Kevenhüller de Selma LAGERLÖF 33a cxapitro de la romano Gösta Berling Elsvedigis Stellan ENGHOLM You can find an English version of this story here La sveda originalo troveblas ĉi tie. Se vi disponas literaron Latin-3, iru cxi tien X-Konvencio En la jardeko post 1770 naskigxis en Germanujo la poste klera kaj multlerta Kevenhüller. Li estis filo de kastelgrafo kaj estus povinta logxi en la altaj kasteloj kaj rajdi apud la imperiestro, se li havus emon, sed tion li ne havis. Li volus fiksi ventmuelejajn flugilojn al la plej alta turo de la kastelo, transformi la kavaliran salonegon en forgxejon kaj la sinjorinan cxambron en horlogxistan metiejon. Li volus plenigi la tutan kastelon per turnigxantaj radoj kaj laborantaj leviloj. Sed cxar tio ne estis ebla, li forlasis la tutan pompon kaj iris lerni cxe horlogxisto. Tie li lernis cxion lerneblan, pri dentradoj, risortoj kaj pendoloj. Li lernis fari sunhorlogxojn kaj stelhorlogxojn, pendhorlogxojn kun pepantaj kanarioj kaj kornblovantaj pasxtistoj, sonorilarojn, kies stranga masxinaro plenigis tutan pregxejo-turon, kaj horlogxradarojn tiom malgrandajn, ke oni povis enmeti ilin en medalionon. Ricevinte sian majstrodiplomon li metis la tornistron sur la dorson, prenis la tuberbastonon en sia mano kaj migris de loko al loko por studi cxion, kio movigxis per cilindroj kaj radoj. Kevenhüller ne estis ordinara horlogxisto, li volis farigxi granda inventisto kaj mondpliboniganto. Tramigrinte multajn landojn li iris ankaux al Vermlando por studi muelejajn radojn kaj la lignajn movtransigilojn de la minoj. En bela somera mateno okazis, ke li transiris la placon en Karlstad. Sed en la sama bela matenhoro placxis al la arbarnimfo plilongigi sian promenon gxis en la urbo. Ankaux tiu alta sinjorino iris trans la placon, sed de la kontrauxa flanko, kaj jen sxi renkontigxis kun Kevenhüller. Tio estis renkonto por horlogxisto. Sxi havis lumajn, verdajn okulojn, kaj densan, helan hararon, kiu preskaux atingis la teron; kaj sxi estis vestita per verda, nuancigxanta silko. Monstro kaj paganino sxi estis kaj pli bela ol cxiuj kristanaj virinoj, kiujn Kevenhüller iam vidis. Li staris kiel frenezulo kaj rigardis sxin, kiam sxi venis kontraux lin. Sxi venis la rektan vojon el la plejinterno de la arbaro, kie la filikoj farigxas altaj kiel arboj, kie la gigantaj pinoj baras la sunlumon, tiel ke gxi povas fali nur kiel ora sxutajxo sur la flavan muskon, kaj kie la lineo rampas sur likenkovritaj sxtonoj. Vere mi volus esti sur la loko de Kevenhüller por povi rigardi sxin, kiam sxi venis kun filikfolioj kaj picepingloj implikitaj en la densa hararo kaj kun nigra vipureto cxirkaux la kolo. Imagu sxin, kun elasta iro kiel sovagxa besto kaj kunportante fresxan odoron de rezino kaj fragoj, de lineoj kaj musko! Kiel la homoj certe gapis al sxi, kiam sxi ekhavis la ideon transiri la placon de Karlstad ! Cxevaloj certe timkuris pro sxia longa hararo, kiu flirtis en la somera vento. La stratbuboj postkuris sxin. La viroj faligis pesilon kaj viandhakilon por prigapi sxin. La virinoj kriante kuris al la episkopo kaj la konsistorio, por ke ili forpelu la satanajxojn el la urbo. Sed sxi iris trankvila kaj majesta kaj nur ridetis al la tumulto, je kio Kevenhüller vidis sxiajn pintajn rabobestajn dentetojn brili malantaux la rugxaj lipoj. Sxi metis mantelon sur la dorson, por ke neniu rimarku, kiu sxi estas, sed malfelicxe sxi forgesis kasxi la voston. Jen gxi trenigxis sur la stratsxtonoj. Ankaux Kevenhüller vidis la voston, sed doloris lin, ke altranga sinjorino elmetas sxin al la moko de la urbanoj, tial li klinis sin antaux la belulino kaj diris gxentile: >>Cxu ne placxas al via mosxto levi la trenajxon?<< La arbarnimfo kortusxigxis, ne malpli pro lia bonvolo ol pro lia gxentileco. Sxi haltis rekte antaux li kaj rigardis lin, tiel ke sxajnis al li, ke lumaj fajreroj flugas el sxiaj okuloj en lian koron. >>Rimarku tion, Kevenhüller<<, sxi diris, >>de nun vi povos per viaj du manoj fari kiun ajn mirindajxon, kiun vi volas, sed nur unu de cxiu speco.