton de sia malbela rana infano. Tiam la rana hau^to defalis kaj la malgranda Helga staris tie en sia tuta beleco, milda kiel neniam antau^e kaj kun radiantaj okuloj. S^i kisis la manojn de sia adoptinta patrino, benis s^in pro s^ia tuta prizorgado kaj amo, kiun c^i tiu havigis al s^i en la tagoj de la mizero kaj de la elprovado; s^i dankis s^in pro la elparolo de la nomo, kiun s^i ripetis: Kristo. Poste la malgranda Helga levig^is en la formo de potenca cigno, majeste s^i etendis siajn flugilojn, kaj kun bruo s^i ekflugis supren, kiel kiam amasoj da migrantaj birdoj komencas sian vojag^on. C^e tio la vikingedzino vekig^is, kaj de ekstere penetradis ankorau^ al sia orelo la sama bruo de fortaj flugilbatoj. S^i sciis, ke tiam estis la tempo, kiam la cikonioj formigras; de ili kredeble venis la bruo. S^i volis ankorau^ unu fojon vidi ilin antau^ ilia formigro kaj diri al ili adiau^. S^i levig^is, eliris sur la balkonon, kaj sur la supro de la tegmento de la flanka konstruaj^o s^i ekvidis vicon da cikonioj, kaj de c^iuj flankoj c^irkau^ la korto trans la altajn arbojn flugis grandaj balancig^antaj amasoj, sed g^uste antau^ s^i sur la rando de la puto, kie Helga tiel ofte sidadis kaj timigadis s^in per sia sovag^eco, sidis nun du cignoj kaj rigardis s^in per siaj sag^aj okuloj. Tiam s^i rememoris sian song^on, kiu staris ankorau^ antau^ s^i tiel vive, kvazau^ g^i estus realaj^o. S^i pensis pri la malgranda Helga en formo de cigno, s^i pensis pri la Kristana pastro kaj eksentis sin subite mirinde g^oja en sia koro. La cignoj batis per siaj flugiloj, klinis siajn kolojn, kvazau^ ili ankau^ volus esprimi sian saluton, kaj la vikingedzino etendis al ili siajn brakojn, kvazau^ s^i tion komprenus, kaj ridetis sub larmoj kaj diversaj pensoj. Tiam kun flugilbatoj kaj klakado levig^is c^iuj cikonioj por la vojag^o al sudo. "Ni ne atendos la cignojn!" diris la cikonia patrino. "Se ili volas flugi kun ni, ili venu. Ni ne povas resti c^i tie, g^is c^iuj birdoj estos formigrintaj. Estas ja io bela vojag^i tiel familie, ne kiel la fringoj kaj batalkokoj, c^e kiuj la viroj flugas aparte kaj la virinoj aparte. Parolante inter ni, tio tute ne estas konvena. Ha, kian strangan flugilbatadon havas tiuj cignoj!" "C^iu flugas lau^ sia maniero!" respondis la cikonia patro. "La cignoj flugas en oblikva direkto, la gruoj triangule kaj la numenioj en serpentforma linio." "Ne parolu al mi pri serpentoj, kiam ni flugas c^i tie supre!" interrompis lin la cikonia patrino. "La infanoj ricevus apetiton, kiun ni ne povus kontentigi!" * * * "C^u tie malsupre estas la altaj montoj, pri kiuj mi au^dis?" demandis Helga en la cigna plumaj^o. "Tio estas fulmotondraj nuboj, kiuj portig^as sub ni," respondis la patrino. "Kio estas tiuj blankaj nuboj, kiuj trovig^as tiel alte?" demandis Helga. "La montoj, kiujn vi tie vidas, estas kovritaj per eterna neg^o!" respondis la patrino; kaj ili flugis trans la Alpojn al la blueta Mediteranea maro. * * * "Afriko! La marbordo de Egiptujo!" g^ojkriis en sia cigna formo la filino de Nilo, kiam ili alte el la aero ekvidis blanketeflavan ondforman strion, s^ian hejmon. Ankau^ la birdoj ekvidis la celon de sia migrado kaj plirapidigis sian flugadon. "Mi flarsentas Nilan s^limon kaj malsekajn ranojn!" diris la cikonia patrino. "Jam bone svarmas kaj jukas! Nun vi baldau^ kontentigos vian tikladon de la palato. Vi ankau^ vidos la marabuon, la ibison kaj la gruojn. Ili apartenas c^iuj al nia familio, sed mankas al ili multe, por esti tiel belaj kiel ni. Ili tenas sin tre grandsinjore, precipe la ibiso. La Egiptoj g^in tro eldorlotis, ili ec^ s^topas g^in per bonodoraj herbaj^oj, kion ili nomas balzami. Mi preferas lasi s^topi min per vivantaj ranoj; mi pensas, tia estas ankau^ via opinio, kaj g^i estos kontentigita. Pli bone estas havi ion en la ventro, dum oni ankorau^ vivas, ol servi al parado post sia morto. Tio estas mia opinio, kaj g^i estas c^iam g^usta!" "La cikonioj alvenis!" oni diris en la ric^a domo c^e la bordo de Nilo, kie en la nefermita c^ambrego sur molaj, per leoparda felo kovritaj kusenoj kus^is etendite la reg^a sinjoro, ne vivante kaj ankau^ ne mortinte, esperante je la lotusa floro el la profunda marc^o en nordo. Parencoj kaj servistoj staris c^irkau^ li. Kaj en la c^ambregon enflugis la du belegaj blankaj cignoj, kiuj venis kune kun la cikonioj. Ili dej^etis la blindige blankajn cignajn vestojn kaj jen tie staris du belaj virinaj figuroj, tiel similaj unu al la alia, kiel du gutoj da roso. Ili sin klinis super la palan kadukan maljunan viron, ili j^etis malantau^en siajn longajn harojn, kaj dum la malgranda Helga sin klinis super la avon, liaj vangoj rug^ig^is, liaj okuloj ricevis brilon kaj nova vivo ekfluis tra la paralizitaj membroj. La maljunulo sane kaj plijunigite levig^is. La filino kaj la nepino tenis lin en siaj brakoj kiel por g^oja matena saluto post longa turmenta song^o. * * * G^ojo regis en la tuta palaco kaj ankau^ en la cikonia nesto, sed en c^i tiu g^i estis kau^zita c^efe de la bona mang^aj^o, de la svarmado de ranoj; kaj dum la scienculoj rapide skizis per supraj^aj konturoj la historion de la