Kanttekstoj enhavo •Amara Vintro •Mia animo •Veninta •Jen avinjo mia... •Kukolo kaj azeno •Cxiam •Donu al ni pacon •Versoj el la gxangalo •Vespera kanto •Padoj sxangxigxas •Ni rajdas rapide •La luno flava •Se mi estus rozo •La tago iras jam de ni •Ventoj •La Balado pri l' Pragaj Kursoj en MCMXCIV •La Balado pri l' Akuzativ' •La Himno de l' Difina Artikolo. •La Balado pri l' Pragaj Kursoj en MCMXCV •IJS-Kanto 1995 •Pri la notsistemo Amara Vintro el manskribajho de Joh. Werlins, 1646, traduko de Volframo Distel', melodio: /L, l, l, D =r m L, d r M = =/ D d d D = m F = m R = d T, = = L, = =. Amara vintro, frostigas vi! La arboj staras nun sen foli'. Velkigas vi la florojn de l' kamparo. Farigxis pala jam cxiu flor' kaj flugis najtingal' al iu for' Deflugis, cxu iame gxi rekantos? Mia animo Tezea kantajxo, trad. Volframo Distel' Mia animo, mia animo sopiradas al Dio, Kiel gardistoj al mateno. Nur per li, nur per li nin venos libero. Veninta de Paul Hermann, trad. Volframo Distel' Veninta estas por ni iu tempo akompanata de granda gxoj'. Sur de negx' kovrita ter' migras ni, migras ni sur la vasta blanka sfer'. Dormadas rojoj kaj lag' sub glacio, profunde songxas la picear'. Tra falinta negxsuker' migras ni, migras ni sur la vasta blanka sfer'. De alte venas silento lumanta, donanta miron al nia kor'. Sub kristala flokmister' migras ni, migras ni sur la vasta blanka sfer'. Jen avinjo mia... prezentita de Garik Kokolja Jen avinjo mia skribis pri alven'. Jen avinjo mia skribis pri alven'. Jen avinjo mia skribis, jen avinjo mia skribis, jen avinjo mia skribis pri alven'. Se sxi venos, sxi alvenos per kamel'... Por regal' bucxata estos granda pork'... Post alven' barelon malplenigos ni... Sed sxi skribis: ne alvenos la avin'... Sed subite sxi aperis cxe la pord'... Kukolo kaj azeno germana infankanto, trad. Volframo Distel', melodio: s M s m s F f = f R f r f M = =: sf M m m m Mf f = fm R r r r Rm m =: r D r m f S =l s f M m r r D = =. Disputon havis iam kukolo kaj azen'; kiu do plej bone kantas, kiu do plej bone kantas; printempe je maten', printempe je maten'. "Mi kantas plej bonege", komencis la kukol', Sed aligxis la alia, sed aligxis la alia El plej profunda kol', el plej profunda kol'. Do ambaux cxarme kantis. Dissonis tra l' arbar' La aminde belaj vocxoj, la aminde belaj vocxoj: "Kukukukuk ia, kukukukuk ia." Cxiam trad. Volframo Distel' Cxiam, kiam falas pluvo, mi silentas, cxe l' fenestro longe staras kaj la pluvon spire flaras, Silente. Cxiam, kiam fluas larmoj, mi silentas, sxatas fini cxiun ploron kaj konsoli cxies koron, Silente. Cxiam, kiam goxjas koro, mi silentas. La felicxo miriadas, inter homoj transkaskadas, Silente. Donu al ni pacon Donu al ni pacon, pacon; donu al ni pacon. Donu al ni pacon, donu al ni pacon. Donu al ni pacon, donu al ni pacon. Versoj el la gxangalo originale de Volframo Distel' Vivis en gxangal' bubalo, Kiun amis najtingalo. Kia granda fiskandalo, Laux moralo de l' gxangalo! Vivis en gxangalo zebro, Kiu estis en funebro, Cxar l'zebrinon skuis febro Pro hejmtasko de algebro. Vivis en gxangal' leono En tre fora