La lasta somero de Klinsor Antauxnoto La lastan someron de sia vivo la pentristo Klinsor en la agxo de kvardek du jaroj pasigis en tiuj sudaj regionoj proksime al Pampambio, Kareno kaj Laguno, kiujn li jam en pli fruaj jaroj sxategis kaj ofte vizitis. Tie farigxis liaj lastaj pentrajxoj, tiuj liberaj parafrazoj pri la formoj de la fenomena mondo, tiuj strangaj, lumineskantaj kaj tamen kvietaj, songxe kvietaj pentrajxoj kun la kurbigitaj arboj kaj plantecaj domoj, kiuj de la konantoj estas preferataj je tiuj el lia "klasika" periodo. Lia paletro montris tiam jam nur kelkajn, tre lumineskajn kolorojn: kadmian flavon kaj rugxon, veronezan verdon, emeraldon, kobalton, kobaltan violkoloron, francan zinobron kaj geranivernison. La mesagxo pri la morto de Klinsor ekskuis liajn amikojn en la malfrua auxtuno. Kelkaj de liaj leteroj estis enhavintaj antauxsentojn kaj mortdezirojn. El tio povis esti naskita la famo, ke li mem prenis de si la vivon. Aliaj famoj, kiel ili ja alflugas pridisputatan nomon, estas apenaux malpli senbazaj ol tiu. Multaj asertis, ke Klinsor estis mense malsana jam de monatoj, kaj iu malmulte komprenema artkritikisto provis komprenigi la perpleksigan kaj ekstazan en liaj lastaj pentrajxoj pere de tiu lauxdira frenezeco! Pli fortan bazon ol tiuj fidiroj havas la anekdotricxa legendo pri la inklino de Klinsor al drinkado. Tiu inklino ekzistis cxe li kaj neniu gxin nomis pli sincere ol li mem. Je certaj tempoj kaj tiel ankaux en la lastaj monatoj de sia vivo li havis ne nur gxojon per la ofta pokalumado, sed la vinebriecon konscie sercxis ankaux kiel stuporon de siaj doloroj kaj de ofte malfacile eltenebla melankolio. Li Taj Po, la verkinto de la plej profundaj drinkkantoj, estis lia preferato, kaj en la ebrieco li ofte sin mem nomis Li Taj Po kaj iun de siaj amikoj li nomis Tu Fu. Liaj verkoj vivas plu, kaj same en la malgranda rondo de liaj plej proksimaj vivas plu la legendo pri lia vivo kaj pri tiu lasta somero. Klinsor Pasia kaj rapidviva somero estis komencigxinta. La varmegaj tagoj, kiel longaj ili ja estis, flamis kvazaux brulantaj flagoj; post la mallongaj sufokaj lunnoktoj sekvis mallongaj sufokaj pluvnoktoj, kiel songxoj rapide kaj superplenaj de bildoj febris la brilantaj semajnoj pase. Veninte hejmen de nokta iro, Klinsor staris post la noktmezo sur la mallargxa sxtona balkono de sia laborcxambro. Sub li profunde kaj vertigxige deklivis suben la malnova terasa gxardeno, profunde traombrata konfuzajxo de densaj brancxaroj, palmoj, cedroj, kasxtanujoj, judasarbo, sangofago, euxkalipto, tragrimpitaj de volvoplantoj, lianoj, glicinoj. Super la arba nigro lumetis pale spegulante la grandaj ladecaj folioj de someraj magnolioj, grandegaj negxblankaj floroj intere, duonfermitaj, grandaj kiel homkapoj, palaj kiel luno kaj eburo, de kiuj penetrante kaj legxere transvenis profunda citronodoro. El nedifinita foro per lacaj flugiloj venis muziko sxvebante, eble gitaro, eble piano, ne distingeble. En la birdkorto subite ekkriis pavo, du- kaj trifoje, kaj dissxiris la arbecan nokton per la mallonga, malica kaj ligna sono de sia turmentata vocxo, kvazaux la sufero de la tuta besta mondo krude kaj stride tintus el la profundeco. Stellumo fLuiz tra la arbarvalo, alte kaj solece rigardis blanka kapelo el la senfina arbaro, sorcxita kaj malnova. Lago, montoj kaj cxielo kunfLuiz malproksime. Klinsor staris sur la balkono en cxemizo, apogante la nudajn brakojn sur la feran balustradon, kaj legis per ardaj okuloj la skribon de la steloj cxe la pala cxielo kaj de la mildaj lumoj super la nigra buleca nubajxo de la arboj. La pavo rememorigis lin. Jes, estis