du princinoj kaj de la saniga floro, kiu estis granda okazintaj^o kaj beno por la domo kaj la lando, la cikoniaj gepatroj rakontis la historion al sia familio en sia maniero sed nur tiam, kiam ili c^iuj estis sataj, c^ar alie ili ja havus ion alian por fari ol au^skulti historiojn. "Nun vi ja farig^os io!" flustris la cikonia patrino, "tio estas tre kredebla!" "Ho, kio mi povus farig^i!" diris la cikonia patro, "kaj kion do mi faris? Nenion!" "Vi faris pli ol c^iuj aliaj! Sen vi kaj niaj infanoj la du princinoj neniam plu revidus Egiptujon kaj certe ne rehavigus al la maljunulo la sanon. Vi farig^os io! Vi certe ricevos doktoran titolon, kaj niaj estontaj infanoj tiam estos naskitaj doktoroj, kaj iliaj infanoj tiam atingos ankorau^ ion pli. Cetere vi jam nun aspektas kiel Egipta doktoro, almenau^ en miaj okuloj!" La scienculoj kaj sag^uloj disvolvis kiel fundamentan penson, kiel ili tion nomis, kiu tirig^is tra la tuta okazintaj^o, la sentencon: "Amo donas vivon!" Kaj la klarigon por tio ili donis en diversaj manieroj: "La varma sunradio estas la Egipta princino, s^i mallevig^is al la marc^reg^o, kaj de s^ia c^irkau^preno naskig^is....!" "Mi ne povas tiel precize ripeti la vortojn!" diris la cikonia patro, kiu au^skultis de sur la tegmento kaj devis raporti pri tio en la nesto. "C^io, kion ili diris, estis tiel s^rau^bita kaj komplikita, tiel terure sag^a, ke ili tuj ricevis rangojn kaj donacojn, ec^ la kuiristo ricevis grandan ordenon, --- tio estis kredeble pro la bona supo!" "Kaj kion vi ricevis?" demandis la cikonia patrino; "ili ne devis ja forgesi la plej gravan, kaj tio estas vi! La scienculoj c^e la tuta historio nur faris bruon. Sed via distingo espereble ankorau^ venos!" Malfrue en la nokto, kiam la paco de la dormo kus^is super la denove felic^a domo, la okuloj de unu persono ankorau^ ne fermig^is, kaj tio estis ne la okuloj de la cikonia patro, kvankam li supre sur unu piedo staris en la nesto kaj dormis gardstarante, --- ne, la malgranda Helga ankorau^ ne dormis, s^i elklinig^is super la balkonon kaj rigardis en la klaran aeron supren al la grandaj lumantaj steloj, kiuj brilis pli klare kaj pli pure ol en la alta nordo kaj tamen estis la samaj steloj. S^i pensis pri la vikingedzino c^e la sovag^a marc^o, pri la mildaj okuloj de sia adoptinta patrino, pri la larmoj, kiujn s^i ploris pro la malfelic^a rano-infano, kiu nun en lukso kaj en stelbrilo staras c^e la bordo de Nilo en la c^armega printempa aero. S^i pensis pri la amo en la brusto de la idolana virino, pri la amo, kiun s^i montris al mizera estaj^o, kiu en formo de homo estis sovag^a besto kaj en formo de besto estis abomeninda por la vido kaj por la ektus^o. S^i rigardis la lumantajn stelojn, kaj s^i pensis pri la brilo, kiun radiis la frunto de la mortinto, kiam ili flugis super la arbaro kaj la marc^o. Tonoj eksonis en s^ia rememoro, vortoj, kies elparoladon s^i estis au^dinta, kiam ili rajdis kune kaj s^i sidis profunde emociita, vortoj pri la c^efa fonto de la amo, de la plej alta amo, kiu ampleksas c^iujn generaciojn. Jes, kio ne estis donita, akirita, atingita! La pensoj de la malgranda Helga prezentis al si tage kaj nokte la tutan sumon de s^ia felic^o, kaj c^e la konsiderado de tio s^i staris kiel infano, kiu rapide turnas sin de la doninto al la dono, al c^iuj belegaj donacoj. S^i kvazau^ dissolvig^is en la c^iam pligrandig^anta felic^o, kiu povis veni. Per mirakloj s^i estis ja levata al c^iam pli alta g^ojo, al c^iam pli alta felic^o, kaj en tio s^i unu tagon tiel perdis la orientig^on, ke s^i plu ne pensis pri la doninto. Tio estis la memfido de s^ia juneca spirito, kiu fordonis sin al s^iaj fieraj revoj. C^e tio s^iaj okuloj brilis; sed en tiu momento el s^iaj revoj els^iris s^in granda bruo malsupre sur la korto. S^i rimarkis, ke tie du grandaj strutoj rapide kuras en malvasta rondo. Neniam antau^e s^i vidis tiun beston, tian grandan, tian mallertan kaj malgracian birdon; la flugiloj aspektis kiel pritranc^itaj, la birdo faris la impreson, kvazau^ iu g^in difektis, kaj s^i demandis, kio farig^is al g^i. La unuan fojon s^i au^dis la legendon, kiun la Egiptoj rakontas al si pri la struto. Bela iam estis g^ia gento, grandaj kaj fortaj g^iaj flugiloj. Unu vesperon la potencaj birdoj de la arbaro diris al g^i: "Frato, c^u ni flugu morgau^, se Dio volos, al la rivero, por trinki?" La struto respondis: "Mi tion faros!" Kiam komencis tagig^i, ili ekflugis, antau^e alten, renkonte al la suno, la okulo de Dio, c^iam pli kaj pli alten, la struto multe antau^ c^iuj aliaj. Plena de fiero g^i flugis al la lumo. G^i fidis sian forton kaj ne la doninton de tiu forto; g^i ne diris: "se Dio volos!" Tiam la ang^elo de jug^o fortiris la vualon de antau^ la suno, kaj en la sama momento ekbrulis la flugiloj de la birdo; mizere g^i falis sur la teron. G~i kaj g^ia raso neniam plu povas levig^i; kiam g^in atakas timo, g^i komencas kuri kaj maltrankvile kuras ronde en mallarg^a spaco; tio estas averto por ni homoj, ke c^e c^iuj niaj pensoj, c^e c^iu entrepreno ni diru: "se Dio volos!" Helga enpensig^inte klinis sian kapon, rigardis la kuradantan struton, vidis