<< Sxi diris tiel, kaj sxi povis plenumi sian promeson. Cxar kiu ne scias, ke la verdvestita el la arbaraj densejoj havas potencon donaci genion kaj mirindajn fortojn al tiuj, kiuj akiras sxian favoron? Kevenhüller restis en Karlstad kaj luis metiejon tie. Li martelis kaj lakoris tage kaj nokte. Post ok tagoj li estis farinta miraklon. Estis veturilo, kiu iris per si mem. Gxi iris supren kaj malsupren, iris rapide kaj malrapide, estis direktebla kaj turnebla, haltigebla kaj irigebla, tute kiel oni volis. Bonega veturilo tio estis. Kevenhüller nun farigxis fama homo kaj ricevis amikojn en la tuta urbo. Li estis tiel fiera pro sia veturilo, ke li veturis al Stokholmo por montri gxin al la regxo. Li ne bezonis atendi veturcxevalojn aux kvereli kun veturigistoj. Li ne bezonis skuigxi en >>perdriko<< aux dormi sur lignaj benkoj en la haltejoj. Li veturis fiere en sia propra veturilo kaj atingis la celon post kelkaj horoj. Li veturis rekte al la kastelo, kaj la regxo elvenis kun korteganinoj kaj korteganoj kaj rigardis, kiam li veturis. Ili ne povis suficxe lauxdi lin. Tiam la regxo diris: >>Tiun veturilon vi tamen povas doni al mi, Kevenhüller.<< Kaj kvankam li rifuzis, la regxo estis persista kaj volis havi la veturilon. Tiam Kevenhüller vidis, ke en la sekvantaro de la regxo staras korteganino kun hela hararo kaj verda robo. Li ja rekonis sxin, kaj li komprenis, ke estas sxi, kiu konsilis al la regxo peti lin pri lia veturilo. Sed li malesperigxis. Li ne povis toleri, ke iu alia posedu lian veturilon, kaj li ankaux ne kuragxis dauxre rifuzi al la regxo. Tial li per tia rapido veturigis gxin kontraux la kastelmuron, ke gxi rompigxis en mil pecojn. Reveninte al Karlstad li provis fari novan veturilon. Sed li ne povis. Tiam li terurigxis pro la donaco, kiun la arbarnimfo donis al li. Li forlasis la maldiligentulan vivon en la kastelo de sia patro por farigxi bonfaranto al multaj, ne por krei sorcxojn, kiujn nur unu povas uzi. Kiom utilis al li, se li farigxus granda majstro, ecx la plej granda el cxiuj majstroj, sed ne povus multobligi siajn miraklojn, tiel ke ili utilus al miloj? Kaj la klera, multlerta viro tiom sopiris al trankvila, prudenta laboro, ke li farigxis sxtonhakisto kaj masonisto. Dum tiu tempo li konstruis la grandan sxtonturon cxe Okcidenta ponto laux la modelo de la cxefturo en la kavalirkastelo de sia patro, kaj certe lia intenco estis konstrui ankaux domojn, portalojn, kastelkortojn, remparojn kaj pendturojn, tiel ke tuta kavalirkastelo estigxos sur la bordo de Klara"lven. Kaj en gi li efektivigos la revon de sia infanagxo. Cxio, kio nomigxas industrio kaj metio, havos sian hejmon en la salonegoj de la kastelo. Blankaj muelisthelpantoj kaj nigraj forgxistoj, horlogxistoj kun verdaj sxirmiloj antaux la lacigitaj okuloj, farbistoj kun malhelaj manoj, teksistoj, tornistoj, fajlistoj, cxiuj havos siajn metiejojn en lia kastelo. Kaj cxio iris bone. El la stonoj, kiujn li mem frakasis, li per propra mano masonis sian turon. Li fiksis muelejajn flugilojn al gxi -- cxar la turo estos muelejo -- kaj nun li volis komenci pri la forgxejo. Iun tagon li staris kaj rigardis, kiel la vento turnas la malpezajn, fortikajn flugilojn. Tiam lia malnova sufero atakis lin. Sxajnis al li, kvazaux la verdvestita ree rigardas lin per siaj lumaj okuloj, gxis lia cerbo ree ekardas. Li enfermis sin en sia metiejo, mangxis nenion, gxuis neniun ripozon kaj laboris senhalte. Tiel li dum ok tagoj faris novan miraklon. Iun tagon li iris sur la tegmenton de sia turo kaj komencis fiksi flugilojn al siaj sxultroj. Du stratbuboj kaj unu gimnaziano, kiuj sidis sur la pontokestoj kaj fisxis alburnojn, ekvidis lin kaj sonigis krion, kiu estis auxdebla tra la tuta urbo. Ili ekmovis sin, spiregante ili kuris straton post strato, frapis sur la pordoj kaj kriis dum la kuro: >>Kevenhüller flugos! Kevenhüller flugos!<< Tiu staris tute trankvile sur la turtegmento kaj fiksis al si la flugilojn, kaj dume la homamasoj elsvarmis el la mallargxaj stratoj de la malnova Karlstad. La servistinoj forlasis la bolantan poton kaj la fermentantan farunpaston. La maljunulinoj faligis la strumptrikajxon, surmetis la okulvitrojn kaj alkuris laux la strato. La konsilantoj kaj la urbestro levigxis de la jugxista tablo. La rektoro jxetis la gramatikon en la angulon, la lernantoj elkuris el la klascxambroj sen peti permeson. La tuta urbo kuris al Okcidenta ponto. Baldaux la ponto estis nigra de homoj. La Salplaco estis plenplena, kaj homoj svarmis sur la tuta riverbordo gxis la episkopa domo. Estis pli granda interpremigxo ol en la foiro de la Petrotago, oni vidis tie pli multe da rigardemuloj, ol kiam la regxo Gustav III veturis tra la urbo, tirata de ok cxevaloj kaj kun