refoje nokto, malfrue, kaj oni dormu, nepre kaj je cxiu kosto. Eble, se oni efektive dormus dum vico de noktoj, ses aux ok horojn vere dormus, tiam oni povus ripozi, tiam la okuloj reestus obeemaj kaj indulgaj kaj la koro pli trankvila, kaj la tempioj sen doloroj. Sed tiam estus pasinta tiu somero, tiu freneza flagranta somersongxo, kaj kun gxi estus elversxitaj mil netrinkitaj pokaloj, rompitaj mil neviditaj amvidoj, nevidite estus estingitaj mil ne reakireblaj pentrajxoj! Li metis la frunton kaj la dolorantajn okulojn sur la malvarmetan ferbalustradon, tio refresxigis dum momento. Post unu jaro eble, aux pli frue, estos la okuloj blindaj, kaj estingita la fajro en lia koro. Ne, neniu homo povis elteni tiun flamantan vivon longe, ecx ne li, ecx ne Klinsor, kiu havis dek vivojn, Neniu kapablis tra longa tempo tage kaj nokte bruligi cxiujn siajn lumojn, cxiujn siajn vulkanojn, neniu kapablis flami tage kaj nokte pli longe ol dum mallonga tempo, cxiun tagon dum multaj horoj de fervora laboro, cxiun nokton dum multaj horoj de fervoraj pensoj, cxiame gxuante, cxiame kreante, cxiame per cxiuj sensoj kaj nervoj hela kaj superatenta kiel kastelo, malantaux kies cxiuj fenestroj tagon post tago bruas muziko, nokton post nokto brilas miloj da kandeloj. Venos fino, jam multa forto estas konzumita, multa okullumo estas forbrulinta, multa vivo forsanginta pase. Subite li ridis kaj sin strecxis. Li rememoris: jam ofte li tiel sentis, ofte tiel pensis, tiel timis. En cxiuj bonaj, fekundaj, ardaj tempoj de sia vivo ecx jam en la juneco li tiel vivis, bruligis sian kandelon cxe ambaux ekstremajxoj, kun sentimento tiam jubilanta, alitempe plore gxemanta de urgxeganta dibocxo, de forbrulo, kun senespera avido malplenigi la pokalon tute, kaj kun profunda sekreta angoro pri la fino. Jam ofte li malplenigis la pokalon, jam ofte brulis helflame. Kelkfoje estis milda la fino, kiel profunda senkonscia vintra dormo. Kelkfoje gxi estis terura sensenca dezerteco, nesufereblaj doloroj, kuracistoj, malgxoja rezigno, triumfo de la malforto. Sed fojon post fojo la fino de ardotempo farigxis pli malbona, pli malgxoja, pli detrua. Sed cxiam ankaux tio estis transvivata kaj post semajnoj aux monatoj, post turmento aux stuporo estis veninta la renaskigxo, nova brulo, nova erupcio de la subteraj fajroj, novaj pli fervoraj verkoj, nova brilanta vivebrieco. Tiel estis, kaj la tempoj estis forgesitaj kaj malaperintaj. Estis bone tiel. Cxio okazos, kiel cxiam. Ridetante li pensis je Gino, kiun hodiaux vespere li renkontis, kun kiu dum la tuta nokta hejmvojo ludis liaj teneraj pensoj. Kiel bela estis tiu knabino kaj varma en sia ankoraux nesperta kaj timetema ardo! Ludante kaj kareseme li diretis por si, kvazaux li denove flustrus en sxian orelon: "Gino! Gino! Kara Gino! Karega Gino! Bela Gino!" Li reiris en la cxambron kaj relumigis la lampon. El malgranda konfuza librostako li tiris rugxan volumon de poemoj; iu verso lin enpensigis, peco de verso, kiu al li sxajnis nedireble bela kaj tenera. Li sercxis longe, gxis li gxin trovis: Ne lasu min tiel en nokt' en doloro, Vi plej amata, vizagxo de l' lun'! Vi, mia kandelo, vi, mia fosforo, Vi mia lumo, ho vi, mia sun'! Profunde gxuante li sorbis la malhelan vinon de tiuj vortoj. Kiel bela, kiel kora kaj sorcxa estis tio: Vi, mia fosforo! kaj: Vizagxo de l' lun'! Ridetante li tien kaj reen iradis antaux la altaj fenestroj, diris versojn, vokis ilin al la malproksima Gino: "Vizagxo de l' lun'!" kaj lia vocxo farigxis malalta pro tenero. Tiam li malfermis la foliujon, kiun li post la longa labortago ankoraux la tutan vesperon portis kun si. Li