regiono; Al gxi placxis ksilofono, Sed mankegis al gxi mono. Vivis en gxangal' simio, Ludis en filharmonio; Sed anstataux simfonio Nur rezultis litanio. Vivis en gxangal' papago - Post semado de plantago Rikoltont' de asparago, Sed nur en de l' bird imago. Vivis en gxangal' kolibro, Venis el la ekvilibro, Cxar anstataux la zingibro Estis en la kuko pipro. Vivis en gxangal' leporo, Vere granda oratoro; Dum parolo pri ignoro Mangxis gxin aligatoro. Vivis en gxangal' gxirafo, Sxateganto de la kafo; Sed la gxuon el karafo Malpermesis paragrafo. Vivis en gxangalo strigo En tre intimega ligo Kun l' edzino de la pigo, Sed nur post de l' pig' forigo. Vespera kanto de Matthias Claudius, 1778, trad. Volframo Distel' melodio de Joh. A. P. Schulz (1747-1800): d r d F m r = D: m m m L s f = M: m m m F m r = -: d r d F m r = D: m m m L s f = M: m m m F m r r D. La luno surcxiele jam staras kaj orhele la steloj brilas jen. Silentas la arbaro kaj el la herbomaro levigxas nun nebulkurten'. Kovrita de obskuro, la mondo en sekuro movigxas kun trankvil'; Farigxas kvazaux lito, en kiu afliktito ripozu nun de malfacil'. La lunon kasxas nubo, kaj en ni kreskas dubo. cxu ronda estas gxi. Konante ne la tuton, ja ofte miskonduton al la aferoj montras ni. Nin, homojn fierantajn, pekulojn povrajn vantajn, jam gxenas bagatel'. Ni blovas sapvezikojn kaj sercxas artifikojn, forigxas plu de l' vera cel'. Ekkusxu do, gefratoj, de nia Di' gardatoj! Fridetas nokta klar'. Ho Di', ne furiozu, por ke ni nun ripozu; sanigxu dorme la najbar'. Padoj sxangxigxas Padoj sxangxigxas. Lum' kaj obskur'. Kante mildigxas homa terur'. Ni rajdas rapide trivocxa rapidega cxenkanto laux la melodio: m Mmm fff M=m m=m Rrr rdr M d=m Mmm fff Mmm mmm Rrr rdr M d=: s Sss s=s S --s Lsl tlt D' s=s S=s sss S --s Lsl tlt D' s=: - D' r' M'd= =mm F=f s=s M - D' r' M'd= ==m F=f s-s D --. Ni rajdas rapide en kamp', arbej', ni rajdas sur mont' kaj en valon. Se iu defalas, li falas nevide, rekaptas tuj sian cxevalon. Ni rajdas sur sxton', baston'. Ni tenas kuragxe la bridon. De alte brilas la sun', ni rajdas flugontorapidon. Hajsa, husa! Super sxtono kaj baston'. Hajsa, husa! nun hejmen, ek, stalon'! La luno flava laux la melodio: L, = dm F f m rd M =m m = - m m m: L sf m d R mr d l, S,# = = t, T, = m, =: D = l, = L = l, = T, d t, l, S,# f, s,# =. La luno flava lante aperas nun, nebula diafan' levigxas blanka de l' herbejoj. Nokte kantas senlauxta melodi'. Se mi estus rozo hungara kanto, melodio: l, t, D =d d d T; =l, s,# t, L, l, :-: d r M =m m m R =d t r D d :-: M =r d m R r :-: R =d t, r D d :-: D =t, l d T, t, :-: T, =l s,# t, L, l,. Se mi estus rozo, mi klopodus sxire, jam denove vintre reekflori mire, cxiu, kiu vidus en la frostovento miajn mildajn florojn, varmus en la sento. Se mi estus pordo, cxiam mi apertus, cxiu alfrapanto bonvenigon spertus. Mi lin ne demandus: "Cxu legitimiloj?" Miaj lignaj klapoj estu ne kasxiloj. Se mi estus flago, volus kontrauxstari, por en turna vento ne zigzagon fari, pendus cxifonacxo, cxiuj ekridegus, buntan infantukon ili el mi segus. Se mi estus strato, lumu mil kandeloj