tiom terura rapido, ke la veturilo staris sur du radoj en la kurboj. Kevenhüller fine surhavis la flugilojn kaj ekmovis sin. Li faris kelkajn movojn per ili, kaj jen li estis en la libera aero. Li kusxis nagxante en la aermaro alte super la tero. Li enspiris la aeron plenpulme, gxi estis fortiga kaj pura. Lia brusto plivastigxis, kaj la malnova kavalira sango komencis boli en li. Li kapriolis kiel kolombo, sxvebis kiel akcipitro, liaj flugiloj estis rapidaj kiel tiuj de la hirundo, li direktis sin firme kiel la falko. Kaj li rigardis malsupren sur la tutan terligitan amason, kiu rigardis supren al li, kiu kusxis nagxante en la aero. Se li nur povus fari paron da similaj flugiloj al cxiu el ili! Se li nur povus doni potencon al cxiu el ili levi sin en tiun fresxan aeron! Kiaj homoj ili tiam farigxus! La memoro pri la mizero de lia vivo ne forlasis lin ecx en tiu momento de venko. Li ne povis gxui nur por sia propra parto. Tiu arbarnimfo, se li nur povus trafi sxin! Tiam ekvidis liaj okuloj, kiuj estis preskaux blindigitaj de la akra sunlumo kaj la brilvibra aero, kiel io alflugas rekte al li. Li vidis grandajn flugilojn, kiuj tute similas liajn proprajn, movi sin, kaj inter la flugiloj nagxis homa korpo. Flavaj haroj flirtis, verda silko ondis, sovagxaj okuloj lumis. Jen sxi estas, jen sxi estas! Kevenhüller ne pripensis. En furioza rapido li saltis sur la monstron por kisi sxin aux bati sin -- li ne sciis kion -- sed cxiuokaze por devigi sxin forpreni la malbenon de lia ekzisto. En tiu sovagxa rapido perfidis lin trankvilo kaj racio. Li ne vidis, kien li direktas sin, li rimarkis nur la flirtantan hararon kaj la sovagxajn okulojn. Li venis tute proksime al sxi kaj etendis la brakojn por kapti sxin. Tiam liaj flugiloj implikigxis en la sxiajn, kaj tiuj estis pli fortaj. Liaj flugiloj fendigxis kaj detruigxis, li svinge turnigxis kaj ekfalis, li ne sciis kien. Kiam li rekonsciigxis, li kusxis sur la tegmento de sia propra turo kun la frakasita flugmasxino apud si. Li flugis rekte sur sian propran muelejon: la flugiloj kaptis lin, rondiris kun li dufoje kaj poste jxetis lin sur la turtegmenton. Jen tiu ludo estis finita. Kevenhüller nun ree estis homo en malespero. Honesta laboro tedis lin, kaj la miraklomanipulojn li ne kuragxis uzi. Se li farus ankoraux iun miraklon kaj detruus gxin, tiam lia koro tamen krevus pro cxagreno. Kaj se li ne detruus gxin, li certe frenezigxus je la penso, ke li ne povos fari utilon al aliaj per gxi. Li prenis la submajstran tornistron kaj la tuberbastonon, lasis la muelejon stari, kiel gxi staris, kaj decidis iri por sercxi la arbarnimfon. Li havigis al si cxevalon kaj veturilon, cxar li ne estis plu tiel juna kaj facilpieda. Kaj oni rakontas, ke kiam li venis al arbaro, li eliris el la veturilo kaj iris tie kaj vokis la verdvestitan el la densejoj. >>Arbarnimfo, arbarnimfo, estas mi, Kevenhüller, Kevenhüller! Venu, venu!<< Sed sxi ne venis. Dum tiuj vojagxoj li venis al Ekeby, kelkajn jarojn antaux la forpelo de la majorino. Tie oni bone akceptis lin, kaj tie li restis. Kaj la aro en la kavalirdomo plinombrigxis per alta, forta kavalirfiguro, vigla sinjoro, kiu povis fari sian devon cxe la bierkrucxo kaj dum la cxasiro. La memoroj el lia infanagxo revenis: li permesis, ke oni nomas lin grafo, kaj li pli kaj pli ricevis la aspekton de maljuna germana rabobarono, kun sia granda ag lonazo, siaj severaj brovoj, sia plenbarbo, kiu estis pinta sub la mentono kaj kuragxe suprentordita super la lipoj. Li tiam farigxis kavaliro inter la kavaliroj kaj ne estis pli bona ol iu alia en tiu aro, kiun, laux la kredo de la homoj, la majorino preparis por la malica malamiko. Liaj haroj grizigxis, kaj lia cerbo dormis. Tiom maljuna li estis, ke li ecx ne povis kredi pri la grandfaroj de sia junagxo. Li ne estis la viro kun la miraklofortoj. Ne estis li, kiu faris la memirantan veturilon kaj la flugmasxinon. Ho, ne, fabeloj, fabeloj! Sed jen okazis, ke la majorino estis forpelata de Ekeby, kaj la kavaliroj farigxis estroj de la granda bieno. Tiam komencigxis tie vivo, kiu neniam estis pli terura. Sxtormo flugis tra la lando: cxiu malnova malsagxajxo ekflamis en juneca viglo, cxio malbona ekmovigxis, cxio bona timtremis, la homoj batalis sur la tero kaj la spiritoj en la cxielo. Lupoj venis de Dovre kun sorcxistinoj sur la dorso, la naturfortoj liberigxis, kaj la arbarnimfo venis