malfermis la skizlibron, la malgrandan, al li plej karan, kaj alsercxis la lastajn pagxojn, tiuj de hieraux kaj hodiaux. Jen estis la montkonuso kun la profundaj rokombroj; li estis modlinta gxin tute simile al grimacvizagxo, gxi sxajnis krii - la monto, fauxki pro doloro. Jen estis la malgranda sxtonputo duonronda, en la monta deklivo, la masonita arko nigre plenigita de ombroj, super gxi floranta granatujo sange ardanta. Cxio legebla nur de li, nur - sekreta kodo por li mem, urgxe avida noto de la momento, rapide alsxirita memoro de cxiu momento, dum kiu naturo kaj koro nove kaj lauxte akordis. Kaj nun la pli grandaj kolorskizoj, blankaj folioj kun lumineskantaj kolorfacoj de akvofarboj: la rugxa vilao en la bosko, fajrece ardanta kiel rubeno sur verda veluro, kaj la fera ponto cxe Kastiljo, rugxa sur bluverda monto, apude la violkolora digo, la rozkolora strato. Plue: la kamentubo de la brikejo, rugxa raketo antaux friskhela arbverdo, blua vojmontrilo, helviola cxielo kun la dika nubo kvazaux laminatita. Tiu folio estis bona, tiu rajtis resti. Pri la stalenveturejo estis domagxe, la rugxbruno antaux la sxtaleca cxielo estis gxusta, tio parolis kaj bonsonis; sed gxi estis nur duonpreta, la suno estis brilis al li sur la folion kaj kauxzis al li frenezajn okuldolorojn. Li poste longe banis la vizagxon en rivereto. Nu, la brunrugxo antaux la malica metaleca bluo estis tie, tio estis bona, tio je neniu malgranda tono, je neniu plej malgranda oscilo estis falsita aux maltrafita. Sen kaputmortuumo tion oni ne ricevus. Tie cxi, sur tiu areo, kusxis la sekretoj. La formoj de la naturo, gxia supro kaj malsupro, gxia dikeco kaj maldikeco povas esti transsxovataj, oni povas rezigni pri cxiuj tiuj fie decaj rimedoj, per kiuj estas imitata la naturo. Ankaux la kolorojn oni povas falsi, certe, oni povas ilin intensigi, mildigi, traduki per cent manieroj. Sed se oni per koloro transpoemigas pecon de la naturo, tiam estas grave, ke tiuj kelkaj koloroj interrilatas precize, harprecize per la sama proporcio, per la sama strecxo kiel en la naturo. Jen oni restas dependa, jen oni restas naturalisto, provizore, ankaux se oni prenas anstataux grizo orangxon kaj anstataux nigron kraplakon. Do denove tago estis pasigita, kaj la gajno kelka. La folio kun la kamentubo de fabriko kaj la rugxblua sono sur la alia folio kaj eble la skizo kun la puto. Se morgaux estos kovrita cxielo, li iros al Karabino; tie estas la halo kun la lavistinoj. Eble ankaux refoje pluvos, tiukaze li restos hejme kaj komencos la pentrajxon kun la rivereto en oleo. Kaj nun liton! Denove estis post la unua horo. En la dormcxambro li desxiris la cxemizon, versxis akvon super la sxultrojn tiel, ke gxi plauxdis sur la rugxa sxtonplanko, li saltis en la altan liton kaj estingis la lumon. Tra la fenestro rigardis la pala monto Saluto internen, milfoje Klinsor de la lito jam legis gxiajn formojn. Voko de strigo profunda kaj kava venis el la arbara ravino, kiel dormo, kiel forgeso. Li fermis la okulojn kaj pensis pri Gin kaj pri la halo kun la lavistinoj. Dio en la cxielo, tiom multaj mil aferoj atendis, tiom multaj mil pokaloj staris plenigitaj! Neniu afero sur la tero, kiun oni ne devus pentri! Neniu virino en la mondo, kiun oni ne devus ami! Kial ekzistas tempo? Kial cxiam nur tiu idiota intersekvado kaj neniu mugxanta, satiganta samtempo? Kial li nun ree sola kusxis en la lito, kiel vitvo, kiel maljunulo? Tra la tutan mallonga vivo oni povis gxui, povis krei. Sed oni kantis cxiam nur kanton post kanto, neniam sonis la tuta plena simfonio per cent vocxoj kaj instrumentoj samtempe. Antaux longa tempo en la agxo de