post la pluva lavo sur mi en malheloj. Gratus tankocxenoj mian hauxton preme, plore krevus sub mi tero nia gxeme. Gratus tankocxenoj mian hauxton preme, plore krevus sub mi tero nia gxeme. La tago iras jam de ni de Adam Krieger, arangxo laux la numerita baso de Karl Lütge, trad. Volframo Distel' La tago iras jam de ni, ne lumas plu la sun'. Plorinte lacaj, cxiuj cxi trankvile dormas nun. En harmoni' vi dormas jam, ho, kara belulin'. Sed dum la nokt' sopira am' iradi faras min. Suspiro blovas, auxdu gxin, tra la fenestr' al vi, flustrante, ke vi ravis min, kaj kiel fartas mi. Vi bonan nokton havu nun, sufer' kaj gxu de mi! Post la apero de la sun' komune estu ni! Ventoj trad. Volframo Distel' Ventoj spiras, sxipoj iras for al fremda land', kaj de l' maristo kara amatin' plorante restas cxe la strand', kaj de l' maristo kara amatin', nun ploras cxe la strand'. Vi ne ploru, sed memoru al pli bona temp'. Kaj viajn larmojn visxu de l' vizag', revenos mi en la printemp'. Kaj viajn larmojn visxu de l' vizag', mi venos en printemp'. El Oriento da argxento, or', brokat', velur' kestegojn plenajn portos mi al vi, donacos al vi kun plezur'. kestegojn plenajn portos mi al vi, donacos kun plezur'. La Balado pri l' Pragaj Kursoj en MCMXCIV (kun faksimilo) laux melodio de "Es war ein König in Thule", teksto de Eduard Werner kaj Volframo Distel' Okazis kursoj fojon en granda urbo Prag', ni trovis tuj la vojon, ja gvidis verda sag'. "Do lernu!" ja ordonis al ni instruistar'. Sed baldaux ni jam dronis en cxehxa biermar'. Disputis je grandmiro taglonge cxies busx' pri cxirkauxlampa iro de sensignifa musx'. Lernadon favoregis cxehxa restoraci', jen PIVon ni ne legis, trinkebla estis gxi. Vortlistojn gxis mateno kursestro lernis jam - lernantoj nur kun peno post nokta danc' kaj am'. En tria leciono jam cxesis la tortur', post horo kaj triono alvenis unu nur. Dum kurso auxtogena ni svenis kvazaux vaks', por kelkaj estis gxena ripeta dauxra laks' . Al kursoj kontribuis organo de l' naci', metroparol' instruis de l' cxehxa lingvo sci': UKONCxETE VY'STUP A NA'STUP, DVERxE SE ZAVI'RAJI'. PRxI'SxTI' STANICE: ZxELIVSKE'HO. La Balado pri l' Akuzativ' (kun faksimilo) ideo de Eduard Werner, teksto de Volframo Distel', laux melodio de "Tumbalalajka": L=l l=l Lsf m=m S=s s=s Sfm r=r: Rfl r'=r' F'm'r' l=l Lsf m=m Sfm r=r:: Lll lll Lsf m=m Sss sss Sfm r=r: Rfl r'=r' F'm'r' l=l Lsf m=m Sfm r==. Viro amis bela virino, nu ja, sxi estis instruistinon. Akuza, akuza akuzativo! Akuzas ni la akuzativ'. "Mi vi amas", li al sxin diris, nu ja, pri tio multe sxin miris. Akuza, akuza akuzativo! Akuzas ni la akuzativ'. Sxi rifuzis tial la viro, nu ja, gxi kauxzis lia foriro. Akuza, akuza akuzativo! Akuzas ni la akuzativ'. Nur, cxar mankis akuzativon, nu ja, amanto perdis la vivo. Akuza, akuza akuzativo! Akuzas ni la akuzativ'. La Himno de l' Difina Artikolo. teksto de Eduard Werner, laux melodio de "Aura Lee" La la la la la la la, la la la la la. La la la la la la la, la la la la la. La la la, la la la, la la la la la. La la la la la la la, la la la la la. bis mallauxte, bis troigite. La