al Ekeby. La kavaliroj ne konis sxin. Ili kredis, ke sxi estas malricxa kaj enmizera virino, kiun kruela bopatrino pelis en malesperon. Tial ili donis al sxi protekton, respektis sxin kiel regxinon kaj amis sxin kiel infanon. Nur Kevenhüller vidis, kiu sxi estas. Unue li ja estis trompita kiel cxiuj aliaj. Sed iun tagon sxi portis robon el verda, nuancigxanta silko, kaj kiam sxi surmetis gxin, Kevenhüller rekonis sxin. Tie sxi sidis, duonkusxante sur silko, sur la plej bona sofo en Ekeby, kaj cxiuj maljunaj viroj ridindigis sin por servi al sxi. Unu estis kuiristo, alia cxambristo, unu estis lauxtleganto, unu kortega muzikisto, unu sxuisto: cxiu prenis sian okupon. Lauxdire sxi estas malsana, la malica monstro, sed Kevenhüller bone komprenis tiun malsanon. Sxi kasxridis pri ili cxiuj, tion sxi faris. Li avertis la kavalirojn pri sxi. >>Vidu la akrajn dentetojn,<< li diris, >>kaj la sovagxajn, lumajn okulojn ! Sxi estas la arbarnimfo, cxio malbona movigxas en tiu terura tempo. Mi diras al vi, ke sxi estas la arbarnimfo, veninta tien cxi por detrui nin. Mi vidis sxin antauxe.<< Sed kiam Kevenhüller vidis la arbarnimfon kaj rekonis ssin, la laboremo tuj revenis al li. Komencis bruli kaj boli en lia cerbo, liaj fingroj doloris pro emo kurbigsi csirkaus martelon kaj fajlilon, li ne povis lukti kontraus si mem. Kun amara koro li surmetis la laborjakon kaj enfermis sin en malnova forgsejo, kiu estos lia laborejo. Tiam krio flugis de Ekeby tra tuta Vermlando: >>Kevenhüller komencis labori!<< Kaj oni senspire auxskultis al la martelbatoj el la fermita laborejo, al la raspado de la fajlo kaj la gxemado de la balgo. La mondo vidos novan miraklon. Kio gxi estos? Cxu li nun instruos al ni iri sur la akvo aux starigos sxtuparon al la plejadoj? Nenio estas neebla por tia viro. Niaj propraj okuloj vidis, kiel flugiloj portis lin tra la aero. Ni vidis lian veturiron mugxi tra la stratoj. Li havas la doton de la arbarnimfo: nenio estas neebla por li. Iun nokton, la unuan aux duan en oktobro, la miraklo estis preta. Li venis el la laborejo kaj portis gxin en la mano. Estis rado, kiu sencxese turnigxis. Kiam gxi turnigxis, gxiaj radioj lumis kiel fajro, kaj varmo kaj lumo eliris de gxi. Kevenhüller faris sunon. Kiam li venis el la laborejo kun gxi, la nokto farigxis tiel hela, ke la paseroj komencis pepi kaj la nuboj matenrugxe ekardis. Estis la plej brila invento. Sur la tero ne estos plu mallumo aux frosto. Turnigxis en lia kapo, kiam li pensis tion. La suno de la tago plue levigxos kaj subiros, sed kiam gxi malaperos, miloj kaj miloj da liaj fajroradoj flamos en la lando, kaj la aero vibros pro varmo kiel en la plej varmega somertago. Tiam oni prenos maturajn rikoltojn sub la stelcxielo de la vintromezo, fragoj kaj vakcinioj kovros la arbardeklivojn dum la tuta jaro, la glacio neniam katenos la akvon. Kiam la invento nun estis preta, gxi kreos novan teron. Lia fajrorado estos la pelto de la malricxuloj kaj la suno de la ministoj. Gxi donos movforton al la fabrikoj, vivon al la naturo, novan ricxan kaj felicxan ekziston al la homaro. Sed en la sama momento li bone sciis, ke cxio tio estas revoj, kaj ke la arbarnimfo neniam permesos al li multobligi sian fajroradon. Kaj en sia kolero kaj vengxemo li pensis, ke li volas mortigi sxin, kaj tial li apenaux sciis plu, kion li faris. Li iris al la logxodomo, kaj en la vestiblo tuj sub la sxtuparo li starigis la fajroradon. Estis lia intenco, ke la domo ekbrulu kaj la monstro mortbrulu en gxi. Poste li reiris en sian laborejon kaj sidis tie, silente auxskultante. Eksonis vokoj kaj krioj sur la korto. Jen oni komencis rimarki, ke grandfarajxo estas plenumita. Jes, kuru, kriu, sonorigu! Jen sxi tamen mortbrulas, la arbarnimfo, kiun vi kusxigis sur silkon! Cxu sxi tordigxas en doloroj, cxu sxi forkuras de la flamoj el cxambro en cxambron? Ho, kiel flamos la verda silko, kiel ludos la flamoj en la densa hararo! Fresxan kuragxon, flamoj, fresxan kuragxon, kaptu sxin, bruligu sxin! Sorcxistinoj brulas! Ne timu sxiajn sorcxvortojn, flamoj! Lasu sxin bruli! Ekzistas iu, kiu pro sxi devis bruli dum sia tuta vivo. Sonoriloj sonis, veturiloj grincis, oni eltiris sxprucigilojn, oni elmane-almane transportis akvon de la lago, homoj alkuris el cxiuj vilagxoj. Estis kriado kaj gxemoj kaj ordonoj, estis tegmentoj, kiuj falis, estis la terura kraketado kaj mugxo de la brulego. Sed Kevenhüller estis gxenata de nenio. Li sidis sur la haksxtipo kaj frotis la manojn. Jen li auxdis krakegon, kvazaux falus la cxielo, kaj li jubilante eksaltis. >>Jen estas farite!