dek du jaroj li estis Klinsor kun la dek vivoj. Tiam la knaboj havis rabistludon, kaj cxiu de la rabistoj havis dek vivojn, de kiuj li cxiufoje perdis unu, kiam li estis tusxata de la pelanto per la mano aux per la jxetlanco. Kun ses, kun tri, kun unu sola vivo oni povis ankoraux eskapi kaj sin liberigi, nur kun la deka estis cxio perdita. Sed li, Klinsor, estis metinta sian fieron al tio, sin trabati kun cxiuj, cxiuj siaj dek vivoj, kaj estis deklarita tion hontajxo, se li eskapis kun nur naux, kunnur sep. Tia li estis kiel knabo, en tiu nekredebla tempo, kiam nenio sur la mondo estis malfacila, kiam cxiuj amis Klinsoron, kiam al Klinsor apartenis cxio. Kaj tiel plu li agis kaj cxiam vivis kun dek vivoj. Kaj kvankam neniam estis atingebla la sateco, neniam la plena, mugxanta simfonio - solvocxa kaj malricxa lia kanto tamen ne estis, cxiam li havis kelkajn kordojn pli sur sia ludilo ol aliaj, kelkajn ferojn pli en la fajro, kelkajn talerojn pli en la sako, kelkajn cxevalojn pli antaux la cxaro! Al Dio estu danko! Kiel sonis la malhela gxardenkvieto plena kaj trapulsita internen, kavazux spiro de dormanta virino! Kiel kriis la pavo! Kiel brulis la fajro en la brusto, kiel frapis la koro kaj kriis kaj suferis kaj jubilis kaj sangis. Estis do bona somero tie cxi supre en Kastanjeto, rave li logxis en sia malnova nobla ruino, rave li rigardis sur la rauxpecajn dorsojn de la cent kasxtanarbaroj malsupren. Bele estis, tiam kaj tiam el tiu valora malnova arbar- kaj kastelmondo avide iri malsupren kaj tie rigardi la koloran gxojan ludilaron kaj gxin pentri en gxia bona gxoja akreco: la fabrikon, la fervojon, la bluan tramvagonon, la afisxkolonon cxe la kajo, la fierpasxantajn pavojn, virinojn, pastrojn, auxtomobilojn, kaj kiel bela kaj turmenta kaj nekomprenebla estis tiu sento en lia brusto, tiu amo kaj flagranta avido al cxiu bunta bendo kaj peceto de la vivo, tiu dolcxa sovagxa devo vidi, formi, kaj tamen samtempe sekreta, sub subtilaj kovriloj, la interna scio pri la infaneco kaj vaneco de cxiu lia agado. Febrante degelis for la mallonga somernokto, vaporo levigxis el la verda valfundo, en centmil arboj bolis la suko, centmil songxoj sxvelis en la malpeza dometo de Klinsor, lia animo pasxis tra la spegulsalono de lia vivo, kie cxiuj bildoj multobligite kaj cxiufoje kun nova vizagxo kaj nova signifo sin renkontis kaj kunigxis je novaj interligoj, kvazaux stelcxielo estus konfuzata en la kubujo. Unu songxbildo inter la multaj ravis kaj emociis lin: Li kusxis en arbaro kaj havis sur sia sino virinon kun rugxa hararo, kaj nigrulino kusxis cxe lia sxultro, kaj alilulino genuis apud li kaj kisis liajn fingrojn, kaj cxie kaj cxirkauxe estis virinoj kaj junulinoj, kelkaj ankoraux infanoj kun sveltaj altaj kruroj, kelkaj en plena florado, kelkaj maturaj kaj kun la signoj de la scio kaj de la lacigxo en la tikantaj vizagxoj, kaj cxiuj amis lin, kaj cxiuj volis esti amataj de li. Tiam cxi ekestis milito kaj flamado inter la virinoj, tiam cxi kaptis la rugxulino per rapida mano la hararon de la nigrulino kaj sxin per tio cxisxiris teren kaj mem estis sxirata malsupren, kaj cxiuj jxetis sin unu sur la alian, cxiu kriis, cxiu sxiris, cxiu mordis, cxiu dolorigis, cxiu suferis doloron, rikanado, kolerkriado kaj lamentado sonis intervolvitaj kaj plektitaj, sango fLuiz cxie, ungegoj sangaj batis en grasan karnon. Kun sento de melankolio kaj maltrankvilo Klinsor vigligxis por minutoj, largxe malfermitaj liaj okuloj gapis al la luma truo en la muro. Ankoraux la vizagxoj de la kolerantaj fivirinoj staris antaux lia vido, kaj multajn de ili li konis kaj sciis nomi: