Paul Verlaine Mia intima sonĝo Mon r^eve familier (Esperanto) Komparo de kelkaj Esperanto-tradukoj MIA INTIMA SONĜO (Mon r^eve familier) Paul Verlaine (Wouter F. Pilger) Mi sonĝas ofte revon strangan, ĝis medol': In' nekonata - mi ŝin amas, ŝi min amas, Sed tamen, ĉiufoje, ŝi ne tute samas, Nek tute ŝi malsamas: am', kompreno-vol'. Ŝi min komprenas, travideblas mia kor', Sed nur por ŝi, ho ve!, ĝi sen problemoj sanas, Sed nur por ŝi; se mian frunton ŝvito banas, Nur ŝi kapablas refreŝigi ĝin, per plor'. Ĉu brunaj, blondaj, ruĝaj haroj? - Dubas mi. La nom'? - Sonoro milda restas en konsci', Amatajn nomojn eĥas, kiujn Viv' ekzilis. Rigardo ŝia estis kiel de statu' Kaj ŝia voĉ', trankvila, fora firm', similis, Module, karajn voĉojn ne sonantajn plu. ---------------- [sen cezuro: v-v-v-v-v-v-(v)] eble tro neŭtra (nek jamba nek troĥea); tro invitas al skanda, teda legado, sed, se ne skande legata, povas impresi tre forte ------------------------------------------------------------------------ MIA INTIMA REVO (Mon r^eve familier) Paul Verlaine (K. Kalocsay) En sonĝ' penetra, stranga tre ofte al mi venas virino nekonata, de mi amata, ama, alia ĉiufoje, kaj tamen ĉiam sama, virin', kiu min amas, kaj kiu min komprenas. Ŝi min komprenas plene, ĉi diafana koro, ve, sole por ŝi ĉesis problem' esti fatala, jes, nur por ŝi; la ŝviton de mia frunto pala ŝi povas refreŝigi, nur ŝi, per sia ploro. Ĉu bruna, blonda, ruĝa ŝi estas? Mi ne konas. La nomo - mi memoras - sonore, dolĉe sonas, kiel la nom' de l' karaj, kiujn la viv' ekzilis. Rigardo ŝia estis rigardo de statu', kaj ŝia trankvilflua kaj grava voĉ' similis al karaj voĉoj, mutaj, kaj ne sonantaj plu. ----------- ["Esperanta aleksandro": v-v-v-v/v-v-v-(v)] "mi ne konas" (9) anst. "mi ne scias"!; Ne sukcesis la ripeta "Pour elle seule": misakcento "sole por ŝi ĉesis" (6), dum laŭ senco estu "sole por ŝi ĉesis" (karambolo) - kial ne: "ve, nur por ŝi nun ĉesis..."?; verso 5, erare, sugestas: koro=ŝi ----------- ------------------------------------------------------------------------ MIA INTIMA SONĜO (Mon r^eve familier) Paul Verlaine (Wouter F. Pilger) Min ofte stranga sonĝo penetras ĝis medol': Virino nekonata - mi amas ŝin, ŝi amas, Sed tamen, ĉiufoje, ŝi ja ne tute samas, Nek tute ŝi malsamas, kun am', kompreno-vol'. Ĉar ŝi min ja komprenas, hel-plenas mia kor', Sed nur por ŝi, ho veo! - ne plu probleme vanas, Sed nur por ŝi; se mian mortpalan frunton banas La ŝvit', nur ŝi kapablas freŝigi ĝin, per plor'. Ĉu bruna, blonda, ruĝa ŝi estas? - Dubas mi. La nom'? - Sonora dolĉo plu restas en konsci', Memor' pri nomoj karaj, sed kiujn Viv' ekzilis. Rigardo ŝia estis rigardo de statu' Kaj ŝia voĉ', trankvila, kun fora firm' - similis Modul' amatajn voĉojn nun ne sonantajn plu. ---------------- ["Esperanta aleksandro": v-v-v-v/v-v-v-(v)] Se kun: medolo, volo, koro, ploro: Ĉu bruna, blonda, ruĝa ŝi estas? - Mi ne scias. La nomo? - Nur pri dolĉa sonor' mi plu konscias, Memor' pri nomoj karaj, sed kiujn Viv' ekzilis. ------------------------------------------------------------------------ MIA INTIMA SONĜO-REVO (Mon r^eve familier) Paul Verlaine (Gaston Waringhien)* Ofte, en sonĝo strange akuta, al mi venas Virino nekonata, amate kaj amante, Kiu je ĉiu fojo ne estas mem konstante La sama, nek alia, sed amas kaj komprenas. Ĉar ŝi ja min komprenas, kaj