Balado pri l' Pragaj Kursoj en MCMXCV teksto de Volframo Distel kaj Eduard Werner'; laux melodio de "La Marvirineto": / s M mr D d Rd t,l, S,: s,s, L, d T, r D = -/ :: s,s, S, =s L, s, D = -: dr M =m S m R = -: dr M mr Dd dd Rd t,l, S,s: s,s, L, d T, r Dr mf S: s,s, L, d T, r D = -. En Prago kunvenis granda lernantar', sesdek homoj estis ni. El ili italoj nombris tridek kvar, pri aliaj ne estas sci'. Krokodilojn cxasu ni en regurbo de Cxehxi'. Esperanton lernante kaj itale parolante, krokodilojn cxasu ni. Matene, post horoj du, ricevis jam mangxajxon kaj kafon ni. Kelneroj prizorgis nin kun granda am', ni malsatis pli kaj pli. Krokodilojn cxasu ni en regurbo de Cxehxi'. Esperanton lernante kaj itale parolante, krokodilojn cxasu ni. En granda kaverno dum la tagekskurs' post multa malfacil' surprizis nin la ostoj de praurs' kaj cetere krokodil'. Krokodilojn cxasu ni en regurbo de Cxehxi'. Esperanton lernante kaj itale parolante, krokodilojn cxasu ni. Diligente surgrimpis al la altnivel' de la Praga Burgo ni. Kiam fine ni staris antaux la kastel' ja fermita estis gxi. Krokodilojn cxasu ni en regurbo de Cxehxi'. Esperanton lernante kaj itale parolante, krokodilojn cxasu ni. IJS-Kanto 1995 teksto de Volframo Distel, Eduard Werner, Dorothea Hüfler; laux melodio des "Es war ein König in Thule": m L l M m F = D: d R m F r M = -: m L l S s D = R: r M f R m L, = -. Malfermu la orelojn cxar estos bestokant' pri fisxoj, leopardo, cxeval kaj elefant'. Hungara mangxo estas tre stranga, cxar suker' kaj teo laux la sperto montrigxis samafer' Strangegaj verdsteluloj konstruis je maten' malgrandajn krokodilojn el perloj kaj faden'. Biciklis niaj fisxoj, cxar nagxi volis tre, sed lagon uzi nur rajtis denaskaj fisxoj, ve! Atingi penis lagon alian, sed, kurioz', trovigxis ili fine cxe tomboj por ripoz'. Konkursis kuirante nur unu sola grup', miregis l' organizantoj pri rizvianda sup'. Dangxera krokodilo dum bal' kun ovaci' ekkaptis verdstelulon kaj preskaux dronis li. Tre tauxgas por finvenko moderna esperantist' almenaux kun piedpilko kaj kontraux pezlevist'. Pri la notsistemo Tie cxi ni uzas specialan sistemon, por skribi notojn. Gxi estas ne absoluta sistemo sed bazigxas sur libere elektebla bazsono "do". Super tiu la sonoj de la majora sonaro estas nomataj "do re mi fa so la ti do'". La minora sonaro estas "la, ti, do re mi fa so la". Por noti la sonojn, suficxas la unua litero. Apostrofoj kaj komoj altigas kaj malaltigas sonon je ok. Majuskloj donas la baton, la reston de la ritmo oni komprenu tiel: Egalsigno "=" signifas plilongigon de la sono, litergrupoj cxiam havas la saman longecon. Streko "-" estas pauxzo. La ritmon: "duona, kvarona, kvarona, nova takto, tri-kvarona, kvaronpauxzo" oni skribas do tiel: "D dd D= =-". Dupunktoj disigas la versojn, aux partoj cxe cxenkantoj. Oblikvaj strekoj "/ ... /" signifas ripeton de la intera kantajxo. ------------------------------------------------------------------------ pluraj el tiuj cxi kantoj estas kun melodio skribitaj en kantlibreto ricevebla cxe nia adreso: Esperanto-Jugend Sachsen / ejs@www.uni-leipzig.de