Nina, Hermine, Elizabet, Gino, Edit, Berta, kaj li diris per rauxka vocxo ankoraux songxante: "Geinfanoj! Finu tion! Vi ja mensogas, vi al mi mensogas; ne vin vi devas dissxiri, sed min, min!" Luiz Luiz la Kruela estis falinta de la cxielo, subite li cxeestis, la maljuna amiko de Klinsor, la vojagxanto. La nekalkuleblulo, kiu logxis en la fervojo kaj kies ateliero estis lia dorssako. Bonaj horoj gutis de la cxielo de tiuj tagoj, bonaj ventoj blovis. Ili pentris kune, sur la Olemonto kaj en Kartago. "Cxu la tuta pentrado efektive havas valoron?" diris Luiz sur la Olemonto, kusxante nuda en la herbaro, la dorson rugxa pro la suno. "Oni ja nur pentras manke de pli bona okupo, mia kara. Se vi cxiam havus sur la sino la knabinon, kiu al vi jxus placxas, kaj en la telero la buljonon, al kiu hodiaux sopiras la sento, vi ne penus pri tiu freneza infanludo. La naturo havas dekmil kolorojn, kaj al ni venis en la kapojn, redukti la skalon al dudek. Tio estas la pentrado. Kontenta oni neniam estas, kaj krome devas helpi nutri la kritikistojn. Sed bona marsejla fisxbuljono, kara mia, kaj malgranda tepida burgonja vino krome, kaj poste milana steko, por la deserto piroj kaj gorgonzola fromagxo, kaj turkan kafon - tiuj estas realajxoj, mia sinjoro, tiuj estas valoroj! Kiel malbone oni mangxas en via Palestino tie cxi! Ho Dio, mi volus, ke mi estas en cxerizujo kaj la cxerizoj kreskas en mian muzelon, kaj rekte super mi sur la eskalo starus la bruna impeta knabino, kiun ni hodiaux matene renkontis. Klinsor lasu la pentradon! Mi vin invitas al bona mangxado en Laguno, estos tempo baldaux." "Cxu validas?" demandis Klinsor palpebrumante. "Validas. Antauxe mi nur ankoraux devas rapide al la stacidomo. Nome, sincere konfesante, mi estas telegrafinta al amikino, ke mi estas mortonta, sxi povas cxeesti je la dekunua horo." Ridante sxiris Klinsor la komencitan studajxon de la tabulo. "Pravas vi, junulo. Iru ni al Laguno! Surmetu vian cxemizon, Luigxo. La moroj tie cxi estas ja de granda virgeco, sed nuda vi bedauxrinde ne povas iri en la urbon." Ili iris en la urbeton, ili iris al la stacidomo, bela virino alvenis, ili mangxis bele kaj bone en restoracio, kaj Klinsor, kiu tion tute estis forgesinta dum siaj kamparaj monatoj, miris, ke tiuj aferoj cxiuj ankoraux ekzistas, tiuj karaj serenaj aferoj: trutoj, salmajxo, asparago, Jxablizo, Valeza Dolo, benedikta likvoro. Post la mangxo ili veturis, cxiuj tri, en la telfero tra la kruta urbo supren, rekte tra la domoj, preter fenestroj kaj pendantaj gxardenoj, estis tre linde, ili restis sidantaj kaj reveturis malsupren, kaj denove supren kaj malsupren. Aparte bela kaj stranga estis la mondo, tre kolora, iom dubinda, iom neversxajna, sed mirinde bela. Nur Klinsor estis iomete sigxena, li montris indiferentecon, ne volis enamigxi al la bela amikino de Luigxo. Ili denove iris en kafejon, ili iris en la malplenan tagmezan parkon, sin kusxigis cxe la akvo sub la arbegoj. Multon ili vidis, kio devus esti pentrata: rugxaj gemecaj domoj en profunda verdo, serpentarboj kaj perukarboj, blue kaj brune rustintaj. "Vi pentris tre karajn kaj gajajn objektojn, Luigxo", diris Klinsor, "kiujn mi cxiujn tre sxatas: flagingojn, klauxnojn, cirkojn. Sed la plej sxatata de cxio estas por mi makulo sur via nokta karuselbildo, cxu vi scias, tie flirtas super la violkolora tendajxo kaj for de cxiuj cxi lumoj altege en la nokto - frida malgranda flago, helroza, tiel bela, tiel malvarma, tiel soleca, tiel solecacxa! Tio estas kiel poemo de Li Taj Po aux de Pauxl Verlen'. En tiu malgranda, stulta rozkolora flago estas cxiu sufero kaj cxiu rezignacio de la mondo, kaj ankaux