<< li diris. >>Nun sxi ne povos savigxi, nun sxi estas frakasita sub la traboj aux bruligita de la flamoj. Jen estas farite!<< Kaj li pensis pri la gloro kaj potenco de Ekeby, kiun li devis oferi por forigi sxin el la mondo. Pri la brilaj salonoj, kie logxis tiom da plezuro, la cxambroj, en kiuj resonis la gxojo de la memoroj, la tabloj, kiuj fleksigxis sub frandaj mangajxoj, la altvaloraj malnovaj mebloj, argxento kaj porcelano, kiujn oni ne povos plu retrovi .... Kaj jen li krie eksaltis. Lia fajrorado, lia suno, la modelo, de kiu cxio dependas, cxu li ne metis gxin sub la sxtuparon por estigi la brulegon? Kevenhüller rigardis sin mem, sxtonigita pro teruro. >>Cxu mi estas freneza?<< li diris. >>Kiel mi povis fari ion tian?<< En la sama momento malfermigxis la bone fermita pordo de la laborejo, kaj la verdvestita enpasxis. La arbarnimfo staris tie sur la sojlo, ridetanta kaj bela. Sxia verda robo ne havis difekton aux makulon, brulfumo ne fiksigxis al sxia densa hararo. Sxi estis tia, kia li en siaj junaj tagoj vidis sxin sur la placo en Karlstad, la sovagxbesta vosto trenigxis inter sxiaj piedoj, kaj sxi kunportis la sovagxon kaj odoron de la tuta arbaro. >>Nun brulas Ekeby,<< si diris kaj ridis. Kevenhüller staris kun levita martelego kaj intencis jxeti gxin sur sian kapon, sed jen li ekvidis, ke sxi portas lian fajroradon en la mano. >>Vidu, kion mi savis al vi!<< sxi diris. Kevenhüller ekgenuis antaux sxi. >>Vi rompis mian veturilon, vi frakasis miajn flugilojn, kaj vi detruis mian vivon. Kompatu min, indulgu min!<< Sxi grimpis sur la rabotstablon kaj eksidis tie, ankoraux same juna kaj petolmiena, kiel li unuafoje vidis sin sur la placo de Karlstad. >>Mi trovas, ke vi scias, kiu mi estas,<< sxi diris. >>Mi konas vin, kaj mi cxiam konis vin,<< la kompatinda viro diris, >>vi estas la genio. Sed nun liberigu min! Forprenu vian doton de mi! Forprenu de mi la miraklotalentojn! Lasu min esti ordinara homo! Kial vi persekutas min? Kial vi persekutas min?>> >>Frenezulo!<< la arbarnimfo diris. >>Mi neniam volis ion malbonan al vi. Mi donis al vi grandan rekompencon, sed mi ankaux povas forpreni gxin de vi, se gxi ne placxas al vi. Sed bone pripensu! Vi pentos tion.<< >>Ne, ne,<< li diris, >>forprenu de mi la miraklotalentojn!<< >>Unue vi devas detrui tiun cxi,<< sxi diris kaj jxetis la fajroradon sur la teron antaux li. Li ne hezitis. Li svingis la martelegon super la glimanta fajrorado, kiu estis nur abomena sorcxo, cxar li ne rajtis uzi gxin por la utilo de miloj. Fajreroj traflugis la cxambron, splitoj kaj flamoj dancis cxirkaux li, kaj jen ankaux lia lasta miraklo kusxis frakasita. >>Nu, mi do forprenas de vi mian doton,<< la arbarnimfo diris. Kiam sxi staris en la pordo por foriri kaj la lumo de la brulego surfluis sxin, li la lastan fojon postrigardis sxin. Pli bela ol iam antauxe sxi sxajnis al li kaj ne malica plu, nur severa kaj fiera. >>Frenezulo!<< sxi diris. >>Cxu mi iam malpermesis al vi lasi aliajn imiti viajn kreajxojn? Cxu mi volis ion alian ol protekti la homon de genio de la metia laboro?<< Post tio sxi foriris. Kevenhüller estis freneza dum kelkaj tagoj. Poste li ree farigxis ordinara homo. Sed dum sia frenezo li bruldetruis Ekebyn. Tamen neniu homo difektigxis. Malgraux tio estis granda cxagreno por la kavaliroj, ke tiu gastama hejmo, kie ili gxuis tiom da bono, suferas tiom da domagxo dum ilia tempo. Ho, infanoj de tempo estanta, se vi aux mi estus renkontinta la arbarnimfon sur la placo de Karlstad! Cxu vi ne kredas, ke mi iris en la arbaro kaj vokis: >>Arbarnimfo, arbarnimfo, estas mi, Kevenhüller, Kevenhüller!