g^ian timegon kaj vidis g^ian naivan g^ojon c^e la vido de sia propra granda ombro sur la blanka lunlumita muro. Seriozeco profunde enradikig^is en s^ia koro kaj menso. Ric^a, felic^a vivo estis akirita, estis atingita, --- kio farig^os nun, kio ankorau^ venos? La plej bona, "se Dio volos!" * * * En la unuaj tagoj de la printempo, kiam la cikonioj denove ekflugis norden, la malgranda Helga prenis sian oran braceleton, engravuris en g^i sian nomon, alvokis per kapsigno la cikonian patron, metis al li la oran ringon c^irkau^ la kolon kaj petis lin, ke li transdonu g^in al la vikingedzino, kiu vidos el tio, ke s^ia adoptita filino vivas, estas felic^a kaj c^iam ankorau^ ame s^in memoras. "Estas peze g^in porti!" diris al si la cikonia patro, kiam li eksentis g^ian s^arg^on c^irkau^ sia kolo; sed oron kaj honoron oni ne devas forj^eti sur la vojon. Ili tie norde devos konfesi, ke la cikonio alportas felic^on!" "Vi alportas oron, kaj mi alportas ovojn!" diris la cikonia patrino, "sed vi alportas nur unu fojon, mi tion faras c^iujare! Sed dankon neniu el ni ricevas! Tio c^agrenas!" "Oni havas la konscion de sia merito, patrino!" diris la cikonia patro. "Sed tion vi ne povas porti ekstere sur la brusto!" diris la cikonia patrino; "gi donas nek favoran venton nek mang^aj^on!" Kaj ili forflugis. La malgranda najtingalo, kiu kantis en la tamarinda arbetaj^o, ankau^ intencis baldau^ forflugi norden. Tie c^e la sovag^a marc^ejo la malgranda Helga ofte estis g^in au^dinta; s^i volis sendi per g^i sciigon pri si, s^i komprenis ja la lingvon de la birdoj depost tiu tempo, kiam s^i flugis en cigna plumaj^o. La najtingalo certe sin komprenos. S^i petis g^in, ke g^i flugu en la fagarbaron sur la Jutlanda duoninsulo, kie estis arang^ita la tombo el s^tonoj kaj branc^oj, s^i komisiis al g^i peti c^iujn malgrandajn birdojn, ke ili gardu tie la tombon kaj kantadu super g^i kantojn. Kaj la najtingalo forflugis, kaj la tempo forflugis! * * * C^irkau^ la rikolta tempo la aglo staris sur la piramido kaj ekvidis majestan karavanon de ric^e s^arg^itaj kameloj kaj multekoste vestitaj armitaj homoj sur lau^te spiregantaj arabaj c^evaloj. Tio estis belegaj blankaj c^evaloj, iliaj rug^etaj nazotruoj estis en senc^esa movig^ado, kaj iliaj grandaj densaj kolharoj pendis malsupren g^is la maldikaj piedoj. Ric^aj gastoj, reg^a princo el Arabujo, bela, kiel princo devas esti, faris sian enveturon en la fieran domon, sur kiu la cikonia nesto nun staris malplena. G^iaj log^antoj nun trovig^is ja en lando norda, sed devis baldau^ reveni. Kaj ili alvenis g^uste en tiu tago, kiam c^i tie g^ojo kaj gajeco atingis la plej altan gradon. Edzig^ofesta gajeco nun regis, kaj la malgranda Helga, en silka vesto kaj brilanta de juveloj, estis la fianc^ino. La fianc^o estis la juna Araba princo. Ambau^ okupis la honorajn lokojn c^e la tablo kaj sidis inter la patrino kaj la avo. Sed s^i ne rimarkis la brunajn virajn vangojn de la fianc^o, sur kiuj krispig^is la nigra barbo, s^i ne rimarkis liajn fajrajn mallumajn okulojn, kiuj estis fiksitaj sur s^i, s^i rigardis eksteren, supren al la brilanta, fajreranta stelo, kiu radiis al s^i el la c^ielo. Jen ekstere en la aero eksonis fortaj flugilbatoj, la cikonioj revenis. Kiel ajn laca de vojag^o estis maljuna cikonia paro kaj kiel ajn forte g^i bezonis ripozon, ili tamen tuj flugis malsupren sur la balustradon de la verando, c^ar ili jam au^dis, kia festo estas solenata. C^e la limo de la lando oni jam sciigis al ili, ke la malgranda Helga lasis ilin pentri sur la muro, c^ar ili ambau^ apartenis ja al s^ia historio. "Tio estas granda distingo por ni!" diris la cikonia patro. "Tre malgranda!" diris la cikonia patrino, "malpli da honoro ili ja ne povis fari al ni!" Kiam Helga ilin ekvidis, s^i levig^is kaj eliris al ili sur la verandon, por karesi al ili la dorson. La maljuna cikonia paro klinis la kolojn, kaj la plej junaj infanoj tion ankau^ vidis kaj sentis sin honoritaj. Helga rigardis supren al la brilanta stelo, kiu lumis c^iam pli kaj pli hele. Kaj inter g^i kaj s^i movig^adis figuro ankorau^ pli klara ol la aero kaj tamen rimarkebla. G^i als^vebis tute proksimen al s^i; tio estis la mortinta Kristana pastro. Li ankau^ venis al s^ia edzig^a festo, venis el la c^iela regno. "La brilo kaj la belegeco tie supre superas c^ion, kion konas la tero!" li diris. La malgranda Helga preg^is tiel profunde, tiel kore, kiel s^i neniam antau^e preg^is, ke estu permesite al s^i nur por unu sola minuto enrigardi, nur unu solan rigardon j^eti en la c^ielan regnon al la Patro. Kaj li levis s^in al la eterna brilo, al la eterna belegeco; torento da tonoj kaj pensoj s^in trafluis. Ne sole ekstere s^in c^irkau^is brilo kaj c^iela muziko, en s^i mem ankau^ eklumis kaj eksonis. Vortoj ne povas tion eldiri. "Nun ni devas iri returne, oni rimarkis vian foreston!" li diris. "Nur ankorau^ unu rigardon!" s^i respondis, "nur ankorau^ unu mallongan minuton!" "Ni devas reveni sur la teron, c^iuj gastoj foriras!" "Nur unu rigardon, la lastan!" Denove la malgranda Helga staris sur la verando, --- sed c^iuj torc^oj ekstere estis estingitaj, c^iuj lumoj en