ve! nur ŝi divenas Pri mia kor', ĉesinta esti problemo sole Por ŝi, kaj mian ŝvitan kaj palan frunton mole Ŝi sola refreŝigas per ploroj, kaj min benas. Ĉu blonda, bruna, rufa? Mi jam ne scias plu. La nomo - mi memoras - sonore, milde ravas, Kiel la nom' de l' karaj, kiujn la Viv' forsendis. Rigardo ŝia estas rigardo de statu', Kaj ŝia fora, grava, trankvila voĉo havas Modulon de l' amataj voĉoj, kiuj silentis. --------- ["Esperanta aleksandro": v-v-v-v/v-v-v-(v)] Krom ŝveboj, facile prononceblaj vv, ankaŭ stumblo: "voĉoj kiuj silentis" (14); komprenas (4)/ komprenas - divenas (5), bone reeĥanta, sed mankas la ripeto de "por sola ŝi" / "sed nur por ŝi" --------- * "helpis la traduko de Kalocsay" (G.W.) ------------------------------------------------------------------------ MIA INTIMA SONĜO (Mon r^eve familier) Paul Verlaine (Wouter F. Pilger) Revenas ofte sonĝ' penetra ĝis medol': Pri nekonata in' - mi amas ŝin, ŝi amas. Sed, ĉiufoje, ŝi laŭ bild' ne tute samas, Malsamas ankaŭ ne, kun am', kompreno-vol'. Ĉar ŝi komprenas min, nun helas mia kor', Sed nur por ŝi, ho ve! - ne plu probleme vanas, Sed nur por ŝi; se ŝvit' al mi la frunton banas, Nur povas sole ŝi freŝigi ĝin, per plor'. Ĉu bruna, blonda, aŭ ĉu ruĝa? - Dubas mi. La nom'? - Nur restis dolĉ' sonora en konsci'... Eĥ' de amata nom' - la Vivo ĝin ekzilis. Kaj estis la rigard' rigardo de statu' Kaj ŝia firma voĉ', trankvila, tre similis Laŭ ton' al kara voĉ' nun ne sonanta plu. ---------------- [kun vira cezuro: v-v-v-/v-v-v-(v)] la vira cezuro necesigas iom tro da apostrofoj kaj kaŭzas nebonvenan singularon (nom', voĉ') en 11,14 ------------------------------------------------------------------------ MIA INTIMA REVO (Mon r^eve familier) Paul Verlaine (M. Feh'er) Penetras ofte, strange pri nekonatin' Min rev': Mi amas ŝin kaj ŝi min amas. Ŝi nek alias ĉiam kaj nek samas, Sed kun persisto amas kaj komprenas min. Ĉar min komprenas, vidi povas tra anim' Ĉi mia nur ŝi; sen problemo sanas La pala, ŝvita mia frunt', se banas Por refreŝigi sole ŝiaj larmoj ĝin. Ĉu brunas, blondas, ruĝas ŝi? Memoras Mi nur, ke dolĉe ŝia nom' sonoras, Samkiel ties, kiujn viv' ekzilas. Rigardo estas, kiel tiu de l' statu'. Trankvila ŝia grava voĉ' similas Al karaj, mutaj voĉoj ne sonantaj plu. ------------ [sen cezuro: v-v-v-v-v-v(-)] (malpli da silaboj ol la originalo, tial cezuro-manko malpli gravas); torditaj frazoj (1/2,5/6,6/8); miskompreno en 6/8; "kaj nek"! (3); tro gramatike: samkiel ties, kiujn (11) ------------ ------------------------------------------------------------------------ MON R^eVE FAMILIER Paul Verlaine Je fais souvent ce r^eve_'etrange_et p'en'etrant D' une femme_inconnue,_et que j' aime,_et qui m' aime, Et qui n' est, chaque fois, ni tout `a fait la m^eme Ni tout `a fait une_autre,_et m' aime_et me comprend. Car elle me comprend, et mon coeur, transparent Pour elle seule,_h'elas! cesse d' ^etre_un probl`eme Pour elle seule,_et les moiteurs de mon front bl^eme, Elle seule les sait rafra^ichir, en pleurant. Est-elle brune, blonde_ou rousse? - Je l' ignore. Son nom? Je me souviens qu' il est doux et sonore Comme ceux des aim'es que la Vie_exila. Son regard est pareil au regard des statues, Et, pour sa voix, lointaine,_et calme,_et grave,_elle_a L' inflexion des voix ch`eres qui se sont tues. (Po`emes Saturniens, 