<< Sed kiu vidas sxin nuntempe? Kiu en niaj tagoj plendas pro tio, ke li ricevis tro multe de sxiaj donacoj ? Latin-3 En la jardeko post 1770 naskiĝis en Germanujo la poste klera kaj multlerta Kevenhüller. Li estis filo de kastelgrafo kaj estus povinta loĝi en la altaj kasteloj kaj rajdi apud la imperiestro, se li havus emon, sed tion li ne havis. Li volus fiksi ventmuelejajn flugilojn al la plej alta turo de la kastelo, transformi la kavaliran salonegon en forĝejon kaj la sinjorinan ĉambron en horloĝistan metiejon. Li volus plenigi la tutan kastelon per turniĝantaj radoj kaj laborantaj leviloj. Sed ĉar tio ne estis ebla, li forlasis la tutan pompon kaj iris lerni ĉe horloĝisto. Tie li lernis ĉion lerneblan, pri dentradoj, risortoj kaj pendoloj. Li lernis fari sunhorloĝojn kaj stelhorloĝojn, pendhorloĝojn kun pepantaj kanarioj kaj kornblovantaj paŝtistoj, sonorilarojn, kies stranga maŝinaro plenigis tutan preĝejo-turon, kaj horloĝradarojn tiom malgrandajn, ke oni povis enmeti ilin en medalionon. Ricevinte sian majstrodiplomon li metis la tornistron sur la dorson, prenis la tuberbastonon en sia mano kaj migris de loko al loko por studi ĉion, kio moviĝis per cilindroj kaj radoj. Kevenhüller ne estis ordinara horloĝisto, li volis fariĝi granda inventisto kaj mondpliboniganto. Tramigrinte multajn landojn li iris ankaŭ al Vermlando por studi muelejajn radojn kaj la lignajn movtransigilojn de la minoj. En bela somera mateno okazis, ke li transiris la placon en Karlstad. Sed en la sama bela matenhoro plaĉis al la arbarnimfo plilongigi sian promenon ĝis en la urbo. Ankaŭ tiu alta sinjorino iris trans la placon, sed de la kontraŭa flanko, kaj jen ŝi renkontiĝis kun Kevenhüller. Tio estis renkonto por horloĝisto. Ŝi havis lumajn, verdajn okulojn, kaj densan, helan hararon, kiu preskaŭ atingis la teron; kaj ŝi estis vestita per verda, nuanciĝanta silko. Monstro kaj paganino ŝi estis kaj pli bela ol ĉiuj kristanaj virinoj, kiujn Kevenhüller iam vidis. Li staris kiel frenezulo kaj rigardis ŝin, kiam ŝi venis kontraŭ lin. Ŝi venis la rektan vojon el la plejinterno de la arbaro, kie la filikoj fariĝas altaj kiel arboj, kie la gigantaj pinoj baras la sunlumon, tiel ke ĝi povas fali nur kiel ora ŝuta1/4o sur la flavan muskon, kaj kie la lineo rampas sur likenkovritaj ŝtonoj. Vere mi volus esti sur la loko de Kevenhüller por povi rigardi ŝin, kiam ŝi venis kun filikfolioj kaj picepingloj implikitaj en la densa hararo kaj kun nigra vipureto ĉirkaŭ la kolo. Imagu ŝin, kun elasta iro kiel sovaĝa besto kaj kunportante freŝan odoron de rezino kaj fragoj, de lineoj kaj musko! Kiel la homoj certe gapis al ŝi, kiam ŝi ekhavis la ideon transiri la placon de Karlstad ! Ĉevaloj certe timkuris pro ŝia longa hararo, kiu flirtis en la somera vento. La stratbuboj postkuris ŝin. La viroj faligis pesilon kaj viandhakilon por prigapi ŝin. La virinoj kriante kuris al la episkopo kaj la konsistorio, por ke ili forpelu la satana1/4ojn el la urbo. Sed ŝi iris trankvila kaj majesta kaj nur ridetis al la tumulto, je kio Kevenhüller vidis ŝiajn pintajn rabobestajn dentetojn brili malantaŭ la ruĝaj lipoj. Ŝi metis mantelon sur la dorson, por ke neniu rimarku, kiu ŝi estas, sed malfeliĉe ŝi forgesis kaŝi la voston. Jen ĝi treniĝis sur la stratŝtonoj. Ankaŭ Kevenhüller vidis la voston, sed doloris lin, ke altranga sinjorino elmetas ŝin al la moko de la urbanoj, tial li klinis sin antaŭ la belulino kaj diris ĝentile: >>Ĉu ne plaĉas al via moŝto levi la trena1/4on?<< La arbarnimfo kortuŝiĝis, ne malpli pro lia bonvolo ol pro lia ĝentileco. Ŝi haltis rekte antaŭ li kaj rigardis lin, tiel ke ŝajnis al li, ke lumaj fajreroj flugas el ŝiaj okuloj en lian koron. >>Rimarku tion, Kevenhüller<<, ŝi diris, >>de nun vi povos per viaj du manoj fari kiun ajn mirinda1/4on, kiun vi volas, sed nur unu de ĉiu speco.<< Ŝi diris tiel, kaj ŝi povis plenumi sian promeson. Ĉar kiu ne scias, ke la verdvestita el la arbaraj densejoj havas potencon donaci genion kaj mirindajn fortojn al tiuj, kiuj akiras ŝian favoron? Kevenhüller restis en Karlstad kaj luis metiejon tie. Li martelis kaj lakoris tage kaj nokte. Post ok tagoj li estis farinta miraklon. Estis veturilo, kiu iris per si mem. Ĝi iris supren kaj malsupren, iris rapide kaj malrapide, estis direktebla kaj turnebla, haltigebla kaj irigebla, tute kiel oni volis. Bonega veturilo tio estis. Kevenhüller nun fariĝis fama homo kaj ricevis amikojn en la tuta urbo. Li estis tiel fiera pro sia veturilo, ke li veturis al Stokholmo por montri ĝin al la reĝo. Li ne bezonis atendi veturĉevalojn aŭ kvereli kun veturigistoj. Li ne bezonis skuiĝi en >>perdriko<< aŭ dormi sur lignaj benkoj en la haltejoj. Li veturis fiere en sia propra veturilo kaj atingis la celon post kelkaj horoj. Li veturis rekte al la kastelo, kaj la reĝo elvenis kun korteganinoj kaj korteganoj kaj rigardis, kiam li veturis. Ili ne povis sufiĉe laŭdi lin. Tiam la reĝo diris: >>Tiun veturilon vi tamen povas doni al mi, Kevenhüller.