cxiu bona rido pri sufero kaj rezignacio. Ke vi estas pentrinta tiun flageton, per tio estas via vivo pravigita, mi kalkulas gxin tre alte por vi, la flageton." "Jes, mi scias, ke vi gxin sxatas." "Ankaux vi mem gxin sxatas. Vidu, se vi ne estus pentrinta kelkajn tiujn objektojn, tiam cxiuj bonaj mangxoj kaj vinoj kaj virinoj al vi neniom helpus, vi estus mizera diablo. Sed tiel vi estas ricxa diablo, kaj estas persono, kiun oni sxatas. Vidu, Luigxo, mi ofte pensas kiel vi: nia tuta arto nur estas surogato, peniga kaj dekoble tro multkoste pagita surogato por neglektita vivo, neglektita besteco, neglektita amo. Sed tamen ne estas tiel. Estas tute alie. Oni supertaksas la sentimentalan, se oni konsideras la mensan nur provizora surogato por la mankanta sentimentala. La sentimentaleco estas je neniu haro pli valora ol la menso, tiel malmulte kiel reciproke. Estas cxio unu, estas cxio same bona. Cxu vi brakumas virinon aux faras poemon, estas la sama. Se nur la precipajxo cxeestas, la amo, la brulo, la kaptiteco, tiam estas cxio egala, cxu vi estas monahxo sur la monto Atoso aux dibocxulo en Parizo." Luiz rigardis malrapide el la mokaj okuloj al li. "Junulo, derompu al vi neniujn ornamajxojn!" Kun la bela virino ili transvagis la regionon. Pri la vidado ili ambaux estis fortaj, tion ili kapablis. En la cxirkauxajxo de la kelkaj urbetoj kaj vilagxoj ili vidis Romon, vidis Japanujon, vidis la sudoceanon, kaj poste detruis la iluzion per ludanta fingro; ilia humoro lumigis stelojn cxe la cxielo kaj ilin poste estingis. Tra la abundaj noktoj ili levis siajn lumglobojn: la mondo estis sapveziko, estis opero, estis gxoja sensenceco. Luiz, la birdo, sxvebis sur sia biciklo tra la montetregiono, estis tie kaj tie, dum Klinsor pentris. Kelkajn tagojn oferis Klinsor, tiam li denove sidis grincante ekstere kaj laboris. Luiz ne volis labori. Luiz subite estis deveturinta, inkluzive la amikino, skribis karton de malproksime. Subite li refoje cxeestis. Kiam Klinsor lin jam opiniis perdita, staris en pajlcxapelo kaj malfermita cxemizo antaux la pordo, kvazaux li neniam estus for. Ankorauxfoje sorbis Klinsor el la plej dolcxa pokalo de sia juntempo la trinkajxon de la amikeco. Multajn amikojn li havis, multaj lin amis, al multaj li estis doninta, al multaj estis malferminta sian koron, sed nur du de la amikoj ankoraux auxdis ankaux en tiu cxi somero la malnovan korvokon de liaj lipoj: Luiz la pentristo kaj la poeto Herman, nomita Tu Fu. Dum kelkaj tagoj Luiz sidis en la kapo sur sia pentrosegxo, en la pirujombro, en la prunujombro, kaj ne pentris. Li sidis kaj pensis kaj tenis paperon najlitan sur la pentrotabulon kaj skribis, skribis multe, skribis multajn leterojn. Cxu homoj estas felicxaj, kiuj skribas tiom multajn leterojn? Li skribis strecxita, Luiz; la senaflikta, lia vido pendis dum unu horo gxene sur la papero. Multo prisilentata lin maltrankviligis. Klinsor lin amis pro tio. Alie kondutis Kingsor. Li ne povis silenti. Li ne povis kasxi sian koron. Pri la sekretaj suferoj de sia vivo, pri kiuj malmultaj sciis, li tamen sciigis la plej proksimajn. Ofte li suferis pro timo, pro melankolio, ofte li kusxis kaptita en la sxakto de la tenebro, ombroj el lia pli frua vivo falis okaze supergrandaj en liajn tagojn kaj faris ilin nigraj. Tiam estis al li agrable vidi la vizagxon de Luigxo. Tiam li plendis al li foje. Sed Luiz tiun malfortajxojn ne sxate vidis. Ili lin turmentis, ili pretendis kompaton. Klinsor kutimigxis montri al la amiko sian koron, kaj komprenis tro malfrue, ke li lin perdos pro tio. Denove Luiz komencis paroli pri deveturo. Klinsor sciis, nun li povos