1866) ------------------------------------------------------------------------ (unu el eblaj ritmoj) v-v-v- v-vvv- vv-vv- vv- vv-v vv- vv- v-vvv-v v-vvv- v-vvv- v-vvv- vv- vv- v-v-v- vv-vv-v v-v- vvv-vvv-v vv-vv-vv- vv- v-v-v-v-v vv-v v- vvv-vv-vv-v vv-vv-vv-vv- vv-vv-vv-vv-v vvv- v-v-v-v- vvv-vv-v -vv-v ------------------------------------------------------------------------ (laŭvorte) MIA INTIMA/KUTIMA/PRIVATA SONĜO/REVO Mi ofte havas jenan sonĝon/revon strangan kaj penetran Pri virino nekonata, kaj kiun mi amas, kaj kiu min amas, Kaj kiu ne estas, ĉiufoje, nek tute komplete (la) sama Nek tute komplete (iu) alia, kaj min amas kaj min komprenas. Ĉar ŝi min komprenas, kaj mia koro, travidebla Por ŝi sola, ho ve! ĉesas esti problemo Por ŝi sola, kaj la ŝvithumida1/4oj de mia frunto mortpala, Ŝi sola ilin kapablas (re)freŝigi, plorante. Ĉu ŝi estas bruna, blonda aŭ rufa? - Mi tion ne scias. Ŝia nomo? Mi memoras ke ĝi estas dolĉa/mola kaj sonora Kiel tiuj de la amataj kiujn la Vivo ekzilis. Ŝia rigardo estas egala al la rigardo de statuoj, Kaj, por sia voĉo, fora, kaj trankvila, kaj grava/..., ŝi havas La moduladon de la voĉoj karaj kiuj silentiĝis/formortis. ------------------------------------------------------------------------ (laŭ ritmo, neniel fidela) Revenas ofte sonĝ' penetra ĝis medol': Nekonata virin', mi ŝin amas, ŝi amas; Ĉiufoje laŭ bild' nek tute plene samas, Nek tute plene ne, kun am' laŭ sia vol'. Ĉar ŝin regas favor', mia mem', kun fervor' Por sole ŝi, ho ve!, ĉesas esti problema Por sole ŝi; kaj pri la ŝvit' sur frunto trema: Sole ŝin benas pov' por freŝig': ŝia plor'. Ĉu hara brun', aŭ blond', aŭ ruĝo - Mi ne scias. La nom'? Nur pri sonor' kaj pri dolĉ' mi konscias, Kiel nom' de amat' en la Vivo-ekzil'. La rigard': la egal' de rigard' de statuo. Kaj pri la voĉ': por ĝi, el for', kun grav', trankvil': La modulad' de voĉ' kara, nun jam sen bruo. ------------------------------------------------------------------------ (laŭ ritmo, neniel fidela) Revenas ofte sonĝ' penetra ĝis medol': Nekonata virin', mi ŝin amas, ŝi amas; Ĉiufoje laŭ bild' nek tute plene samas, Nek tute plene ne, kun am' laŭ sia vol'. Ĉar ŝin regas favor', mia mem', kun fervor' Por sole ŝi, ho ve!, ĉesas esti problema Por sole ŝi; kaj pri la ŝvit' sur frunto trema: Sole ŝin benas pov' por freŝig': ŝia plor'. Ĉu hara brun', aŭ blond', aŭ ruĝo? - Mi ne scias. La nom'? Nur pri sonor' kaj pri dolĉ' mi konscias, Kiel nom' de amat' en la Vivo-ekzil'. La rigard': la egal' de rigard' de statuo. Kaj pri la voĉ': por ĝi, el for', kun grav', trankvil': La modulad' de voĉ' kara, nun jam sen bruo. ------------------------------------------------------------------------ (laŭ ritmo kaj rimo, neniel fidela aŭ bela) Revenas ofte sonĝ' penetra ĝis medol': Nekonata virin', mi ŝin amas, ŝi amas; Ĉiufoje laŭ bild' nek tute plene samas, Nek tute plene ne, kun am' kaj kun favor'. Ĉar regas ŝin favor', mia mem', kun fervor' Por sole ŝi, ho ve!, sen problem' diafanas Por sole ŝi; kaj se la ŝvit' la frunton banas, Sole ŝia la pov' por freŝig': ŝia plor'. Ĉu hara brun', aŭ blond', aŭ ruĝo? - Mi ne scias. La nom'? Nur pri sonor' kaj pri dolĉ' mi konscias, Kiel nom' de amat' en la Vivo-ekzil'. La rigard': la egal' de rigard' de statuo. Kaj pri la voĉ': por ĝi, el for', kun grav', trankvil': La modulad' de voĉ' kara, nun jam sen bruo.