<< Kaj kvankam li rifuzis, la reĝo estis persista kaj volis havi la veturilon. Tiam Kevenhüller vidis, ke en la sekvantaro de la reĝo staras korteganino kun hela hararo kaj verda robo. Li ja rekonis ŝin, kaj li komprenis, ke estas ŝi, kiu konsilis al la reĝo peti lin pri lia veturilo. Sed li malesperiĝis. Li ne povis toleri, ke iu alia posedu lian veturilon, kaj li ankaŭ ne kuraĝis daŭre rifuzi al la reĝo. Tial li per tia rapido veturigis ĝin kontraŭ la kastelmuron, ke ĝi rompiĝis en mil pecojn. Reveninte al Karlstad li provis fari novan veturilon. Sed li ne povis. Tiam li teruriĝis pro la donaco, kiun la arbarnimfo donis al li. Li forlasis la maldiligentulan vivon en la kastelo de sia patro por fariĝi bonfaranto al multaj, ne por krei sorĉojn, kiujn nur unu povas uzi. Kiom utilis al li, se li fariĝus granda majstro, eĉ la plej granda el ĉiuj majstroj, sed ne povus multobligi siajn miraklojn, tiel ke ili utilus al miloj? Kaj la klera, multlerta viro tiom sopiris al trankvila, prudenta laboro, ke li fariĝis ŝtonhakisto kaj masonisto. Dum tiu tempo li konstruis la grandan ŝtonturon ĉe Okcidenta ponto laŭ la modelo de la ĉefturo en la kavalirkastelo de sia patro, kaj certe lia intenco estis konstrui ankaŭ domojn, portalojn, kastelkortojn, remparojn kaj pendturojn, tiel ke tuta kavalirkastelo estiĝos sur la bordo de Klara"lven. Kaj en gi li efektivigos la revon de sia infanaĝo. Ĉio, kio nomiĝas industrio kaj metio, havos sian hejmon en la salonegoj de la kastelo. Blankaj muelisthelpantoj kaj nigraj forĝistoj, horloĝistoj kun verdaj ŝirmiloj antaŭ la lacigitaj okuloj, farbistoj kun malhelaj manoj, teksistoj, tornistoj, fajlistoj, ĉiuj havos siajn metiejojn en lia kastelo. Kaj ĉio iris bone. El la stonoj, kiujn li mem frakasis, li per propra mano masonis sian turon. Li fiksis muelejajn flugilojn al ĝi -- ĉar la turo estos muelejo -- kaj nun li volis komenci pri la forĝejo. Iun tagon li staris kaj rigardis, kiel la vento turnas la malpezajn, fortikajn flugilojn. Tiam lia malnova sufero atakis lin. Ŝajnis al li, kvazaŭ la verdvestita ree rigardas lin per siaj lumaj okuloj, ĝis lia cerbo ree ekardas. Li enfermis sin en sia metiejo, manĝis nenion, ĝuis neniun ripozon kaj laboris senhalte. Tiel li dum ok tagoj faris novan miraklon. Iun tagon li iris sur la tegmenton de sia turo kaj komencis fiksi flugilojn al siaj ŝultroj. Du stratbuboj kaj unu gimnaziano, kiuj sidis sur la pontokestoj kaj fiŝis alburnojn, ekvidis lin kaj sonigis krion, kiu estis aŭdebla tra la tuta urbo. Ili ekmovis sin, spiregante ili kuris straton post strato, frapis sur la pordoj kaj kriis dum la kuro: >>Kevenhüller flugos! Kevenhüller flugos!<< Tiu staris tute trankvile sur la turtegmento kaj fiksis al si la flugilojn, kaj dume la homamasoj elsvarmis el la mallarĝaj stratoj de la malnova Karlstad. La servistinoj forlasis la bolantan poton kaj la fermentantan farunpaston. La maljunulinoj faligis la strumptrika1/4on, surmetis la okulvitrojn kaj alkuris laŭ la strato. La konsilantoj kaj la urbestro leviĝis de la juĝista tablo. La rektoro 1/4etis la gramatikon en la angulon, la lernantoj elkuris el la klasĉambroj sen peti permeson. La tuta urbo kuris al Okcidenta ponto. Baldaŭ la ponto estis nigra de homoj. La Salplaco estis plenplena, kaj homoj svarmis sur la tuta riverbordo ĝis la episkopa domo. Estis pli granda interpremiĝo ol en la foiro de la Petrotago, oni vidis tie pli multe da rigardemuloj, ol kiam la reĝo Gustav III veturis tra la urbo, tirata de ok ĉevaloj kaj kun tiom terura rapido, ke la veturilo staris sur du radoj en la kurboj. Kevenhüller fine surhavis la flugilojn kaj ekmovis sin. Li faris kelkajn movojn per ili, kaj jen li estis en la libera aero. Li kuŝis naĝante en la aermaro alte super la tero. Li enspiris la aeron plenpulme, ĝi estis fortiga kaj pura. Lia brusto plivastiĝis, kaj la malnova kavalira sango komencis boli en li. Li kapriolis kiel kolombo, ŝvebis kiel akcipitro, liaj flugiloj estis rapidaj kiel tiuj de la hirundo, li direktis sin firme kiel la falko. Kaj li rigardis malsupren sur la tutan terligitan amason, kiu rigardis supren al li, kiu kuŝis naĝante en la aero. Se li nur povus fari paron da similaj flugiloj al ĉiu el ili! Se li nur povus doni potencon al ĉiu el ili levi sin en tiun freŝan aeron! Kiaj homoj ili tiam fariĝus! La memoro pri la mizero de lia vivo ne forlasis lin eĉ en tiu momento