lin reteni ankoraux je tagoj, je tri, je kvin; sed subite li montros la valizon kaj veturos for, ne revenos dum longa tempo. Kiel mallonge estis la vivo, kiel neregajnebla estis cxio! La unikan de siaj amikoj, kiu komprenis lian arton, kies mema arto estis al lia proksime kaj adekvate, tiun unikan li nun estis fugxiginta kaj tedinta, lin mishumoriginta kaj fridiginta, nur pro stulta malforteco kaj komfortemo, nur pro la infaneca kaj maldeca bezono, ne devi sin klopodi, kasxi antaux li neniun sekreton, konservi antaux li neniun distancon. Kiel stulta, kiel knabeca estis tio! Tiel li sin punis, tro malfrue. La lastan tagon ili kune migris tra la oraj valoj, Luiz havis tre bonan humoron, devojagxo estis vivgxojo por lia birdkoro. Klinsor kunfaris, ili estis retrovintaj la malnovan, malpezan, ludantan kaj mokecan sonon, kaj gxin ne plu lasis. Vespere ili sidis en la gxardeno de la gastejo. Fisxojn ili faris baki por si, rizon kun fungoj faris kuiri kaj versxis maraskinon super la persikojn. "Kien vi vojagxos morgaux?" demandis Klinsor. "Mi ne scias." "Cxu vi veturos al la bela virino?" "Jes. Eble. Kiu tion povas scii? Ne demandu tiom multe. Ni volas nun trinki je la fino ankoraux bonan blankan vinon. Mi estas por Novburga vino." Ili trinkis; subite vokis Luiz:"Ja estas bone, ke mi devojagxas, maljuna foko vi. Kelkfoje, se mi tiel sidas apud vi, ekzemple nun, al mi enkapigxas subite iu stultajxo. Al mi enkapigxis, ke nun jen sidas du pentristoj, kiujn nia bona patrujo havas, kaj tiam mi havas teruran senton en la genuoj, kvazaux ni ambaux estus el bronzo kaj devus stari manon en mano sur monumento, cxu vi scias, tiel kiel la Gojto kaj la Sxilero. Ankaux tiuj ja ne kulpas, ke ili devas stari eterne kaj teni unu la bronzan manon de la alia, kaj ke ili al ni iom post iom farigxis fatalaj kaj malamataj. Eble ili estis tute bonaj viroj kaj cxarmaj homoj, de la Sxilero mi pli frue legis foje teatrajxon, tio estis vere linda. Kaj tamen nun tio el li farigxis, ke li estas fama bestacxo kaj devas stari apud sia siamgxemelo, gipskapon apud gipskapo, kaj ke oni vidas iliajn kompletajn verkojn stari cxirkauxe kaj ilin klarigas en la lernejoj. Estas tremiga. Pripensu, iu profesoro post cent jaroj, kiel li predikas al la gimnazianoj: Klinsor, naskita 1877 kaj lia samtempulo Luiz, nomita la mangxemulo, noviginto de la pentrado, liberigxo de la naturalismo de la koloro, cxe pli proksima konsidero disfalas tiu artista duopo en tri klare distingeblajn periodojn! Prefere mi ankoraux hodiaux venus sub lokomotivon." "Pli prudente estus, se venus la profesoroj sub tiun." "Tiom grandaj lokomotivoj ne ekzistas. Vi ja scias, kiel malgranda estas nia tehxniko." Jam aperis steloj alte. Subite frapis Luiz sian glason al tiun de la amiko. "Nu, ni tintigu kaj eltrinku. Tiam mi min sidigos sur mian biciklon kaj adiaux. Nenial longan adiauxon! La mastro estas pagita. Je via sano, Klinsor!" Ili tintigis kaj eltrinkis, en la gxardeno Luiz grimpis sur la biciklon, svingis la cxapelon, estis for. Nokto, steloj. Luiz estis en Cxinujo. Luiz estis legendo. Klinsor ridetis malgxoje. Kiel li amis tiun vagbirdon! Longe li staris en la pordo de la gastejgxardeno, vidis la malplenan straton suben. La Karenotago Komune kun la amikoj el Barengo kaj kun Agosto kaj Ersilja Klinsor entreprenis la piedvojagxon al Kareno. Ili sinkis en la matena horo, inter la forte odorantaj spireoj kaj cxirkauxtremata de la ankoraux surrositaj araneajxoj de la arbarrandoj, tra la kruta varma arbaro suben en la valon de Pampambio, kie dormis apud la flava strato stuporigite de la somertago akre flavaj domoj, antauxenklinitaj