la edzig^a c^ambro malaperis, la cikonioj malaperis, gastojn oni plu ne vidis, oni plu ne vidis la fianc^on, c^io en la tri mallongaj minutoj estis kvazau^ forblovita. Tiam la malgranda Helga eksentis timon, kaj s^i eniris tra la malplena granda c^ambrego en la plej proksiman c^ambron. Fremdaj soldatoj tie dormis; s^i malfermis la flankan pordon, kiu kondukis en s^ian propran c^ambron, kaj dum s^i pensis, ke s^i staras en g^i, s^i staris ekstere en la g^ardeno; tiel antau^e ja ne estis c^i tie. Rug^ete lumetis la c^ielo, estis c^irkau^ komencig^o de la tago. Pasis nur tri minutoj en la c^ielo, sed granda nokto sur la tero. S^i ekvidis la cikoniojn; s^i alvokis ilin, parolis en ilia lingvo, kaj la cikonia patro turnis la kapon, au^skultis kaj alproksimig^is. "Vi parolas nian lingvon!" li diris, "kion vi deziras? Kio vin venigis c^i tien, vi fremda virino?" "Tio estas ja mi, la malgranda Helga! C^u vi min ne konas? Antau^ tri minutoj ni parolis unu kun la alia, tie sur la verando! " "Tio estas eraro," diris la cikonio; "c^ion c^i tion vi nur song^is!" "Ne, ne!" s^i ekkriis kaj rememorigis al li pri la vikinga kastelo, pri la sovag^a marc^ejo kaj pri la vojag^o c^i tien. Tiam la cikonia patro palpebrumis per la okuloj. "Tio estas ja malnova historio, kiun mi au^dis el la tempo de mia prapraavino. Jes, efektive c^i tie en Egiptujo ekzistis iam princino el Danujo, sed antau^ multaj centoj da jaroj s^i malaperis en la vespero de sia edzig^o kaj s^i neniam plu revenis! Tion vi povas legi ec^ sur la monumento c^i tie en la g^ardeno. Sur g^i estas ja skulptitaj cignoj kaj cikonioj, kaj tute supre staras vi mem en blanka marmoro." Tiel efektive estis. La malgranda Helga tion vidis, komprenis kaj starig^is surgenue. La suno montrig^is, kaj kiel iam sub g^iaj radioj faladis la rana c^irkau^kovro kaj montrig^adis la bela figuro, tiel nun en la lumo levig^is bela figuro, pli klara, pli pura ol la aero, radio de lumo --- supren al la Patro. La korpo disfalis en cindron; tie, kie g^i estis starinta, kus^is nun forvelkinta lotusa floro. * * * "Tio estis ja nova finig^o de la historio!" diris la cikonia patro; "tian mi ne atendus! Sed g^i tre bone plac^as al mi!" "Kion diros pri tio la infanoj?" demandis la cikonia patrino. "Jes, tio kompreneble estas la plej grava!" diris la cikonia patro. "*****INIZIO FILE mercuriojobjavierftpftpstackFabel404.doc" Kuristoj el "FABELOJ" verkita de H.C.Andersen tradukita de L.L.Zamenhof registro: 1992-09-17 Kuristoj Premio estis destinita, ec^ du premioj estis destinitaj, malgranda kaj granda, pro plej rapida kurado, ne pro unufoja kuro, sed pro egalmezura rapideco de kurado en la dau^ro de tuta jaro. "Mi ricevis la unuan premion!" diris la leporo. "Devas ja esti justeco, kiam en la decidantaro trovig^as membroj de la propra familio kaj bonaj amikoj; sed ke la limako ricevis la duan premion, tion mi trovas preskau^ ofenda por mi!" "Ne!" asertis la barila paliso, kiu estis atestanto c^e la disdono de la premioj, "diligenteco kaj bona volo ankau^ devas esti atentataj, tion diris multaj estimindaj personoj, kaj tion mi ankau^ trovis tre g^usta. Estas vero, ke la limako uzis duonon da jaro, por veni trans la sojlon de la pordego, sed c^e tiu strec^ita laborado, kio g^i c^iuokaze estis por g^i, g^i rompis al si la femuron. G^i vivis ekskluzive nur por sia kurado, kaj krom tio g^i kuris ankorau^ kun sia domo! C^io c^i tio estas atentinda, --- kaj tial g^i ricevis la duan premion!" "Min oni ja ankau^ povus konsideri!" diris la hirundo; "pli rapida ol mi, mi pensas, montrig^is neniu, kaj kie nur mi ne estis! malproksime, malproksime, malproksime!" "G^uste tio estas via malfelic^o", respondis la barila paliso; "vi tro multe vagas! Kiam komencas frosti, vi tuj strebas c^iam antau^en, ekster la landon. Vi ne havas patriotismon! Vin oni ne povas konsideri!" "Sed se mi dum la tuta vintro kus^is en la marc^ejo!" diris la hirundo, "tradormis la tutan tempon, c^u en tia okazo mi povas esti konsiderata?" "Havigu al vi ateston de la vulpo, ke vi tradormis duonon de la tempo en la patrujo, tiam oni povos konsideri vin ankau^! " "En efektiveco mi meritus la unuan premion, ne la duan!" diris la limako. "Mi scias tre certe, ke la leporo kuris nur pro timemeco, kiam g^i pensis, ke prokrasto estus dang^era; sed mi kontrau^e faris mian kuradon tasko de mia vivo, kaj en la servado mi farig^is kriplulo. Se iu devis ricevi la unuan premion, g^i certe estis nur mi sola. Tamen mi ne volas komenci malpacon pro tio, ion similan mi malestimas!" Kaj g^i krac^is. "Mi povas garantii per mia tuta elokventeco, ke c^iu el la premioj, almenau^ koncerne mian voc^on en tiu afero, estas donita nur lau^ tute justaj konsideroj!" diris la malnova termezura stango en la arbaro, kiu estis membro de la decidanta jug^antaro. "Mi c^iam agas orde, kun pripenso kaj prikalkulo. C^e c^iu disdonado mi gvidis min per io difinita, mi c^iam decidas lau^ alfabeta ordo. La nomoj de la leporo kaj de la limako ambau^ komencig^as per "L"; sed la leporo havas post la "L" la literon "e" kaj la limako la literon "i", kaj c^ar "e" staras en la alfabeto antau^ "i", tial mi