de venko. Li ne povis ĝui nur por sia propra parto. Tiu arbarnimfo, se li nur povus trafi ŝin! Tiam ekvidis liaj okuloj, kiuj estis preskaŭ blindigitaj de la akra sunlumo kaj la brilvibra aero, kiel io alflugas rekte al li. Li vidis grandajn flugilojn, kiuj tute similas liajn proprajn, movi sin, kaj inter la flugiloj naĝis homa korpo. Flavaj haroj flirtis, verda silko ondis, sovaĝaj okuloj lumis. Jen ŝi estas, jen ŝi estas! Kevenhüller ne pripensis. En furioza rapido li saltis sur la monstron por kisi ŝin aŭ bati sin -- li ne sciis kion -- sed ĉiuokaze por devigi ŝin forpreni la malbenon de lia ekzisto. En tiu sovaĝa rapido perfidis lin trankvilo kaj racio. Li ne vidis, kien li direktas sin, li rimarkis nur la flirtantan hararon kaj la sovaĝajn okulojn. Li venis tute proksime al ŝi kaj etendis la brakojn por kapti ŝin. Tiam liaj flugiloj implikiĝis en la ŝiajn, kaj tiuj estis pli fortaj. Liaj flugiloj fendiĝis kaj detruiĝis, li svinge turniĝis kaj ekfalis, li ne sciis kien. Kiam li rekonsciiĝis, li kuŝis sur la tegmento de sia propra turo kun la frakasita flugmaŝino apud si. Li flugis rekte sur sian propran muelejon: la flugiloj kaptis lin, rondiris kun li dufoje kaj poste 1/4etis lin sur la turtegmenton. Jen tiu ludo estis finita. Kevenhüller nun ree estis homo en malespero. Honesta laboro tedis lin, kaj la miraklomanipulojn li ne kuraĝis uzi. Se li farus ankoraŭ iun miraklon kaj detruus ĝin, tiam lia koro tamen krevus pro ĉagreno. Kaj se li ne detruus ĝin, li certe freneziĝus je la penso, ke li ne povos fari utilon al aliaj per ĝi. Li prenis la submajstran tornistron kaj la tuberbastonon, lasis la muelejon stari, kiel ĝi staris, kaj decidis iri por serĉi la arbarnimfon. Li havigis al si ĉevalon kaj veturilon, ĉar li ne estis plu tiel juna kaj facilpieda. Kaj oni rakontas, ke kiam li venis al arbaro, li eliris el la veturilo kaj iris tie kaj vokis la verdvestitan el la densejoj. >>Arbarnimfo, arbarnimfo, estas mi, Kevenhüller, Kevenhüller! Venu, venu!<< Sed ŝi ne venis. Dum tiuj vojaĝoj li venis al Ekeby, kelkajn jarojn antaŭ la forpelo de la majorino. Tie oni bone akceptis lin, kaj tie li restis. Kaj la aro en la kavalirdomo plinombriĝis per alta, forta kavalirfiguro, vigla sinjoro, kiu povis fari sian devon ĉe la bierkruĉo kaj dum la ĉasiro. La memoroj el lia infanaĝo revenis: li permesis, ke oni nomas lin grafo, kaj li pli kaj pli ricevis la aspekton de maljuna germana rabobarono, kun sia granda ag lonazo, siaj severaj brovoj, sia plenbarbo, kiu estis pinta sub la mentono kaj kuraĝe suprentordita super la lipoj. Li tiam fariĝis kavaliro inter la kavaliroj kaj ne estis pli bona ol iu alia en tiu aro, kiun, laŭ la kredo de la homoj, la majorino preparis por la malica malamiko. Liaj haroj griziĝis, kaj lia cerbo dormis. Tiom maljuna li estis, ke li eĉ ne povis kredi pri la grandfaroj de sia junaĝo. Li ne estis la viro kun la miraklofortoj. Ne estis li, kiu faris la memirantan veturilon kaj la flugmaŝinon. Ho, ne, fabeloj, fabeloj! Sed jen okazis, ke la majorino estis forpelata de Ekeby, kaj la kavaliroj fariĝis estroj de la granda bieno. Tiam komenciĝis tie vivo, kiu neniam estis pli terura. Ŝtormo flugis tra la lando: ĉiu malnova malsaĝa1/4o ekflamis en juneca viglo, ĉio malbona ekmoviĝis, ĉio bona timtremis, la homoj batalis sur la tero kaj la spiritoj en la ĉielo. Lupoj venis de Dovre kun sorĉistinoj sur la dorso, la naturfortoj liberiĝis, kaj la arbarnimfo venis al Ekeby. La kavaliroj ne konis ŝin. Ili kredis, ke ŝi estas malriĉa kaj enmizera virino, kiun kruela bopatrino pelis en malesperon. Tial ili donis al ŝi protekton, respektis ŝin kiel reĝinon kaj amis ŝin kiel infanon. Nur Kevenhüller vidis, kiu ŝi estas. Unue li ja estis trompita kiel ĉiuj aliaj. Sed iun tagon ŝi portis robon el verda, nuanciĝanta silko, kaj kiam ŝi surmetis ĝin, Kevenhüller rekonis ŝin. Tie ŝi sidis, duonkuŝante sur silko, sur la plej bona sofo en Ekeby, kaj ĉiuj maljunaj viroj ridindigis sin por servi al ŝi. Unu estis kuiristo, alia ĉambristo, unu estis laŭtleganto, unu kortega muzikisto, unu ŝuisto: ĉiu prenis sian okupon. Laŭdire ŝi estas malsana, la malica monstro, sed Kevenhüller bone komprenis tiun malsanon. Ŝi kaŝridis pri ili ĉiuj, tion ŝi faris. Li avertis la kavalirojn pri ŝi. >>Vidu la akrajn dentetojn,<< li diris, >>kaj la sovaĝajn, lumajn okulojn ! Ŝi estas la arbarnimfo, ĉio malbona moviĝa