kaj duonmortintaj, kaj apud la sekigxinta rivereto la blankaj metalecaj salikoj pendis kun pezaj flugiloj super la oraj herbejoj. Bunte nagxis la karavano de la geamikoj sur la rozeca strato tra la vaporanta valverdo: la viroj blankaj kaj rozaj, la rava Veronezverda sunombrelo de Ersilja brilis kiel juvelo en sorcxringo. Melankolie plendis la doktoro kun la homama vocxo: "Estas domagxo, Klinsor, viaj mirindaj akvareloj estos post dek jaroj cxiuj blankaj; tiuj farboj, kiujn vi preferas, cxiuj ne persistas." Klinsor: "Jes, kaj kio estas ankoraux pli malbone: Viaj belaj brunaj haroj, doktoro, estos post dek jaroj cxiuj grizaj, kaj etan dauxreton pli poste kusxos niaj lindaj gxojaj ostoj ie en iu truo en la tero, domagxe ankaux pri viaj tiel belaj kaj sanaj ostoj, Ersilja. Geinfanoj, ni ne volas ankoraux tiel malfrue en la vivo komenci farigxi prudentaj. Herman, kiel diras Li Taj Po?" Herman, la poeto, haltis kaj diris: "La vivo pasas kiel fulmradi', Kies brilo apenaux dauxras tiel longe, ke oni gxin povas vidi. Ja la fer' kaj la cxielo efemere staras inertaj. Sed kiel urgxe flugas la sxangxanta temp' trans la vizagxoj de l' homoj. Ho vi, kiu sidas cxe plena pokalo kaj ne trinkas, Ho diru al mi, kiun ankoraux vi atendas?" "Ne", diris Klinsor, "mi celis la alian verson, kun rimoj, pri la haroj, kiuj je la mateno ankoraux estis malhelaj. "Ankoraux matene, nigra silko estis via hararo brilanta, Vespero gxin kovris per negx', Kiu suferi mortante ne volas kun korpo vivanta, La pokalon svingu, pretendu la lun' kiel regx'!" Klinsor lauxte ridis, kun sia kelke rauxka vocxo. "Brava Li Taj Po! Li havis komprenojn, li sciis multe. Ankaux ni scias multe, li estas nia maljuna sagxa frato. Tiu ebria tago al li placxus, estas gxuste tia tago, je kies vespero estos bele, morti la morton de Li Taj Po, en la boato sur la trankvila rivero. Vi vidos, cxio estos hodiaux mirinda." "Kia estis tiu morto, kiun mortis Li Taj Po sur la rivero?" demandis la pentristino. Sed Ersilja interrompis, kun sia bona malalta vocxo: "Ne, nun cxesu! Kiu diras ankoraux ecx unu vorton pri morto kaj mortado, tiun mi ne plu sxatas. Finu tion, finu Klinsor!" Klinsor venis ridante al sxi transe: "Kiel vi pravas, infano! Se mi diras ankoraux unu vorton pri la mortado, vi rajtas pusxi al mi per la sunombrelo en ambaux okulojn. Sed serioze, estas mirinde hodiaux, karaj homoj! Birdo kantas hodiaux, tiu etas fabelbirdo, mi gxin auxdis jam je la mateno. Vento iras hodiaux, tiu estas fabelvento, la cxiela infano, gxi vekas la dormantajn regxidinojn kaj skuas la prudentecon el la kapoj. Floro floras hodiaux, tiu estas fabelfloro, gxi estas blua kaj floras nur unu fojon en la vivo, kaj kiu gxin plukas, tiu estas beata." "Cxu li volas ion diri per tio?" demandis Ersilja la doktoron. Klinsor tion auxdis. "Mi volas diri per tio: tiu tago neniam plu revenos, kaj kiu gxin ne mangxas kaj trinkas kaj gustumas kaj flaras, al tiu gxi estos ofertata en la tuta eterneco neniun duan fojon. Neniam la suno brilos tiel kiel hodiaux, gxi havas konstelacion cxe la cxielo, rilaton kun Jupitero, kun mi, kun Agosto kaj Ersilja kaj kun ni cxiuj, tiu revenos neniam, neniamfoje plu, ne post mil jaroj. Tial mi deziras nun, cxar tio alportas felicxon, iom iri cxe via maldekstra flanko kaj porti vian smeraldan sunombrelon, en gxia lumo mia kranio aspektas kiel opalo. Sed ankaux vi devas kunfari kaj devas prezenti kanton, unu de viaj plej belaj." Li prenis la brakon de Ersilja, lia akra vizagxo mergigxis mole en la bluverdan ombron de la ombrelo, en kiun li estis amigxinta kaj kies akre dolcxa koloro lin ravis. Ersilja komencis kanti: ...