aljug^is la unuan premion al la leporo kaj la duan al la limako. C^iam en c^iu afero devas esti ordo! Oni devas havi ion, per kio oni sin gvidas." "Se mi ne estus unu el la jug^antoj, mi donus la voc^on por mi mem," diris la mulo, kiu ankau^ apartenis al la asesoroj. "Oni devas konsideri ne sole la rapidecon, sed oni devas atenti ankau^ aliajn aferojn, ekzemple la cirkonstancon, kiom multe oni havas la kapablon tiri. Tamen mi c^i fojon tion ne akcentus, ankau^ ne la sag^econ de la leporo, ke g^i dum sia forkurado subite saltas flanken kaj per tio falsvojigas la homojn. Ne, ekzistas ankorau^ io, al kio multaj atribuas grandan gravecon kaj kion oni neniel devas lasi sen atento, --- g^i estas tio, kion oni nomas la belo. Tion mi atentis; mi rigardis la belajn, bone elkreskintajn orelojn de la leporo; estas plezuro admiri ilian longecon! S^ajnis al mi, kvazau^ mi vidas min mem, kiam mi estis ankorau^ malgranda, kaj tial mi donis por la leporo mian voc^on." "Silentu, silentu!" diris la mus^o. "Mi ne faros longan paroladon, mi faros nur mallongan rimarkon. Tion mi scias, ke mi kurantau^ig^is pli ol je unu leporo. Antau^ nelonge mi al unu el la plej junaj leporoj rompis la malantau^ajn piedojn. Mi sidis sur la lokomotivo antau^ fervoja vagonaro; tion mi ofte faras, c^ar tie oni plej bone povas observi sian propran rapidecon. Unu juna leporo kuris en granda distanco antau^e; g^i ne suspektis, ke mi estas c^i tie. Fine g^i devis forflankig^i de la vojo, sed c^e tio la lokomotivo transveturis al li la malantau^ajn piedojn, c^ar mi sidis sur la lokomotivo. La leporo restis kus^ante, mi veturis pluen. C^i tio certe estas sufic^a, por ke mi estu g^ia venkanto? Sed mi ne pretendas pri la premio!" "Mi opinias," pensis la sovag^a rozo, sed g^i tion ne diris, c^ar g^i ne havas la naturon paroli, kvankam povus esti tre bone, se g^i tion farus, --- "mi opinias, ke la suna radio devus ricevi la unuan premion kaj al tio ankau^ la duan. G^i en unu momento traflugas la nemezureblan vojon de la suno g^is ni kaj venas kun tia forto, ke la tuta naturo per tio vekig^as. G^i estas tiel bela, ke c^iuj rozoj rug^ig^as kaj komencas bonodori. La alta estraro, kiu eldiris la verdikton, videble tute g^in ne rimarkis. Se mi estus la sunradio, tiam mi farus al c^iu el ili sunfrapon, --- sed tio farus ilin plej efektive frenezaj, kaj tiaj ili sen tio farig^os. Mi nenion diras!" pensis la sovag^a rozo. "Paco estu en la arbaro! Estas bele flori, bonodori kaj refres^ig^i, vivi en la legendoj kaj kantoj! La sunradio postvivos ja nin c^iujn!" "En kio konsistas la unua premio?" demandis la lumbriko, kiu estis tro longe dorminta kaj nur nun alvenis. "En libera aliro al brasika g^ardeno!" diris la mulo. "La premion proponis mi! La leporo nepre devis g^in ricevi, kaj tial mi, kiel pensanta kaj aktiva membro de la jug^antaro, sag^e prenis sub atenton la utilecon por tiu, kiu g^in devis ricevi; nun la leporo estas tute prizorgita. La limako ricevis la permeson sidi sur la muro, kiu c^irkau^as la brasikan g^ardenon, kaj varmigi sin en la suno, kaj krom tio g^i ricevis la oficon de unu el la jug^antoj por kura konkurso. Estas bone havi inter la jug^antaro unu specialiston! Mi devas konfesi, ke mi atendas multe de la estonteco, c^ar ni jam faris tiel bonan komencon." "*****INIZIO FILE mercuriojobjavierftpftpstackFabel405.doc" Sonorila profundo el "FABELOJ" verkita de H.C.Andersen tradukita de L.L.Zamenhof regsitro: 1992-09-17 Sonorila profundo "Ting-tang, ting-tang!" oni au^das el la sonorila profundo en la rivereto de Odense. Kia rivereto tio estas? G^in konas c^iu infano en la urbo Odense; g^i fluas malantau^ la g^ardenoj, de la kluzo g^is la akva muelejo sub la lignaj pontoj. En la rivereto kreskas flavaj akvolilioj, brunpluma junko kaj nigraj velursimilaj bastonuloj, altaj kaj grandaj. Maljunaj salikoj kun multe da krevoj kaj fendoj, kreskante kurbe kaj oblikve, sur la flanko de la tiel nomata Monah^a marc^ejo kaj c^e la blankigejo pendas malproksime en la akvon; sed rekte kontrau^e trovig^as g^ardenoj unu apud la alia, c^iu arang^ita kaj vartata malsame ol la aliaj; unuj havas belajn florojn kaj lau^bojn, estas puraj kaj elegantaj kiel juvelujo, aliaj havas nur brasikon au^ tute ne estas videblaj por la okulo de rigardanto, c^ar grandaj siringaj arbetoj etendig^as kaj pendas larg^e super la fluanta akvo, kiu en kelkaj lokoj estas tiel profunda, ke oni ne povas atingi la fundon per remilo. Antau^ la malnova instituto por frau^linoj trovig^as la plej profunda loko, kiun oni nomas la sonorila profundo, kaj tie log^as la nikso! Dum la tago, kiam la suno lumas tra la akvo, li dormas, sed en stellumaj noktoj kaj c^e lunlumo li levig^as super la akvon. Li estas tre maljuna; la avino diris, ke s^i au^dis pri li de sia avino; li vivas tre solece kaj havas neniun, kun kiu li povus interparoli, krom la granda malnova preg^eja sonorilo. Iam g^i pendis en la preg^eja turo, sed nun ekzistas plu nenia postsigno de la turo nek de la preg^ejo, kiu havis la nomon de la sankta Albano. "Ting-tang, ting-tang!" sonadis la sonorilo, kiam la turo ankorau^ staris; kaj unu vesperon, kiam la