La lasta rozo de Thomas MOORE elangligis Antoni GRABOWSKI Jen floras sola, forlasita La lasta rozo de l' somero, Dum ĝia ĉarma gefrataro, Velkinte kuŝas jam sur tero. Ne estas ia flor' parenca, Nek roz-gurĝono en proksimo, Por interŝanĝi la ridetojn Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo. Mi vin ne lasos, ho soleca, Ĉagrene sur trunketo brili; Ĉar la karuloj viaj dormas Do iru, dormu vi kun ili! Foliojn viajn mi afable Dis1/4etas sur bedeto jena: Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena! Mi tiel sekvu, kiam pasos De l' amikeco flor' fidela, Kaj el brilanta amo-ringo Elfalos lasta ŝton' juvela. Ĉar kiam velkis veraj koroj, Sentemaj flugis for el rondo, Ho~kiu volus tiam loĝi Solece en malvarma mondo? ---