suno estis subig^anta kaj la sonorilo estis en la plej granda svingig^ado, g^i des^irig^is kaj ekflugis tra la aero; la metalo brilis arde en la rug^aj radioj. "Ting-tang, ting-tang! Nun mi iras en la liton!" kantis la sonorilo kaj flugis en la rivereton Odense kaj g^uste en la plej profundan lokon, kiu tial ankorau^ nun estas nomata la sonorila profundo. Sed g^i ricevis nek dormon nek ripozon. C^e la nikso g^i sonas kaj sonoras tiel, ke iufoje tio estas au^debla ec^ tra la akvo, kaj multaj asertas, ke tio signifas, ke mortos unu el la log^antoj de la urbo. Sed ne por tio sonoras la sonorilo, ne, g^i interparolas kun la nikso, kiu nun ne estas plu sola. Kaj kion la sonorilo rakontas? G^i estas tiel maljuna, tiel maljuna; kiel ni diris, g^i jam ekzistis longe antau^ ol la avino de la avino naskig^is, kaj tamen g^i koncerne sian ag^on estas nur infano en komparo kun la nikso, kiu estas maljuna, silentema, stranga persono, kun pantalonoj el angila hau^to kaj kun kamizolo el fis^aj skvamoj ornamita per akvolilioj, kun junko c^irkau^ la haroj kaj lemno en la barbo, kaj tio ne tute bele aspektas. Multe da tempo oni bezonus, por transdoni c^ion, kion la sonorilo rakontas. G^i rakontas senc^ese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al g^i la kaprico, g^i rakontas pri malnovaj tempoj, pri la kruelaj, la mallumaj tempoj. "Supren en la turon de la preg^ejo de la sankta Albano, en kiu pendis la sonorilo, venis unu monah^o, kiu estis juna kaj bela, sed meditema kiel neniu alia. Li rigardis tra la fenestreto trans la rivereton, kies fluejo tiam estis larg^a, trans la lagon, kiu kus^is sur la loko de la nuna marc^ejo, li rigardis trans la herbejon al la "Monah^ina monteto" kontrau^e, kie staris la monah^inejo, el kies c^eloj briletis lumo. Li konis s^in bone, kaj li pensis pri tio, kaj lia koro forte batis c^e la rememoro.... ting-tang, ting-tang!...." Jes, tiajn aferojn rakontis la sonorilo. "En la turon iam venis la idiota sklavo de la episkopo, kaj kiam mi, la sonorilo, kiu estas fandita el kupro, malmola kaj peza, svingig^adis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton. Li sidig^is rekte sub mi kaj ludis per du pecetoj da ligno, kvazau^ ili estus kordinstrumento, kaj li kantis c^e tio: "Nun mi povas lau^te kanti tion, kion mi aliloke ne kurag^as flustri, kanti pri c^io, kio estas tenata kas^ite tie malantau^ seruro kaj riglilo. Tie estas malvarme kaj malseke! La ratoj formang^as ilin vivantajn! Neniu scias pri tio, neniu au^das pri tio! Nun ankau^ ne, c^ar la sonorilo sonoras tiel lau^te: ting-tang, tingtang." Estis iam reg^o, oni lin nomis Knut; li klinadis sin antau^ episkopo kaj monah^o, sed kiam li surmetis tro pezajn impostojn kaj parolis nur malmildajn vortojn, la popolo kaptis batalilojn kaj stangojn kaj forpelis lin, kvazau^ li estus sovag^a besto. Li forkuris en la preg^ejon kaj s^losis la portalon kaj pordon; la ekscitita popolamaso eksieg^is la preg^ejon. La pigoj kaj kornikoj kaj ankau^ la monedoj timegig^is de la krioj kaj bruo. Ili flugadis en la turon kaj returne, ili rigardis malsupren al la popolamaso kaj enrigardis tra la fenestroj en la preg^ejon kaj lau^te kriis, kion ili vidis. La reg^o Knut kus^is antau^ la altaro kaj preg^is, liaj fratoj Eriko kaj Benedikto staris garde kun eltiritaj glavoj, sed la servisto de la reg^o perfidis sian sinjoron. Oni sciis ekstere, kie oni povas lin trafi, kaj iu j^etis s^tonon tra la fenestro, kaj la reg^o falis senviva. La sovag^a amaso kaj la svarmoj da birdoj kriis kaj bruis, kaj mi ankau^ kriis, mi kantis kaj sonoris: ting-tang, ting-tang!" "La preg^eja sonorilo pendas alte, vidas malproksime c^irkau^ si, ricevas vizitojn de la birdoj kaj komprenas ilian lingvon, la vento bruas al g^i tra aperturoj kaj sontruoj, tra c^iu fendo, kaj la vento scias c^ion, g^i havas tion el la aero, kaj c^i tiu ampleksas c^ion, kio vivas, penetras en la pulmojn de la homo, scias c^ion, kio farig^as au^debla, c^iun vorton kaj c^iun g^emon! La aero tion scias, la vento tion rakontas, la preg^eja sonorilo komprenas g^ian lingvon kaj elsonoras tion antau^ la tuta mondo: ting-tang, ting-tang!" "Sed c^ion c^i tion au^di kaj scii farig^is por mi tro multe, mi ne havis la eblon c^ion elsonori! Mi farig^is tiel laca, mi farig^is tiel peza, ke la trabo rompig^is kaj mi elflugis en la aeron kaj de tie en la plej profundan lokon de la rivereto, kie log^as la nikso, sola kaj soleca; kaj c^e li mi rakontas c^iam, kion mi au^dis kaj kion mi scias: ting-tang, ting-tang!" Tiel sonas el la sonorila profundo en la rivereto Odense, la avino tion rakontis. Sed nia instruisto diras: "Ne ekzistas sonorilo, kiu sonoras tie malsupre. Kaj g^i ne povus tion fari! Kaj tie malsupre ne log^as nikso, c^ar niksoj ne ekzistas!" Kiam c^iuj preg^ejaj sonoriloj sonoras tiel gaje, tiam li diras, ke sonoras ne la sonoriloj, sed nur la aero, ke la sonon aperigas la aero. Tion, diris la avino, asertis ankau^ la sonorilo. Pri tio ili ambau^ konsentas, kaj tial tio estas certa. "Gardu vin, atentu!" diras ambau^. La aero scias c^ion! G^i estas c^irkau^ ni, g^i estas en ni, g^i parolas pri niaj pensoj kaj agoj, kaj g^i parolas tion pli longe ol la sonorilo malsupre en la profundo de la rivereto Odense, g^i parolas tion en la grandan profundon de la c^ielo, tiel malproksimen, c^iam kaj eterne, g^is eksonas la sonoriloj de la c^iela regno: ting-tang, ting-tang! "*****INIZIO FILE mercuriojobjavierftpftpstackFabel406.doc" Malbona princo (Legendo) el "FABELOJ" verkita de H.C.Andersen tradukita de L.L.Zamenhof registro: 1992-09-20 Malbona princo Legendo Estis iam malbona kaj malhumila princo, kies c^iuj pensoj estis direktitaj nur al tio, ke li akiru c^iujn landojn de la mondo kaj ke lia nomo estu timegata. Kun fajro kaj glavo li iris tra la mondo; liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo kaj forbruligadis la domojn de la vilag^anoj, tiel ke la rug^a flamo konsumadis la foliojn de la arboj kaj la fruktoj karbigite pendis sur la nigrigitaj branc^oj. Ofte ia malfelic^a patrino kas^is sin kun sia nuda suc^infano malantau^ la fumantaj muroj; sed la soldatoj ne konis kompaton, ili traserc^is c^iujn angulojn, kaj kiam ili s^in trovis kun s^ia infano, tiam ilia diabla g^ojo vere komencig^is. Malbonaj spiritoj ne povus esti pli malbonaj gastoj. Sed la princo opiniis, ke tute ne povas esti alie. Kun c^iu tago kreskis lia potenco, lian nomon c^iuj timis, kaj felic^o akompanis c^iujn liajn entreprenojn. El la militakiritaj urboj li fortrenis kun si oron kaj grandajn trezorojn; en lia reg^urbo kolektig^is tia ric^eco, kian oni nenie povus trovi. Li konstruigis belegajn palacojn, preg^ejojn kaj arkadojn, kaj c^iu, kiu vidis tiujn belegajn konstruaj^ojn, ekkriis: "Kia granda princo!" Ili ne pensis pri la mizero, kiun li venigis sur la aliajn landojn, ili ne au^dis la g^emojn kaj plorkriojn, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj. La princo g^ojis c^e la vidado de sia oro, c^e la vidado de siaj belegaj konstruaj^oj kaj pensis tiam kiel la amaso: "Kia granda princo! Sed mi devas havi pli, multe pli! Nenia potenco devas esti simila al mia, des pli esti pli granda!" Kaj li iris milite kontrau^ c^iujn siajn najbarojn kaj venkis ilin c^iujn. La venkitajn reg^ojn li, veturante tra la stratoj, alkatenigis per oraj c^enoj al sia kales^o; kaj kiam li sidis c^e la tablo, ili devis kus^i antau^ liaj piedoj kaj la piedoj de liaj korteganoj kaj nutri sin per la paneroj, kiujn oni j^etadis al ili. Jen la princo ordonis starigi sian statuon sur la urbaj placoj kaj en la reg^aj palacoj, li ec^ postulis, ke g^i staru en la preg^ejoj antau^ la altaro de Dio; sed la pastroj diris: "Princo, vi estas granda, sed Dio estas pli granda, ni ne kurag^as tion fari." "Bone," diris la malbona princo, "en tia okazo mi volas venki ankau^ Dion!" En la malhumileco kaj malsag^eco de sia koro li konstruigis eksterordinaran s^ipon, per kiu li povis veturi en la aero; g^i estis kolorric^a kiel vosto de pavo kaj s^ajnis esti garnita per mil okuloj, sed c^iu okulo estis tubaperturo de pafilo. Meze en la s^ipo sidis la princo, li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove s^argig^is. Cent fortaj agloj estis aljungitaj al la s^ipo, kaj g^i levig^is renkonte al la suno. Profunde malsupre kus^is la tero; en la komenco g^i kun siaj montoj kaj arbaroj faris impreson de replugita kampo, kie la verdaj^o elvidig^as el la renversitaj terpecoj, poste g^i similis al plata geografia karto, kaj baldau^ g^i tute kovrig^is per nebulo kaj nuboj. C^iam pli kaj pli alten flugis la agloj. Tiam Dio sendis unu solan el siaj sennombraj ang^eloj, kaj la malbona princo ekpafis kontrau^ lin per unu fojo el c^iuj siaj mil pafiloj. Sed la kugloj resaltis kiel hajlo de la lumantaj flugiloj de la ang^elo; unu guto da sango, nur unu sola guto els^prucis el blanka flugila plumo kaj falis sur la s^ipon, en kiu sidis la princo. Kun bruliga ardo g^i eniris en la s^ipon, pezege premis g^in malsupren kaj pus^is g^in kun terura rapideco al la tero. La fortaj flugiloj de la agloj frakasig^is, la vento bruis c^irkau^ la kapo de la princo, kaj la nuboj c^irkau^e, kiuj kolektig^is el la fumo de la cindrigitaj urboj, formis minacantajn bildojn; jen ili similis al mejle grandaj kankroj, kiuj etendis kontrau^ lin siajn fortajn pinc^ilojn, jen al rulig^antaj rokpecoj kaj fajrokrac^antaj drakoj. Duone mortinta la princo kus^is en la s^ipo, kiu fine pendig^is inter la densaj branc^oj de arbaro. "Mi volas venki Dion!" li diris, "mi tion j^uris, mia volo plenumig^u!" En la dau^ro de sep jaroj li konstruigis artoplenajn flugmas^inojn kaj forg^igis fulmajn radiojn el plej malmola s^talo, c^ar li volis krevigi la fortikaj^on de la c^ielo. El c^iuj siaj landoj li kolektis grandajn armeojn, kiuj, kiam ili estis starigitaj en vicoj, homo apud homo, kovris la spacon de multe da mejloj. Ili suriris sur la mas^inojn, la reg^o mem jam alproksimig^is al sia, sed tiam Dio subite sendis svarmon da kuloj, unu solan malgrandan svarmon. G^i c^irkau^svarmis la reg^on kaj pikis al li la vizag^on kaj la manojn. Plena de kolero li eltiris s^ian glavon, sed li batis nur la malplenan aeron, la kulojn li ne povis trafi. Tiam li ordonis alporti multekostajn tapis^ojn kaj envolvis sin, kaj neniu pikilo de kulo povis penetri tra g^i. Sed unu sola kulo sidig^is sur la interna flanko de tapis^o; g^i enrampis en la orelon de la princo kaj tie pikis lin. Tio brulis kiel fajro, la veneno penetris en la cerbon, li forj^etis de si la tapis^ojn, diss^iris siajn vestojn kaj dancis nude antau^ la krudaj sovag^aj soldatoj, kiuj nun mokis la frenezan princon, kiu volis ataki la regnon de Dio kaj estis venkita jam de unu malgranda kulo. "*****INIZIO FILE mercuriojobjavierftpftpstackFabel407.doc" La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj el "FABELOJ" verkita de H.C.Andersen tradukita de L.L.Zamenhof registro: 1992-09-20 La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj Kiam la vento blovas super la herbo, tiam c^i tiu krispig^as kiel trankvila akvo, sed kiam la vento blovas super la greno, tiam c^i tiu ondig^as kiel la maro; tio estas la danco de la vento. Au^skultu tamen, kion g^i rakontas; g^i c^ion lau^te elkantas, kaj tio sonas alie en la arboj de la arbaro ol tra la truoj, fendoj kaj krevoj de la muro. C^u vi vidas, kiel la vento tie supre pelas la nubojn, kvazau^ ili estus s^afaro? C^u vi au^das, kiel la vento c^i tie malsupre krias tra la korta pordo, kvazau^ g^i estus la gardisto kaj trumpetus per korno? Mirinde g^i siblas en la kamentubon kaj en la kamenon; la fajro c^e tio flamas pli gaje kaj kraketas, enlumas en la c^ambron, kaj tiam c^i tie estas varme kaj komforte, tiel ke oni volonte sidas kaj au^skultas. Nun la vento rakontu! G^i scias fabelojn kaj historiojn, pli ol ni c^iuj kune. Au^skultu do, kiel g^i rakontas: "Hu-u-u!" tia estas rekantaj^o de gs^ia kanto. * * * C^e la granda Belto staras malnova kastelo kun dikaj rug^aj muregoj", rakontas la vento. "Mi konas c^iun s^tonon, mi vidis g^in jam antau^e, kiam g^i trovig^is ankorau^ en la kastelo de Marsk Stig. La posedanto malric^ig^is, la s^tono denove levig^is kaj formis novan muregon, novan kastelon, en alia loko, la kastelon Borreby, kiu staras ankorau^ nun. Mi vidis kaj konis la alte nobelajn virojn kaj virinojn, la s^ang^ig^antajn generaciojn, kiuj tie log^is. Nun mi rakontos pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj! Kun fiere levita kapo li iradis, li estis el reg^a devenantaro. Li povosciis pli ol peli cervon kaj malplenigi kruc^on, --- tion oni baldau^ vidos, diris li mem. Rigide lia edzino en vestoj el ors^tofo iradis sur la frotpurigita pargeta planko; belegaj tapetoj kovris la murojn, kaj la artiste skulptitaj mebloj estis multekostaj kaj grandvaloraj. Arg^entajn kaj orajn vazojn s^i alportis en la domon; germana biero kus^is en la kelo; nigraj fajraj c^evaloj blekis en la stalo; granda ric^eco montrig^is c^ie en la kastelo Borreby. Ankau^ infanoj tie trovig^is; tri elegantaj knabinoj, Ido, Johanino kaj Anno-Doroteo. Mi memoras la nomojn ankorau^ tre precize. Tio estis ric^aj homoj, tio estis grandsinjoraj homoj, naskitaj kaj elkreskintaj en lukso! Hu-u-u!" kantis la vento, kaj poste g^i rakontis plue. "Tie mi ne vidis, kiel en la aliaj malnovaj kasteloj, ke la altmos^ta sinjorino sidas kun s^iaj servistinoj en la c^ambrego kaj turnas la s^pinilon; s^i ludadis la bonsonan liuton kaj kantadis, tamen ne c^iam la malnovajn patrujajn kantojn, sed kantojn en fremda lingvo. Tie regis vivo kaj societemeco, eminentaj fremduloj venadis de proksime kaj de malproksime, muziko sonadis, pokaloj sonadis, mi ne povis superbrui ilin!" diris la vento. "Tie regis malhumileco kun lukso kaj ric^eco, sinjoreco, sed ne Dio! Estis g^uste la vespero de bela Maja tago," rakontis la vento, "mi venis de okcidente, mi estis ruiniginta la s^ipojn c^e la okcidenta bordo de Jutlando, mi estis kurinta trans la erikejon kaj la arbarverdan marbordon kaj venis nun senspire trans la Belton. C^e la bordo de Zelando mi kus^ig^is por ripozi, proksime de la kastelo Borreby, kie staris ankorau^ la arbaro kun belegaj kverkoj. La junuloj el la c^irkau^aj^o elvenis kaj kolektis branc^aj^on kaj branc^ojn, la plej grandajn kaj plej sekajn, kiujn ili povis trovi. Ili iris kun tio en la vilag^on, metis tion en formo de amasetoj, ekbruligis ilin, kaj knabinoj kaj knaboj dancis c^irkau^ ili kun kantado. "Mi kus^is silente", diris la vento, "sed senbrue mi blovis sur unu branc^on, kiu estis kus^igita de la plej bela junulo. G^i ekflamis, flamis pli alte ol c^iuj aliaj. Li estis la elektito, li farig^is la reg^o de la festo kaj antau^ c^io elektis al si inter la knabinoj sian reg^inon. Estis g^ojo, estis gajeco, pli granda ol en la kastelo Borreby. * * * Al la kastelo veturis en ora kales^o kun ses c^evaloj la altmos^ta sinjorino kaj s^iaj tri filinoj, tiel elegantaj, tiel junaj, tri c^armaj floroj: rozo, lilio kaj pala hiacinto. La patrino mem estis luksa tulipo, s^i salutis neniun el la tuta kolektig^inta societo, kiu haltis en sia amuzig^o kaj riverencis kaj salutis per la piedoj; oni povus pensi, ke la sinjorino timis, ke de saluto s^i rompig^us. La rozo, la lilio kaj la pala hiacinto, jes, mi vidis ilin c^iujn tri! Kies reg^inoj ili iam farig^os? mi pensis. Ilia elektito estos fiera kavaliro, eble ec^ princo! Hu-u-u! La kales^o veturis kun ili pluen, kaj la vilag^anoj dau^rigis